Nuntempaj rakontoj/En la tombejo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vilao apud la maro Indekso : Nuntempaj Rakontoj
de Georgi Stamatov
Tradukita de Ivan H. Krestanoff
En la tombejo
La estinteco


En la tombejo


—Nadja, ĉu vi memoras vian promeson?

—Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per ĝi. Vi scias bonege: mi mem ĝin proponis.

—Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie ĝin plenumu.

—Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi.

—Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.

—Kaj ĉu vi trankviliĝos? Sed mi povas vin mensogi ankaŭ tie!

—Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuraĝa animo ekteruriĝas ... Per kiu robo vi vestos vin?

—Sed ĉu hodiaŭ ni iros?

—Jes, kio estas?

—Nenio, nur la vetero ŝajnas al mi iom dubinda.

—La vetero estas bela ... sed vi fariĝas dubinda.

—Mi!? Vi ne konas min ...

—Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu ĉi robo; ĝi ne estas konvena por la tombejo.

—Kontraŭe, ĝi havas sian sencon.

—Ĝi estas tre senkulpa ...

—Kia mi estas.

—Ni vidos ...

Anstataŭ respondon, ŝi ĵetis al li duonmalestiman rigardon.

Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.

Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Ĉie lukso. La dankemaj heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj—por ke ili ne leviĝu de tie. Freŝaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroriĉaj arbetoj, sub ili feraj seĝoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie—modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskaŭ malaperintaj.

Ili haltis apud tomba ĉirkaŭbaro. Ligna kruco en ĝi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelviŝitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun branĉetoj sekiĝintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj ĝin plantis.

Ili eniris en la ĉirkaŭbaron.

Nadja pie stariĝis apud la kruco. Ŝia tuta infaneco trapasis ŝian memoron, kiel sonĝo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Ŝi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj ŝi eksentis sin tiel malfeliĉa, forlasita, ĉirkaŭita de fremdaj homoj! Eĉ tiu, kiu ŝin amas kaj staras apud ŝi, ne estas al ŝi proksima en ĉi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de ŝi. Ŝi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al ŝia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en ŝia kvieta, malgaja vizaĝeto kaj en la malsupren direktita rigardo.

Ŝi genufleksis. Sur ŝiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren.

Sed ankaŭ en la silenta tombejo lia penso nevole transportiĝis en la bruan urbon—kaj ŝia senkulpa, suferanta vizaĝo videtiĝis antaŭ li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.

Kaj ekŝajnis al li, ke ŝi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran ĵuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malĝojantan tie ĉi.

Li volis disŝiri ŝian maskon.

Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie ĉio estas falsa kaj la homo afektas antaŭ la tuta mondo, eĉ en soleco, en la plej senbruaj dormoĉambroj, oni facile mensogas. Sed tie ĉi, antaŭ la okuloj de la morto, antaŭ la Nekonateco, antaŭ la Eterneco, ĉu ne frostiĝos la mensogo sur la lango?

Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.

—Karulino!—senbrue diris li.

—Kion, karulo?

—Vi scias—tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia voĉo tremas.

—Kiel kruela vi estas!—ekparolis ŝi.—Ĉu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda ... ateista? ...

—Ne! Se vi volas, ke ni estu feliĉaj ... Mi volas scii ĉion ... Kio ajn ĝi estas, sed ĉion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam ĝi ĉesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon.

Nevole ŝi turnis sian vizaĝon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis.

—Kion vi volas de mi? ...

—La veron, nenion alian.

—Vi parolas per tia tono, kvazaŭ vi atendus de mi teruran konfeson!

—Egale, sufiĉas se ĝi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraŭ neniu certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de via patro aperos antaŭ vi.

—Karulo! Ĉu vi efektive ne kredas al mi?

—Ne.

—Kaj, se mi ĵuros, vi ekkredos, vi trankviliĝos? Kaj neniam plu vi suspektos min?

—Jes, ĉion ... mi forgesos ... mi pardonos ...

—Estas nenio por pardoni ...

Momenton ili eksilentis.

—Kaj se mi ne ĵuros?

—Vi ĵuros ...

—Aŭ se mi diros al vi ion teruran? Ĉu vi elportos ĝin?

—Ĉion mi elportos, sufiĉas, ke vi diru ĝin.

—Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaŭ tie ĉi.

—Mensogu; sed tie ĉi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ...

—Karulo! Vi estas infano. Milionon da ĵuroj se mi faros, eĉ tiam vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino?

—Nadja! Vi ne volas ĵuri?

—Mi ne diras tion.

—En tia okazo ripetadu miajn vortojn: «Mi ĵuras! ...» — Lia vizaĝo estis severa, la voĉo ordonanta.

Nadja nur paliĝis.

—Kial vi silentas?

Ŝiaj lipoj ekmoviĝis, sed nenion elparolis.

—Nadja! Se vi ne ĵuros, mi foriros ... por ĉiam ...

Disŝiritaj sonoj ektremis sur ŝia lango.

—Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas malbone ... Ni foriru de ĉi tie ...

Li proksimiĝis al ŝi.

Ne vidante, ŝi sentadis lian rigardon al si ... Ĝi ŝin brulis kiel karbo.

—Ĉu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ... mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ... sufiĉe! ... Vi devas diri al mi! ...

—Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi ĝin scias ... Diru ĝin ...

—Se mi ĝin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ...

—Pardono! ... Kompato! ... —ripetis ŝi malestime kaj stariĝis antaŭ li. Fiere levinta la kapon, ŝi lin ekrigardis rekte en la okulojn. Kaj ŝi forgesis, ke ŝi estas en la tombejo, ŝi forgesis ĉion. En tiu ĉi momento ŝi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, kaj nenion ŝi vidadis antaŭ si, krom malĝentila vira forto, preta ŝin krucumi, ŝin piedpremi en la koton kaj poste indiferente ĝis la tombo ŝin turmenti per sia potenco ... aŭ per sia grandanimeco.

Ŝi sciis, ke tio ĉi estas batalo por vivo kaj morto.

—Sekretoj! ... —malice ekparolis Nadja.—Neniajn sekretojn havas mi ... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne ĵaluzis min? En kio vi ne suspektis min? Ĉu vi kredis al mi almenaŭ unu minuton? ... Mi ĉion pardonadis al vi ... sed la glaso superpleniĝis. Vi ĉi tie, apud la tombo de mia patro, ĵetas en miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis ĵurojn ... bone. Mi ĵuras en la memoro de tiu, kiu eble min aŭskultas nun—kaj ŝi triumfe montris per sia fingro la teron,—ke mi estis fidela al vi kiel hundo ... jes ... ĝis hodiaŭ ... sed de nun ... sciu, mi pli volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tuŝi min ... ĉu vi komprenis? ... Ĉu vi estas kontenta nun? ...

Ŝia tuta figuro, voĉo, rigardo estis fieraj kaj majestaj.

Pala staris li apud ŝi kaj maldolĉa, malsaneca rideto, pli vere grimaco, kurbigis liajn trajtojn.

—Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis ĉion.

—Vi mem serĉis tion ...

—Kial vi ĵuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros ĝis tie ...

—Ĉar vi neniam kredis al mi ...

—Ne! ... ĉar mi scias ĉion ... Li eltiris el sia palto leteron kaj ĝin etendis al ŝi.

—Legu! ...

Konata, kara skribmaniero ekkuris antaŭ ŝiaj okuloj.

Senfina teruro ŝin ekregis.

Ŝia kapo konfuziĝis kaj, por nefali, ŝi apogis sin kontraŭ la ĉirkaŭbaro.

—Ĉio estas finita, Nadja,—tramurmuris li malespere.

Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, ne kuraĝante sin ekrigardi.

Vesperiĝis. La mallumo vekis Nadja'n. Ŝi ĵetis rigardon ĉirkaŭe, kaj en la krepusko antaŭ ŝi videtiĝis la kompatinda, malaltigita figuro de tiu, kiu ŝin amis.

Sur ŝia korpo trarampis abomeno, ŝiaj lipoj tremis kaj, kvazaŭ vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ...

—Nadja? ... ekkriis li.—Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni ŝian manon.

—For de mi ... malpura besto! ...

Senforte li falis sur la benkon, kaj ŝi per rapidaj paŝoj ĉirkaŭiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la ĉirkaŭbaro.

De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan urbon, kie dormis tiom da ĝojoj kaj suferoj. Kaj li daŭre sidis apud la tombo. Kaj en tiu ĉi eterna trankvilo, meze de ĥaoso da pensoj, li komprenis, ke li ŝin perdis, kaj ne tiam, kiam ŝi perfidis al li, sed nun, tie ĉi, li perdis ŝin, por ĉiam.

Lia animo ŝiriĝis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al ŝi la perfidon, ol ŝi al li tiun ĉi scenon.

Kaj kun larmoj, li konsciis, ke ŝi estas prava.