Nunc, Sancte, nobis, Spiritus

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

Brevier-Himno[redakti]

esperante:

Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'.

latine:

Nunc, Sancte, nobis, Spiritus,
unum Patri cum Filio,
dignare promptus ingeri
nostro refusus pectori.

Os, lingua, mens, sensus, vigor
confessionem personent,
flammescat igne caritas,
accendat ardor proximos.

Per te sciamus da Patrem,
noscamus atque Filium,
te utriusque Spiritum
credamus omni tempore.


Latina teksto:

eble de Ambrozio el Milano

Esperanta traduko:

Kloster Kirchberg 2004

Breviero:

  • Ordinara tempo > meza horo > antaŭtagmeze > unua alternativo
  • Advento > ĝis la 16-a de decembro > meza horo > antaŭtagmeze
  • Kristnaska tempo > antaŭ Epifanio > meza horo > antaŭtagmeze

Eksteraj ligiloj[redakti]