Nuntempaj rakontoj/Du talentoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pri unu anguleto de l'animo Indekso : Nuntempaj Rakontoj
de Georgi Stamatov
Tradukita de Ivan H. Krestanoff
Du talentoj


Du talentoj


La fiakro haltis antaŭ la hotelo, pli vere gastejo. Irmov malsupreniris de ĝi kaj ordonis ke oni portu la pakaĵon supren, pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, la malsupran etaĝon de la konstruaĵo.

La domomastro estime lin renkontis.

—Preparu supre por lavi min kaj por la vespermanĝo ion facilan: supon de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, ĝi ne povas ĉion toleri,—li senkulpigadis sin.

La domomastro promesis ĉion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des pli, ke la sinjoro ŝajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton kaj kun rideto aŭdis la mendon por vespermanĝo. Ili kvazaŭ ne kredis, ke la stomako ĉe la homoj estas diversa kaj ke ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu ĉi mondo.

La hotelmastro kun la nova vojaĝanto iris supren. Ĉiuj ekparolis.

—Kiu estas tiu ĉi?

—Estas iu inĝeniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun.

—Devas esti iu revizoro ...

—Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios ĉi tie? En la tuta ĉirkaŭaĵo oni ne povas trovi 100 groŝojn entute.

—Eble nur tiel pasas la homo.

—Kien li pasos? Ni ja estas ĉe la fino de la mondo.

Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li sidiĝis apud unu tablo, superŝutita de gazetoj, sed ne kuraĝis ilin tuŝi, preskaŭ ĉiuj ĉefartikoloj estis makulitaj de diversaj manĝaĵoj.

—Ĉu la manĝaĵo estas preta? demandis li.

—Bonvolu, sinjoro, en la alian ĉambron, tie manĝas la oficistoj.

Irmov pasis en la alian ĉambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidiĝis, laŭte tusis, alkroĉis la viŝtukon ĉe la kolumo, tiris flanken malplenan manĝilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La abonantoj delasis la gazetojn, ĉesis paroli kaj nevole observadis la novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj okuloj. Ili instinkte malamis tiun ĉi homon, venantan de alia mondo—de tie, kie ili neniam estis, aŭ, se ili estis, apenaŭ reestos tie. Kaj li eĉ ne rimarkis, aŭ ŝajnigis, ke li ne vidas ilin. Ĉi tio ankoraŭ pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, kiu per unu kapto ĉe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili estus aranĝintaj al li iun lokan ŝercon. Sed ĉiu lin konsideris kiel grandulo de sia ministerio.

Vespermanĝinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Ĉies buŝo malfermiĝis.

Ili saltis antaŭ la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.

Plena disreviĝo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la libro de vojaĝantoj: "verkisto".

—Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel ĉefrevizoron.

—Diablo prenu ankaŭ la verkistojn! ... Ĉu ili kun buljonoj sin nutras.

Ĉiuj kvietiĝis. Kaj kelkaj, kiuj antaŭ momento pensis ekrigardi tiun ĉi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto kaj, eble, gale jam puŝas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.


————————


La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontiĝi kun instruisto, kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por lia nova historia romano. La instruisto apenaŭ ne svenis, sciiĝinte kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke preskaŭ nenion li legis de liaj verkoj.

—Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, precipe nin, la instruistojn. Ĝi elsuĉas nian tutan sangon, kaj ni fine fariĝas konservaĵoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legaĵo ... ne, sed por kio? Por vivi kaj morti ĉi tie, eĉ tio ĉi, kion oni legis, pli ol sufiĉas. Bulgario nin oferas kaj ni ĝin akceptas por peco da pano. Ni perdis ĉi tie apetiton vivi, kaj sen tiu ĉi apetito oni, se ne kadavro, almenaŭ estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas dieton.

Irmov nenion reparolis al li. La instruisto daŭrigis.

—Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas tiel. La libro restas ĉiam libro kaj ne povas anstataŭigi vivan homon. Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivĝoja stultulo antaŭ ĉiuj volumoj de la eŭropaj verkistoj. La libro sen societo estas terura. Ĝi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromanĝi. Ĉu vi scias, ke iam mi volas forkuri de ĉi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, fariĝi kelnero en iu bierejo—tie la vivo estas ĉiam pli enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilaĝojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, terura la soleco tie ĉi ... tiu ĉi ĝismorta izoleco de ĉio. Ni, ĉi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro ĝojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilaĝanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofiĝiis ĉi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraŭ spiras, pensas kaj sentas, ĝis kiom al ni permesas la budĝeto kaj la ministerio.

Irmov lin aŭskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam paciĝus kun tio. "Malfeliĉuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone eĉ lin konsoli.

Marŝante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetaĝa domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantaŭe.

Sur la supra etaĝo estis balkono.

—Al kiu apartenas tiu ĉi domo? demandis Irmov.

—Al riĉa maljunulo, sed nun ĉio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Verŝajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia poŝo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita.

—Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis leĝosciencon, poste li havis disputon kun la juĝejoj pro falsigo de diplomo.

—Tio ĉi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaŭ la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la leĝo ne tuŝas lin.

—Do, li estas la sama Linovski?

—Devas esti la sama, ĉu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li konfesas.

Post momento ili disiĝis kaj Irmov iris en la restoracion.

Apud la tablo, ĉe kiu li tagmanĝis, sidis tuta kompanio de geviroj.

Lia manĝilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili.

—Pardon! ... ĝentile diris li.

La kompanio komencis senkulpiĝi, ke ĝi estas okupinta lian tablon.

—Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ... Post kvin minutoj li konatiĝis kun ĉiuj.

—D-ro Ivanov! ...

—Membro de la tribunalo Rankov ...

—Instruisto Markov ...

—Kapitano Ŝevronov ...

—Sinjorino tia ... k. t. p.

Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaŭ forveturos al iu vilaĝo—ili decidis iri tien gaste ĉe la landlima kapitano.

—Ni prenos manĝaĵon kaj trinkaĵon ...

—Ĝuste la noktoj estas lunaj ...

—Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,—insistis la sinjorinoj.

—La elspezoj po egale, laŭtiĝis iu.

Ĉe la penso pri la morgaŭa festeno, la kompanio gajiĝis kaj ĉiuj komencis rigardi ĉu iu ne trompiĝos regali.

Neniu decidiĝis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro.

—Alportu bieron!

—Kiom?

—Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.

La kompanio ridaĉis ĝis la oreloj.

—Kaj tio ... daŭrigis Irmov, alportu ian almanĝaĵon por la biero ... nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas?

—Ankaŭ ili trinkas bieron, diris iu.

La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, ĉiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, ĉu ili havas distrojn.

—Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie ĉi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ...

—Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie ĉi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie ĉi kaj la unuan de ĉiu monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ...

—Ne estas tute tiel ... ĉu ni ne gardas la landlimon! La serboj ... ni ekaŭdas ion, preparas sin kontraŭ Aŭstrio ...

—Ili preparas porkajn kolbasojn por Aŭstrio ... Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci ĉirkaŭiru la regionon, tage ci ne havas tempon manĝi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, ĉiam amikoj estis ... konatuloj. Kvazaŭ la medicino havas ion komunan kun la amikeco.

—Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.

—Kiel ĝi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La ĉi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.

—Do, la salajro ne sufiĉas?

—Por pano ne sufiĉas, kaj vi ja scias, la scienco marŝas, ne atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektiĝoj.

—Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun ĉi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel ŝajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu ĝin ĉiel, restas ĉiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edziĝofesto monon ci ne havas, aŭdigis sin la juĝisto.

—Kial ci ne fariĝas advokato?

—Mi ja fariĝos ... Ankoraŭ du jaroj restas al mi ĝis pensiuliĝo.

Unuvorte, estis eĉ ne unu kontenta homo—ĉiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.

—Mi komprenas, daŭrigis la kapitano, ni aŭ devas havi armeon kiel decas, aŭ oni ĝin maldungu. La armeo estas ĉio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas ŝtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono—ergo—pagu bone viajn oficirojn.

—Antaŭ ĉio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj—malsanaj soldatoj. Mens sana in corpore sano. Do, la kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.

—La fina celo de ĉio estas la justeco—al ni venas kaj ŝtataj, kaj militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu filozofo, tenas sian tutan ŝiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj magistratoj. Jen kial la situacio de l'juĝisto devas esti plej multe asekurita.

En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilaĝoj. Aŭskultante ilin, li ne kuraĝis plendi: li hontis diri antaŭ tiom da homoj kian salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion en favoro de l'bulgara popolinstruisto.

Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti diversajn bulgarajn ŝercojn kun loka koloro. Ĉe kelkaj pli fortaj pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov trian fojojn mendis bieron kaj pozitive ĉarmis ĉiujn. Kelkiuj eĉ demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.

—He, tio, la verkistoj estas malŝparuloj, tramurmuris iu al sia najbaro.

—Kompreneble, saĝon ili havas senpage; li sidiĝas, skribaĉas ion fuŝe, iun mokaĵon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[1] per siaj romanoj konstruis domojn.

—Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.

Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn ciganojn, vekis ilin kaj komenciĝis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel entuziasmiĝis, ke ĝi elkriis eĉ "hura", kiam Irmov deklaris al la restoraciestro, ke hodiaŭ li pagas ĉion.

—Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas ĉi tie pli ĝuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi ĉion.

—Kiu lin devigas, li mem volas ...

—Ne decas, ankaŭ ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin priskribos ie.

—Kaj ree li havos sian monon.

Ĝis la 4a horo matene daŭris la vesperfesto. La restoraciestro ankaŭ estis kontenta de la verkisto kaj, kiam ĉiuj stariĝis por foriri, li saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la lito, kvazaŭ pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion.


————————


Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraŭ de malproksime li ĉu revenis malantaŭen, ĉu deiris en alian straton. Li neniel volis renkontiĝi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la manon—precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro riĉiĝis kaj fuŝagas en la tuta regiono. Do, ne vane oni antaŭdiris, ke tiu ĉi homo je ĉio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo.

Sed iun fojon okaze ili renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis.

—Irmov!? ĉu estas vi? Mi vin serĉis, sciiĝinte, ke vi estas tie ĉi. Oni diras al mi, ke vi estis en la vilaĝoj ... kolektas materialon por nova dramo ... aŭ romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed viajn laboraĵojn mi legis. Ĉiam vi flugas alten, homojn de Marso priskribas ... ĉiam honestaj ... ĉiam herooj—eĉ ne unu malbonulo. Vi restos tie ĉi ankoraŭ iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis kunlernantoj—kaj hodiaŭ ... tiun ĉi vesperon vi vespermanĝos ĉe ni? ... ne ... ne ... ĉi tio estas decidita.

—Mi apenaŭ povos, diris sendecide Irmov, tiun ĉi vesperon mi volas iom labori.

—Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la ĉi tiea atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen.

—Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis.

—Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas ĉe mi. Kaj kion vi manĝos tie? Tiu baj[2] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn porkojn mi pli bone nutras.

—Sed por mi tie oni kuiras speciale.

—Ankaŭ mi preparos ĉion speciale por vi, kaj vinon—vi ne trinkis tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutriĝu tie. Ne rigardu la oficistojn—ili manĝas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ... kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed sufiĉe ni parolaĉis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas kontenta.

—Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca.

—Aŭskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni ĉe mi. Kredeble, la ĉi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio scias kion pri mi.

—Kial do? Kiu parolos al mi pri vi.

—Kiu! ... ĉiuj. Ili ĝis la lasta estus min dronigintaj en glaso da akvo. Ili ankoraŭ ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidiĝis sur ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas—ili ne pikas, nur zumas. Mi scias, ke ĉiuj ... ankaŭ vi en Eŭropo[3] rigardis min malrekte ... sed la pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto—eminentulo ... Kaj, eble, iun tagon tiu ĉi strato portos vian nomon, ĉar vi pasadis tie ĉi, sed nunmomente en tiu ĉi strato mi havas propran domon, kaj vi devas gasti ĉe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo, pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen.

Irmov ne kuraĝis rifuzi—la ĝentileco venkis. "Plej poste scivoleme estas vidi de proksime tiun ĉi homon ... kio ja restis en li ankoraŭ homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud ĝiaj eluzitaj nudaj tabloj sidis grupoj da vilaĝanoj. Forta odoro je brando sufokis la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.—"Jen, ja ankaŭ la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Ĝi ne estas tiel agrabla, kiel vi ĝin priskribas en viaj rakontoj".—Ĉe la dekstra flanko de l'drinkejo pordo kondukis al la butiko, troŝarĝita per ĉiuspecaj komercaĵoj senorde disĵetitaj. Trans alia pordo estis videbla la korto. Apud la ŝtuparo mem trankvile kuŝis kelkaj grandaj, grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en sia mano malgrandan akran tranĉilon. Post nelonge la mano kun la tranĉilo malaperis en la gorĝon de l'bovo ... Teruraj konvulsioj movigis ĝian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj streĉis la ŝnurojn. Ĝi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante, ke ĝiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas eĉ antaŭmortan agonion. Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov.

—Ne similas al viaj temoj, tio ĉi estas la vivo. La temo estas kruda ... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol la via. Ĉu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kuŝiĝintan en la koto, kvazaŭ ĝi estas en hotelo "Royal". Ĉu vi scias, ke mi por ĝi ricevis pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo ĉe la konkurso. Pardonu pro la komparo, sed tiel ĝi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia, sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, ĉu donita por iu sentimentala romano aŭ por purigo de necesejoj. Jen ĉi tiun aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfeliĉuloj. Mi scias, ke vi estas aliopinia: por vi ankaŭ la mono havas biografion, ankaŭ ĝi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro pli multe enspezigas, ĉar ne ĉiu entreprenas ĝin.—Post iom da tempo ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski.

Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Ĉu li ja nenion sentas? Ĉu li ja ĉion forgesis? Ĉu ja la societo de l'porkoj mortigis ĉe li ĉion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etaĝon, trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan manĝoĉambron. Ĝi estis ordigita laŭ Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj apogseĝoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo manĝilaro, en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj ĉiueblaj almanĝaĵoj. De la manĝoĉambro trans malfermita pordo estis videbla la salono: en angulo videtiĝis piano, super ĝi la portreto de la princo,[4] kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzaĵoj—kaj ĉie remburita meblaro eĉ nekovrita. Irmov estis surprizita. Li estas vidinta ankaŭ pli belajn meblarojn ol tiuj ĉi, ne siajn—fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis ĝenecon en sia animo. Linovski komprenis liajn pensojn.

—Vi miras, ĉu ne? Ĉu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Eŭropo 50 centimojn ne pruntedonis, ĉar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. Sed kio estas ĉio ĉi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco, monumentoj ... Ne miru: ĉiuokaze, ankaŭ ni estas io en la vivo, kvankam maldekstraj.

—Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante Irmov, mi ne povus amasigi ĉion ĉi dum 100 jaroj.

—Vi ĉion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon ŝanĝas en spesdekojn.

En tiu tempo en la koridoro estis aŭdata tia krio, kvazaŭ tuta roto da soldatoj atakis la ĉambron. La pordo brue malfermiĝis kaj unu post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski.

—Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La infanoj ĉirkaŭiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la gaston.—Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia iris ĉe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn.

—Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov.

—Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaŭ mi havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke ĝi timu poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos ĉiuj, kaj poste ni disigos la ŝafojn de l'kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn mi lasos ĉe mi, nur ne oficistoj—ili ne bezonas, mi de nun difinis la pension de ĉiu.

—He, Ivanĉjo, venu ĉi tien.

Unu el la infanoj proksimiĝis al la patro.

—Ivanĉjo, ĉu ci volas esti oficiro?

—Mi ne volas, paĉjo.

—Kaj oficisto?

—Ne.

—Kaj instruisto?

—Ne, paĉjo. La instruistoj marŝas kun disŝiritaj pantalonoj.

—Kaj kia ci volas fariĝi?

—Komercisto, paĉjo, kiel ci.

—Kial?

—Ĉar ĉiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos.

Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabliĝis.

—Nun, infanoj, for de ĉi tie! ekparolis Linovski, hodiaŭ vi manĝos en via ĉambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo. Ĉu vi volas?

—Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis en la koridoron.

—Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco.

—Ĉu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la infanoj ĉian homecon. Ĉu de nun vi preparas ilin por procenteguloj?

—Daŭrigu, daŭrigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili baldaŭ estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin ĝustatempe. Ĉiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj.

—Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo. Kaj se vi jam nun komencas veki ĉe ili tiujn instinktojn, ili fariĝos sovaĝbestoj—kanibaloj.

—Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn. Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri al vi, mi ne povis kompreni, kiel saĝaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas.

—Ni revenu tiam en primitivan staton?

—Kial ni revenos, kvazaŭ ni ne estas en ĝi nun! ... Aŭskultu, Irmov, ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo ĝis la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per ĝi mi spiras, sentas, vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi estas riĉa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu ĉi mondo. Jen, vi timas nenion—vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj konstruaĵoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la ĥolero aŭ li? Morgaŭ mi fermu miajn okulojn, ĉio povos renversiĝi. Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, juĝejoj ... kaj tiujn ĉi aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed sufiĉas tiom ... nun ni vespermanĝu, kaj en attendant ni glutu po unu—ĉu vi trinkos konjakon aŭ prunbrandon?

—Al mi estas egale ...

Linovski plenigis la glasojn.

—Je via sano ... kaj jen ankaŭ almanĝaĵo, ne ĝenu vin, mi tre ĝojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi estas iom malagrabla tiu ĉi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo ja estas tia. Ĉiu havas la sian. Vi miras pri mi—mi pri vi. Pli bone estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu ĉi mondo, kiam ĝi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Ĉu vi opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaŭ pianisto ... ne ekzistas tiaĵo. Vi demandos, kial mi ĝin aĉetis? por la edzino, la infanoj?—Vana babilo! ... He tiel, mi ĝin aĉetis ... pro plezuro: la tuta regiono scias, ke nur ĉe mi estas piano.

Tiumomente en la ĉambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski ŝin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, ne volante, ĵetis rigardon al Linovski.

Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaŭ ĉi tion en la vivo ni elektis, kiel decas."

La vespermanĝo komenciĝis. Ili manĝis, trinkis kaj al la fino de l'vespermanĝo Linovski estis jam duonebria. Li komencis eĉ insulti, ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara ĉambro aŭdiĝis voĉo de infano kaj la sinjorino eliris el la ĉambro. Linovski plenigadis la glasojn, invitadis Irmov'on kaj, ne rigardante, ke tiu ĉi nur tuŝas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis ĝin ĝisfunde kaj daŭrigadis paroli. Iom post iom li ebriiĝis. Lia vizaĝo flamiĝis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkaŝemo ekludis en lia rigardo.

—Mi scias ... mi scias ĉion, mi ne estas verkisto, mi ne estas psiĥologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi oni parolis tie ĉi pri mi ... oni diris al vi ĉion.

—Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov.

—Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne traserĉas en ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol ĝi. Ne ŝajnigu vin ... vi almenaŭ konas la historion pri la diplomo kaj al ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, ĉu ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... ĉu vi aŭdas?—de neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, ĉiuj estas friponoj ĝis la lasta—ĉiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj—kun aero kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas verkistoj—psiĥologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin ... Vi donas saĝon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto—pediko, ke vi naŭzas nun aŭskulti min kaj, se vi sidas ĉi tie, ĝi estas ĉar neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, kaj ĉu vi haltigis iam vian saĝon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario esti grakanta kontraŭ mi, kiam okaze malkovriĝis, ke mia diplomo estas falsa. Tuj telegramoj en Eŭropon al diversaj universitatoj, korespondoj kun la prokuroro, la esplorjuĝisto—viva oni min estus enteriginta. Oni komencis proceson—la proceso perdiĝis, kompreneble, ĉiuj suspektis min. Kaj kial kaŝi nun—mi ĝin ŝtelis. Kaj ne nur mi estus ĝin ŝtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta—se mi ne povus ĝin forŝteli, mi estus ekbruliginta la tutan juĝejon ... Sofion mi estus bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco, principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma ĉambro, kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galoŝoj; en la gimnazion kun horloĝo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektiĝu la stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaŭ kiam mi naskiĝis, mi eliris nuda sur la straton kaj ĝis mia dekjara aĝo mi vagis sur la vojo, servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Troviĝis poste iu pli prudenta stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. Mirinde bela estis la vivo ĉe li! neniam ĝis tiam mi manĝis ĉiutage. Vere, la scienco marŝis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi malpaciĝis kun mia bonfaranto, kaj ĉu vi scias kial? Li kulpigis min, la malbenito, ke mi forŝtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. Mi ne estas de la speco de l'kaŝemuloj ... La tutan regionon mi nun senhaŭtigis, la infanon de patrina brusto mi forŝiros, se mi havas ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas fripono, azeno, porko—pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, sed la ornammonerojn ne estis forŝtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili troviĝas ... ne, sed tiam mi estis bruto kiel vi ... principojn mi ankoraŭ havis: ke la ŝtelo estas krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroaĵo. Mi lin forlasis, komencis la oficistecon—fariĝis skribisto. En nia tempo la skribistojn oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post du jaroj mi jam havis lakŝuojn kaj bastoneton—kaj eĉ monon mi estis metinta flanken. Pli poste mi decidis laŭ la konsiloj de kelkaj kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni akceptadis ankoraŭ ĉiun ajn. Mi forveturis, enskribiĝis, studis jaron kaj duonon. Restis al mi ankoraŭ tiom—la monon mi elmanĝis ĝis centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin ĝis dek jaroj, kaj ĉiumonate la poŝtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn,[5] ĉu vi havas ideon, kio estas resti sen speso—al la tuta mondo skribi kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne havas monon por tabakon aĉeti al mi, nun oni manĝas mian kapon, ke mi havas multe da mono—ke mi povas ĉiujn aĉeti. Samtempe ili manĝas mian kapon—samtempe ili envias. Ankaŭ vi envias min—sed vi diros, kun malnoblaĵo mi ĝin gajnis ... ankaŭ tiel ĝi estu. Ĉu vi scias, kio estas malnoblaĵo? Ne, vi ne scias—ankaŭ ĝi estas talento, ennaskita en la homo, kiel via talento. Unu naskiĝas talenta verkisto—alia talenta fripono. Ĉu vi komprenis?

Momenton li haltis, verŝis vinon en sian glason, eltrinkis ĝin, viŝis siajn lipojn kaj ankoraŭ pli nerve daŭrigis.

—Kvazaŭ nun mi ĝin memoras, tri tagojn mi estis manĝinta nenion—kaj tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne estas justeco en tiu ĉi mondo. Kien mi ne vagis en Eŭropo por serĉi panon kaj laboron, mi apenaŭ subtenis min. Kaj iun belan tagon, eĉ sen plej malgranda riproĉo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, prave diri al vi, mi pli meritis ĝin ol multaj aliaj. Ankaŭ nun ĉiujn miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj procesoj estas ĉiuj ĉarlatanaj de ambaŭ flankoj, mi ruinigis la plej famajn friponojn tie ĉi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne tremu pro mi. Al ĉiuj mi eniĝis en la cerbo, la animo kaj la poŝo, kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek sendormon, ne perdas eĉ apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi ŝercas, ke mi afektas, ke pro ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi ankaŭ en sobra stato ĉiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaŭ vi supreniris la Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile senkonsciiĝas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj elektitoj en tiu ĉi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por ĝin ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, nek Tolstoj ŝanĝos la mondon—mi ŝanĝos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, ĉar mi estas forto, aŭtoritato ... kaj mi dispremos ĉion, kio aperos antaŭ mi. Mi estas nun inter porkoj—morgaŭ vi vidos min en la parlamento. Leĝojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja daŭrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron.

Liaj okuloj brulis. Lia vizaĝo malheliĝadis. Malbonsigna fajro erarvagis en liaj rigardoj, kvazaŭ li denove travivis ĉiujn siajn suferojn kaj iun minacis pro ili.

Al Irmov fariĝis ĉio tie ĉi malplaĉa: kaj Linovski, kaj tiu ĉi meblaro, kaj tiu ĉi vespermanĝo.

Al li komencis naŭzi, kvazaŭ li manĝis ion malbonan, nesanan. Kaj li sentis senfinan deziron pli baldaŭ foriri de ĉi tie.

—He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontraŭvole ridetanta, stariĝinte de la seĝo.

Linovski rekonsciiĝis.

—Kion? Ĉu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi, ĉu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi: eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi estus peninta fariĝi kiel vi, certe ĝis nun skribisto mi estus ie kaj pensus, ke Bulgario estas kreita por ĉiuj, sed ne ankaŭ por mi.

—He, adiaŭ ... diris Irmov.

—Adiaŭ ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribaĉu iun felietonon pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la juna generacio, sendu al mi ankaŭ la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskiĝus, ĉiam tiel mi vivos. Kaj sen ofendo, Irmov, se mi eĉ nur eksentus, ke miaj infanoj skribas versojn, iliajn manojn mi fortranĉos. Adiaŭ.

La morgaŭan tagon Irmov forlasis la urbon.

Sidiĝinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaŭ li nevole videtiĝis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraŭ sonis lia malagrabla voĉo.

Ili alvenis ĉe la stacidomo.

Irmov supreniris la vagonaron.

Sed ankaŭ en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo—kaj antaŭ liaj okuloj kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto.

Ili alproksimiĝis Sofion.

Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin atendis lia edzino.

Unuan fojon li rimarkis, ke ŝi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, kiel li imagis al si pli frue.

Kaj kiel neniam li rimarkis, ke ŝia ĵaketeto estas iom eluzita.

Ili sidiĝis en fiakro. Ili alvenis hejme.

Irmov eniris en sian kabineton—malgranda, malalta ĉambreto kun ordinara ligna tablo, apogita ĉe la muro, kun arigitaj sur ĝi en malordo libroj kaj broŝuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidiĝis apud ĝi kaj enpensiĝis.

—Niĉjo, li aŭdis la voĉon de sia edzino, venu, la vespermanĝo estas preta.

—Tuj, elkriis li iel nerve.

Kaj denove antaŭ li videtiĝis la granda korto, en ĝi ridetanta ĝis la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta, ridetanta virino—kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaŭ kune kun ili ĝi ridis al li pro io.


Piednotoj[redakti]

  1. La bulgara nacia poeto, Ivan Vazov (1850-1921).
  2. Ordinare la bulgaroj alnomas per baj ĉiujn pli aĝajn virojn.
  3. Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon.
  4. Tiam Bulgario estis princlando.
  5. T. e. poŝtmandatoj internaciaj, kiuj ĉe ni estas bluaj.