Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 4-a de julio 2019
Permesilo: CC BY 4.0

Mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj en la estraro de TEJO. Por tamen trovi homojn kiuj pretos transpreni la taskojn, la asocio faris novan alvokon. Oni esperas, ke ene de semajno sin anoncos la estontaj prezidento kaj ĝenerala sekretario de la asocio, kaj estraranoj pri aktivula trejnado, kongresoj kaj pri homaj rimedoj.

Komence de majo TEJO publikigis malferman alvokon por trovi novan prezidanton kaj novajn estraranojn. La interesiĝo tamen evidente estis magra – ĝis la limdato, la fino de junio, ne venis ajnaj kandidatiĝoj por la plej gravaj postenoj.

Post la paso de la limdato la alvoko estis renovigita. La nova limdato estas la 10-a de julio, sed ne tute evidentas, de kie ĝis tiam povos aperi kompetentaj kandidatoj, se ĝis nun ili ne sin anoncis.

Laŭ la elekta komisiono, ĝis la unua limdato alvenis sep kandidatiĝoj. Tion nome de la komisiono skribis Querino Neto en la reta diskutejo de la komitato:

– Ĝis nun estas 7 kandidatoj el 2 genroj kaj 4 kontinentoj inter la aĝo de 23 kaj 33. La kvanto ne abundas kaj por kelkaj oficoj kaj fakoj ankoraŭ necesas kandidatoj, tial la Elekta Komisiono decidis remalfermi la kandidatiĝon kaj petas vian helpon.

Daŭre mankas kandidatoj, kiuj pretas okupiĝi pri aktivula trajnado, kongresoj kaj talento (homaj rimedoj), dum supozeble sin anoncis kandidatoj, kiuj pretas okupiĝi pri eksteraj rilatoj, edukado kaj scienco, landa kaj faka agado, merkatiko kaj informado.

Aparte zorgige estas, ke mankas kandidatoj por la postenoj de prezidanto kaj ĝenerala sekretario.

En la Telegram-kanalo de TEJO oni proponis, ke la elekta komisiono raportu pri la jamaj kandidatoj por faciligi la trovon de taŭga kompletigo.

Reprezentantoj de la elekta komisiono tamen klarigis, ke informoj pri la kandidatoj estos publikigitaj nur post la paso de la nova limdato. Post tio la diskuto en la Telegram-kanalo reiris al pli kutimaj temoj: sekse neŭtralaj pronomoj kaj la aĉeco aŭ malaĉeco de McDonald's.

La malklara situacio en la estraro de TEJO daŭras jam de pli ol unu kaj duona jaroj, kun varia intenseco. En decembro 2017 dum la komitata kunsido en Szczecin surprize anoncis sian demision la tiama prezidanto de TEJO, Enric Baltazar, post nur kvarmonata oficado.

Laŭ informoj tiam ricevitaj de Libera Folio, Enric Baltasar rekomendis kiel sian posteulon la duan vicprezidanton de la asocio, Francesco Maurelli. Tamen la postenon de prezidanto ricevis nek Maurelli nek la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld. Anstataŭe la estraro proponis al la komitato, ke la tasko de prezidanto estu transdonita al la ĝistiama ĝenerala sekretario, Hoan Tran Thi (Ĝojo).

En aŭgusto 2018 ŝi konsentis daŭrigi kiel prezidanto kaj estis reelektita, sed efektive ŝi poste ne multe aktivis en sia posteno kaj apenaŭ havis kontakton kun la komitato. Kaj ne nur ŝi: en februaro 2019 oni en la komitata diskutlisto de TEJO konstatis, ke nur duono de la estraro regule kontribuis al la cirkulero.

Post la diskuto du estraranoj anoncis sian demision, dum la prezidanto sendis pardonpeton pro sia malaktiveco. Aldone plia estrarano jam pl frue perdis sian postenon pro tio, ke li ne partoprenis en tri sinsekvaj retaj voĉdonoj.

En 2017 la mandatperiodo de la estraranoj de TEJO estis mallongigita de du jaroj al unu jaro. La ĉefa argumento por la mallongigo estis, ke junuloj ne povas plani sian vivon du jarojn antaŭen, kaj tial ne emas akcepti sindevigon por tiel longa tempo. Kontraŭuloj de la mallongigo argumentis, ke unu jaro estas tre mallonga periodo, kaj la daŭra serĉado de novaj estraranoj postulos multe da laboro.

Nun ŝajnas ke ambaŭ flankoj en la diskuto pravis. Unuflanke evidente eĉ unu jaro estas tro longa periodo por multaj estraranoj de TEJO, kiuj dum la mandatperiodo konstatas, ke ili tamen ne havas la necesan tempon kaj energion por la tasko. Aliflanke efektive la serĉado de novaj estraranoj ŝajnas nefacila tasko.