Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: Opero en Esperanto
sur la ĉeĥa nacia scenejo
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 10-a de aprilo 2018
Permesilo: CC BY 4.0

En la ĉeĥa Nacia Teatro en Prago la 7-an de aprilo havis premieron la opero “La suferoj de la princo Sternenhoch”, plene en Esperanto. La aŭtoro de la teksto deziris, ke la teksto estu en nekomprenebla lingvo simila al la itala.

La opero estas bazita sur groteska romano de la aŭtoro Vladislav Klíma. Ĝin transformis al opero la komponisto Ivan Acher. La tekston tradukis al Esperanto Miroslav Malovec, kaj la muziko fakte estis adaptita al la esperantlingva teksto, ne la teksto al la muziko.

Ni petis la tradukinton rakonti, kiel okazis, ke en la nacia scenejo de Ĉeĥio estas prezentata opero en Esperanto.

Miroslav Malovec: – La 29-an de majo 2017 aŭtoro Ivan Acher sendis ret-mesaĝon al Max Kašparů, nialande fama psikiatro, pastro kaj esperantisto, petante, ĉu iu povus por li traduki kelkajn partojn en Esperanton. Max sendis la mesaĝon al mi. Mi poste ricevadis scenon post sceno, kie oni per dikaj literoj montris, kio estas tradukebla. Mi pensis, ke la opero estos parte ĉeĥe, parte en Esperanto, kaj nur sabate mi konstatis, ke ĉio estas nur en Esperanto.

– Jam dum tradukado mi demandis, kial oni elektis lingvon, kiun spektantoj ne komprenos. Ĉar la aŭtoro volas, ke ili aŭskultu la melodion kaj ne deĉifru la vortojn, tial li deziras lingvon, kiu similas al la itala, sed ne estas la itala.

Libera Folio: Ĉu en la publika diskuto pri la opero oni multe atentis la fakton, ke ĝi estas en Esperanto?

– La publiko ne, sed esperantistoj estis ŝokitaj kaj timis, ĉu iu ne volas ridindigi Esperanton. Ĉar temas pri hororo, kie la ĉefaj roluloj estas homaj monstroj, kiuj mortigis sian infanon kaj turmentas sin mem reciproke.

Kiajn defiojn vi renkontis dum la tradukado, kaj kiel vi ilin solvis?

– Feliĉe mi ne bezonis respekti la muzikon, nek uzi rimojn, ĉio okazis inverse: mi tradukis proze la postulatajn frazojn, la aŭtoro poste muzikigis la esperantlingvan tekston. Estis tie kelkaj vulgarismoj (vi edzinigis al vi virinon demencan kaj ĝiban, saltu en mian anuson kaj simile), tial mi ne multe fieris antaŭ esperantistoj, kion mi tradukas. Fine mi mem estis surprizita, ke la operon prezentis la plej grava ĉeĥa teatro (Nacia Teatro en Prago), la voĉoj estis belegaj kaj montris, kiel kantebla lingvo Esperanto estas.

Ĉu la publiko interesiĝas pri la prezentado?

– La sabata premiero estis plene disvendita, poste mi ne scias, kian sukceson havis la dimanĉa spektaklo.

Pliaj prezentadoj estas planataj por la 12-a de aprilo, 13-a de majo kaj la 24-a de junio.

Pri la opero en Esperanto raportis ankaŭ Esperantoland.org kaj Studio. La Nacia Teatro publikigis intervjuon de la reĝisoro, kiu spekteblas en Youtube kun teksto en Esperanto.

Kelkajn pecojn kun kantado en Esperanto eblas aŭdi en la programo Kultura + de la ĉeĥa televido, ekde la 19-a minuto de la elsendo.