Nia sopiro
Peter Bondesen
1921
Indekso : Nia sopiro (1921) de Peter Bondesen |
El: La Laboro - Odense, januaro 1921. |
Nia sopiro
Peter Bondesen
1921
Nia sopiro
kreskas en ombro
ĉielstreŝanta
al luma cel'
por ĉirkaŭpreni
tutan mondrondon
levi belecon
al la ĉiel'.
Koroj parencaj
sin kolektiĝu,
helpu la penon,
subtenu ĝin.
Montru la vojon
la plej irindan
justo kaj tono
vokas ja nin.
Vivo riĉiĝas
dolĉe sonante,
ĝojo revenas
al ĉiu kor'.
Nia sopiro
kreskas al brilo.
Iam eterne
mortos dolor'.