Nuntempaj rakontoj/Vilao apud la maro

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Noto pri l'aŭtoro Indekso : Nuntempaj Rakontoj
de Georgi Stamatov
Tradukita de Ivan H. Krestanoff
Vilao apud la maro
En la tombejo


Vilao apud la maro


L'amour est maître des choses.
Le veau d'or est toujours debout.


La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon.

—Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, ĉu ne? ĉio alia estas bagatela, senvalora! ...

—Estas, karulineto mia ... estas ...

—Kaj kio ĝi estas?

—Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem ...

Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto.

—Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo—mallaŭte paroletis li en ŝian orelon.

—Kio? ...

—La mono.

—Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ...

Li per kiso surdigis ŝian proteston.

—Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.

—Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon?

—Nian vilaon!

—Nian vilaon—ripetis ŝi—Kiam?

—Se vi volas—morgaŭ.

—Bone—morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas belega vidaĵo. Io granda, tre granda?

—Ne estas ĝi pli granda ol nia amo.—La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli.


——————————


La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj.

El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo.

Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo.

—Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj:—blankaj ... verdaj ... ruĝaj ... kiel giganta rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Ŝi ekiras kaj iom poste ŝi denove haltas.

—Venu ... venu vidi la maron de ĉi tie ... Kia bildo! Kaj ĉio ĉi tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel bombonujo ... ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen ... la monteto ... la arbareto ... ili estas ankaŭ niaj?

—Jes, ĉio ĉi tio estas nia.

—Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo,—mallaŭte diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto.

—Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo.

—La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo—eĉ se oni ĝin travivas.

Ŝi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.

Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapiŝmola herbo, ĉirkaŭitan de altaj, densaj arboj, kun branĉoj etenditaj kiel arkaĵo super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaŭ la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, seĝoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda faŭko inter la arboj rigardetas la maro.

Ĝi facile ondiĝas, kvazaŭ ĝi pretiĝas vojaĝi ien.

Aleĉjo kaj Lina sidiĝis ĉe la tablo, kontraŭ ĝi.

La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortiĝis kaj denove frapiĝis je la ŝtonegoj.

Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaŭdo de la ondoj aludis al ŝi pri io nova, nekonata kaj neatingebla.

—Aleĉjo, ĉu la maro ankaŭ estas nia?

—Ĝi apartenas al neniu.

Ŝi eksilentis ofendita, ke ankaŭ la maro ne estas ilia.

Aleĉjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizaĝo estis serioza.

Iom poste Lina lin ekrigardis.

—Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi fariĝis malgaja? Tie ĉi, en la mirinda parko, ĉe tiu pejzaĝo, apud la maro mem ... apud mi—vi estas pensema. Kio estas al vi?

—Nenio.

—Kiel nenio!? Vi eĉ ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio ĉi? Aŭ eble, Aleĉjo, la maro, tiu ĉi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn? ...

—Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ...

Lina saltis de la seĝo kaj proksimiĝis al li.

—Ne tuŝu min, severe diris li.

Ŝi paliĝis.

—Aleĉjo, vi timigas min, kio okazis?

—Okazis io terura. Se mi ĝin diros al vi, tiu ĉi mirinda pejzaĝo ekodoros al vi je tombejo.

—Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kaŝas ion antaŭ mi, sed mi volas ... mi devas scii ...

Ŝi genufleksis antaŭ li kaj ekvolis preni lian manon.

—Ne tuŝu la krimulon!

Ŝi stariĝis kvazaŭ pikita.

—Krimulon!?

—Jes! Mortiginton ...

—Kion vi parolas? Vi ŝajnas esti malsana.

—Pli sana ol iam mi estas. Sidiĝu kaj aŭskultu. Mi scias, ke hodiaŭ mi vin perdos—mi perdos ĉion—sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, ĉi tie—mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn ĉi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En ĉiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Ĉiu arbo stariĝas antaŭ mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedaĵon. Ĉio nun estas mia—kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Ĉio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, ĉar mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaŭ ol mia patro ...

—Tia estis la Dia volo.

—La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta?

—Pro kio?

—Vi demandas! ĉu vi ne povas diveni? ... Aŭ vi ne kredas? ... Mi lin mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie ĉi ... apud tiu ĉi kaverno, sur tiu ĉi tablo. Jen ... tie ... sur via seĝo sidis li, kiam ni vespermanĝis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kuŝiĝi—kaj kuŝiĝis por ne plu leviĝi. Ĉu vi komprenis nun, kiel ĉio estas mia? Neniu malkovris tion ĉi—kaj hodiaŭ krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, eĉ se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin—la cetera estas por mi senvalora.

Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.

Ŝi kuraĝe alpaŝis al li.

—Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi estas tia—por la societo ... por la leĝo ... por via frato ... —ne por mi. Por mi tio ĉi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne stariĝos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post tiu konfeso ankoraŭ pli freneze,—ĉar nun vi estas senfine malfeliĉa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton—mi fariĝos via kunulino. Tiu ĉi sekreto nin kunligos por ĉiam, kaj la amo sufokos ĉion. Aleĉjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antaŭe. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpreĝon ... kaj la fantomo ĉesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi, per kiu mano vi verŝis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu al mi ĝin kisi ... Por la tuta mondo, ĝi eble estas krimula—por mi, ĝi estas mano, kiu min kondukas al la feliĉo en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie ĉi—ni vendu ĉion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion—en tiuj ĉi minutoj mi sentas min ankoraŭ pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo! ... —ŝi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj.

—Kaj nun—plena forgeso de la okazintaĵo ĉi tie. Kaj ni foriru—ankaŭ al mi tedas ĉi tiuj lokoj.

Aleĉjo stariĝis, ŝi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon.

—Aŭskultu, mia kara knabino, ĉu efektive vi estas kapabla ami mortiginton?

—Silentu! eĉ ne unu vorton pri tio. Ĉio estas mortinta kun via frato.

Post kelka tempo lia vizaĝo klariĝis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj.

Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon.

—Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, Karulino? Ŝi ekpensis, ke li freneziĝis.

—Kion vi diros? ... ha? ... ĉu malbone mi finludis mian rolon? ... Kaj vi kredis? ...

Lina okulfikse lin rigardis.

—Kion signifas ĉi tio?

—Ĝi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, ĉar mi certiĝas, kiel forte vi amas min ...

—Komedion!! Kial? ...

—Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ...

—Kaj vi havis nenian fraton?

—Kiel ne havis—mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, ĉio ĉi tio estas mia ... ĝi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton—pardonos ankaŭ la mensoginton! ... Kaj vi ne ĉesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia? ... ĉu ne, karulineto? ...

En tiu tempo de la kontraŭa flanko iris al ili la administranto de la vilao—li haltis apud Aleĉjo kaj diris al li ion en la orelon.

—Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon—mi ja ... tuj venos.

Kaj li ekiris post la administranto.

Post duonhoro Aleĉjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li serĉis en ĉiuj ĉambroj—nenie ŝi estis. Li eniris en la ĝardenon, kruciris la aleojn—ŝi malestas. En la parko, en la arbarkampeto—ankaŭ. Li komencis voki—nenia respondo. Nur la eĥo malice ripetadis ŝian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. „Ne! ne! Tio ĉi ne estas ebla! ... Sed kie ŝi estas?“

Puŝita de malbona antaŭsento—li rapide ekpaŝis al la vilao, serĉis la servistinojn—trovis neniun. Li ekiris pluen—vojire li renkontis la ĝardeniston.

—Aŭskultu—li demandis lin per tremanta voĉo,—ĉu vi ne estas vidinta la fraŭlinon?

—La fraŭlinon? ŝi pasis de tie ĉi al la ŝoseo.

—Al la ŝoseo? Kaj ŝi ne revenis?

—Ne.

—Kaj nenion ŝi diris?

—Ŝi demandis min, kies estas tiu ĉi vilao.

—Ŝi demandis vin, kies estas tiu ĉi vilao? Kion vi respondis al ŝi?

—Ke ĝi nun apartenas al sinjoro via frato.

La ĝardeno, la ĝardenisto, la vilao, la parko—ĉio malheliĝis antaŭ la okuloj de Aleĉjo.

Nevole li eliris sur la ŝoseon.

Longa, ebena, malkovrita vojo.

Lina ne estas,—anstataŭ ŝi malproksime videtiĝis malgranda nigra punkteto.

Iom post iom ĝi ankaŭ perdiĝis de la horizonto.

„Finite!—mallaŭte paroletis li—ankoraŭ unu viva mortinto!“

Kaj maŝinsimile li ekiris returnen.

Li preterpasis la vilaon, la ĝardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidiĝis ĉe la tablo.

La maro indiferente ludis antaŭ li, kvazaŭ ĝi lin konis.

La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la ŝoseon, persekutante la malaperintan—karan estaĵon.

Li kredis, ke iun tagon li retrovos ŝin ... Post tempo—jes. Sed nun—li estis treege malsana—Lina forŝiris parteton de lia animo. Ĉio pasos iun tagon—sed en tiuj ĉi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton—li ne suferus tiel multe, kiel nun.