Nova PIV prezentita dum reta SAT-kongreso
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Nova PIV prezentita dum reta SAT-kongreso |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 5-a de aŭgusto 2020 |
Permesilo: | ![]() |
Samkiel la plej multaj Esperanto-aranĝoj, ankaŭ la kongreso de SAT ĉi-jare okazis en la reto. Estis pli ol 250 aliĝintoj. Dum la kongreso Bertilo Wennergren prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, kaj rakontis pri ŝanĝoj planitaj por la sekva, pli funde reviziita versio.
Pasintjare, en la 92-a SAT-kongreso en Barcelono oni decidis, ke la sekva kongreso okazu en Bjalistoko, Pollando, ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto. Komence de majo Bjalistoka Esperanto-Societo kaj SAT anoncis, ke la kongreso devos okazi rete.
Al la kongreso aliĝis 256 homoj, el kiuj la plej juna estis 14-jara kaj la plej aĝa 95-jara, rakontas la ĉeforganizinto Przemysław Wierzbowski. En la diskutoj de la frakcioj laŭ li partoprenis proksimume 30-40 personoj, en ĝeneralaj programeroj 70-100.
La aranĝo estis senpaga kaj aliĝi povis ĉiuj, ne nur SAT-anoj. Tiel ĉiuj interesitoj havis la eblon almenaŭ gustumi la etoson de la organizo, li diras:
– La sperto estis ĝuinda, la teknikaĵoj ĝenerale estis kontentigaj. En la reta kongreso ne estis paralelaj programeroj, do ĉiuj havis la eblon ĉeesti la tutan kongreson, kaj ĉiuj aliaj povas spekti ĉiujn programerojn en la YouTube-kanalo de SAT.
En Bjalistoko la SAT-kongreso laŭ la nuna plano okazos venontjare, fine de julio 2021, en la 100-jariĝo de SAT, rakontas Przemysław Wierzbowski
– La retan formon ni ne forlasos tute – kompreneble pluraj programeroj estos vidigataj per retaj elsendoj.
Por vi kiel organizanto, kiuj estis la ĉefaj defioj de la reta kongreso?
– La ĉefa defio estis transporti en la reton ĉion, kion tradicie de cent jaroj SAT faris en malretaj konferencoj, certiĝi ke ĉiuj prelegantoj kaj programgvidantoj scias kiel uzi la platformon, kunordigi la rolojn kaj organizi la voĉdonadojn.
– Eble menciindas, ke la kongreso estis parte malreta. En Bjalistoka Esperanto-Societo ni faris la ĵaŭdan programon pri nia urbo ĉeeste, kaj en Oporto dum la tuta semajno tieaj esperantistoj projekciis la virtualan kongreson kaj samtempe faris por oportanoj programon surlokan. Do ne estis tiel, ke ĉiuj estis fermitaj en siaj domoj unu disde la aliaj.
Laŭ Gary Mickle, kiu aktive partoprenis la retan kongreson, la tekniko ĝenerale funkciis bone, kaj okazis ankaŭ iom da neformala interrilatado inter la kongresanoj:
– Dum paŭzoj kaj tagfine la mastrumantoj lasis la kunvenejon malfermita, tiel ke povis okazi simpla babilado, ne alia ol okazas dum paŭzoj kaj manĝoj en ĉeesta kongreso, sed kompreneble estis multe malpli da tempo por tio ol normale. Krome Zoom havas babilejon, kaj paralele kun la formalaj kunvenoj okazis konstante viglaj interŝanĝoj tie, tamen skribaj, kaj rekte rilataj al la kunventemoj kaj neformalaj, efektive babilecaj.
Laŭ Gary Mickle, reta kongreso kontraŭefikas du maljustaĵojn de ordinaraj ĉeestaj kongresoj:
– Unue tion, ke mankantaj monrimedoj malebligas partoprenon de multaj, kvankam SAT havas fonduson por helpi partoprenemulojn en tiaj kazoj, kaj due tion, ke striktaj vizreguloj de la eŭropaj landoj, kie la plej multaj kongresoj okazas, tute forbaras kelkajn dezirantojn ĉiujare.
Unu el la atentindaj programeroj de la reta SAT-kongreso estis la prezento de la freŝa versio de Plena Ilustrita Vortaro, la ĉefa vortaro de Esperanto kaj la ĉefa eldonaĵo de SAT. Pri ĝi rakontis Bertilo Wennergren, kiu estos la redaktoro de la sekva eldono.
La ĵus aperinta PIV 2020 estas tre simila al la eldono de 2005, sed kun multaj ”valoraj korektoj kaj poluroj”, li rakontis.
En la reto la nova versio de PIV anstataŭis la malnovan ĉe la adreso vortaro.net marde la 5-an de aŭgusto. La nova reta PIV havas plibonigitan serĉilon, per kiu eblas serĉi en la tuta teksto de la vortaro, kaj ne nur en la kapvortoj. Krome oni povas rete foliumi la vortaron, kio antaŭe ne eblis.
Ĉu la malnova versio restos iel rete atingebla?
Bertilo: – Mi diskutos kun E@I, ĉu ni iel tenu la malnovan version konsultebla ĉe aparta adreso.
Dum sia prelego Bertilo Wennergren rakontis, ke laŭ li la tempo estas matura por pli drastaj ŝanĝoj en PIV, adapto al la moderna mondo kaj la nunaj deziroj kaj bezonoj de la esperantistoj.
Kiel unu ekzemplon de bezonata ŝanĝo li menciis la multajn ŝajnradikojn, kiuj troveblas en PIV inter vere uzataj Esperantaj vortoj.
– En PIV estas du vortoj ”zoo”. Unu signifas ”animalo”, la alia ”zoologia parko”. Sed nur la dua estas vera Esperanta vorto. La unua estas nur parto de aliaj radikoj.
Same la vorto ”hemoglobino” troviĝas ĉe ”globo” en PIV, li atentigis, kvankam ”hemoglobino” kompreneble estas aparta radiko kaj ne derivaĵo de ”globo”.
La tuta prelego de Bertilo Wennergren, samkiel multaj aliaj programeroj de la SAT-kongreso, nun estas spekteblaj en la Youtube-ludlisto de la kongreso.