Nova malrekordo: UEA plu ŝrumpas

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Nova malrekordo:
UEA plu ŝrumpas
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 7-a de marto 2020
Permesilo: CC BY 4.0

En 2019 UEA havis entute 4.162 individuajn membrojn. Tio estas nova malrekordo: neniam post la krizo de la 1930-aj jaroj, kiam UEA disfalis en du konkurantajn organizaĵojn, la asocio havis tiel malmultajn membrojn. Tamen laŭ la estraro la ”nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA”.

Individuaj membroj de UEA 1979-2019.jpg

Post trijara stabiliĝo je historie malalta nivelo, la membronombro de UEA denove falas. Neniam en la postmilita historio de la asocio UEA havis tiel malmultajn individuajn membrojn. De 4.581 en la jaro 2018 la nombro de individuaj membroj en 2019 falis al 4.162, do je 419 personoj. Tio egalas al malkresko de 9,1 procentoj.

Fondaĵo Canuto en 2019 membrigis 481 personojn, kio estas 35 pli ol en la antaŭa jaro. La fondaĵo Canuto estas mono donacita al UEA por membrigi nepagipovajn esperantistojn, do oni povas supozi, ke la 60-procenta kresko de la membraro en Afriko (de 145 al 234) parte konsistas el personoj, kies kotizon pagis la fondaĵo. Tamen la prezo de reta membreco por malriĉaj landoj nun estas nur 2 eŭroj jare, kio supozeble povis logi iom da novaj membroj tie.

La falon de la suma membronombro la estraro en la gazetara komuniko klarigas per la malgrandeco de la Universala Kongreso en Lahtio, kiu havis nur 904 aliĝintojn. Neniu UK en Eŭropo post la dua mondmilito havis tiel malmultajn partoprenantojn.

Tamen la fakto ke la Universala Kongreso en iu jaro estas malpli granda ol en la antaŭa jaro, ne aŭtomate signifas, ke estos malpli da individuaj membroj. Ekzemple la kongreso en Bonaero en 2014 havis nur 706 aliĝintojn, sed en tiu jaro la membronombro kreskis.

Se oni kalkulas ankaŭ la membrojn de aliĝintaj landaj asocioj, la tuta membraro de UEA en 2019 estis 12.779. Tio signifas falon de 327 kompare kun la antaŭa jaro. Do, efektive la membraro de la landaj asocioj eĉ kreskis je 92, dum la kvanto de individuaj membroj de UEA malkreskis je 419.

La gazetara komuniko de UEA tute ne mencias la suman nombron de la TEJO-aĝaj membroj, do oni facile povus suspekti, ke ĝi same plu ŝrumpis. La haveblaj ciferoj tamen indikas, ke ĝi eble restis relative stabila. En 2018 estis 549 TEJO-aĝaj individuaj membroj, el kiuj 486 en kategorioj similaj al la nuna baza membreco. En 2019 estis 482 TEJO-aĝaj membroj en la kategorio “baza membro”.

Ni petis la prezidanton de TEJO, Joop Kiefte, komenti la ŝrumpantan membronombron de UEA. Laŭ li la membronombro ne tre gravas:

– La malkresko ironie estas rezulto de ege pozitiva disvolviĝo, nome la interreto. La historiaj funkcioj de UEA nun estas plene kovrataj per simpla interreto-uzo, kaj ni bezonas tempon por trovi novajn manierojn por fari membrecon alloga ĉe la esperantistaro. La sola gravega funkcio de UEA kaj TEJO kiu restas kaj ne estas plenumata pli bone per interreto estas internacia reprezento, por kiu ĝuste ni devas adapti kiel ni traktas membrokvantojn, ĉar por internacia reprezento oni atendas ke membrokvanto respegulas reprezentatojn.

Laŭ li ne indas, ke Libera Folio raportu pri la membronombroj de Esperanto-organizaĵoj, ĉar tio nur kaŭzas problemojn.

– La antaŭa membrokvanto-artikolo de Libera Folio kaŭzis ke plendo venis al EU baze de la artikolo, kiun ni feliĉe sukcesis kontraŭi sed kiu serioze uzis nian tempon, kiu estas pli bone uzata por aferoj kiuj antaŭenigas Esperanto-pozitivajn aferojn.

Joop Kiefte asertas, ke li eĉ mem ne konas la kvanton de TEJO-aĝaj membroj-abonantoj.

Libera Folio: Ĉu ne vi kiel prezidanto de TEJO devus koni la kvanton de pagantaj membroj?

– Kiucele ekzakte?

Vi ne opinias tion grava informo?

– Denove, kiucele ekzakte? Mi laboras pri la aferoj kiuj gravas por la fakta plenumo de la celoj de TEJO. Masturbi pri kvantoj ne estas parto de tio.

Laŭ la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, la kvanto de TEJO-aĝaj individuaj membroj de UEA fakte kreskis en 2019. Li tamen ne volas diri la precizan nombron.

– La ne-mencio de la tuta TEJO-membronombro ligita al UEA en la komuniko ne estis intenca. Ne ekzistis subintencoj en tio, simple okazis, ke mi preteratentis tiun menciindaĵon meze de la laborado. Por tiu specifa demando, mi povas informi, ke la rezulto de 2019 por TEJO-aĝuloj ligitaj al UEA kiel individuaj membroj superis tiujn de 2018, 2017 kaj 2016.

Tio signifus, ke TEJO havas almenaŭ 550 individuajn membrojn. Maia atentigas, ke TEJO nun aldone kalkulas inter siaj membroj ankaŭ la membrojn de fakaj asocioj kaj ”junajn amikojn de Esperanto”, kiuj skribis sian nomon en reta formularo. Tamen la nombro de tiaj homoj estas konata al neniu, laŭ Joop Kiefte pro problemo en la koncerna retejo.

Laŭ la gazetara komuniko de UEA, la reformo de la kotiza sistemo kaŭzis, ke spite al la falinta membronombro la asocio en 2019 fakte ricevis pli da kotizaj enspezoj ol en 2018. Ekde 2019 la UEA la kotizo de membro-abonanto en riĉaj landoj estas 74 eŭroj, kaj eĉ por nura reta membreco loĝantoj de riĉaj landoj pagas 44 eŭrojn jare.

Laŭ la komuniko UEA dum 2019 faris ”milojn da kontaktoj” por varbi novajn membrojn, interalie mesaĝante al eksmembroj, ĉeestante en gravaj Esperanto-eventoj kaj laborante per retaj platformoj.

– Ni ankoraŭ mezuras la rezultojn. Kion mi povas anticipi estas ke la varblaboroj ĉe Amikumu estis aparte utilaj por revenigi al la statistikoj de UEA landojn, kiuj historie ne havis membrojn, kiel okazis ekzemple kun Trinidado, diras Fernando Maia.

Libera Folio petis komenton ankaŭ de tri antaŭaj prezidantoj de UEA. Respondis Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta.

Laŭ Renato Corsetti pri la ŝrumpo de UEA kulpas la gvidantoj de la asocio, sed ankaŭ la ĉiam pli granda superrego de la angla lingvo en la mondo:

– De hieraŭ vespere, kiam mi legis la gazetaran komunikon, amaso da prem-sonĝoj premas min, ĉefe, kiam mi estas veka kaj ne sonĝas. Mi ĵus legis, ke en 1948 UEA havis entute 17.707 membroj kaj, ke pro la agado de Lapenna kaj liaj samtempuloj en la posta jardeko, ĝi atingis 32.202 en 1966. Simpla komparo kun la nunaj 12.779 montras, ke ĉiuj prezidantoj, estraranoj kaj ĝeneralaj direktoroj de tiam ĝis nun devus fari kolektivan ritan memmortigon kun la lastaj vortoj ”En la mondo mortis nova sento”. Fakte per mikso de retoriko pri imagitaj triumfoj kaj manko de adaptiĝo al la ŝanĝiĝanta mondo ni sukcesis malgrandigi UEA-n ĝis nerekoneblo.

Por fortigi UEA-n laŭ li unue necesus fortigi la landajn asociojn.

– Iri la malan vojon, kiel oni konstatas, ne portas nin malproksimen.

Probal Dasgupta dividas la Esperantan mondon en ”birdoplimultaj landoj”, kun ĉefe malnovaj esperantistoj, kaj ”ovoplimultaj landoj”, kie pli multas la komencantoj.

– Mi hazarde loĝas en ovplimulta lando. Al mi ŝajnas ke la bildo de Esperanto en la ĵusaj jaroj transiris de draste negativa stato al relative akceptebla. Pli frue estis nepenseble ke iu universitato serioze traktu la proponon enkonduki Esperanto-kurson ian ajn. Hodiaŭ okazas ke nove lanĉita universitato aktive varbas instruiston por funkciigi tian kurson kaj tiamaniere avangardi.

Laŭ li, la komencantoj malmulton gajnas per aliĝo al UEA, al ili pli utilas retaj kontaktoj kaj servoj kiel Amikumu.

– Tial la statistiko pri individuaj membroj de UEA ja ne indikas ion pri la kresko de la nombro de ovoj kaj pri la pliheliĝo de la kultura pejzaĝo kiun respegulas tiu kresko.

Probal Dasgupta konsentas pri la analizo de UEA, laŭ kiu grave kontribuis al la malalta membronombro la nemultnombreco de la Universala Kongreso en Lahtio.

– Laŭ mi, efikon mulditan de tiaj tre specifaj kialoj oni prefere ne legu kiel indikon pri ĝenerala malsukceso de la novaj membrecotarifoj. La revuo mem kaj ĝia reta suplemento bone fartas almenaŭ ĉe la lega publiko en mia lando. La plimulto de la junaj komencantoj kaj progresintoj en Barato interparolas en vacapa grupo. Tie oni ofte afiŝas por atentigi pri specifaj tekstoj aperintaj en la revuo plus kromrevuo. La legantoj aktive reagas al ili; iuj barataj “ovoj” kontribuas al la facila tekstejo. Mi legas tiun fakton kiel pozitivan.