Originala Verkaro/Jam presitaj leteroj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Leteroj Indekso : Originala Verkaro (1929)
de L. Zamenhof, Johannes Dietterle
Jam presitaj leteroj
Ĝis nun nepresitaj leteroj

A. JAM PRESITAJ LETEROJ

Bedaŭrinde ne ĉie estis eble, precize datumi la leterojn de ĉi tiu parto, ĉar la redaktantoj de la gazetoj kelkfoje ne presigis la daton de la leteroj ricevitaj de Zamenhof. Sed estas ne malfacile, konstati minimume la jaron, kelkfoje ankaŭ la monaton, aŭ laŭ la enhavo mem aŭ laŭ la tempo, en kiu aperis la koncerna gazetnumero.

La surskriboj de la leteroj kompreneble ne estas de Zamenhof mem, sed de la redaktantoj. Do, mi donas ilin en kursivaj literoj kaj en krampoj. Por ŝpari la spacon, mi ankaŭ donas la subskribojn de Zamenhof nur, se ili ne estas la de li poste kutime uzataj.


N-ro 1.
1888[1]

Al Leopold Einstein, Nürnberg

Leopold Einstein, „La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“. Nürnberg 1888, paĝ. 4-5.

Via demando tuŝante mian personon min mirigas; ĉar en tia afero la persono de l’ iniciatoro estas tute sen signifo, kaj mi volus resti eterne sub pseŭdonimo; sed antaŭ vi mi ne volas esti kaŝita: mi estas kuracisto kaj mi ricevis mian edukon en la universitato de Varsovio. Mia aĝo estas 30 (tridek) jaroj, kaj, se Dio volas, mi energie laboros por mia amata afero ĝis mia morto.

Mi permesas al mi, esprimi la esperon, ke parton de via energio nun (vi[2]) volos donaci ankaŭ al la „Lingvo internacia“.

Ricevu la plej respektan[3] saluton de via humila servanto

Esperanto.
N-ro 2.
14. IX. 1890

Al s-ro D. Gurevitz[4], Odeso

Presita en la libro de D. Gureviĉ מוֹר שפה עספעראנטא[5]. Odeso 1909, paĝ. 80.

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton „hebrea-internacian“ kaj mi sendas al vi mian karan[6] dankon. — Ĉu[7] vi ne volas ŝanĝi kun mi kelkajn[8] ekzemplerojn de via verketo por aliaj verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn[9] de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn[10] de la egala kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

Kun estimo Dro Esperanto.


N-ro 3.
189?[11]

Eltiro el privata letero al s-ro B. (N. Borovko)

presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj (tradukis el lingvo rusa V. G.[12])

„Lingvo Internacia“ I. 1896, paĝ. 115-119. Represita[13] tre ofte, i. a. en „Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 83-90.

… Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi — estas ridinde ĝin diri — en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilajoj kaj maldolĉajoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi „doloro pro la mondo“ ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la „grandaĝaj“ posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj per komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: „for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj“, — kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank’ al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo „Ŝvejcarskaja“[14], kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo „Konditorskaja“[15]. Tiu ĉi „skaja“ ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.

„La problemo estas solvita!“ — diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komcncis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. „patrino“, „mallarĝa“, „tranĉilo“ k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur konsentos ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera „interparoli“ ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera „pa“. Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad, … ba, ca, da, … e, eb, ec, … be, ce, … aba, aca, … k.t.p.). Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama „lingwe uniwersala“ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

„Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debá.“

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: „Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas“.)

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri „nova lingvo“ kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5½ jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo — la jaroj de studento — pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj („Mia penso“) mi metis poste en la unuan eldonitan de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versajo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon — kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio „je“, la elasta verbo „meti“, la neŭtrala, sed difinita finiĝo „aŭ“ k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan „ion“, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan „spiriton“. (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla stilo, — dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.) — Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo; dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: „via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo“. Sed ĉar la „mondo“ ne estas ebla sen antaŭaj apartaj „unuoj“, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia „ŝlosilo“, kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro („D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro“) kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine — rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je „flankaj aferoj“; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj… mi transiris Rubikonon.


N-ro 4.
Fine de 1895 aŭ komence de 1896

Eltiro el privata letero al W. H. Trompeter

(D-ro Zamenhof pri reformoj)

ankaŭ sub la titolo:

(Pri la entrepreno de s-ro Wahren)

Wüster: Wahr

„Lingvo Internacia“ 1. 1896, paĝ. 27-29.

„Lingvo Internacia“ XVII. 1912, paĝ. 1-3 (ĉi tie mallongigita).

… Kaj nun mi parolos pri la entrepreno de s-ro Wahren. En la daŭro de la lastaj 5-6 jaroj tre ofte aperadis diversaj projektoj de diversaj personoj kun la laŭtaj pretendoplenaj vokoj: „venu al ni, ni kunigos ĉiujn sistemojn, ni kreos lingvon idealan, kiu plaĉos al ĉiuj, ni prezentas internacian societon aŭ akademion, ni laborados kune“ k.t.p. Kvankam mi ĉiam sciis, ke en tia afero, kiel kreo kaj enkonduko de lingvo, inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo, mi tamen en la komenco kredadis al ili kaj promesadis al ĉiu el ili mian plenan helpon, kiam ili montros al mi klare, en kia maniero ili esperas atingi tiun komunan interkonsenton pri ĉiu formo kaj pri ĉiu vorto de la estonta lingvo. Mi ripetadis al ili tion, kion mi jam kelkfoje esprimis en miaj verkoj: ke se la plimulto eĉ decidos, ke la estonta lingvo internacia devas esti radikale diferenca de la nuna Esperanto, mi akceptos tiun ĉi lingvon kun granda plezuro, se ĝi nur efektive kaj reale ekzistos kaj estos akceptita; sed mi ne povas forĵeti lingvon tute pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn, por aliĝi al io, kion oni ankoraŭ volas komenci krei kaj pri kies malfacileco oni ne havas ankoraŭ klaran ideon.

Baldaŭ efektive montriĝadis ĉiufoje, ke ĉiu el tiuj ĉi laŭtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon plu. Nur du el tiuj ĉi projektantoj (s-ro Lentze kun sia „Interpretor“ kaj s-ro Lott kun sia „Kosmopolit“) provis efektive labori por sia projekto kaj fondis gazetojn, kiuj ambaŭ falis post unu jaro (ne pro manko de financoj, ĉar tia malgranda gazeteto kiel „Kosmopolit“ ne postulis ja grandajn financojn, sed pro tio, ke kiam ili el la sfero de eterna projektado devis transiri al efektivigado, ili ne sciis kiel tion ĉi fari, kaj la partianoj forkuris de ili, ĉar ĉiu kapo havis apartan opinion).

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj aparte pensas ne sole, ke li proponas la plej bonan, sed ke ankaŭ li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj. Ŝajnas al ili, ke ili subtenas unu la alian — ĉar efektive, antaŭ ol ili komencas la realigadon de siaj projektoj, ili kompreneble havas ankoraŭ nenian kaŭzon por malpaciĝi, kaj ĉiu povas ankoraŭ esperi, ke ĉio fariĝados precize laŭ liaj planoj. Sed apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas antaŭen, tiam ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke ili celas ne al unuiĝo, sed nur al apartiĝo. Jen ekzemplo:

Ekzistis iam Akademio Volapüka. Nun de tiu ĉi Akademio restas nur ombro, kiu konsistas el prezidanto, s-ro Rosenberger, kaj 8-10 membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras. S-ro Rosenberger en liberaj minutoj eldonas de tempo al tempo malgrandajn cirkulerojn, en kiuj li proponas sian propran novan sistemon laŭ la tipo de Esperanto, kaj li dissendas la cirkulerojn al la „membroj“ kiuj aŭ silentas aŭ indiferente aprobas — kaj s-ro Rosenberger publikigas tion ĉiufoje kiel decidon de la „Akademio lnternacia“. Li petis min, ke mi fariĝu membro de tiu „Akademio“, kiu „portas nur la nomon Volapüka, sed laboras por lingvo nova el vortoj internaciaj“. Mi respondis, ke mi povus aliĝi nur tiam, se la „Akademio“ (kia laŭta nomo!) ĉesos porti la nomon Volapüka, ĉar alie la mondo dirus, ke mi forĵetis Esperanton kaj fariĝis volapükisto. Ĉar li diris, ke li volas unuigi la volapükistojn kun la esperantistoj, tial mi proponis la nomon „Akademio volapüko-esperanta“. Li tion ĉi ne konsentis. Kiam mi, antaŭ 1½ jaroj, proponis reformojn en Esperanto, li denove skribis al mi, kaj mi respondis al li jenon: „Vi diras, ke vi volas krei lingvon similan je Esperanto, sed diferencan de la nuna Esperanto; sekve anstataŭ voki min, ke mi kune kun ĉiuj esperantistoj forĵetu la pretan fundamenton kaj aliĝu al vi, kiu ankoraŭ nur intencas ion krei, — estas ja pli bone kaj pli juste, ke vi kun via malgranda rondeto aliĝu al ni, kie vi havas ja plenan rajton, tiel same kiel ĉiu alia, proponi ĉiajn eĉ plej radikalajn reformojn, kiujn vi volus“ (tio ĉi estis en 1894). — Li ne konsentis, kvankam tiam oni ne povis ankoraŭ antaŭvidi, ke reformoj ne estos akceptitaj kaj kvankam li riskus nenion kaj povus en ĉia tempo eliri (dum mi, transirante de Esperanto al alia sistemo, mortigus per tio ĉi Esperanton por ĉiam)!! Tiam mi konvinkiĝis, ke ĉiuj liaj paroloj pri komuna laborado estis nur blindigado de aliaj personoj kaj de li mem (ĉar mi pensas, ke ne en malbonaj intencoj li tion ĉi faris, sed simple el ne sufiĉa kritikado de siaj propraj agoj); ke li (aŭ la „Kadem“[16]) deziras nur havi mian nomon en la „Akademio“, por ke ili povu diri al la mondo, ke Esperanto mortis, ĉar ĝia propra aŭtoro forĵetis ĝin kaj aliĝis al la sistemo (ankoraŭ ne kreita!) de la „Kadem“, t. e. de s-ro Rosenberger!

Tiel same, kiel s-ro Rosenberger, agas ankaŭ s-ro Wahren kaj aliaj; ĉiuj el ili parolas pri „komuna laborado“, sed en la koro ĉiu el ili pensas, ke nur liaj opinioj estas la plej prudentaj, kaj li esperas, ke ĉio estos akceptita nur en tia formo, kiun li mem proponos. Nun, kiam ili vidas, ke reformoj proponitaj en Esperanto ne efektiviĝis, ili diras, ke reformado montriĝis neebla kaj tial(!) ili devas krei novan sistemon. Kia mirinda kaj naiva logiko! Ili konfesas, ke la fundamento de la lingvo Esperanto estas bona kaj nur detaloj al ili ne plaĉas — kaj tamen ili pensas, ke krei kaj enkonduki ion tute novan estas pli facile ol reformi! Se ili tion ĉi efektive kredas, ĝi venas de tio, ke ili ne scias la efektivajn kaŭzojn kial la reformoj en 1894 ne efektiviĝis. La reformoj ĝis nun ne efektiviĝis pro la sekvantaj kaŭzoj:

1. Montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj, — kio plaĉas al unu, ne plaĉas al alia, kaj ke tia grandega entrepreno, kiel reformado de tuta lingvo, per leteraj voĉdonoj estas absolute neatingebla. — Sed se tio ĉi montriĝis ne ebla por reformado, ĝi estas ja ne pli facila, sed multe pli malfacila por kreado de tute nova lingvo.

2. La nuna Ligo Esperantista prezentis ne sufiĉan aŭtoritaton, kaj tial la plimulto timis, ke se oni hodiaŭ reformos, morgaŭ novaj esperantistoj postulos novajn reformojn kaj postmorgaŭ estos necesaj denove aliaj radikalaj reformoj. — Sed se tion ĉi oni timis ĉe lingvo longe preparita kaj ellaborita kaj ĉe decido de multaj centoj da personoj, oni ĝin ja pli multe timos ĉe lingvo en rapideco kreita de 4—5 personoj. Ĉar se tiuj ĉi kelkaj personoj eĉ ne malpaciĝos inter si tuj en la komenco de la kreado, — kio donas al ili la rajton esperi, ke kiam ilia lingvo atingos kelkajn centojn da adeptoj, tiuj ĉi adeptoj ne ekpostulos reformojn? Se eble ili pensas, ke ili povos poste denove konstante reformadi, tio ĉi estas grandega eraro, ĉar lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale, — alie ĝi perdas ĉian sencon kaj celon kaj servas ne al reciproka kompreniĝado, sed nur al malkompreniĝado.

Se venos iam la tempo, por perfektigi la detalojn de nia lingvo, ni povos tion ĉi atingi nur per aŭtoritata kongreso, t. e. per kolekto de 20—30 personoj, kiujn nia tuta amikaro elektos kaj plene rajtigos, kaj kiuj kunveturos ĉiuj en unu urbon, sidos tie ĉi kune sufiĉe longan tempon kaj priparolos kaj prijuĝos ĉion buŝe. Sed por tio ĉi estas necese, ke ni nun ankoraŭ ne parolu pri la detaloj, sed ke ni antaŭe fariĝu sufiĉe fortaj, por ke ni povu aranĝi tian kongreson kaj por ke la decidoj de tiu kongreso estu aŭtoritataj por ĉiuj tempoj. Nun la tempo por tio ĉi ankoraŭ ne venis, kaj ni devas esti paciencaj. Se pro diversaj detaloj ĉiu volos nun komenci kreadon de novaj sistemoj kaj peni detrui kaj diskreditigi la jam ekzistantan, — ni neniam elrampos el la sfero de projektoj kaj teorioj kaj nia ideo baldaŭ pereos.

Vi vidas, ke mi tre multe parolis pri la projektoj de s-ro Wahren kaj aliaj, kvankam la plej bona estus silenti pri ili, ĉar post kelke da monatoj aŭ jaroj de ili restos nenia signo, tiel same kiel de centoj da aliaj projektoj. Sed ili enhavas en si unu flankon danĝeran, nome: per siaj laŭtaj frazoj pri perfekteco, pri komuna internacia kreado, ili blindigas la mondon kaj povas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojn. Estas vero, ke se kelkaj niaj amikoj provos aliĝi al ili, tiuj ĉi amikoj tre baldaŭ konvinkiĝos, ke ĉio estis nur vortoj, kaj ili revenos denove al ni (kiel ekzemple antaŭ kelkaj jaroj s-roj W., R. kaj M. fariĝis partianoj de s-ro Lott kaj post 2-3 monatoj ĉiuj denove revenis al Esperanto), sed ekzistas personoj, kiuj, unu fojon defalinte, poste jam hontas reveni, — kaj tiuj ĉi hontantoj estos jam perditaj por ni.

Mi devas aldoni, ke kontraŭ la personoj de s-roj Wahren kaj Rosenberger mi nenion havas kaj mi kredas, ke iliaj intencoj estas noblaj kaj honestaj; sed kontraŭ ilia agado mi devas batali, ĉar tiuj ĉi „amikoj“ de nia ideo multe pli detruas nian ideon ol ĉiuj plej fanatikaj malamikoj. Kiel forte jam starus nun eble nia afero, se diversaj reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj ne laboradus por ĝia diskreditigado kaj detruado sub preteksto de amo al la afero! Per siaj diletantaj eksperimentoj ili ne detruos la aferon, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj; sed la estonta historiisto de nia afero eble diros iam pri ili: „ili faris ĉion, kion ili povis, por detrui la aferon kaj se la afero tamen atingis sian celon, tio ĉi ne estas jam ilia kulpo“.

N-ro 5.
1902[17]

Al s-ro Paul Fruictier, Paris

(Pri la landnomoj)

Lingvo Internacia“ VII. 1902, paĝ. 85.

Kara sinjoro! — Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono „lando“ mi plene aprobas. Laŭ la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franclando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p.


N-ro 6.
1903[17]

Al s-ro Seynaeve

(Pri la eventuala aranĝo de internacia kongreso kaj pri la starigo de ia „Akademio“ aŭ „Centra Komitato“, kia nun estas nia „Lingva Komitato“.)

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 365-368.

(La letero unue aperis en „L’ Espérantiste, Jan. 1904. Do, ĝi supozeble estas skribita fine de 1903.)

Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de esperantistoj mi trovas tute bona. Sed, por ke la kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:

1e. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta festo de internacia frateco, por ke la gazetoj multe parolu pri ĝi kaj ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj neesperantistaj; — per unu vorto, ni devas fari grandan impreson kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.

2e. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo k.t.p.; sed nenion, absolute nenion oni devas paroli pri ŝanĝojplibonigoj! Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolute netuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝus proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.

Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta „Centra Komitato“, kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn, kiuj aperas en nia afero. Sed la komitato devos decidadi nur pri demandoj dubaj; fari iajn ŝanĝojn en la lingvo la komitato ne havos la rajton. Kun aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi proponos al la esperantistoj efektivigi tiun planon.

Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas: simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo FINITA kaj NETUŜEBLA. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povus nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia progresado.

Mi parolas tion ĉi ne kiel aŭtoro de la lingvo, sed kiel simpla esperantisto, kiu ne deziras, ke nia afero disfalu, kiel la afero de Volapük*.

Mia opinio ne estas sekreta. Se vi deziras, vi povas publikigi mian leteron.

________

* Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol alia volus, ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; por mi la reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas, ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn; sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.


N-ro 7.
1904

Al la Berlinaj Esperantistoj[18]

(Pri la ortografio de propraj nomoj)

„Esperantistische Mitteilungen“ („Esperantaj sciigoj“). Organ der Esperantisten-Gruppe Berlin. 1904 (Junio), n-ro 5, paĝ. 22-23.

Propran nomon oni povas nun skribi tiel kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kripliĝon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan.


N-ro 8.
1904[19]

Respondo al Kapitano Capé

(Pri la novaj vortoj de la germana vortaro)

Wüster: EG Rim Capé

„Lingvo Internacia“ IX. 1904, paĝ. 336-339.

Kara sinjoro! — Vian manuskriptan artikolon mi legis kaj hodiaŭ mi ĝin resendis al vi. La malĝojaj ideoj, kiujn vi esprimis pro la novaj vortoj en la laste aperintaj vortaroj, ŝajnas al mi tute senkaŭzaj; laŭ mia opinio via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj.

La novaj vortaroj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon detrui la unuecon de nia lingvo. La sola kaj netuŝebla fundamento de nia lingvo ĉiam restas la „Universala Vortaro“ kaj la novaj vortaroj ne ŝanĝas eĉ unu vorton el tiu fundamenta vortaro; ilia celo estas nur doni klarigon kaj helpon en tiuj okazoj, kiam la Universala Vortaro ne sufiĉas. Estas dezirinde, ke tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon.

La ĉefaj principoj de la vortouzado en Esperanto estas la sekvantaj:

a) ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto, havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ „ŝipo“ iu uzas la vorton „navo“, ĉar la vorto „ŝipo“ al li „ne plaĉas“ — tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj „aŭtoro“, „telegrafo“ k.t.p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize, — tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron de novaj vortoj sub la kontrolo de l’ aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo. Sed tiuj ĉi novaj vortoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas nur private rekomendataj, sed tute ne oficiale ordonataj! Nur rekomendataj, ne altrudataj! Kiu trovas ilin bonaj, povas ilin uzi, — kiu trovas ilin ne bonaj, povas ilin ne uzi kaj anstataŭigi per iaj aliaj vortoj. Sed pro la unueco de nia afero estas kompreneble dezirate, ke oni anstataŭu ilin per aliaj vortoj nur en okazo de ilia efektiva malboneco, sed ne pro simpla persona kaprico.


Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vortfarado. Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias kontraŭ la Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vortojn ne bezonos, oni ilin ne uzas. Malbonaj aŭtoroj trouzos la uzadon de tiaj vortoj, sed sen ili la malbonaj aŭtoroj ja ankoraŭ pli multe difektus la lingvon; bonaj aŭtoroj ankaŭ nun skribas tiel same klasike kiel antaŭe, kaj se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj, kiam ne ekzistis ankoraŭ la vortaroj de Beaufront, Cart, Jürgensen-Pagnier kaj aliaj, vi vidos, ke la lingvo en ambaŭ verkoj estas tute egala kaj en la daŭro de sia tuta ekzistado la lingvo neniom ŝanĝiĝis.

Vi timas, ke la posedanto de franca vortaro ne komprenos la posedanton de la iom pli plena vortaro germana, — sed via timo estas nur teoria; faru provon, kaj vi vidos, ke ambaŭ reciproke komprenos sin perfekte. Ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj, kaj tiamaniere la vortaroj en diversaj lingvoj tute ne diferencas inter si kaj tamen la lingvo konstante ĉiam pli kaj pli riĉiĝas, sen ia ŝarĝado de la lernanto (ĉar la plej granda parto de la novaj vortoj estas aŭ pure internaciaj, kiujn la vortaroj ne kreas sed nur fiksas, aŭ vortoj speciale sciencaj kaj teknikaj, kiujn la ordinara lernanto ne bezonas).

Mi tamen ripetas, kion mi supre diris: oficiala parto de la lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faras aŭ faros, devas esti rigardata ĉiam kiel farado privata, por neniu deviga. Sekve ankaŭ la novaj vortoj en la vortaroj estas de mi nur private rekomendataj (por ebligi kiel eble plej grandan unuecon en nia afero), sed ne oficiale altrudataj. Sekve se la esperantistoj por reciproka konsiliĝado venus al komuna interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti evitataj aŭ anstataŭigataj per iaj aliaj, — mi nenion havos kontraŭ tio ĉi*. Laŭ mia opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne persono leĝdonanta, sed nur ia unu fojon por ĉiam elektita libro leĝdonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nur kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto.

Kun kora saluto…

P.S. Mi estus al vi tre danka, se vi volus sendi tiun ĉi mian leteron al la redaktoro de „Lingvo Intemacia“ kaj demandi lin en mia nomo, ĉu li ne trovos utila publikigi la leteron. Tio ĉi liberigus min de superflua respondado pri tiu sama temo al multaj personoj.

________

* La publikigado de via artikolo sekve estus por mi absolute nenia malagrablajo.


N-ro 9.
13. IX. 1904

Al s-ro J. Borel, Berlin

„Germana Esperantisto“ II. 1905 (Jan.), n-ro 1, paĝ. 3—4.

Kara Sinjoro Borel! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke anstataŭ la malgranda folieto „Esperantistische Mitteilungen“ vi intencas nun komenci la eldonadon de pli granda gazeto sub la titolo „Germana Esperantisto“. Mi kore deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson. Mi estas konvinkita, ke la sukceso certe venos kaj la „Germana Esperantisto“ fariĝos baldaŭ potenca kaj grava organo de ĉiuj germanaj grupoj esperantistaj. Ĉar vi posedas tre bone nian lingvon kaj via energio kaj sindoneco al nia afero estas jam sufiĉe pruvitaj, tial mi ne dubas, ke via gazeto estos tre bona kaj estus tre dezirinde, ke ĉiuj germanaj esperantistoj sin grupigu ĉirkaŭ via organo kaj zorgu pri ĝia florado.


N-ro 10
1905[20]

Al la redakcio de „Lingvo Internacia“

Wüster: Mandĵ

„Lingvo lnternacia“ X. 1905, paĝ. 68.

En la komenco de Januaro mi ricevis de mia milita estraro la ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto; poste, pro la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. Pro la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.

Ĉar multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial por averto de ĉia malkompreniĝo — mi devas sciigi, ke la nomoj de miaj du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito, estas Leono kaj Aleksandro.


N-ro 11.
1905

Al la redakcio de „Lingvo Internacia“

(Rimarkigoj pri „Virineto de l’ Maro“)

Wüster: Vir Rim

„Lingvo lnternacia“ X. 1905, paĝ. 118.

En la n-ro 3 (111) de „Lingvo Internacia“, paĝo 63, mi legis kun miro la sekvantajn vortojn: „Unu el la plej belaj (tradukoj de s-ro Grabowski), Virineto de l’ Maro, eĉ jam reaperis lastan jaron en… sed, ŝŝtt!!… Sekreto estas ĝi…“

Mi devas antaŭ ĉio klarigi, ke la „Virineto de l’ Maro“ estis tradukita ne de s-ro A. G., sed de mi mem (ĝi estis presita en la „Esperantisto“ sub la pseŭdonimo „Anna R.“). S-ro Legamulo sekve faris eraron, sed kontraŭ tiu ĉi eraro mi nenion havas kaj mi certe nenion skribus pri ĝi. Sed mirigis min la sekreto, kiun s-ro Legamulo faris el la fakto de la reapero de tiu rakonto en mia „Krestomatio“. El tiu ĉi ŝajna sekreteco kaj el la misteraj esprimoj kaj punktaro, uzitaj de s-ro Legamulo, la legantoj povas konkludi kvazaŭ la represo de la rakonto estis ia krimo, pri kiu oni devas silenti!! Tio ĉi devigas min klarigi, ke la rakonto reaperis ne „ŝŝtt“…, sed tute publike en mia Krestomatio kaj tio ĉi tute ne devas esti ia sekreto.


N-ro 12.
1905

Al la Pariza grupo

(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista“)

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 181.

Projekton de Centra Komitato (aŭ pli vere de Tutmonda Ligo Esperantista sub la regado de Centra Komitato) mi efektive preparas kaj mi intencas proponi ĝin al la kongreso; post 2–3 semajnoj mi intencas ĝin publikigi en ia organo esperanta. Sed tio ĉi tute ne devas deteni la Grupon Parizan de la ellaborado de sia projekto! Ju pli da bonaj projektoj estos pretigitaj kaj frutempe publikigitaj — des pli bone, ĉar tiam ni havos la eblon elekti la plej bonan. Mi pretigas mian projekton nur por la okazo, se ne estos proponita ia alia pli bona; sed se mi vidos ke estas proponita ia alia projekto pli bona, mi estos tre ĝoja. Mi tre petas, ke la Grupo Pariza ellaboru sian projekton kaj publikigu ĝin kiel eble plej baldaŭ.


N-ro 13.
12. V. 1905

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

„Espero Pacifista“ I. 1905, paĝ. 64.

… Al la fondo de via Societo Esperantista por la Paco mi deziras la plej bonajn sukcesojn; kaj mi estas konvinkata, ke tiu ĉi societo multe akcelos ambaŭ aferojn, t. e. la esperantismon kaj la tutmondan pacon, kiuj laŭ sia esenco estas tre forte ligitaj inter si reciproke…


N-ro 14.
1905

Al s-ro A. Michaux

(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista“)

Wüster: Ligo Bu Ant

„La Revue de l’ Espéranto“, semajna revuo III. 1905, n-ro 85 (18. de Majo) [ĉi tiu numero estas aldonita (sen nombro de la paĝoj) al „The British Esperantist“ I. 1905, n-ro 6 (Junio), kiu samtempe donas tradukon en angla lingvo].

„Esperanto“. Propaganda Ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert. I. jaro, n-roj 3 kaj 4. Dijon 1905 (ili aperis la 16. VII. 1905).

Kara Sinjoro! — Laŭ mia promeso, mi sendas al vi nun la projekton de Tutmonda Ligo Esperantista, kiun mi intencas proponi en la Kongreso al la voĉdonado de la delegitoj de ĉiuj grupoj esperantistaj. Por ke la delegitoj havu la eblon bone prijuĝi la proponon kaj pretigi sian voĉon, mi petas vin, volu kiel eble plej baldaŭ presigi tiun ĉi mian leteron en via Revue de l’ Esperanto.

Antaŭ ĉio mi diros kelkajn vortojn pri la kaŭzo kaj celo de mia projekto. Jam longe mi venis al la konvinko, ke por la tute sukcesa progresado de nia afero estas necese, ke ĝi estu absolute senpersona. Tial (la esperantistoj tion scias) mi jam de tre longe formetis de mi ĉian ordoneman aŭtoritatecon kaj lasis al mi nur la rolon de konsilanto. Tamen tia foresto de absoluta aŭtoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero; tial ia aŭtoritato devas esti kreita; sed la absoluta aŭtoritateco devas aparteni ne rigide al unu persono, sed al institucio, libere elektata de la esperantistaro mem.

Tre multe da personoj komprenas nun la tutan gravecon de nia ideo kaj tre volonte servus al ĝi, sed multajn el ili forpelas la timo, ke per tio ĉi ili servus al unu homo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj de tiu homo, dependus konstante de liaj kapricoj k.t.p. Ili aliĝos al ni nur tiam, kiam ili scias, ke nia afero prezentas nur absolute senpersonan ideon kaj ke en nia afero ekzistas nenia majstro[21], kies arbitrajn decidojn ili devas humile obeadi.

Se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam en danĝero. Morgaŭ mi povas morti, perdi la prudenton aŭ sanon, subfali al ia neantaŭvidita malhelpo (kiel ekzemple antaŭ ne longe, kiam mi subite ricevis la ordonon iri Mandĵurujon), kaj la afero tiam subite eksuferus tre serioze, ĉar ĝi restus subite sen gvidanto. La estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo.

Mi scias, ke tre multe da esperantistoj havas la fortan konvinkon, ke por Esperanto estos plej bone, se en la daŭro de mia tuta vivo mi persone restos la sola kaj plej alta aŭtoritato en nia afero, ĉar neniaj eĉ plej saĝaj komitatoj povas per malvarma, multkapa kaj blinde palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo tiel ĝuste kaj bone, kiel ilin trovas per sia sento kaj sperto tiu persono, kiu kreis la lingvon kaj laboris por ĝi kaj en ĝi tutan vivon. Mi konfesas ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas en si multe da praveco. Sed ĝuste por tio, ke mia aŭtoritateco alportu al nia afero utilon anstataŭ malhelpo, estas necese, ke ĝi estu libervole kaj konscie akceptata, sed ne leĝe altrudata. Se la esperantistoj trovos, ke mia aŭtoritato estas utila por nia afero, kio do malpermesos al ili ankaŭ poste rigardadi min kaj miajn verkojn kaj konsilojn kiel aŭtoritatajn? Kiu malpermesos al la Centra Komitato klarigadi al la esperantistoj, ke pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la esperantistoj kiel eble pli imitadu mian stilon? La diferenco estas tia, kiam la esperantistoj propravole kaj konscie rigardados min kiel aŭtoritaton, tiam ili volonte penos ĉiam imitadi mian stilon, kaj nia lingvo multe gajnos de tio ĉi, ĉar unueco kaj unuspiriteco estas por ĉiu lingvo multe pli grava ol la plej severa logikeco, se tiu ĉi logikeco ne estas absolute senduba kaj egala ĉe ĉiuj; sed se mia aŭtoritateco estos altrudata de mi mem kaj se ĝi estos nur „necesaĵo“, sekvo de foresto de la plej alta juĝantaro, tiam oni sekvados miajn ekzemplon kaj konsilojn nur tre nevolonte, kaj kiel ajn mature pripensita estus ĉiu mia ago, ĉiam multaj personoj trovos ĝin erara, nelogika kaj sensenca, kaj ni havos konstantan disputadon kaj opozicion. Oni ordinare respondas al mi, ke la nombro de la disputemuloj estas tre malgranda, ke la plimulto da esperantistoj preferas blinde obei min, ol elekti al si ian estraron, ke estus danĝere, se mi ellasus el miaj manoj la gardadon k.t.p. Sed ho ve, ĉio tio ĉi estas nur parolado teoria; en la praktiko la afero estas tute alia. Tiuj samaj personoj (kiuj pensas kaj konstante ripetas al mi, ke miaj vortoj estas por ili leĝo), tiuj samaj personoj postulas, ke mi altrudu mian volon nur al aliaj personoj; sed kiam mi faras ion, kio ne plaĉas al ili, aŭ kiam mi ne volas subskribi mian nomon sub io, kion ili proponas, ili koleras min, ili turmentas min per sia insistado, ili (senkonscie kaj en la plej bona intenco) komencas eĉ opozician agitadon kontraŭ miaj faroj.

Ne sole la libera disvolviĝado de nia afero, sed eĉ mia persona laborado por nia afero multe suferas de tio, ke ne ekzistas ia plej alta juĝantaro. Tre ofte oni petas min, ke mi donu oficiale novajn vortojn, regulojn k.t.p.; mi tamen nenion povas fari, ĉar ĉiu simila paŝo de mia flanko estus arbitraĵo kaj elvokus grandan kaj ĝustan malkontentecon, senfinan disputadon kaj malpacon. Sed, se ekzistos ia plej alta institucio, elektita de la tuta esperantistaro, tiam miaj manoj estos liberigitaj, kaj ĉion kion mi trovos utila, mi povus kuraĝe proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉio, kion tiu institucio decidos, povos esti kuraĝe farita, kaj neniu havos la rajton protesti aŭ disputi.

Pro ĉiuj supre montritaj kaŭzoj, mi decidis proponi al la esperantistoj, ke ili fine kreas al si ian institucion, kiu estos periode reelektata de la esperantistoj mem kaj prezentos plej altan juĝantaron por ĉio, kio koncernas nian aferon. Tiu ĉi institucio estos la „Centra Komitato“, pri kiu mi parolos malsupre. Sed ĉar la „Centra Komitato“ devas esti elektata de ĉiuj esperantistoj, tial estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. Tian organizacion mi volas nun proponi sub la formo de „Tutmonda Ligo Esperantista“.


Malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de la Ligo kaj mi petas, ke ĉiuj esperantistoj volu bone pripensi kaj prijuĝi en siaj grupaj kunvenoj tiun ĉi regularon, ĉar en la Kongreso en Boulogne-sur-Mer mi intencas proponi tiun ĉi regularon al la voĉdonado de la kongresanoj. Nun mi nur volas fari la sekvantan rimarkon: intencante proponi al la Kongreso mian projekton, mi tute ne deziras, ke mia projekto estu la sola en la Kongreso; kontraŭe mi estos tre ĝoja, se ankaŭ aliaj esperantistoj ellaborus projektojn de organizacio kaj prezentus ilin al la Kongreso, por ke ni povu elekti. Forte eraras tiuj esperantistoj, kiuj pensas, ke ili faros al mi agrablaĵon, se ili forprenos ĉiun alian projekton krom la mia, aŭ ke ili faros al mi malagrablaĵon, se ili akceptas ian alian projekton anstataŭ la mia. Mi estas tre malbona organizisto kaj mi prenas sur min la ellaboron de organizacia projekto nur tial, ĉar mi timis ke aliaj, pli lertaj, personoj tion ĉi ne faros. Se pro foresto de alia pli bona projekto oni decidos akcepti mian, tiam mi tute ne deziras, ke oni ĝin akceptu blinde kaj senkritike; kontraŭe, ju pli oni kritikos kaj plibonigos mian projekton, des pli kontenta mi estos; mi deziras nur, ke la kritikado estu ne negativa, sed pozitiva, t. e. ke la kritikantoj ne limigu sin per simpla sencela mallaŭdado, sed ke anstataŭ ĉio malbona ili proponu ion pli bonan, precizan kaj facile akcepteblan per voĉdonado; tiam ni povos esperi, ke la prijuĝado de la afero en la Kongreso donos al ni efektive ian bonan kaj fortikan organizacion esperantistan.

La ĉefa ideo de mia tuta regularo estas: „Ni devas havi Centran Komitaton, kiu estos elektata de la esperantistoj mem kaj tenos en siaj manoj la tutan sorton de nia afero“. Ĉiuj aliaj paragrafoj de mia Regularo estas nur provizoraj kaj tre facile povos esti ŝanĝitaj, elĵetitaj aŭ alplenigitaj per la decidoj de la Centra Komitato mem. Sekve, kvankam mi mem konfesas, ke mia proponata Regularo estas ne perfekta, tamen la esperantistoj tute ne devas timi, ke akceptante ĝin (se aliaj personoj ne proponas ion pli bonan) oni ricevos ian danĝeron: ĉar mia Regularo donas al la Centra Komitato plenan liberecon, tial ĉio, kio en mia Regularo montriĝos nebona, povos tre facile kaj en ĉiu tempo esti ŝanĝita, elĵetita aŭ alplenigita. Ĉiuj paragrafoj de mia Regularo, se ili en la nuna aŭ ia ŝanĝita formo estos akceptitaj de la Kongreso, devos nur servi kiel provizora gvido por la Centra Komitato ĝis tiu tempo, kiam la Komitato mem ellaboros al si gvidon kaj regularon pli bonan.


Mi estas konvinkita, ke la Centra Komitato elektita inter la plej seriozaj, kompetentaj kaj sindonaj esperantistoj faros nenian facilaniman kaj ne sufiĉe pripensitan paŝon, kiu povus malutili al nia afero. Sed ĉar la komitatanoj estas nur homoj kaj povas erari, tial por eviti ĉiun danĝeron, mi aranĝis la regularon tiamaniere, ke super la decidoj de la Centra Komitato ekzistos ankoraŭ ĉiujara Kongreso, kiu en okazo de bezono havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato, se tiuj ĉi decidoj montriĝos danĝeraj; ĉiu esperantisto sekve havos ĉiam la plenan eblon, frutempe agitadi kaj averti la esperantistaron kontraŭ ĉiu decido de la Komitato, kiu ŝajnos al li danĝera, kaj li povos havi la certecon, ke, se lia opinio estas efektive ĝusta, ĝi certe venkos.

Mi havis la intencon, antaŭ la publikigo dissendi mian projekton al kelkaj plej gravaj esperantistoj, por konsiliĝi kun ili (al kelkaj el ili mi eĉ promesis tion siatempe); sed ĉar mi timis, ke tio ĉi tro malfruigus la publikigon de la projekto, kaj ĉar mi publikigas ne nur mian Paĝo:Originala Verkaro.pdf/438 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/439 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/440 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/441 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/442 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/443 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/444 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/445 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/446 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/447 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/448 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/449 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/450 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/451 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/452 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/453 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/454 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/455 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/456 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/457 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/458 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/459 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/460 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/461 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/462 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/463 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/464 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/465 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/466 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/467 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/468 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/469 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/470 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/471 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/472 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/473 Mi nun ne scias ankoraŭ, ĉu mi povos veni al la Pariza kongreso; sed se mi venos, estos al mi tre agrable ĉeesti ĉe la kulturkoncerto, kiun la Libera Penso intencas aranĝi.


N-ro 56.
3. III. 1915

Al pastro J. Cyprian Rust

(Pri la „Malnova Testamento“)

„The British Esperantist“ XI. 1915, n-ro 124, paĝ. 66.

Cher Monsieur! — J’ai le grand plaisir de pouvoir vous annoncer que l’Ancien Testament est déjà en entiertraduit (et écrit à la machine). Afin que l’oeuvre entière ait partout un style égal, j’ai tout traduit moi-même. Ce n’est que pour les livres „Chant de Salomon“ et „Ruth“ que je me suis servi des traveaux de M. Fred, tout en y faisant des corrections nécessaires. Malheureusement je ne peux pas vous envoyer la traduction à présent, car notre poste n’expédie rien (pendant la guerre) qui est écrit en Esperanto. Par conséquent je suis obligé d’attendre jusqu’à la fin de la guerre.

* * *

(Traduko de la „British Esperantist“. — Estimata sinjoro! — Kungranda plezuro mi povas sciigi al vi, ke la Malnova Testamento jam estas tute tradukita (kaj maŝine skribita). Por ke la tuta verko ĉie havu egalan stilon, mi mem tradukis ĉion. Nur por la libroj „Kantoj de Salomono“ kaj „Ruth“ mi faris uzon el la laboroj de s-ro Fred, farante en ili la necesajn korektojn. Bedaŭrinde mi ne povas en la nuna momento sendi al vi la tradukon, ĉar nia poŝto ne transsendas ion (dum la milito), kio estas skribita en Esperanto. Sekve mi devas atendi ĝis la fino de la milito.)


N-ro 57.
1916

Al Universala Esperanto-Asocio

„The British Esperantist“ XII. 1916, n-ro 136, paĝ. 54.

Profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵo pri la malfeliĉa morto de nia kara amiko Mudie, kiun mi ĉiam alte estimis kaj profunde amis. Por Esperanto tio estas neriparebla perdo.

Al U.E.A. mi esprimas mian tutkoran kondolencon.

Ĉar mi bedaŭrinde ne havas la eblecon tion fari, mi petas vin, komuniki al la gepatroj de l’ mortinto la esprimon de mia profunda simpatio. En la koroj de multaj miloj la nomo de ilia brava kaj nobla filo ĉiam restos neforgeseble vivanta.

* * *

Piednotoj[redakti]

  1. dato ne konata.
  2. la vorto „vi“ mankas en la teksto.
  3. teksto: resektan
  4. aŭtoro de Esperanto-gramatiko por hebreoj kaj de vortareto hebrea-internacia.
  5. = instruanto de la lingvo Esperanto.
  6. verŝajne preseraro por „koran“.
  7. teksto: ĉi.
  8. noto sub la teksto, kiu tradukas la vorton „kelkajn“ ruslingve.
  9. teksto: ekzsmplerojn.
  10. teksto:verkoin.
  11. bedaŭrinde mi ne povis konstati la daton; eĉ la jaro ne estas certa.
  12. Piednoto de Vikifontaro Vladimir Gernet
  13. kun diversaj variantoj en la teksto; konstati ilin ne estas necese, ĉar Zamenhof ne mem faris la tradukon.
  14. trinkejo.
  15. sukeraĵejo.
  16. volapüka vorto = akademio.
  17. 17,0 17,1 dato ne konata.
  18. Ili estis demandintaj d-ron Zamenhof, kia estas la ĝusta ortografio de lia nomo. Por doni plene kontentigan respondon, li skribis la leteron — verŝajne komence de l’ jaro 1904.
  19. dato ne konata.
  20. dato ne konata.
  21. Uzante la okazon, mi nun ripetas publike tion, kion mi jam ofte diris kaj skribis private: mi kore petas ĉiujn esperantistojn, ke en siaj leteroj al mi aŭ en sia buŝa parolado kun mi ili neniam uzu la vorton „majstro“, kiu estas al mi tre malagrabla, sed ili ĉiam uzu simple la vorton „sinjoro“.