Ne okazos la IJK en Ukrainio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Ne okazos la IJK en Ukrainio
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 12-a de aprilo 2021
Permesilo: CC BY 4.0

TEJO decidis nuligi la Internacian Junularan Kongreson, kiu devis okazi en Ukrainio ekde la 26-a de julio 2021. Laŭ la lokaj organizantoj oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.

Dum sia lasta kunsido, la estraro de TEJO decidis ne gastigi ĉeestan IJK-n 2021. La evento okazus de la 26-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 en la ĉefurbo de Ukrainio.

Tion anoncis Carlos Pesquera Alonso, la vicprezidanto de TEJO. En la Telegram-kanalo de TEJO li skribas:

Mi bedaŭras informi ke en nia lasta kunsido la estraro de TEJO decidis ne gastigi la fizikan IJK-n 2021.
Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden. Plej grave, ni taksas ke la eblo ke iu infektiĝu pro la partopreno estos tro alta. Ni ja volegas IJKumi fizike kune, sed la danĝero estas tro granda por riski vundigi niajn organizon kaj movadon pro tiu deziro.
La LKK proponis organizi ĝin en malgranda formato kaj ni helpos ilin se ili daŭre volas organizi renkontiĝon, sed ne kiel IJK-n. Por kiuj konsideras la situacion alimaniere, ili povus aliĝi kaj partopreni tiun eventon proprariske. Dume, ni komencos la laboron por ebligi la 2-an interretan IJK-n kaj tiel doni la oportunon Esperantumi al ĉiuj en la mondo sen sana malhelpo.

Informo pri la nuligo aperas ankaŭ en la retejo de TEJO. Anstataŭ la fizika IJK do okazos dua reta IJK, kiu ne estos ligita kun Ukrainio.

Laŭ Jana Janoviĉ, prezidanto de Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo kaj gvidanto de la organiza teamo, oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.

– Ĉiuj, kiuj aliĝis kaj ŝatas veni, estas bonvenaj. Jam 40 homoj aliĝis. Ni povas uzi la jam proponitan lokon por aliĝintoj. Kompreneble homoj kiuj volas nuligi sian aliĝon povas tion fari senkoste, ŝi diras al Libera Folio.


Noto de la redakcio: La nomo de la ĉefurbo de Ukrainio laŭ PIV estas Kievo. La lokaj esperantistoj tamen preferas la formon Kijivo, kiu pli similas al la ukraina (kaj ne rusa) nomo de la urbo.