Nova socia retejo nur por esperantistoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Nova socia retejo
nur por esperantistoj
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 3-a de novembro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

Kion se Facebook ne estus komerca, kaj ĉiuj uzantoj skribus nur en Esperanto? Pri tio revis Johannes Genberg en Svedio. Ĉar malfacilas ŝanĝi Facebook, li kreis propran socian retejon. Unu semajnon post la lanĉo Miavivo.net havas pli ol 150 membrojn.

Multaj aliĝas al la grandaj, komercaj sociaj retoj kiel Facebook, ĉar tie oni trovas multajn el siaj amikoj. Sed ne ĉiuj kontentas pri la koncepto, kie oni pagas por la servo per siaj privataj informoj. De tempo al tempo aperas alternativoj, kiuj plej ofte rapide forgesiĝas aŭ marĝeniĝas.

Tipa ekzemplo estas Mastodon, nekomerca alternativo al Twitter, kiu furoretis dum mallonga periodo, kaj ekhavis ankaŭ malgrandan esperantistan uzantaron. Esperantistoj dum diversaj periodoj aktivis ankaŭ en Ipernity, kiu nun ne plu havas esperantlingvan interfacon, kaj en la tutesperanta retejo Klaku.net, kiu ne plu funkcias.

Tia provo estis ankaŭ la unua retejo kun la nomo Amikumu, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1 700 membrojn. Posta simila provo estis la same ne plu funkcianta retejo Esperanto.com. Ankaŭ la nuna Amikumu, kiu estas ne retejo sed poŝtelefona aplikaĵo, entreprenis paŝojn por iĝi pli simila al socia reto.

Plian provon faris Johannes Genberg el Svedio, kiu fine de oktobro lanĉis sian propran socian retejon kun la nomo Mia Vivo. Kaj tiu fakte eĉ ne estas lia unua provo. Jam en 2018 li kreis la retejon Nubo, kiu tamen baldaŭ ekhavis teknikajn problemojn, unuavice pro malrapideco de la servilo.

Do, nun li esperas ke la proksimume 770 membroj de Nubo transiros al la nova, Facebook-eca retejo, kiu ĝis nun ŝajnas funkcii glate. Sed kial Johannes Genberg entute volis krei apartan socian reton por esperantistoj?

Simple por interrilati kun aliaj esperantistoj, li klarigas. Li trovis la libron Teach Yourself Esperanto en pulbazaro, kiam li studis la japanan en Tokio en 2004-2005, kaj trovis la ideon genia. Tamen tiam mankis tempo por studi plian lingvon.

En 2016 li decidis finfine lerni Esperanton, kaj ekvolis uzi ĝin en la reto.

– En 2018 mi legis kaj diskutis fojfoje en Facebook, kaj akiris multe da esperantistaj amikoj. Sed frue problemo alvenis. Multaj esperantistoj afiŝis en Facebook ankaŭ en siaj propraj lingvoj, kaj mia fluo pleniĝis de afiŝoj en lingvoj, kiujn mi ne komprenas.

– Mi pensis ke mi certe volas socian retejon en nur Esperanto.

La teknika solvo de la unua provo, Nubo, montriĝis nekontentiga.

– La akcepto en Esperantujo estis… miksita. Iuj amis ĝin, kaj uzas la retejon ofte ĝis nun, sed multaj plendis pri la manko de sekureco, pri la aspekto, ke ĝi estas malfermita retejo, kaj emfaze pri la malrapideco. Ili ne malpravis. Tiuj estis gravaj problemoj. Sed la programon kreis volontuloj, kiuj preferis labori pri siaj propraj interesaĵoj ol solvi bazajn problemojn. La problemoj restis nesolvitaj, kaj mi mem ne povis solvi ilin. Mi eĉ dungis programiston por helpi min, sed li povis solvi nur duonon de la problemoj. Kostis multe da mono, kaj la rezulto restis malsufiĉa.

Post sukcesa monkolekta kampanjo Nubo ekhavis pli rapidan servilon, sed ankaŭ tio ne solvis la problemojn. Fine Johannes Genberg decidis serĉi pli bonan programon, kaj trovis la sistemon PeepSo, kiu ruliĝas sub WordPress.

– Mi trovis ĝin, denove tradukis ĝin al Esperanto per mia limigita sperto, kaj laboris dum multaj monatoj, ĝis ĝi estis preta por malfermiĝo. La retejo, Mia Vivo, estis oficiale malfermita je 27 oktobro 2020. Post unu semajno, matene de 2 novembro, ĝi havas 157 unuopajn membrojn. Nubo havas ĉirkaŭ 770 membrojn post du jaroj da ekzisto, sed ĝi fermiĝos je la fino de la jaro.

Kiom da membroj laŭ vi necesas, por ke Mia Vivo efektive iĝu alloga ejo kun viglaj diskutoj?

– Laŭ mia sperto la problemo ne estas la nombro de membroj, sed la nombro de viglaj uzantoj. Se Mia Vivo havos 700 membrojn, sed nur dek afiŝos kaj diskutos, tio tute ne sufiĉus. Probable ni bezonas pli ol cent afiŝemajn kaj diskutemajn uzantojn, sed tio estas nur mia supozo. Mia celo estas havi mil membrojn, kiuj almenaŭ uzas la retejon fojfoje. Tio probable sufiĉus. Sed ne urĝas. Dum mi povas pagi la kostojn por la retejo mi ne intencas fermi ĝin.

Tamen, Mia Vivo estas via privata projekto – ĉu ne ekzistas la risko, ke ĝi malaperos, se vi laciĝos okupiĝi pri ĝi? Ĉu vi konsideris igi ĝin kolektiva projekto?

– Mi iom pripensis tion, sed kolektiva projekto havas siajn problemojn. Mi ĝis nun kreis multajn projektojn, plejparte ne konektitajn kun Esperanto, kaj foje aliuloj proponas esti kunhelpantoj kaj kunlaborantoj. Tamen ili tuj ĉesas helpi kaj labori pro tro da farendaj aferoj aŭ pro simpla enuiĝo, aŭ ili ekpostulas ŝanĝojn, kiujn volas ili mem, sed neniu alia. Poste ili ĉesas esti aktivaj kiam ili ne povas fari projekton per siaj propraj ideoj. Ofte tio okazas meze de laboro, kiun aliuloj devas transpreni. Estas morto pro mil malkonsentoj.

– Pro tio, mi ofte preferas labori pri la plej gravaj aferoj mem. Kompreneble estas laborintense, sed ankaŭ estas simple. Se mi ne faros, neniu faros. Tio igas min plulabori. Ne estas ideale, sed kompare kun la alternativoj ofte estas plej taŭge. Dirinte tion, mi tute komprenas la problemon: kio, se mi laciĝos kaj volos ĉesi? Nu, en tiu okazo mi ja preferus ne fermi la retejon, sed transdoni ĝin al alia vigla uzanto, kiun mi povas fidi. Se oni volos ĝin.

Do, kiel aliaj povas subteni la projekton, se ili tion deziras, krom per mondonaco?

– La plej facila maniero helpi, krom per mono, estas diskonigi la retejon. Kiam mi plej laboris por sciigi aliulojn pri Nubo, mi iris al la plej popularaj retaj lokoj por informi, sed eĉ nuntempe multe da homoj diras al mi "Nubo? Mi neniam aŭdis pri ĝi!" Kompreneble, se oni ne scias pri Mia Vivo, oni ne povas uzi ĝin. Tial diskonigo estas la plej grava afero, sed mi mem estas ankoraŭ tro okupata pri la retejo. Ne forgesu ke mi ankaŭ havas plentempan laboron kaj familion, kiuj bezonas mian tempon.

– Estas ankaŭ tiom da laboro forigi erarojn kaj plibonigi la retejon ke mi ne povas diskonigi la retejon efike, eĉ ne legi la afiŝojn sur Mia Vivo tiom skrupule. Estas ironio ke mi kreis socian retejon por interrilatiĝi sed pro la socia retejo mi ne havas tempon por ĝi…