Originala Verkaro/Tuto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


L·L·ZAMENHOF


ORIGINALA
VERKARO



Originala Verkaro-LLZ.jpg


Originala Verkaro-L L Zamenhof signature.svg

* 15. XII. 1859 — † 14. IV. 1917



L. L. ZAMENHOF
ORIGINALA VERKARO

ANTAŬPAROLOJ — GAZETARTIKOLOJ — TRAKTAĴOJ

PAROLADOJ — LETEROJ — POEMOJ


KOLEKTITAJ KAJ ORDIGITAJ DE
D-RO JOH. DIETTERLE


Ferdinand Hirt Esperanto-Fako.svg


FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1929
ESPERANTO-FAKO




KUN 6 FAKSIMILAĴOJ KAJ PORTRETO DE L. L. ZAMENHOF


ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1929 BY FERDINAND HIRT & SOHN IN LEIPZIG
PRINTED IN GERMANY
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL EN LEIPZIG



Ĉi tiun libron mi dediĉas
al la energia kaj kuraĝa antaŭbatalantino
por la ideo de mondhelplingvo

Sinjorino Alice V. Morris
en New York

honora sekretariino de IALA



„…Kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas esplori la faktojn internajn.“
L. L. Zamenhof.


ANTAŬPAROLO

La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton — pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj sufiĉe konas lian originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn, kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn, kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel maloftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj. Mi konas eĉ ne unu personon aŭ bibliotekon, kiu disponas pri kompleta trezoro de ĉiuj ĝis nun presitaj Zamenhofaĵoj. Kaj neniu ĝis nun kolektis la Zamenhofajn leterojn. Pro tio estis jam iomete komplika afero por mi, kunporti la materialon, kiun enhavas ĉi tiu libro. Mi ankaŭ ne simple povis fordoni la kolektitan materialon al la presisto, ĉar ĝi estas tro valora, kaj ankaŭ pro diversaj aliaj kaŭzoj mi devis kopiigi ĝin en ĝia tuta amplekso.
Se oni volas sufiĉe koni la kreinton de nia lingvo, liajn principojn, lian sentadon, lian celon, lian laboron kaj la historion de la tuta Esperanto-movado, oni nepre devas studadi la originalan verkaron de Zamenhof kaj ne nur liajn tradukojn. En la tradukoj li ja donas sian lingvon, sed cetere nur la pensojn de aliaj. En sia originala verkaro li donas siajn proprajn pensojn. Ĝi enhavas la tutan programon de lia vivo; ĝi montras lian grandan animon, lian idealismon, lian grandan laboremon kaj samtempe lian akuratecon, lian precizecon, lian konfidindecon ankaŭ en la plej bagatelaj aferoj, lian internan evoluadon de post la apero de lia unua broŝuro ĝis la fino de lia vivo. Ĝi montras la movadon en la unuaj jaroj, la unuajn eksperimentojn organizajn, la malfacilaĵojn — la multegajn! — kiujn Zamenhof devis venki, la malfacilajojn tre ofte kaŭzitajn pli de la anoj dc lia ideo ol de la malamikoj. Ĝi montras, kiel prave oni povas diri pri nia Esperanto-ideo: „Ĉiu nova ideo estas malhelpata per du kategorioj de kontraŭuloj, per tiu de la malbonintencaj malamikoj kaj per tiu de la nesaĝaj amikoj.“ Multon oni povos lerni el la materialo de ĉi tiu libro kiel propagandisto kaj organizanto. Mi deziras, doni per mia kolekto al la esperantistaro libron necesan kaj praktikan, helpon por la studado de nia historio, interesan dokumentaron por la seriozuloj en niaj rondoj, materialon taŭgan por science studantoj kaj verkantoj, cetere stilajn modelojn de la plej kompetenta esperantisto.
En mian kolekton mi akceptis ĉiujn originalajojn de d-ro Zamenhof, sed ne tion, kio rilatas la Esperanto-lingvon nur koncerne gramatikon kaj vortaron. Do, mi ankaŭ ne akceptis la „Lingvajn Respondojn“ (pri kelkaj esceptoj vidu malsupre!), kiuj cetere jam estas kolektitaj kaj eldonitaj laŭsisteme. Kiu komprenas la celon de mia libro, ankaŭ komprenos, kial mi ne faris tion.


La Originala Verkaro de d-ro Zamenhof konsistas el: artikoloj, paroladoj, leteroj, poemoj.
La „Artikolojn“ mi enordigis laŭ maniero, kies utilo evidentiĝos el la kolekto mem, en la 3 unuajn partojn:
I. „Antaŭparoloj“ al lernolibroj kaj aliaj verkoj. Ili rilatas la programon, la ĝeneralajn principojn de nia lingvo.
II. „Gazetartikoloj“, kiujn Zamenhof skribis kaj kiel aŭtoro de Esperanto kaj kiel redaktanto de la unua esperantista gazeto. Ili rilatas organizadon, movadon, propagandon, historion, literaturon de Esperanto. Parte ili estas skribitaj anonime aŭ pseŭdonime. — Mi tre detale esploris la demandon, kiuj partoj de „La Esperantisto“ estas verkitaj de Zamenhof mem. La principojn, laŭ kiuj mi konstatis la Zamenhofecon de la unuopaj artikoloj, mi ne ĉi tie priparolu; sed mi povas aserti, ke ili estas konfidindaj. La legantaro miros pri la „fekundcco“ de Zamenhof dum la unuaj jaroj de nia movado kaj pri la multaj artikoloj skribitaj de li, pri kiuj la hodiaŭa generacio ne plu scias ion. Tre ofte Zamenhof redaktis kaj korektis la tutan tekston de „La Esperantisto“, sed mi ne povas konstati, ĝis kia grado. La artikoloj, represitaj de mi, certe ĉiuj estas de Zamenhof. Estis por mi ne tro malfacile, konstati, ĉu artikolo estas verkita de Zamenhof mem aŭ ne, ĉar mi havis superrigardon super ĉiuj numeroj de ĉiuj jarkolektoj de „La Esperantisto“. Laŭ la principo, aludita de mi, mi el ĝi akceptis por mia kolekto ne la unuopajn proponojn pri reformoj en la gramatiko kaj vortaro (ili havas intereson nur por filologo kaj tute ne influis la evoluadon de nia lingvo). Cetere d-ro Zamenhof mem, kiu ĉiam montris tute malavaran sintenadon rilate la represigon de siaj artikoloj, estis kontraŭ la represigo de tiuj partoj el „La Esperantisto“. Do, mi sentas tion mia devo, respekti lian deziron (komp. V. 308, la leteron al la Direktanta Komitato de „British Esperanto-Association“ de la 23. VI. 1907 en la parto „Leteroj“). Tamen mi akceptis la artikolojn, kiuj ĝenerale rilatas reformojn de la lingvo antaŭ la eldono de la „Fundamento“, ĉar ilian represigon li ne malpermesis.
III. „Traktaĵoj“ pri specialaj temoj, kiuj ne rekte rilatas Esperanton, sed la ĝeneralan ideon de mondhelplingvo, aŭ la lingvon Volapük, aŭ politikajn kaj religiajn ideojn de Zamenhof. Estas rekomendinde, disigi ilin de la aliaj artikoloj.
La tri aliaj partoj ampleksas la paroladojn, leterojn, poemojn.
IV. Laŭ mia scio ĉi tiu parto „Paroladoj“ estas tute kompleta. Zamenhof ja verŝajne ankaŭ faris aliajn paroladojn, sed ni ne plu havas la koncernajn manuskriptojn aŭ la stenografiitan tekston.
V. La parto „Leteroj“ enhavas 2 subpartojn;
la 1-a enhavas leterojn, kiuj jam aperis presitaj. Ĝi eble ne tute, tamen ĝi iomete estas kompleta,
la 2-a enhavas leterojn, kiuj ĝis nun ne estas publikigitaj. Ĉi tiu subparto tute ne celas kompletecon.
Zamenhof skribis fakte kolosan kvanton da leteroj privataj, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĝenerale mi donos nur leterojn skribitajn en Esperanto, tamen kelkajn ankaŭ en alia lingvo, precipe tiujn el la tempo, kiam pro la politika situacio, dum la granda milito, ne estis permesate al li, forsendi leterojn en Esperanto. El la afable alsenditaj al mi originaloj kaj kopioj mi devis elekti ĉiujn, kiuj estas rilate iun ajn — ofte ne tuj rimarkeblan — punkton iel ajn gravaj por la vivo kaj laboro de d-ro Zamenhof mem kaj por la historio de nia movado en la plej vasta senco de l’ vorto. Poste mi ankaŭ akceptis kelkajn al diversaj personoj, por montri kiel senlace, diligente kaj precize li laboris, kaj por montri lian personan konduton kontraŭ la anoj de nia movado. (Cetere vidu la enkondukajn vortojn al la parto „Leteroj“.)
VI. Originalajn „Poemojn“ Zamenhof verkis nur malmultajn. La „Fundamenta Krestomatio“ enhavas 5 kun la nomo de Zamenhof kaj unu anoniman („Preĝo sub la verda standardo“ komp. Wüster ”Radikaro“, paĝ. 10). Krom tio troviĝis ankoraŭ tri aliaj originalaj poemoj kaj unu strofo malmulte konata, kiu apartenas al la anonima poemo en la Krestomatio.


Ĉiu esperantisto scias, ke pro diversaj malfacilaĵoj en la unua tempo kelkaj presaĵoj aperis sen supersignitaj literoj, kaj ankaŭ tion, ke Zamenhof disigis la vortojn laŭ la vortelementoj per punktoj. Estas ja tre interese, vidi verkojn de la unua tempo, presitajn laŭ la maniero rezultinta el la postuloj de ĉi tiu tempo. (Mi ankaŭ montros faksimilaĵon de tia presaĵo.) Sed en mia libro mi donos la tutan materialon laŭ la skribmaniero uzata hodiaŭ, korektinte la evidentajn preserarojn (nur ilin! kelkajn tre strangajn mi citos sub la tekstoj) kaj ne ŝarĝante la libron per filologiaj aŭ aliaj notoj aŭ granda scienca aparato. Tamen mi aldonas la fontindikojn laŭ la libroj, kiuj estis je mia dispono. Mi tre bone scias, ke ekzistas aliaj libroj kaj gazetoĵ, krom la cititaj, kiuj enhavas artikolojn de mia kolekto. Mi ne povis citi ilin, ĉar mi ne povis havigi ilin al mi kaj mi ne fidas al „citaĵoj“; mi fidas nur al miaj propraj okuloj.
Por filologo, kiu bezonas sciencan studadon de la unuaj presaĵoj, mia libro ne superfluigos la reeniradon al la fontoj. Ĝi fariĝas des pli malfacila, ju pli la gazetoj kaj libretoj de nia unua periodo malaperas. Bedaŭrinde dum miaj enketoj pri la plej malnovaj Zamenhofaĵoj mi devis konstati, ke ili jam plejgrandparte malaperis kaj de jaro al jaro ankoraŭ hodiaŭ malaperas, ĉar kelkaj posedantoj ne scias, kiom valoras ilia posedaĵo.
Ekzistas jam tre grava verko por la filologia studado de la Zamenhofa verkaro, nome la „Zamenhof-Radikaro“ de Eugen Wüster (Eugen Wüster, „Zamenhof-Radikaro“, Ferdinand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako, Leipzig 1927). Por la de li konsideritaj verkoj (komp. „Radikaro“, paĝ. 29—36) mi citos la mallongigojn, kiujn li uzas.


Tutkoran dankon al ĉiuj gesinjoroj, kiuj, kompreninte la celon de mia laboro, ne hezitis, sendi al mi post mia „alvoko en la gazetoj“ la deziritan materialon, aŭ en originalo aŭ en kopio[1], do, al:
S-roL. C. Andrews, Carshalton, Surrey,
William Bailey, Manchester,
David Béla, Koloszvár,
H. J. Bulthuis, s’Gravenhage,
M. C. Butler, London (sendis kopiojn de leteroj kaj kartoj al: Brita Esperantista Asocio; I. M. Dow; Ino T. Holmes, Bradford; F. Moscheles, London; Freeman W. Crofts, Colerain; Bolingbroke Mudie, London),
*Prof. Théophile Cart, Paris,
Charles Chomette, Long Island City, New York,
D-ro Pierre Corret, Versailles,
Prof. E. Deligny, St. Omer,
Prof. René Deshayes, Marseille,
Prelato A. Dombrovski, Kaunas,
D-ro I. Fels, Lwów,
Siegmund Freund, Breslau,
Henriko Fridöri, Zürich,
Prof. Emanuel I. García, San José, Costa Rica (karto al: pastro Marcelo Maldonado, Caracas),
Lernejestro Walther Hahn, Gohlis/Dresden,
*S-inoMarie Hankel, Dresden (ŝi donacis sian tutan Zamenhofan trezoron al la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko),
*Hempel, Lwów (ŝi faris la samon kiel s-ino Hankel),
*F-inoKaethe Jahns, Braunschweig,
S-roA. Insarskij, Saratov,
Ivan H. Krestanov, Stara Zagora,
*S-inola vidvino de prof. d-ro Lederer, Praha,
S-roTiberio Morariu, București (1 let. kaj 1 kart. al: s-ro Kimel, București),
N. V. Nekrasov[2], Moskvo (sendis kopiojn de 150 Zamenhofaj leteroj kaj kartoj),
*F-inoMarg. Noll, Kopenhagen (sendis ankaŭ leteron al: Georg Mahn, Berlin),
S-roAd. Oberrotman, Warszawa,
*A. Pafomov, Serpuĥov,
*F-inoMary E. Parker (poŝtkartojn al Joseph Rhodes, Keighley. Ŝi donacis unu al la Instituto.),
*S-roJ. Alvarez Perez, Caracas,
Fervojĉefinspektoro A. Petzold, Leipzig (sendis Zamenhofaĵojn alsenditajn al: prof. Schauerhammer, Leipzig),
W. Roome, Sheffield (letero al Geoghegan),
Hugo Salokannel, Salminen,
D-ro Lucien Sergeant, Boulogne-sur-Mer,
S-inoM. Ŝidlovskaja, Dmitrov,
S-roPastro J. Ŝirjaev, Baklanka,
Edmund Sós, Wien,
Thorstein Thorsteinsson, Reykjavik,
D-ro Ambrosio Vargas, México, D. F.,
E. de Wahl, Reval/Tallinn.

Ankaŭ la helpo de tiuj, kies sendaĵojn mi bedaŭrinde ne povis envicigi en la kolekton (pro kaŭzoj aluditaj en la enkondukaj vortoj al la parto „Leteroj“), estis tre valora, ĉar ĝi ebligis kontroli, kie ankoraŭ ekzistas Zamenhofaj korespondaĵoj.
Plue mi speciale dankas al s-ro N. V. Nekrasov, Moskvo, pri kies helpo mi ankoraŭ parolos pli detale, al s-ro M. C. Butler, London, kiu kontrolis la tutan „The British Esperantist“, por havigi al mi multajn Zamenhofaĵojn aperintajn en ĉi tiu gazeto, al nia ĉiam helpema samideano s-ro dipl. inĝ. Eugen Wüster, Berlin, kiu afable kaj amike disponis al mi sian riĉan Esperanto-bibliotekon kaj al lia sekretario, s-ro A. Schwarz, Berlin, kiu ĉiam estis preta plenumi miajn dezirojn pri kontrolo de tekstoj.
Kiel dum ĉiuj miaj laboroj, ankaŭ rilate la finan pretigon de mia kolekto, helpis min mia ĉiama helpantino, la sekretariino de la Germana Esperanto-Instituto, f-ino Elisabeth Wunderlich, Leipzig, al kiu mi precipe ŝuldas dankon de la momento, kiam la manuskripto estis akceptita de la eldonejo.
La plej ĉefan dankon, rilate la preparon de la kolekto, mi ŝuldas al f-ino Martha Moelke, Sommerfeld, la nuna sekretariino de „Kunlaborado“ kun „IALA“, kiu printempe 1927 por ses monatoj transloĝiĝis al Leipzig, kopiante tie kaj poste en Sommerfeld por mia kolekto la tutan materialon, kaj treege lerte helpis min.
Sed mia tuta laboro estus fariĝinta vana, se mi ne estus trovinta eldoniston por mia manuskripto. Rilate la dankon al la flrmo Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, kun kiu mi havas la honoron kunlabori de 10 jaroj, estas ne nur necese, kr mi esprimu mian plej sinceran personan dankon, sed ankaŭ la esperon, ke la tuta esperantistaro sufiĉe alte taksos ĝian sindonadon al nia afero, nun montritan denove per la eldono de mia kolekto. Kaj tio, kio ĝenerale valoras pri la nomita firmo, speciale valoras pri la estro de ĝia Esperanto-Fako, s-ro Bernhard Kötz. Li jam mem havis la ideon, kolekti la originalan verkaron de Zamenhof, kaj ĉiurilate energie kaj amike subtenis la mian kaj progresigis mian laboron de la komenco ĝis la fino.



Mi esperas, ke la esperantistaro kun plezuro kaj ĝojo akceptos mian modestan kaj simplan laboron, laboron de simpla „kolektanto“, ĉar ĝi vere „forigas senteblan mankon“. Ju pli mia kolekto estas modesta rilate mian propran laboron, des pli ĝi estas vera trezoro rilate la enhavon, trezoro Zamenhofa, certe ne tuj elĉerpebla.
Leipzig, la 15-an de Decembro 1928.

D-ro Dietterle.

PRI EBLA „SUPLEMENTO“ AL MIA KOLEKTO

Kompreneble mi antaŭvidas, ke oni kritikos mian kolekton ne nur pro la maniero, en kiu mi ordigis la materialon (pri ĉi tiu punkto oni certe povas havi tre malsamajn opiniojn), sed ankaŭ pro tio, ke oni eble scias pri ekzistado de gravaj Zamenhofaj dokumentoj (precipe leteroj!), kiujn mia kolekto ne enhavas. Neniu pli bone ol mi mem scias, ke — kaj parte ankaŭ kie — ekzistas aliaj leteraj dokumentoj. Sed mi ne povis devigi la posedantojn, havigi ilin al mi aŭ en originalo aŭ en kopio. Mi nur povis peti en mia „alvoko“ pri la alsendo kaj pri subteno de mia kolekto, ne por mi, sed por la komuna intereso de la tuta esperantistaro. Ĉar oni kelkloke rifuzis tian — ofte ankaŭ persone esprimitan — peton (aŭ obstine ignorante la peton de mia alvoko, aŭ simple ne sendante la promesitan materialon), mi ne povis ŝanĝi tian situacion. —
Sed mi nun turnas min al tiuj, kiuj aprobas la kolekton. Mi jam antaŭe dankas kaj gratulas al ĉiuj, kiuj post la apero de ĉi tiu libro — eble instigitaj per ĝi — atentigos pri alia, de mi ne trovita, materialo. Mi ja intencis nur unu rezulton, nome, savi tion, kio estas ankoraŭ savebla kaj savinda, kaj kolekti ĝin en unu, facile por ĉiu uzebla kaj ne tro multekosta, libro. Ĝi estis necesa jam por atentigi pri tio, kiaj trezoroj jam minacis perdiĝi dum la lastaj jardekoj. Neniu, ekzemple, povas konstati hodiaŭ, kie restis la granda amaso de la unuaperiodaj broŝuroj kaj literaturaĵoj, kie kaj kiamaniere perdiĝis multaj gravaj, eĉ la plej gravaj, leteroj de d-ro Zamenhof. Kaj certe nur malmultaj de la hodiaŭa generacio sciis antaŭ mia kolekto, kie ili povis trovi la — de mi nun kolektitan — materialon; kaj ankoraŭ pli malmultaj povus havigi ĝin al si per multe da mono, eĉ se ili tre energie klopodus pri tio.
Do, ĉiujn samideanojn, kiuj aprobas mian kolekton, mi — samtempe en la nomo de la eldonejo, al kiu ni ŝuldas dankon pro la iomete riska eldono — tre kore petas, kompletigi ĝin laŭforte kaj sciigi la eldonejon aŭ min persone pri novaj (kaj la plej malnovaj estos por ni la plej novaj!) fontoj, kiuj ebligos eble poste eldoni suplementon al mia kolekto. Pri la hodiaŭ plej ĉefa punkto, ke ni havas la devon, zorgi por ke la venontaj generacioj posedu kiel eble plej kompletan trezoron Zamenhofan — pri ĉi tiu punkto certe la plej multaj esperantistoj konsentos min.
La vere sciencaj historiistoj de nia movado kaj la komentistoj de la Zamenhofaj tekstoj ankoraŭ venos. Ankaŭ mi atendas ilin, kaj mi persone estos tute kontentigita, esti farinta por ili malgrandan antaŭlaboron.
Mia kolekto ebligos kontrolon de la privataj bibliotekoj kaj de la malnovaj gazetoj (precipe en Bulgarujo, kie mi vane klopodis havigi al mi la unuan bulgaran esperantistan gazeton, en Sovjetio kaj en Polujo), ĉu ili enhavas artikolojn de mi nekonatajn kaj ne atingitajn.
Dirinte tion, mi jam respondis alian kritikan demandon, nome la demandon: Kial vi ne donis al via valora materialo pli grandan komentaron? Certe estus tre alloge, detale komenti la Zamenhofajn tekstojn donitajn de mi, kvankam oni scias, ke mankas ankoraŭ multaj leteroj. Sed tiam ĉi tiu libro fariĝus ankoraŭ pli dika, tro multekosta, ne taŭga por la celo, kiun mi celis unualinie.

PRI KELKAJ EKSTERAĴOJ EN LA TEKSTOJ KAJ PRI LA ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

I. EKSTERAĴOJ

1. Grandaj komencliteroj. Rilate la skribmanieron de la derivaĵoj de la vorto „Esperanto“ ĉiam regis kaj ankoraŭ regas granda diverseco de l’ kutimoj[3] kaj ankoraŭ ne ekzistas de ĉiuj konsentita regulo aŭ oficiala decido. Ĉu oni skribu ilin kun grandaj komencliteroj aŭ ne? Estas konstateblaj tri direktoj:
a) oni skribas la derivaĵojn ĉiujn kun granda komenclitero;
b) oni skribas ilin ĉiujn kun malgranda komenclitero (kelkaj eĉ la vorton „Esperanto“ mem, kion mi opinias neĝusta, ĉar ĝi estas propra nomo — sed ankaŭ pri ĉi tiu punkto oni povas havi kontraŭajn opiniojn!);
c) oni skribas kun granda komenclitero la adjektivon „Esperanta“ kaj la adverbon „Esperante“, por diferencigi ilin de la participo „esperanta“ kaj de la participa adverbo (aŭ adverba participo) „esperante“, derivataj de la verbo „esperi“. Ĉiujn aliajn derivaĵojn, precipe la rekte derivatajn de „esperantist“ (do: esperantista, esperantistaro ktp., ankaŭ esperantano, esperantismo ktp.) oni skribas kun malgranda komenclitero. Dum kelka tempo tio ŝajne estis la principo de Zamenhof mem.
Skribante laŭ la nomitaj principoj oni minimume havas „principon“. Sed oni povas konstati, ke multaj skribis kaj skribas, presigis kaj presigas sen principo; eĉ ĉe Zamenhof mem oni povas konstati, ke li (ekzemple en sama letero) ne agis laŭ certa principo. Tio ne estas riproĉo, ĉar li fakte devis skribi siajn leterojn tiom rapide, ke li ne povis kontroli ilin rilate tiajn detalaĵojn. En la artikoloj de Zamenhof, kiujn presigis la redakcioj, oni trovas, ke tute ne regas iu ajn interkonsento.
Sed, eldonante ĉi tiun kolekton, mi devis zorgi pri certa principo, kaj mi — tute ne volante altrudi mian opinion al aliaj kaj tute lasante plenan liberecon, ĝis kiam iam ajn fariĝos interkonsento pri ĉi tiu punkto — decidiĝis por la principo nomita sub b), nome, skribi ĉiujn derivaĵojn de la vorto Esperanto kun malgranda komenclitero, precipe pro tio:
ĉar la esperantistoj, kiel progresemaj homoj, laŭŝajne inklinas forigi ĉiujn grandajn komencliterojn, kie ili ne estas bezonataj pro specialaj teknikaj kaŭzoj; kaj
ĉar fakte konfuzo pro la derivaĵoj de la vorto „Esperanto“ kaj de la verbo „esperi“ preskaŭ ne povas okazi. Parolante oni ja ankaŭ ne povas diferencigi inter grandaj kaj malgrandaj komencliteroj. Laŭ ĉi tiu principo mi korektis ĉiujn tekstojn.
Cetere mi sekvis la evidentan kutimon de Zamenhof, skribi per grandaj komencliteroj la nomojn de ĉiuj oficialaj institucioj de nia movado. Ankaŭ kiam Zamenhof parolas pri iu ajn „Komitato“, „Kongreso“ ktp. ĝenerale (sen speciala signifo per adjektivo) li agas laŭ ĉi tiu principo. Estos rekomendinde, reteni ĉi tiun kutimon (pro „teknika kaŭzo“), ĉar tiam la tekstoj por tiuj, kiuj volas rapide superrigardi ilin, serĉante iun ajn detalaĵon, fakte fariĝas pli superrigardeblaj. En tiaj okazoj mi kompreneble devis skribi la derivaĵojn de la vorto Esperanto kun granda komenclitero, ekz.: „Kongreso Esperantista“ ktp.
Pro la supre aludita principo mi presigis ankaŭ ĉiujn titolojn (s-ro, d-ro ktp.) kun malgranda komenclitero.
Komence en nia movado regis la kutimo — pro ĝentileco —skribi en leteroj la alparolan „vi“, „via“ ktp. kun granda „V“. D-ro Zamenhof preskaŭ ĉiam agis laŭ ĝi — tamen ankaŭ ne sen esceptoj. Intertempe (minimume mi povas konstati tion el mia tre ampleksa korespondado kun ĉiulandaj esperantistoj) oni povas konstati novan kutimon, t. e. ĉiam, ankaŭ en leteroj, skribi la vortojn ne laŭ la malnova — tiel nomata „ĝentila“ — maniero. La ĝentileco ja ne dependas de unu granda „V“ aŭ malgranda „v“. Do, mi principe ankaŭ ĉi tie forigis la negravajn grandajn literojn. Mi kredas, ke Zamenhof mem, se li ankoraŭ vivus, konstatus tian novan kutimon kaj konsentus ĝin, ĉar gi estas principo de progresemo[4].
2. Arkaikaj formoj. Pri la arkaikaj formoj mi tute samopinias kun E. Wüster, kiu diras en sia „Radikaro“ (citita jam en la antaŭparolo) paĝ. 7: Tiaj arkaikaj formoj kompreneble havas intereson nur historian, por hodiaŭa uzo Zamenhof ne rekomendus ilin.“ Arkaikaj formoj fakte havas nur intereson historian. Uzitaj hodiaŭ, ili eble nur konfuzigus la leganton, kiu ne estas sufiĉe interesita por ĉi tiu afero, kaj li supozus preserarojn.
Pro tio mi presigis ankaŭ la artikolojn kun arkaikaj formoj laŭ moderna skribmaniero kaj notos kelkajn el ili nur sub la teksto.

II. ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

1. Uzado de „Petit“-literoj. La hodiaŭa esperantistaro estas ĝenerale malriĉa kaj nek povas nek volas fari grandajn elspezojn por libroj. Ĝi postulas malmultekostajn librojn. Nu, se oni, eldonante iun libron, ne povas ŝpari je la tekstoj, oni devas ŝpari je la grandeco de la prestipoj, por eviti eldonon en kelkaj volumoj. Mia libro devis enhavi siajn nunajn tekstojn, sed ankaŭ ne pli ol certan nombron da presfolioj. Vole nevole mi devis elekti la vojon, ebligi tion per diversaj litertipoj. Pro tio la eldonejo ne povis uzi por ĉiuj partoj de la libro la normalajn prestipojn. Laŭ mia propono ĝi prenis por la plej ĉefaj artikoloj la normalan tiparon, por la aliaj la tiel nomatan „Petit“-skribon, t. e. kun pli malgrandaj tipoj. Bedaŭrinde, sed ne ŝanĝeble! Cetere la „Petit“-tiparo en ĉi tiu libro estas pli klara kaj pli bone legebla, ol la normala tiparo en multaj aliaj libroj kaj gazetoj.
2. Kursiva skribo. Ĉio, kion mi aldonas persone al la kolektita materialo, ĉu en enkondukaj vortoj, klarigaj notoj, surskriboj, fontindikoj ktp., estas presita kursive, por ebligi al la legantaro tujan diferencigon. (Pri kelkaj detalaĵoj vidu la enkondukajn vortojn al la parto „Leteroj“.)
3. Vortoj presitaj kun interlitera spaco. Tio, kio estas presita en „La Esperantisto“ aŭ en aliaj gazetoj kun interlitera spaco, estas same presita en ĉi tiu libro. Laŭ sama maniero estas presitaj la partoj de la Zamenhofaj leteroj, kiuj estas substrekitaj de li. Kie Zamenhof ankoraŭ pli akcentis la gravecon de siaj vortoj, ekz. en la presaĵoj per dikaj literoj aŭ en la leteroj per duobla substreko, tie estas uzataj en mia kolekto ankaŭ substrekoj. (Tio ne valoras rilate la artikolojn el „La Esperantisto“, vidu II. A.)
4. Nombrado de la unuopaj tekstoj. La celo de ĉi tiu libro estas — krom la en la antaŭparolo aludita — ankaŭ tiu, ebligi facilan superrigardon super ĉiuj originalaĵoj de Zamenhof. Mi esperas, ke esperantistoj, kiuj bezonos la Zamenhofan materialon por scienca laboro, uzos mian kolekton. Al ili mi i. a. volas ŝpari la tro longan kaj detalan citadon.
Pro tio mi nombradis en ĉiu de la partoj I-VI, kiuj havas latinajn ciferojn, la tekstojn interne de ĉiu parto per arabaj ciferoj. Do, oni estontatempe povos citi tre facile laŭ mia kolekto; ekz. jenmaniere:

I. 15=Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa-Internacia 1910.
II. 88=Artikolo „Fina rezultato de la voĉdonado“ en „La Esperantisto“ 1894, paĝ. 161-162.
III. 12=Gentoj kaj Lingvo Internacia“. Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj 1911.
IV. 13=Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peterburg 1910.
V. 64=Letero al Vladimir Majnov de la 29.III.(10.IV.)1889.
VI. 6a=Lasta, ĝis nun malmulte konata, strofo de la „Preĝo sub la verda standardo“.

Laŭ tia maniero oni povos enordigi en „Suplementon“ ankaŭ la eble ankoraŭ trovotajn artikolojn kaj leterojn en unu el la partoj I-VI, komencante nombradi per la numero, kiu sekvas la lastan numeron de mia kolekto.
Ĉar mi donos la latinajn kaj arabajn citciferojn, krom je la koncerna loko en la surskribo, ankaŭ super la paĝoj de la libro, oni, serĉante ion, ne bezonos traserĉi registron, sed tuj trovos la serĉitan tekston.
N. B. Pri aliaj eksteraĵoj bonvolu kompari la enkondukajn vortojn al la unuopaj partoj de la libro.



I. ANTAŬPAROLOJ

La Antaŭparoloj de Zamenhof jam pro tio prezentas specialan parton, ĉar ili ne estas ĉerpitaj el gazetoj, sed el broŝuroj kaj libroj. Cetere ili esence diferenciĝas de la gazetartikoloj. Ili montras la principojn, la ĝeneralajn ideojn de Zamenhof pri la lingvo Esperanto, pri vortaroj kaj pri tradukoj. Ankaŭ la „Aldono al la dua libro“ devas trovi sian lokon ĉi tie, ĉar ĝi estas aldono ne al la tuta „Dua Libro“, kiu neniam aperis kompleta (mankas 6 kajeroj), sed nur al la antaŭparola parto kaj informas la legantojn definitive pri la ĉefaj celoj de Esperanto..

*       *
*

N-ro 1.
1887

Antaŭparolo al la „Unua Libro“[5]

Wüster: Un E
La „Unua Libro“ aperis en la lingvoj rusa, pola, franca, germana en la eldonejo de Kelter, Varsovio. Zamenhof mem tradukis ĝin esperanten laŭ la rusa eldono 1887 kaj aperigis ĝin kun la traduko de la ĉapitroj I kaj II en la „Fundamenta Krestomatio“ sub la titolo „El la unua libro de la lingvo Esperanto“. Ĝi troviĝas en ĉiuj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio, komp. ekz. V-a eldono, paĝ. 241—246.
Kvankam la ĉi tie represigita parto en la Krestomatio ne havas la surskribon „antaŭparolo“, ĝi fakte estas tia.
Se oni komparas la antaŭparolojn en la rusa, pola, franca, germana eldonoj de la „Unua Libro“, oni povas konstati, ke Zamenhof tradukis ĝin ne laŭvorte.
(Jam sur la 2-a paĝo de la „Unua Libro“ en rusa lingvo troviĝas la noto de Zamenhof: „,Lingvo Internacia‘ kiel ĉiu nacia estas komuna propraĵo; la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi“.)

La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.
Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraŭ ĉio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino ĉiu el ni povas per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj; sed ĉe ekzistado de lingvo internacia ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiu ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en ĝi. Falus la ĥinaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune kun ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon dece fordoni nin eĉ al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte eĉ sian patran lingvon, kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaboriĝi, kaj, parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aŭ preni vortojn kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aŭ esprimi nin neprecize kaj eĉ pensi lame dank’ al la nesufiĉeco de la lingvo. Alia afero estus, se ĉiu el ni havus nur du lingvojn, — tiam ni pli bone ilin posedus, kaj tiuj ĉi lingvoj mem povus pli ellaboriĝadi kaj perfektiĝadi kaj starus multe pli alte, ol ĉiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio: dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn ĉe renkonto de homoj: la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia. Renkontiĝante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskiĝis, kie loĝis iliaj prapatroj antaŭ kelke da miljaroj: sed tiuj ĉi homoj ekparolas, kaj ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis loĝi en urbo, en kiu loĝas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco — per unu vorto, sur ĉiu paŝo — pri tio mi ne bezonas vaste paroli. Kiu almenaŭ unu fojon serioze ekmeditis pri tiu ĉi demando, tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial ĉiu eĉ la plej malforta provo en tiu ĉi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko mi oferis miajn plej bonajn jarojn: mi esperas, ke ankaŭ la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al ĝi iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan broŝuron ĝis la fino.
Mi ne analizos tie ĉi la diversajn provojn, faritajn kun la celo krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj al tio, ke ĉiuj tiuj ĉi provoj aŭ prezentis per si sistemon da signoj por mallonga interkomunikiĝo en okazo de granda bezono, aŭ kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstataŭigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis tuj post la naskiĝo; la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si lingvojn, sed da internacia ili havis en si nenion. La aŭtoroj ial nomis siajn lingvojn „tutmondaj“, eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni povus kompreniĝi per tiuj ĉi lingvoj! Se por la tutmondeco de ia lingvo estas sufiĉe, ke unu persono ĝin nomu tia, en tia okazo ĉiu el la ekzistantaj lingvoj povas fariĝi tutmonda laŭ la deziro de ĉiu aparta persono. Ĉar tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu ĉi unuanima konsento ĝuste estas la plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al ĝi senkondiĉan utilon, sed kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon, — tial estas kompreneble, kial tiuj ĉi provoj renkontis plenan fiaskon; ĉar la plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj ĉi provoj, kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la aŭtoro; „antaŭe la mondo“, ili diris, „aŭ kelkaj milionoj da homoj ellernu tiun ĉi lingvon, tiam mi ankaŭ ĝin lernos“. Kaj la afero, kiu povus alporti utilon al ĉiu aparta adepto nur tiam, se antaŭe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montriĝis malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, „Volapük“, akiris, kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo „tutmonda“ estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke eble la afero sukcesos. Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj, — kaj tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon[6].
La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la aŭtoroj de ĉiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj nevola meditado super tiu ĉi afero. Sed kelke da feliĉaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi nevola meditado, kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi, ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia. Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi, kaj tiun ĉi frukton de longtempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijuĝo de la leganta mondo.

La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la sekvantaj:

I. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.
II. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, — t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.
III. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.

El ĉiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al la mondo, ofte sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de „lingvo tutmonda“, neniu solvis pli ol unu el la diritaj problemoj, kaj eĉ tiun ĉi nur parte. Krom la supre montritaj tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie ĉi. Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por ĉiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun la malestima malŝato, dum ĝuste la atingo de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de ĉiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskiĝis, al la formoj plej facilaj — prezentis la plej malfacilan parton de la laboro[7].

N-ro 2.
1888

Antaŭparolo al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“

Wüster: Dua
„Dua Libro de l’ lingvo Internacia.“ Eldono 1888 de Kelter, Varsovio, paĝ.3—16. Dua eldono, Varsovio, strato Navolipie n-ro 11, paĝ. 3—16.

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita „senkondiĉe“, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj — ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis. La bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj — rapidas porti sian[8] ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!
En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l’ tempo de unu jaro al la juĝo de l’ tuta mondo; kiam[9] pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l’ publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tiam[10] la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo, — estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l’ tago, kiam[11] eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l’ aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiuj prezentos daŭrigon de l’ unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita, — tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj — per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj[12] ĉiuj demandoj estos responditaj; je l’ fino de l’ jaro 1888 eliros la lasta kajero kaj la „Dua Libro de l’ lingvo internacia“ estos finita.
Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l’ kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l’ intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de l’ publiko je l’ lingvo, proponita de mi, — de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon[13] ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la „Duan Libron de l’ lingvo internacia“, skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l’ libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.
La tuta libro havos 5—6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj certe vastigi ĝian uzon en la mondo, — kaj cetere. Kiam la lasta kajero de l’ libro estos elirinta, tiam por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tiam konos la tutan animon de l’ lingvo, ĝi tiam havos plenan vortaron kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj, kiel ĝi povas nun uzi ĝian riĉan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro — tute foriĝos. La lingvo tiam estos tuta[14] preta en ĉiuj plej malgrandaj siaj[15] partoj. La persono de l’ aŭtoro tiam tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, — l’ afero tute ne dependas de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l’ sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.
Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus pli la laboron de l’ aŭtoro? Ke tiel grandega afero kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda en la tempo de unu jaro tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran, ne ŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias.
La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kiam, legante mian libron, li renkontos en ĝi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj ĉi simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l’ jaro
a) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l’ aŭtoro, kaj, kiel ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta persono;
b) la lingvo estos pli aŭ malpli senerara, ĉar ĝis tiu tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro, de unu persono, estos forigitaj per la konsiloj de l’ tuta mondo kune.
Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l’ demandoj, kiujn ili sendis; kaj ĉar lia propra demando en la okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: „Kion[16] li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l’ aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!“ La leganto oferu al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l’ jaro ĉiuj estos kontentigitaj. Se en unu de l’ unuaj kajeroj tiu aŭ alia demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian personan juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon finan, ricevitan per la juĝo de l’ publiko.
Pro la celoj de l’ afero la libro ne estos unu sistema verko, ĝi estos simple mia interparolo kun l’ amikoj de l’ lingvo internacia.
La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kiam ĝi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l’ venonta kajero tuj post la ricevo de l’ antaŭiranta.


Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: ĉiu pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povas ankoraŭ tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi sciu la juĝon de l’ mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.
Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l’ gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l’ gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciiĝi mem, kie, kiam kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne eble[17]. Tial mi petas la legantojn de l’ gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l’ afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por mi, sed pro l’ afero.
Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l’ lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l’ publiko ne malvarmiĝos, sed konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l’ homa societo.

I.

Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ aŭdis aŭ legis en gazetoj aŭ en leteroj al mi, kvankam mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de l’ publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.
a) Unuj parolis pri l’ aŭtoro, anstataŭ paroli pri l’ afero. Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la aŭtoron, ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l’ utileco kaj la signifo de l’ afero kaj decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l’ aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris, — mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la venontaj kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la rezultatoj.
b) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikolojn[18], tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj, — ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l’ lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas bonsona aŭ ne, — ili teorie parolis pri leĝoj de bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l’ mondo. (La lingvo multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne komprenebla; sed kion ĝi gajnus, esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)
c) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l’ vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple „ensonĝ[19], oprinc, in, o, nmivid, is“ (anstataŭ „en sonĝo princinon mi vidis“), ili rigardigis siajn[20] legantojn, „kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas“! La projekton de l’ tutmonda voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l’ lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el internacia fariĝu tutmonda, — ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l’ afero kaj komprenigis la legantojn, ke „ĉar dek milionoj adeptoj(!) neniam[21] estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon“! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon.
ĉ) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je la afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas „ridinda kaj taŭgas por nenio“.
Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: „jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!“ Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l’ mondo. Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l’ lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l’ publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l’ afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos tute sen ŝanĝo; sed kiam la jaro estos finita, tiam ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tiam komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado kaj provado de l’ afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l’ publiko aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l’ sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l’ lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tiam mi daŭrigos la publikigadon de l’ proponoj, sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l’ publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l’ jaro decidos la finan formon de l’ lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta.

II.

La nombro 10.000.000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l’ mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l’ voĉdono tiel malgrandega. Sed se l’ amikoj de l’ lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tiam la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.
Kiam mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aŭ pli malfrue 10.000.000 voĉoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas, — ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ unu miliono da voĉoj… kion l’ afero tiam perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; „ĉar“, ili diras, „danke la fantazian punkton de l’ voĉdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon“. Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l’ afero dependas de l’ rezultatoj de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l’ iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen. La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per unu fojo tutaj amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono, — ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10.000.000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l’ voĉoj neniam venus al dek milionoj, — la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.
Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l’ voĉdono estas matematike ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: „se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage, — tiam la pretigo de la libro de l’ voĉoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!“ La kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun, — tamen se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l’ voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laboro, la skribinto tute forgesis! Tiaj „timigaj“ libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l’ voĉoj, kaj laŭ la malfacileco de l’ pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj „neeblaj“ libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe unu homo postulas 30 jarojn, ĉe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.
Al ĉiuj amikoj de l’ lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar „la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon“! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson[22].

N-ro 3.
1888

Aldono al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“

Wüster: Ald
„Aldono al la «Dua Libro de l’ lingvo Internacia»“, eldono 1889 de Kelter, Varsovio, paĝ. 1—22.
Fotografa reproduktaĵo 1925 de la eldono 1889 de Kelter; eldonita de la Centra Oficejo en Parizo, paĝ. 1—22.
Einstein, „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“. Nürnberg 1888, paĝ. 40—55.
(Ĉi tiu aldono povas esti lokata nur ĉi tie inter la antaŭparoloj, ĉar ĝi klarigas pli detale la enkondukajn vortojn al la „Unua Libro“ kaj „Dua Libro“.)

En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia esprimi sian[23] juĝon pri la lingvo kiun mi proponis, montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis doni al la „Lingvo Internacia“ ne pli frue ol en la fino de l’ jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la „Dua Libro“ mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj eraroj, estus dezirate, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l’ lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de kompetentaj[24] personoj, ĝi donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l’ lingvo internacia.
Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de l’ jaro 1887, t. e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj kiel ĝi devas esti. La frukto de l’ laboroj de la komitato estis jena decido:
ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio[25], kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l’ laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.
Sur la fondo de ĉio supre dirita, la „Amerika Filozofia Societo“ decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.
Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la „Amerika Filozofia Societo“ venis[26] al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la „Amer. Fil. Societo“ ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la „Lingvo internacia“ sinjoro Henry Phillips, Jr. (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):
„La plej nova propono al la publiko, kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la ,Lingvo internacia‘, kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj: ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l’ aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapük. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda…“
Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l’ „lingvo internacia“ kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:
„D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donas al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10.000.000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l’ ,Lingvo internacia‘ kondukos al la bonigo de l’ eraroj, kiujn mi montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan promeson.“
La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas teorie tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke praktike ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj, — mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton.
Sciigante la amikojn de l’ lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l’ lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l’ kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de l’ „Lingvo internacia“, se la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de la sceno.
Sed kunligi jam antaŭe la sorton de l’ lingvo internacia kun la estonta kongreso — estus tre malprudente[27], kaj tiuj amikoj de l’ lingvo, kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus sian[28] laboradon, „atendante la kongreson“, — povus meti nian sanktan aferon en danĝeron esti perdita[29] je eterne; ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente laŭ la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis, tute egale ĉu la kongreso efektiviĝos aŭ ne, ĉar tiu vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo en ĉiu okazo. Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn ŝanĝojn en la lingvo. Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan juĝon pri ili — mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la „Dua Libro“ nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la aŭtoro nun ĉesigas je eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia.
Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj regule riĉiĝi, vastiĝi kaj iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ labori por ĝi, aŭ ne, — mi donos tie, unu fojon por ĉiam, respondojn je kelkaj demandoj tuŝantaj la lingvon kaj ĝian estontecon.

1. La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ kvin jaroj de nun) la amikoj de l’ lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo ŝanĝojn kaj bonigojn.
2. La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataŭ „ian“, „ĉian“, „kian“, „nenian“, „tian“ — devas esti: „iam“, „ĉiam“, „kiam“, „neniam“, „tiam“ (por malegaligi la vortojn „ian“ etc. kaj „ian“ etc.).
3. Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (ˆ) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (ˆ) per la litero „h“ kaj la signeton (˘) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas estis presita: „ch = ĉ; gh = ĝ; hh = ĥ; jh = ĵ; sh = ŝ“. Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (͵), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (͵) oni povos ankaŭ presadi (′) aŭ (-). Ekzemple: sign͵et͵o — sign′et′o — sign-et-o.
4. La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue — la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro de l’ vortoj en lingvo de l’ homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia persono; due — en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo per la kunigita laborado de la tuta[30] civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la „Lingvo internacia“ devas esti mia unua broŝuro („Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.“), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj. Tio ĉi estas la unua kaj la lasta persona vorto en la afero de l’ lingvo internacia. Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiuj el la vivantaj lingvoj. Ĉiu, kiu ellernis la diritan „fundamenton“, povas kuraĝe diri, ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas ĝin ne malpli bone ol la aŭtoro aŭ ol iu alia. Ĉar en ĉio, kio en la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia alia persono, — la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj.
Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo, — tiam ĉiu povas krei tiun vorton laŭ sia[31] persona plaĉo; tiel ankaŭ se naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika ne decidita klare en mia unua broŝuro, — ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo; kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’ verkantoj. Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de l’ uzantoj, — estas tute bona, tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de ĉiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vortoj — la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiun mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l’ estonteco.
Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi ĝin faras ne pro malvera modesteco, sed ĉar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastiĝi kaj ĉiam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona iom post iom elpuŝas la malpli bonan, — povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian.
Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l’ vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraŭ malestis. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo. Ke mia unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufiĉan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj, — montras la fakto, ke en la tuta „Dua Libro“ vi ne renkontas eĉ unu nove kreitan vorton! (Vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon [C. 7.] ne bezonis presi en la vortaro.) Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki al aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa, — kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon.
Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de l’ vortoj, la lingvo internacia havos jam de l’ komenco unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj aŭtoroj. Sed ĉar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disĵetite inter la multo da vortoj jam konstantaj kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankoraŭ pli malgrandiĝos danke la komunan fonton, el kiu la aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj eŭropaj lingvoj), — tial tiuj „novaj“ vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo, kaj kun la vastiĝado de la skribata literaturo ili komencis perdiĝi. Tio sama estos ankaŭ en la lingvo internacia, sed ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l’ homoj, ol de aliaj kondiĉoj, — tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale feliĉe kreitaj, sed malegale sonantaj — kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol ĉiuj aliaj formoj, — kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos ĉiujn ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron.
Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo etc. — povas nun diri kuraĝe, ke ili havas en la manoj plenan vortaron; ĉar povante ĉiam ankoraŭ ne kreitan vorton krei laŭ sia[32] plaĉo, anstataŭ atendi, ĝis mi ĝin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia ĉion, kion ili volas. Tio ĉi estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem eldoni plenajn vortarojn; ĉar kiom ajn mi laborus, ĉiam danke la senfinecon[33] de la homa vortaro restus ankoraŭ multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, ĉar krei ilin mem estus ne permesite[34].
Sed nun restas unu ŝajne[35] tre grava demando: se mi skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito tute bone, vere kaj klare komprenos la vortojn, kiujn mi kreis, — kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata ĉe la uzado de ĉia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo aŭ tute ankoraŭ ne ekzistas, aŭ ne estas ankoraŭ de ĉiuj egale uzata aŭ konata, — t. e. apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj (…) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas. Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egale[36], se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, aŭ ke li havas sub la mano aŭ facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj unu lingvon kaj por tio mi proponas la lingvon francan, ĉar tiu ĉi lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankoraŭ havas la rolon de lingvo internacia. Sed tute ne estas postulate[37], ke vi aŭ via adresito sciu la lingvon francan, ĉar la vorto devas esti elskribata el la franca vortaro sen ia ŝanĝo, en tiu formo, en kiu ĝi estas trovata en la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian lingvon).
Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone plenan aŭtoritatan vortaron, kiun ĉiuj devas obei. La amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn, ke oni donu al ĝi ne bonan, sed jam tute pretan, — kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi ĝin faras ne pro maldiligento; sufiĉe plena vortaro jam estas preta ĉe mi, kaj mi povus eldoni ĝin eĉ tuj, kaj se ĝi eĉ ne estus preta, la leganto komprenos, ke ĝi estas tute ne malfacila por mi, krei ĉiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi paŝo post paŝo vortarojn ĉiam pli plenajn. Por mi persone estus kompreneble multe pli oportune[38] teni la sorton de l’ lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de l’ lingvo mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l’ afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco eĉ montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de unu persono, la leganto ne forgesu, ke mi ja povas ĝin fari ankaŭ poste! Sed mi faros ĝin nur tiam, se la tempo montros, ke ĝi estas efektive necesa. Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn, — sed ĉion kiel privata amiko de l’ lingvo internacia, kaj ĉiu alia povas ĝin fari kun la egala kompetenteco.
5. Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broŝuron en ĉiuj aliaj lingvoj, ĉu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc. — mi jam nun ne bezonas respondi; ĉar, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem, — ĉiu povas nun mem eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne atendante ĝis mi ĝin faros. Mi faros, kion mi povas, kaj ĉiu alia amiko de l’ lingvo faru ankaŭ, kion li povas; mi mem ne povas eldoni eĉ la centan parton de tio, kio estas bezonata.
6. Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la „promesintoj“, por ke la amikoj de l’ lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l’ promesoj kaj prenas la aferon sufiĉe serioze. Sed nun estas bedaŭrinde ankoraŭ multaj, kiuj vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraŭ sian[39] „promeson“!
7. Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l’ lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: ĉiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, ĉar la sorto de l’ afero estas nun egale en la manoj de ni ĉiuj. Celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l’ amikoj de l’ lingvo internacia, la nombro de l’ personoj uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por ĝi — konstante kresku, kaj ke la lingvo mem ĉiam pli riĉiĝu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: ĉia persono, ĉia rondeto, ĉia societo laboru laŭ sia bontrovo, en sia sfero kaj laŭ siaj fortoj, — kaj malgraŭ la disĵeteco de l’ laboro (se ĝi nur estos ĉie sufiĉe energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita[40], ke la lingvo internacia fortiĝis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie ĉi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian personan penson pri tio, kiel ni devas faradi:
a) Antaŭ ĉio (kaj tio ĉi estas la plej grava) ni devas labori diligente kaj ne malvarmiĝante por la afero kaj tute ne zorgante tion, kion diras aŭ faras aliaj. Estas multaj, kiuj, komprenante bone la utilecon de l’ afero, alfalis al ĝi en la komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, ke la plej granda parto de l’ mondo eĉ ankoraŭ ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas ĉiutage sensaciajn novaĵojn pri la irado de l’ afero, — ili tute malvarmiĝis por la afero. De la efemera laboro de tiaj amikoj la afero ne sole nenion gajnas, sed kontraŭe, ĝi nur perdas. Sed efektivaj amikoj de l’ afero ne rigardas, ĉu la afero jam faris multon da bruo kaj ĉu ĝi estas jam sufiĉe „en modo“; profunde kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, ĉiu en sia urbo, en sia lando kaj laŭ siaj fortoj, — kaj danke la laboron de tiuj ĉi amikoj mi esperas, ke l’ afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta mondo.
b) Oni devas energie kolekti „promesojn“, ne timante la altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l’ amikoj sur tiun ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan. Ĉiu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro aŭ tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj, ĉiu promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandiĝos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj decidos por unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaŭ, ke malutilon la promesoj en ĉia okazo ne portas, se ili eĉ neniam venos al la esperata nombro, sed utilon ili ĉe feliĉaj rezultatoj povas alporti grandegan.
c) Grandegan utilon alportos al l’ afero tiuj, kiuj riĉigos la literaturon de l’ lingvo internacia. Nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel faktoj kaj konstantaj signoj de vivo. Oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la lingvo internacia, kaj la plej grava — en tiu lingvo. La kampo tie ĉi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaŭ ĉio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en ĉiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon aliĝi al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo. La eldonado de la malgranda vortareto en ĉia aparta lingvo postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn returnitajn; ĉar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta. Laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l’ lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l’ aŭtoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki, — ĉar la lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide fortiĝu kaj riĉiĝu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj aŭ tradukitaj; kaj tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia.
El ĉiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi mem povas eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas tro malmulte da tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Ĉiu el la amikoj de l’ lingvo aparte povas ankaŭ eldoni nur malmulte. Sed se ĉiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l’ lingvo internacia rapide vastiĝos.
Por ke ĉiuj povu scii pri ĉiu nova[41] eldonita verko mi petas ĉiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aŭ en tiu ĉi lingvo, sendi al mi unu ekzempleron de sia verko; ĉar komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco ĝis tiu tempo. Apud ĉiu verko estos dirita, kiu ĝin eldonis, kiom ĝi kostas kaj kie oni ĝin povas ricevi. Alsendinte la koston de poŝta transsendo, ĉiu povas en ĉiu tempo ricevi de mi la plej novan nomaron de l’ verkoj. La eldonantojn de l’ verkoj mi petas ankaŭ, ke en la fino de ĉia verko aŭ verketo, kiun ili eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la diritaj nomaroj. Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero mem.
ĉ) Tre grava por la progresado de l’ lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin[42] en korespondado kun amikoj kaj konatoj aŭ eĉ kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la utileco kaj la oportuneco de l’ lingvo, la plej granda parto de l’ amaso restos surda por viaj vortoj. Ĉar ĝi timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon. Sed se ĉiuj amikoj de l’ lingvo internacia anstataŭ paroladi farados, tiam vi baldaŭ vidos, ke la tuta indiferenta amaso aliĝis jam al la afero, sen bruo kaj eĉ mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos praktike la oportunecon de l’ lingvo, kaj li komencos mem ĝin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone la lingvon, tute ĝin ne lerninte.
d) Estas kompreneble ankoraŭ multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l’ aferon de l’ lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj plaĉo de ĉiu aparta persono. Estus bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de l’ lingvo (en kelkaj urboj tiaj rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado kunligita oni ĉiam povas pli multe fari, ol laborante aparte. Sed unu aferon oni ne devas forgesi: ni devas esti atendemaj kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuraĝigu per sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuraĝon kaj malvarmiĝi, se ni tiun ekzemplon ne vidas, — ni devas per nia propra laboro doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni aliĝos, aŭ se oni eĉ ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aŭ malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuraĝe antaŭen, ĉar nia afero estas honesta kaj utila!


Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de l’ lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun ĉiuj egale labori, ĉiu laŭ siaj fortoj, ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi, ĉar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero ĉion, kion mi povis, kaj se ĉiu efektiva amiko de l’ lingvo internacia alportos al ĝi eĉ la centan parton de l’ moralaj kaj materialaj oferoj, kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis hodiaŭ, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu!

N-ro 4.
1889

Antaŭparolo al la vortaro de la lingvo „Esperanto“

Ĝi aperis kiel aparta presaĵo sub la sama titolo en Varsovio 1889 en la eldonejo de Zamenhof mem (Presejo de Ĥ. Kelter) kun „Nomaro de l’ verkoj pri la lingvo internacia Esperanto, kiuj eliris ĝis Oktobro 1889“ kaj kun kelkaj notoj de l’ eldonanto. La eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn faksimiligis ĉi tiun tre maloftan presaĵon, (propraĵo de la Germana Esperanto-Instituto). La leganto trovos ĝin je la fino de ĉi tiu libro kaj tie bonvolu legi la antaŭparolon.
La faksimilaĵo enhavas la paĝojn 3—8 de la kajereto, kiu estas enmetita en folion sen paĝo-numeroj. Sur ties unua paĝo oni legas la vorton „Esperanto“ (oblikve presitan); paĝ. 1 enhavas la titolon, paĝ. 2 la noton pri la presejo.

N-ro 5.
1889

Antaŭparolo al la Meza Vortaro internacia—germana

Wüster: EGM
„Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache.“ International-deutscher Teil. „Meza Vortaro internacia-germana.“ Warschau, L. Samenhof, Str. Przejazd n-ro 9, paĝ. 5—6.

Tiun ĉi vortaron mi nomas meza vortaro, kvankam ĝi kuraĝe povus esti nomata vortaro plena; ĉar malgraŭ ke ĝi estas kvaroble pli malgranda ol la plena vortaro rusa—internacia, ĝi enhavas en si tamen ĉiujn vortojn, kiuj sin trovas en la plena rusa vortaro. La diferenco de la grandeco venas de tio, ke (danke la konstruon de la lingvo internacia) mi en la vortaro internacia-nacia povis fari grandan ekonomion: doninte vorton radikan, mi jam ne devis doni la vortojn, kiuj laŭ la reguloj de la lingvo internacia estas kreataj de tiu ĉi vorto radika; tiel ankaŭ mi ne donis multajn vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj lingvoj kaj jam per si mem konataj de ĉiuj.
En tiu ĉi loko mi ripetas tion, kio estis jam dirita en la „Aldono al la Dua Libro“: la pli plena vortaro, kiun mi eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo devas resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto (aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estas kreita de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo kiun mi donis.

La aŭtoro.





1891

Ĉi tie mi tre volonte donus ion, pri kio mi persone estas certa, ke ĝi estas verkita de Zamenhof. La „Enkonduko“ al la „Vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern, nach der russischen Ausgabe von Dr. L. Samenhof“, herausgegeben von W. H. Trompeter (Commissions-Verlag von Rudolf Uhlig, Leipzig, Nürnberg 1891, W. Tümmel’s Buch- u. Kunstdruckerei), paĝ. 3—7, evidente montras puran Zamenhofan stilon, kaj ŝajnas al mi ne eble, ke Trompeter verkis ĉi tiun enkondukon. Do, mi supozas, ke la antaŭparolaj vortoj por la libro de Trompeter estas verkitaj de Zamenhof. — Ĉar la tuta materialo de korespondado inter ambaŭ malaperis, mi ne povas pruvi mian supozon, sed mi minimume volas aludi ĝin.




N-ro 6.
1903 (Aprilo)

Antaŭparolo al la unua eldono de la Fundamenta Krestomatio

Wüster: Kr Ant
„Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto.“ Kvina eldono, Hachette et Cie., Paris, pag. V—VI.
(Cetere en ĉiuj sekvantaj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio.)

Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale; kaj por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, gvidaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.
Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros; sed ĉar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraŭ ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili sufiĉe kritike, tial estas dezirinde, ke ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la Fundamenta Krestomatio por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara.
Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras el- doni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.

L. L. Zamenhof, aŭtoro de la lingvo Esperanto.
Varsovio, en Aprilo 1903.

N-ro 7.
1905 (Julio)

Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto

„Fundamento de Esperanto.“ Dua eldono. Hachette et Cie., Paris 1907, paĝ. V—XI. (Cetere en ĉiuj eldonoj de la Fundamento.)
„Esperantista Dokumentaro.“ 22. kajero (Aŭg. 1913), paĝ. 3—7.
„Oficiala Gazeto“ I. 1908/09, paĝ. 204—207.

Por ke la lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, — estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel funda- mento de Esperanto: 1. La 16-regula gramatiko; 2. la „Universala Vortaro“; 3. la „Ekzercaro“. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro „Fundamento de Esperanto“, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas ktp., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj — se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero — povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la „Universala Vortaro“. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: „jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon.“
La „Fundamento de Esperanto“ tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la „Fundamento de Esperanto“ devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La „Fundamento de Esperanto“ devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos… Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa:
1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la „Fundamento“, ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel „Aldonon al la Fundamento“.
2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estas presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la „Fundamento“ gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia „perfektigado“ de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.

Mi finas do per la jenaj vortoj:

1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la „Fundamento de Esperanto“, devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

N-ro 8.
1905

Antaŭparolo al la „Proverbaro Esperanta“

Aldono al la verko „Frazeologio rusa—pola—franca—germana de M. F. Zamenhof“. Kaj. I. Varsovio 1905. Komp. ankaŭ I. 16.
(Kvankam ĉi tiu verko aperis nur sub la nomo de la patro de d-ro L. L. Zamenhof, tamen la esperanta parto estas verko de la laste nomita. Pri ĉi tiu punkto ankaŭ konsentis min d-ro Leono Zamenhof, samtempe sciigante min, ke lia patro ne verkis ion en Esperanto.)

Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.
Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj, komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo estas esprimata en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa — Pola — Franca — Germana, kiu estas aranĝita en la sekvanta maniero: la unua kolono enhavas proverbojn rusajn laŭ alfabeta ordo de tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutaĵon, aranĝitan laŭ la alfabeta ordo de la proverboj de unu lingvo.
Ĉar mi estas konvinkita, ke ankaŭ por la lingvo Esperanto la ekzistado de sufiĉe plena kolekto da proverboj estas necesa, mi decidis aldoni nun al la kvar partoj de mia verko ankoraŭ kvinan parton, nome proverbaron esperantan, aranĝitan paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Ĉar la unuaj 2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas jam presigi la esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi devas ĝin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la leganto povu uzi la esperantan parton paralele kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj, la esperanta proverbaro estas aranĝita laŭ la sama ordo kaj en la komenco de ĉiu grupo da proverboj estas presita la rusa vorto, respondanta al la grupo.
Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua provo de tiaspeca laboro en la esperanta literaturo, kaj tial ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi.

M. F. Zamenhof.



N-ro 9.
1907 (Junio)

Antaŭparolo al la kvina eldono de la Fundamenta Krestomatio

Wüster: Kr Ant
„Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto.“ Kvina eldono. Hachette et Cie., Paris 1907, paĝ. VI—VII.

Mi trarigardis denove la tutan Krestomation kaj mi forigis el ĝi ĉiujn preserarojn kiujn mi trovis. Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi tamen tion ĉi ne faris, ĉar mi estas konvinkita, ke por verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj, severa konstanteco estas multe pli grava, ol plena perfekteco, kaj la utilo de la faritaj ŝanĝoj estus multe pli malgranda ol la malutilo, kiun ni ricevus, se mi en ĉiu nova eldono de la Krestomatio volus fari ŝanĝojn laŭ mia plej nova opinio aŭ gusto kaj se ĉiu posedanto de la Krestomatio devus timi, ke nova eldono senvalorigis la malnovan.

Ĉar la Krestomatio enhavas tre grandan kvanton da materialo, kiu estis verkita en diversaj tempoj kaj de diversaj aŭtoroj, tial ne estas mirinde, ke en la libro troviĝas kelkaj vortoj aŭ esprimoj, kiuj ne en ĉiuj lokoj sonas absolute egale (ekzemple: Jesuo kaj Jezuo, Kanadujo kaj Kanado, iri returnen kaj returne ktp.). Ĉar ne venis ankoraŭ la tempo, por diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj, tial mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj.

N-ro 10.
1907?

Antaŭparolo al la dua eldono de la „Wörterbuch Esperanto—Deutsch“

Wüster: EG II
„Wörterbuch Esperanto—Deutsch“ von Hermann Jürgensen. Zweite vermehrte Auflage. Möller & Borel, Berlin, paĝ. 3.
(Ĉi tiu antaŭparolo ne troviĝas en la unua eldono, kvankam la unua eldono de la „Wörterbuch Deutsch—Esperanto“ estas eldonita „sub la redakcio de Dr. Samenhof“.)
Ĝi troviĝas ankaŭ en la sekvantaj eldonoj, en ĉiuj sub la surskribo „Respondo al multaj demandantoj“.
Ankaŭ en „Lingvo Internacia“ XII. 1907, n-ro 3, paĝ. 37.

Pri ĉiuj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la verko „Fundamento de Esperanto“ devas decidi la esperantistoj mem (kiom eble kun helpo de la „Lingva Komitato“ elektita en la Bulonja Kongreso). Sed se oni deziras scii, kian tradukon mi persone rekomendus por tiu aŭ alia vorto, kaj la ekzistantaj vortaroj en aliaj lingvoj ne donas klarigon pri tio ĉi aŭ se ekzistas ia reciproka malkonsento inter la traduko de la sama vorto en diversaj vortaroj kaj oni deziras scii, kiun formon mi persone rekomendas elekti, — mi konsilas (ĝis la „Lingva Komitato“ donos alian decidon) serĉi en la vortaroj esperanta-germana kaj germana-esperanta eldonitaj de la firmo Esperanto Verlag Möller & Borel, ĉar tiuj ĉi vortaroj estas redaktataj de mi mem.

N-ro 11.
1908

Antaŭparolo al la Psalmaro

Wüster: Ps
„La Psalmaro“, el la Biblio el la originalo tradukis d-ro L. L. Zamenhof. Hachette et Cie., Paris 1908, paĝ. I.

Jam antaŭ longe mi intencis kaj promesis traduki la Psalmaron; sub la influo de la deziroj, kiujn mi aŭdis kelkajn fojojn dum la Kembriĝa kongreso, mi decidis komenci la tradukadon. La personoj religiaj volu pardoni min, ke mi — ne pastro kaj ne specialisto en aferoj religiaj — entreprenis fari la tradukon de verko religia; sed mi povas min senkulpigi per tio, ke mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo. Por celoj pure religiaj eble pli aŭ malpli frue aperos alia traduko, farita de ekleziuloj-specialistoj. Sed se la komitato, elektita en la Biblia sekcio de la Kembriĝa kongreso, trovos, ke mia traduko ne enhavas gravajn erarojn, tiam mia traduko, korektita laŭ la montroj de la Biblia sekcio, povos kompreneble servi ankaŭ por celoj pure religiaj.
Mi faris la tradukon kiel eble plej zorge, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion „tre facile kompreneblan“, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon, sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre ŝanĝi la tekston.

N-ro 12.
1909

Antaŭparolo al la Vortaro Esperanto—Rusa

Wüster: ER
„Vortaro Esperanto—Rusa.“ Eldono 1909 de la librejo „Esperanto“ en Moskvo, paĝ. 1.

Ĉi tiu vortaro, aranĝita laŭ la Vortaro Esperanto—Germana de H. Jürgensen, prezentas la duan parton de mia ĝis nun ekzistinta „Plena Vortaro de Esperanto, parto Rusa—Esperanta“. Ĝi ne enhavas en si ion novan, ĝi prezentas simple kiom eble plenan kolekton da vortoj, kiuj en la nuna tempo estas trovataj en la esperanta literaturo kaj en la alilingvaj esperantaj vortaroj.

N-ro 13.
1910

Antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj

Wüster: LRK
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto). Esperantista Centra Librejo, Paris 1925, paĝ. 7.

Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj respondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian „oficialan decidon“ pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen, ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro, afable pretigita de s-ro Richard Sharpe[43].
Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.
Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua „decido“ katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; „decidojn“ oni devas fari nur en okazo de efektiva kaj senduba neceseco!

N-ro 14.
1910

Antaŭparolo al la Genezo

Wüster: Gen
„La Revuo“ IV. 1909/10, paĝ. 337—338. Tie sub la surskribo „La Biblio. Antaŭparolo de la tradukinto“.
„Genezo.“ Unua libro de Moseo. El la originalo tradukis d-ro L. L. Zamenhof. Unua aparta eldono ĉe Hachette et Cie., Paris 1911.

Antaŭparolo de la tradukinto

Mi opinias, ke estas plej necese, ke ni kiel eble plej baldaŭ posedu bonan tradukon de la tuta Biblio. Kian ajn vidpunkton ĉiu el ni aparte havas pri aferoj religiaj, neniu (eĉ plej granda malamiko de ĉia religio) povas nei, ke el la tuta ĝisnuna literaturo de la homaro la plej grava verko sendube estas la Biblio kaj posedi ĝin en bona esperanta traduko estus por ni afero eksterordinare grava. La ĉefaj kaŭzoj de tiu graveco estas:
1e. Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio; kaj se ni povus montri al la mondo, ke Esperanto posedas la tradukon de la tuta Biblio, tio estus por ni tre potenca propagandilo. 2e. Neniu libro havas en la tuta civilizita mondo tiom multege da adorantoj, kiel la Biblio; sekve la posedo de la Biblio estus por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj. 3e. Neniu libro havis en la historio de la homaro tiel grandegan signifon, kiel la Biblio; sekve jam de vidpunkto pure historia kaj socia ĝi devas havi grandan intereson por ĉiu homo; mi estas konvinkita, ke multaj personoj, kiuj ĝis nun eble neniam legis la Biblion en sia nacia lingvo, kun intereso legos ĝin en bona esperanta traduko. 4e. Por la plimulto de la nuntempaj kulturaj lingvoj la Biblio estis la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj literaturiĝis kaj disvolviĝis; tial ankaŭ por nia lingvo sendube estos tre grave, se ĝi posedos en si en plena tuteco tiun bazon kun ĝiaj multaj vortoj kaj esprimoj, kiuj fariĝis elementa necesaĵo por ĉiu nuntempa kultura lingvo. 5e. Ĉar ĉiu povas tre facile havi la tradukon de la Biblio en sia nacia lingvo kaj komparadi ĝin kun la traduko esperanta, tial por ĉiuj popoloj de la mondo la esperanta traduko de la Biblio povas esti tre oportuna kaj bona rimedo, por facile kaj fundamente ellerni Esperanton, rimedo precipe grava por tiuj multaj popoloj aŭ popoletoj, kiuj ne havas ankoraŭ tute bonajn kaj fidindajn lernolibrojn de nia lingvo.
Pro ĉiuj diritaj kaŭzoj mi jam antaŭ longe intencis komenci sisteman tradukadon de la Biblio. Lasante la Novan Testamenton al aliaj, pli kompetentaj tradukontoj, mi elektis por mi la Testamenton Malnovan, ĉar la lingvon, en kiu estas verkita ĉi tiu parto de la Biblio, mi konas, laŭ mia opinio, en sufiĉa grado, por ke mi povu entrepreni la tradukadon. Sed kiam mia laboro estis jam komencita, fondiĝis la Esperantista Biblia Komitato. Tial, ne dezirante enmiksi min en aferon, kiu devas aparteni al personoj pli kompetentaj, mi nur finis la komencitajn „Psalmojn“ kaj „Sentencojn de Salomono“, kaj mi haltis, esperante, ke la Biblia Komitato baldaŭ donos al ni bonan tradukon de la Biblio.
Bedaŭrinde, pro diversaj malfavoraj cirkonstancoj kaj pro granda malfacileco de la tasko, la Biblia Komitato ĝis nun ne povis multe fari. Doni ion nebonan la Komitato tute prave ne volis, kaj la donado de io bona montriĝis pli malfacila, ol oni povis supozi. Tial, ne dezirante, ke ni tro longe vane atendu la tradukon de la Biblio, mi demandis la Biblian Komitaton, ĉu ĝi trovas bona, ke mi mem komencu la tradukadon de la Malnova Testamento. Kiam el la ricevita respondo mi vidis, ke la Komitato plene kaj sincere aprobas mian intencon, mi komencis traduki.

Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn „la Sinjoro“, al kiuj alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos, ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn „Jehovah“ (Estanto, Eternulo) kaj „Elohim“ (Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭitaj de idolistoj, pensis, ke „Jehovah“ estas la „nomo propra“ de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante „Jehovah“, ili elparoladis „Adonaj“ (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per „Sinjoro“ (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo „Sinjoro Dio“), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por „Jehovah“ estas „la Eternulo“.

N-ro 15.
1910

Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa—Internacia

Wüster: RE
„Plena Vortaro Rusa—Internacia.“ Stereotipa eldono 1910 de Kelter, paĝ. 5—7.
(Preskaŭ la sama enhavo kiel en la antaŭparolo al la „Meza Vortaro internacia—germana“. Komparu I. 5.)

Laŭ la deziro de la amikoj de l’ lingvo internacia mi decidis eldoni la plenan vortaron; kaj ĉar la plej granda parto de la petantoj estas rusoj, mi eldonas la vortaron antaŭ ĉio en la lingvo rusa. Sed mi ripetas tie ĉi tion, kio estis jam dirita en la „Aldono al la Dua Libro“: la plena vortaro, kiun mi eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo devas resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto (aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estas kreita de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo kiun mi donis. (Sed estus tamen dezirate[44], ke tiaj aliformigoj estu farataj nur en okazo de efektiva neceso.)

N-ro 16.
1910

Antaŭklarigo al la Proverbaro Esperanta[45]

Wüster: Prov
„Proverbaro Esperanta.“ Lasta parto. Laŭ verko de M. F. Zamenhof. Unua aparta eldono. Hachette et Cie., Paris 1910, paĝ. 5.
„La Revuo“ IV. 1909/10, paĝ. 241.

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo. Ĉar li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton esperantan, tial mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj kaj provizore komencis eliradi per apartaj kajeroj (paralele al la kajeroj kvarlingvaj) sub la titolo „Proverbaro Esperanta“.
Bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo Möller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis, antaŭ ol la tuta verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton esperantan. La ĝis nun ankoraŭ nepublikigitan lastan parton de la „Proverbaro Esperanta“ mi publikigas nun en „La Revuo“, kaj poste la tuta verko eliros en formo de aparta libro.
Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la „Proverbaro Esperanta“ estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto, kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa). Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj, kaj en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ĉiun apartan temon.

L. L. Zamenhof.



N-ro 17.
1910

Antaŭparolo al „La Batalo de l’ vivo“

Wüster: Bat
„Al la Legantoj“ en „La Batalo de l’ vivo“. Rakonto de Dickens. Unua aparta eldono (1910) ĉe Stead kaj Hachette. (La traduko aperis la unuan fojon 1891 en „La Esperantisto“, paĝ. 12—15, 22—23, 28—31, 35—38, 45—46, 52—53, 67—70, 77—78.) Ĝi estas faksimilaĵo de la Zamenhofa originalo.

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.
Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron, aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto; tiel mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.




II. GAZETARTIKOLOJ

Nia unua gazeto „La Esperantisto“ — laŭ noto en numero 1 (1889) — estas „eldonata de Chr. Schmidt sub la kunlaborado de d-ro Esperanto“.
La n-ro 9 (30. Sept. 1890), paĝ. 45 enhavas la noton de la redakcio: „Komencante de la n-ro 10 nia gazeto transiras en la manojn de d-ro Zamenhof. Ĉio devas esti sendata al s-ro L. Zamenhof“.
Sekve ni trovas en n-ro 10 en la surskribo la noton „Eldonata unu fojon en la monato de L. Zamenhof“.
En la n-roj 11/12 de Nov./Dec. 1891 Zamenhof anoncas, ke li devas interrompi la laboron.
La n-ro 1 de la jaro 1892 diras, ke la gazeto estas „eldonata unu fojon en la monato de L. Zamenhof kaj W. H. Trompeter sub la redakcio de L. Zamenhof“.
En la n-ro 4 de la tria jarkolekto 1892, paĝ. 49, subite la titolo estas ŝanĝita, kaj la gazeto nun nomiĝas „Esperantisto“ (sen artikolo)[46].
Ĉi tiuj redakciaj notoj kompreneble helpas, kiam oni volas konstati, kion Zamenhof mem verkis por la gazeto. Verŝajne li partoprenis ankaŭ la verkadon de aliaj artikoloj krom tiuj, kiujn mi represigis en ĉi tiu kolekto, kaj cetere li redaktis preskaŭ ĉiujn en la gazeto. Sed mi akceptis nur tiujn partojn de la gazeto, pri kiuj mi estas certa, ke ili en sia tuta amplekso estas verkitaj de li mem.
Ĉiujn artikolojn el „La Esperantisto“ mi enordigis en la subparton A.
La subparto B enhavas la artikolojn „El aliaj gazetoj“. Estas certe, ke la gazetoj aperintaj en Orienteŭropo, kiujn mi ne povis havigi al mi, precipe en Rusujo, ankoraŭ enhavas materialon. (Komp. la leterojn en la parto B al rusaj esperantistoj.) Mi esperas, ke kelkaj samideanoj, kiuj povos fari tion, kontrolos ilin kaj konstatos, kio ankoraŭ povos esti akceptata en „Suplementon“. Sed miaopinie la rikolto ne estos tre riĉa. Kiel mi jam aludis en mia antaŭparolo, kelkaj artikoloj de la parto B certe ankaŭ troviĝas en aliaj gazetoj, kiujn mi ne povis citi, ĉar mi ne posedas aŭ ne vidis ilin. Se oni fidinde (t. e. precize citante la titolon, la jarkolekton, la paĝojn) informos min pri aliaj fontindikoj, mi estos tre danka kaj eble povos citi ilin en ebla suplemento.


La surskriboj en la gazeto „La Esperantisto“ estas faritaj de Zamenhof mem; mi ne estas certa, ĉu en la aliaj gazetoj faris ilin Zamenhof mem aŭ la redaktantoj de la koncernaj gazetoj. Kie mi dubas pri la Zamenhofeco, mi donas ilin en krampoj.

*       *
*

A. EL „LA ESPERANTISTO“ 1889—1895

Kie Zamenhof subskribis artikolojn kun sia plena nomo[47] aŭ kun la komencliteroj L. Z., mi, por ŝpari la spacon, ne notis tion sub la teksto, sed per la signo Z antaŭ la surskribo de l’ koncerna artikolo aŭ antaŭ la nombro, kia citas la paĝojn.
Pri la ne subsignitaj artikoloj en „La Esperantisto“, oni ĉiam devas atenti la notojn pri „redakcio“ kaj „administracio“, por konstati, kion Zamenhof skribis sen sia nomo. Cetere oni devas, ne nur juĝante laŭ la stilo (kio povus erarigi, ĉar Zamenhof korektis ĉiujn artikolojn laŭ stilo kaj gramatiko), kontroli la enhavon de la diversaj artikoloj. Ĉe kelkaj — post detala komparo kun aliaj artikoloj — evidentiĝas (kelkfoje eĉ nur el unuopaj frazoj), ke Zamenhof skribis ilin. Kie mi ne estis tute certa pri la Zamenhofeco, mi ne akceptis la tekstojn en la kolekton. Ĝenerale tio rilatas artikolojn, kies enhavo ne estas grava.


En „La Esperantisto“ troviĝas multegaj „Respondoj al la amikoj“, kiuj parte estas la antaŭirantoj de la postaj „Lingvaj Respondoj“. Mi diras „parte“, ĉar ili enhavas krom:
1. lingvaj respondoj ankaŭ
2. respondojn de ĝenerala enhavo, kiuj rilatas la lingvon entute, la propagandon ktp. kaj
3. pure personajn aŭ negocajn respondojn.
Restante sur mia principo, ne preni en la kolekton tion, kion oni jam trovas en la sufiĉe konata „Plena Kolekto“ de la „Lingvaj Respondoj“, mi ne denove presigis la respondojn sub 1, kvankam ili diferenciĝas de la definitiva formo, kiun oni trovas en la „Plena Kolekto“, sed nur laŭ la ekstera formo. Plue mi forigis kelkajn el la respondoj sub 3, ĉar ili fakte hodiaŭ ne plu kavas komunan intereson.
Ŝajnas al mi ne necese, imiti la tiparon uzitan en „La Esperantisto“. Kelkaj sciigoj (el kiuj mi ekzemple ne akceptis la diklitere presitan redakcian noton „Pri preseraroj“ 1891, paĝ. 15) estas presitaj kun dikaj literoj, sed por ni hodiaŭ ili tute ne estas tiel gravaj, kiel ili estis por la gazetabonantaro. Sufiĉas la represigo per normalaj literoj[48].

NB. Pri la preseraroj en „La Esperantisto“ mi povus skribi tutan broŝureton. Ili kvazaŭ „svarmas“ en la tekstoj. Pri tio oni ne miros, pripensante, ke Zamenhof, kiu redaktis ĉion, sidis en Rusujo — kaj la presejo estis en Nürnberg. La kompostisto ne scipovis Esperanton. La uzado de supersignitaj literoj estis novaĵo. Pri kelkaj eksteraĵoj (precipe rilate la interpunkcion, la skribmanieron de malplilongigoj, la uzadon de grandaj literoj ktp.) ankoraŭ tute ne regis interkonsento. (Tion oni ja ankaŭ vidas, legante artikolojn en la postaj gazetoj, kies redaktantoj laboris rilate tiajn aferojn laŭ diversaj propraj principoj aŭ tute ne laŭ certaj principoj!)
Cetere oni ne ĉie povas esti certa, ĉu temas pri eraro de l’ kompostisto aŭ pri skriberaro de Zamenhof, kiu devis labori rapidege. Fine oni ĉiam devas rememori, ke la stilo de Zamenhof komence ne estis tiel perfekta, kiel en la postaj periodoj, kaj ke li komence uzis vortformojn, parolturnojn ktp., kiujn li ne plu uzis poste.
Mencii ĉion, kion mi devis korekti, ne estis eble, por ne tro pliigi la nombron de la notoj sub la tekstoj. Mi treege klopodis, tute ne korekti iun ajn faktan aŭ ŝajnan eraron, kie mi ne estis certa, ke Zamenhof mem hodiaŭ aprobus la korektadon. La leganto ne miru pri kelkaj strangaj esprimoj en la tekstoj (kiel ekz. „kiel eble pli“ anstataŭ „kiel eble plej“; pri kelkaj vortformoj kun „iĝ“ aŭ sen „ec“, „aĵ“, pri la diversaj skribmanieroj de la sama nomo; pri la uzado de „de“ kaj „da“, „po“, „pro“, „por“ ktp.; pri la uzado aŭ neuzado de la adjektiva pluralo; pri mankantaj vortetoj ktp. ktp.). Kelkfoje ankaŭ la frazaj „periodoj“ de Zamenhof (same kiel en la unuaj broŝuroj) estas iom malsimplaj kaj ne tuj kompreneblaj. Estus tre interesa tasko, sur la bazo de ĉiuj tekstoj en la „Originala Verkaro“ de Zamenhof konstati, kiamaniere iom post iom lia stilo pliperfektiĝis ĝis perfektaj klareco kaj simpleco.
Mi ĉi tie ĝenerale nur konstatu, ke mi multfoje komparis mian manuskripton kun la tekstoj Zamenhofaj kaj la presprovaĵojn kun mia manuskripto, kaj ke mi laboris, ĉiam piece respektante d-ron Zamenhof mem, cetere nur celante, ke la esperantistaro posedu la tutan materialon en kiel eble plej taŭga kaj superrigardebla formo.

*       *
*

1889

N-ro 1.
paĝ. 15

Z Respondoj al la amikoj[49]

Al s-ro I. V. en T. — Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nu[50], kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraŭ malmulte konata[51] en via urbo! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj amikoj en multaj lokoj, tiam[52] nia afero estus perdita.

N-ro 2.
 
Al s-ro M-n. en G. — Via letero estas subskribita: „Unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto“! Mi efektive memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun demandoj pri la irado de la afero; sed neniam ankoraŭ vi skribis al mi kion vi mem faris por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi min ĉiumonate „kio estis farita“, vi devas en la fino de ĉiu monato demandi vin mem: „kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?“

N-ro 3.
paĝ. 17—18

Z Tutmonda ligo de Esperantistoj[53]

La legantoj memoras, ke ne volante preni sur min la tutan respondecon por la sorto de nia lingvo, mi fordonis ĝin en la manojn de la kongreso, kiu estis esperata laŭ la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo. Sed nun pasis jam pli ol 11/2 jaroj, kaj la kongreso bedaŭrinde ne efektiviĝis, kaj pro la indiferenteco de la instruituloj ĝi jam kredeble neniam efektiviĝos. Dume la afero restis sen kondukanto. Kvankam[54] de multaj flankoj oni sin turnas ankoraŭ ordinare al mi mem kun diversaj proponoj, sed mi ne havas jam la privilegion nek akcepti nek malakcepti la faratajn proponojn kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo. Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto en la lingvo kaj ŝanĝadi ĝin ĉiutage laŭ mia propra volo, tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus. Ankaŭ se mi volus esti mem la kondukanto de la laboroj, la afero ne malproksime irus, ĉar mi, unu sola persono, estas tro malforta. Ni bezonas nun havi ian ligon aŭ akademion, kiu estante kreita de la amikoj mem, estus aŭtoritata por ĉiuj amikoj de nia afero. La kreadon de tia ligo mi intencas nun proponi al niaj amikoj.
El la „Aldono al la Dua Libro“ la legantoj eble memoras ankoraŭ, ke mi konsilis, ke en la okazo se la kongreso Amerika ne efektiviĝos, la amikoj de nia afero faru mem kongreson aŭ fondu akademion ne pli frue ol en la jaro 1893. Ĝis tiu tempo, t. e. en la daŭro de la unuaj 5 jaroj, en la lingvo laŭ mia opinio nenio devus esti ŝanĝata kaj la tuta laborado de la amikoj devus havi la celon nur fortigi kaj vastigi nian aferon. Sed multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori; ili volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. Ili forgesas, ke pacienco estas la unua kondiĉo, sen kiu nia sankta afero povas baldaŭ fali en grandan danĝeron. Mi ripetas, ke mia persona opinio restas ankoraŭ nun tiu sama kiel antaŭe, t. e. ke la kelkajn unuajn jarojn[55] ni ne devas pensi pri plibonigado de la lingvo (kvankam la plej granda parto de la farataj proponoj tute ne plibonigus la lingvon); sed nur pri ĝia fortigado kaj vastigado. Sed ne volante sur min solan preni la tutan respondecon por nia grava afero, ne volante ke oni vidu en mia maniero de laborado aŭtoran obstinecon aŭ la timon perdi la multan monon kiun mi enmetis en nian sanktan aferon, — mi proponas nun mem, ke niaj amikoj jam nun fondu tutmondan ligon, kaj en la manoj de tiu ĉi ligo kuŝos nun la tuta sorto de nia afero. Tiu ĉi ligo estu la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero. La ligo estos kreita de niaj amikoj mem, kaj la decidoj de la ligo prezentos la decidojn de la plejmulto de la amikoj de nia afero. Mi promesas al tiuj ĉi decidoj mian tutan obeon, kaj mi esperas, ke ankaŭ por ĉiuj niaj amikoj la decidoj de la ligo estos sanktaj, kaj neniu, al kiu nia ideo estas kara, volos labori kontraŭ la decidoj de la ligo, se ili eĉ ne plaĉos al li.
En unu el la venontaj numeroj de la „Esperantisto“ mi donos mian projekton de statutoj por la tutmonda ligo de esperantistoj. Sed antaŭ ol mi presos mian projekton, mi petas ke ankaŭ la aliaj amikoj sendu al la redakcio siajn[56] projektojn. Kelkaj el la plej bonaj projektoj estos presitaj en la „Esperantisto“, kaj la projekto, kiu la plej multe plaĉas al niaj amikoj, estos akceptita.
La plej gravaj demandoj, kiuj devas esti priparolitaj en la projektoj, estas:
1. Kio estas postulata por fariĝi membro de la ligo?
2. Kie la ligo prenados la rimedojn materialajn por sukcesa laborado?
3. Kiel devas esti organizataj la kluboj lokaj kaj en kia rilato ili devas stari al la ligo?
4. De kiuj personoj kaj per kia maniero la ligo devas esti administrata?
5. De kiuj personoj kaj per kia maniero devas esti farataj la decidoj tuŝantaj la ŝanĝojn en la lingvo?
La sendotaj projektoj kompreneble ne devas esti sole nudaj respondoj je la donitaj demandoj, sed ili devas klare priparoli la tutan organizacion de la ligo kaj ĝian laboradon. Ni petas sendi la projektojn eble pli frue. Mi estos tre danka al la amikoj, se ili sendos la projektojn en du ekzempleroj: unu al la redakcio de la „Esperantisto“ kaj unu al mi mem.

N-ro 4.
paĝ. 18

Z Letero al la amikoj[57]

Multaj el niaj amikoj kredeble forte miras aŭ eble eĉ koleras min, ke en la lasta tempo mi estas tiel neakurata en la korespondado, en la elsendado de libroj k. c. Multaj leteroj adresitaj al mi restis ankoraŭ sen respondo, kaj ankaŭ la eldonado de la promesitaj verkoj iras tre malrapide. Mi petas, ke la amikoj bonkore min pardonu, ĉar ĝi venas ne el mia kulpo. Mi forlasis Varsovion kaj mi loĝos nun en alia urbo, sed la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankoraŭ pozitive decidita. Ĝis mi min tute ordigos en mia nova loko, pasos ankoraŭ kredeble 2—3 monatoj. En tiu ĉi tempo, malgraŭ mia plej bona volo, mi ne povas esti tute akurata. Mi esperas tial, ke miaj amikoj pardonos al mi mian senvolan neakuratecon kaj malrapidecon. Ankaŭ en nia gazeto mi ne povas en tiu ĉi tempo tiel multe labori, kiel mi volus. En la venonta numero de la „Esperantisto“ mi donos al miaj amikoj mian novan adreson[58]; ĝis tiu tempo (kaj eĉ poste) oni povas ĉiam skribadi al mi laŭ mia adreso malnova. Mi esperas, ke mia neakurateco plej baldaŭ finiĝos.
Koran saluton al la proksimaj kaj malproksimaj.

N-ro 5.
paĝ. 23

Z Respondoj al la amikoj

Al s-ro J. R. kaj aliaj amikoj en Svedujo. — De kelkaj flankoj viaj proponoj estas tre bonaj. En la alfabeto efektive estus utile fari ian ŝanĝon; sed restas la demando, kiel ĝin fari kaj kiu devas kaj povas ĝin fari? Multaj ŝanĝoj estas proponataj al la aŭtoro de ĉiu flanko, ĉiu proponas laŭ sia bontrovo; sed se la aŭtoro volus ĉiutage ŝanĝi la lingvon, tiam la tuta afero ja nenion taŭgos. La aŭtoro ne havas jam la privilegion fari ŝanĝojn laŭ sia opinio, kaj aŭtoritata kompetenta akademio ankoraŭ ne ekzistas. Nun kio restas fari? La respondo estas: 1. la ŝanĝojn, kiujn vi proponas, skribu en formo de artikolo, montrante klare la vojon, per kiu la ŝanĝoj povas esti farataj, kaj tiun ĉi artikolon ni penos presi en la „Esperantisto“, por ke ĉiuj amikoj povu ĝin pripensi kaj priparoli, tiam estos teorie decidita ĉu viaj proponoj estas bonaj; 2. helpu aŭ montru la vojon por baldaŭa fondiĝo de aŭtoritata akademio, kaj tiam viaj proponoj ankaŭ praktike povas baldaŭ esti deciditaj — Ne sufiĉe estas stari sur la flanko kaj montri malbonaĵon: ni devas labori, ke la efektiva aŭ ŝajna malbonaĵo sen danĝero por la afero mem estu baldaŭ anstataŭita per plibonaĵo.

N-ro 6.
 
Al s-ro R. en Biela. — Fari ion por nia afero povas ĉiu, se li eĉ loĝas en la plej dezerta vilaĝo. Se vi faros al vi regulon dissendadi ĉiumonate aŭ ĉiusemajne certan nombron da vortaretoj (kun antaŭparolo) al diversaj personoj, tiam vi alportos al nia afero multe pli grandan utilon, ol multaj el niaj amikoj, kiuj loĝas en grandaj urboj.

N-ro 7.
paĝ. 24

Al s-ro G. en Varsovio. — Ankaŭ al vi mi varmege rekomendas la „vortareton kun la antaŭparolo“. Nia plej grava laboro devas esti ĉiam pligrandigadi la nombron de la personoj, kiuj ellernis nian lingvon; ĉia alia laboro estas flanka. Antaŭ ĉio ni devos penadi, ke nia afero stariĝu sur fortaj piedoj en la mondo; ĉio alia venos jam per si mem.

N-ro 8.
 

Al s-ro R. en Moskvo[59]. — Sinjoro B. estante ankoraŭ en Varsovio havis ĉiam la kutimon, paroladi „ni laboris“, „ni faris“ k. c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li ne alportis ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ sian propran „promeson“ li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas, ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino de ĉiu monato la demandon „kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero“, tiu ne povas sin nomi amiko-laboranto de nia afero, se li eĉ tute bone ellernis la lingvon.

1890

N-ro 9.
paĝ. 27

Z Respondoj al la amikoj

La plej koran gratulon je la venanta nova jaro kaj la plej bonajn dezirojn al ĉiuj amikoj de nia afero. Mi petas pardoni al mi ke mi ne povis sendi kartojn apartajn.

N-ro 10.
 

Al miaj korespondantoj. — Mia nova adreso nun estas: D-ro L. Zamenhof en Cherson (Rusujo). Se iu skribos laŭ mia adreso malnova (Varsovio), mi la leteron ankaŭ ricevos, sed kelkajn tagojn pli malfrue.

N-ro 11.
 
Al s-ro M. en S. Peterburg. — Via energia laborado estas tre laŭdinda; sed via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ[60] la personoj, kiujn vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se vi povus gajni unu aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

N-ro 12.
paĝ. 32

Z Respondoj al la amikoj

Pri la adresoj[61]. — Granda nombro de niaj amikoj ĝis hodiaŭ ne sendis ankoraŭ al la aŭtoro siajn[62] nomon kaj adreson. Tial ĝis hodiaŭ en la „Adresaro“ mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj (aparte ekster Rusujo). Ni ripetas nun per la gazeto nian peton, ke ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto kaj konsentas, ke oni skribu al ili en tiu ĉi lingvo, devas sendi siajn[63] nomon kaj plenan adreson al la aŭtoro de la lingvo Esperanto (Adreso: D-ro L. Zamenhof en Cherson, Russie). Estas tre grave, ke la nomoj de ĉiuj niaj amikoj sin trovu en la „Adresaro“, tre grave por nia afero kaj ankaŭ por la diritaj personoj mem.

N-ro 13.
 

Al kelkaj senkuraĝaj Esperantistoj. — Ne sen intereso por vi eble estos la jena letero de unu el niaj amikoj: „En la komenco mi vane penis trovi en nia urbo amikojn por nia afero; ĉie mi renkontis rifuzon, kaj post kelkaj malfeliĉaj provoj mi jam perdis la kuraĝon kaj ĉesis labori, konsolante[64] min per la opinio, ke la mondo ne estas ankoraŭ matura por nia afero kaj ni devas atendi pli bonan tempon. Sed post kelka tempo mi faris ankoraŭ unu provon, kaj ĝi prosperis al mi trovi unu amikon por nia afero. Kune kun tiu ĉi nova amiko mi nun iris al mia unua rifuzinto kaj ni komencis denove la parolon pri la lingvo Esperanto. Vidante nun ke mi jam ne estas la sola malsaĝulo en nia urbo, la dirata persono denove tralegis la broŝuron, pripensis ĝin pli serioze kaj fariĝis baldaŭ ankaŭ varma amiko de nia afero.“

N-ro 14.
paĝ. 33

Z Pri nia Ligo

Por respondo je nia peto en la No. 3 de la „Esperantisto“ (Decembro 1889) ni ricevis de diversaj flankoj projektojn por la Regularo de la kreota Ligo de Esperantistoj. Al ĉiuj sendintoj ni esprimas nian koran dankon. Sed, laŭ nia opinio, bedaŭrinde neniu el la senditaj projektoj povas esti uzata. Preskaŭ ĉiuj ili havas unu ĉefan eraron: ili estas tro abstraktaj. Tre ofte estas en ili renkontataj la vortoj: „oni“ devas fari, „oni“ devas elekti — sed ne estas dirite kiu kaj kiel. Ne havante ankoraŭ aŭtoritatan juĝantaron, kiu povus konsiliĝi pri la detaloj kaj plenigi ilin, ni devas havi Regularon tute difinitan[65] kaj klaran, por povi jam fari la komencon. La senditaj projektoj estas ankaŭ tiel malegalaj inter si, ke estus tre malfacile elekti, kiu estas pli bona, kaj se ni volus lasi la decidon de tiu ĉi demando al la multaj legantoj, la demando neniam estus finita. Tial por ne perdi tro multe da tempo, ni permesas nun al ni doni nian propran Regularon kaj ni petas por la unua tempo akcepti ĝin tiel, kiel ĝi estas. Se poste montriĝos, ke nia Regularo estas ne praktika, ĝi ja povos poste en ĉiu tempo esti ŝanĝita (laŭ la § 19); sed almenaŭ tiam ni jam scios, kiu povas juĝi pri la Regularo kaj aliformigi ĝin, dum nun ni ne havas ankoraŭ difinitan[66] juĝantaron por elekti inter la projektoj.
Nia Regularo estis preta jam antaŭ kelkaj monatoj; sed antaŭ ol presi ĝin, ni volis aŭdi la opinion kaj la konsilojn de ĉiuj[67] amikoj kaj tial ni petis, ke oni sendu al ni diversajn projektojn, por ke ni povu kompari ilin kun la nia kaj en okazo de bezono fari en nia Regularo kelkajn ŝanĝojn kaj plibonigojn. Nun, traleginte la alsenditajn projektojn, ni vidas, ke ni nenion gravan ellasis en nia Regularo kaj ke ĝi nun povas jam ricevi vivon. Tial ni prezentas nun nian Regularon al niaj amikoj kaj ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se ni hodiaŭ sciigos publike, ke de la tago hodiaŭa la Ligo jam estas fondita. Ni petas la amikojn de nia afero komenci de hodiaŭ ilian laboradon, kaj Dio donos sian helpon al nia penado por la sankta afero.
Nia Regularo estas bone pripensita kaj fondita sur la praktika sperto, kiun nia du-jara publika laborado donis al ni. Nenio nun baras al ni la vojon por jam fari la komencon. Komenci disputadon pri la apartaj flankoj de la Regularo estas laŭ nia opinio superflue, ĉar, ni ripetas: 1) la disputado kaj analizado neniam finiĝus; 2) se kelkaj flankoj de la Regularo poste montriĝos ne praktikaj, la Ligo povos jam mem ilin ŝanĝi sur vojo klara kaj difinita[68], sen disputoj kaj malordoj.
Kelkaj el la plej varmaj amikoj de nia afero estas absolute kontraŭ ĉia kreado de Ligo. Nun kiun obei? Se la aŭtoro havus la materialan eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur sian[69] propran respondecon; sed bedaŭrinde li la eblon ne havas. Tial Ligo devas esti fondita; sed ni ĉiuj veraj amikoj povas ĉiam penadi per nia voĉo kaj agitado retenadi la Ligon de ĉia facilanima paŝo, kaj se nia opinio efektive estas vera kaj praktika, nia voĉo espereble estos obeata. Se tamen nia voĉo restos sen rezultato kaj la voĉo de la plejmulto restos kontraŭ nia opinio, tio ĉi devos montri al ni, ke ni eraras, kaj pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto. Malordon en la afero ni timi ne devos, ĉar malordo venas nur[70] tiam, se batalas du egalfortaj partioj (kiel ekzemple en Volapük la Akademio kaj la Aŭtoro); sed en nia afero estos ĉiam nur unu aŭtoritato (la Akademio, kreita de la amikoj mem) kaj leĝdonanta ĉiam estos nur la voĉo de la plejmulto. Se ni mem obeados al la plejmulto, tiam ankaŭ ĉiuj[71] aliaj obeados al ĝi kaj en nia afero regados[72] ĉiam eterna konsento.
La „Ligo Internacia de Esperantistoj“ estas fondita! Ni esperas ke de la minuto, kiam niaj amikoj finis la legadon de nia nuna artikolo, ili tuj kun sankta energio komencos sian laboradon, t. e. ili penados la plej baldaŭ fondi lokajn klubojn ĉiu en sia urbo. La fondado de kluboj laŭ nia Regularo estas afero tre facila: ĉiu devas nur peni trovi inter siaj amikoj kaj konatoj kiel eble plej grandan nombron da personoj, kiuj promesos ĉiumonate doni kelkan monan oferon por nia afero. Ĝis ĉiu klubo elektos sian reprezentanton kaj kolektantojn, ĉiu amiko de nia afero devas esti mem la reprezentanto kaj kolektanto en la rondeto de siaj konatoj.
Amikoj! En la intereso de la homaro kaj en la nomo de nia sankta granda celo antaŭen al la laboro! Ni esperas ke jam en la venonta numero de nia gazeto ni povos kun ĝojo doni la sciigon[73] pri multaj fonditaj lokaj kluboj. Ni laboru kaj esperu!

N-ro 15.
paĝ. 34—36

Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj[74]

§ 1.La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon[75], kiu, estante sennacia kaj pure homa, servus por ĉiuj komunikiĝoj inter personoj de malsamaj popoloj kaj por ĉiuj verkoj, kiuj havas signifon ne sole por unu lando kaj nacio. La fina celo de la Ligo estos atingita tiam, kiam por ĉiu homo estos sufiĉe, scii ekster sia propra lingvo nur la lingvon neŭtrale homan, por jam sen bezono de ia alia lingvo povi libere kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo.
§ 2.Por neŭtrala lingvo de l’ mondo estas elektita la lingvo „Esperanto“, ĉar ĝi montris sin la plej oportuna por tiu ĉi celo; sed lasi tiun ĉi lingvon en ĝia unua formo aŭ ŝanĝi ĝin dependas de la decidoj de la Ligo.
§ 3.La tuta sorto de la lingvo Esperanto sin trovas en la manoj de la Ligo kaj neniu havas super tiu ĉi lingvo ian personan privilegion aŭ aŭtoritaton. La Ligo povas enkonduki en la lingvon ĉiujn plibonigojn kaj ŝanĝojn, kiuj estos necesaj, kaj la decidoj de la Ligo estas leĝdonantaj por ĉiuj amikoj de la lingvo internacia Esperanto.
Rimarko. Pro la utilo de la afero la Ligo devas penadi, kiom ĝi nur povas, ke ĉiuj perfektigoj en la lingvo Esperanto estu farataj ne per rompado kaj subitaj decidoj, sed sur vojo natura, per riĉigado de la literaturo kaj per ŝtupa elpuŝigado de formoj malbonaj per formoj pli bonaj. Tamen se la Ligo trovos necese fari iajn artajn ŝanĝojn en la lingvo, ĝi povas en ĉiu tempo ĝin fari, kaj neniu alia ekster la Ligo havas ia rajton tion ĉi fari. Sed por gardi la lingvon de ŝanĝoj tro oftaj aŭ ne tre bezonaj kaj ne sufiĉe pripensitaj kaj elprovitaj, — en la regularon estas enkondukitaj la §§ 15 kaj 16.
§ 4.Por fariĝi membro de la Ligo, estas sufiĉe doni sian adreson al ia el la lokaj kluboj de la Ligo kaj promesi pagadi ĉiumonate ian sumon da mono (laŭ la voĉo kaj volo) al tiu persono, kiu en la nomo de la loka klubo ĉiumonate venados por kolekti la pagojn. La membroj, kiuj alskribiĝis al ia klubo en alia urbo, devas mem alsendadi ĉiumonate sian pagon al la estro de tiu klubo.
Rimarko.Por ke al la Ligo povu facile aliĝi ĉiu eĉ la plej indiferenta persono, kiu ial ne volas aparteni al ia „ligo“ aŭ „klubo“, la membroj de la Ligo estas nomataj simple „oferantoj“ kaj iliaj pagoj estas publikigataj en la raporto de la Ligo sub la nomo de oferoj. La membroj, kiuj volas stari tute flanke, povas eĉ postuli, ke iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. En la afero de la Ligo la membroj anonimaj aŭ pseŭdonimaj havas tiujn samajn rajtojn, kiel la membroj nekaŝitaj.
§ 5.La Ligo konsistas el apartaj lokaj kluboj, kiuj estas fondataj en diversaj urboj kaj urbetoj per la iniciativo de la tie loĝantaj amikoj de la lingvo tutmonda.
Rimarko.En unu sama urbo povas ekzisti kelkaj kluboj.
§ 6.„Klubo de la Ligo de Esperantistoj“ estas nomata ĉia kolekto da personoj, kiuj alportas al la kaso de l’ Ligo ne malpli ol 20 pfenigojn „germanajn“ ĉiumonate de ĉiu klubano kaj elektas inter si iun reprezentanton, per kiu ili deziras komunikiĝadi kun la centra komitato (Akademio) de l’ Ligo kaj kun la aliaj kluboj. Tuj kiam la kasisto de l’ Ligo ricevis de la nove fondita klubo la unuan enporton kaj la adreson de la reprezentanto, la klubo tuj eniras en la Ligon kaj pri ĝia fondiĝo kaj pri la adreso de ĝia reprezentanto estas publikigate en la plej proksima numero de l’ organo de la Ligo.
Rimarko I.Tiuj kluboj kiuj pro iaj katizoj (ekzemple pro la kondiĉoj de ilia lando) ne volas publike esti konataj sub la nomo „klubo“, povas esti enportataj en la gazeton de l’ Ligo sub la privata nomo de ilia reprezentanto (en tia okazo anstataŭ „En la urbo N. estas fondita klubo, kies reprezentanto estas s-ro A.“ en la gazeto estas dirata: „S-ro A. el la urbo N. kaj kelkaj liaj amikoj alsendis .... frankojn kaj promesis oferadi ĉiumonate por la lingvo tutmonda ne malpli ol 20 pfenigojn de ĉiu klubano“). Tiaj privataj „oferantoj“ havas ĉiujn rajtojn de klubo.
Rimarko II.La organo de la Ligo estas „La Esperantisto“.
§ 7.En ĉiuj komunaj aferoj de la Ligo, kie estas postulata voĉdonado de la apartaj kluboj (ekzemple ĉe la ĉiujara elektado de Akademio k. c.), ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 20 klubanojn[76] ĝi havas.
§ 8.Ĉiu klubo elektas inter si unu aŭ kelkajn personojn, kiuj prenas sur sin la devon kolektadi la 1-an de ĉiu monato la monatajn pagojn de la membroj (oferantoj) de tiu klubo. Tiu ĉi mono estas alportata al la reprezentanto de la klubo, kiu la tutan kolektitan sumon kune kun la nomaro de la oferintoj kaj kun la montro, kiom ĉiu el ili enportis, sendas ĉiumonate al la kasisto de la Ligo; la kasisto publikigas ĉiumonate en la gazeto de l’ Ligo la komunan sumon ricevitan de ĉiu klubo, kaj la detalan nomaron li konservas ĉe si, por poste ĝin uzi ĉe la kunmetado de la detala ĉiujara kalkula raporto (vidu § 17).
§ 9. Ĉiu klubo laboras tute memstare kaj, se ĝi volas, ĝi povas ekster la regularo komuna de la Ligo ellabori por si ankaŭ sian propran regularon. La diversaj kluboj inter si korespondas, konsiliĝas, helpas unu al la alia sed trovas sin en nenia dependeco unu de la alia aŭ de la Akademio.
§ 10.La aferoj tuŝantaj la tutan Ligon, kiel ekzemple la perfektigado de la lingvo Esperanto aŭ la uzado de la kaso de l’ Ligo, sin trovas en la manoj de la Akademio Esperantista[77], kiu konsistas el 10 personoj, kiuj estas ĉiujare nove elektataj per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo.
§ 11.La Akademio jam mem inter si elektas prezidanton, sekretarion kaj kasiston.
§ 12.La elektado de la Akademio Esperantista estas farata en la sekvanta maniero; ĉiu kiu deziras fariĝi membro de la Akademio, dissendas ne pli malfrue ol en la monato Septembro al ĉiuj kluboj sciigon pri sia deziro kaj ankaŭ pri sia aĝo kaj profesio. Apogante sin sur la tiel ricevitaj sciigoj kaj ankaŭ sur sia propra pripensado kaj konsiliĝado kun la aliaj kluboj, ĉiu klubo kunmetas nomaron de 10 personoj, kiujn ĝi proponas elekti en la Akademion. Tiun ĉi nomaron ĉiu klubo alsendas ne pli malfrue ol ĝis la 15-a de Decembro al la sekretario de la Akademio. La nomaroj ricevitaj de ĉiuj kluboj estas presataj en la organo de l’ Ligo, kaj tiuj 10 kandidatoj, kiuj ricevis de ĉiuj kluboj la plej multe da voĉoj (pri la voĉoj vidu § 7) estas publikigataj kiel elektitaj en la Akademion por la sekvanta jaro. Se la rezultato de la elektado estas ne klara pro tio, ke kelkaj personoj ricevis egalan nombron da voĉoj, tiam la Akademio dume estas kreata el la personoj elektitaj sendispute, kaj la kandidatoj disputataj estas ripete balotataj.
§ 13.Se en la mezo de l’ jaro iu el la membroj de la Akademio eliras, tiam alian membron sur lian lokon elektas jam la Akademio mem.
§ 14.Ĉiuj decidoj de la Akademio estas farataj en la sekvanta maniero: se ia persono (tute egale ĉu ĝi apartenas al la Akademio aŭ ĉu ĝi eĉ estas tute flanka) volas fari al la Akademio ian[78] proponon, ĝi sendas tiun ĉi proponon al ĉiuj 10 membroj de la Akademio (iliaj adresoj estos al ĉiuj konataj). Ricevinte tian proponon, ĉiu Akademiano sciigas la sekretarion de la Akademio, ĉu li konsentas je la farita propono aŭ ne. Se montriĝas, ke pli ol duono de la Akademianoj donis la voĉon por la akcepto de la farita propono, tiam tiu ĉi propono estas presata en la organo de l’ Ligo, ricevas leĝan forton sub la nomo de „decido de la Ligo“, kaj la prezidanto de la Ligo devas peni pri la plenumado de la farita propono.
§ 15.Se la Akademio decidis fari ian artan ŝanĝon en la lingvo Esperanto, tiu ĉi decido ricevas leĝan forton ne pli frue ol post paso de 3 monatoj post la publikigo de la decido de la Akademio (tio ĉi estas por gardi la lingvon de facilanima kaj ne pripensita rompado kaj por doni al la tuta Ligo eblon bone pripensi kaj priparoli la proponitajn novenkondukaĵojn[79].
§ 16.Se unu el la kluboj trovos, ke la reformo proponita de la Akademio estos malutila al la lingvo, aŭ ke la utilo de tiu reformo estos tiel sensignifa, ke ĝi ne rekompencos la maloportunon, kiu estas ligita kun ĉia arbitra rompado de la lingvo, tiu klubo povas meti la proponitan reformon al la voĉdonado de ĉiuj kluboj, kaj se antaŭ la fino de 3 monatoj de la tago de publikigo de l’ decido de la Akademio montriĝos, ke pli ol duono de la kluboj donis sian voĉon kontraŭ la decido de l’ Akademio, tiam tiu ĉi decido estas neniigata[80].
§ 17.En la fino de ĉiu jaro la Akademio presas raporton pri la tuta laborado de la Ligo kaj pri la stato de la kaso de l’ Ligo por la pasinta jaro kaj dissendas tiun ĉi raporton al ĉiuj kluboj por senpaga disdono al ĉiuj membroj (oferantoj).
Rimarko I.En la ĉiujara kalkula raporto devas esti ankaŭ montrita, kiom en la daŭro de la tuta jaro en la kason envenis de ĉiu membro (oferanto) aparte, por ke ĉiu povu vidi kalkulon de la tuta mono, kiun li enportis.
Rimarko II.Se pro kondiĉoj de la lando, en kiu la klubo sin trovas, estas neoportune sendi al la klubo multajn ekzemplerojn de la raporto, al ĝi necese devas esti sendita en kovrita koverto almenaŭ unu ekzemplero por montri ĝin al ĉiuj membroj (oferantoj) de la klubo.
§ 18.La elektado de la unua Akademio estos farata tiam, kiam la nombro de la kluboj de l’ Ligo atingos 25. Ĝis la elekto de la unua Akademio la „Provizora Administra Komitato“ konsistas el sinjoroj:

Hugo Barbeck,
Chr. Schmidt kaj
Joseph Gagel (ĉiuj en Nürnberg).

Sed antaŭ ol estos kreita la unua Akademio, en la lingvo Esperanto povas esti farata nenia eĉ la plej malgranda ŝanĝo.
§ 19.La Ligo estas oficiale fondita kaj la nuna Regularo de la Ligo[81] ricevas leĝan forton de la tago, kiam ĝi estis publikigita en la gazeto „La Esperantisto“. Se poste estos necese fari ian ŝanĝon en la Regularo de la Ligo, tiu ĉi ŝanĝo povas esti farata nur post la voĉdonado de ĉiuj kluboj de l’ Ligo, se montriĝos, ke ne malpli ol 3/4 de ĉiuj donitaj voĉoj konsentis je la proponita ŝanĝo.

N-ro 16.
paĝ. 49—50

Leopold Einstein

Wüster: Einst
Kutime orti citas ĉi tiun artikolon kiel „Nekrologo por Leopold Einstein“. Ĝi estas represita en „L’ Espérantiste“ de L. de Beaufront 1890 kaj de tie en „Germana Esperantisto“, 3. jaro, paĝ. 13—14 kaj 25—26.
[Einstein laŭ la „funebra sciigo“ sur paĝ. 48 de „La Esperantisto“ mortis la 8-an de Septembro 1890.]

Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nürnberg post longa kaj malfacila suferado, sinjoro Leopold Einstein, unu el la plej varmaj kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“, „Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen“ kaj diversaj artikoloj en germanaj gazetoj. La mortinto estis la unua, kiu donis antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo. Ĝis nia lingvo estis publikigita, li estis varmega volapükisto, batalis por Volapük kun fervoro kaj energio, kaj li tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo. (Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj por Volapük.) Jam de la komenco li sendis la tutan malfortecon de la volapüka vortaro, sed, ne esperante, ke tiu ĉi demando estos iam solvita pli bone, kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur efemeraj nepripensitaj provoj, kiuj volas detrui Volapükon, sed donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran laboradon kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte antaŭ 2 jaroj okaze la unuan libron de nia lingvo kaj la „Duan Libron“, li tute ŝanĝiĝis. Malgraŭ lia aĝo (li havis tiam kvindek kvar jarojn), li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon kaj fariĝis ĝia varmega amiko. „La demando de lingvo tutmonda“, — li skribis al ni kelkan tempon poste, — „estas fine absolute solvita, kaj ĝoje mi sendas al vi koran gratulon pri tiu ĉi solvo. Kion mi longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapük, mi diris al mi, ke unu duono de tiu ĉi lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la dua duono (la vortaro) estas malbona; sed mi timis ke nenio povos esti perfekta kaj unu parto devos suferi je la kosto de la dua. Sed en la ,Internacia‘[82], la unua parto kaj la dua estas solvitaj tre bone, kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: la demando de lingvo internacia estas fine absolute solvita! Ĉar neniam povos esti kreita gramatiko pli simpla, ol en la Internacia, kaj nenia vortaro de lingvo internacia povos esti logike konstruita sur aliaj principoj, ol en la vortaro de la Internacia. Se en la Internacia estos eble trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj, kiuj kun la tempo estos facile bonigitaj sen bezono rompi la sistemon. Kia ajn estos la estonta lingvo de l’ mondo, estas tute sendube, ke ĝi povas esti nur la Internacia aŭ en ĝia nuna formo, aŭ en formo iom ŝanĝita, nur en detaloj, sed ne en la fundamento. Alia fundamento estas ne ebla, kaj tial mi nun povas tute trankvile labori, ne timante jam, ke mi devos iam defali de la sistemo.“
Jam ok semajnojn post la aliĝo de Einstein eliris prese lia verko „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“, kiu elvokis konfuzon inter la volapükistoj, kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton de ilia flanko. Ne povante respondi ion gravan kontraŭ la verko de Einstein, ili komencis batali kontraŭ li per la plej sentaktaj personaj atakoj kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj, la mortinto daŭrigis energie bataladi; per vasta korespondado kaj dissendado de verkoj li serĉis amikojn por nia afero, kiom kaj kie li povis, kaj jam kelkajn monatojn post lia unua verko eliris lia verko polemika „Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen“. Li havis la intencon komenci vastan sisteman agitadon per publikaj legadoj en diversaj urboj; sed bedaŭrinde la sorto ne permesis al li tion ĉi fari; malfacila malsano alforĝis lin baldaŭ al la ĉambro; doloroj kaj suferoj ne permesis al li pli labori. Eĉ sian korespondadon li estis devigita preskaŭ tute ĉesigi, kaj nur al ni li de tempo al tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro; tra la suferoj de l’ maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne povante jam labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En la komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte skribadis al ni pri siaj planoj por la estonteco, pri la intencataj paroladoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis la esperon kaj skribis al ni, ke li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por si mem nenian esperon, li skribis al ni antaŭ kelkaj monatoj: „Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ, baldaŭ en ĝia tuta beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj en malfacila batalo, ne perdu la kuraĝon kaj laboru. Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon“. Skribante pri la malvarma printempo, kiu malhelpis lin uzi la freŝan aeron, li aldonis: „La vintro ne volas foriri kaj obstine batalas kontraŭ la alvenanta somero; sed malgraŭ la nuboj kaj la frostoj la somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj malfacilaĵoj povos malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon“. Ankoraŭ en la mezo de Aŭgusto ni ricevis de li leteron, skribitan per laca mano, kaj en la komenco de Septembro ni ricevis la malĝojan sciigon pri lia morto. Paco al via cindro, nia kara frato kaj kunbatalanto!

N-ro 17.
paĝ. 52

Z Respondoj al la amikoj

Pri la „Respondoj al la amikoj“. — Ni rekomendas al la legantoj la rubrikon „Respondoj“. La Respondoj ne havas karakteron personan (ĉar personajn respondojn ni donas per leteroj), sed ĉiu respondo povas ĉiam ekster la adresato havi intereson ankaŭ por aliaj legantoj.

N-ro 18.
 

Al s-ro B. en Moskvo. — Pri la „Ligo de Esperantistoj“ kaj pri mia rilato al ĝi mi donas artikolon en unu el la venontaj numeroj. La Regularo estis efektive verkita de mi[83]; sed, danke unu eraron en la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la klubo Nurnberga ne bonaj, kaj, ne havante la eblon konsiliĝi kun mi pri tiuj ĉi punktoj, la klubo ŝanĝis la diritajn punktojn laŭ sia propra opinio. Kvankam la intencoj de la klubo estis bonaj kaj la ŝanĝoj ŝajnis tre malgrandaj kaj malgravaj, tamen efektive ili donis al la Regularo tute alian karakteron, ol ĝi devis havi. La afero estos klarigita kaj rebonigita en la venontaj numeroj. — Legante iafoje en la „Esperantisto“ artikolojn kun proponoj de diversaj ŝanĝoj en nia lingvo, vi tute vane timas, ke ni jam havas la intencon fari facilanime rompojn kaj ŝanĝojn en la lingvo. Vi povas esti tute certa, ke antaŭ ol ni decidiĝos fari ian eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la lingvo, ni ĝin longe kaj bone priparolos kaj prijuĝos publike, kaj ia ŝanĝo estos farita nur tiam, se ĝi montriĝos efektive necesa kaj se ĝi post matura priparolado estos akceptita de ĉiuj amikoj sen disputo kaj sen malordo. La artikoloj kun proponoj de ŝanĝoj, kiujn ni iafoje presas (kvankam la plej grandan parton de ili ni persone tute ne povas aprobi), ne havas ankoraŭ ian signifon praktikan — ili estas nur teoriaj preparoj, por ke iom post iom montriĝu, kiaj ŝanĝoj estas efektive necesaj kaj trovas la plej multe da sendisputaj aprobantoj, kaj por ke la proponoj, nun ankoraŭ eble erarantaj kaj ŝanceliĝantaj, lumigu la aferon ĉiuflanke kaj donu la puŝon al la ellaboriĝo de proponoj efektive kaj sendispute utilaj. En la venontaj numeroj ni donos kritikan analizon de ĉiuj proponataj ŝanĝoj en la lingvo kaj nian opinion pri tiuj proponoj kaj ni montros la vojon, per kiu la ŝanĝoj plej necesaj povos esti enkondukitaj sen ia malutilo al nia afero kaj sen rompado.

N-ro 19.
 
Al s-ro P. en Saratov. — Mi miras, ke mi jam longan tempon havas de vi nenian leteron. En la lasta tempo mi ofte rimarkas, ke leteroj skribitaj de amikoj al mi aŭ de mi al amikoj — perdiĝas en la vojo, kaj de tio ĉi venas neatenditaj malagrablaĵoj. Ricevinte de mi nenian respondon je sia vasta letero, la korespondanto ofendiĝas aŭ timas, ke li estas maloportuna al mi per sia skribado, kaj tial li ĉesigas sian korespondadon. Sed se iu ne ricevas de mi respondon, la kulpo plej parte estas ne mia. Per ĉiu, eĉ per la plej sensignifa, letero la amikoj de nia afero alportas al mi ne malkontenton, sed nur plezuron, kaj mi respondas ĉiun leteron, kiam mi nur trovas minuton da tempo. Tial mi nun uzas la okazon kaj petas ĉiujn, kiuj skribas al mi leterojn kaj ne ricevas respondon, — ke ili ne vidu en ĝi ian malĝentilecon aŭ fierecon de mia flanko, sed ke ili diru al si simple: kredeble li ne ricevis mian leteron aŭ mi ne ricevis lian respondon, kaj tial mi skribu al li ankoraŭ unu fojon. Al mi oni povas skribi leterojn eĉ la plej longajn: tamen se mi mem iam skribas tro mallonge aŭ malfrue, oni volu pardoni al mi, ĉar mia tempo estas tre okupita.

N-ro 20.
 

Al s-ro P. en Kjaĥta. — Mi ŝanĝis mian loĝejon, kaj tial leteroj al mi devas nun esti adresataj ne „Przejazd No. 9“, sed: „Nowolipki No. 21“. Sed la plej bone kaj la plej certe estas adresadi la leterojn ĉiam simple: „Al D-ro L. Zamenhof en Varsovio“. Leterojn kun tia adreso mi ĉiam ricevados la plej akurate, kie ajn mi loĝos.

N-ro 21.
paĝ. 53

De la redakcio[84]

Kelkaj malfacilaĵoj, ne eviteblaj ĉe la transiro de gazeto el unuj manoj al aliaj kaj de malnova ordo al nova, kaŭzis unu malagrablan eraron en la No. 10 de nia gazeto. Pro kaŭzoj tute ne dependantaj de ni la numero eliris tre malfrue kaj en ĝia titolo mankis la vortoj „numero Julia“ kaj danke tiun ĉi mankon nia enkonduka artikolo fariĝis nekomprenebla kaj stranga. Nun ni jam faris ĉion, por ke tiaj eraroj ne ripetiĝu. Sed por rompi unu fojon kun la malnova ordo kaj kun la konfuzoj ligitaj kun ĝi, ni decidis fari la jenon: ĝis Januaro ni eldonos nur la numerojn 11 kaj 12, tiel ke la dua jaro de l’ eldonado (de No. 13) komenciĝos de Januaro kaj la abonado nun povos esti kalkulata de Januaro ĝis Januaro. Jam de la No. 13 la numeroj elirados regule en la komenco de ĉiu monato kaj en grandeco duobligita.
Tiel tri monatoj perdiĝis kaj ne estas jam tempo realpeli ilin. Sed la abonantoj de tio ĉi nenion perdos, ĉar ĉiu ricevos tiom da numeroj, por kiom li pagis, nur anstataŭ Junia, Julia kaj Aŭgusta li ricevos la numerojn kun datoj de Oktobro, Novembro kaj Decembro. La abonantoj de tio ĉi nur gajnos, ĉar anstataŭ atendi ĝis la No. 16, nia gazeto akceptos sian novan plibonigitan formon jam de la No. 13-a.

N-ro 22.
paĝ. 53—54

Pri la Ligo

Kune kun la No. 5 de la „Esperantisto“ la abonantoj de tiu ĉi gazeto ricevis cirkuleron de la klubo esperanta en Nürnbergo kun la sciigo, ke estas fondita Ligo internacia de esperantistoj kaj estas elektitaj prezidanto, sekretario kaj kasisto, pri kies akceptado kaj sankciado oni petas la legantojn. La legantoj ekmiris, kaj baldaŭ komencis venadi demandoj kaj protestoj. La N-ro 6 de la „Esperantisto“ ŝajne alportis klarigon de tiu ĉi enigmo, donante en mia nomo Regularon de la Ligo, antaŭparolon al tiu ĉi Regularo kaj klarigan leteron pri la cirkulero Nürnberga. Tamen efektive la afero ĝis nun ankoraŭ tute ne estas klarigita. Kelkaj cirkonstancoj, ne dependantaj de mi, donis al la tuta afero alian karakteron ol ĝi devis havi, kaj ne pli frue ol hodiaŭ mi havas la okazon paroli pri la Ligo pli vaste.
Sciante, kiel grava en ĉia afero estas laborado kunigita, mi pro- ponis en la N-ro 3 de la „Esperantisto“ fondi Ligon internacian de niaj amikoj. Kelkan tempon post la preso de mia propono mi trovis min persone en tia nedifinita situacio, ke mi ne sciis, kie kaj kiam mi devos loĝi kaj ĉu mi povos en la daŭro de kelka tempo aktive preni parton en nia afero. Tial, timante ke nia afero ne rompiĝu en la mezo, mi decidis rapidigi la kreiĝon de la Ligo kaj, ne perdante tempon, mi sendis al la redakcio de la „Esperantisto“ mian propran Regularon kune kun antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia rapidado. Ricevinte mian Regularon, la redakcio de la „Esperantisto“ dissendis sian nemotivitan cirkuleron pri la fondiĝo de la Ligo kaj pri la Provizora Komitato. La No. 6 alportis mian Regularon, sed tiu ĉi Regularo, subskribita de mia nomo, estis por mi mem ne malgranda surprizo, ĉar mi trovis en ĝi kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la afero tute alian fizionomion[85].
Tiuj ĉi malfeliĉaj ŝanĝoj estis pura blinda okazo. Por ke la legantoj ne pensu, ke la redakcio ilin faris en ia malbona intenco, mi diros antaŭ ĉio kelkajn vortojn pri la kaŭzoj de tiuj ĉi ŝanĝoj. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la redakcio ne bonaj kaj elvokis la timon, ke la Regularo estos ne bone akceptita aŭ tute ne efektivigebla. En ĉia alia tempo la redakcio kredeble skribus al mi sian opinion, mi responde klarigus al ĝi la signifon kaj la celon de la demandaj punktoj kaj ĉio fariĝus bone. Sed en la tiamaj cirkonstancoj la konsiliĝo devus okupi tro multe da tempo, kaj la tempo ŝajnis tre kara. Tial, por ne perdi tempon, la redakcio faris mem kelkajn ŝanĝojn en la punktoj, kiuj ŝajnis al ĝi ne bonaj; la redakcio povis ĝin fari kun tiom pli granda rajto, ke la ŝanĝoj je l’ unua rigardo efektive ŝajnis tre malgravaj kaj sensignifaj kaj povantaj havi nenian influon sur la komunan karakteron de la Regularo. Sed bedaŭrinde tiuj ĉi ŝanĝoj, je l’ unua rigardo tiel malgravaj, donis rezultaton tute neatenditan.
Mi ne analizos la tutan signifon de la faritaj ŝanĝoj, mi diros nur kelkajn vortojn pri ilia komuna karaktero. Verkante mian Regularon (kiun mi longe pripensadis), mi havis antaŭ la okuloj la specialan situacion, en kiu sin trovas la plej granda parto de niaj amikoj, kaj la sperton, kiun donis al mi mia trijara laborado en nia afero. Ne estante kaj ne povante ankoraŭ esti societo oficiala, havante siajn membrojn en diversaj landoj sub diversaj leĝoj kaj kondiĉoj, nia Ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj. La ĉefaj principoj, sur kiuj mi fondis mian Regularon, estis:
1. Nia lingvo, kiel ĉia alia lingvo, la plej bone devus esti tute libera kaj sendependa de ĉia leĝdonanta institucio kaj disvolviĝadi laŭ vojo natura; sed se ni jam transdonas la sorton de nia afero al ia institucio, ni povas ĝin fari nur tiam, kiam ni vidas, ke tiu ĉi institucio estas jam sufiĉe forta, ordigita kaj elprovita; ĉar alie ni riskas facilanime kaj malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis jam tiom multe da malfacila laboro kaj oferoj. Nia Ligo en tiu ĉi rilato tute ne povas esti komparata kun aliaj societoj (kaj sur tiun ĉi punkton mi ripete turnas la atenton de kelkaj amikoj): ĉia societo havas la celon krei ion, kio ankoraŭ ne ekzistas; al la entreprenita afero ĝi donas, kion ĝi povas, kaj akceptas de ĝi nenion; tial ĝi povas komenci sian funkciadon eĉ ĉe la plej malgranda nombro da membroj kaj ĉio, kion ĝi faras, estas nur pura gajno. Sed nia Ligo devas transpreni aferon jam kreitan kaj jam sufiĉe fortan, kaj la sorton de tiu ĉi afero ni jam ne povas blinde transdoni al ia malgranda malforta grupeto da homoj ne preparitaj kaj ne elprovitaj. Ĉar tiam per la transiro anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun: forton neniu el la malgranda grupeto povos al ĝi doni, sed rompadon, malordon kaj malkonsenton ĉiu alportos aparte, kaj post kelkaj semajnoj nia floranta kaj pace progresanta afero fariĝus publika ridindaĵo. Tial laŭ mia Regularo la sorto de nia afero devus transiri en la manojn de la Ligo ne pli frue ol kiam tiu ĉi lasta atingos la forton de almenaŭ 7500 frankoj ĉiujare (25 kluboj po 25 frankoj ĉiumonate); ĉar a) kiam la Ligo atingos tian forton, tio ĉi montros, ke ĝi kreskas regule kaj sendispute kaj la ordo en ĝi estas sufiĉe elprovita; b) la malgrandaj maloportunecoj aŭ disputoj, kiuj tiam eble ankoraŭ restos, estos kovritaj per la grava forto materiala, kiun la Ligo alportos al la afero. Ĝis tiu tempo laŭ mia Regularo la sorto kaj la bona nomo de nia afero devus dependi de nenia institucio kaj nia Ligo devus esti libera kuniĝo de apartaj sendependaj kluboj.
2. La plej grava rajto de la membroj kaj kluboj — la elekto de la estonta leĝdonanta kaj administranta akademio — devas esti en la manoj de la personoj, kiuj efektive subtenas nian aferon, kaj ne en la manoj de personoj, kiuj sub la influo de unu minuto permesis enskribi ilian nomon, pagis kelkajn pfenigojn kaj poste forgesas pri la afero. Tial mi en mia Regularo mezuris la grandecon de la voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj aŭ de la promesitaj pagoj, sed laŭ la grandeco de la efektive enportitaj oferoj („ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 25 frankojn ĝi alportis al la kaso de l’ Ligo, kalkulante la sumon de la komenco ĝis la tago de la voĉdonado“[86]. Tio ĉi estas ne sole la plej justa, sed ankaŭ la plej facila maniero de mezurado; ĉar la ĉiumonataj enportoj estos ĉiam presataj, ĉiu povos ĉiam sendispute difini la grandecon de la voĉoj de ĉiu klubo, dum alie kontrolo estos tute ne ebla kaj eternaj disputoj kaj malordoj estos neeviteblaj. (Ne sole flanka persono ne povos kontroli la nombron de la membroj en ĉiu klubo, sed ĉiu aparta klubo mem neniam povos scii, kiom da membroj efektivaj kaj kiom fiktivaj ĝi havas.)
3. Estus ne prudente difini ian egalan pagon por ĉiuj membroj; ĉar difinante tro grandan pagon, ni perdos multajn membrojn kaj difinante tro malgrandan — ni perdos multan monon de la flanko de la pli riĉaj membroj, kiuj facile povus pagi pli multe. Sed en tia okazo pli granda pago devas esti ankau ligita kun pli grandaj rajtoj. Tio ĉi ankaŭ povas esti atingita nur tiam, se ni mezurados la nombron de la primitivaj voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj, sed laŭ la grandeco de la pagoj. (Unu amiko skribis al ni, ke ne konvenas kalkuli la grandecon de la voĉoj laŭ la enportita mono; sed alian pli bonan manieron de mezurado ni ja ne havas, ĉar mezuri la moralajn meritojn de ĉiu aparta membro estas ja tute neeble. Cetere la funkciistojn [kiel ekzemple Akademianojn, prezidantojn de kluboj k. c.] ni devas elekti laŭ iliaj personaj meritoj, sed la simplaj membroj de la Ligo estas ja nur simplaj matematikaj grandoj, por kiuj ni devas havi ian difinitan mezuron, kaj anstataŭ mezuri simple laŭ la kapoj [t. e. laŭ la enskribiĝoj, tute sensignifaj, kiel montris al ni la sperto kun la „Promesoj“], estus jam per si mem multe pli juste kaj pli prudente mezuri laŭ la fortoj, kiujn ĉiu kapo alportas, eĉ se la aliaj kondiĉoj ne postulus tian mezuradon.)
4. La grandeco de la voĉoj devas dependi de la grandeco kaj ne de la formo de la enportitaj oferoj; ĉar ne parolante jam pri tio, ke la esenco estas ĉiam pli grava ol la formo, la formo ofte dependas ne de nia volo, sed de aliaj cirkonstancoj (la leĝoj de l’ lando, la tempo k. c.). Tial mi diris en mia Regularo, ke la interna organizacio de ĉia aparta klubo dependas tute de la volo kaj decidoj de tiu ĉi klubo mem, kaj por la Ligo estas gravaj nur la rezultatoj. „Ĉiuj enportitaj 25 frankoj havas unu voĉon (mi ripetas, ke tio ĉi estas nur voĉo elektanta), tute egale ĉu ili venas kune de cent personoj aŭ de unu persono; ĉu ili venas sub la nomo ,pago de klubanoj‘ aŭ ofero de unu persono k. c“. Sendi monon estas permesite en ĉiu lando, sed esti „klubano“ estas en kelkaj landoj severe malpermesite. Tial se ni volus doni voĉon nur al tiu, kiu estas oficiale enskribita kiel „klubano“, ni eble morgaŭ vidos, ke ia sensignifa nenion faranta persono en ia malgranda germana urbeto post unuhora laborado havos 5 fojojn pli multe da voĉoj ol la tuta Rusujo, kiu havas 9/10 de ĉiuj niaj amikoj; ĉar laŭ la nun ŝanĝita Regularo li kolektos nur 100 personojn (eble 100 malgrandajn infanojn), kiuj nenion farante kaj nenion pagante — devos nur konsenti, ke oni ilin enskribu kiel „klubanojn“, li pagos por ĉiuj 100 personoj kune unufoje 20 markojn — kaj en unu horo li ricevos 5 voĉojn en la Ligo, dum la tuta Rusujo kun ĝiaj multaj efektive laboremaj amikoj, kun ĝiaj konstantaj grandaj oferoj k. c. eble ne havos tuta kune eĉ unu voĉon, ĉar danke la leĝojn de l’ lando eble en la tuta Rusujo ne troviĝos 20 personoj, kiuj volus esti enskribitaj kiel „klubanoj“.
Tio ĉi estas la plej gravaj principoj, sur kiuj mia Regularo estis fondita. Ĉiuj aliaj punktoj estas multe malpli gravaj, ĉar ili tuŝas nur aferojn estontajn, kiujn ĝis ilia uzado ni havus ankoraŭ la eblon kelkfoje priparoli kaj ŝanĝi. Bedaŭrinde la ŝanĝoj faritaj en mia Regularo tuŝis rekte la fundamenton kaj tiel ŝajne tre malgrandaj kaj malgravaj ŝanĝoj per unu bato detruis ĉiujn plej gravajn principojn de mia Regularo kaj donis en mia nomo ordon, kiu laŭ mia opinio baldaŭ kondukus nin ne al potenco, sed al ruino.
Tian Regularon por nia Ligo mi neniel povus aprobi. Tre povas esti, ke mia Regularo estas ankaŭ tute erara kaj ankaŭ kondukus nian aferon en danĝeron; sed en mia mi almenaŭ mem la erarojn ne vidas, dum en la Regularo ŝanĝita mi vidas ilin klare kaj ne povas kun pura konscienco lasi sub ĝi mian nomon. La klubo Nürnberga faris la ŝanĝojn sen ia aparta intenco kaj nenion havus kontraŭ tio, se mi nun reenkondukus mian Regularon neŝanĝitan. Restus nun al mi nur represi mian Regularon en tiu formo, kiun ĝi havis antaŭ la faritaj ŝanĝoj. Sed la sperto de la lasta tempo estas tro grava, por ke ni povu lasi ĝin senatente. Kio antaŭ nelonge ankoraŭ ŝajnis disputebla nur en detaloj kaj en la formo, nun ĉiam pli kaj pli montriĝas disputebla en la principo mem. La historio de la lastaj 5—6 monatoj ĉiam pli kaj pli elmovas la demandon: „ĉu entute la Ligo estas necesa por nia afero, ĉu ĝi ne alportos pli da malutilo ol da utilo?“

(Fino venos[87].)



N-ro 23.
paĝ. 54—55

Artikoletoj[88]

Sinjoro Fr. Vl. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ „h“ — apostrofon returnitan post la litero; ekzemple „ac‘eti“ anstataŭ „aĉeti“ aŭ „acheti“. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.

N-ro 24.
 

Unu el la plej gravaj malhelpoj en la vastigado de nia afero estas la cirkonstanco, ke oni preskaŭ nenie povas ricevi la lernolibrojn de nia lingvo. Tiun ĉi plendon ni ricevas de diversaj flankoj preskaŭ ĉiutage. La plendoj estas tute pravaj, ĉar kiel ni povas esperi, ke la nombro de niaj amikoj rapide kresku, se ni ne sole ne sufiĉe batalas kontraŭ la indiferenteco kaj ekscitas la publikon, sed eĉ tiuj, kiuj volas konatiĝi kun nia afero, ne havas la eblon? „Leginte en la gazeto X pri la lingvo Esperanto, mi volis konatiĝi kun ĝi kaj iris al ĉiuj libristoj de nia urbo, sed nenie mi povis ricevi lernolibron aŭ eĉ sciiĝi, al kiu mi devas min turni por ricevi tian lernolibron. Nur per okazo mi sciiĝis pri via adreso kaj turnas min al vi“. Tiajn leterojn ni ofte ricevas, kaj la leteroj ordinare estas akompanataj je la konsilo, ke la aŭtoroj de verko en Esperanto, precipe la aŭtoroj de lernolibroj, devas dissendi siajn verkojn al ĉiuj libristoj, por ke tiuj ĉi lastaj ne sole sciu pri la verkoj, sed havu ĉiam en sia magazeno kelkan nombron da ekzempleroj. Ĉar se iu venas al libristo kaj ne povas ricevi lernolibron, li ordinare perdas ĉiun deziron serĉi plu, kaj tiel nia afero restas plejparte nekonata. Ni scias tre bone, kiel grava[89] ĝi estus por nia afero, se la lernolibroj de nia lingvo sin trovus en ĉiuj librejoj, por ke ĉiu, kiu ion aŭdis pri nia afero, povu tuj konatiĝi kun ĝi anstataŭ baldaŭ forgesi eĉ ĝian nomon. Sed por ke la lernolibroj de nia lingvo sin trovu ĉe la libristoj de diversaj urboj, estas necese, ke pri tio ĉi zorgu niaj amikoj loĝantaj en tiuj ĉi urboj. Por ĉiu aparta amiko zorgi pri la libristoj en lia urbo estas afero tre facila, dum por la aŭtoroj zorgi pri ĉiuj libristoj en ĉiuj urboj estas tute neeble; ĝi postulus tre grandan unufojan enmeton de mono: oni devus presi la lernolibrojn en grandega nombro da ekzempleroj, elspezi multan monon por la poŝta transsendo tien kaj returne (se la libroj ne estos venditaj). Tia maniero de laborado estas ebla nur por grandaj riĉaj komercistoj, sed ne por la aŭtoroj de niaj lernolibroj, kiuj ne havas eĉ la plej malgrandan eblon fari ian novan paŝon ĝis la perdoj de la malnova estos kovritaj, aŭ presi novan nombron da ekzempleroj antaŭ ol la malnova[90] estas vendita. Tamen la malfeliĉa cirkonstanco kun la libristoj estos tre facile forigebla, se ĉiu el niaj amikoj aparte volos zorgi pri la libristoj en sia[91] urbo de loĝado. Por ĉiu aparta esperantisto ĝi estos afero tre facila, kaj tial ni turnas nin kun peto al niaj amikoj, ke ili zorgu, ke la libristoj en ilia loko ĉiam havu en siaj magazenoj kelkan nombron da ekzempleroj de lernolibroj Esperantaj (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj). Urboj, en kiuj la libristoj respondas al la demandantoj „ni ne havas, ni ne scias“, — estas tute fermitaj por nia afero; ĉar el cent personoj, kiuj volas konatiĝi kun nia afero, troviĝas apenaŭ unu, kiu por ricevi libron volos iri pli malproksime ol al la libristo. La manieron, kiel igi la libristojn havi ĉiam kelkajn librojn esperantajn, mi lasas al la bontrovo de ĉiu aparta amiko. Sed oni ne devas sin kontentigi je unu fojo: de tempo al tempo oni devas ripeti la provon, ĉu la libristoj havas niajn verkojn (gravaj estas nur la lernolibroj), kaj se ili ilin ne havas — uzi denove rimedojn, ke ili ilin havu. En la unuaj kelkaj jaroj ni devas konstante kaj pacience laboradi, memorigadi, ekscitadi, ne timante la ridon de skeptikuloj kaj ne perdante la energion, kiam ni vidas, ke diversaj malfortaj animoj, kiuj en la komenco estis tiel varmegaj, baldaŭ tute forgesas pri nia afero. Tia ĉiam estis la historio de ĉiu nova utila ideo. En la unuaj kelkaj jaroj ni devas konstante senlace labori; sed post kelkaj jaroj nia afero staros jam forte kaj laborados por si jam mem, kaj tiam la skeptikuloj dankos al ni por nia nefortimigita laborado kaj la malfortaj animoj hontos pro sia manko de konstanteco.

N-ro 25.
paĝ. 55

Novaĵoj

Ni rekomencas la interrompitan publikigadon de la dissendataj vortaretoj, kiun ni nun akurate daŭrigados. En la lastaj monatoj venigis: s-ro J. Puĉkovski el Kjaĥta 500 vortaretojn; s-ro Chr. Schmidt el Nurnbergo (per kelkaj fojoj kune) 500 v.; s-ro A. J. Runstedt el Vedum 200 v. — De nun ni ĉiam presados sur tiu ĉi loko la nomojn de ĉiuj personoj, kiuj venigas por disdonado aŭ dissendado ne malpli ol 100 malgrandajn vortaretojn aŭ ne malpli ol 10 lernolibrojn de nia lingvo (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj).

N-ro 26.
 

Post kelkaj tagoj eliros nova paralela eldono de nia lernolibro por Rusoj, kiu estos tre grava por la propagando de nia afero. Ĝi havos formon de malgranda poŝa libreto, kaj oni povos ĝin ĉiam tre oportune porti en kelkaj ekzempleroj en la poŝo por montri aŭ disdoni ĝin al diversaj novaj personoj ĉe l’ okazo. La libreto enhavos: 1. malgrandan antaŭparolon paralele en la lingvoj rusa kaj esperanta; 2. versaĵon en Esperanto kun rusa traduko; 3. plenan gramatikon; 4. tabelon de ĉiuj prefiksoj kaj sufiksoj kune kun ekzemploj por ĉiu el ili; 5. vortaron esperanta-rusan (pli plenan ol en la unua eldono); 6. vortaron rusa-esperantan; 7. nomaron de nia tuta literaturo kaj 8. blanketon por subskribi por la personoj, kiuj volas esti enprenitaj en la adresaron de la esperantistoj. La venda kosto de tiu ĉi libreto estos tre malgranda (2 rubloj por 25 ekzempleroj jam kune kun la poŝta transsendo; unu ekzemplero 10 kop.). Se la verketo plaĉos al niaj amikoj kaj se la kostoj de la presado estos kovritaj, tiu ĉi verketo estos iom post iom eldonita ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj.

N-ro 27.
Z Respondoj al la amikoj
Al s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). — Per poŝta karto mi siatempe respondis al vi je via letero, sed post kelka tempo la poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por via lando poŝtaj kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al vi jam leteron kovritan kaj mi petas vin sciigi min, ĉu vi ĝin ricevis.

N-ro 28.
 

Al s-ro R. en Borispol. — La projekto de sinjorino Olga L. ekscitis vivan intereson ĉe multaj legantoj; sed la intereso estis, por tiel diri, pasiva kaj ne aktiva. La legantoj demandas, kio estos kun la projekto, sed preskaŭ neniu el ili donis ian precizan propran opinion pri tiu ĉi projekto. Kelkaj simple diris, ke la projekto estas ne plenumebla, dum unu el niaj plej varmaj amikoj, kontraŭe, tuj komencis la efektivigadon de la projekto kaj sendis sian subskribon kaj la subskribon de aliaj personoj, kiujn li tuj varbis laŭ la plano de la projekto. Laŭ nia propra opinio la artikolo de sinjorino Olga L. estas tre bona, ĉiuj pensoj en ĝi estas veraj kaj logikaj, — sed la projekto mem estas ne efektivigebla pro jena kaŭzo: La tuta esenco de la projekto konsistas en tio, ke ĉiu „vastiganto“ devas promesi, ke li trovos du novajn vastigantojn. Sed neniu povas promesi, ke li ion trovos, ĉar la trovado ne dependas de ni; ni povas nur promesi, ke ni serĉos, sed ne ke ni trovos. Kvankam per si mem la trovado de 2 novaj vastigantoj estus eble afero ne tre malfacila, tamen konsiderante, ke li eble malgraŭ sia penado ne povos ilin trovi, — preskaŭ neniu volos doni tian promeson el la timo fariĝi en okazo de malsukceso publika rompinto de sia vorto. Sed se en la promeso nomita en la projekto ni metos la vorton „serĉi“ anstataŭ „trovi“ aŭ „alporti“, tiam la tuta projekto perdos sian signifon, ĉar la serĉadon neniu povas kontroli. Tio ĉi estas la malforta flanko de la projekto, kaj tial, ĝis estos trovita ia rimedo por korekti tiun ĉi malfortaĵon, ni ne povas ankoraŭ preni la aferon en nian manon kaj komenci la publikigadon de la „vastigantoj“. Estus tre bone, se iu el niaj amikoj trovus ian rimedon, ke ĉiu vastiganto, en okazo se li ne trovas 2 novajn vastigantojn, povu purigi sin antaŭ la publiko per ia alia laboro egale forta, egale produktiva kaj kreskiganta kaj egale por ĉiu plenumebla; aŭ almenaŭ ke ĉiu en okazo de malsukceso havu la eblon elmontri, ke li efektive diligente kaj fervore serĉis novajn vastigantojn, sed ne trovis. Kiam estos trovita tia rimedo por purigi la honoron de ĉiu diligenta sed nur malsukcesa „vastiganto“, tiam ni, sen timo fari fiaskon kaj kompromiti la malsukcesajn amikojn, komencos presadi la ĉenon de la vastigantoj, ĉar tiam nenia vera amiko timos aŭ rifuzos enskribiĝi en la nombron de la „vastigantoj“. Pli aŭ malpli frue ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando. Ni estus tre dankaj al tiu, kiu proponus al ni ian bonan rimedon por korekti la malfortan flankon de la projekto de sinjorino Olga L.

N-ro 29.
 

Al s-ro J. en S. Peterburgo. — Vi miras, ke en la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi strangaĵo: Ne volonte arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn, kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo, en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado „Byron“ anstataŭ „Bajron“ aŭ „Göthe“ anstataŭ „Gete“ kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun kategorian, difinitan kaj ĉiam-devigan regulon por la skribado de nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio Esperanta, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos al niaj manoj. Al tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli detala artikolo[92]; sed ĝis la demando estos definite decidita per la uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos komprenebla por la leganto.

N-ro 30.
 

Al s-ro G. en Odeso. — Vi miras, ke por la Ligo de Esperantistoj estas verkita tia stranga kanto, kiu kun la celo kaj la esenco de la Ligo havas preskaŭ nenion komunan. Tute prave vi skribas: „kial ni devas forĵeti ĉion teran? festi senzorge kaj sendolore? Serĉi lumon per vereco kaj virton per justeco estas tre bele, sed diri, ke tio ĉi devas esti la celo de nia Ligo, ni povas tiel same malmulte, kiel ekzemple diri, ke nia celo estas respekti maljunulojn, kio ja ankaŭ estas tre bela afero!“ Jes, sinjoro, vi estas tute prava; sed vi devas scii, ke la „Kanto de l’ Ligo“ presita en la No. 7 tute ne estas la kanto de l’ „Ligo de Esperantistoj“, kvankam la nomo de la kanto, ĝia presado tuj post la Regularo kaj la muzikaj notoj al tiu ĉi kanto aldonitaj al la No. 8 devis supozigi, ke la kanto estas verkita speciale por la Ligo de Esperantistoj. Ankoraŭ antaŭ 6—8 monatoj laŭ la peto de la redakcio ni tradukis por la „Esperantisto“ diversajn kantojn, kaj inter ili ankaŭ la germanan kanton „Bundeslied“. La kantoj kuŝis kelkan tempon ne uzataj, kaj ĝi estas nur pura okazo, ke unu el ili, portante okaze la nomon „Kanto de l’ Ligo“, estis presita en la gazeto ĝuste post la fondo de la Ligo de Esperantistoj. Speciale kun la Ligo Esperanto tiu ĉi kanto havas nenion komunan.

N-ro 31.
paĝ. 57

Al niaj abonantoj

Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gazeto. Ne facila estis por ni tiu ĉi jaro; diversaj cirkonstancoj ne lasis nin labori tiel, kiel ni volis; sed nun ĉiuj malhelpoj estas jam forigitaj, nia afero iras denove regule kaj bone kaj kun trankvila animo ni povas nun rigardi en la estontecon. Ni ĉiam senlace laborados por nia afero kaj ni ne dubas, ke ankaŭ ĉiujn amikojn de nia afero ni ĉiam fidele[93] trovos sub nia standardo.
Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni memorigi, ke ilia tempo de abonado finiĝis kun tiu ĉi numero kaj ni atendas de ilia flanko novan abonon. De januaro 1891 ni akceptados abonon nur por tuta jaro kaj tial la abonantoj, kies tempo de abonado nun finiĝis, faros la plej bone, se ili sendos nun la abonan pagon ĝis la fino de l’ jaro 1891 (4 markoj 60 pfenigoj aŭ 2 rubloj). Tiu ĉi maniero estos la plej oportuna ne sole por ni, sed ankaŭ por niaj abonantoj. La abonantojn, kiuj, ne sciante ankoraŭ pri la nova ordo, sendis jam la pagon pli ol ĝis januaro 1891, t. e. ekzemple ĝis Aprilo, Julio aŭ Oktobro, ni petas, ke ili alsendu ankoraŭ la mankantan pagon ĝis la fino de 1891, por ke ni povu de nun ĉiam kalkuladi de Januaro ĝis Januaro, ne devante konduki kalkulojn kun tre malgrandaj sumetoj por ĉiu kvaronjaro aparte.
Al tiu ĉi numero estas aldonita, kiel aparta folieto, la nomaro de ĉiuj abonantoj, kiuj pagis al ni por la kvara ¼ jaro (No. 10, 11 kaj 12).

N-ro 32.
paĝ. 57—58

Z Pri la Ligo[94]

Apenaŭ en la No. 3 montriĝis mia invito fondi Ligon, mi komencis ricevadi de multaj flankoj avertojn kontraŭ tiu ĉi paŝo. Sinjoroj Einstein, Grabowski, de Wahl, de Majnov, Geoghegan, sinjorino Olga L. kaj multaj aliaj penis deturni min de la fondado de Ligo, memorigis al mi la malfeliĉan sperton de la Akademio Volapüka kaj la danĝeron, kiun la multkapeco alportus al nia juna afero. „La paca natura vojo“, ili skribis, „laŭ kiu nia afero iris ĝis hodiaŭ, estas la plej bona, kaj oni ne devas riski novaĵon, se la malnovaĵo estas bona“… „La ,Esperantisto‘ estas nia plej bona Ligo; ĝi kolektas ĉirkaŭ si ĉiujn amikojn de nia afero, ĝi montras al ili, kion fari, kaj ĝi ligas inter si iliajn apartajn fortojn al unu forto multe pli bone ol ĉiuj paragrafoj“… „Libere kunigitaj per la centra organo, sendependaj unuj de la aliaj, ni prezentos militistaron multe pli ordan ol ĉia Ligo, kaj tiu ĉi militistaro estos paca interne kaj paca ekstere kaj permesita en ĉiu lando, dum Ligo oficiala renkontos malfacilaĵojn en kelkaj landoj, enkondukos nian aferon kredeble en suspekton ĉe la registaroj kaj baldaŭ kelkaj tre gravaj landoj estos absolute fermitaj por nia laborado“… „La sola rezultato de la ,Ligo‘ estos, ke ĝi ligos al ni mem la manojn“… k. c. k. c. Mi sentis jam mem, ke mi faras paŝon iom danĝeran kaj eble submetas propramane dinamiton sub nia tuta konstruo. Tamen malgraŭ la avertoj mi estis ankoraŭ tro optimista kaj mi pensis, ke, transdonante la sorton de nia afero al Ligo, ni fermus la buŝon al tiuj, kiuj pensas, ke ili ĉion farus pli bone, ni donus per tio ĉi forton al nia afero, gardante ĝin samtempe per bone pripensita kaj ĉion antaŭvidanta Regularo de ĉiu danĝero. Sed bedaŭrinde la sperto baldaŭ montris tute alion. Apenaŭ la Regularo estis presita, en nia afero, ĝis nun tiel paca kaj regula, tuj komenciĝis malkompreniĝoj, disputoj kaj malagrablaĵoj — ne sole post la preso de la Regularo, sed ankoraŭ en la tempo de la presado mem. Jam la presado mem estis ligita kun eraroj kaj malkompreniĝoj, kiuj devigis perdi multan tempon kaj laboron por klarigado kaj rebonigado kaj lasis post si nebonan impreson. Ne estis ankoraŭ kreitaj la oficoj administraj, kaj jam multaj volis esti administrantoj; nenio estis ankoraŭ farita, kaj jam multaj estas malkontentaj aŭ ofendiĝis, ke oni forgesis pri ili en la Ligo; la kaso de la Ligo estas ankoraŭ malplena, kaj jam kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita aŭ ne bone uzita. Finon al tiuj ĉi malagrablaĵoj ni eĉ ne povas antaŭvidi, ĉar kun ĉiu paŝo kredeble kreskos la nombro de la malkontentuloj.
Tiel en mallonga tempo malutilon, malagrablaĵojn kaj danĝeron la Ligo alportis al ni jam en sufiĉa grado. Nun estas la demando, kion bonan alportis la Ligo? Ĉu ĝia utilo kovris aŭ promesas iam kovri ĝian malutilon? La sperto bedaŭrinde respondas al ni: „Ne, la utilo de la Ligo ne kovris eĉ centan parton de ĝia malutilo“. Ni atendis, ke la Ligo plaĉos al niaj amikoj, ke la voko de la Ligo, aŭdita per unu fojo en ĉiuj urboj kaj urbetoj, kie loĝas niaj amikoj, elkreskigos en la daŭro de kelkaj monatoj multajn klubojn kaj de ĉiuj flankoj al la kaso de la Ligo venos riĉaj sumoj, kiuj donos al nia afero forton multe pli grandan ol ĝi havis ĝin hodiaŭ. Sed kion ni vidas? La amikoj silentas; ekster la ofero de sinjoro T. (kiu sendis sian oferon al la bontrovo de la aŭtoro ankoraŭ antaŭ la fondo de l’ Ligo kaj kiu sendus ĝin sekve ankaŭ sen la ekzistado de la Ligo), la sumo de ĉiuj alsenditaj oferoj ne sole ne pligrandiĝis, sed ĝi prezentas absolutan nulon en komparo kun la oferoj, kiuj estis alportitaj al nia afero ĝis nun.
Per unu vorto, kiel ajn malagrabla[95] ĝi estas, ni devas konfesi, ke ŝajnas al ni, ke la „Ligo“ estas infano malvive naskita. Ne estas ankoraŭ tempo diri ion difinitan pri la Ligo, nek por[96], nek kontraŭ, kaj iam poste ni eble ankoraŭ revenos al tiu ĉi demando; sed nun ni devas ankoraŭ nin gardi fari ian paŝon decidan, antaŭ ol la demando estis bone pripensita kaj priparolita. Tiel la nuna stato de la demando estas:
1. La Ligo ankoraŭ ne ekzistas.
2. La Regularo donita en la No. 6 de la „Esperantisto“ estas nur projekto; ankaŭ mia propra Regularo, kies principojn mi supre klarigis, estas nur projekto.
3. La ordo en nia afero restas ankoraŭ en ĉio tute tiu sama, kiel ĝi estis antaŭ la propono en la No 3 de nia gazeto.
4. La sumoj de mono, kiuj ĝis nun envenis en la provizoran kason de la Ligo, restas en la dispono de la klubo Nurnberga, kiu povas ilin uzi por la celoj de nia afero laŭ sia propra bontrovo kaj sciigos per la „Esperantisto“ la manieron, en kiu ĝi ilin uzis.
5. Personoj, kiuj volas fari oferojn por nia afero, povas sendi sian monon laŭ sia propra plaĉo aŭ al L. Zamenhof, aŭ al Chr. Schmidt, aŭ al iaj aliaj personoj, kiuj esprimis la deziron entrepreni ion por nia afero. La ricevantoj de oferoj donadas en la „Esperantisto“ kalkulon pri la uzita mono.
6. La lingvo mem restas tute sendependa de ia persono aŭ institucio; ĝi estas komuna apartenaĵo de ĉiuj esperantistoj kaj progresas laŭ vojo natura, kiel ĉiuj aliaj lingvoj. La lingvo ne estas fermita kontraŭ novenkondukaĵoj; sed, kiel en ĉiu alia lingvo, la ennovaĵoj estas farataj sub la persona respondeco de iliaj aŭtoroj. Ĉiu nova formo estos nomata bona kaj regula nur tiam, kiam ĝi estos akceptita kaj uzata de la plejmulto de la skribantoj.
Tamen vidinte, ke kelkaj amikoj ne bone komprenas tiun ĉi sendependecon de la lingvo kaj liberecon de la stilo, mi uzas nun la okazon por diri pri ĝi kelkajn vortojn. El la cirkonstanco, ke mi unuforme korektas la stilon en ĉiuj artikoloj alsendataj por la „Esperantisto“, unu amiko konkludis, ke mi batalas kontraŭ la libereco de la stilo. Sed se li nur ĵetus rigardon sur tion, kio estas farata en ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj ja tute certe estas sendependaj, li facile vidus, ke lia konkludo estas tute erara. Rilate la verkojn, kiujn la diversaj aŭtoroj eldonas sub siaj[97] propra respondeco kaj kostoj, mi neniam batalis kontraŭ ilia stilo, mi neniam protestis eĉ per unu vorto en la nomo de iaj rajtoj de aŭtoro. (Tiel ekzemple la diligentaj legantoj povis rimarki, ke en kelkaj elirintaj verkoj estas trovataj pecoj kun tia stilo, kiun aprobi ne povus ne sole mi, sed neniu en la mondo kaj eĉ la aŭtoroj mem, se ili atente tralegus sian verkon; tamen ĉu mi iam elparolis ian „veto“[98]? En siaj sendependaj verkoj la aŭtoroj povas ŝangi la stilon, kiom ili volas, uzi ne sole aliajn vortojn ol mi uzas, sed eĉ ŝanĝi la formojn gramatikajn — mi neniam protestos. ĉu ilia stilo plaĉos aŭ ne plaĉos, ĉu iliaj verkoj estos legataj aŭ forĵetitaj kaj forgesitaj, ĉu iliaj ennovaĵoj estos akceptitaj — ĉio estas propra afero de la aŭtoroj mem. Sed en verkoj aŭ gazetoj, kiuj eliras sub mia morala respondeco, estas ja afero tute natura, se mi penas, ke la stilo estu tia, kiu estas bona en miaj okuloj. Oni povus eble trovi, ke ĉar mi la plej multe laboras, skribas kaj eldonas, mia voĉo estos la plej influa; sed laboru kaj eldonu vi pli multe — kaj via voĉo estos pli influa ol mia. Se mi ne pretendas je pli multe da rajtoj ol ĉiu alia esperantisto, oni ne certe ja povas postuli, ke mi havu pli malmulte ol ĉiu alia. Cetere, se mi eĉ mem volus esti tute senvoĉa — kion dirus miaj legantoj, se sub la redakcio de unu sama persono ili ricevus pecojn kun multkolora stilo?
Ni montris la nunan staton de nia afero, aŭ almenaŭ la punkton de vidado, sur kiu nun staros nia gazeto. Eble ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando — se la legantoj ĝin deziros — aŭ per apartaj artikoloj, aŭ per respondoj al la amikoj.

N-ro 33.
paĝ. 60

Z Respondoj al la amikoj

Al s-ro K. en Boguĉar. — Mi jam respondis al vi per letero, sed ĉar tiun saman demandon mi ricevis ankaŭ de kelkaj aliaj personoj, mi donos pli detalan respondon tie ĉi. Ŝanĝi la nomon de nia lingvo, nun estus tre malutile, ĉar la publiko pensos, ke ĝi estas ia nova lingvo kaj tiel, anstataŭ fortigi nian aferon, ni ĝin nur malfortigus. La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por ĉia nova afero, la plej gravan aferon ĝi lasas sen atento, se tiu ĉi afero ne fariĝis ankoraŭ sufiĉe moda, kaj la plej sensencan bagatelon la tuta amaso de l’ mondo baldaŭ akceptas, se ĝi nur estas en modo. Tiun ĉi karakteran econ de la publiko ni devas ĉiam bone memori, se ni volas, ke nia afero sukcesu. Se la publika amaso konstante aŭdados la nomon de nia afero, ĝi ekmemoras ĝin, ĝi kutimos ĝin respekti kiel aferon fortan kaj ĉiam plifortiĝantan, kaj pli aŭ malpli frue la plej indiferentaj aliĝos al ni; sed rekte kontraŭan rezultaton ni atingos, se ni ofte ŝanĝados la nomon de nia afero, — kun ĉiu nova ŝanĝo ni devos denove komenci la batalon kontraŭ la indiferenteco, kaj en la okuloj de la publiko, kiu longan tempon konas nur la nomojn antaŭ ol ĝi decidas ekkoni la aferojn, — ni restos ĉiam malfortaj. Kian nomon nia afero havos, estus tute egale, ĉar la nomo estas nur sensignifa sono, kondiĉa signo sen graveco interna; sed la nomo estas nia standardo, per kiu ni povas diferencigi amikojn de malamikoj, kaj kiu montras al la publiko la unuecon de niaj diversaj batalantoj en diversaj lokoj; kia ajn la standardo estas, ĝi devas resti ĉie kaj ĉiam tiu sama, por savi nian aferon de miksado kaj konfuzo. Se ni volus intence elpensi ian nomon por nia lingvo, ni povus sendube trovi multe pli konvenan kaj pli logikan nomon ol „Esperanto“; sed la nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon: „Esperanto“; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata „la lingvo internacia proponita de Esperanto. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon „lingvo de Esperanto“ (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple „la lingvo internacia“, „la internacia“), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub „lingvo internacia“ oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto „Esperanto“ (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton „Esperanto“, ekzemple „la afero Esperanto“, „skribi en Esperanto“, k. s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo „Esperanto“ estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? La plej grava estas tio, ke sub tiu ĉi nomo nia afero estas jam iom konata en la mondo, dum alia nomo estus por la publiko tute nova, kaj la fruktoj, kiujn ni jam gajnis, estus nun perditaj. Estas necese, ke ni ĉiam ripetadu unu nomon al la oreloj de la publiko, por ke ĝi kutimu je la nomo kaj respektu la konstantecon de nia afero. „Esperanto“ estas nun nomo de afero kaj ne de persono; „Esperantisto“ nun tute ne signifas „Zamenhofisto“, sed kontraŭe, Zamenhof estas unu el la esperantistoj.

1891

N-ro 34.
paĝ. 1

Al la nova jaro

Al ĉiuj niaj amikoj en diversaj landoj ni sendas per tio[99] ĉi nian koran gratulon je la veninta nova jaro. Ni esperu, ke tiu ĉi jaro alportos al nia afero grandan forton kaj proksimigos ĝin per paŝoj grandegaj al la ideala celo. Se ni ekmemoros, en kia malfavora tempo naskiĝis nia afero kaj kun kiaj grandegaj malfacilaĵoj ĝi devis batali en siaj unuaj kelkaj jaroj de ekzistado; se ni vidas, ke malgraŭ ĉio la afero ĉion kuraĝe eltenis kaj stariĝis fine sur fortaj piedoj, sur vojo promesanta nun regulan progresadon, — ni povas diri, ke ni havas la rajton kuraĝe kaj kun la plej bonaj esperoj rigardi en la estontecon.
Pri nia programo en la nuna jaro ni ne bezonas paroli, ĉar la legantoj ĝin jam scias. Ni diros nur, ke ni irados konstante laŭ la vojo, kiun ni unu fojon elektis, kaj nenia forto igos nin fariĝi malfidela al la afero, el kiu ni faris la celon de nia vivo[100]. La graveco de nia afero estas nia fera ŝildo, kaj laborado, konstanteco kaj pacienco, pacienco, konstanteco kaj laborado, konstanteco, laborado kaj pacienco estas la fortoj, per kiuj ni devas venki, se eĉ granda parto de la nun disŝutata semo ŝajnas perdata. Al diversaj personoj, al kiuj nia celo ŝajnas neatingebla, ni povas diri, ke nenio en la mondo estas neatingebla por kolekto da personoj, kiuj, konsciante la tutan gravecon de sia afero, decidis malgraŭ ĉiuj cirkonstancoj neniam ripozi, ĝis ili venos al la celo.
La amikojn de nia afero ni invitas al eble plej frua abonado de nia organo kaj ni petas ilin zorgi pri ĉiam novaj abonantoj. Ni revokas en la memoron de niaj amikoj, ke de la stato de nia organo dependas la stato de nia afero. Plenumante la peton de kelkaj abonantoj, ni decidis akceptadi ankaŭ abonon por 72 jaro (de Januaro ĝis Julio kaj de Julio ĝis Januaro); sed kiu povas, tiu faros pli bone, se li abonos per unu fojo por tuta jaro.

La malhelpoj, kiuj en la lasta tempo kaŭzis neregulecon en la elirado de la numeroj, nun estas jam forigitaj. Se iu el la abonantoj ricevos la gazeton neakurate, ni petas lin skribi al ni pri tio ĉi, por ke ni povu rebonigi tiun ĉi neakuratecon. Nia gazeto elirados nun regule unu fojon en la monato kaj ĝia grandeco komencante de la nuna numero estos duobla, t. e. ĉiu numero enhavos 8 paĝojn.

N-ro 35.
paĝ. 1—3

Pri la alfabeto

La alfabeto de nia lingvo konsistas el 28 literoj, kiuj servas por esprimi la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj. Tiuj ĉi 28 sonoj ne ekzistas ie aparte en formo difinita kaj severe limita[101]; ili estas post longa pripensado kaj provado elektitaj el la grandega nombro da diversaj sonoj trovataj en la diversaj homaj lingvoj. Enpreni en nian lingvon ĉiujn sonojn, kiuj ekzistas en ĉiuj lingvoj, estus absolute ne eble, kaj se ĝi eĉ estus ebla — ĝi estus tute neoportuna[102]. La nombro de la sonoj estas tute senlima kaj la nuancoj de unu sama sono en malegalaj lingvoj estas tiel multaj, tiel malfacile difineblaj aŭ diferencigeblaj, ke neniu, se li eĉ konus perfekte ĉiujn lingvojn de la tuta mondo, neniam povos diri eĉ proksimume, kiom da sonoj ekzistas en la homaj lingvoj. Se la nombro de la sonoj eĉ estus difinebla, ellerni ilin ĉiujn kaj diferencigi en la uzado estus preskaŭ tute neeble eĉ por la plej granda instruitulo, kiu volus oferi al la lernado de la alfabeto mem tre multe da tempo kaj havus la plej delikatan orelon kaj la plej flekseblajn organojn de parolado.
El la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis por si nur certan difinitan kolekton kaj ĉiujn aliajn forĵetis. Tiel ni devis fari ankaŭ kun nia lingvo: ni elektis[103] certan nombron da sonoj, kiuj formis la alfabeton de nia lingvo, kaj ĉiuj ceteraj sonoj ne trovis uzadon en nia lingvo. Neniu dubos, ke alie ĝi tute ne povis esti farita, se ni ne volis, ke nia lingvo estu scienca ludilo interesa eble por 2—3 personoj en la tuta mondo, sed tute ne uzebla por la granda publiko kaj havanta nenian praktikan taŭgon.
Tiel la lingvo Esperanto, kiel ĉiu alia lingvo, havas klare difinitan nombron da sonoj aŭ literoj kaj nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto. Obei tiun ĉi principan regulon en la kreado de vortoj estas afero tiel simpla kaj facila, ke ni ne bezonas tute pri ĝi paroli. Sed iafoje ni estas en tia situacio, ke ni devas uzi fremdajn sonojn, kiuj ne havas por si literon en nia alfabeto (tiu ĉi situacio dependas kompreneble ne de la speciala konstruo de nia lingvo, sed ĝi havas lokon ankaŭ kun ĉiu alia lingvo); ĝi estas tiam, kiam ni devas uzi ian nacian nomon (personan, geografian k. c.) aŭ kiam ni volas esprimi per literoj la precizan sonadon de fremda vorto. Kion ni tiam devas fari? Por la unua tempo, ĝis tiu ĉi demando estos tute difinita kaj firme decidita per la uzado, ni konsilas agi en la sekvanta maniero:
I. Se ni volas esprimi ian nacian nomon, kiu havas en si fremdajn literojn kaj kiu estas grava por ni nur per sia signifo kaj ne per la maniero de sia sonado, ni uzas ĝin jene: a) aŭ ni uzas la nomon en tiu sama formo, en kiu ĝi estas uzata en sia propra lingvo, kaj ni lasas al la legantoj elparoli la nomon kiel ili volas (ekzemple „Fürth“ [urbo en Bavarujo], „Göthe“); b) aŭ ni uzas ĝin laŭ la ortografio kaj fonetiko esperanta, t. e. ni esprimas la nomon per la sonoj kaj literoj uzataj en nia lingvo (ekzemple „Vjazma“ [urbo en Rusujo], „Puŝkin“); c) aŭ ni donas al la nomo karakteron pure esperantan, t. e. ekster la ortografio kaj fonetiko esperanta ni donas al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo (ekzemple „Nurnbergo“, „Rejno“). Ĉiuj 3 diritaj manieroj estas uzataj ankaŭ en ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La unuan manieron ni uzas ordinare tiam, kiam la fremda nomo en ĝia nacia lingvo estas skribata per alfabeto egala al nia propra (tiel ekzemple ĉiuj popoloj uzantaj alfabeton latinan skribas: „Manchester“, „Byron“, kvankam tiuj ĉi nomoj estas alparolataj tute alie, ol postulas la reguloj de legado de la diritaj nacioj); la dua maniero estas uzata, kiam la nacio doninta la nomon kaj la nacio uzanta ĝin havas alfabetojn malegalajn kaj la figura litera imitado de la nomo estas jam ne ebla aŭ ne bezona (ekzemple la rusoj skribas [per siaj literoj] „Ŝekspir“ kaj ne „Shakespeare“, la germanoj skribas „Newa“, kvankam la rusoj mem skribas kaj elparolas sian riveron preskaŭ „Njeva“); la tria maniero estas uzata por tiuj nomoj, kiuj estas gravaj aŭ ofte ripetataj kaj okupis jam difinitan lokon en la vortaro de nia propra lingvo sub formo ellaborita per longa uzado (ekzemple „Varsovie“ aŭ „Warschaŭ“ anstataŭ „Warszawa“, „Lissabon“ aŭ „Lisbonne“ anstataŭ „Lisbóa“). Kian el la diritaj 3 manieroj oni devas uzi en la lingvo „Esperanto“ kaj en kiaj okazoj ilin uzi — ni ne povas ankoraŭ diri decide, ĉar tiu ĉi demando estas tre malfacile solvebla kaj tre multe disputebla, kaj tial ni lasas nun ankoraŭ ĝian solvon al la forto de la tempo kaj uza sankciado, kiel en ĉiuj aliaj ekzistantaj lingvoj, kaj al la volo de la uzantoj mem. Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero: aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos esperanta vortaro geografia, historia k. c., kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita kaj akceptita ia bona difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla kaj ankaŭ la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro kaj ortografio kaj kun karaktero pure esperanta, t. e. el la 3 manieroj, pri kiuj ni parolis supre kun la tempo sendube enfortikiĝos nur unu sola por ĉiuj nomoj — la maniero tria. Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton inter ĉiuj 3 diritaj manieroj. Ni permesas al ni nur doni kelkajn konsilojn por la elektado de tiu aŭ alia maniero:
a) laŭ la maniero unua ni konsilas uzadi la nomojn familiajn de ĉiuj personoj (esceptinte tiujn, kiuj mem esperantigas sian nomon) kaj tiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante ne gravaj kaj ne ofte renkontataj, ne povas esperi baldaŭ kutimigi la publikon al sia formo pure esperanta, aŭ kies ortografio nacia estas tiel malegala je la ortografio esperanta, ke akceptinte formon esperantan ili riskas fariĝi tute nerekoneblaj por la legantoj;
b) laŭ la maniero dua ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn, kiuj en sia lingvo estas skribataj per alfabeto ne latina kaj tial ne riskas, ke en ortografio esperanta ili fariĝos nerekoneblaj aŭ strangaj[104];
c) laŭ la maniero tria ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante gravaj kaj ofte renkontataj, povas esti rigardataj preskaŭ kiel vortoj en nia vortaro kaj, estante ofte ripetataj, prezentus dissonancon en nia lingvo, se ili ne havus karakteron pure esperantan.
Niajn konsilojn ni donas ne kiel regulojn[105], sed nur kiel rimedon[106] por pacigi la logikon kun la tradicio, kun kiu rompi subite per unu fojo estus iom danĝere. Sed por kiu la skribado laŭ 3 diversaj manieroj estas malfacila, aŭ kiu dubas, kiun manieron uzi por tiu aŭ alia nomo, — tiu ĉiam faros la plej bone, se li uzos la manieron trian, ĉar tiu ĉi maniero de uzado estas ĉiam bona kaj regula kaj, kiel mi jam diris, poste kun la tempo ĝi kredeble fariĝos la sola maniero de uzado por ĉiuj nomoj.
II. Sed iafoje ni estas en la situacio, ke ni devas esprimi ne la signifon de ia nomo aŭ fremda vorto, sed ĝian precizan sonadon, kaj tiam ni devas figure prezenti sonojn, kiuj en nia alfabeto ne havas por si literojn. Kion tiam fari? Tio ĉi ne estas speciala demando de nia lingvo, ĝi estas egala demando por ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaj en neniu el ili ĝi estas ankoraŭ solvita ĝis nun. Nenia lingvo ĝis nun havas la eblon prezenti precize ian vorton, en kiu sin trovas sonoj fremdaj por tiu ĉi lingvo. Ne parolante jam pri la sonoj de nacietoj malgrandaj kaj malproksimaj, eĉ la sonojn de la nacioj plej gravaj kaj plej najbaraj neniu el niaj lingvoj povas prezenti; tiel ekzemple la slavoj povas precize prezenti preskaŭ neniun vorton el la lingvoj romana-germanaj, kaj tiuj ĉi lastaj — preskaŭ neniun vorton slavan; eĉ la slavaj popoloj inter si kaj la romana-germanaj inter si ne havas la eblon precize esprimi skribe la vortojn unuj de la aliaj.
Sed en la lingvo Esperanto tiu ĉi granda, kvankam natura, manko ekzisti ne devas. La celo de nia lingvo estas, servi kiel ligilo inter la popoloj, kaj tial ĝi devas havi la eblon esprimi la sonojn de ĉiuj lingvoj. Ni jam diris, ke enpreni ĉiujn sonojn en nian alfabeton estus tre maloportune, — kontraŭe, en la alfabeto ellernota de ĉiuj esperantistoj devas sin trovi sonoj nur tute klaraj, difinitaj, por ĉiuj bone ellerneblaj kaj elparoleblaj; sed ekster la alfabeto pure esperanta ni devas havi ankoraŭ provizan alfabeton por fremdaj sonoj; tiu ĉi proviza alfabeto por la amaso de esperantistoj estas tute ne bezona kaj neniu devas ĝin lerni; ĝi ekzistas nur por la filologoj kaj servas al ili kiel kondiĉa rimedo por esprimi klare kaj unuforme la sonojn ne trovatajn en nia lingvo. Sendube tia proviza alfabeto, perfekta kaj plena, iom post iom estos kreita de personoj pli kompetentaj ol ni, kaj por ebligi tiun ĉi kreadon ni[107] petas niajn amikojn sendi al ni siajn konsilojn kaj opiniojn tuŝante[108] tiun ĉi demandon. Sed ĉar sendube ĝis la fina kaj firma kreiĝo de tia perfekta proviza alfabeto pasos ankoraŭ longa tempo kaj ni dume jam nun devas havi ian unuforman manieron de esprimado por la diversaj fremdaj sonoj; tial ĝis tiu tempo ni proponas nian propran sistemon por la plej gravaj fremdaj sonoj. En la ricevotaj proponoj, kiujn ni kredeble presados en nia gazeto, tiuj samaj sonoj estos sendube esprimataj en alia maniero, ol la nia; sed por eviti konfuzon kaj malegalan komprenadon de la samaj sonoj, ni petas niajn legantojn memori, ke malgraŭ ĉiuj presotaj teoriaj proponoj nia sistemo restos neŝanĝita kaj netuŝebla ĝis ia alia sistemo oficiale okupos ĝian lokon. Por la okulo nia sistemo estas iom neoportuna; multe pli bone estus krei por la fremdaj sonoj novajn literojn aŭ doni certajn signetojn al la literoj jam ekzistantaj; sed ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn kaj tiel ilia uzado en okazo de bezono estus praktike neebla. Tial ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj. Ni parolos tie ĉi nur pri la fremdaj sonoj plej gravaj.
1) La germanaj sonoj ä, ö, ü (la francaj ai, è, eu, oeu, u) estas esprimataj per a(e), o(e), u(e);
2) la molaj konsonantoj (ekzemple en la lingvoj slavaj) estas esprimataj per (j) post la konsonanto;
3) la malmolaj konsonantoj — per ({{f*|u|u) post la konsonanto;
4) la naza n (franca, pola) — per n(g);
5) la angla th en „think“ — per t(h);
6) la angla th en „father“ — per d(h);
7) la meza sono inter a kaj o — per a(o).
Per la montritaj malmultaj signoj, kiujn ellerni kaj memori estas afero tre facila, ni povas esprimi tute klare kaj precize preskaŭ ĉiujn sonojn de ĉiuj eŭropaj lingvoj, malgraŭ ke tiuj lingvoj mem por ilia esprimado uzas tre grandan nombron da diversaj signoj kaj multon da tre malfacilaj „reguloj de legado“. Se ni ekzemple volas precize esprimi la germanan tradukon de „urso“, „leono“, „dolĉa“, la rusan de „glacio“, „morto“, „estis“, la anglan de „pensi“, „patro“, „bone“, la francan de „mia“, la polan de „cigno“, „klafto“ k. c., — ni skribos: „ba(e)r“, „lo(e)ve“, „zu(e)s“, „l(j)od“, „sm(j)ert(j)“, „b(u)il(u)“, „t(h)ink“, „fad(h)er)“, „ŭel“, „mon(g)“, „l(u)aben(g)dz(j)“ (oni elparolas ankaŭ alie — „l(u)aben(g)dj(j)“, „son(g)jen(j)“ k. c.
Ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj multaj lingvoj diferencas[109] de nia lingvo. Tion ĉi ni esprimos per la signoj, kiuj ordinare estas uzataj por tiu ĉi, ekzemple: à, ā, ă.

N-ro 36.
paĝ. 17—20

Pri la manieroj de vastigado[110]

Estas tute sendube, ke la plej grava laboro, kiun ni povas fari, kaj la plej granda utilo, kiun ni povas alporti al nia afero, estas — kiel eble plej multe disvastigi ĝin en la mondo. Ni povas eĉ diri, ke, almenaŭ por la unua tempo, sur tiun ĉi punkton devas esti turnita nia tuta atento kaj ĉiuj niaj penoj. Paĝo:Originala Verkaro.pdf/95 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/96 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/97 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/98 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/99 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/100 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/101 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/102 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/103 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/104 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/105 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/106 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/107 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/108 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/109 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/110 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/111 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/112 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/113 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/114 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/115 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/116 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/117 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/118 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/119 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/120 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/121 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/122 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/123 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/124 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/125 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/126 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/127 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/128 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/129 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/130 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/131 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/132 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/133 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/134 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/135 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/136 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/137 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/138 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/139 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/140 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/141 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/142 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/143 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/144 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/145 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/146 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/147 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/148 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/149 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/150 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/151 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/152 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/153 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/154 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/155 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/156 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/157 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/158 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/159 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/160 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/161 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/162 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/163 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/164 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/165 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/166 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/167 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/168 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/169 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/170 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/171 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/172 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/173 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/174 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/175 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/176 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/177 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/178 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/179 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/180 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/181 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/182 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/183 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/184 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/185 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/186 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/187 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/188 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/189 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/190 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/191 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/192 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/193 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/194 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/195 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/196 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/197 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/198 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/199 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/200 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/201 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/202 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/203 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/204 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/205 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/206 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/207 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/208 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/209 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/210 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/211 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/212 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/213 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/214 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/215 la ŝlosilo oni povas jam tuj, sen ĉia ajn antaŭprepariĝo), ĝi akiras konstante ĉiam pli kaj pli grandan rondon da amikoj. La Amerika Filozofia Societo (en Philadelphia), speciale okupinta sin en la fino de la pasinta jaro je la problemo pri ebleco aŭ neebleco krei kaj enkonduki universalan lingvon kaj pri formo, kiun tia lingvo devas havi, menciis mian lingvon kun granda laŭdo.
Sed por ke la lingvo internacia plene alportu tiun utilecon, kiun oni povas atendi de ĝi, estas necese, ke ĝi konstante pliperfektiĝadu, ke ĉiuj evidentiĝantaj mankoj en ĝi estu publike pridiskutataj kaj ke la nombro de personoj lernantaj ĝin energie plikreskadu; ĉar nur tiam, kiam plimulto da alilanduloj ekkomprenos nin en tiu ĉi lingvo libere kaj senŝlosile, — nur tiam oni povos diri, ke la lingvo plene atingis sian celon. Por ke tiu ĉi celo povu esti kiel eble plej baldaŭ atingita, estas necese, ke en la lingvo internacia aperadu iu perioda eldonaĵo, kiu per sia ekzistado montru praktike, kiomgrade la lingvo taŭgas por preciza esprimo de la homa penso, kiomgrade ĝi kapablas anstataŭi la aliajn lingvojn (krom la gepatra, kompreneble), kio ankoraŭ mankas en ĝi k.t.p.; tiu ĉi eldonaĵo zorgus pri plibonigo de la lingvo, konatigus inter si la amikojn de tiu ĉi lingvo kaj, kuncentrigante iliajn disajn fortojn, farus ilian agadon efektive fruktodona kaj utila por la socio. El diversaj urboj en Ruslando kaj alilande mi konstante ricevadas leterojn kun la peto komenci eldonadon de perioda folio en la lingvo internacia. Pri permeso al mi, eldonadi similan folion, mi do nun turnas min kun plej humila peto al la Ĉefa Administrejo pri la presaferoj.
Konsiderante, ke simila eldono en ĉiu okazo povas alporti neniun eĉ plej malgrandan malutilon, sed en favoraj kondiĉoj ĝi povas alporti grandegan utilon, mi permesas al mi esperi, ke la Ĉefa Administrejo ne rifuzos al mi pri mia peto. En la okazo, se la Ĉefa Administrejo ekdezirus ekkoni pli proksime la aferon, pri kiu mi parolis en tiu ĉi skribaĵo, mi aldonas ĉi-kune po unu ekzemplero de la eldonitaj de mi verkoj pri la lingvo internacia.

*       *
*

B. EL ALIAJ GAZETOJ (1896—1917)

Ĉiuj artikoloj en ĉi tiu parto aŭ aperis kun la subskribo de Zamenhof, aŭ ĉe ili estas menciite de la redakcio, ke li sendis ilin. Do, la subskribon de Zamenhof mi ne presigis.

*       *
*

1896

N-ro 101.
Memstareco

Wüster: Mem
„Lingvo Internacia“ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 101—103.

Kelkaj amikoj min demandas, kial mi nenion skribas en nia nuna gazeto „Lingvo Internacia“, kelkaj eĉ konkludis el tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon kontraŭ la nova gazeto. Mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi konkludo estas tute erara.
Nia nuna gazeto ne aperas kiel io nova, partia, kiel kelkaj en la komenco pensis; ĝi estas — kvankam sub alia redakcio — pura daŭrigo de la gazeto antaŭa; ĝi prezentas nian komunan, tre bone redaktatan centran organon, kaj mi varmege rekomendas ĝin kiel unuan kaj plej necesan objekton por niaj amikoj. Ĉion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari; sed kiu ne abonas nian standardon, la „Lingvon Internacian“, tiu ne estas esperantisto.
De la tago de naskiĝo de nia afero ĝis decembro 1895 la kondukado de nia afero trovis sin ĉiam en la manoj de ĝia iniciatoro. Tio ĉi estis ne bona, ĉar vole-ne-vole tio ĉi donadis al la afero karakteron iom personan. Sed bedaŭrinde alie ne povis esti, ĉar ekzistis ankoraŭ neniu, kiu volus kaj povus preni sur sin la kondukadon de la afero. Sed la nuna gazeto, kiu estas bonege redaktata, en kiu mi eĉ unu vorton ne trarigardas antaŭ la presado kaj de kiu aperas jam la sepa numero, montras tre konvinke, ke nun nia afero estas jam tute memstara kaj ne bezonas pli ne sole mian kondukadon, sed eĉ mian helpadon. Tio ĉi estas tre grava cirkonstanco, kaj, kiel tute ĝuste rimarkis s-ro Ben-David en la n-ro 2, tio ĉi faras epokon en nia afero. Ĝis nun oni povis ankoraŭ timi, ke nia afero vivos nur tiel longe, kiel vivos ĝia iniciatoro; nun, kiam la afero jam ses monatojn iras tre bone tute sen mia enmiksiĝado, la supre esprimita timo tute malaperas kaj nia afero metis jam sian piedon en la eternecon.
Estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu; tial mi nun penos detenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo. Mi okupas min nur je konstanta registrado kaj adreso-kolektado de ĉiuj esperantistoj (kio devas fariĝadi ĉiam senŝanĝe en unu loko) kaj je eldonado de la „Biblioteko“ de la lingvo Esperanto.
Venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj, profesioj, sportoj k.t.p. Tiujn ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia specialeco. Por ĉiuj, kiuj posedas ian specialon kaj konas ankaŭ bone nian lingvon, tiu ĉi laboro estos tute ne malfacila; ili agas erare, se ili atendas tiajn vortarojn de mi. Se mi, kuracisto, volus verki detalan teĥnikan vortaron ekzemple por inĝenieroj aŭ por brandfaristoj k.t.p., mi kreus nur sensencaĵon, dum ili, ĉiu en sia specialeco, kreos tre bonajn detalajn vortarojn, eĉ se ili nian lingvon posedas ne tute perfekte. Tiel same en ĉiu alia lingvo la popolo kaj la aŭtoritataj verkistoj ellaboris nur la komunan lingvon; sed la specialajn teĥnikajn vortojn ellaboras nur tiuj specialistoj, kiuj ilin bezonas, kaj en tiu ĉi okazo ia eĉ la plej malklera profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence.
Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin en ĉiuj lingvoj, t. e.:
1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton „rado“, li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple „multobligi“, „dividato“ aŭ „triangulo“, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
3) Se, fine, la vorto ne ekzistas en la komuna vortaro kaj krei ĝin el la ekzistantaj vortoj estas malfacile aŭ donas esprimon neklaran, tro longan kaj ne oportunan, la specialisto, ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton el ia alia lingvo, donante al ĝi nur la ortografion de sia[111] lingvo. La elekto ordinare ne estas malfacile, ĉar la plej granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale uzataj[112] (kiel vortoj „fremdaj“) en ĉiuj lingvoj kaj estas sekve jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same, kiel en ĉiu juna lingvo helpas al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.
Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna, ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.

1896

N-ro 102.
Pri la „Biblioteko“

Wüster: Bibl LI
„Lingvo Internacia“ I. 1896, n-roj 10—11, paĝ. 189.

Tre malfavoraj financaj cirkonstancoj devigas min bedaŭrinde ĉesi la eldonadon de la „Biblioteko“. La kajero „El la vivo de esperantistoj“ estas la lasta, kiun mi eldonis. La abonantojn, kiuj ne pagis ankoraŭ por ĉiuj kajeroj, mi kore petas, ke ili volu alsendi al mi la pagon por la ricevitaj kajeroj.
Estante nun tre okupita por iom rebonigi mian personan situacion, mi petas, ke niaj amikoj volu pardoni al mi, se mi nun en la daŭro de kelka tempo devos esti neakurata en la korespondado, ĉar mankos al mi la tempo por skribi multe da leteroj. Pro tiu ĉi sama kaŭzo mi devas nun interrompi la eldonadon de la ĉiumonataj Provizoraj Adresaroj, kaj mi eldonos ĉiujn kolektitajn adresojn de esperantistoj en Februaro aŭ Marto de 1897.
Kun ĉiuj demandoj, proponoj, helpoj kaj oferoj oni volu sin turnadi al s-ro V. Gernet en Odeso.

N-ro 103.
Kalkula raporto

Wüster: Kalk
„Lingvo lnternacia“ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 124—126.

Mi permesas al mi nun doni kalkulan raporton pri la mono, kiu kolektiĝis ĉe mi en la daŭro de la lastaj 11/2 jaroj, t. e. de la tempo de mia lasta kalkula raporto en la „Esperantisto“ n-ro 2 de 1895[113].
Laŭ la tiama raporto kolektiĝis ĉe mi ĝis februaro de 1895 jaro 80,94 rubloj, en februaro 1895 al tio aliĝis 19,06 r., ricevitaj de du anonimaj amikoj (por rondigi la sumon), kaj mi sekve havis la sumon de 100 rubloj. Tiu ĉi sumo estis difinita por konkursa premio; sed ĉar pro konataj cirkonstancoj la konkurso ne povis efektiviĝi, tial, laŭ voĉdonado farita inter la membroj de la konkursa komitato (vidu „Lingvo Internacia“ N-ro 2, paĝoj 20—21), mi uzis la monon por eldonado de propagandaj broŝuroj, pri kiuj mi malsupre donas kalkulon.
Krom la supre diritaj 100 rubloj, ĉe mi kolektiĝis poste ankoraŭ la sekvantaj sumoj:

A) De marto ĝis aŭgusto 1895 mi ricevis (kaj publikigis en „Esperantisto“):
per d-ro I. G. oferojn de diversaj personoj, prezentantaj kune la sumon de 52,00
de s-rino M. Sereda 1,05
de s-ro K. Hübert 2,00
de s-ro W. H. Trompeter por la signoj de poŝto, kiujn li ricevis de diversaj personoj 12,00
de d-ro D. Marignoni 1,20
de s-ro Seleznet 1,00
B) De aŭgusto 1895 ĝis nun mi ricevis (kaj publikigis en „Lingvo Internacia“):
de d-ro D. Marignoni 0,90
de s-ro J. Lojko 2,70
__________
Kune r. 72,85


Ĉesigo de „Esperantisto“ en 1895. Dank’ al konataj cirkonstancoj mi en la mezo de 1895 devis ĉesigi la eldonadon de la gazeto „Esperantisto“. Ĉar la plej granda parto da abonantoj pagis jam por la tuta jaro, tial, laŭ kalkulo donita en n-ro 5/6 de „Esperantisto“ 1895 mi restis ŝulda al ĉiu rusa abonanto po 40 kop. kaj al ĉiu abonanto ekster Rusujo po 58 kop. La plej granda parto da abonantoj sekvis mian inviton en n-ro 5/6 de „Esperantisto“ 1895 kaj venigis al si de mi aŭ returne sian monon, aŭ diversajn librojn, aŭ kovris per tiu ĉi sumo sian ŝuldon por la „Biblioteko“ k.t.p. Sed 67 abonantoj ĝis nun ne respondis mian demandon kaj ne sciigis min, kion mi devas fari kun la mono, kiun mi restis ŝulda al ili. Tial mian ŝuldon al tiuj 67 personoj (kiu prezentas kune la sumon de 32 rubloj), mi rigardas kiel oferojn por la celoj de nia afero kaj mi almetas ilin al alia mono, kiu kolektiĝis ĉe mi por nia afero kaj pri kiu mi donas kalkulan raporton.
Sekve ĉio kune, de mia lasta kalkula raporto ĝis nun, ĉe mi kolektiĝis:

a) de la estinta konkursa premio 100,00
b) diversaj oferoj privataj 72,85
c) nereprenita mono de la estintaj abonantoj de „Esperantisto“ en 1895 32,00
__________
Ĉio kune r. 204,85


Paĝo:Originala Verkaro.pdf/221 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/222 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/223 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/224 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/225 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/226 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/227 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/228 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/229 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/230 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/231 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/232 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/233 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/234 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/235 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/236 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/237 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/238 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/239 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/240 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/241 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/242 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/243 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/244 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/245 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/246 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/247 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/248 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/249 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/250 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/251 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/252 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/253 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/254 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/255 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/256 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/257 Paĝo:Originala Verkaro.pdf/258 publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.
Respondo 58. Oficiala Gazeto IV. 1911, paĝ. 223.



1915

N-ro 128.
(Anonco pri Vendo de Aŭtoraj Rajtoj)

Wüster: Aŭt
„The British Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 165.
(La gazeto ripetis ĉi tiun anoncon, senditan de d-ro Zamenhof la 15-an de Julio, en la Novembra numero XI. 1915, paĝ. 201.)

Pro kelkaj cirkonstancoj (kiuj havas karakteron pure personan kaj neniom koncernas la sorton de nia lingvo) mi deziras vendi por ĉiam la aŭtorajn rajtojn pri ĉiuj miaj verkoj (kompreneble nur en tiu grado, en kiu ili estas mia propraĵo). Kiu deziras aĉeti, volu sin turni al mi.
Julio 15. 1915.

L. L. Zamenhof,
Varsovio, str. Krolewska, No 41

(Komunikaĵojn oni povas adresi al B.E.A., kiu transsendos ilin tuj kiam eble.)

1917

N-ro 129.
Mi serĉas Eldoniston!

„The British Esperantist“ XIII. 1917, paĝ.4.

Mi deziras komenci sisteman tradukadon de diversaj plej famaj verkoj el la tutmonda literaturo. Sed bedaŭrinde mia financa situacio ne permesas al mi entrepreni tian laboron proprarimede: tial mi serĉas ian bonhavan eldoniston, kiu volus preni sur sin tiun entreprenon. Kiu havas la intencon, preni sur sin tiun aferon, volu min sciigi, en kia formo kaj sub kiaj kondiĉoj li deziras tion fari.




III. TRAKTAĴOJ

La surskribo „Traktaĵoj“ por la III-a parto valoras precize ja nur por la du unuaj verkoj de la parto. Laŭ sia enhavo ili ne estas esperantaj gazetartikoloj en la senco de la II-a parto (kvankam la dua pri Volapük aperis en „La Esperantisto“). Zamenhof skribis la duan por ĝenerale defendi la mondhelplingvan ideon kaj la unuan, por speciale kritiki Volapük-on.
La aliaj numeroj de la III-a parto ankaŭ ne estas gazetartikoloj pri Esperanto. Ili kompreneble pro sia tuta tendenco aludas Esperanton, sed laŭ sia ĉefa enhavo ili pritraktas la politikan kaj religian „kredon“ de Zamenhof. Li mem ĉiam deziris, ke oni laŭ ĝi ne taksu kaj propagandu Esperanton. Se li mem povus eldoni hodiaŭ sian originalan verkaron, li certe mem donus al ili apartigitan lokon. Ili estas kvazaŭ flugfolioj kaj flugbroŝuretoj. Mi supozas, ke ne ekzistas aliaj tiaj Zamenhofaĵoj.
Pro tia situacio mi envicigis ĉi tiujn Zamenhofaĵojn en la parton III, kies preciza titolo devus esti „Traktaĵoj kaj kelkaj aliaĵoj“.

*       *
*

1889—1890

N-ro 1.
Esperanto kaj Volapük

Traktaĵo nefinita el „La Esperantisto“ 1889/90. (1889, paĝ. 2—6; paĝ. 9—12. — 1890, paĝ. 24—27; paĝ. 37—38.) La artikolo estas skribita en germana lingvo kaj en Esperanto.

1889, paĝ. 2—6. — En la profunda antikveco, rakontas la biblia legendo, la homoj volis konstrui turon altan ĝis la ĉielo. Ekkolerinte pro tiu ĉi fiera entrepreno de la homoj, Dio miksis ilian lingvon, kaj la homoj ĉesis kompreni unu la alian. Tio ĉi estis unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro. Multe la homoj devis kaj devas suferi pro tiu ĉi mikso de la lingvoj, kaj tre ofte en siaj sonĝoj ili transportadis sin al tiu legenda, paradiza antaŭbabilona tempo, kiu perdiĝis por ili ŝajne je eterne. Prezentante la pentrojn de ia feliĉa tre malproksima tempo estonta, la profetoj kaj poetoj promesas al ni, ke estos iam unu popolo sur la tuta tero kaj ĉiuj homoj parolados unu lingvon. Ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigebla? Longan tempon neniu en la mondo respondis tiun ĉi demandon alie ol: „Jes, lingvo tutmonda estas dolĉa utopio, kiu neniam povas efektiviĝi!“ Kaj en nia tempo ankoraŭ la plej granda parto de tiel nomataj „prudentaj“ homoj, kiuj ne amas pripensi ian novan demandon kaj por kiuj ĉia nova celado estas absurda, — kun jupitera graveco respondas al vi: „Lingvo tutmonda estas sensencaĵo, kaj tiuj, kiuj sin okupas je ĝi, estas idiotoj!“ Kaj se tiuj ĉi „prudentaj“ homoj havas ankoraŭ ian influon sur la amasoj, tiam tiuj ĉi amasoj blinde ripetadas iliajn vortojn kaj eĉ ne prenas sur sin la laboron rigardi, kio estas „lingvo tutmonda“, ne donas al si eĉ por unu minuto la demandon: kial oni nomas tiujn homojn utopiistoj? eble tiuj utopiistoj estas pravaj?
Sed la ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi. Trovis sin homoj, kiuj laboris super tiu ĉi afero, oferis al ĝi multajn jarojn, faris diversajn provojn de praktika efektivigado de tiu ĉi ideo, aŭ prilaboradis la demandon teorie. Danke la senlacan kaj sentiman laboron de tiuj ĉi personoj, la demando pri la lingvo tutmonda iom post iom komencis ricevadi tute alian vidon. Iom post iom oni venis al la konvinko, ke lingvo tutmonda tute ne estas absolute ne ebla. La homoj komencis kredi, ke la efektiviĝo ne estas jam tre malproksima. (Ni parolas, kompreneble, nur pri tiuj personoj, kiuj kun intereso observadis la disvolvon de la ideo; ĉar por tiu grandega plimulto de la homoj, kiuj estas surdaj kaj blindaj por ĉia nova movo — por ili nia demando staras nun ankoraŭ sur tiu sama ŝtupo, sur kiu ĝi staris antaŭ mil jaroj. Per malsaĝa kaj nepripensita ridegado ili penas malhelpi la progresadon de la afero. Sed kiam la afero tute atingos la celon, — tiam tiuj ĉi sinjoroj skribados pri ĝi instruitajn traktatojn.)
Ĉe tia staro de la demando al la publiko antaŭ 10 jaroj estis proponita arta lingvo sub la nomo „Volapük“. La mondo estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience, ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: „jen vi havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!“ — tiam amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon[114] internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. Ripetiĝis tio, kio ofte ripetiĝas en la historio kaj en la vivo: kiam ni longe kaj senpacience atendas iun nekonatan bonfaranton, tiam, se venos al ni la unua sin trovinta persono kaj anstataŭ ĉia legitimado li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas, — ni blinde nin ĵetas al lia kolo!
Danke la tre favoran staton de la animoj, danke la tre laŭdindan kaj mirindan energion de la aŭtoro de Volapük kaj de kelkaj ĝiaj amikoj, kaj ankoraŭ pli danke la tre lerte uzatan reklamon, Volapük trovis multajn amikojn, kiuj trovinte unu fojon ian vojon, kiu promesas konduki ilin al nia celo, ekiris sur tiu vojo, tute ne demandante sin en la minutoj de flameco, ĉu ili efektive elektis la bonan vojon aŭ dekliniĝis flanken.
Volapük ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis multaj provoj antaŭ Volapük kaj post ĝi. Sed ili ĉiuj, donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis nur neklarajn projektojn kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne povinte ricevi eĉ unu adepton. Aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük. Ĉar ĉiuj idealistoj, kiujn altiradis la ideo mem, jam estis volapükigitaj kaj tial ne sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj „praktikaj“, kiuj trovis malutile labori por Volapük, ne volis ankaŭ labori por la novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis nenian utilon. „Volapük“, diras multaj, „ebenigis la vojon por novaj sistemoj kaj faciligis al ili la batalon!“ Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tiel: Volapük ne faciligis, sed forte malfaciligis tiun ĉi batalon; ĉar la novaj provoj, veninte en la mondon, renkontis danke la Volapükon — jam neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapük en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la „naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj“ aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado; kaj kie Volapük renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis malamikojn ne pasivajn, sed penantajn rekte ilin detrui. Kie do ili povis trovi amikojn? Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo kial ĉiuj novaj provoj, el kiuj ĉiu englutis kredeble ne malmulte da tempo, laboro kaj oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.
Tiaj estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la suprediritajn kondiĉojn, la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj penis deteni lin de la publikado de sia sistemo, kaj kiam li poste tamen donis ĝin en la presejojn, ili rigardis lin kiel homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldonadon de mia verko: „jam ekzistas ja Volapük“ oni diris al mi ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero aliformiĝis. Malgraŭ ke la tuta kampo ŝajne estis jam okupita kaj ne restis jam kie ricevi partizanojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas. Tiuj ĉi amikoj venas de la ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun povis atendi: multaj el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapük nenion volis scii kaj ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda, — fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj havanta estontecon; multaj volapükistoj, vidante la grandegan diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapük, jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco estis pretaj, per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon (tiel, ekzemple, ankaŭ la redaktoro de tiu ĉi gazeto estas estinta prezidanto de klubo volapüka); multaj aliaj influaj volapükistoj, kiuj estas ankoraŭ tro kunligitaj kun la Volapük kaj ne havas ankoraŭ la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo.
Sed granda parto de la volapükistoj ĝis nun ankoraŭ vidas en la lingvo Esperanto malamikon, kontraŭ kiu oni devas batali per ĉiuj fortoj. Preskaŭ ĉiuj ĉi sinjoroj ĝis nun havas ankoraŭ nenian ideon pri la lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj celoj, ĉar en fanatika obstineco ili ĝis nun ne volis ankoraŭ eĉ tralegi mian malgrandan libron. (Multaj volapükistoj, kiuj nun fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, konfesis al mi, ke eĉ havante mian libron, ili longan tempon ne volis ĝin eĉ legi, estante konvinkitaj, ke ĉia nova sistemo estas absolute malutila! Tio ĉi rememorigas la tempojn de la inkvizicio, kiam por ĉiu bona kristano estis mortinda peko eĉ preni en la manon iun verkon, kiu enhavis en si la plej malgrandan freŝan bloveton.) Se mi volus tie ĉi paroli kun tiaj personoj, miaj vortoj, kompreneble, estus perditaj, ĉar tiuj ĉi homoj kun sankta teruro fermus al si la orelojn. Sed estas inter la volapükistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo; la lingvo Esperanto estas al ili konata, sed tamen ili volas resti fidelaj al la Volapük ĝis la fino. Ili estas konvinkitaj, ke la enkonduko de nova sistemo, kiel ajn bona ĝi estus, metus en danĝeron la tutan estontecon de nia ideo, kaj kun doloro en la koro ili rigardas ĉiun paŝon antaŭen de la lingvo Esperanto. Havante tute malveran ideon pri la kaŭzoj, karakteroj kaj celoj de mia laborado, ili vidas en mi ian revoluciiston, ian Katilina’n, kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn kaj meti en danĝeron la sanktan aferon. Sentante la tutan gravecon de unuanimeco en tia afero kiel lingvo tutmonda, kaj vidante en mi, per malvera komprenado de mia laborado, reformatoron kaj rompanton de la unuanimeco, ili penas per ĉiuj fortoj de sia honesta kaj al la afero aldonita animo deteni la volapükistojn de transiro al Esperanto. „Concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur[115] ripetadas ili sur ĉiu paŝo. Ne komprenante, kial sur nian flankon transiras nun multaj el tiuj volapükistoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ mem fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo, — ili kun teruro vidas en tiu ĉi „nekonstanteco“ la finon de nia afero! Penante per ĉiuj fortoj deteni siajn amikojn de „forkuro“, ili en la sama tempo penis labori rekte super mi persone, petante min en la interesoj de nia afero forĵeti mian laboron kaj aliĝi al Volapük. „Post vi“, ili diris, „iros via tuta partizanaro, tiam ekregos plena unuanimeco, kaj nia afero rapide venos al la celo.“ Kun plezuro kaj kun estimo, kiun oni sentas por ĉiu profunde kredanta animo, mi konservas ankoraŭ la leteron de unu nobla sinjorino, kiu, konfesante la superecon de Esperanto antaŭ Volapük, penis per ĉiuj fortoj konvinki min rifuziĝi je la disiĝo kaj pro la pli bona ne meti en danĝeron la bonan. Mi vidis el tiu ĉi letero, ke tiu sinjorino estus feliĉa, se ŝiaj vortoj min konvinkus kaj se per tia maniero estus enkondukita plena unuanimeco en nian aferon. Jes… sed mi mem estus ankoraŭ multe pli feliĉa, se mi havus la plej malgrandan eblon fari tion, kion petas de mi tiuj ĉi volapükistoj!
Sinjoroj! Vane vi vidas en mi gloraman reformatoron, kiu volas detrui la bonan, ĉar li povas doni ion pli bonan. Por neniu el vi la ideo de lingvo tutmonda estas kaj povas esti tiel kara, kiel por mi. Mi kunkreskiĝis kun ĝi, mi kunligis kun ĝi mian tutan vivon, mi oferis al ĝi ĉion kion mi povis, mi multe pro ĝi suferis kaj suferas, kaj nenio min detenus de novaj oferoj, se mi scius, ke mi povas per ili servi al nia sankta afero. Elmontru al mi, ke la vojo, sur kiun vi vin ĵetis en la unua flama minuto, povas alkonduki nin al la celo, — kaj mi la unua ĵetos mian laboron kaj aliĝos al vi. Se mi povus kredi, ke Volapük havas eĉ la plej malgrandan eblon fariĝi iam lingvo de la mondo, mi neniam elpaŝus kun nova sistemo nur tial, ke ĝi estas en miaj okuloj pli bona; per mia tuta animo mi aliĝus al la Volapük, malgraŭ ĝia arbitra kaj malfacila vortaro, malgraŭ la sovaĝeco de ĝiaj sonoj. Ĉar la eksperimentojn reformatorajn mi ĉiam tenis por danĝeraj por nia afero, ĝis ĝi ne tute ankoraŭ fortiĝis, kaj unuanimeco en nia afero estas laŭ mia opinio la unua kondiĉo, por ke la afero povu progresadi. Jes, sinjoroj: concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur! Pli bone estas iri laŭ vojo, kiu alkondukos nin al la celo pli rapide.
Unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti blinda, ĉar tiam ĝi jam estas simple obstineco kaj donas rezultatojn tute aliajn. La frazo pri „concordia“ per si mem estas tre bela kaj bona, sed la sola frazo ne kondukos al bono; kaj se vi decidas iri unuanime sur ia vojo, rigardu antaŭ ĉio, ĉu tiu ĉi vojo ne dekondukas vin de via celo anstataŭ alkonduki al ĝi; ĉar ĉe unuanimeco sur tia vojo ne „parvae res crescunt“, sed „maximae dilabuntur“.
Kiu iom interniĝis en la lingvon Esperanto, tiu povis facile vidi, ke mia laboro ne estis elvokita de la „sukcesoj de Volapük“, kiel pensas kelkaj volapükistoj. Kiam mi antaŭ 13 jaroj komencis mian laboron, tiam Volapük ankoraŭ ne estis en la mondo. La laboro estis tre malfacila, kaj nur tiuj, kiuj mem provis komenci similan laboron, komprenos, kiom da pacienco kaj zorgoj ĝi postulis. Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapük. Kaj en la unua minuto mi estis ĝoja, kiam mi ĝin aŭdis. „Vi estas libera“, mi diris al mi mem: „via amata sonĝo efektiviĝis, vi povas nun komenci uzi la vivon!“ Sed kiam mi pli proksime ekkonis la Volapük’on, mi baldaŭ vidis, ke ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si enhavas, — kaj mi denove reiris al mia laboro. Kiam mia laboro jam estis finita, pasis kelkaj jaroj, ĝis mi ricevis la eblon eldoni mian verkon. En tiu tempo Volapük rapide faris progresojn, kaj kiam mi eliris kun mia sistemo, mi tiel havis jam multajn malamikojn en la multaj volapükistoj. Batalo antaŭstaris jam tial tre malfacila, kaj mi kun la plej granda plezuro ĝin forĵetus, se mi povus trovi en mia konscienco ian eĉ la plej malgrandan pravigon por mia faro. Sed eĉ nun ankoraŭ, kiam la nombro de la amikoj de mia afero komencis rapide kreski, dum la Volapük komencas fali, — eĉ nun ankoraŭ, por la sankta unuanimeco, mi kun granda plezuro forĵetus mian laboron kaj aliĝus al la Volapük, se mi povus kredi, ke Volapük, en ĝia nuna formo aŭ en formo plibonigita, havas eĉ la plej malgrandan eblon atingi la celon. Sed ni rigardu, kio estas Volapük, kaj ĉu ĝi povas havi iajn esperojn je la estonteco.

(Daŭrigo.)1889, paĝ. 9—12. — Kio estas Volapük? Ĝi estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos! Nenian alian econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internaciajn! „La tuta mondo ellernu Volapük’on“, diris sinjoro Schleyer, „kaj tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon!“ Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon, ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante, kian grandegan utilon la Volapük alportos al la mondo, se la tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio de l’ homaro! Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo grandegan utilon, se la tuta mondo ĝin akceptos! Kial do oni bezonis elpensi Volapük’on? Ĉu malmulte da lingvoj estas en la mondo? Ĉu efektive, sinjoroj volapükistoj, vi estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo, kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?
Kion la Volapük per si mem enhavas tutmondan kaj per kio ĝi faciligas la komunikiĝojn internaciajn?
Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer kaj mi nenion, absolute nenion trovis! Sed eble mi estas blinda, eble vi, sinjoroj, estis pli feliĉaj kaj trovis en la Volapük ian tutmondecon, — tiam estu tiel amindaj kaj montru ĝin al mi!
Kion la volapükistoj povas respondi al mi? Absolute nenion, — ĉar Volapük enhavas absolute nenion tutmondan, kaj per ĝi oni povas kompreniĝi kun multe pli malgranda nombro da homoj ol per la lingvo de kiu ajn popolo de Afriko. Se Volapük estas lingvo tutmonda, en tiu okazo lingvoj netutmondaj tute ne ekzistas en la mondo, kaj ĉiuj lingvoj povas esti dividataj nur en lingvoj tre tutmondaj, pli tutmondaj kaj plej tutmondaj. Se oni donas al vi vinon malbonan, vi povos pli malpli diri, en kio konsistas ĝia malboneco; sed se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, kiu ne havas kaj eĉ ne pensas havi eĉ la plej malgrandan aludon de vino, tiam vi restos tute sen vortoj. En tia situacio mi min trovis, kiam mi ekkonis la Volapük’on; mi estis preparita, ke mi trovas la tutmondecon de Volapük malforta, ne sufiĉa; sed kiam mi vidis, ke de tiu tutmondeco tute ne ekzistas eĉ la plej malgranda signo kaj la tuta tutmondeco konsistas nur en la nomo, kaj ke oni povas la unuan trovitan ŝtonon nomi butero kaj proponi al la homoj ŝmiri ĝin sur pano, — mi estis tiel frapita, ke se la ideo de lingvo tutmonda ne estus por mi tiel kara, mi estus preta en la unua minuto fariĝi volapükisto! La lingvo turka ne estas lingvo tutmonda, ĉar, sciante la lingvon turkan, vi ne povas kompreniĝi kun personoj kiuj tiun ĉi lingvon ne scias; nun mi fosis en la tuta libro de sinjoro Schleyer por trovi, kiel mi povas per la Volapük kompreniĝi kun personoj kiuj ne ellernis la Volapük’on; mi nenion trovis, sed videble la Volapük tamen estas lingvo tutmonda, ĉar jam la nomo mem ĝin ja montras!! Se vi diros france „artiste“, multaj homoj en la mondo vin ne komprenos; sed diru nur „kanal“, tiam la tuta mondo tuj komprenos, ke vi pensas pri artisto, — ne vere, sinjoroj volapükistoj? ĉar vi ja esprimis vin en la „lingvo de la tuta mondo!“
Ĉiuj provoj pazilogiaj, proponitaj al la mondo en diversaj tempoj, penis, kvankam ne feliĉe, doni al la mondo ion kion donas neniu el la ekzistantaj lingvoj, — t.e. doni al ĉiu el ni ian eblon kompreniĝi kun homoj, kiuj ne scias nian lingvon; sed sinjoro Schleyer ne trovis necese doni eĉ kion ajn similan, kaj anstataŭ ĉio ĉi li donis nur la sofismon: „jen vi havas novan lingvon: se la tuta mondo ĝin akceptos, tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon“. Tiu sofismo en la komenco estis ĉie akceptita kompreneble kun rido; sed kiam sinjoro Schleyer ne perdis la energion kaj malgraŭ la rido[116] daŭrigadis sian aferon, agitadis, eldonadis verkojn etc. kaj kiam la senlaca reklamo trumpetis, ke amasegoj da homoj ellernis la Volapük’on, ke ĝi faras grandegajn progresojn etc. etc. — tiam baldaŭ troviĝis amaso da homoj, kiuj ricevis respekton por la „potenca Volapük“, kaj ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de l’aŭtoro.
Se unu fojon homo ricevis kredon por ia afero, li komencas serĉadi en tiu afero diversajn bonajn flankojn; kaj kiu serĉas, tiu kompreneble trovas, tiom pli se li ne estas tre postulema kaj anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn li estas preta trompadi sin mem, por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj. Per tia maniero la partizanoj de la Volapük komencis baldaŭ trovadi en tiu ĉi lingvo multajn bonajn flankojn kaj ili ĉie ilin eltrumpetas. Pri tiuj ĉi „bonaj flankoj“ de la Volapük mi ne devus eĉ paroli, ĉar se la plej ĉefa eco de la afero ne ekzistas, tiam la ecoj malpli gravaj havas por ni nenian signifon. Tiel, ekzemple, se vi bezonas muzikiston, kaj sian servon proponos al vi homo, kiu la muzikon tute ne komprenas sed kiu por tiu ne drinkas, ne ŝtelas etc., vi kompreneble tuj lin forpelos, ĉar de muzikisto vi postulas ke li sciu ludi, kaj vi ne povas kontentiĝi je tio, ke li ne drinkas kaj ne ŝtelas. Tiel de la Volapük, kiu sin nomas lingvo tutmonda, ni atendas antaŭ ĉio, ke ĝi donu al ni ian eblon kompreniĝi kun ĉiu bone edukita homo, kaj se tiun ĉi econ la Volapük ne havas, tiam ĉiuj aliaj ĝiaj flankoj havas por ni nenian signifon. Sed por ke la volapükistoj min ne kulpigu, ke mi kaŝas la bonajn flankojn de ilia lingvo, mi analizos tie ĉi ĉiujn bonajn ecojn de la Volapük, malgraŭ ke ili, kiel mi jam diris, danke la mankon de la ĉefa eco, havas por ni nenian signifon. Feliĉe tiuj bonaj flankoj en la Volapük estas tiel malmultaj, ke mi ne bezonos multe turmenti per ili la leganton.
a) Ĉu la Volapük estas bonsona? Ne! Kiu legis nur malgrandan pecon en Volapük, devas ekkrii: fi, kiaj sovaĝaj sonoj! Se la lingvo Esperanto estus malbonsona, mi povus pravigi min per tio, ke mi ne povis krei la vortojn tute laŭ mia volo kaj arbitro, ke mi devis preni ilin laŭ certaj leĝoj, ke ili estu rekoneblaj; ke mi devis ilin subigi al diversaj aliaj gravaj reguloj kiuj faciligas la vortfaradon etc.; mi povus diri, ke mi devis oferi la agrablan pro la utila. Sed sinjoro Schleyer, kiun neniaj gravaj leĝoj ligis, kiu pri la komprenebleco de la vortoj ne zorgis kaj kreis la vortojn kiel li volis, — li povis almenaŭ tre facile krei lingvon tre agrablan kaj bonsonan! Tamen komparu pecon skribitan en Volapük kun peco skribita en Esperanto, kaj certe ne malfacile estos por vi diri, kio estas pli bonsona.
b) Eble la Volapük estas facile elparolebla? Ĉar la sola leĝo por sinjoro Schleyer estis lia propra volo kaj se ia litero ne plaĉis al li, li ĝin kuraĝe elĵetis (ekzemple la gravan literon r), — tial li povis tre facile elĵeti el sia lingvo ĉian literon maloportunan. Tamen la tuta Volapük estas plena je la literoj ä, ö, ü, kiujn la plej granda parto de l’mondo neniel povas elparoli. Ankaŭ en la lingvo Esperanto ekzistas kelkaj sonoj, kiuj por kelkaj popoloj estas maloportunaj; sed ili restis en la lingvo ne pro la arbitro de la aŭtoro, sed por ebligi la rekoneblecon de la vortoj kaj ne enkonduki malagrablan monotonecon; ankaŭ la sonoj estas tiaj, ke kutimiĝi je ili estas facile por ĉiu popolo, kiu ilin ne havas en sia propra lingvo. Tiel, ekzemple, multaj plendas la sonon ĵ; sed ne parolante iam pri tio, ke ĉe grandega amaso da vortoj prenitaj el la lingvo franca tiu ĉi sono estas necesa, ĝi efektive al neniu povas prezenti ian malfacilecon. Popolo, kiu elparolas la sonojn t kaj d, p kaj b, s kaj z, tre facile povas elparoli la sonon ĵ, se ĝi havas la sonon ŝ; ĉar la sono ĵ estas farita el ŝ laŭ tiu sama leĝo, laŭ kiu b estas farita el p, z el s etc. Kaj ĉar preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj havas la sonojn s, z kaj ŝ, tial al neniu el ili estos malfacile elparoli la sonon ĵ, se ĝi eĉ en ilia propra lingvo ne ekzistas. Tiel ekzemple en la nuna rusa lingvo vi povas tre ofte renkonti la sonon f, kiun sen ia eĉ la plej malgranda malfacileco sur ĉiu paŝo elparolas ĉiu ruso edukita aŭ tute ne edukita; tamen al la rusoj eĉ ne venas en la kapon, ke la sono f en la vortoj pure rusaj neniam ekzistis kaj tiu ĉi sono estas enportita el ekstere! Havante la sonon v, la rusoj facile komencis elparoladi la sonon f, eĉ ne scietante ke ĝi estas sono tute nova por ili! Tamen devigu tiun saman ruson elparoli ä, ö, ü, por kiuj li havas en sia lingvo nenian sonon analogian — li aŭ tute ne povos ilin elparoli, aŭ konstante intermiksados la ä, ö kaj e, la ü, i kaj ju. Al tio ĉi kelkaj sonoj, kiuj eniris en la lingvon Esperanto kaj povus esti maloportunaj al kelkaj popoloj, havas en la lingvo Esperanto rolon ne gravan, kaj en okazo de efektiva bezono estonta akademio povas ilin facile elĵeti, tute ne rompante la lingvon. Tiel, ekzemple, la sonon ŭ (kiu efektive ekzistas en la plej granda parto de lingvoj, sed timigas multajn nur tial, ke en aliaj lingvoj ĝi ne havas por si apartan literon en la alfabeto) ĉiu povas jam nun elparoladi kaj skribadi kiel simplan u kaj la lingvo de tio ĉi tute ne ŝanĝiĝas; la sono ĥ, kiu multajn konfuzas, ne sole en la tuta gramatiko, sed ankaŭ en la tuta fundamenta vortaro ne estas renkontata eĉ unu fojon kaj estas konservita nur por okazoj de bezono! Tamen provu elĵeti el Volapük la sonojn ä, ö, ü — tiam vi jam devos tute transformi Volapük’on de la komenco ĝis la fino!
c) Eble la Volapük distingiĝas per aparta natureco kaj vivokapableco? A priori oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko de vivo. Sed por kio estas la genio de sinjoro Schleyer? Kredeble tie ĉi jen ĝi sin montris? Sed ne, la genio de sinjoro Schleyer ne trovis necesa fari kun sia elpensaĵo iajn provojn praktikajn, kaj Volapük restis tute morta: en ĝi oni povas skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli; ĉar en la elparolado diversaj vortoj (kiel ekzemple: bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, pöb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp etc.) estas tiel similaj unu je la alia, kaj ni renkontas tian sovaĝan kunmetadon de diversaj vortoj kaj vortaj partetoj (ekzemple eïmatabömetobös), ke la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto. Tiel en Volapük ĝis hodiaŭ ankoraŭ nur tre malmultaj personoj povas paroli, malgraŭ ke ĝi ekzistas jam 10 jarojn, dum en la lingvo Esperanto, kiu ekzistas publike ne pli ol 2 jarojn, ĝiaj amikoj jam nun ofte kaj kun plezuro parolas inter si. Ĝi venas de tio, ke la lingvo Esperanto ne nomis sin preta, antaŭ ol kiam kun ĝi estis faritaj praktike multaj provoj de skribado kaj parolado.
Sed mi ne intencas analizi ĉiujn flankojn de Volapük, kaj mi transiros rekte al ĝiaj ecoj „absolute bonaj“. Tiajn ecojn la volapükistoj montras du: facileco kaj mallongeco.

(Daŭrigo.)1890, paĝ. 25—27. — La facileco de la Volapük estas la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo. „Schleyer montris al la mondo“, ili diras, „ke la homa lingvo povas esti simpligita kaj faciligita en tia grado, pri kiu la homoj, kutimintaj je ĉiuj malfacilaĵoj de la lingvoj naturaj, ne povis eĉ sonĝi. Schleyer venkis la plej ĉefan malfacilaĵon, kaj tiuj, kiuj eliris kun provoj post Schleyer, havis antaŭ si jam la plej gravan parton de la temo finitan, kaj al ili restis nur fari plibonigojn kaj perfektigojn“. Tiel parolas la partizanoj de sinjoro Schleyer. Kelkaj el ili, konantaj nek la historion de la demando, nek ĝian naturon, efektive mem kredas, kion ili parolas aŭ, pli ĝuste, kion ili ripetas laŭ vortoj de aliaj; aliaj konscias, ke ili parolas sensencaĵon, tamen, pro la bono de la Volapük, ili tion ĉi eterne ripetadas al la publiko, estante certaj, ke la plej granda parto de la publiko prenas ĉion kun kredo, ne dezirante kaj ne povante kritike sin teni al la demando. Sed ni rigardu, en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara simpligo kaj faciligo de la lingvo, kiu, laŭ la vortoj de la volapükistoj, estas tia grandega merito de s-ro Schleyer. Kion respondos al ni la volapükistoj? „Aliaj lingvoj havas multajn deklinaciojn, — Volapük havas nur unu; aliaj lingvoj havas multajn konjugaciojn — Volapük havas nur unu; en aliaj lingvoj unu vorto estas de vira sekso, alia de virina, alia de neŭtrala, — en Volapük ĉiuj estas de unu sekso; aliaj lingvoj havas grandan amason da diversaj neregulaĵoj, — Volapük ilin ne havas!“ Efektive, tiu ĉi apartaĵo de Volapük, en komparo kun lingvoj naturaj, faras ĝian gramatikon senkompare pli facila ol la gramatiko de ĉiu alia lingvo. Sed ĉu estas en tio ĉi ia merito de s-ro Schleyer? Ĉu montris sin tie ĉi la frukto de lia genio, kiu ebenigis kaj faciligis la vojon al liaj „postirantoj“ (kiel la volapükistoj nomas inter aliaj ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto, ne komprenante ke la lingvo Esperanto estis ellaborita tute sendepende de Volapük)? Tio ĉi estas ja afero tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povis eĉ esti, kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj, oni povas kalkuli kiel meriton, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? Fari tiun ĉi kanalon rekta estas ja afero multe pli natura kaj facila, ol fari ĝin fleksita kaj neregula, kaj se tiu homo farus la kanalon artan elfleksita kiel la riveroj naturaj, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. La lingvoj naturaj, kiuj ellaboriĝis blinde kaj laŭ la volo de okazo, havas multajn neregulaĵojn; sed se homo, kiu kreas lingvon arte, volus enkonduki en ĝin diversajn neregulaĵojn, tiam[117] mi ne dirus, ke li estas ne sufiĉe genia, sed rigardus lin simple kiel freneza. Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn, se li povas kontentiĝi je unu? Kiu volos arte kaj intence krei neregulaĵojn? La kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio, kun unu konjugacio k. c. ne sole ne estas pli malfacila ol la kreado de neregula kaj ne postulas apartajn artifikojn, sed kontraŭe, la kreado de lingvo neregula estus afero senkompare pli malfacila, ĉar la aŭtoro ne sole sin turmentus vane super la kreado de dua kaj tria deklinacio, sed li absolute ne scius, kie alpendi tiun ĉi superfluan balaston; tial se homo, kreinte artan lingvon, donis al ĝi nur unu solan deklinacion k. c., tio ĉi estas afero tute natura kaj neniel povas esti alkalkulata kiel merito. Kiu ajn el vi, sinjoroj legantoj, se vi volus krei artan lingvon, ĉu vi farus alie? Ĉu vi kreus intence iajn neregulaĵojn, kaj eĉ povus al vi veni en la kapon io simila?
Sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas la volapükistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Eble ĝi ŝajnas al ni tiel ordinara afero nur nun, kiam oni ĝin jam montris al ni? Sed en tia okazo rigardu ĉiujn tiujn provojn pazigrafiajn aŭ pazilaliajn, kiuj estis faritaj antaŭ Volapük — ĉu vi trovos eĉ en unu el ili kelkajn deklinaciojn, kelkajn konjugaciojn aŭ iajn neregulaĵojn? Se la simpleco de la gramatiko postulas iajn apartajn geniajn artifikojn, tiam la aŭtoroj de ĉiuj diritaj provoj estis geniaj artifikistoj, ĉiuj ili mirigis nin per unu sama ovo de Kolumbo, kaj tiu ĉi merito sekve denove ne apartenas al s-ro Schleyer.
Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne, ĉar mi envius liajn laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro. Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en la laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas. Cetere mi silentus pri tio ĉi, se ne la cirkonstanco[118], ke tiun ĉi malveran meriton de s-ro Schleyer kelkaj obstinaj liaj partizanoj uzas por batali kontraŭ la lingvo Esperanto. „La plej gravan“, ili diras, — „la facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto prenis de Volapük; la plej malfacila parto de la temo sekve jam estis solvita de Schleyer, kaj se ni forlasos Volapük’on, tio ĉi estos sendankeco de nia flanko kaj ni estos renegataj“. La amikoj de Volapük devas konsenti, ke ekster la facileco de la gramatiko la lingvoj Esperanto kaj Volapük havas inter si nenion komunan; kaj ĉar mi jam montris, ke tuŝante tiun ĉi facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto ne sole eltiris, sed ankaŭ ne povis eltiri ian utilon el la laboroj de s-ro Schleyer, ĉar tiu ĉi facileco (en tiu grado, en kiu ĝi sin trovas en Volapük) estas afero tute natura kaj ne povas esti ies merito, — tiel la sinjoroj volapükistoj konsentos, ke la lingvo Esperanto en ĉiu okazo havas meritojn tute ne malpli ol Volapük, — pri sendankeco sekve tie ĉi ne povas esti eĉ parolo. Kaj kio tuŝas la renegatecon, je kiu kelkaj volapükistoj riproĉas tiujn el iliaj estintaj kolegoj, kiuj transiris al Esperanto, tiu ĉi riproĉo estas entute pure infana kaj montras ne sufiĉe seriozan teniĝon al la afero: ni batalas ne por la aŭtoro de Volapük kaj ne por la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed por la ideo de lingvo tutmonda. Ni devas oferi la personon pro la ideo kaj ne la ideon pro la persono. Se ni konscias, ke ni estas sur malvera vojo, ni devas deiri de ĝi, por transiri sur la veran. Tiuj volapükistoj, kiuj kredas, ke Volapük estas vojo vera, devas resti al ĝi fidelaj; tiuj, kiuj ne scias kion elekti, povas labori egale por Volapük kaj Esperanto (ĉar pli bone estos se ni havus du lingvojn tutmondajn, ol se ni havos neniun); sed tiuj, kiuj defendas Volapük’on kaj batalas kontraŭ Esperanto nur tial ke ili timas esti nomataj renegatoj, montras per tio ĉi, ke ili ne havas ideon pri la afero kaj memorigas tiujn obstinulojn de la bona malnova tempo, kiuj el estimo al la tradicio batalis kontraŭ la enkonduko de vaporo, aŭ tiajn strangulojn, kiuj volus batali kontraŭ la telefono, timante fariĝi sendankaj al la memoro de la elpensintoj de la telegrafo.
Mi petas pardonon pro la deflankiĝo, kiun mi faris, kaj mi denove transiras al la analizado de la facileco de l’ Volapük. Mi montris, ke la faciligo de la gramatiko en tiu mezuro, en kiu ĝi sin trovas en Volapük, estas nenia merito, ĉar ĝi estas afero tute natura kaj postulis nenian fort’uzon[119] de la kapo. Komparinte la gramatikon de Volapük kun la gramatiko de Esperanto, la legantoj facile venos al la konvinko, ke la dua estas multe pli simpla kaj facila; se sekve efektive la ĉefan rolon en la lingvo havus la facileco de ĝia gramatiko, la lingvo Esperanto devus jam esti starigita pli alte ol Volapük. Sed la facileco de la gramatiko en lingvo arta estas afero tre sensignifa, kaj se ĝi en unu sistemo iris iom pli malproksime ol en la alia, tie donis al la lernanto la eblon ŝpari ankoraŭ unu kvaronon aŭ duonon da horo, tio en tia grava afero kiel lingvo tutmonda havas absolute nenian signifon. Por ni grava estas la demando, ĉu la lingvo mem en sia tuteco estas facila? Por vidi kiom Volapük kontentigas tiun ĉi demandon, ni devas memori la jenon: ĉiu lingvo konsistas el gramatiko kaj vortaro; la tempo kiun oni devas uzi (aparte en lingvo arta) por la ellernado de la gramatiko, estas absoluta nulo en komparo kun la tempo kiun oni devas uzi por la ellernado de la vortaro. La facileco de la lingvo dependas sekve la plej multe de la facileco de ĝia vortaro. Nun diru al mi, sinjoroj varmegaj volapükistoj, ĉu la vortaro de Volapük estas facila? Metu la manon sur la koron kaj respondu al mi, kiom da tempo vi uzis por la ellernado de la vortaro de Volapük, kaj tamen ĉu vi povas nun diri, ke vi scias ĝin parkere kaj ke vi nun, post multaj laboroj, povas kompreni sen vortaro ĉion kio estos skribita en Volapük?
La lingvoj de ĉiuj civilizitaj popoloj havas nun multon komunan inter si. Tial, ellernante kiun ajn lingvon, vi renkontas multegon da vortoj, kiujn ekmemori estos por vi tre facile. En la Volapük tamen ĉiuj vortoj estas al vi tute fremdaj, kaj eĉ la nomojn proprajn de personoj aŭ urboj vi devas ellerni kiel vortojn nove-kreitajn! Al la nesperta publiko vi montras la facilecon de la gramatiko de Volapük kaj kredigas, ke tiun ĉi facilecon ni devas danki la genion de s-ro Schleyer, kaj la publiko ofte entuziasmiĝas, ne rimarkante, ke tio nemulta kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent kaj mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro, kaj ke danke la vortaron[120] (kiu, kiel mi jam diris, estas la plej grava parto de l’ lingvo) Volapük estas ne sole ne pli facila ol la lingvoj naturaj, sed ankoraŭ multe pli malfacila ol ili! Kaj tamen de lingvo, kreita pripensite en kabineto kaj ne blinde de multaj generacioj, ni ja povis atendi, ke ĝi estos senkompare pli facila ol la lingvoj naturaj! Tiu stranga fakto, ke lingvo arta elvenis pli malfacila ol naturaj, kaj ke al s-ro Schleyer venis en la kapon disformigi kaj nove krei ne sole vortojn ĉiukonatajn, sed eĉ la nomojn proprajn, estas al multaj tute ne komprenebla. Efektive ĝi estas nur konsekvenco kaj rekta sekvo de la malfeliĉa gramatiko de Volapük, kiu devigis s-ron Schleyer konsekvence kaj senkompate disformigi ĉion, eĉ nomojn proprajn, ke ili nur ne venu en konflikton kun lia gramatiko. Unu ŝtono, ne bone metita en la fundamento, sekvigas jam post si ĉiam pli grandiĝantan malrektecon de la tuta konstruo. Sed mi ne volas tie ĉi analizi vaste la kaŭzojn, mi volis nur montri la fakton, ke Volapük ne sole ne estas pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili, kaj ke tiuj, kiuj montras al la publiko la gramatikon de Volapük kaj sur tiu ĉi fondo parolas pri la facileco de la lingvo, silentante pri la vortaro, — aŭ sin mem trompas, aŭ trompas la publikon. Dume la facileco estas ja unu el la unuaj kondiĉoj, kiuj estas postulataj, por ke arta lingvo povu esperi neforflugantan sukceson. Homoj, kiuj entuziasmiĝas sub la impreso de reklamoj, komencas laboron, ne demandante sin, al kio ĝi kondukos; sed la tempo de entuziasmo jam forpasis, kaj la reklamoj, en kiuj la volapükistoj sin montris tiel lertaj, jam ne altiras, kaj nun, antaŭ ol komenci la lernadon de Volapük, kaj oferi por tio ĉi tutajn monatojn kaj jarojn, la homoj sin demandas: „kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?“ kaj tial la nombro de la homoj, kiuj komencas la lernadon de Volapük, estas jam nun tre malgranda; kaj post kelkaj jaroj eĉ tiuj, kiuj ĝin ellernis, ĵetos ĝin, ĉar ili venos al la konvinko, ke laboron ili perdis multe kaj utilon Volapük alportis al ili nenian, ĉar neniu en la mondo ilin komprenas. Sed kun la lingvo Esperanto la afero estas tute alia: — danke la vortaron, kiu preskaŭ tute estas konata al ĉiu iom civilizita homo (kaj en la unua tempo por ni ja estas gravaj nur tiaj homoj, ĉar la sovaĝaj afrikanoi ja ne bezonas ankoraŭ lingvon tutmondan), — danke tiun ĉi vortaron la lingvo estas tiel facila, ke se vi oferis nur kvaronhoron por ekkoni la gramatikon de la lingvo, vi povas jam komenci la legadon de libroj kaj gazetoj en tiu ĉi lingvo, kaj se vi volos ankoraŭ facile tralegi (kaj ne labore lernegi) ian libron kun ekzercoj en tiu ĉi lingvo, — vi jam tute bone scios la lingvon, perdinte por tio ĉi nenian laboron! Danke tian konstruon, la nombro de la amikoj de la lingvo Esperanto konstante pligrandiĝados, ĉar ĉiu diros al si: „se la sorto eĉ ne volos, ke tiu ĉi lingvo fariĝu tutmonda, en ĉia okazo lernante ĝin mi nenion perdas, ĉar la lernado postulas de mi nenian laboron, kaj gajnon mi havas jam tiun, ke mi ricevas la eblon kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo, kaj al tio ĉi mi, preskaŭ nenion oferante, helpas la efektivigon de granda afero. Vi vidas, sinjoroj volapükistoj, kiel ĉe pli proksima analizado staras la afero kun la laŭdata facileco de via Volapük, kaj kia granda diferenco en tiu ĉi rilato estas inter Volapük kaj Esperanto. Dum la ŝajna facileco de Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojn sub la influo de laŭtaj reklamoj, la vera facileco de Esperanto garantias al ĝi, ke ĝi trankvile, paŝo post paŝo trabatos al si la vojon tra la tuta mondo.

(Daŭrigo.)1890, paĝ. 37—38. — Restas al mi nun ankoraŭ analizi la lastan bonan flankon de Volapük — ĝian mallongecon. En tiu ĉi punkto, mi diras ĝin tute malkovrite, la Volapük staras absolute pli alte ol la lingvo Esperanto. Tio ĉi estas la sola batalilo, per kiu la volapükistoj povas batali kontraŭ la „Internacia“. Sed ni analizu la veran signifon de tiu ĉi mallongeco de la lingvo. Ĉu ĝi estas ia aparta genia penso de sinjoro Schleyer? Ne, ĉiu, kiu volus krei ian artan lingvon, komprenas tre bone, ke la vortoj ne devas esti intence farataj longaj, se ili povas esti mallongaj. Ankaŭ la aŭtoro de la Esperanto deziris, ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj devis esti la plej malgranda. Tiuj ĉi tre gravaj postuloj, kiujn la lingvo devis plenumi, jam absolute ne permesis doni al ĝi formon ideale plej mallongan. Sed por sinjoro Schleyer la diritaj leĝoj tute ne ekzistis, kaj tial ĝi estas tute komprenebla, ke li ne sole tre facile povis doni al sia lingvo pli mallongan formon ol Esperanto, sed li eĉ devis ĝin fari; ĉar se oni volas la vortojn tute arbitre elpensi aŭ prepari laŭ sia volo, ne estante premata de certaj leĝoj, tiam jam estus simple ridinde, se oni elpensus vorton kelksilaban, povante fari vorton unusilaban. Esprimado longa estas efektive afero ne oportuna; sed vi povas tre facile vidi, ke en la lingvo Esperanto, malgraŭ ke ĝi devis obei diversajn tre gravajn leĝojn, la esprimado tamen ne estas pli longa ol en la aliaj lingvoj vivantaj. Vere ke la Volapük esprimas la pensojn iom pli mallonge; sed restas ja la demando, ĉu por atingi la plej mallongan formon de la lingvo estas permesite[121] oferi por ĝi ĉiujn aliajn efektive gravajn kondiĉojn de lingvo internacia? Mi forte dubas ke iu jesigus tiun ĉi demandon. Multaj volapükistoj laŭdegas la mallongecon de Volapük kaj pro tiu ĉi ili pardonas al ĝi ĉion alian; sed se efektive lingvo internacia devas plenumi nur unu kondiĉon, havi la plej mallongan formon, tiam mi povas proponi al ili alian lingvon, kiu jam estas kreita, pli facile ellernebla ol Volapük kaj multe pli mallonga ol tiu ĉi: la plej mallonga lingvo estas la silento.
Sed ankaŭ tiun ĉi plej gravan econ de Volapük, la mallongecon, ĉu sinjoro Schleyer trakondukis ĝin sisteme? Oni povus ĝin tute certe esperi, ĉar se iu volas atingi en sia lingvo nur la plej grandan mallongecon, tute ne premante sin per la formo de la vortoj, li povas ja fari ĝin tre facile, ĉar nenio estas pli facila, ol preni ian vorton kelksilaban kaj derompi de ĝi arbitre ĉiujn silabojn ĝis unu kaj ĉiujn literojn ĝis la plej malgranda nombro. Plenumi en la Volapük tute sisteme la kondiĉon de mallongeco estis efektive la klara intenco de sinjoro Schleyer, sed tamen li tiun ĉi kondiĉon tute ne plenumis sisteme. Tiel, ekzemple, kial sinjoro Schleyer la vorton „profesoro“ nomis „plofed“ kaj ne „plof“, kiu, estante egale ne komprenebla kiel „plofed“, estas ja tamen pli mallonga! Kiel la vortoj „bi-li-ad“, „bi-li-et“ k. c. jam en la radiko havas tri silabojn? Se „elipso“ povis kuraĝe esti nomita „liped“ kaj la nomo de ĉiu tre malproksime kuŝanta insuleto sin ne kaŝis antaŭ la aŭtoro de Volapük kaj estis aŭtoritate transbaptita, tiam ankaŭ anstataŭ la trisilaba „biliad“ oni kun tiu sama rajto povus ja tute bone preni la unuan trovitan vorton unusilaban, kiel ekzemple „bom“, aŭ „bam, bum, plom, plam, plum“ k. c. Ĉio en Volapük ja estus tute egala! Kial inter la vortoj radikaj de Volapük sin trovas tiom da dusilabaj kaj trisilabaj, se el sole unusilabaj oni jam povis kunmeti grandegan vortaron, se la senco havas por la kreanto nenian signifon? (Prof. Bauer en sia „Spelin“ montris matematike, ke la nombro de la vortoj unusilabaj, kiujn oni povas krei per diversa kunmetado de la diversaj literoj, estas tiel grandega, ke la plej granda parto de la vortoj dusilabaj kaj la vortoj trisilabaj estas jam tute nebezonaj.) Se la originala senco kaj la rekonebleco de la vortoj havas nenian signifon kaj nur la mallongeco de la lingvo estas grava, tiam estus ja multe pli nature, pli prudente, pli bonrezultate kaj ankaŭ por la aŭtoro multe pli facile krei la lingvon en la jena maniero: elskribi en alfabeta ordo ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn, kiujn oni povas kunmeti el la diversaj literoj de la alfabeto, doni al ĉiu el ili ian signifon — kaj tiam ni havus riĉan vortaron el vortoj la plej mallongaj. Se la mallongeco estas la plej grava flanko de la lingvo, tiam ni povas diri, ke la vortaro de la Volapük estas konstruita tute sur malvera vojo, kaj ni povas nur bedaŭri, ke anstataŭ la Volapük sinjoro Schleyer ne kreis per la supre dirita maniero ian lingvon „Bum-bam“, kiu certe ne estus pli sovaĝa ol Volapük, sed por tio estus pli mallonga.
Nun ni revenu al la lingvo Esperanto. Mi jam montris, ke jam nun ĝi ne estas pli longa ol la aliaj vivantaj lingvoj, kvankam tro multe zorgi pri mallongeco ĝi ne povis, por ne kontraŭbatali kontraŭ aliaj flankoj de la lingvo, kiuj nun estas multe pli gravaj. La nuna grandeco de la vortoj povas tute oportune resti en la lingvo jam por eterne, kaj mi pensas, ke neniu sentos la bezonon ĝin plendi. Sed se oni trovas, ke la esprimado en Esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉia alia lingvo. Post kelka tempo, kiam la lingvo estos jam ĉie enkondukita, kiam la facila ellernebleco kaj rekonebleco de la vortoj ne estos jam tiel grava, tiam oni baldaŭ komencos iom post iom enkondukadi kelkajn mallongigojn. Sed ĉu la maniero de esprimado devas esti iom pli longa aŭ iom pli mallonga, tio estas tia sensignifa demando, ke pensi pri ĝi oni povos nur post la paso de longa tempo, kiam la lingvo jam estos tiel enkondukita en la mondo, ke ĉiuj gravaj postuloj, kiuj nun estas farataj, jam perdos tutan sian gravecon. Sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso, ĉar kiel la legantoj povas vidi, la grandeco de la vortoj en Esperanto jam nun estas tia, ke ĝi povus tute oportune resti je ĉiam.

(Daŭrigo venos[122].)


N-ro 1.
1900

Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia

Wüster: Es
„Fundamenta Krestomatio“. Kvina eldono, paĝ. 268—316.
En la „Fundamenta Krestomatio“ ĉi tiu traktaĵo estas nomita: „Raporto verkita de anonima aŭtoro kaj legita (en formo iom ŝanĝita kaj mallongigita) de s-ro L. de Beaufront en la kongreso de l’Association Française pour l’Avancement des Sciences (Parizo 1900).“ Do, ĝi estas verkita eble komence de 1900. Pri la preciza jaro mi ne povas konstati ion. Oni poste supozis, ke de Beaufront estis la aŭtoro. Ĉi tiun opinion d-ro Zamenhof refutis en unu el la „Lingvaj Respondoj“ („Pri Propaganda Artikolo“, vidu II. 117). Tamen li tie ne diras, ke li mem estas la aŭtoro. Sed la pseŭdonimo, sub kiu la traktaĵo aperis, nome „Unuel“, estas la pseŭdonimo de d-ro L. L. Zamenhof mem. Pri tio parolas Zamenhof en sia VI-a kongresa parolado en Washington (vidu IV. 11), ankaŭ en letero al Krestanof (vidu V. 356).

I

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de „instruituloj“ aŭ „utilaj publikaj agantoj“, la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili „spritajn“ artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi „spritaj“ mokoj. Pri tiuj ĉi ideoj „estas modo“ paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C, kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo, ĉar li „scias antaŭe“, ke „ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion“, kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de „tiuj malsaĝuloj“, se li eĉ en la daŭro de unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj miras, „kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj“.
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la „buboj-fantaziuloj“ atingis la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj altiras el ĝi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel „komprenebla per si mem“, ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historio-skribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. „Ĉu efektive“, ili diras, „la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: ,sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!‘? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!“
Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k.t.p. k.t.p. Ĉie tute tio sama. „Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu.“[123] La lumo aperas kiel necesa bezonataĵo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj ĝi tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi ĝin. La ideo de Kolumbo, ke „devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon“, ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento, kaj ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Eŭropo veturis, sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion ĉi fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren kaj ne povos returne leviĝadi supren… k.t.p., — ni kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj povis paroli tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia tempo ruĝiĝus ĉia infano. Kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon, ŝajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraŭparoli kontraŭ ĝi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj eĉ tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi, skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas ne ebla, ke ĝi estas malutila k.t.p. Kio tio ĉi estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco? ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Ĉiuj tiuj ĉi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontraŭparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank’ al la natura spirita inercio de ĉiu el ni, ili aŭ tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sano-subtenanta ridado, aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, „pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi estas neebla“, devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj.
Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi, — al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj ĉi reĝoj de la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi. „Por tio ĉi oni ja bezonis nenian supernaturan forton“, ili diros; „ĉiu el tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute precize kompreniĝadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, — kiel do ne venis al ili en la kapon konsentiĝi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondiĉaj sonoj estu enkondukita por la reciproka kompreniĝado inter ĉiuj, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj k.t.p.!“ Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviĝis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: „vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj, — sed moki ilin, eĉ ne konatiĝinte kun ili, estas honte, sinjoroj!“ Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaŭ kelke da miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnaĵoj) kaj ne povanta „esti kreita en kabineto“, — tiel niaj posteuloj mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreiĝis blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. „Ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti!“ — „Kiel mi povas kredi“, diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, „ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ babiladi ĉiam teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj maturaĝaj parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de la voĉaj organoj ĉe la popoloj, kiam ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!“ Kaj la instruanto respondos: „ĝi estas efektive nekredebla, kaj tamen ĝi tiel estis!“
Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj. Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ senkuraĝaj, kvazaŭ la aŭtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj ĉi senkuraĝaj voĉoj perdiĝas en la laŭtega ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej laŭte, kaj opiniadi ĉiun mokanton saĝulo, ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo, ĉiam ankoraŭ rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus vane. Ĝin konvinkos nur la tempo. Morgaŭ ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu ĝi hodiaŭ superĵetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj aŭditaj opinioj perdis la egalpecon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj. Por ili ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj ĉu minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontraŭuloj, aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.
Ni scias, estimataj aŭskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun laŭtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem. Se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin, — se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin, se eĉ miloj da laŭtaj nomoj starus post ili.

Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: 1) ĉu lingvo internacia estas bezona; 2) ĉu ĝi estas ebla en principo; 3) ĉu ekzistas espero, ke ĝi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj kiamaniere tio ĉi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis „la afero klariĝos“.

II

Ĉu lingvo internacia estas bezona? Tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando „ĉu poŝto estas bezona?“ La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi demandon dank’ al tio, ke ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per „ne“. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: „lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn.“ Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj! „Lingvo internacia“ kaj „lingvo tutmonda“ estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu ĉi „malfeliĉo“ (kiel nomas ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos ĉe la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuiĝon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio: ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortiĝado kaj plena ekflorado: dank’ al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.
La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank’ al la grandega superforto, kiun[124] ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neŭtrala lingvo, kiel ni malsupre montros.
Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro; kaj se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.
Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon — dank’ al interŝanĝo de pensoj — de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, — kaj ni restos tiuj samaj reĝoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj, donu al ni eĉ centon da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj — kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena, kaj dank’ al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B, C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun ĉiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. Por la perfektigado de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn, — sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank’ al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel alte tiam leviĝus la homaro!…
Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo. Sed ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon, pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, — tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute — se tia estus enkondukita — li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi konsentas, nome:
La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.

III

Nun ni transiros al la dua demando: „ĉu lingvo internacia estas ebla?“ Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭĵuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia ebleco, sed ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de ĉiu popolo, de la klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj k.t.p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio. Se por homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio ĉi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p, Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn ĉe la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per helpo de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se eĉ ĉiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, eĉ tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se ĉie estus sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur unu lingvon — ĉie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo, da specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu ĉi lingvo en la infaneco, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, ĉu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj ĉu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu ĉi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el ĉio, kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ĝis nun, nome:
1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.

IV

Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝia ekzistado estas ebla, el tiuj ĉi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni devus nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus ankoraŭ esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu ĉi ĉapitro estus duba, ĉar estus nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke ĉiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus por tiu ĉi celo kaj alia malpli. Ni havas sekve ĉion pretan kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, — kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas por ili atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu ĉi afero, ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue tabulo estos transĵetita trans la rivereto kaj komunikiĝado estos aranĝita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado, kaj tiu ĉi ŝanceliĝado estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj: saĝaj homoj diras, ke celado al aranĝo de komunikiĝo estas infanaĵo, ĉar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto kaj tiu ĉi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antaŭuloj ne metadis tabulojn trans rivereto, sekve ĝi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikiĝado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj k.t.p. Tamen pli aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado estas aranĝata. Tiel estis kun ĉiu utila ideo, tiel estis kun ĉiu utila elpenso; apenaŭ la senantaŭjuĝaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis ĉiam scii antaŭe kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgraŭ ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj; ĉar tion ĉi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaŭ ĝia celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaŭ kun la lingvo internacia. En la daŭro de multaj centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi demando; sed nun, kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu ĉi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkiĝadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al ĝi ĉiam pli kaj pli, ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita. Ĉu vi povas tion ĉi dubi? Certe ne! Kiam tio ĉi venos — ni ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj, — sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu ĉi ideo multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi jam neniam mortos: ĉiam pli ofte kaj pli obstine eksonados voĉoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aŭ malpli frue — se la demando ne estos solvita de la societo mem — la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian. Tie ĉi povas esti nur demando pri la tempo: unuj el vi diros, ke tio ĉi venos tre baldaŭ, aliaj diros, ke ĝi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu ĉi fakto entute iam venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu ĉi afero kaj senhelpa anaro da ekzistaĵoj, ne komprenantaj unu alian — pri tio ĉi certe neniu el vi dubas eĉ minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro la trian konkludon, al kiu ni venis, nome:
Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita.
Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El ĉio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aŭ malpli frue nepre estos atingita. Ĉiu prudenta homo povas sekve kuraĝe aliĝi al ni, ne timante la mokojn de la malsaĝa kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco apartenas al ni. Ni supozu eĉ, ke tiu formo de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montriĝos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis, — sed tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre ni pruvos, ke eĉ ankaŭ tiu konkreta formo de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi eĉ tion ĉi dubas, la formo ja neniom nin ligas: se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la voĉon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio ĉi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikiĝado, aŭ rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun ni estas ankoraŭ malfortaj kaj ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj; sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de nia agado kaj ĝis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke ĝi morti neniam povas, ke pli aŭ malpli frue ĝi devas atingi la celon. Kaj se eĉ, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, — tute egale, la afero ne mortos: anstataŭ la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; ĉar ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke ĝi pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ĝis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj saĝaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k.t.p.

V

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere ĝi venos? Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ eble eĉ post miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome: „ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia?“ Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni devas atendi, ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj) regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus. Ĝis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo rapide riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta. Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive: jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo.
Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj ke, se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero.
Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaŭstarus la sekvanta: 1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, 2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, 4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta. Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan „terra incognita“[125].
Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj, — pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.
Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj:
1.) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: „La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la eŭropanoj kaj amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon.“ Komprenu, sinjoroj, kion tio ĉi signifas: „post ne pli ol du horoj da sinokupado!“ Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, — kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.
Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj esperante, unu ĵurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron esperantan kaj vespere en tiu sama tago li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj.
De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, simple nur la uzo: tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ĝin uzi tiel, — tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie. Jam antaŭe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie ĉi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la aŭtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, ĉar tio ĉi postulus tutan vastan traktaton, — ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana „kapo“ havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan; ĉu ekzistas en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco aŭ celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi, ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados kaj ne diros ekzemple „le fin“ anstataŭ „la fin“ aŭ „das Strick“ anstataŭ „der Strick!“ En lingvo arta tiu ĉi sekso de la substantivoj estas tute elĵetita, ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas en la lingvo eĉ la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en ĉiu el ili ankoraŭ tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio ĉi estas ankoraŭ nur komenco: al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, ĉiu kun aparta serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la malregulaj kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas. La ekposedo de ĉio tio ĉi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senĉesan ekzerciĝadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn „i, as, is, os, us, u“, kiujn vi povas perfekte ekposedi en la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas: „kiel tio ĉi estas ebla?“ Jen, tre simple: Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili plene anstataŭiĝas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute sufiĉas, se ĝi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finiĝojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank’ al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel: konatiĝu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ĝia konjugacio esprimas ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la arta lingvo forĵetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron?
La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie.… Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank’ al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.
Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn, kiuj en lingvo arta estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto, aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj, sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron, kaj ke vi nun jam bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, — vi ja tiam sentus vin feliĉa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis… Ĉu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da laborado!
Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k.t.p., dum en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso „mal“ donas al la vorto sencon rekte kontraŭan („bona“ bon — „malbona“ mauvais), — sekve sciante la vortojn „bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi“ k.t.p., vi jam mem povas formi la vortojn „malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi“ k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson „mal“; la sufikso „in“ signifas la virinan sekson („patro“ père — „patrino“ mère), — sekve sciante la vortojn „patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko“ k.t.p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj „patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino“ k.t.p.; la sufikso „il“ signifas ilon („tranĉi“ trancher — „tranĉilo“ couteau), — sekve sciante la vortojn „tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi“ k.t.p., vi jam mem scias la vortojn „tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo“ k.t.p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.
Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos.
2) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatas al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibniz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampère, Max Müller k.t.p., — sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdo-instruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem, se li konsideros la jenon: Ĉia lingvo natura konstruiĝadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton. Ĉian esprimon, kiun vi multajn fojojn aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed… vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenaĵo, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank’ al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo „lavistino“; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k.t.p. — tio ĉi estas jam tute ne ebla! En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian tempon, personon, modon k.t.p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k.t.p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda „oni tiel parolas“ aŭ „oni tiel ne parolas“; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de „tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn ideajn kuniĝojn“ — en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj, — kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, — por li tuj ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan.
Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere, havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta; sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, — ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri ĝia esenco, kaj anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne konatiĝante kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili ekvidus, ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj, — li povas imponi per tio ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj; kaj kiam ĉe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas la plej absoluta sensencaĵo. Tiel estas ankaŭ kun lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru simple kaj rigardu, ĵetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo, — kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencaĵo sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo arta. Vi aŭdis ekzemple frazon „lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto“; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj „saĝe“, ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanaĵo. Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon „kial?“ — tiam tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon, ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velocipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo… Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!
Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi homoj ne komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin alie, ke en ĝi oni nenion povas esprimi k.t.p. k.t.p. Se ni turnos atenton, ke ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda, — tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj. Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru kaj rigardu, — kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe; ke homoj de ĉiuj nacioj uzas ĝin ĉiuj tute egale; ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la plej bona maniero… Anstataŭ blinde babiladi diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, — kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj.
Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu ĉi ĉapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj precizeco.
El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova kaj al ili venos en la kapon la ideo, pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, — kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion ĉi montras al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo, — kaj tamen ĉu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido eĉ de plej aŭtoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ĝi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris ĉiuj registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio, kaj eĉ la vivo mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton de ĉia scienco kaj de ĉia scio, tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la vivo, ĝi elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin, — kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartenaĵo de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.
Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restus malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.
Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.

VI

Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kia nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo, ĉar — kiel vi sendube diros — „da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro“. Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antaŭvidi kaj antaŭdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facila. Tio ĉi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.
Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la grandega nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük kaj Esperanto. Turnu atenton sur tion ĉi: sole nur du artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko ŝajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tio, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de „novaj lingvoj internaciaj“, estas nur projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, — aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj ĉi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole nur du kaj sekve, se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi jam el la ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua rigardo. Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti — la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapük ĉie estas jam elpuŝita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj volapükistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon: Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank’ al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure amerika reklamo, kaj la esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da volapükistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapük staras multe pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, — ni ripetas, eĉ unu — kiu transirus de Esperanto al Volapük! Dum Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapük jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomata jam de longe mortinta.
En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn: 1) Dum Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapük, sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar ĝiaj vortoj — krom kelkaj tre malmultaj — ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto de Volapük nepre devas ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas (dank’ al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne forgesas, se li eĉ longan tempon ĝin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado, dum en Volapük oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple „bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp“ k.t.p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun s en la fino). 5) En Volapük, dank’ al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko — Melop, Anglujo — Nelij). Tio ĉi donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank’ al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank’ al la regulo, ke ĉiuj vortoj „fremdaj“, kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, — ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton.
Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome: el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj, je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam — kiel ni pruvis supre — la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan.

VII

Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon, nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso? Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Ĉar la kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos „bam“, seĝo estos „bim“ k.t.p. k.t.p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, — vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion… ŝajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, — kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ĝis la dua: „kio artifika tie ĉi estas? ĉiu infano ja povas tion ĉi fari; oni bezonas nur eniri, iri ĉiam rekte antaŭen, — kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraŭa fino de la arbaro“. Sed apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon, ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaŭ kun arta lingvo: entrepreni la kreadon de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la leganta mondo — ĉio tio ĉi estas tre facila, — sed feliĉe fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaŭ ili iom enprofundiĝis en ĝin, ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj, ke ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko.
Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke ĝis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; — kaj tamen el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nur okaze, dank’ al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto, kiu dediĉis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapük estus aperinta 5—6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapük.
El ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke troviĝus iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki ĝin al feliĉa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero, doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan modelon, laŭ kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj ĉi provoj eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino, tiuj ĉi laboroj prezentiĝus ne pli bone, sed kontraŭe, multe malpli bone ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k.t.p.), ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujn aliajn flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzaĵon: sciante, ke la publiko taksos ĉiun projekton konforme al tio, kiel al ĝi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taŭga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaŭ tute sen ia ŝanĝo el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun ĉi frazon multe pli facile ol en Esperanto, — kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia „lingvo“ (se ili iam finos ĝin) estos pli bona ol Esperanto. Sed ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie ĉi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, riĉeco, precizeco k.t.p.), kaj ke, se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en la fino nenion donus! Ĉar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ĝi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio ĉi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj ŝanĝoj, — kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda ŝanĝado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed ĝuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun ĉi principon: sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun ĉi principon laŭ mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton nur sur tiun ĉi principon, kaj ĉion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, ĉar kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan, sed ili volas nur fari efekton.
El ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton, — tiun lingvon, en kiu estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bone plenumas ĉion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj aŭskultantoj, tio ĉi estas ne sufiĉa: vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliĉe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun ĉi plenan certecon.
Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapük la demando de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapük estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapük nur per kelkaj bagateloj, kaj ĉiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso farus en la volapüka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük, kaj ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapük solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapük eĉ la plej fervoraj volapükistoj nature timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapük kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto: oni scias — kaj tion ĉi eĉ por unu minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol… eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona ol Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova aŭtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ 16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzus la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: „se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita“. Kia estos la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en alia plej komune uzata formo; tio ĉi estas ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj projektistoj — la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj „fremdaj“, kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro, ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros, ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40% da vortoj diferencas de la esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple ŝanĝis la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la formo esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la esperanta gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn, la esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos de tio ĉi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.
La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe: kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ĝia decido havos forton por la mondo, la esperantistoj mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.

Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon.
2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla.
3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi.
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta.
5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.

VIII

Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj „saĝaj“ kaj „praktikaj“ homoj, kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita — sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne malĝoju tial, esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj[126].
Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi „la mondo ne volas vian lingvon“, respondu kuraĝe: „ĉu la mondo volas aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie esti ne povas“. Kiam vi aŭdos „oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon“, respondu kuraĝe: „ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas.“
Se oni diras al vi: „tiu aŭ alia esperantisto aŭ societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon“, tiam respondu: „La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika.“
La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.

*       *
*

1901—1914
Hilelismo-Homaranismo

Antaŭrimarkigo al la sekvantaj n-roj 311

Por la sekvantaj n-roj 3—11 (el la tempo de 1901—1914) mi devas diri kelkajn enkondukajn vortojn. Ĉi tiuj numeroj ampleksas la materialon, kiu rilatas la „homaranismon“ de Zamenhof. La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj — kiel ŝajnas al mi — por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimas per la preskaŭ sinonimaj vortoj „hilelismo“ kaj „homaranismo“. Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo: 1. pro la politika situacio en la tiama Rusujo, 2. pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo, 3. ĉar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.
La n-ro 9 („hispana“ broŝuro) pri „homaranismo“ 1913 ja aperis sub la nomo de Zamenhof, sed ne povas esti dubo pri tio, ke ankaŭ ĉio, kion ampleksas la n-roj 3—8 de la jaro 1906 en ĉi tiu parto III, estas verkita de Zamenhof mem, kvankam la n-roj 3, 4, 6, 7, 8 aperis anonime aŭ pseŭdonime. La n-ro 6 estas letero privata; do, li en ĝi povis nomi sin kiel aŭtoron. Pro la principo, kiun mi jam aludis en mia antaŭparolo (paĝ. 7) mi envicigis la tutan materialon, kvankam ĝi enhavas ankaŭ leterojn, en ĉi tiun parton III.
N.B. Mi atentigas pri tio, ke (laŭ mia noto al n-ro 5) n-ro 3 en manuskripto estis preta minimume jam 1901!
Estis necese represigi ankaŭ la tutan numeron 9, ĉar la enhavo kelkfoje esence diferenciĝas de la enhavo de la unua rusa broŝuro (n-ro 6) pri homaranismo[127].
Mi rekomendas al ĉiuj, kiuj volas studadi la tutan demandon pri „hilelismo“-„homaranismo“ pli detale, ke ili tre atente legu ankaŭ la leterojn, kiuj troviĝas en parto V sub la n-roj 289—296, 334, 367—368, el kiuj evidentiĝas i.a. ankaŭ la Zamenhofeco de la sekvantaj n-roj 3, 4, 6, 7, 8 en ĉi tiu parto III.


Cetere en ĉi tiu kolekto ne estas sufiĉa spaco, por detale priparoli la homaranisman ideon de Zamenhof. Ĝi bezonas specialan esploron, kaj mi antaŭvidas, ke ĝi precipe vekos la specialan intereson de la tuta samideanaro, ne nur de la hebreaj esperantistoj.


Ke mi povis publikigi la tre gravajn n-rojn 3—8, tion mi ankaŭ dankas al s-ro N. Nekrasov, kiu en la biblioteko en Moskvo kopiis por mia kolekto la tre gravajn, maloftajn, el la biblioteko neforsendeblajn kaj ne plu aĉeteblajn broŝuretojn kaj artikolojn, tiamaniere (same kiel por la parto V) bonege kompletigante mian kolekton.

*       *
*

N-ro 3.
Dogmoj de Hilelismo[128]

„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-ro 1 (Januaro).
Samtempe ili aperis depresitaj kiel aparta broŝureto.

La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj en la vasta Rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu ĉi lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo, kiel la unua, la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj, en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo, — ĉio tio ĉi jam longe devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj de malsamaj gentoj kaj religioj — almenaŭ ĉiuj filoj de sama patrujo — povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la malsupre donitaj dogmoj de la „hilelismo“.
La principa ideo de la hilelismo naskiĝis antaŭ dek jaroj, sed ĝi havis iom alian karakteron kaj estis destinita tiam speciale por unu homa grupo, por reguligi la rilatojn de tiu ĉi grupo al la ĉirkaŭanta mondo: nur poste ĝi akceptis karakteron absolutan, sendependan de ĉiuj gentaj kaj religiaj apartecoj, kiel sole justa reguligo de la reciprokaj rilatoj inter ĉiuj gentoj kaj religioj. Tamen longan tempon la iniciatoroj de tiu ideo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla.
Sed en la fino de la pasinta somero okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtralehomajn. Kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo aŭ religio, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial ili decidis uzi la plej proksiman tutmondan kongreson de la esperantistoj en Ĝenevo en Septembro 1906, por proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco, unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus[129] apartan sekcion[130].
Sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj hilelistoj devigas ilin elpaŝi kun sia projekto multe pli frue, ol ili intencis. Nun, kiam ĉio ĉe ni vekiĝas al nova vivo, kiam la societa konscienco komencas doni signojn de sia ekzistado, kiam aperas espero, ke anstataŭ premantoj kaj prematoj ni eble baldaŭ havos nur „homojn“ kaj „regnanojn“[131], — nun por ni pli ol por ĉiu alia nacio estas necese fiksi difinitajn politike-religiajn dogmojn, kiuj donus la eblon al ĉiu regnano de nia diversgenta patrujo, vivi en plena paco kun ĉiuj aliaj regnanoj, ne altrudante al ili per rajto de pugno siajn pure familiajn idealojn. En la nuna kriza momento, kiam nia patrujo bezonas ĉiujn siajn fortojn, estas necese enkonduki en la vivon tiajn dogmojn, kiuj permesus al ĉiuj diversgentaj kaj diversreligiaj regnanoj, ĉesigi siajn reciprokajn malpacon kaj kalkulojn kaj sincere unuiĝi por la savo de nia komuna patrujo, kiu devas kompreneble fariĝi fine propraĵo de ĉiuj siaj regnanoj kaj ne sole de unu gento aŭ religio. Kvankam la grandega plimulto de niaj samregnanoj estas ankoraŭ tute ne preparita por nia ideo kaj nia voĉo longan tempon ankoraŭ restos voĉo krianta en dezerto, estas tamen grave, ke niaj principoj estu konataj al niaj samregnanoj, por ke tiuj malmultaj, kiuj serĉas intergentan justecon, sciu, en kio ĝi laŭ nia opinio konsistas. Jen estas la kaŭzo, kial la hilelistoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili[132].

Januaro 1906.


Antaŭa klarigo

La malsupre donitaj dogmoj de la hilelismo havas signifon nur principan; la definitiva teksto de tiuj ĉi dogmoj estos fiksita nur poste, en la unua komuna kongreso de la hilelistoj.

Esenco de la Hilelismo

La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

Fina celo de la Hilelismo[133]

La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

Deklaracio de Hilelisto

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi respondas: „Mi estas hilelisto.“ Tio ĉi signifas, ke mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

1.

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

2.

Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

3.

Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

4.

Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtrale-homa. Ĉiun celadon de unu homo, altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel barbarecon.

5.

Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi neniam devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri la sengenteco de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi loĝas, laŭ sia geografia karaktero aŭ laŭ siaj moroj, tro multe diferencas de la aliaj partoj, tiam — por eviti malkompreniĝon — mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu mi loĝas, sed mi devas tiam ĝin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas ĝin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun hilelistoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo hilelista, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la finiĝo „regno“ por la tuta patrujo kaj „lando“ por la nomo de ĝia parto.

Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgregno, Parizregno; Alĝerio, Varsovilando.

6.

Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neŭtrale-homa kaj festoj neŭtrale-homaj aŭ regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio ĉi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia genta lingvo; kaj de ĉia reciproka batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.

7.

Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj ĝi per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superĵetados per koto. Sed mi neniam konfuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la popoloj, ke ĉia ago kontraŭ la devizo „la regno por la regnanoj“ kaj ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo, eĉ se ĝi estas farata de grandega plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la homaro estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj kiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.

8.

Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton „hilelisto“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. En parolado kun hilelistoj mi devas eviti la konfuzajn vortojn „nacio“ aŭ „popolo“ kaj anstataŭ ili mi devas ĉiam uzi la precizajn hilelistajn esprimojn „regnanaro“ (= loĝantaro de unu regno) aŭ „landanaro“ (= loĝantaro de unu lando). Sed nek mian regnanaron, nek mian landanaron mi devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ilin — almenaŭ en parolado kun hilelistoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno aŭ lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p.

Ekzemploj: Sviso-hilelisto, Peterburgregna hilelisto, Varsovilanda hilelisto.

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „hilelista“, por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa. En ĉiuj hilelistaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun hilelistoj mi devas uzadi la lingvon hilelistan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedus tiun ĉi lingvon).“

Rimarko: Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la hilelistoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.

10.

Mia religio mi nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la nomon „hilelista“, por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la hilelismo, kiuj konsistas en jeno:
a) Sub la nomo „Dio“ mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia saĝo kaj koro.
b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la regulon „agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco“; ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.
c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas laŭdi nek mallaŭdi por lia tradicia religio, kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj alia kaj la solan kaŭzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la hilelistoj de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj hilelistoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtrale-homaj.

11.

Kiam en mia urbo estos fondita templo hilelista, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun hilelistoj de aliaj religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia „mi“ al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.

12.

Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la „Deklaracion de Hilelisto“ kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj hilelistaj temploj aŭ rondetoj.

N-ro 4.
Aldono al la „Dogmoj de Hilelismo“

„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-ro 2 (Februaro).
Samtempe ĝi aperis depresita kiel aparta folio.

Ni atentigas, ke la publikigitaj „Dogmoj“ havas signifon nur principan, kaj ilia definitiva redakcio estos fiksita nur en la unua kongreso de la hilelistoj. Ĉiun, kiu en principo aprobas la ideon de la hilelismo, sed ne konsentas kun tiu aŭ alia dogmo, ni petas montri al ni, kiajn ŝanĝojn laŭ lia opinio estus utile fari en la diritaj dogmoj.
Pro evito de malkompreniĝoj ni trovas necesa doni la sekvantajn klarigojn:
1. La nomo „hilelismo“ estas nur provizora; estas supozate, anstataŭigi ĝin per la nomo „homaranismo“, kiu pli precize esprimas la tutan esencon de nia ideo („homarano“ en la lingvo Esperanto signifas „membro de la homa familio“).
2. Se la neŭtrale-geografiaj nomoj de regnoj kaj nacioj (vidu dogm. 5 kaj 8) montriĝus neoportunaj aŭ malagrablaj, oni povas en la unua tempo uzadi la ekzistantajn nomojn gentajn, ĝis tiu tempo, kiam la demando pri tio ĉi estos decidita en la kongreso de hilelistoj.
3. En la kunvenoj de hilelistoj la lingvo hilelista estas deviga nur por tiuj, kiuj tiun ĉi lingvon bone posedas; sed tiuj, kiuj ĝin ankoraŭ ne posedas sufiĉe, povas en la unua tempo uzadi kian lingvon ili volas, sed ili ne havas la rajton altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj.
4. Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ĝi rilatas nur al la templo de hilelistoj, sed tute ne al privataj rondetoj hilelistaj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la parto- prenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, havantaj neŭtrale-homajn naciajn kaj religiajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas precipe en la lingvo neŭtrale-homa.

N-ro 5.
Letero[134] al Kofman (Odeso?) de la 15. (28.) V. 1901

(Pri la lingvo de l’ hilelistoj)

Kara sinjoro! — Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi „elĵetis la demandon de lingvo“; tial mi prezentas al mi kiel malagrable vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kompromison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de „rusoj“ „poloj“ k.t.p. — ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando neniam estos solvita. Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi estas certa, ke se vi bone pripensos la aferon, vi venos al la konvinko, ke ambaŭ demandoj estas tre malvaste kaj nedisigeble ligitaj inter si. Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!
Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen — sufiĉe instruita de la sperto — mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, — kaj tamen… rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus — nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon „eliros el la modo“, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.
Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.
Sed kompreneble estus facilanimeco, se mi volus oferi Esperanton, kiu jam ion atingis; mi oferus pro ideo, kiu eble ne estos akceptita kaj efektivigita. Sed mi tion ĉi ja ne faros. Por Esperanto ni laborados tiel same kiel antaŭe, kaj la hilelismo nin ne detenos tiel same, kiel nin ne detenas la atendado de internacia komitato da akademioj, kiun esperas niaj francaj amikoj. Nur en la okazo, se la ideo de hilelismo estos efektivigita kaj se kolektiĝos kongreso de hilelistoj sufiĉe granda kaj forta — nur tiam ni ligos kun ĝi la sorton de lingvo internacia, tiam mi deĵetos mian pseŭdonimon kaj tiam mi proponos al la mondo esperantista, ke ili — pro la bono de Esperanto — akceptu la ŝanĝojn, kiujn la kongreso deziros fari en Esperanto (aŭ ke ili akceptu tiun alian lingvon neŭtralan, kiun la kongreso proponos). Ĝis tiu tempo la nomo de la aŭtoro de hilelismo restos severe kaŝita (almenaŭ publike; se private multaj eble scios pri la aŭtoro, tio ĉi nenion malhelpos); tamen, kiom ni povas, ni devas peni, ke mia nomo restu nekonata[135].

Via Zamenhof.


N-ro 6.
Homaranismo[136]

(Hilelismo)

Aparta broŝuro aperinta (en rusa lingvo kaj en Esperanto) 1906 en S. Peterburgo (anonime) kiel „plibonigita kaj plikompletigita eldono de Dogmoj de Hilelismo“.

La homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco.
La ideo de homaranismo naskiĝis de la antaŭe ekzistinta ideo de „hilelismo“, de kiu ĝi distingiĝas nur per tio, ke la hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo koncernas ĉiujn popolojn kaj religiojn.
La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.
La homaranoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom-post-iom, nerimarkate kaj sen ia rompado[137].
Longan tempon la iniciatoroj de la homaranismo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla. Sed en la jaro 1905 okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn. Kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezent- adoj, en kiuj la aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial ili decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion[138].
La kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj homaranoj devigis ilin elpaŝi kun sia programo pli frue, ol ili intencis. En la celado al libereco la popoloj komencis persekutadi unu alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj estas maljustaj kaj nefortikaj, kaj ke honesta kaj fortika libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco kaj egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando „kiu kie super kiu kaj en kia grado devas regi“. Ĉar ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta intergrupa ĥaoso serĉas la veron kaj dezirus scii unu pri la alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili.
La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial ili timas nenian disreviĝon. Ili konscias tre bone, ke ilia voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto, ke longan tempon ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj nomados ilin utopiistoj, kiuj batalas por afero, kiu „ne havas eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso“. Sed la homaranojn tio ĉi tute ne malkuraĝigas. Ĉar la homaranismo estas ne „entrepreno“, kies valoro dependas de ĝia atendata sukceso aŭ malsukceso, sed nur „principaro“, kaj ĉiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ĝi estas konsenta kun liaj konvinkoj, sendepende de tio, ĉu ĝi havas multe da partianoj aŭ malmulte.
La homaranoj estas konvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli aŭ malpli frue devos venki, kiel ajn longe la mondo batalus kontraŭ ĝi; ke ĉiu nacia aŭ religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita ne sur tempaj politikaj kondiĉoj de la vivo de tiu aŭ alia gento, ne sur elpensitaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modaj doktrinoj kaj fluoj, sed sur vero absoluta, ĉiuloka kaj ĉiutempa, estas la sola politika-religia idealo, kiun povos havi la estonta homaro, la sola idealo, kiun ĉiu patro kun pura konscienco povas transdoni al siaj infanoj sen timo, ke ŝanĝiĝintaj kondiĉoj de la vivo elŝiros tiun idealon el ilia brusto kaj lasos ilin en la mezo de la vojo de l’vivo sen ia programo kaj spirita apogo, kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj transdonitaj al ni de niaj prapatroj.
Ni, homaranoj, al neniu altrudas niajn idealojn kaj esperojn, ni deziras nur ke la mondo sciu pri ili, por ke tiuj aŭ aliaj niaj agoj aŭ opinioj ne ŝajnu al la mondo strangaj. Ekzistas momentoj en la vivo de ĉiu nacio, kiam ĉiu regnano nepre devas stariĝi sub iun difinitan standardon. Ni publikigas niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkaŝa standardo kaj por ke, agante en tia maniero aŭ alia, ni ne devu sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigojn, sed ni povu simple montri nian standardon kaj diri „mi agas tiel, ĉar mi estas homarano“.
Ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito, la homaranoj rezervas al si la rajton per komuna reciproka interkonsento ŝanĝi kaj perfektigi siajn dogmojn, se tiu aŭ alia el ili montriĝos erara. Tial la malsupre donitaj dogmoj de la homaranismo havas signifon nur principan kaj ilia definitiva teksto estos fiksita nur poste, en unu el la kongresoj de la homaranoj.

Deklaracio de Homarano

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi respondas: „Mi estas homarano“. Tio ĉi signifas, ke mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

1 — 5.

(Sekvas la teksto de la dogmoj 1—5, tute identa[139] kun tiu en la „Deklaracio de Hilelisto“, escepte la finon de la kvina dogmo, kiu estas modifita jene:)
… Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun homaranoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la finiĝo „io“ por la tuta patrujo kaj „lando“ por la nomo de ĝia parto.

Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgio, Parizio; Alĝerlando, Varsovilando.

6—7.

(Sekvas la teksto de la dogmoj 6—7, tute identa kun tiu en la „Deklaracio de Hilelisto“.)

8.

Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton „homarano“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ĝin — almenaŭ en parolado kun homaranoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno aŭ lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p.

Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano, Varsovilanda homarano.

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „homarana“, por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa. En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedas tiun ĉi lingvon).
Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.

10—12.

(Sekvas la teksto de la dogmoj 10—12, tute identa kun tiu en la „Deklaracio de Hilelisto“. Krom tio estas aldonitaj la du sekvantaj rimarkoj al la dogmoj 11 kaj 12:)

(Sub la dogmo 11:)

Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neŭtrale-homa.

(Sub la dogmo 12:)

Rimarko: Ĉiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo internacia.

N-ro 7.
Pri la homaranismo

Respondo al P-ro Dombrovski

„Ruslanda Esperantisto“. II. 1906, n-ro 5 (Majo).

La artikolo de P-ro Dombrovski en la No 3 de „Ruslanda Esperantisto“, min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke la tuta artikolo estas kaŭzita de simpla malkompreniĝo.
Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de la homaranismo, ĉar tio ĉi postulus la skribadon de multaj kaj grandegaj volumoj, kiuj pli aŭ malpli frue sendube estos verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon de tio, kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure eksteraj malkompreniĝoj, kiuj kaŭzis la artikolon de s-ro D.
1) Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo, kiu malamikigis s-ron D. kontraŭ la homaranismo, estas la malfeliĉa esprimo „spirita mallumo“, kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke laŭ la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkondukas en la vivon „spiritan mallumon“, kaj mi tute ne miras, ke tiu ĉi esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus, ke tiu ĉi malfeliĉa esprimo estas… simpla preseraro![140] La homaranoj ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraŭe, varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita), ili trovas la ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj dogmoj, ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto de la dogmoj per eraro anstataŭ la vorto „tjeplotu“ (= varmon) estis presita „tjemnotu“ (= mallumon). Kia domaĝo, ke s-ro D. legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante laŭ la senco, ke tie estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude starantan tekston esperantan!
2) Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alta ol Jesuon Kriston. Ĉar s-ro D. estas ne sole sincera kaj profunde konvinkita kristano, sed ankaŭ katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu ĉi supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed… ankaŭ tie ĉi estas ja simpla eraro, kiu certe neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, komparadi reciproke la valoron de diversaj religioj kaj de iliaj fondintoj; la ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj aŭ Mozeon por la hebreoj aŭ Mahometon por la mohametanoj k.t.p. kaj surtronigi anstataŭ ili Hillelon neniam eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano. Sian ĉefan religian principon la homaranoj nomis „hilelismo“ ne por honori pli Hillelon ol Kriston aŭ Mozeon, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala propaganda intenco) ĝuste de Hillel. Se okaze tiu principo estus esprimita ne de Hillel, sed de ia tute sensignifa kaj senvalora persono, ni devus nomi tiun principon per la nomo de tiu persono, kaj tio ĉi tute ne signifus, ke ni metas tiun personon pli alten ol ĉiujn grandajn instruistojn de la homaro. Se ni devas fari tiun honoron al ĉiu eĉ plej senvalora homo, se li okaze estus aŭtoro de la principo, tiom pli ni ja ne povas rifuzi tiun ĉi tute naturan honoron al Hillel, pri kiu s-ro D. kiel pastro instruita scias ja tre bone, ke li estis unu el la plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saĝuloj.
Se la homaranoj volus krei ian novan religion, ili sendube turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj fondintoj de religioj; sed la homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton, kiu povus pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin reciproke. Ke Kristo revis pri frateco de la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis ankaŭ la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruistoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la „efektivajn postulojn de Dio“ metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn, kaj ni havus nun ne multajn religiojn, sed unu ĉiuhoman religion. Sed la fondintoj ja nun ne vivas, restis nur la „religioj“, kiuj portas iliajn nomojn; kvankam ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas tiun ĉi kunfandiĝon: ĉiu el la religioj ja diras, ke ĝi estas donita tuta de Dio, sekve tute konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ĝiaj ĝi devas rigardi kiel krimon kontraŭ Dio. Kiamaniere do fariĝos la kunfandiĝo de la homaro? S-ro D. respondos kredeble: „ĉiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj tiam la homaro kunfandiĝos“… Sed tiel same diras ja pri sia religio ankaŭ la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj. Kiel do agi?
La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj, ĉar tio ĉi estus afero tute sencela. Kiel ajn alte tiu aŭ alia religio starus, la mondo neniam akceptos ĝin memvole (kaj por propagando per glavo aŭ per reĝaj ordonoj pasis jam la tempo), ĉar ĉe kredantoj tion ĉi malpermesas la blinda kredo kaj ĉe nekredantoj tion ĉi malpermesas genta aŭ partia ambicio. Por ke ĉiu homo povu rigardi homon de alia religio ne kiel „malamikon de Dio“, kaj por ke la homaro povu iam kunfandiĝi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj, akceptu la sekvantan dogmon, kiun ĉiu pensanta homo povas akcepti kun pura konscienco: „ordono de Dio mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de ĉiu homo kaj kio tial estas komuna al ĉiuj religioj, — ĉio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj; sekve sen peko kontraŭ Dio ĉiuj religiaj eksteraĵoj povas esti malsamaj ĉe diversaj gentoj kaj povas ŝanĝiĝi kaj kunfandiĝi per reciproka interkonsento de la homoj“. Kiam tiu ĉi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiaj muroj inter la homoj falos kaj la kunfandiĝo de la homaro fariĝos afero plenumebla.
Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia, — ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. Jen kial nia ideo ricevis la nomon „hilelismo“.
(Hillel diris al unu idolano: „La tuta esenco de nia religio estas la leĝo: »agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi«; ĉio alia estas nur komentarioj“.)
Mi parolis tiel multe pri Hillel nur, por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis „hilelismo“, sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, ĉar grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero, kaj cetere nun, por tuŝi nenies gentan aŭ eklezian ambicion, la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon „hilelismo“ kaj anstataŭigis ĝin per la absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona nomo „homaranismo“.
3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la daŭro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis malfacile bataladi kun si mem, konstante serĉadi, esploradi kaj ŝanĝadi, antaŭ ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj ĉiukonataj!…
Sed tiu ĉi historio ja neniun povas interesi, kaj tial mi diras sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ĝuste tio ĉi estas ja nia forto; ĝuste tiu fakto, ke pri nia ideo ĉiam revis kaj revas la plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj de la tero, tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke ĝi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ĝi estas la devo de ĉiu homo. Vi diras, ke pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj k.t.p… Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“.
4) „Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute nekompreneblajn barbarajn terminojn de ,Peterburgregno‘, de ,Varsovilando‘“ — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas, per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur en tio, ke ili estas „novaj“ kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis „nemalkuraĝo“ de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo de la vortoj? Tiam ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos. Ĉu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias, ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio, ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manĝas la panon de tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton? Ĉu oni povas nei, ke laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same, kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur tial, ke ni ne pensas pri tio ĉi?
Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loĝas en lando, en kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo.
Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon? En tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento, kiu nun posedas la landon? En tia okazo en ĉiuj gubernioj de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li. Ekzemple, rusaj „patriotoj“ diras, ke la tuta „rusa“ regno tute nature devas aparteni nur al la „rusoj“; pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj… k.t.p. Ĉu vi ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj ? Ĉu vi ne vidas, ke ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj? Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga intergenta principo devas esti „plena sendependeco de ĉiu lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?“ Ĉu vi ne komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?
5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro D., kiu sendube multajn fojojn rebatadis la riproĉon, kiun la rutinuloj faras kontraŭ la ideo de lingvo internacia, nun mem faras ĝuste tiun saman blinde rutinan riproĉon kontraŭ la homaranismo! „La homaranismo estas kontraŭnacia kaj kontraŭreligia!!“ Kia senatenta supraĵa prijuĝo! La homaranismo, kies unu el la plej ĉefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de ekzistado de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj, t. e. de ĉiuj nacioj kaj nacietoj, — la homaranismo, kiu ĉian englutemecon de nacioj kaj lingvoj fortaj kontraŭ nacioj kaj lingvoj malfortaj nomas „barbareco“, kontraŭ kiu la batalado estas unu el la ĉefaj celoj de la kreiĝo de la homaranismo, — tiu homaranismo estas kontraŭnacia! Per kio la homaranismo batalas kontraŭ la ekzistantaj lingvoj? Ĝi ja ne sole permesas al ĉiu uzi sian lingvon aŭ dialekton, sed ĝi eĉ rekte, per speciala kaj klara dogmo, postulas tiun ĉi rajton por ĉiu homo. La homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon ĉiu uzu nur por si kaj ne altrudu ĝin al aliaj personoj. Tiel same kiel regna justeco neniam intencas tuŝi la sanktecon de la internaj familiaj rilatoj, sed nur zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al aliaj familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas batali kontraŭ la interna vivo de la gentoj, sed ĝi batalas nur kontraŭ la maljusta regado de unu patruja gento kontraŭ la aliaj. Kulpigi la homaranismon pri kontraŭnacieco estas ja ripeti la vortojn de diversaj „vere rusaj“ homoj, kiuj diras, ke konstitucio estas malamiko de libereco, ĉar… ĝi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn!
La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Ĉu la homojn blinde kredantajn? Sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon. Ĉu la homojn libere pensantajn? Sed tiuj ja de longe defalis de la religio, kaj la homaranismo, kontraŭe, celas altiri ilin al la religio! La homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La eklezio forigis ilin de la vera Dio — la homaranismo ilin rekondukis al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj „ordonoj de Dio“, pri diversaj elpensitaj „sanktaj veroj“, kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj. Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata Mistera Forto de la mondo, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar la nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri Li, ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar ĝi estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de la infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj, sed tio ĉi estus hipokritaĵo… La homaranismo redonas al ili, almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi diras al ili: vi povas direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas pri ĝi en senco eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj; vi povas legi la grandajn librojn de la instruistoj de la homaro, se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj; vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian mensogon kaj hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en tradiciaj moroj de via gento
Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn, sed kontraŭe, realproksimigas al la religio tiujn, kiuj perdis ĉian religion, — tiu ĉi homaranismo estas kontraŭreligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter la prudento kaj eklezio.
Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj, ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi ankaŭ festojn, morojn kaj templojn neŭtrale-homajn. Estas vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj kaj moroj neŭtrale-homaj paligados kaj elpuŝados la morojn gentajn, kaj la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtrale-homa kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio ĉi ion perdos la religia ideo?
Vin, s-ro D., pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio, — vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun vi nomas „Dio“ kaj demandi Lin, ĉu li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalu kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus la duan, tiam… ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭ ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi batalos kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honeste servis.

Homarano[141].



N-ro 8.
Nefermita letero al s-ro de Beaufront

„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-roj 6/7 (Junio/Julio).

Estimata sinjoro! — Ĉar vi tre ofte atakas la homaranismon, tial ni esperas, ke vi ne rifuzos publikigi en via estimata gazeto ankaŭ iom da vortoj de ni, homaranoj.
Ĉiujn kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili, montrante al ni niajn erarojn, helpas al nia perfektiĝo. Sed kelkaj lokoj en viaj artikoloj prezentas nian aferon al la legantoj en malĝusta lumo, kaj tial ni estas devigitaj doni kelkan klarigon. Ni tute ne intencas propagandi nian ideon per tiu ĉi nia letero, kaj tial ni tute ne parolos pri la esenco de la homaranismo kaj ni tute ne defendos la diversajn detalojn de nia afero. Ni volas nur ĝustigi kelkajn punktojn ĝeneralajn.
1) Tute erare vi diras, ke la homaranoj konstruis sian tutan aferon sur la sukceso de la Bulonja kongreso. La homaranismo estis preparata en la daŭro de tre multaj jaroj, kaj la impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian decidon publikigi nian Deklaracion.
2) Vi diras, ke ni naive esperas, ke la homaranismo donos al la homaro plenan pacon kaj feliĉon! Tion ĉi saman oni antaŭ 18—19 jaroj diris ankaŭ pri la esperantistoj. Sed kredu al ni, ke ni tute ne estas tiel naivaj, kiaj vi nin prezentas al la legantoj; ni scias tre bone, ke la homaranismo ne faros el la homoj anĝelojn, tiel same kiel la esperantistoj ĉiam sciis tion ĉi pri Esperanto. Ni tute ne esperas ŝanĝi la korojn de tiuj homoj, kiuj ne volas pacon, — ni volas nur: a) ebligi intergentan justecon kaj fratecon al tiuj tre multaj personoj, kiuj ĝin deziras kaj al kiuj la neekzistado de neŭtrala lingvo, religia kaj morala fundamento ĝis nun faris ĉian reciprokan fratiĝadon ne ebla; b) fiksi (kaj per komuna komunikiĝado konstante perfektigadi) precize formulitajn principojn, per kiuj povus sin gvidi tiuj personoj, kiuj en la koro sentas la necesecon de intergenta egaleco kaj frateco, sed konstante pekas kontraŭ ĝi simple nur pro nesufiĉa pripensado kaj pro nehavado de ia difinita programo.
3) Vi diras, ke inter la esperantismo kaj la homaranismo ekzistas nenia parenceco! Sed en tia okazo kial do vi nin tiel atakas? Kial vi tiel timas, ke la mondo intermiksos la ambaŭ ideojn? Tiu ĉi via timo ja tute klare devas pruvi al vi, ke vi senkonscie sentas, ke inter la ambaŭ ideoj ekzistas parenceco tre granda. Lingvo internacia havas la celon, krei inter la gentoj neŭtralan ponton en rilato lingva, la homaranismo volas krei tian saman ponton en ĉiuj rilatoj. La homaranismo estas nur plifortigita esperantismo, kaj ĉiuj tion ĉi sentas, kvankam ne ĉiuj volas tion ĉi laŭte diri. Sed ĉu la deziro krei neŭtralan ponton inter la gentoj estas krimo? Vi povas diri, ke la ponto, kiun ni proponas, havas en si diversajn erarojn, — tion ĉi ni tute ne neas, kaj ni kun danko akceptas ĉiujn montrojn de la eraroj, por ke ni povu ilin forigi. En la antaŭparolo al nia broŝuro estas ja skribite tre klare kaj per grandaj kaj dikaj literoj, ke la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de nia afero, kaj la teksto definitiva estos fiksita nur iam poste, post matura komuna interkonsiliĝo. Sed por kio ataki la tutan aferon en principo?
Se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto vidas nur rimedon por interŝanĝi ilustritajn poŝtajn kartojn aŭ por fari bonajn negocojn, aŭ eĉ por sukcese militi inter si — ni ne mirus, sed se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto ĉiam vidis ideon kaj kiuj por tiu ĉi ideo multe kaj ame laboris, — tio ĉi ŝajnas al ni stranga.
Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros ilin tro malproksimen; sed al tiuj ĉi personoj ni povas respondi: la homaranismo estas ja nia idealo privata, kiun ni al aliaj esperantistoj tute ne intencas altrudi. Aliaj en sia koro aprobas la ideon en la plej alta grado, sed ili timas, ke la tuteco de la ideo ne estas atingebla, ke celado tro granda povas pereigi Esperanton. Sed tiam ili devas tion ĉi diri tute malkaŝe, kaj anstataŭ ataki aŭ moki nin per „profetoj“ aŭ „verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj“, ili devus paroli nur pri la danĝero. Tiam ni respondus al ili: ni scias tre bone, ke se ni ne estos sufiĉe singardaj, la homaranismo povos alporti malutilon al Esperanto; sed kredu al ni, ke Esperanto estas por ni ne malpli kara ol por vi, ĝi estas por ni eĉ duoble kara, ĉar ne sole ni estas varmegaj esperantistoj, sed ni ankaŭ konscias, ke kun la pereo de la ideo de lingvo internacia devus perei la homaranismo mem, kiu estas ja plene bazita sur ĝi. Tial kredu al ni, ke ni agos sufiĉe singarde. Nian broŝuron ni ĝis nun ne dissendis al la eksteresperantaj gazetoj, ni sendis ĝin nur al kelkaj gazetoj esperantistaj (al kelkaj ne-esperantaj gazetoj ni faris sciigon pri nia afero nur kiel „provan balonon“). Kun propagando pli granda kaj publika ni elpaŝos nur tiam, kiam post matura interkonsiliĝo pri la detaloj de la homaranismo kaj pri la manieroj de propagando ni havos plenan certecon, ke tiu propagando ne estos danĝera por Esperanto.
Se vi tamen timas, ke ni estos ne sufiĉe saĝaj kaj faros facilanimajn paŝojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj de „saĝaj“ homoj, tiam en viaj manoj restas ja ĉiam tre grava defendilo — la „Deklaracio pri la Esperantismo“ — kaj kun tiu ĉi Deklaracio en la mano vi povas tute klare montri al la mondo, ke la homaranismo estas afero tute privata, kiu por la tuta esperantistaro tute ne estas deviga, eĉ se la homaranismon publike propagandus la aŭtoro de Esperanto mem. Se oni riproĉos al vi, ke inter la esperantistoj troviĝas personoj, kiuj ne sole volas krei ponton inter la gentoj, sed estas eĉ tiel arogantaj, ke ili revas, ke tiu ĉi ponto iom post iom, post multaj jarcentoj, alkondukos eble al unuiĝo de la homaro, — tiam respondu trankvile: ĉiu esperantisto havas la rajton havi private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas, kaj por la frenezaj aŭ krimaj idealoj de unuj esperantistoj la aliaj ne respondas, tiel same kiel ekzemple oni ne povas kulpigi la fervojajn inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por iaj celoj „utopiaj“.

Kun respekto d-ro Aleksandro Naumann[142],
sekretario de la Unua Grupo Homarana.
Adreso: Varsovio, str. Koŝikova, No. 7.



1913

N-ro 9.
Homaranismo

Wüster: Hom
„Homaro“. I-a kajero, eld. de Julio Mangada Rosenörn. Glorieta de Bilbao, 5, Madrid, paĝ. 2—8.

„Deklaracio pri Homaranismo“ de d-ro L. L. Zamenhof. Represo de „Homaro“. I-a eldono 1913. (Eldonejo kaj Presejo de „Homaro“. Pasaje de l’ Comercio, 8, Madrid), paĝ. 3—14.

Antaŭparolo

La ĉi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon.
Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata „interna ideo de la esperantismo“ — tio tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin — la homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.
Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto, kaj mian pure personan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan principaron de ĉiuj esperantistoj. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime. Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus nepardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.
Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj.
Varsovio, Majo 1913.L. L. Zamenhof.

Deklaracio pri Homaranismo

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

I.

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

II.

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

III.

Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

IV.

Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova mondo, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vortoj „regno“, „provinco“ k.t.p.

V.

Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale-homa, aŭ ke almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa, por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa.

VI.

Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon „homo“ pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto „popolo“ ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

VII.

Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto „lando“ la vortoj „patrolando“ kaj „hejmolando“ estas tre neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn „patruja regno“, „patruja regiono“, „patruja urbo“, „hejma regno“, „hejma regiono“, „hejma urbo“.

VIII.

Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj.

IX.

Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi — gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj — nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al la kulturo neŭtrale-homa.

X.

Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj „homaranaj“, kiuj konsistas en jeno:
a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo „Dio“ aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.
b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.
c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas — se la leĝoj de mia lando tion permesas — malkaŝe kaj oficiale nomi min „liberkreda“, ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita sengenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam — por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton „liberkreda“, por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.

N-ro 10.
Fragmentaj partoj el nepresita manuskripto[143]

(Projekto de alvoko al kongreso por neŭtrale-homa religio)

Edmond Privat, „Vivo de Zamenhof“. Brita Esperanto-Asocio, London (= Libraro Bolingbroke-Mudie, vol. I). 1920, paĝ. 175—176, 177—178, 179.
Edmond Privat, „Vivo de Zamenhof“. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Esperanto-Fako. 1923, paĝ. 91—92, 92—93, 93—94.

Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de „Dio“ en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!…

Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon de dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata.

Lasante al ĉiu homo plenan liberecon, havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus etike, more kaj komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili.
Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon, kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio.

N-ro 11.
Respondo[144] de la 30. VI. 1914

(al invito partopreni fondon de „Hebrea Ligo“)

En la jam (sub n-ro 10) citita libro de Edmond Privat, paĝ. 185—186 (Brita eldono) resp. paĝ. 96—97 (Leipzig-a eldono).

Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar, laŭ miaj konvinkoj, mi estas „homarano“, kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.

1911

N-ro 12.
Gentoj kaj Lingvo Internacia[145]

Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj, 26.—29. de Julio 1911 en London

Wüster: Gent
„La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155—156, 175—176.
„The British Esperantist“ VII. 1911, paĝ. 141—150.
„Germana Esperanto-Gazeto“. Magdeburg 1911, n-ro 33.
Aparta eldono 1912 de la Esperanto-Propaganda Instituto en Leipzig. (= Bibl. Esp. de K. Steier, n-ro 6.)

Estimataj sinjoroj! — Kvankam la nomo de via kongreso estas „Kongreso de Rasoj“, tamen permesu al mi, ke mi parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ egale signifas etnologian grupon da homoj kaj diferencas nur per sia amplekso. La samaj rilatoj, nur eble en pli aŭ malpli granda mezuro, regas inter la gentoj, kiel inter la rasoj, kaj tre ofte estas malfacile diri, ĉu tiu aŭ alia homa grupo prezentas rason aŭ genton.
La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro. Se la Kongreso de Rasoj povus trovi ian rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi la reciprokan malamon kaj bataladon inter la homaj gentoj, ĝi povus esti kalkulata al la plej gravaj el ĉiuj kongresoj, kiuj iam ekzistis. Sed, por tion atingi, la kongreso devas ne kontentigi sin per teoria rezonado, kiu forflugas sencele, kiel vento, ne serĉi vanajn kompromisojn, kiuj flikas unu lokon, krevigante alian; ĝi devas antaŭ ĉio esplori kaj trovi la kaŭzon de la ekzistanta malbono kaj serĉi rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi tiun kaŭzon.
Kio estas la ĉefa, eble eĉ la sola kaŭzo de la malamo inter la gentoj?
Ĉu cirkonstancoj politikaj, t.e. konkurado inter tiuj homaj grupoj, kiujn ni nomas regnoj? Ne! ĉar oni ja scias, ke ekzemple germano el Germanujo ne sentas ian naturan malamon kontraŭ germano el Aŭstrujo, germanoj naskitaj kaj loĝantaj en pli diversaj regnoj havas inter si reciprokan simpation, dum ekzemple germanoj kaj slavoj, naskitaj kaj loĝantaj en la sama regno, rigardas sin reciproke kiel fremdulojn kaj — se la homeco ne superas en ili la grupan egoismon — ili sin reciproke malamas kaj interbatalas. Sekve ne la ekzistado de regnoj kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la konkurado ekonomia? Ne! Ofte efektive ni aŭdas la krion: „Danĝero! Tiu aŭ alia gento nin ekonomie englutos! Ni malamu ĝin, ni premu ĝin, ni batalu kontraŭ ĝi!“ Sed ĉiu homo, kiun ne blindigas ŝovinismo, facile povas kompreni, ke tiuj krioj estas tute sensencaj, ke ni malamas fremdajn gentojn, ne ĉar ni timas, ke ili nin ekonomie englutos, sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas. Ĉar se efektive ekonomia timo estus kaŭzo de nia malamo, tiam en ĉiu lando ĉiuj provincoj kaj urboj devus ja tiel same reciproke sin malami kaj kontraŭbatali. Ĉu efektive pro kaŭzoj ekonomiaj ekzemple la milionoj da rusaj malriĉuloj malamas la milionojn da ĥinaj malriĉuloj, dum, por defendi siajn rusajn premantojn kontraŭ fremduloj, ili tiel volonte verŝas sian sangon? Kompreneble ne, ĉar la rusa soldato, mortigante ĥinan soldaton, scias tre bone, ke tiu ĉi lasta neniam farus al li tiom da malbono, kiom lia samgenta „pugno“. Sekve ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la reciproka malproksimeco, la malsameco de la geografiaj, klimataj kaj aliaj cirkonstancoj, kiuj kaŭzas ian naturan fremdecon kaj antipation inter la gentoj? Ne! Malproksimeco kaj malsameco de lokaj klimataj cirkonstancoj efektive kaŭzas kelkan malsamecon de la eksteraĵo kaj de la karaktero de homoj, sed ne kaŭzas gentojn nek intergentan malamon. La geografia kaj loknatura diferenco inter Peterburgano kaj Odesano aŭ inter Kievano kaj Krasnojarskano estas senkompare multe pli granda, ol ekzemple inter Berlinano kaj Varsoviano, kaj tamen inter la unuaj regas la sento de plena samgenteco kaj frateco, dum inter la lastaj ĉiam regas la sento de plena reciproka fremdeco kaj plej fanatika intergenta malamo. Sekve ne la malsameco de la geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj kreas la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la fakto, ke malsamaj rasoj kaj gentoj diferencas inter si per la ecoj de korpo? Ne! Interne de ĉiu gento ni havas homojn kun la plej malsama koloro de la haŭto, kun plej malsama grandeco, formo de la korpo kaj de ĝiaj apartaj partoj; ofte du personoj el la sama gento multe pli diferencas inter si reciproke per la korpo, ol ekzemple meza japano de meza franco; kaj tamen al neniu iam venas en la kapon eĉ la plej malgranda ideo, dividi la membrojn de ia popolo en apartajn grupojn laŭ la korpaj formoj, kaj supozi, ke tiaj grupoj devas sin reciproke malami kaj kontraŭbatali. Pri la plimulto da fremdaj gentoj jam nun neniu el ni dubas, ke la malsimileco inter iliaj korpoj kaj niaj estas por ni tute indiferenta, ni plejparte ĝin eĉ tute ne povas distingi, ofte ĝi eĉ rekte nin allogas, dank’ al nekonscia leĝo de la naturo, kiu fiziologie favoras intermikson de la gentoj.
Nur pri unu sola raso al multaj el ni ŝajnas, ke ni havas kaj ĉiam havos kontraŭ ĝi antipation naturan, tio estas la raso nigra. Sed pli atenta primedito facile montros al ni, ke la kaŭzo de tiu antipatio estas tute alia: la nigruloj, kun kiuj ni, blankuloj, kunpuŝiĝas, antaŭ tre nelonge estis ankoraŭ sovaĝuloj kaj poste sklavoj, kaj la plimulto el ili konservas ankoraŭ la karakterajn trajtojn aŭ la sekvojn de longa barbareco kaj sklaveco, kaj tio nin, homojn liberajn kaj jam de longe civilizitajn, pure instinkte forpuŝas. La sentoj de blankulo koncerne nigrulon — tiu sento, kiu ŝajnas al ni ia rasa antipatio — estas en efektiveco tute la sama, kiel la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon, kiu estas malagrabla al li pro sia neinteligenteco kaj malelegantaj manieroj. Sed kiam post kelka tempo ĉe la nigruloj malaperos ĉiuj trajtoj de estinta barbareco kaj sklaveco, kiam ili atingos potencan gradon da kulturo, elŝovos el sia mezo multe da grandaj homoj — tiam tute sendube la nuna senkonscia malestimo kaj antipatio cedos lokon al respekto, kaj tiam nin jam certe ne forpuŝos ilia nigra haŭto aŭ dikaj lipoj. Ĉiu el ni povas vidi en sia propra popolo multajn personojn, kies korpoj multe pli malplaĉas al ni, ol la korpo de ia alirasano; se iliaj korpoj estas por ni tro malagrablaj, ni eble ilin evitas; sed ĉu pro la formo de ilia korpo ni ilin malamas aŭ persekutas? Ne! Ne la malsameco de la korpaj formoj kreas la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la malsameco de la mensoj? Ne! La cerboj kaj la koroj de la homoj el ĉiuj gentoj estas laŭ sia naturo tute egalaj; kaj se ni tiel ofte vidas malsamecon de mensoj, tio estas ne propraĵo genta, sed propraĵo individua, aŭ dependas nur de la cirkonstancoj, en kiuj la individuo aŭ la tuta gento vivas. Se ni vidas grandegan diferencon inter la mensoj de ia interne-afrika gento kaj la mensoj de ia eŭropa popolo, la kaŭzo konsistas ne en la malsameco de la gentaj ecoj, sed en la malsameco de la civilizacio aŭ de la politikaj aranĝoj. Donu al la afrikanoj sen premado kaj malamo altan homan civilizacion, kaj tiam iliaj mensoj neniom diferencos de niaj. Forprenu de ni nian tutan civilizacion, kaj tiam niaj mensoj neniom diferencos de la mensoj de afrikanaj hommanĝantoj. Sekve ni havas ĉi tie ne diferencon de gentaj mensoj, sed diferencon de klereco, kiun ni en pli aŭ malpli granda mezuro povas vidi ankaŭ inter la diversaj klasoj aŭ diversaj historiaj periodoj de la sama gento.
Ke la diversaj mensoj ne prezentas ian apartenaĵon gentan, tion pruvas ne sole la fakto, ke egalmaniere edukitaj homoj el ĉiuj eŭropaj gentoj havas tute egalajn mensojn, sed tion ankoraŭ pli bone pruvas la komparo ekzemple inter civilizita antikva egiptujano, civilizita nuntempa japano kaj civilizita eŭropano: ili tri apartenas ne sole al malsamaj gentoj, sed eĉ al tute malsamaj rasoj kaj kontinentoj, kaj tamen — se ni apartigos la cirkonstancojn de tempo, loko kaj religio — ĉu la mensoj de tiuj afrikano, aziano kaj eŭropano ne aperos al ni tute egalaj? Ĉu ekzemple la menso de tute alirasa japana scienculo ne estas la sama, kiel la menso de eŭropa scienculo, malgraŭ ke ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco?
Se unu homa grupo havas aŭ ŝajnas havi iom alian karakteron, ol alia grupo, tio venas ne de ia aparta genta menso, sed nur de apartaj cirkonstancoj, en kiuj la grupo vivas: grupo, edukita en sklaveco, ne povas havi tian kuraĝan kaj liberan teniĝon, kiel grupo, edukita en libereco; grupo, kiu ne havis la eblon ion lerni, ne povas havi tian larĝan spiritan horizonton, kiel grupo, kiu multe lernis, grupo, al kiu estas malpermesite havi aliajn laborenspezojn krom komerco, ne povas havi tian karakteron, kiel grupo, kiu ĉiam vivas kun la tero kaj naturo. Ŝanĝu la cirkonstancojn de la grupa vivo, kaj tiam — kion ni jam ofte vidis en la historio — morgaŭ la grupo A havos karakteron de la grupo B kaj la grupo B la karakteron de la grupo A. Ne, ne ia malsameco de la naturaj mensoj kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la malsameco de la deveno? Efektive, en la unua momento ŝajnas, ke tio estas la plej ĉefa kaŭzo de la intergenta malamo. Ni scias, ke ĉiu el ni amas „sian sangon“, ke ĉiu el ni multe pli amas sian fraton aŭ samfamilianon, ol ĉiun „fremdulon“. La interne altira kaj ekstere forpuŝa apartiĝado de la familioj prezentas jam prototipon de reciproka rilato inter gentoj kaj rasoj, kiuj pro supozo de deveno prezentas ja nenion alian, ol familiojn en pli vasta mezuro. Tamen, kvankam samgentanoj nomas sin „samsanguloj“ kaj „fratoj“, estas tre facile pruvi, ke la analogio inter familioj kaj gentoj kaj la graveco de la deveno por la intergentaj rilatoj estas nur ŝajna. Samfamilianoj scias, ke ilin naskis la samaj gepatroj aŭ la samaj geavoj; samgentanoj analogie kredas, ke antaŭ multe da centjaroj aŭ miljaroj ilin naskis la samaj prapraavoj; sed tiu kredo estas nur supozo, kiu estas bazita ekskluzive nur sur la sameco de la lingvo kaj religio, kaj kiu en la plimulto da okazoj estas tute malĝusta. Kaŭze de konstanta intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj, kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj) en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo. Ne sole oni ne povas pruvi, ke ĉiu nuna loĝanto de la tero apartenas al la sama gento, al kiu apartenis liaj malproksimaj praavoj, sed kontraŭe: el tiuj personoj, kiuj scias sian devenon (krom la religie fermitaj kastoj), la plimulto scias tute precize, ke iliaj praavoj apartenis ne al tiu gento, al kiu ili mem nun apartenas. Kaj tamen ĉu iu povus diri, ke ekzemple la grandaj rusaj verkistoj Karamzin, Puŝkin aŭ Lermontov ne estis puraj, plej puraj rusoj, kvankam iliaj praavoj estis nerusoj?
Ĉiuj paroloj pri deveno kaj hereda sango estas nur frazoj kaj pretekstoj, por pravigi niajn sentojn, kiuj efektive havas tute alian bazon. Ni sentas gentan malamon kontraŭ tiu aŭ alia persono ne pro liaj supozataj praavoj, sed nur tial, ke li mem estas fakte fremda por ni per sia lingvo kaj sia religio. Se la gepatra kaj familia lingvo de iu estas la rusa kaj lia religio estas la rusa (grek-ortodoksa), tiam — kia ajn estus lia deveno, kie ajn li loĝus, kian korpan eksteraĵon li havus — li mem kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj vidas en li ruson. Se, kontraŭe, iu eĉ scias tute precize, ke liaj praavoj estis puraj rusoj, sed li mem havas lingvon kaj religion ne rusajn, tiam nek li mem nek aliaj nomas lin ruso. Kompreneble, se iu mem ne naskiĝis kun la lingvo kaj religio de tiu aŭ alia popolo, sed nur poste akceptis ilin, tiam liaj propraj gentaj sentoj kaj la rilatoj de aliaj personoj al li ofte ne povas subite per unu fojo ŝanĝiĝi; sed lia idaro jam plene kaj por ĉiam solviĝas en la dirita gento.
Estas kompreneble, ke ju pli malproksime (geografie kaj etnologie) staras la akceptintoj de fremda lingvo kaj religio, des pli malrapide estos la procedo de la solviĝado; sed la procedo nepre fariĝos, estos nur demando pri la tempo. Se ekzemple en la centra Afriko vivus ia popolo, kiu (ne de hieraŭ, sed jam de cent jaroj, ne en la instruitaj klasoj, sed en la tuta popolo) parolus la lingvon francan (ne kripligitan, sed tute puran) kaj havus tiun saman religion kaj morojn, kiel la plimulto de la metropolaj francoj, — ĉu tiam la francaj naciistoj-ŝovinistoj ne vidus en ili verajn francojn? Multe pli rapide iras la procedo ĉe pli granda geografia kaj etnologia proksimeco. Ekzemple prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hungaroj forgesis por ĉiam la lingvon hungaran kaj komencis paroli nur la lingvon de la germanoj: ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus inter ambaŭ gentoj ia diferenco aŭ genta malamo? Certe ne, ĉar ili por ĉiam fariĝus unu gento. Prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hebreoj decidis forĵeti por ĉiam la hebrean religion kaj akceptis la religion de la popoloj, kiuj ilin ĉirkaŭas; ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus ankoraŭ ia diferenco inter hebreoj kaj ne-hebreoj, ia „hebrea problemo“, ia antisemitismo aŭ filosemitismo? Certe ne, ĉar per la ŝanĝo de la religio la tuta tiel nomata „hebrea raso“ por ĉiam malaperus. Sekve ne la malsameco de la deveno, kiu estas nur preteksto, sed ne kaŭzo, kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.

Kio do estas la vera kaŭzo de la intergenta diseco kaj malamo? El ĉio, kion mi supre montris, oni povas jam vidi, ke, malgraŭ ĉiaj kvazaŭsciencaj teorioj pri rasaj apartaĵoj, klimatoj, hereda sango k.t.p., la veraj muroj inter la gentoj, la vera kaŭzo de ĉia intergenta malamo estas nur la malsameco de la lingvoj kaj religioj. Precipe la lingvo havas tian grandegan kaj preskaŭ ekskluzivan rolon en la diferencado de la gentoj, ke en kelkaj lingvoj la vortoj „lingvo“ kaj „gento“ estas plenaj sinonimoj. Se du homoj parolas la saman lingvon, sen reciproka humiligo, kun egalaj rajtoj pri tiu lingvo, kaj dank’ al ĝi ili ne sole reciproke sin komprenas, sed havas la saman literaturon (buŝan aŭ skriban), la saman edukon, la samajn idealojn, la saman homan dignon kaj rajtojn; se ili krom tio havas la saman „Dion“, la samajn festojn, la samajn morojn, la samajn tradiciojn, la saman vivaranĝon: tiam ili sentas sin tute frataj unu rilate al la alia, tiam ili sentas, ke ili apartenas al unu gento. Se du homoj reciproke sin ne komprenas, se ĉiu el ili krom tio havas tute aliajn morojn kaj vivaranĝojn, tiam ili rigardas sin kiel fremdulojn, kiel mutulojn, barbarojn, instinkte evitas sin reciproke kaj reciproke al si malkonfidas, kiel oni instinkte malkonfidas al ĉio, kio kaŝiĝas por ni en mallumo.
Estas vere, ke multaj el ni povas interkompreniĝi kun aligentanoj, kaj tio estas la kaŭzo, ke en la plej kleraj klasoj la intergentaj muroj estas malpli dikaj; estas vere, ke multaj el ni konas kaj juste taksas la esencon de fremdaj religioj, kaj tio estas la kaŭzo, ke homoj vere pensantaj neniam malamas aligentanon pro la alieco de lia religio; sed por ke reciproka sinkomprenado efektive interligu du homojn, estas necese, ke pri la parolata lingvo ambaŭ sentu sin egalrajtaj; por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ ne sole estu reciproke toleremaj en principoj de interna kredo, kiu ĉe inteligentaj homoj estas afero individua kaj ne dependas de la gento, sed ke ankaŭ diversaj eksteraj religiaj vivaranĝoj ilin ne disigu.

Ĉio supre dirita alkondukas nin al la sekvanta konkludo principa: La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion; ĉar tiam la tuta homaro en efektiveco prezentos nur unu genton. Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj malpacoj, la malamo intergenta, tute malaperos.
Principe ĉiu amanto de la homaro sekve devas celi al tio, ke la tuta homaro havu unu lingvon kaj unu religion. Sed ĉu praktike tio estas necesa? Ne! Malfeliĉiga por la homaro estas ne la ekzistado de la gentoj, sed ilia ĝis nun tute neevitebla reciproka altrudiĝado. Ĉiufoje, kiam mi volas interrilati kun aligentano, estas nepre necese, ke aŭ mi altrudu al li mian lingvon kaj morojn, aŭ li altrudu al mi siajn. Kiam malaperos tiu bedaŭrinda neceseco de altrudado, tiam malaperos la intergenta malamo.
Tute same, kiel por interna paco en ia lando ne estas necese, ke la familioj kun siaj familiaj moroj kaj tradicioj malaperu, sed estas nur necese, ke ili ne bezonu altrudi siajn familiajn apartaĵojn al aliaj familioj kaj ke por ĉiuj eksterfamiliaj aferoj ekzistu leĝoj kaj moroj neŭtralelandaj, tiel same por la paco de la homaro ne estas necese, ke la gentoj nepre malaperu, sed estas nur necese, ke ili trovu tian „modus vivendi[146],“ kiu permesus al ili forigi siajn eksterajn pikilojn kaj ne altrudi al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Estas necese, ke la homaro aranĝu sian vivon tiamaniere, ke: konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.

Kiamaniere oni povas tion atingi pri aferoj religiaj, pri tio mi nun ne parolas, ĉar: (1) tio ne estas la temo de mia memuaro kaj postulas priparolon tute specialan kaj vastan; (2) ĉar la religio ne estas io nature genta, sed dependas de la volo de la homoj kaj prezentas parton de la homa civilizacio, tial la religia unuiĝo de la popoloj jam de longe komenciĝis per si mem, kaj ĝin malhelpas nur cirkonstancoj tute flankaj, kiuj baldaŭ pasos: kiam unuflanke en ĉiuj landoj malaperos la privilegiiteco de tiu aŭ alia religio kaj sekve ĉiu povos ŝanĝi sian denaskiĝan religion sen perfido kontraŭ siaj suferantaj samgentanoj, kaj kiam aliflanke ekzistos religio, kies dogmojn ĉiu homo povos akcepti sen malhonesteco kontraŭ sia konscienco, tiam tre rapide la tuta homaro aranĝos sian religian vivon en egala maniero.
Cetere la unuiĝo religia estas forte ligita kun la unuiĝo lingva. Estas afero tute senduba, ke ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale-lingva fundamento, ju pli per tiu egalrajta kaj sengenta lingvo ilia literaturo, ideoj kaj idealoj unuiĝos, des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos. La tuta problemo de la unuiĝo de la homaro kaj de la malapero de intergenta malamo koncentriĝas sekve en unu afero, en unu sola afero; kaj tiun ĉi aferon mi plej insiste rekomendas al via atento, vi, kiuj kunvenis, por pripensi la problemon de amikeco kaj justeco inter la gentoj kaj la rasoj. Tiu afero estas: por ĉiuj rilatoj intergentaj oni devas uzi lingvon neŭtralan, por ĉiu facile akireblan, al ĉiu egalrajte apartenantan. Al ĉiu, kiu ne volas paroli kun ni en nia lingvo, ni parolu en lingvo neŭtrala, kaj tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de intergenta malamo kaj humiligo; ĉiu gento, kiu ne volas humiligite akcepti kulturon en lingvo de siaj malamikoj aŭ de fieraj najbaroj, havu la eblon akcepti ĝin en nehumiliga lingvo neŭtrale-homa, — kaj tiam baldaŭ ne ekzistos plu gentoj senkulturaj.
Ĉu tia neŭtrala lingvo povas ekzisti? Jes, ĉar ĝi jam de longe ekzistas, bonege funkcias, havas grandegan multon da uzantoj kaj riĉan, potence kreskantan literaturon. Tiu lingvo, kiu havas neniun materialan aŭ moralan mastron, sed estas plene libera kaj egalrajta apartenaĵo de ĉiuj siaj uzantoj kaj postulas de ili nur, ke apartaj ambiciaj personoj ne rompu kaj ne ŝanĝu ĝin sen komuna interkonsento, — tiu lingvo ne sole ekzistas kaj bonege funkcias, sed ĝi ankaŭ jam nun perfekte plenumas tiun rolon, pri kiu mi supre parolis, t. e. la rolon de interhoma fratiganto kaj de foriganto de ĉiuj muroj kaj malamo inter la gentoj. Kiu volas konvinkiĝi pri tio, kiel bonege tiu lingvo povas esti uzata egale de ĉiuj rasoj, kiu volas konvinkiĝi pri tio, kian grandegan gentunuigan forton posedas tiu neŭtrala, al ĉiuj egale apartenanta lingvo, tiu ne agu kiel tiuj scienculoj, kiuj post kelkjara bonega funkciado de fervojo verkis grandajn traktatojn pri neebleco de fervojo; li ne diskutu teorie, ne babilu pseŭdosciencajn frazojn pri rasaj apartaĵoj, sed li vizitu unu el la ĉiujaraj universalaj kongresoj de esperantistoj; li vidos tie la perfektan harmonion inter la gentoj; li vidos per siaj propraj okuloj kaj aŭdos per siaj propraj oreloj, kiel la interrilatado sur neŭtrala, neniun humiliganta fundamento absolute forigas kaj forgesigas ĉiujn barojn kaj fremdecon inter la gentoj — kaj tiam li komprenos, kion la homaro bezonas, por atingi fine pacon inter la gentoj.
Tion, kion la homaro bezonas, ni ne devas nun plie deziri, ni ne devas kun granda malfacileco kaj duba rezultato provi ĝian kreadon — ĉar ĝi jam ekzistas, kiel senduba, plene palpebla fakto. Ni devas nur subteni ĝin.
Neniaj kompromisaj paliativoj, neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro. Sed ju pli la esperantismo fortiĝos en la mondo, ju pli ofte la homoj el diversaj gentoj kunvenados kaj interrilatados sur neŭtrala fundamento, des pli ili kutimos sin kompreni kaj ami, des pli ili sentos, ke ili ĉiuj havas egalajn korojn, egalajn mensojn, egalajn idealojn, egalajn suferojn kaj dolorojn, ke ĉia intergenta malamo estas nur restaĵo el la tempoj barbaraj. El tiu neŭtrala fundamento, kaj nur el tiu fundamento, iom post iom elkreskos tiu estonta unuigita kaj pure homa homaro, pri kiu revis la profetoj de ĉiuj gentoj kaj tempoj.
Se vi, membroj de la Kongreso de Rasoj, volas, ke viaj laboroj donu realajn fruktojn, vi scios, kion vi devos fari.


1915

N-ro 13.
Post la Granda Milito
Wüster: Dipl
Alvoko al la Diplomatoj

„The British Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 51—55 (kun angla traduko).
„Esperanto“ (Genève) XII. 1915, paĝ. 42 (6)—43 (7).
„La Verda Standardo“, oficiala organo de la Hungarlanda Esp.-Societo 1915, n-ro 8, paĝ. 1—4.

Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj. Al vi, al tiuj estontaj reordigantoj, mi nun min turnas.
Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompas diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon, ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon. Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri: ni ne vane elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn.
Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? Estas vero, ke tian laboron vi devos fari; sed ĝi devas esti nur negrava parto de viaj laboroj; gardu vin, ke la refarado de la karto ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la homaro elportis, restus vanaj.
Kiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. La nuna tempo ne estas simila al la tempo antikva: sur ĉiu disputebla peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento, sed ankaŭ aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon de estonta batalado. La „liberigo“, kiun vi donos al tiu aŭ alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu aŭ alia gento vi donos la rajton, esti sur tiu terpeco mastroj super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: „Vivu la diplomatoj!“ kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj gazetoj en la mondo diros, ke „la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa“… Sed tio estos mensogo, simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio, ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj en sia patrujo fariĝis „fremduloj“, ne venos al ĝiaj oreloj.
Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon:
Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj.
Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno havas plenan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas; ke, se en la institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo, tio estas nur poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento mastranta. Ĉar la gentaj nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian.
Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn „Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo“. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.
Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per garantiita decido de ĉiuj eŭropaj regnoj, tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de militoj kaj de konstanta reciproka timado kaj senfina armiĝado, ĉar tiam oni jam neniam kaj nenie povos diri, ke „la patrujo estas en danĝero“. Oni scias ja tre bone, ke la vortoj „patrujo en danĝero“ ne signifas, ke iu volas deŝiri parton de nia patrujo kaj ĵeti ĝin en la maron, aŭ ke iu volas rabi por si la havon de ĝiaj loĝantoj, sed plej ordinare tiuj vortoj signifas simple: „Minacas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gento estis mastro kaj aliaj homoj estis nur pli aŭ malpli tolerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos mastro kaj mia gento estos nur tolerata.“
Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta, t. e. natura, ĉie kaj por ĉiuj egala, kiam en ĉiu lando ĉiuj loĝantoj estos morale kaj materiale plene egalrajtaj, kiam la landoj ne portos plu gentajn nomojn, kiam la regna lingvo ne havos plu karakteron genteŝovinisman kaj humiligan kaj ne ekzistos plu gentoj-mastroj kaj gentoj-servantoj — tiam ne ekzistos plu kaŭzo por intergentaj militoj; tiam ĉiu homo povos sidi tute trankvile en sia natura, sole vera kaj sincere amata patrujo, li ne bezonos plu timi, ke iu povas „forpreni“ ĝin de li, kaj li ne bezonos revi pri forpreno de la patrujo de aliaj homoj.
Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per predikado, edukado, alkutimigado ktp.; de vi, diplomatoj, ni atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari. Reciproka malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io natura, kiel ne estus natura ia reciproka malamo inter la diversaj familioj de unu gento: la malamon kaŭzas nur — krom la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado — la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj, la blinda egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura reagemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj.
Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la tuta natura plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentajn maljustaĵojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo, sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj. Eĉ ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉiuj prezentas unu nacion, ĉar por tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandinte pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko de tiu vorto estas devigata nomi ian genton; kaj ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj.

Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas:
Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo; sed tio ne devas esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti: starigi en la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli la sekvantajn leĝojn:
1e) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.
2e) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.
3e) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.
4e) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.

Sinjoroj diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

1917

N-ro 14.
(Vortoj de lasta konfeso[147])

En la jam (sub n-ro 12) citita libro de E. Privat, paĝ. 198—200 (Brita eldono) resp. paĝ. 103—104 (Leipzig-a eldono).

Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16 ĝis 18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.

Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estos tute alispeca ol ilia kredo… Estos pli prudente, se mi silentus, sed mi ne povas.

Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15—16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda…

Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…




IV. PAROLADOJ

Mi jam diris en mia antaŭparolo, ke ĉi tiu IV-a parto verŝajne estas kompleta. D-ro Zamenhof ne ŝatis paroli publike aŭ sin montri kiel oratoro, kvankam li, kiam li entuziasmiĝis, trovis neforgeseblajn, tre impresigajn kaj plej kortuŝajn vortojn. Li preferis sidi inter la bonvolaj atentaj aŭskultantoj. Tio, kion li diris en siaj oficialaj kongresparoladoj, estis antaŭe ellaborita kaj preparita tre precize kaj singardeme. Do, ili estis kaj ĉiam restos precipe gravaj. Kutime oni kolektis ĝis nun en la multaj eldonoj de liaj paroladoj nur la 8 oficialajn kongresparoladojn, kelkfoje ankaŭ la paroladon en la Guildhall de Londono. Entute la leganto en ĉi tiu parto trovos 17 paroladojn.

*       *
*

N-ro 1.
12. Jan. 1904

Gramofona Parolado okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo

„International Language“ IV. Febr. 1927, paĝ. 50.

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, kaj mi ĝojas kun vi pro la belaj fruktoj, kiujn via energia laborado donis en la daŭro de la foririnta jaro.
Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata en via lando, kaj nun ni havas en via lando jam tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj, ni havas diversajn klubojn de esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton esperantan.
Preskaŭ ĉio estas la frukto de laborado de la klubo Londona, kiu povas esti fiera je la rezultatoj de sia unujara penado. Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon.
Parolante pri la sukcesoj de la klubo Londona, mi ne devas forgesi pri tiu malgranda rondeto esperantista en Keighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la esperantistaj Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo esperantista observas kun granda intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli frue Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos, tio estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tre potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas, ekmarŝos rapidege.
Esperantistoj en Londono, esperantistoj en Anglujo, laboru kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila estas la semado, sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas via rolo. La tuta mondo esperantista rigardas vin kaj multe de vi esperas.

N-ro 2.
Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer

Wüster: Par I
Fr. Schneeberger, „Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj, diskutadoj kaj decidoj de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro“. Oficejo de Esperanto kaj Stenografio. Laufen (Svisujo) 1905, paĝ. 8—15.
„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 362—367.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero unua (Aŭg. 1916), paĝ. 25—30.
„Deveno kaj Historio de Esperanto“, eld. Ĉasopis Českých Esperantistů, Praha 1908 (= Biblioteko de Ĉasopis Českých Esperantistů No. 2)[148].

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la Ministro de publika instruado, al la urbestraro de Parizo, al la franca Ligo de instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj.
Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.
En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalajn ideojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, — tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion; sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, — ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!
Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne komprenis unu alian! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni unu alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura, — kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetadu laŭte: „jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue; sed, komparante ilian balbutadon kun la perfekta flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj.
Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj!
En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo, kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon — tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo — la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: „ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia“.
Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne venis ankoraŭ la tempo, skribi oficialan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Josefon Wasniewski, la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W. H. Trompeter. Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero!
Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj kiuj nun jam ne loĝas en nia mondo kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj. Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua kongreso esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton!
Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

(Sekvas nun la „Preĝo sub la verda standardo“. Komp. VI. 6.)

N-ro 3.
7. Aŭgusto 1905

Parolado en la Unua Ĝenerala Kunveno
(Enkonduko de la „Deklaracio“)

Fr. Schneeberger en sia jam citita libro, paĝ. 16—18. (Komp. la fontindikojn al IV. 2.)[149]

La organizanta komitato faris al mi la honoron, elekti min kiel prezidanton de l’ kongreso kaj mi akceptis tiun ĉi rolon kun danko. Sed kompreneble mi sole estas tro malforta por konduki la aferojn de l’ kongreso; tial vi havu la bonecon, elekti kiel helpon por mi, kelkajn vicprezidantojn. Oni proponis al mi la nomojn, kiujn mi nun prezentas al vi. Estas:

s-ro rektoro Boirac el Francujo;
s-ro advokato Michaux, la organizanta prezidanto;
s-ro generalo Sébert, membro de l’ akademio;
s-ro kolonelo Pollen el Anglujo;
s-ro d-ro Mybs el Germanujo.

Nun tio ĉi estas la provizora oficistaro, kiun ni eble plenigos per la prezidantoj de la naciaj societoj en unu de la venontaj kunvenoj.
La temo de nia hodiaŭa parolado estas la „Deklaracio“. Sed antaŭ ĉio ni bezonas sekretariojn; mi proponas al vi kvar nomojn; estas:

s-ro Kühnl el Praha; s-ro Grabovski el Varsovio;
s-ro Dervaux el Bulonjo, s-ro Boulet el Bulonjo.

Nun mi petas la elektitajn personojn, veni al mi kaj doni al mi sian helpon.
Kelkajn vortojn mi devas nun diri pri la deziroj, kiujn esprimis malgranda kunveno de l’ aŭtoroj de projektoj. Ni havis tiun kunvenon antaŭ unu horo kaj, ĉar la diversaj projektoj estas la ĉefa afero de nia parolado en la kunvenoj, ni decidis esprimi al la kongreso la deziron, ke ni faru nur diskutadojn pri la projektoj, ne decidojn. Ĉar ŝajnis al ni, ke fari iun ajn decidon, estas tro frue. La projektoj ne estas pretaj por tio. Ni do faros nur diskutadojn kaj en la fino de l’ kongreso mi faros la demandon, ĉu vi akceptas mian manieron de konduko de l’ kongreso, ke ĉio dirita estas nur projekto aŭ propono; krom tio ni perdos tro multe da tempo por priparoli la diversajn temojn. Ni do parolu pri projektoj nur en principo, kaj antaŭ ĉio ni elektu la projektojn, kiuj ne estas presitaj. Mi donos la vorton do al la sinjoroj, kies projektoj ne estas ankoraŭ konataj; poste ni parolu pri la demando, ĉu estas necese, krei ligon aŭ centran komitaton, ne parolante pri diversaj detaloj.
Kiam la kongreso estos finita, tiam ni povas proponi provizoran komitaton, kiu, apogante sur diversaj opinioj, faros sian laboron en la daŭro de la tuta jaro. Poste en la sekvonta kongreso ĝi prezentos al ni programon de la laboro kaj tiam ni povos fari definitivajn decidojn.
Laŭ la programo, la unua kunveno estas dediĉita al la „Deklaracio“, kiun mi volas proponi al vi. Ĉar estas multaj personoj, kiuj ne havas klarecon pri nia afero, ili deziras, ke ni faru iun ajn decidon; tial mi proponas al vi la „Deklaracion“; mi legas al vi mian projekton kaj mi petas vin, diri al mi, ĉu vi ĝin akceptas en principo. Por la detaloj ni elektos provizoran komitaton, kiu severe provos la tekston, kaj la definitivan ni prezentos al vi en unu de la venontaj kunvenoj. Mi legas nun la projektan tekston de la „Deklaracio“:

(Komp. II. 114.)

Ĉar estas multaj, kiuj ne bone konas la rilatojn de la kolekto aprobita, mi klarigos en kelkaj vortoj la aferon. Sed por eviti ĉiun malpacon, mi devas sciigi vin, ke mi esperas post interkonsento kun la firmo Hachette, ke nun ĉiuj kaŭzoj de malpaco malaperas.
En la komenco de mia batalado mi ne trovis ian alian manieron, por gardi la lernantojn de malbonaj libroj. Monopolo nenia ekzistas en nia afero kaj neniam ekzistos. La ĉefa kaj sola, kiun mi donis, estas privilegio; mi ripetas la vorton: ne monopolon, nur privilegion! Por tio, laŭ la deziro de l’ esperantistoj, mi volis havi ian firmon potencan, kaj nenia volus akcepti sen ke ĝi ricevu ian privilegion. Tial al la firmo Hachette mi lasis personan privilegion pri miaj verkoj kaj ne de l’ aliaj verkoj. Estas do nenia ombro de supozo!

Vi nun aŭdis la „Deklaracion“ kaj mi petas vin, nun private pripensi ĝian enhavon. Ni elektis komitaton por priparoli la definitivan tekston. — Oni nin nun atendas ĉe la festeno! Ĉiujn aferojn, kiujn ni ne povas priparoli hodiaŭ, ni priparolos en la venontaj kunvenoj.

N-ro 4.
Oficiala Parolado ĉe la Festeno

Fr. Schneeberger en sia jam citita libro, paĝ. 23. (Komp. la fontindikojn al IV. 2.)

Gesinjoroj! — Bedaŭrinde mi ne povas tiel bele paroli, kiel antaŭ mi s-ro Michaux. Neniam mi parolas publike; pardonu do min, se eble mi ne tute flue parolas. Simple per kelkaj vortoj mi volas turni vian atenton sur la homon, al kiu ni dankas en la nuna momento la grandan plezuron. Ni ĝin dankas al s-ro Michaux, la senlaca organizanto de la kongreso. Laboron li prenis sur sin ne malgrandan; li zorgis pri ĉio, tempon kaj volon li donis por la organizado de nia grava festo. Tial antaŭ ĉio mi levas mian glason al la sano de s-ro Michaux kaj de ĉiuj liaj helpantoj.
Poste mi devas antaŭ ĉio memori pri la urbo Bulonjo-sur-Maro, en kiu ni trovis tiel bonvolan gastamon. Mian glason mi levas pro la bona stato, la gloro kaj la honoro de la urbo Bulonjo, la sano de la urbestraro, kaj de la reprezentanto de la komerca ĉambro. Mi levas mian glason por la bona stato de la granda kaj glora lando Francujo.
Tiu ĉi lando havas la simpation de la mondo, de ĉiuj popoloj. Por ni esperantistoj ĝi devas esti ankoraŭ pli kara. Ni povas diri, Francujo estas la lando, kiu multe faris por nia afero. Francujo estas ĉiam la unua lando en ĉio, kio promesas iun bonon al la homaro. Nun mi volas ankaŭ trinki por la sano de ĉiuj fratoj kaj fratinoj esperantistaj. Ekzistas tre multaj en diversaj landoj kaj urboj, kiuj volonte partoprenus kun ni al la granda kongreso, sed ili ne povis veni. Ni trinku por ilia sano. En la fino ni trinku entute ĝenerale por la gloro de la tuta homara kunfratiĝo de ĉiuj popoloj. Sed ni esperu, ke tio ĉi ne estas nur vortoj, tio ĉi fariĝu tute reala fakto, ke ni havu en la mondo grandan familion gefratan.

N-ro 5.
Dua Kongreso 1906 en Genève

Wüster: Par II
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero kvara (Marto 1907), paĝ. 41—46.
„Lingvo Internacia“ XI. 1906, paĝ. 502—519.
„La Revuo“ I. 1906/07, paĝ. 49—54.

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi esperas, ke mi plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia dua Kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia Kongreso, kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaŭ du monatoj nian delegitaron. Apartan saluton al la urbo Ĝenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis sian nomon en la historion de diversaj gravaj internaciaj kaj homunuigaj aferoj.
Permesu al mi ankaŭ, esprimi en la nomo de vi ĉiuj koran dankon al la organizintoj de la nuna Kongreso, al la sindonaj svisaj esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la daŭro de la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la svisa lando grupojn esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion ili povis por sukcesa pretigo de nia Kongreso; al la Provizora Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj preparoj; fine — sed certe ne malplej grave — al tiuj kaŝitaj amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.
Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia Kongreso vi atendas de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, por la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povas vin tuŝi, kaj nia Kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan batalon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando — tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento. Ĉiutage estingiĝas tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo!
Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bjelostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon; en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.
Oni scias, ke ne la rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bjelostok kaj multaj aliaj urboj; ĉar la rusa gento neniam estis kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado en Kaŭkazo, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, donu al ili la eblon libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj.
Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj: ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de reciproka sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.
Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, esperantistoj, devas labori pli energie ol iam. Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni devas antaŭ ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la esperantismo. Ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj verkoj, sed ni neniam parolis pri ĝi pli klare. Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.
El la Deklaracio unuanime akceptita en la Bulonja Kongreso ni ĉiuj scias, kio estas la esperantismo en rilato praktika; el tiu ĉi Deklaracio ni ankaŭ scias, ke „esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas“. Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono, kiu revas unuigi per Esperanto la homaron, esperantisto estas ankaŭ tiu persono, kiu uzas Esperanton ekskluzive por celoj praktikaj, esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton por gajni per ĝi monon, esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝadi, esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton por celoj plej malnoblaj kaj hommalamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la Deklaracio, la esperantismo havas ankoraŭ alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun ĉi flankon diversaj esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti ĉiun malpacon, la esperantistoj decidis lasi al ĉiu plenan liberecon, akcepti la internan ideon de la esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ — se li volas — eĉ tute ne akcepti por la esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj esperantistoj, la Bulonja Deklaracio precizigis la oficialan de ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: „Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas“. Sed bedaŭrinde la vorton „privata“ kelkaj amikoj-esperantistoj klarigis al si en la senco de „malpermesata“, kaj tiamaniere anstataŭ konservi por la interna ideo de la esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.
Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: „Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon! Ho, kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: „Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!“
Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj „malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo“. Nia himno kantas pri la „nova sento, kiu venis en la mondon“; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la nunaj esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi kaj sindone kaj senprofite laboris kun ni. Kial do aliĝis al ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto „nur lingvon“? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas tion ĉi nei?
Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco — ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.
Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas „la neforgesebla kongreso“. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentis tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed ni sentis, ke ni estis atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj muroj; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.
Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas esperantisto, kaj ĉiu esperantisto havas plenan rajton, vidi en Esperanto nur lingvon, simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj esperantistoj kredeble ne venos al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por celoj esploraj aŭ praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana. Sed tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomos ilin utopiistoj kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj. Ĉiu nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.

N-ro 6.
Tria Kongreso 1907 en Cambridge

Wüster: Par III
P. Corret kaj D-ro Era, „Raporto pri la Tria Kongreso“, paĝ. 24—32.
„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 1—8.
„La Revuo“ II. 1907/08, paĝ. 1—8.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero sesa. (Januaro 1908), paĝ. 38—45.

Karaj samideanoj! — Konforme al la ĝisnuna moro, mi komencas mian parolon per tio, ke mi permesas al mi en la nomo de ĉiuj kongresanoj esprimi nian saluton kaj dankon al la lando, kiu gastame nin akceptis, kaj precipe al niaj britaj samideanoj, kiuj per multaj laboroj kaj granda zorgemeco pretigis por ni tiun feston, en kiu ni nun ĉiuj partoprenas. De la momento, kiam niaj britaj amikoj invitis nin al si, ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke nia kongreso en ilia lando havos apartan signifon kaj estos epokofaranta. Kaj ne estas malfacile antaŭvidi, ke nia espero nin ne trompos, ĉar tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj britaj amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando.
La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo, havas grandan signifon. La kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke la angle parolantaj popoloj neniam al ni aliĝos, ĉar ne sole ili malpli ol ĉiuj aliaj popoloj sentas la bezonon de lingvo internacia, sed por ili la fortikiĝado de lingvo internacia estas rekte malutila, ĉar tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo angla, kiu celas fariĝi internacia. Kaj tamen rigardu, kiel forte eraris niaj kontraŭuloj! Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia! Rigardu, kun kia amo ili preparis nian kongreson kaj en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! Tio ĉi montras antaŭ ĉio, ke la homoj komencis jam kompreni, ke lingvo internacia estas utila ne sole por popoloj malfortaj, sed ankaŭ por popoloj fortaj; sed tio ĉi montras ankaŭ alian aferon, multe pli gravan: ke la homoj vidas en la esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu ĉi ideo volas servi la noblaj homoj de ĉiuj popoloj, tute egale, ĉu iliaj popoloj estas fortaj aŭ malfortaj, kaj ĉu la intergenta justeco estas por ili profita aŭ malprofita. Ni scias, ke la plimulton de niaj britaj samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la esperantismo, kaj tial ni tiom pli ĝoje esprimas al niaj britaj amikoj nian koran dankon. La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun ili komprenas kaj ŝatas; koran dankon al la Kembriĝanoj, koran dankon al la glora Kembriĝa universitato, kiu pruntis al ni siajn ĉambrojn, koran dankon al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono. Ni kore salutas vin, granda brita popolo, ni plej respekte salutas vian altan reprezentanton, Lian Reĝan Moŝton. Vivu la Reĝ’ al vi, tre longe vivu Li, gardu Lin Di’!

Samideanoj! — En la momento de la malfermo de nia tria kongreso ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis dum la pasinta jaro; vi ĉiuj memoras, ke tuj post la Ĝeneva kongreso ni sciiĝis pri la malfeliĉa morto de d-ro Lloyd, prezidanto de la Liverpoola Grupo. Ni perdis ankaŭ du eminentajn amikojn de nia afero, la gloran scienculon Berthelot kaj profesoron Michael Foster, kiu esperis nin akcepti en Kembriĝo. Fine, mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo, la fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato. Vi ĉiuj scias pri kiu mi parolas. Nia neforgesebla amiko Javal ne plu ekzistas. Al vi, amikoj-esperantistoj de ĉiuj landoj, kaj al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi proponas, ke ni honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de ĉiuj mortintaj esperantistoj per leviĝo de niaj seĝoj.

Samideanoj! — Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. En ĉiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis tiun tagon. Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Ĉar mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj, tiel oni facile komprenos, ke respondi ĉiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero absolute ne ebla, kaj oni min facile pardonos. Mi uzas nun la bonan okazon por esprimi mian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj sendis al mi amikajn bondezirojn. La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro esperantista, kaj mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo, al ĉiuj lokoj, kie loĝas kaj laboras niaj senlacaj samideanoj. Kvazaŭ silente komisiita de la tuta esperantistaro, mi vokas al ĉiuj esperantistoj-batalantoj: mi vin gratulas! Mi kore vin gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj, malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al neniu el vi mankis. Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado. Dudek jaroj da laborado por la esperantismo! kion tio signifas, — oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la esperantismo. Kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste, kiam oni ekscios detale la historion de niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de ĉiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado.
Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado. La historio de la esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj tiamaj semantoj.
Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regule kaj senhalte. Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton. La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni, ĉar tiu sama forto de inercio, kiu longan tempon terure malhelpis ĉiun nian paŝon, ĝi mem nun ŝovas nin antaŭen. Eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus.

Mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado. Mi volas paroli al vi hodiaŭ pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Sed por eviti ĉian malkompreniĝon, mi tuj en la komenco atentigas vin, ke mia parolo ne estas io oficiala, ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi.
Ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo kaj multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios la celon de niaj kongresoj, tiam ni baldaŭ tute malvarmiĝos por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj kiujn tiu vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas? Ĉu ni kunvenas por paroli pri esperantaj lingvaj demandoj? Ne! Tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj. Ĉu ni kunvenas por ekzerciĝi en esperanta parolado? Por tio sola ni ne bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj grupoj ni povas en la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi, ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelktaga ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus grandajn vojaĝojn. Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe! Sed ĉar el cent kongresanoj almenaŭ naŭdek-naŭ havas de Esperanto nur moralan profiton, por kio do ni ĝin propagandas? Mi ne dubas, ke la plimulto el vi donos al ni nur unu respondon: ni faras manifestacion kaj propagandon por la esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.
Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de la ideo, tial — por ne fortimigi de ni la grandajn amasojn, — ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla esperantisteco, t. e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo, ke ĉiu esperantisto restas homo tute libera kaj unuj esperantistoj ne respondas por la ideoj de aliaj esperantistoj. Sed se la simpla praktika esperantisteco, t. e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia ideo, tamen neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandegan plimulton de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado.
Ĉiu privata esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, malamanto de homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto. Sed se li volas veni al esperantista kongreso, aŭ se li volas aliĝi al ia alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la afero ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn kaj principojn.
En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la esperantismo; en Esperantujo regas ne sole la oficiala ĝenerala esperantismo, — tie regas ankaŭ io alia, io ĝis nun ankoraŭ ne precize formulita, sed tre bone sentata de ĉiuj esperantujanoj — tie regas la verda standardo!
Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj — ni, esperantistoj-batalantoj, certe vidas en nia standardo ion alian: ĝi estas por ni io sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: „Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn“.
Tia, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo, de tiu bela kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo en la nomo de la plej bela revo de la homaro.
Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom, per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur atentigi vin, ke niaj kongresoj, farataj sub la signo de la verda standardo, estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo. Sekve ĉiu temo, en kiu ni sentas la spiriton de la verda standardo, ĉio kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso.
Vi ofte aŭdis pri la {{sp|neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. Neŭtraleco ekzistas en ĉiuj internaciaj kongresoj; sed dum tie la neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principo, ĉe ni la neŭtraleco, aŭ pli ĝuste la neŭtraligo de la intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ pri aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj, — ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed ĉio, kio, neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe, ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj, ĉar ĝi apartenas al la verda standardo.
Se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe, kaj niaj kongresoj fariĝos kun ĉiu jaro pli interesaj kaj pli gravaj por la mondo. La verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro.
Ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso. Vastaj kaj grandaj estas la rilatoj inter la gentoj kaj nacioj, kaj vastaj kaj multenombraj estas la temoj, kiujn ni devos pridiskutadi. Tiel ekzemple, havante nenian intencon enmiksi sin en ian specialan sistemon pri tiu aŭ alia temo, oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn sistemojn por la oportuneco kaj neŭtraleco de la rilatoj internaciaj, kiel ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron k. t. p., kaj tiam ni povos esplori, ĉu la propono estas bona aŭ ne, sed ni ne devas diri, ke la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo. Oni eble ankaŭ proponos al ni la aranĝon de kelkaj festoj intergentaj, kiuj ekzistus paralele kun la specialaj festoj de ĉia gento kaj eklezio kaj servus por frate ligi inter si la popolojn; oni proponos ankaŭ aliajn similajn aferojn. Ne venis ankoraŭ la tempo, por paroli pri ĉio detale; tial pardonu min, ke mi nur aludas per kelkaj vortetoj tion, pri kio mi volus multe, tre multe paroli kun vi; sed ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj — kaj ĉion tion ĉi ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas al la verda standardo.

Karaj amikoj! — Mi klarigis al vi, kio — laŭ mia opinio — devas esti la celado de niaj kongresoj. Dum ĉiu privata esperantisto povas kontentiĝi per tio, ke li uzas la lingvon Esperanto, niaj kongresoj — laŭ mia opinio — devas labori ne sole por la lingvo, sed ankaŭ por la interna ideo de la esperantismo. Mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio, kiun mi tute ne volas proponi al vi kiel ian oficialan programon por niaj kongresoj. Nia kongreso devas esti simple kongreso de esperantistoj, kaj, kondiĉe ke ĝia programo estu preparita laŭ la kongresa regularo, ĝi devas resti tute libera kaj konformiĝi ĉiufoje al la opinioj kaj deziroj de la plimulto de la kongresanoj. Sed ĉu vi aprobos mian opinion aŭ ne, ĉu vi volos labori laŭ la postuloj de la verda standardo aŭ ne — mi ne dubas, ke en la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan standardon, vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton en Esperantujo, ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.
Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!

N-ro 7.
Parolado en la Guildhall de Londono, 21. Aŭg. 1907

(Pri Plibonigoj kaj Patriotismo)

Wüster: Par Lond
„Aldono“ al la Raporto de P. Corret kaj D-ro Era (vidu supre!).
„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 26—29.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero sesa (Januaro 1908), paĝ. 83—86.

Estimata reprezentanto de la urbo Londono, karaj samideanoj! — Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo. Ni venis el Kembriĝo, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole niaj samideanoj, sed ankaŭ la ankoraŭ ne esperantigita urbo faris ĉion, kion ili povis, por ke ni, esperantistoj, elportu el la urbo la plej bonan rememoron. Tial nun miaj unuaj vortoj estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ĝuis. Jam la duan fojon ni ĝuas la britan gastamecon, ĉar certe ja neniu el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj Folkestone kaj Dover antaŭ du jaroj, en la tempo de la Bulonja kongreso.
La ĉambrego, en kiu ni nun troviĝas, havis jam multe da tre gravaj kunvenoj, kaj tie ĉi estis akceptitaj jam multe da tre gravaj gastoj. Nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la ĉiulandajn reprezentantojn de la mondo esperantista. Kiuj estas tiuj novaj gastoj? Kio estas la afero, kiun ili reprezentas? La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj. Sed tiu celado estas ofte malbone komentariata, kaj sub la influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis. Mi parolos ĉi tie pri du kulpigoj, kiujn ni ofte aŭdas. De diversaj malkontentuloj ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia devas esti solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj, kiuj volas nur Esperanton.
Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni — aŭ almenaŭ por mi persone — tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis, elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksis por ĝi netuŝeblan fundamenton — ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj — sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo. Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la vojo elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstataŭ ĝi; vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da jaroj de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo… Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon.
La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t. e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo — tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton „amo“, ĉar en via buŝo la sankta vorto „amo“ malpuriĝas.
Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj — aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas „esperantistoj“.

N-ro 8.
Kvara Kongreso 1908 en Dresden

Wüster: Par IV
„Lingvo lnternacia“ XIII. 1908, paĝ. 399—405.
„La Revuo“ III. 1908/09, paĝ. I—VII.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-dua (Aprilo 1909), paĝ. 39—44.
„Belga Esperantisto“ I. 1908/09, paĝ. 3—8.
„Finna Esperantisto“ II. 1908, paĝ. 73—77.

Sinjorinoj kaj sinjoroj! — Aperante antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de la esperantistaj kongresoj, mi permesas al mi antaŭ ĉio esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso al Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo por la granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la altan protektadon de nia kvara kongreso. Mi esprimas ankaŭ profundan dankon de nia kongreso al sinjoroj la ministroj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la honoran prezidantaron kaj honoran komitaton de nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ nian dankon al tiuj landoj, kiuj sendis al nia kongreso oficialajn delegitojn, kaj al la alilandaj konsuloj, kiuj honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj ĉe nia malferma kunveno. Nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro; mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto; mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo.
En la nomo de la kvara tutmonda esperantista kongreso mi salutas la landon germanan, kies gastoj ni ĉiuj estas en la nuna momento; precipe mi salutas la saksan reĝlandon, kiu al ni, filoj de la plej diversaj landoj kaj gentoj, aranĝis belan akcepton en sia centro mem, en sia fama kultura ĉefurbo. Mi esprimas nian koran dankon al la saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso, kaj por la saluto, kiun ili aŭdigis al ni per siaj estimataj reprezentantoj.
Fine mi esprimas, certe en la nomo de ĉiuj esperantistoj, nian koran kamaradan dankon al niaj germanaj samideanoj kaj antaŭ ĉio al nia Kvaro por la Kvara, kiu prenis sur sin la malfacilan taskon, aranĝi nian kongreson ĝuste en ĉi tiu jaro, kiam ekzistis tiom da malhelpoj, kaj kiu, dank’ al sia granda sindoneco, aranĝis ĉion en la plej bona maniero kaj enskribis per tio tre gravan paĝon en la historion de nia afero.
Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan signifon per tio, ke en ĉi tiu lando, dank’ al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon antaŭen. Germanujo sekve estas la lulilo de la ideo de lingvo internacia. Ni, speciale esperantistoj, havis ankaŭ en Germanujo niajn unuajn plej gravajn batalantojn, Einstein kaj Trompeter. Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi tie ĉi denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.
Karaj samideanoj! — En la daŭro de la lasta jaro en nia afero okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon esperantistan. Nun ĉio jam denove trankviliĝis. Nia arbo, pri kiu mi parolis en Kembriĝo, en la pasinta jaro plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, ĉar malgraŭ la tute ne atenditaj atakoj, kiuj en la daŭro de kelka tempo kaŭzis grandan krakadon, la arbo konservis sian tutan potencon kaj perdis nur tre malmultajn foliojn. Malgraŭ la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj soldatoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el ili sur sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. Super la okazintaj faktoj ni povus sekve silente transiri al la tagordo. Tamen, por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj surprizoj, mi permesos al mi diri kelke da vortoj pri tiu temo. El la tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo venonta.
Pasis jam ĝuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis antaŭ malgranda rondo da amikoj; pasis jam dudek unu jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis publike antaŭ la mondo. Tre malforta ĝi estis en la unua tempo; ĉiu plej malgranda bloveto povis ĝin renversi kaj mortigi. Ĉiu bona vorto de la plej sensignifa homo aŭ de la plej senvalora gazeto donis al niaj pioniroj esperon kaj kuraĝon; ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron. Kiam antaŭ dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon de lingvo internacia en siajn manojn, tio estis por la aŭtoro de Esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke li, kiu tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri Esperanto, tuj decidis fordoni ĉion al la manoj de tiu societo, ĉar, estante tute sensperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas inter teorio kaj praktiko.
Feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton „feliĉe“, ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke, se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo.
Niaj pioniroj laboris, kaj la afero kreskis. Baldaŭ ni ĉiam pli kaj pli akiradis la konvinkon, ke de teoriistoj ni devas atendi tre malmulte da bono por nia afero; ke ĉiuj laŭdoj kaj mallaŭdoj de flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon; ke ni devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon kaj konstantecon; ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam ĝi vidos en ni potencon, kiam ĝi vidos, ke ni ne palpas en mallumo, ke ni ne perdas hodiaŭ, kion ni akiris hieraŭ, ke nia vojo estas klara kaj rekta kaj ni de ĝi neniam deflankiĝas.
Sed ne per unu fojo ni venis al tiu fortika konvinko. En la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Feliĉe tiu periodo daŭris ne longe. La esperantistoj baldaŭ konvinkiĝis, ke veni al ia komuna, ĉiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj la ekstera mondo, kiujn la reformemuloj celis, restis absolute indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia lingvo tian formon aŭ alian; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la esperantistoj firme decidis ne paroli plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne finiĝintan kaj neniam finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dekkvar jaroj. La tuta cetera esperantistaro en plena harmonio forte grupiĝis ĉirkaŭ sia konstanta standardo kaj faris de tiu tempo grandan, grandegan marŝon antaŭen.
De la tempo, kiam la esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta. En la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis tre malrapide kaj malfacile. Sed sub la influo de nia plena interna harmonio kaj nia nedekliniĝa irado rekte antaŭen, niaj fortoj ĉiam pli kaj pli kreskis. Nun ni atingis tian potencon, pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis eĉ revi, kaj se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon, kaj ni plene atingos nian celon. Ĉiuhore kreskas la nombro de niaj partianoj, ĉiutage pligrandiĝas la nombro de niaj grupoj. Nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke multaj malgrandaj nacioj jam nun povas nin envii. La praktika uzado de nia lingvo fariĝas ĉiam pli kaj pli granda. Dum ankoraŭ antaŭ ne longe oni tute silentis pri ni kaj poste oni nin mokis, nun oni jam ĉie nin respektas, kiel grandan potencon. Eĉ tiuj niaj principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon.
Nia lingvo mem konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la granda malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado. Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova, kaj malgraŭ la fakto, ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama perfekta facileco, kiel esperantisto tiutempa, kaj li eĉ ne rimarkas, ke tiuj verkoj estas skribitaj ne nun, sed en la unua, suĉinfana periodo de nia lingvo.
Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. La tempo de la teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe pasis. Se iu nun esprimas sian opinion aŭ konsilon pri Esperanto, oni jam ne demandas, ĉu li estas homo grandfama aŭ ne, — oni nur demandas, ĉu liaj konsiloj estas konformaj al la naturaj bezonoj kaj la natura irado de nia lingvo aŭ ne. Se iu glornoma persono en plena nesciado de nia afero esprimas iun el tiuj sensencaĵoj, kiujn ni jam tiel ofte aŭdis, ekzemple, ke arta lingvo estas utopio, ke la esperantistoj sin reciproke ne komprenas k.t.p., aŭ se li, forgesante la nunan staton de Esperanto kaj la teruran ekzemplon de la volapüka akademio, postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ lia teoria recepto, — tiam ni, esperantistoj, indiferente ĉion aŭskultas kaj trankvile iras nian vojon.
Ne por fieri pri nia forteco mi diras ĉion ĉi tion: neniu el ni havas la rajton esti fiera, ĉar nia forteco ne estas la merito de iu el ni aparte, sed ĝi estas nur la rezultato de multejara pacienca laborado de multo da personoj. Mi volis nur atentigi vin pri tio, ke de nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco. Se nin ne gvidus fera konstanteco, nia lingvo jam de longe ne ekzistus, kaj la vortoj „lingvo internacia“ estus nun la plej granda mokataĵo por la mondo.
La longa kaj malfacila batalado nin hardis, kaj ne sole la voĉoj de apartaj personoj, sed eĉ la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la esperantistaron de ĝia klara kaj rekta vojo. Kia do estas la kaŭzo, ke en la pasinta jaro en nia tendaro subite naskiĝis tia granda vento, kiu en la daŭro de momento minacis alporti al ni tiom da malbono? Kiu estis tiu ŝajne grandega forto, kiu por momento enportis tian neatenditan konfuzon en nian mezon? Nun, kiam ĉio jam klariĝis, ni povas konfesi, ke ĝi ne estis ia eksterordinare granda potenco, ĝi estis simple kelkaj malmultaj personoj; sed la danĝereco de ilia atako konsistis en tio, ke tiu atako ne venis malkaŝe el ekstere, sed ĝi estis kaŝite preparita kaj tute neatendite aranĝita interne de nia tendaro.
Ĝi estas historio, pri kiu mi ne volas paroli. Nun mi volas nur diri jenon: ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste kaj ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin juĝos. Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo, ke la esperantistoj havas plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se ili nur faros ĝin singarde, lojale kaj interkonsente. Nur por gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan Komitaton, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de la esperantistaro ĉion, kion ĝi volos. La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre, ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovas, ke ni devas fari tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato. Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro; ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian paŝon, kiu povus malutili al nia tuta afero. Ĉar vi ĉiuj konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ĝusta kaj oni povas disputi nur pri detaloj, tial ĉio bona kaj ĉio efektive necesa povas facile esti farata en ĝi per vojo lojala, en harmonio kaj paco.
La personoj, kiuj volas altrudi al la tuta esperantistaro siajn dezirojn, diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn, kiujn la plimulto da esperantistoj certe aprobus, sed iaj ĉefoj ne volas ilin aŭskulti kaj ne permesas al ili prezenti siajn ideojn por esplorado. Tio estas ne vera. Vi scias, ke laŭ la nova ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva Komitato, ĉiu homo ne sole havas la rajton prezenti al la Komitato siajn proponojn, sed se la propono havas eĉ nur plej malgrandan ŝajnon de seriozeco, se inter la cent membroj de la Komitato la propono akiris por si eĉ nur la aprobon de kvin personoj, tio jam sufiĉas, ke la Lingva Komitato estu devigata esplori tiun proponon. Vi vidas sekve, ke neniu povas plendi, ke oni lin ne aŭskultas aŭ ke iaj ĉefoj prezentas al voĉdonado nur tion, kion ili deziras.
Se iu diras al vi, ke oni devas ĉion krude rompi, se oni per ĉiuj fortoj kaj per ĉiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi vin; se de la vojo de severa unueco, de tiu sola vojo, kiu povas konduki nin al nia celo, oni penas forlogi vin, — tiam gardu vin! tiam sciu, ke tio kondukas al malordigo de ĉio, kion multaj miloj da personoj atingis por la granda ĉiuhoma ideo per multejara pacienca laborado.
Mi finis. Pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi elektis. Ĝi estas la unua kaj espereble ankaŭ la lasta fojo en la historio de niaj kongresoj. Kaj nun ni ĉion forgesu; ni komencu la grandan feston, por kiu ni ĉiuj kunvenis el la diversaj landoj de la mondo; ni ĝoje pasigu nian grandan ĉiujaran semajnon de la pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo por la historio de la estonta interfratigita homaro. Por ni estas gravaj ne iaj bagatelaj eksteraj detalaĵoj de nia lingvo, sed ĝia esenco, ĝia ideo kaj celo; tial ni antaŭ ĉio devas zorgi pri ĝia seninterrompa vivado, pri ĝia senhalta kreskado. Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro; granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank’ al nia diligenta gardado, la lingvo fortike vivos, malgraŭ ĉiuj atencoj, ĝia spirito fortiĝos, ĝia celo estos atingita, kaj niaj nepoj benos nian paciencon.

N-ro 9.
Kvina Kongreso 1909 en Barcelona

Wüster: Par V
„Oficiala Gazeto“ II. 1909/10, paĝ. 99—101.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-kvara (Marto 1909), paĝ. 56—58 (sub III: Aldonoj al la Protokolaro).
„Belga Esperantisto“ II. 1909/10, paĝ. 4—5.
„Lingvo Internacia“ XIV. 1909, paĝ. 394—395.

Karaj samideanoj kaj amikoj! — Ĉiufoje kiam komenciĝas nova interkongresa jaro, ĉiu esperantisto, kiu antaŭvidas por si iom da libera tempo kaj povas ŝpari iom da mono, komencas prepariĝadi al la estonta kongreso esperantista, al la plej proksima granda komuna festo de la popolo esperantista. Amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj, kortuŝite diris al si reciproke „ĝis la revido“, kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin amantaj gefratoj, kiuj nur de tempo al tempo povas kuniĝi en la domo de siaj gepatroj, tiel la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo, ame saluti sin reciproke, varme premi al si la manojn kaj diri al si: „ni vivas, ni honeste laboris en la daŭro de la jaro, ni gardis honeste la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio.“
Sed dum ĉiu el vi prepariĝas al nia komuna festo kun koro tute ĝoja, mi faras tion saman ĉiam kun koro iom peza, ĉar en niaj kongresoj la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan: mi estas devigata akceptadi honorojn, kiuj apartenas ne al mi. Prave aŭ malprave la mondo vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista, la simbolon de la esperantismo, de la esperantista lojaleco kaj unueco; kaj ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la esperantismo direktiĝas sub mia adreso.
Ekzistas tamen personoj, kiuj tion ne komprenas aŭ ne volas kompreni; ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas farataj al ĝi; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo. Jen estas la kaŭzo, pro kiu mi ĉiam kun peza koro veturas al niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon, kaj stari ne antaŭ vi, sed inter vi; sed la afero ne dependas de mia volo, ĝi dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas min klini, se mi ne volas malutili al nia movado. Tial ankaŭ hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero kaj de via unueco, kiel via konkreta reprezentanto; mi akceptas ĉion, kio estas destinata por vi, kaj mi ĉion fidele transdonas al vi, popolo esperantista.
En ĉi tiu mia rolo de via reprezentanto, mi antaŭ ĉio atentigas vin pri la granda honoro, kiun faris al ni Lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alfonso XIIIa, afable akceptinte la honoran prezidantecon de nia kongreso. Mi esprimas en via nomo nian plej respektan dankon al Lia Reĝa Moŝto, La Reĝo Alfonso XIIIa longe vivu!
Mi atentigas vin pri la granda simpatio, kiun montris al nia afero la registoj de tiu lando, en kiu ni nun troviĝas; ne sole ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la registaro de la lando en sia propra nomo per siaj ambasadoroj oficiale invitis la registarojn de aliaj landoj, ke ili sendu delegitojn al nia kongreso. Por ĉi tiu granda kaj tre grava servo mi esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la hispana regno.
Vi scias, kiel energie kaj zorge la loka organiza komitato laboris por belega kaj plej fruktoporta preparado de nia nuna kongreso. Vi scias, ke ili ne perdis la kuraĝon, eĉ malgraŭ la malfeliĉaj Barcelonaj okazintaĵoj, kiuj ĉiun el ni devigis pensi, ke la kongreso en Barcelono estas jam absolute nefarebla. Parton de tio, kion la komitato faris, vi jam vidis, la ceteran parton vi vidos dum la kongreso mem kaj en la postkongresaj tagoj. Al ĉi tiu multe laborinta komitato, kaj precipe al ĝia kara prezidanto, mi esprimas en la nomo de ni ĉiuj nian plej koran dankon.
Vi vidis, kian eksterordinare honoran kaj simpatiplenan akcepton preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias, ke nur apartaj, neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, montri kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan estimon, sian plej vivan simpation al vi, popolo esperantista, al via penado kaj laborado, al via celo kaj esperoj. En via nomo mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran dankon.
En la ĝisnunaj kongresoj mi havis ion por diri al vi, tial ĉe la malfermo de la kongreso mi parolis longe; hodiaŭ mi havas nenion gravan por diri, tial mi parolos mallonge. Vi scias, kia estas nia celo; vi scias, kia estas la sola vojo, per kiu ni povas atingi tiun celon; ni marŝu do antaŭen diligente kaj harmonie. Se ni demandos nin, kion ni faris en la ĵus finiĝinta interkongresa jaro, ni povos respondi: „Ni sane vivis, ni kreskis, ni fortiĝis en ĉiuj rilatoj“. Kian grandan signifon tio havas, tion povas kompreni nur tiuj, kiuj komprenas la tutan gravecon kaj malfacilecon de nia afero, kaj kiuj mem laboris por ĝi. Kiel en la jaroj pasintaj, tiel ankaŭ en la jaro ĵus finiĝinta, multaj el vi laboris por nia komuna afero kun granda fervoro kaj sindoneco; al ili la esperantistaro esprimas sian koran dankon. Sed dum la Kongreso ni ne sole rakontos al ni reciproke pri la laboroj faritaj, ni devos plenumi ankaŭ kelkajn laborojn komunajn, kiuj postulas komunan interkonsiliĝon kaj interkonsenton.
Ni komencu en feliĉa horo niajn kongresajn laborojn kaj festojn, al la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en la duaj ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta.

N-ro 10.
Parolado pri Universala Esperanto-Asocio ĉe la malferma kunveno de U.E.A. en Barcelona 1909

Wüster: Par UEA
D-ro P. Corret „Raporto pri la Kvina Kongreso Barcelona 1909“, paĝ. 22—23.
„Esperanto“ (Genève) V. n-ro 62, Sept. 1909.
„Lingvo Internacia“ XIV. 1909, paĝ. 406—407.

Estimataj membroj de U.E.A.! — S-ro Mudie, via prezidanto, petis, ke mi diru ĉe via kunveno kelkajn vortojn de laŭdo aŭ mallaŭdo pri la agado de via Asocio. Ĉu mi esprimos laŭdon aŭ mallaŭdon, la respondo ne povas esti duba: post la tiel bonaj kaj gravaj raportoj, kiuj estis legitaj, post la agado, kiu en la daŭro de la lasta jaro estis plenumita de U.E.A., ne povas resti eĉ la plej malgranda dubo pri tio, ke, lasante flanke la instituciojn oficialajn, U.E.A. fariĝis la plej grava institucio de nia movado kaj ĝi al nia afero alportos pli kaj pli da utileco.
Antaŭ kvin jaroj, ĉe la Bulonja Kongreso, estis prezentita projekto de ĝenerala organizaĵo por la tuta esperantistaro. La Kongreso tiam ne volis tiun projekton kaj per deklaro difinis, ke estas nomata esperantisto ĉiu persono, kiu scias kaj uzas Esperanton tute egale por kiaj celoj, kaj ke nia movado ne estas oficiale ligita kun ia speciala idealo, kvankam la plej multaj el la esperantistoj ja sentis tiun idealon kaj estis konstante gvidataj de ĝi. Sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne ĉiujn esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj, akceptinte la internan ideon de esperantismo, deziras esti unuigitaj en internacia organizaĵo, por reciproka sinservado kaj alproksimiĝado, ĉar ili pensas, ke ili tiamaniere pli kaj pli multigos inter si ligilojn de solidareco kaj sian celon atingos pli rapide, ol per izola agado.
U.E.A. unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn esperantismanojn, t. e. ĉiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon. Ke la pli granda parto de la esperantistaro konsentas kun tiu ĉi ideo pruvas la fakto, ke en malmulte da tempo via Asocio ricevis la plej favoran akcepton en nia mo- vado. Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon. En tiu ĉi principo kuŝas la ĉefa graveco de via Asocio.
Dum la oficiala esperantistaro, laŭ la deklaro de Boulogne, estas devigata al plena neŭtraleco rilate al tio kaj devas sin limigi nur al pure esperantaj demandoj, U.E.A., ĉar ĝi reprezentas nur personojn, kiuj deziras esti organizataj pro difinita celo aprobita de ili, povas fari gravan laboron, kiu havos grandan signifon rilate al la interna ideo de esperantismo.
Mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio kaj la esperantisma karaktero de la laboro, kiun ĝi jam plenumis kaj ankaŭ plenumos. Mi fine sentas la devon gratuli kaj danki la sindonajn fondintojn de U.E.A., kiuj per sia obstina laboro kaj penado povis alkonduki tiun institucion sur la bonan vojon, kie ĝi nun staras. Mi de via Asocio atendas multe da bono por nia afero, kaj mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos antaŭen al la baldaŭa realigo de esperantismo.

N-ro 11.
Sesa Kongreso 1910 en Washington

Wüster: Par VI
„Lingvo Internacia“ XV. 1910, paĝ. 396—403.
I. M. Warden „Raporto pri la Sesa Kongreso“ ktp., Paris, 1910. Presa Esp. Societo, paĝ. 14—21.
„Oficiala Gazeto“ III. 1910/11, paĝ. 103—109.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-sesa (Dec. 1910), paĝ. 1—7.
„La Revuo“ V. 1910/11, paĝ. 49—55.
„Eĥo Esperantista“ V. 1910 (Monata aldono de l’ „Echo“ Berlin). Eldonejo I. H. Schorer G.m.b.H.
„Rund um die Welt“ (Ĉirkaŭ la mondo) I. 1910, paĝ. 250—258 (kun germana traduko).

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.
Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo. Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis al vi kiel gastoj; sed ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo; ni venis al vi, por alporti al vi novan senton kaj novan ideon, ni venis, por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj. Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi reale kaj vivante. Rigardu nin, aŭskultu nin, kaj konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo. Ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj, ĉar ni komprenas nin kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve balbutigi unu la alian. Ni esperas, ke dank’ al nia laborado pli aŭ malpli frue la tuta mondo similiĝos al ni kaj fariĝos unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne apartlingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sammoraj. Al tiu nia laborado, kiu celas krei iom post iom unuigitan, sekve fortigitan kaj spirite altigitan homaron, ni nun invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento.
Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni, esperantistoj, ne estas homoj riĉaj; de nia nuna kongreso ni sekve ne povas atendi gravajn decidojn, kiuj havus signifon por la tuta esperantistaro. Ni venis al vi, Usonanoj, precipe por pasigi en via mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon de nia esperantista vivo, por montri al vi almenaŭ malgrandan pecon de tiu vivo, por alporti al vi semon; kaj ni esperas, ke post nia foriro tiu semo potence ĝermos kaj kreskos, kaj en via lando nia afero baldaŭ havos siajn plej fervorajn kaj plej gravajn apostolojn.

*       *
*

En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankoraŭ tro juna, kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran juĝon pri ĝi; tial permesu, ke mi almenaŭ iom esploru antaŭ vi la vojon, kiun ni iras.
Kion celas la esperantista movado? Ĝi celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj. Por kio ni bezonas tian reciprokan komprenadon? Kiaj estas la sekvoj, kiujn ni atendas de ĝi? Kial ni deziras, ke ĝi estu nepre sur fundamento neŭtrala? Kial ni tiel persiste laboras por ĝi? Kia estas la spirito, kiu nin ĉiujn ligas inter ni? Pri ĉio ĉi tio mi jam multe parolis, kaj mi ne volas nun ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn. Antaŭ vi, praktikaj amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: ĉu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta laborado montriĝos vana? Nur plena konscio pri la irota vojo donas al la marŝantoj sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj troviĝas sur la vojo.
La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta. Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu povas dubi; pri afero, kies tuta esenco kaj vivo estas bazita sur interkonsento, ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. En tia afero, se ĝi per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton. Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno forpuŝas ĉiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo. Sed iufoje en la kapo de tiu aŭ alia samideano aperas la sekvanta demando: kio estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos iam preni sur sin ia granda forto, kontraŭ kiu ni ĉiuj estas tro senfortaj, ekzemple la registaroj de la mondo? Ĉu ni devas timi, ke ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta laborado fariĝos vana?
Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu al ni, ke la registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia lingvo devas fariĝi internacia. En la artikolo „Esenco kaj Estonteco“, kiun multaj el vi legis en la „Fundamenta Krestomatio“, mi analizis tiun demandon detale, kaj mi montris tute klare tion, pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto dubas, nome, ke tia komitato, pri kiu mi parolis, neniel povus elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon mortintan, nek ian lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ĝi devus nepre elekti nur aŭ Esperanton en ĝia nuna formo, aŭ Esperanton iom ŝanĝitan. Se la komitato, kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento, volus fari ian alian decidon, ĝia decido restus nur decido papera kaj praktike absolute senvalora. Nun ni rigardu, kia estas la sola maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alternativon.
Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados simple en la sekvanta maniero: „Ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon k.t.p.; sekve, anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta eterna problemo estos tuj plene solvita, kaj de morgaŭ la tuta civilizita homaro reciproke sin komprenos“.
Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiun ni povas atendi de la registare elektota komitato. Sed ni supozu, ke la komitato trovos, ke diversaj ŝanĝoj en Esperanto estas efektive. tre necesaj. Kiel do ĝi agos?
Antaŭ ĉio ĝi sin demandos, ĉu ĝi estas sufiĉe forta, por altrudi sian teorian volon al tiuj multaj miloj da homoj, kiuj ĝis nun estis la solaj laborantoj en la afero. La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo. Sekve ĉiu prudenta komitato dirus al si: ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam. Se la komitato scius, ke ĝin elektis ekzemple nur ia nun tre malgranda kaj malgrava landeto, ke la elekto estis nur tute senvalora formalaĵo, ke la elektintoj tute sin ne interesas pri la afero kaj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon ĝin subteni, nek la forton por tio, tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem, sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la esperantistaro, ĉar ili komprenus, ke morale tio estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko.
Nun ni supozu, ke por la decido de la demando pri lingvo internacia estas kreita komitato, kiu havas forton ne fikcian sed efektivan kaj grandan. Antaŭe mi jam montris, ke se tia komitato ne volos, ke ĝia decido restu praktike absolute senvalora, ĝi povos preni nur aŭ Esperanton aŭ ion tre similan al Esperanto. Mi diris jam, ke plej kredeble ĝi akceptos simple Esperanton en ĝia nuna formo. Sed ni supozu, ke ĝi tion ne volos fari; kiel do ĝi agos? Ĉar ĝi komprenos tre bone, ke, por krei vivipovan lingvon, tute ne sufiĉas esti instruita homo kaj diri al si „mi kreos“; ke oni ne povas tion fari laŭ mendo en la daŭro de kelke da semajnoj; ke tio postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, trasentadon k.t.p.; kaj ĉar ĝi scios, ke ekzistas jam lingvo, super kiu multe da homoj tre longe laboris, kiu havas multejaran historion kaj tutan vivon, ke tiu lingvo bonege funkcias, kaj nur malmultaj punktoj povas en ĝi esti disputeblaj: tial estas tute kompreneble, ke, se la komitato traktos sian taskon serioze, ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe elprovis, nek komencos tute senbezone, sekve neprudente bataladon kontraŭ tiuj, kiuj ĝis nun laboris en la afero, sed ĝi prenos Esperanton kaj faros en ĝi tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi trovos necesaj.
Al kiu la komitato komisius la faradon de la ŝanĝoj? En la tempo prepara, kiam estus necese esplori principe la demandon, kian lingvon oni devas elekti, la komitato povus komisii la laboron al kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj estu homoj prudentaj kaj senpartiaj kaj komprenu la tutan respondecon, kiun ili prenas sur sin. Sed kiam la lingvo estus jam elektita kaj oni decidus fari en ĝi ŝanĝojn, kun kiu oni konsiliĝus pri tiu laboro? La plej simpla prudento kaj la plej simpla komprenado de sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de ekstere, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj plej bone konas la lingvon interne, kiuj plej multe laboris por ĝi, plej multe praktike ĝin uzis kaj sekve havas en ĝi plej grandan sperton kaj plej bone konas ĝiajn mankojn efektivajn. Ĉiu komprenas tre bone, ke fari ŝanĝojn en iu lingvo, gvidante sin nur per ekstera ŝajno kaj ne konsiliĝinte kun personoj, kiuj plej bone konas tiun lingvon, estus tia infanaĵo, kiun certe nenia komitato povus fari, se ĝi traktus sian taskon serioze kaj ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon.
Kaj se la komitatanoj decidos fari ŝanĝojn en Esperanto, kion ili povos ŝanĝi? Se ili ekzemple volos diri: „tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni elĵetu ĝin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj“, aŭ se ili dirus: al ni ne plaĉas la praktike tute bona vorto „estas“, ni prefaras „esas“…, k.t.p., tio estus ja simple infanaĵo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si, ĉar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, ŝanĝi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencaĵo. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuziĝon, sed laboron praktikan, ili kompreneble ŝanĝus nur tiajn vortojn aŭ formojn, kiuj montriĝis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos ĉiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro de dudek tri jaroj — kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita — vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj ŝanĝaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo ŝajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo. Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaŭ dekses jaroj proponis, por liberiĝi de la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de la reformistoj, tiu ŝanĝo en la nuna tempo, kaj tiom pli antaŭ la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla, ĉar ĝi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo kaj de libera vortordo kaj klareco por… ke la presistoj ne bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan malfacilaĵon.
Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj kontraŭuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo „j“; tiu malfeliĉa „j“, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto!
Unuvorte, ĉiu el vi povas facile konvinkiĝi, ke se iam registare starigota komitato decidos fari ŝanĝojn en Esperanto kaj se tiu komitato traktos sian taskon serioze, ĝi povos ŝanĝi en Esperanto nur tre, tre malmulte; la postkomitata Esperanto restos tute la sama lingvo, kiel la Esperanto antaŭkomitata, nur eble kelkaj nunaj formoj fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al pli oportunaj formoj, neniel rompante la kontinuecon de la lingvo kaj neniel ruinigante la valoron de tio, kion ni ĝis nun akiris. Tio estas ne nia pia deziro, sed tion plene certigas al ni simpla logiko kaj prudento, kontraŭ kiu certe nenia serioza komitato volos peki, se ĝi ne volos, ke ĝiaj laboroj restu absolute sen ia praktika rezultato.
Nun mi resumos ĉion, kion mi diris. Logika esploro de la afero montras al ni, ke:
1. Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.
2. La evoluado de la lingvo fariĝos plej kredeble nur per tiu sama natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t. e. per la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj.
3. Se iam aperos la neceso fari en Esperanto ian ŝanĝon, tion povas fari nur aŭ la esperantistoj mem, per komuna interkonsento, aŭ ia grandega forto, sed nepre en plena interkonsento kun la tuta esperantistaro.
4. Se iam la esperantistoj mem aŭ ia granda ekstera forto decidos fari en Esperanto iajn ŝanĝojn, tiuj ŝanĝoj povos esti nur ekstreme malgrandaj, neniam rompos la kontinuecon kun tio, kion ni ĝis nun havis, kaj neniam senvalorigos tion, kion ni ĝis nun faris, faras, aŭ poste faros.
Tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj. Ĉiu, kiu volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn. La esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.

Karaj kongresanoj! Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke, por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono. Mi defendas fervore nian nunan vojon nur tial, ke la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo, kiu kun plena certeco alkondukos nin al nia celo. Kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero — tute egale, ĉu li estas malamiko de Esperanto aŭ ĝia plej flama amiko, ĉu li estas senfamulo aŭ eminentulo, ĉu li agas per vortoj aŭ per mono kaj ruzaĵoj, ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj, ĉu li estas plej pura idealisto aŭ plej profitama egoisto, ĉu li bruas kaj malbenas aŭ kaŝite laboras sub la tero — li neniam sukcesos; li povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto, sed neniam li povos devigi ĉiujn amikojn de la internacilingva ideo pro iaj sensignifaj bagateloj forjeti tion, kion ili posedas, kio montriĝis plene vivipova, en kion estas jam enmetita tia multego da laboroj kaj da vivo kaj kio per natura vojo devas iom post iom konstante ensorbi novajn sukojn. Tion devas bone memori ĉiuj, kiuj laboras sur la kampo de lingvo internacia, kaj se ili tion ne memoros, la vivo mem donos al ili la necesan instruon.
Ni povas sekve labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia flanko estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko estas ankaŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento. Pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu benitan rikolton.
Al la Sesa Esperantista Kongreso, kiu sendube enĵetos multe da semoj en la teron amerikan, mi eldiras mian koran saluton.

N-ro 12.
Ferma Parolado en Washington 1910

„The British Esperantist“ VI. 1910, n-ro 70, paĝ. 195.

Laŭ la tradicio de niaj ĝisnunaj Kongresoj, mi permesas al mi diri kelkajn vortojn de adiaŭa saluto. Mi volas diri kelkajn vortojn pri la semajno, kiun ni ĵus travivis. Kiam mi decidis veni al Ameriko, mi konfesas, ke mi komencis mian vojaĝon kun iom da dubo. Ŝajnis al mi, ke Usono estas ankoraŭ tro juna en nia movado por fari Kongreson. Oni devis tamen subteni niajn Usonajn amikojn, kaj kiam mi venis, mi vidis kun ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj. La Sesa estis sama kiel la aliaj Kongresoj, kaj restos en nia memoro same. Mi devas esprimi mian dankon al ĉiuj helpintoj, speciale al gesinjoroj Reed — ĉion vi vidis, mi do ne ripetas — ankaŭ al ĉiuj, kiuj helpis. Krom tio, ni ŝuldas dankon al la lando mem por la invito, kiun faris la Usona Registaro al aliaj landoj. Estas tre grava fakto, ke 13 Registaroj estis oficiale reprezentitaj. La lokaj aŭtoritatoj ankaŭ montris al ni grandan helpon, kaj en via nomo mi ilin kore dankas.
Nun ni rigardu, ĉu la Kongreso donis iajn rezultatojn. Pri tio neniu dubas. La rezultatoj estos tre gravaj. Ĝi forte levos la prestiĝon de nia afero en la okuloj de la mondo. Kaj ankaŭ al multaj el niaj Usonaj amikoj, kiuj ankoraŭ ne havis la okazon aŭskulti Esperanton parolatan de alilanduloj, la Kongreso sendube multe helpos pri la elparolado de nia lingvo. Mi estas certa, ke kiam ni ilin revidos, ni ne plu rekonos ilin, sed demandos pri ili, el kiu nacio ili venas? Kaj nun, ĉar ni devas disiri al niaj hejmoj, al ĉiu mi diras: Feliĉan vojon! Feliĉan vojaĝon! kaj esperas, ke mi vidos grandan parton el vi en Antverpeno.

La Sesa Kongreso estas fermita.

N-ro 13.
Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en St. Peterburg 1910

Wüster: Par Pet
„The British Esperantist“ VI. 1910, n-ro 69, paĝ. 168 (el „Ondo de Esperanto“).

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.
Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno, sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco da tero.
Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.
Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto.
Sed se en ĉiu nacia kongreso esperantista la esperanta parolado estas tre dezirinda, ĝi estas ankoraŭ pli dezirinda speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj de la „malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido“, nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia. Miksita estas la loĝantaro ankaŭ en aliaj regnoj, sed tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia ol ĉe ni.
Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu fakto, dum longa tempo ankoraŭ en nia regno ne povas okazi kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno. Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna tutruslanda kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan Kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel ruslandano.
Ne granda estas nia nuna kongreso, ĉar oni komencis ĝian preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ĝi, tre malmulte da ruslandaj popoloj havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke nia prova kongreseto ne restos sen utilo por la esperantismo en Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn ŝtonojn, sur kiuj poste konstruiĝos ĉiam pli kaj pli grandioza ruslanda esperantismo.
Mi esperas, ke dank’ al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti antaŭ la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo ni komencu nian laboron!

N-ro 14.
Sepa Kongreso 1911 en Antwerpen

Wüster: Par VII
„Lingvo Internacia“ XVI. 1911, paĝ. 345—349.
D-ro Era „Raporto pri la Sepa Kongreso“ ktp., Paris 1911. Presa Esp. Societo, paĝ. 13—17.
„Oficiala Gazeto“ IV. 1911/12, paĝ. 104—106.
„La Revuo“ VI. 1911/12, paĝ. 49—52.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-oka (Dec. 1911), paĝ.84—87

Kiel tradicia malfermanto de la kongresoj esperantistaj, mi permesas al mi esprimi en la nomo de ĉiuj kongresanoj nian respektan kaj sinceran dankon al lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alberto por la granda honoro, kiun li faris al nia afero, prenante sur sin la protektantecon super nia kongreso. Mi esperas, ke mi esprimos la deziron de ĉiuj kongresanoj, se mi proponos, ke ni sendu telegrafe nian diversgentan saluton al la regnestro de la lando, kies gastoj ni estas, kaj nian dankon al nia alta protektanto. Mi esprimas ankaŭ en la nomo de la kongresanoj nian koran dankon al la urbestro de Antverpeno, kiu afable donis al ni sian helpon kaj moralan apogon. Fine mi esprimas nian koran fratan dankon al tiuj niaj belgaj samideanoj, kiuj tiel laboreme kaj zorge pretigis nian grandan feston.
Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegan meriton en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapük, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, kaj estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado. Antaŭ li oni ankaŭ revis pri lingvo internacia, oni provis labori por ĝi; sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj. Li estis la unua, kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike kreis la internacilingvan movadon. Volapük ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; ĝi pereis per si mem en tiu tempo, kiam la trankvile kaj senartifike laboranta Esperanto estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki; ĝi pereis ne pro sia stranga sonado aŭ pro aliaj similaj kaŭzoj, ĉar al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj multespeca uzado eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara gento iom post iom fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo.
Volapük pereis ĉefe pro unu grava eraro, kiun ĝi bedaŭrinde enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro. Kiel sur bastono plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature kreski sur ĝi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Se ne ekzistus tiu eraro, kiun korekti oni bedaŭrinde ne povis, Volapük neniam pereus kaj ni ĉiuj nun verŝajne parolus volapüke. Sed tiu bedaŭrinda eraro, kiun kaŭzis ne manko de talento kaj de laboremeco, sed nur tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiĉe matura elprovado, — tiu eraro, kiu pereigis Volapükon, neniel malgrandigas la meritojn de ĝia aŭtoro, kiu la unua potence skuis la mondon por nia ideo; la grandaj meritoj de Schleyer en la internacilingva historio neniam malaperos.
Mi proponas al vi, ke okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran gratulon, nian dankon por lia granda laboro kaj nian deziron, ke li vivu ankoraŭ longe kaj havu la konscion, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.
Karaj amikoj! Mi staras hodiaŭ antaŭ vi ne esperinte. Ĉar dum la lasta tempo la stato de mia sano estis tro malbona, mi decidis ne veturi al la kongreso en ĉi tiu jaro. Tamen en la lasta momento mi devis ŝanĝi mian decidon, ĉar mi rimarkis, ke la projekto, kiun mi prezentis por diskutado dum la Sepa Kongreso, ne de ĉiuj estas ĝuste komprenita kaj eble bezonos klarigojn de mia flanko. Tial ne miru, ke mi ne prepariĝis paroli antaŭ vi pri ia speciala temo, sed mi tuŝos nur per nemultaj vortoj tiun demandon, kies pridiskutadon dum la kongreso mi proponis al vi. Mi ne antaŭvenos vian decidon por aŭ kontraŭ la diskutota projekto, mi volas nur diri kelkajn ĝeneralajn vortojn, por instigi vin, bone kaj senpartie prepariĝi por la venontaj diskutoj.
Ekzistas en nia afero demandoj, kiuj povas esti solvataj ne de iu aparta persono, ne de iu aparta nacia asocio, ne de iu aparta institucio, sed nur de la tuta esperantistaro: ekzemple la demandoj pri nia Lingva Komitato, Konstanta Kongresa Komitato k.t.p. Se iu volas fari simple konsilajn proponojn pri la interna agado de tiuj institucioj, li povas prezenti siajn proponojn al la estroj de la diritaj institucioj; sed se oni faras plendojn, se oni postulas reorganizon, anstataŭigon aŭ eĉ forigon de tiuj institucioj, — tiam al kiu oni devas sin turni? Aŭ se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron, sed apartenas nek al la Lingva Komitato, nek al la Komitato de la Kongresoj, — tiam kiu havas la rajton ilin solvi? En sia privata esperantista vivo ĉiu persono aŭ grupo aŭ asocio estas kompreneble tute liberaj kaj povas agi, kiel ili volas kaj povoscias; sed pri ĉiuj demandoj, duboj aŭ entreprenoj, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, estas nepre necese, ke ni havu la eblon ĉiam scii la veran opinion aŭ deziron de la tuta esperantistaro. Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la bonstato de la afero mem: ni devas kaj dum longa tempo ankoraŭ devos propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ malamikoj; sed se ni ne havas la eblon regule interkonsiliĝadi, aŭ se niaj interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero, ne havas moralan valoron por la esperantistoj, ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj, ni nenion povas entrepreni, ni staros senmove kaj malpacos inter ni mem.
Mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos; tre povas esti, ke la projekto havas gravajn erarojn, kiujn via pridiskutado forigos; tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda, kaj tiam — vi scias tion tre bone — mi ne penos altrudi ĝin al vi, kiel mi neniam ion al vi altrudis. Nur pri unu afero mi kore vin petas: kion ajn vi decidos, — ni ne fermu nian kongreson antaŭ ol ni en tia aŭ alia formo faros ian aranĝon, kiu donos al ni la eblon, almenaŭ unu fojon en jaro solvi ĉiujn kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento kaj konforme al la vera deziro de la tuta esperantistaro.
La aranĝo de regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado, kiun mi proponis al vi, aŭ ia alia simila aranĝo, kiu eble rezultos el via diskutado, ne estos ia nova institucio kaj per si mem ne ŝanĝos la iradon de nia afero; sed ĝi donos al ni la forton de ordo kaj de solidareco. La institucioj, kiujn ni kreis, aŭ eble ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privataĵo, kiun neniu subtenas kaj multaj atakas. Ili havos rajton diri al la esperantistaro: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin; se ni estas malbonaj, reorganizu nin aŭ forigu nin. Ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni, se tio aŭ alia en la komun-esperantistaj aferoj ne plaĉas al li, kaj oni ĉesos konstante sin turnadi al mi, kiu hodiaŭ vivas kaj morgaŭ povas ne vivi, kaj kiu cetere havas nek rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide.
Ni komencu nian feston kaj ankaŭ niajn laborojn, al kiuj ni dediĉu nian plenan atenton kaj senpartiecon. Se el niaj laboroj rezultos la enkonduko de preciza ordo en nian aferon, tiam la kongreso Antverpena estos unu el la plej gravaj inter niaj kongresoj. Tion ni esperu. Ĉiu el ni havu la firman decidon, helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero. Kun tiu firma kaj solena decido en la koro ni kriu: vivu, kresku kaj floru nia afero!

N-ro 15.
Oka Kongreso 1912 en Kraków

Wüster: Par VIII
Ned Katryn „Raporto pri la Oka Kongreso“ ktp., Paris 1912. Presa Esp. Societo, paĝ. 39—45.
„Lingvo Internacia“ XVII. 1912, paĝ. 315—321.
„La Revuo“ VII. 1912/13 paĝ. 1—7.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dudek-unua. (Majo 1913), paĝ. 107—113.

La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ grandan feston. Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam — post longa naska preparado — aperis publike la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgraŭ ĉia malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.
Kion signifas dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ĝia ideo, tion povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre malmultaj estas tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. El tiuj personoj, kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ neklare aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo; tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tempo eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj, estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn.
Dudek kvin jaroj! Grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ, — ni povas pri tio sincere nin gratuli.
Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto, kaj — se Esperanto vivos — ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri ĉi tio la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon. Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo. Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn, — tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas.
La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo estas festo de tiu vivo kaj tempo.

*       *
*

Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi, kaj krom tio la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston, kaj kies morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj.

*       *
*

Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi „majstron“, ke vi ĉesu honori min per tiu titolo.
Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la esperantistoj mem. Vi scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro. Mi donadis al vi konsilojn, kiel mi povis, sed neniam vi aŭdis de mi la vortojn: „tion mi postulas“ aŭ „tion mi deziras“. Neniam mi provis altrudi al vi mian volon. Tamen, konsciante, ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero bezonas ian enkorpigitan standardon, mi — laŭ via deziro — dum dudek kvin jaroj plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian plej koran dankon. Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi.
Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:
La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉion, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. La tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi, kvankam ĝi en efektiveco koncernas nur la aferon de la lingvo, fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke, fariĝante esperantistoj, ili devus rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion, por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj ne volas akcepti, li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj dekretoj, kia ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan majstron. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu „majstro“, ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon.
Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas tute laŭvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi.

*       *
*

Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: „kiu pli laŭte krias, tiu estas prava“. Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperos io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj „espero, obstino kaj pacienco“; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaron-jarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: „konkordo“.

*       *
*

Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia „kanto de cigno“, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la grava tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadon, — ĉu en tiu grava kaj solena momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.
Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa, sengenta lingva fundamento, — tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.

*       *
*

Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenis, pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon. Plej koran kamaradan dankon mi esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kai sukcesan laboron.

N-ro 16.
Respondo de d-ro Zamenhof, 1913,

post kiam li en Bern estis akceptinta oran medalon kaj bukedon

John Merchant, „Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo“. (Esperanten trad. de Louise Briggs.) Eldonita de la Federacio Esperantista de Yorkshire, paĝ. 110.

Esperanto jam ne plu dependas de iu sola homo, nek de iu sola aro da homoj, por sia sukceso. Homoj povas veni, kaj homoj povas iri, sed Esperanto daŭrigos ĝis la idealo pri internacia lingvo, kuniganta ĉiujn popolojn per ligo de komuna komprenado, estos atinginta sian venkan realiĝon por la bono de la tuta homaro.

N-ro 17.
Parolado super la Tombo de Karlo Bourlet, 1913

Wüster: Bourl
„La Revuo“ VIII. 1913/14, paĝ. 4—5.

En la germana banloko, kie mi estis, atingis min tute subite la doloriga sciigo pri la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj funebras. Ĝi trafis min tute neatendite kiel frapo de tondro. Mi rapidis veni ĉi tien, por doni al la kara foririnto mian lastan, tre malĝojan saluton. Mi tute ne havis la tempon, por ke mi povu prezenti al vi ĝustan bildon pri la tuta historio de agado kaj pri ĉiuj meritoj de tiu, kiun ni perdis; tial pardonu, ke mi parolas nur mallonge, ke mi ne prezentos al vi historion, sed nur esprimos iom miajn sentojn. La historion sendube skribos pli aŭ malpli frue aliaj personoj, kaj ili certe povos rakonti tre multe.
La foririnto estis scienculo, li estis socia aganto kaj tiel plu, sed de ĉi tiuj flankoj mi persone ne konis lin multe, mi konis lin nur kiel esperantiston, tamen tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet.
Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Tuj post sia apero li komencis propagandon viglan, kiu ĝis tiam ne estis multe konata en Esperantujo. Li altiris al nia afero gravan firmon, kiu al la tiam ankoraŭ malforta Esperanto donis potencan apogon kaj fortan puŝon antaŭen. Li komencis serion da publikaj paroladoj, sed tiuj paroladoj ne estis sole teoriaj, ĉiu parolado sekvigis fondadon de grupo esperantista. En Parizo li fondis grupon, kiu per sia bonega organizo kaj vigla laborado baldaŭ fariĝis imitinda modelo por ĉiuj aliaj grupoj esperantistaj en la mondo. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo, al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la Internacia Scienca Asocio kaj aliaj. Li laboris ne sole en sia lando kaj en sia urbo: por multaj lokoj, kie oni bezonis helpon, aŭ kie aperis ia danĝero por nia afero, Bourlet, la energia helpanto de nia kara generalo Sebert, ĉiam estis preta kun sia laboro kaj helpo. Sed unu el la plej gravaj roloj de Bourlet estis ĉe niaj kongresoj. Ĉiuj aranĝintoj de kongresoj de Esperanto scias tre bone, kiom multe Bourlet laboris por ĉiu kongreso, antaŭ ĝi, dum ĝi kaj post ĝi. En la jaro 1914 Bourlet estis aperonta antaŭ ni kiel rekta kaj senpera organizanto de la kongreso en lia propra urbo, de la kongreso en Parizo; jam antaŭ pli ol unu jaro li komencis plej energian preparadon de tiu kongreso, la kongreso promesis esti grandioza, la tuta mondo esperantista, konante tre bone la organizajn kapablojn de Bourlet kaj lian eksterordinaran energion, atendis tre multe de tiu kongreso kaj prepariĝadis veni en tre granda nombro. Sed ho ve, la senkompata morto diris sian kruelan vorton.
Mi ne volas plu paroli. Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. Venos la tempo, kiam ĉiuj esperantistoj ekkomprenos, kiel gravega estis la laborado de Bourlet, kaj tiam, ho ve, tro malfrue ili rekompencos al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis, dum li vivis.
Al la nekonsolebla edzino kaj al ŝiaj gefiloj mi povas certigi, ke en la mondo de la esperantistoj la memoro pri la kara foririnto neniam mortos.
Vi, ombro de nia kara amiko kaj kunbatalanto, akceptu mian funebran saluton kaj per mi la saluton de tiu afero, por kiu vi tiel multe kaj sindone laboris.




V. LETEROJ

Multaj gravaj leteroj jam aperis presitaj. Ilin enhavas la subparto A de la leteroj en ĉi tiu kolekto. Ŝajnas al mi, ke mi povis kontroli preskaŭ la tutan ĝis nun presitan materialon, dissemitan en la plej diversaj eŭropaj E.-gazetoj, escepte la orienteŭropajn gazetojn. Mi ne sukcesis havigi al mi la unuan bulgaran gazeton kaj la kompletajn rusajn kaj polajn jarkolektojn; sed verŝajne tie la rikolto ne estos tia, ke ĝi esence kompletigos la materialon.
La subparto B de la leteroj konsistas el ĝis nun ne presitaj, minimume ne presitaj antaŭ la fordono de mia manuskripto al la eldonejo[150].
La liston de la personoj, kiuj afable sendis al mi Zamenhofaĵojn — aŭ en originalo aŭ en kopio — mi donis en la antaŭparolo al mia kolekto.
La leteroj kolektitaj de mi certe estas nur malgranda parto de la tuta Zamenhofa korespondado, ĉar Zamenhof ja komence skribis preskaŭ al ĉiuj novaj adeptoj, informante ilin pri la plej diversaj aferoj. Sed eĉ ne estas necese, aperigi ĉiujn leterojn, kiujn mi ricevis, ĉar parte ili — kompreneble! — estas tre stereotipaj. Ili rilatas enregistron de novaj esperantistoj en la „Adresaron“, kvitancojn pri ricevita mono por broŝuroj kaj libroj, sciigojn pri novaj esperantaĵoj, dankon pro alsenditaj gazetoj, libroj kaj salutoj, personajn kaj familiajn gratulojn, bondezirojn, kondolencojn. Oni hodiaŭ nur povas miri, miregi, pri la vere giganta laboro, kiun Zamenhof faris, regule praktikante kiel kuracisto kaj samtempe science laborante por siaj ideo kaj lingvo. Tre bone — kvankam ne menciante ĉian laboron — karakterizis la situacion samideano Merchant en sia libro „Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo“, dirante paĝ. 17: „Nur imagu ke tiu mirinda viro, kiu estis doninta al la mondo unu el la plej netakseblaj benoj, kiujn la homaro iam ricevis de homo, kiu plene konsciis la valoron de tiu donaco — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis, esploreti lian malgrandan verkajon, kaj decidis registri sin inter liaj subtenantoj“.
Por montri la tipan ĉiutagan korespondadon pri negocaj aferoj minimume kun unu persono, mi aperigis ĉiujn leterojn ktp. al prelato Dombrovski, cetere ankaŭ ĉiujn al prof. Th. Cart kaj s-ino Marie Hankel. Laŭ la deziro de nia altŝatata prezidanto de la Akademio (al kiu, kiel al unu el la plej fidelaj amikoj, Zamenhof skribis ĉiam tre malkaŝe), mi tamen ne presigis tiujn leterojn el lia kolekto, kiuj akre kritikas personojn ankoraŭ nun vivantajn, aŭ mi donis ilin nur en fragmentoj.

*       *
*

A. JAM PRESITAJ LETEROJ

Bedaŭrinde ne ĉie estis eble, precize datumi la leterojn de ĉi tiu parto, ĉar la redaktantoj de la gazetoj kelkfoje ne presigis la daton de la leteroj ricevitaj de Zamenhof. Sed estas ne malfacile, konstati minimume la jaron, kelkfoje ankaŭ la monaton, aŭ laŭ la enhavo mem aŭ laŭ la tempo, en kiu aperis la koncerna gazetnumero.
La surskriboj de la leteroj kompreneble ne estas de Zamenhof mem, sed de la redaktantoj. Do, mi donas ilin en kursivaj literoj kaj en krampoj. Por ŝpari la spacon, mi ankaŭ donas la subskribojn de Zamenhof nur, se ili ne estas la de li poste kutime uzataj.

N-ro 1.
1888[151]

Al Leopold Einstein, Nürnberg

Leopold Einstein, „La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“. Nürnberg 1888, paĝ. 4—5.

Via demando tuŝante mian personon min mirigas; ĉar en tia afero la persono de l’ iniciatoro estas tute sen signifo, kaj mi volus resti eterne sub pseŭdonimo; sed antaŭ vi mi ne volas esti kaŝita: mi estas kuracisto kaj mi ricevis mian edukon en la universitato de Varsovio. Mia aĝo estas 30 (tridek) jaroj, kaj, se Dio volas, mi energie laboros por mia amata afero ĝis mia morto.
Mi permesas al mi, esprimi la esperon, ke parton de via energio nun (vi[152]) volos donaci ankaŭ al la „Lingvo internacia“.
Ricevu la plej respektan[153] saluton de via humila servanto

Esperanto.

N-ro 2.
14. IX. 1890

Al s-ro D. Gurevitz[154], Odeso

Presita en la libro de D. Gureviĉ מוֹר שָׂפָה עספעראנטא[155]. Odeso 1909, paĝ. 80.

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton „hebrea-internacian“ kaj mi sendas al vi mian karan[156] dankon. — Ĉu[157] vi ne volas ŝanĝi kun mi kelkajn[158] ekzemplerojn de via verketo por aliaj verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn[159] de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn[160] de la egala kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

Kun estimo Dro Esperanto.


N-ro 3.
189?[161]

Eltiro el privata letero al s-ro B. (N. Borovko)

presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj (tradukis el lingvo rusa V. G.[162])
„Lingvo Internacia“ I. 1896, paĝ. 115-119. Represita[163] tre ofte, i. a. en „Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 83-90.

… Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.
Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi — estas ridinde ĝin diri — en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilajoj kaj maldolĉajoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.
Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi „doloro pro la mondo“ ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la „grandaĝaj“ posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.
Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj per komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: „for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj“, — kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.
Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank’ al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo „Ŝvejcarskaja[164], kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo „Konditorskaja[165]. Tiu ĉi „skaja“ ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.
„La problemo estas solvita!“ — diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komcncis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. „patrino“, „mallarĝa“, „tranĉilo“ k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.
Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur konsentos ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera „interparoli“ ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera „pa“. Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad, … ba, ca, da, … e, eb, ec, … be, ce, … aba, aca, … k.t.p.). Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.
En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama „lingwe uniwersala“ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

„Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debá.“

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: „Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas“.)
Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.
Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri „nova lingvo“ kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5½ jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo — la jaroj de studento — pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj („Mia penso“) mi metis poste en la unuan eldonitan de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versajo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.
Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon — kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio „je“, la elasta verbo „meti“, la neŭtrala, sed difinita finiĝo „aŭ“ k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan „ion“, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan „spiriton“. (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla stilo, — dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.) — Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.
Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo; dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: „via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo“. Sed ĉar la „mondo“ ne estas ebla sen antaŭaj apartaj „unuoj“, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia „ŝlosilo“, kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.
Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro („D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro“) kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine — rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je „flankaj aferoj“; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj… mi transiris Rubikonon.

N-ro 4.
Fine de 1895 aŭ komence de 1896

Eltiro el privata letero al W. H. Trompeter
(D-ro Zamenhof pri reformoj)
ankaŭ sub la titolo:
(Pri la entrepreno de s-ro Wahren)

Wüster: Wahr
„Lingvo Internacia“ 1. 1896, paĝ. 27-29.
„Lingvo Internacia“ XVII. 1912, paĝ. 1-3 (ĉi tie mallongigita).

… Kaj nun mi parolos pri la entrepreno de s-ro Wahren. En la daŭro de la lastaj 5-6 jaroj tre ofte aperadis diversaj projektoj de diversaj personoj kun la laŭtaj pretendoplenaj vokoj: „venu al ni, ni kunigos ĉiujn sistemojn, ni kreos lingvon idealan, kiu plaĉos al ĉiuj, ni prezentas internacian societon aŭ akademion, ni laborados kune“ k.t.p. Kvankam mi ĉiam sciis, ke en tia afero, kiel kreo kaj enkonduko de lingvo, inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo, mi tamen en la komenco kredadis al ili kaj promesadis al ĉiu el ili mian plenan helpon, kiam ili montros al mi klare, en kia maniero ili esperas atingi tiun komunan interkonsenton pri ĉiu formo kaj pri ĉiu vorto de la estonta lingvo. Mi ripetadis al ili tion, kion mi jam kelkfoje esprimis en miaj verkoj: ke se la plimulto eĉ decidos, ke la estonta lingvo internacia devas esti radikale diferenca de la nuna Esperanto, mi akceptos tiun ĉi lingvon kun granda plezuro, se ĝi nur efektive kaj reale ekzistos kaj estos akceptita; sed mi ne povas forĵeti lingvon tute pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn, por aliĝi al io, kion oni ankoraŭ volas komenci krei kaj pri kies malfacileco oni ne havas ankoraŭ klaran ideon.
Baldaŭ efektive montriĝadis ĉiufoje, ke ĉiu el tiuj ĉi laŭtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon plu. Nur du el tiuj ĉi projektantoj (s-ro Lentze kun sia „Interpretor“ kaj s-ro Lott kun sia „Kosmopolit“) provis efektive labori por sia projekto kaj fondis gazetojn, kiuj ambaŭ falis post unu jaro (ne pro manko de financoj, ĉar tia malgranda gazeteto kiel „Kosmopolit“ ne postulis ja grandajn financojn, sed pro tio, ke kiam ili el la sfero de eterna projektado devis transiri al efektivigado, ili ne sciis kiel tion ĉi fari, kaj la partianoj forkuris de ili, ĉar ĉiu kapo havis apartan opinion).
Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj aparte pensas ne sole, ke li proponas la plej bonan, sed ke ankaŭ li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj. Ŝajnas al ili, ke ili subtenas unu la alian — ĉar efektive, antaŭ ol ili komencas la realigadon de siaj projektoj, ili kompreneble havas ankoraŭ nenian kaŭzon por malpaciĝi, kaj ĉiu povas ankoraŭ esperi, ke ĉio fariĝados precize laŭ liaj planoj. Sed apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas antaŭen, tiam ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke ili celas ne al unuiĝo, sed nur al apartiĝo. Jen ekzemplo:
Ekzistis iam Akademio Volapüka. Nun de tiu ĉi Akademio restas nur ombro, kiu konsistas el prezidanto, s-ro Rosenberger, kaj 8-10 membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras. S-ro Rosenberger en liberaj minutoj eldonas de tempo al tempo malgrandajn cirkulerojn, en kiuj li proponas sian propran novan sistemon laŭ la tipo de Esperanto, kaj li dissendas la cirkulerojn al la „membroj“ kiuj aŭ silentas aŭ indiferente aprobas — kaj s-ro Rosenberger publikigas tion ĉiufoje kiel decidon de la „Akademio lnternacia“. Li petis min, ke mi fariĝu membro de tiu „Akademio“, kiu „portas nur la nomon Volapüka, sed laboras por lingvo nova el vortoj internaciaj“. Mi respondis, ke mi povus aliĝi nur tiam, se la „Akademio“ (kia laŭta nomo!) ĉesos porti la nomon Volapüka, ĉar alie la mondo dirus, ke mi forĵetis Esperanton kaj fariĝis volapükisto. Ĉar li diris, ke li volas unuigi la volapükistojn kun la esperantistoj, tial mi proponis la nomon „Akademio volapüko-esperanta“. Li tion ĉi ne konsentis. Kiam mi, antaŭ 1½ jaroj, proponis reformojn en Esperanto, li denove skribis al mi, kaj mi respondis al li jenon: „Vi diras, ke vi volas krei lingvon similan je Esperanto, sed diferencan de la nuna Esperanto; sekve anstataŭ voki min, ke mi kune kun ĉiuj esperantistoj forĵetu la pretan fundamenton kaj aliĝu al vi, kiu ankoraŭ nur intencas ion krei, — estas ja pli bone kaj pli juste, ke vi kun via malgranda rondeto aliĝu al ni, kie vi havas ja plenan rajton, tiel same kiel ĉiu alia, proponi ĉiajn eĉ plej radikalajn reformojn, kiujn vi volus“ (tio ĉi estis en 1894). — Li ne konsentis, kvankam tiam oni ne povis ankoraŭ antaŭvidi, ke reformoj ne estos akceptitaj kaj kvankam li riskus nenion kaj povus en ĉia tempo eliri (dum mi, transirante de Esperanto al alia sistemo, mortigus per tio ĉi Esperanton por ĉiam)!! Tiam mi konvinkiĝis, ke ĉiuj liaj paroloj pri komuna laborado estis nur blindigado de aliaj personoj kaj de li mem (ĉar mi pensas, ke ne en malbonaj intencoj li tion ĉi faris, sed simple el ne sufiĉa kritikado de siaj propraj agoj); ke li (aŭ la „Kadem“[166]) deziras nur havi mian nomon en la „Akademio“, por ke ili povu diri al la mondo, ke Esperanto mortis, ĉar ĝia propra aŭtoro forĵetis ĝin kaj aliĝis al la sistemo (ankoraŭ ne kreita!) de la „Kadem“, t. e. de s-ro Rosenberger!
Tiel same, kiel s-ro Rosenberger, agas ankaŭ s-ro Wahren kaj aliaj; ĉiuj el ili parolas pri „komuna laborado“, sed en la koro ĉiu el ili pensas, ke nur liaj opinioj estas la plej prudentaj, kaj li esperas, ke ĉio estos akceptita nur en tia formo, kiun li mem proponos. Nun, kiam ili vidas, ke reformoj proponitaj en Esperanto ne efektiviĝis, ili diras, ke reformado montriĝis neebla kaj tial(!) ili devas krei novan sistemon. Kia mirinda kaj naiva logiko! Ili konfesas, ke la fundamento de la lingvo Esperanto estas bona kaj nur detaloj al ili ne plaĉas — kaj tamen ili pensas, ke krei kaj enkonduki ion tute novan estas pli facile ol reformi! Se ili tion ĉi efektive kredas, ĝi venas de tio, ke ili ne scias la efektivajn kaŭzojn kial la reformoj en 1894 ne efektiviĝis. La reformoj ĝis nun ne efektiviĝis pro la sekvantaj kaŭzoj:
1. Montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj, — kio plaĉas al unu, ne plaĉas al alia, kaj ke tia grandega entrepreno, kiel reformado de tuta lingvo, per leteraj voĉdonoj estas absolute neatingebla. — Sed se tio ĉi montriĝis ne ebla por reformado, ĝi estas ja ne pli facila, sed multe pli malfacila por kreado de tute nova lingvo.
2. La nuna Ligo Esperantista prezentis ne sufiĉan aŭtoritaton, kaj tial la plimulto timis, ke se oni hodiaŭ reformos, morgaŭ novaj esperantistoj postulos novajn reformojn kaj postmorgaŭ estos necesaj denove aliaj radikalaj reformoj. — Sed se tion ĉi oni timis ĉe lingvo longe preparita kaj ellaborita kaj ĉe decido de multaj centoj da personoj, oni ĝin ja pli multe timos ĉe lingvo en rapideco kreita de 4—5 personoj. Ĉar se tiuj ĉi kelkaj personoj eĉ ne malpaciĝos inter si tuj en la komenco de la kreado, — kio donas al ili la rajton esperi, ke kiam ilia lingvo atingos kelkajn centojn da adeptoj, tiuj ĉi adeptoj ne ekpostulos reformojn? Se eble ili pensas, ke ili povos poste denove konstante reformadi, tio ĉi estas grandega eraro, ĉar lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale, — alie ĝi perdas ĉian sencon kaj celon kaj servas ne al reciproka kompreniĝado, sed nur al malkompreniĝado.
Se venos iam la tempo, por perfektigi la detalojn de nia lingvo, ni povos tion ĉi atingi nur per aŭtoritata kongreso, t. e. per kolekto de 20—30 personoj, kiujn nia tuta amikaro elektos kaj plene rajtigos, kaj kiuj kunveturos ĉiuj en unu urbon, sidos tie ĉi kune sufiĉe longan tempon kaj priparolos kaj prijuĝos ĉion buŝe. Sed por tio ĉi estas necese, ke ni nun ankoraŭ ne parolu pri la detaloj, sed ke ni antaŭe fariĝu sufiĉe fortaj, por ke ni povu aranĝi tian kongreson kaj por ke la decidoj de tiu kongreso estu aŭtoritataj por ĉiuj tempoj. Nun la tempo por tio ĉi ankoraŭ ne venis, kaj ni devas esti paciencaj. Se pro diversaj detaloj ĉiu volos nun komenci kreadon de novaj sistemoj kaj peni detrui kaj diskreditigi la jam ekzistantan, — ni neniam elrampos el la sfero de projektoj kaj teorioj kaj nia ideo baldaŭ pereos.
Vi vidas, ke mi tre multe parolis pri la projektoj de s-ro Wahren kaj aliaj, kvankam la plej bona estus silenti pri ili, ĉar post kelke da monatoj aŭ jaroj de ili restos nenia signo, tiel same kiel de centoj da aliaj projektoj. Sed ili enhavas en si unu flankon danĝeran, nome: per siaj laŭtaj frazoj pri perfekteco, pri komuna internacia kreado, ili blindigas la mondon kaj povas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojn. Estas vero, ke se kelkaj niaj amikoj provos aliĝi al ili, tiuj ĉi amikoj tre baldaŭ konvinkiĝos, ke ĉio estis nur vortoj, kaj ili revenos denove al ni (kiel ekzemple antaŭ kelkaj jaroj s-roj W., R. kaj M. fariĝis partianoj de s-ro Lott kaj post 2-3 monatoj ĉiuj denove revenis al Esperanto), sed ekzistas personoj, kiuj, unu fojon defalinte, poste jam hontas reveni, — kaj tiuj ĉi hontantoj estos jam perditaj por ni.
Mi devas aldoni, ke kontraŭ la personoj de s-roj Wahren kaj Rosenberger mi nenion havas kaj mi kredas, ke iliaj intencoj estas noblaj kaj honestaj; sed kontraŭ ilia agado mi devas batali, ĉar tiuj ĉi „amikoj“ de nia ideo multe pli detruas nian ideon ol ĉiuj plej fanatikaj malamikoj. Kiel forte jam starus nun eble nia afero, se diversaj reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj ne laboradus por ĝia diskreditigado kaj detruado sub preteksto de amo al la afero! Per siaj diletantaj eksperimentoj ili ne detruos la aferon, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj; sed la estonta historiisto de nia afero eble diros iam pri ili: „ili faris ĉion, kion ili povis, por detrui la aferon kaj se la afero tamen atingis sian celon, tio ĉi ne estas jam ilia kulpo“.

N-ro 5.
1902[167]

Al s-ro Paul Fruictier, Paris
(Pri la landnomoj)

Lingvo Internacia“ VII. 1902, paĝ. 85.

Kara sinjoro! — Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono „lando“ mi plene aprobas. Laŭ la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franclando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p.

N-ro 6.
1903[168]

Al s-ro Seynaeve

(Pri la eventuala aranĝo de internacia kongreso kaj pri la starigo de ia „Akademio“ aŭ „Centra Komitato“, kia nun estas nia „Lingva Komitato“.)

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 365-368.
(La letero unue aperis en „L’ Espérantiste, Jan. 1904. Do, ĝi supozeble estas skribita fine de 1903.)

Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de esperantistoj mi trovas tute bona. Sed, por ke la kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:
1e. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta festo de internacia frateco, por ke la gazetoj multe parolu pri ĝi kaj ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj neesperantistaj; — per unu vorto, ni devas fari grandan impreson kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.
2e. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo k.t.p.; sed nenion, absolute nenion oni devas paroli pri ŝanĝojplibonigoj! Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolute netuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝus proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.
Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta „Centra Komitato“, kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn, kiuj aperas en nia afero. Sed la komitato devos decidadi nur pri demandoj dubaj; fari iajn ŝanĝojn en la lingvo la komitato ne havos la rajton. Kun aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi proponos al la esperantistoj efektivigi tiun planon.
Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas: simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo FINITA kaj NETUŜEBLA. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povus nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia progresado.
Mi parolas tion ĉi ne kiel aŭtoro de la lingvo, sed kiel simpla esperantisto, kiu ne deziras, ke nia afero disfalu, kiel la afero de Volapük[169].
Mia opinio ne estas sekreta. Se vi deziras, vi povas publikigi mian leteron.

N-ro 7.
1904

Al la Berlinaj Esperantistoj[170]
(Pri la ortografio de propraj nomoj)

„Esperantistische Mitteilungen“ („Esperantaj sciigoj“). Organ der Esperantisten-Gruppe Berlin. 1904 (Junio), n-ro 5, paĝ. 22-23.

Propran nomon oni povas nun skribi tiel kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kripliĝon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan.

N-ro 8.
1904[171]

Respondo al Kapitano Capé
(Pri la novaj vortoj de la germana vortaro)

Wüster: EG Rim Capé
„Lingvo Internacia“ IX. 1904, paĝ. 336-339.

Kara sinjoro! — Vian manuskriptan artikolon mi legis kaj hodiaŭ mi ĝin resendis al vi. La malĝojaj ideoj, kiujn vi esprimis pro la novaj vortoj en la laste aperintaj vortaroj, ŝajnas al mi tute senkaŭzaj; laŭ mia opinio via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj.
La novaj vortaroj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon detrui la unuecon de nia lingvo. La sola kaj netuŝebla fundamento de nia lingvo ĉiam restas la „Universala Vortaro“ kaj la novaj vortaroj ne ŝanĝas eĉ unu vorton el tiu fundamenta vortaro; ilia celo estas nur doni klarigon kaj helpon en tiuj okazoj, kiam la Universala Vortaro ne sufiĉas. Estas dezirinde, ke tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon.
La ĉefaj principoj de la vortouzado en Esperanto estas la sekvantaj:
a) ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto, havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ „ŝipo“ iu uzas la vorton „navo“, ĉar la vorto „ŝipo“ al li „ne plaĉas“ — tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).
b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj „aŭtoro“, „telegrafo“ k.t.p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro.)
c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize, — tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron de novaj vortoj sub la kontrolo de l’ aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo. Sed tiuj ĉi novaj vortoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas nur private rekomendataj, sed tute ne oficiale ordonataj! Nur rekomendataj, ne altrudataj! Kiu trovas ilin bonaj, povas ilin uzi, — kiu trovas ilin ne bonaj, povas ilin ne uzi kaj anstataŭigi per iaj aliaj vortoj. Sed pro la unueco de nia afero estas kompreneble dezirate, ke oni anstataŭu ilin per aliaj vortoj nur en okazo de ilia efektiva malboneco, sed ne pro simpla persona kaprico.


Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vortfarado. Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias kontraŭ la Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vortojn ne bezonos, oni ilin ne uzas. Malbonaj aŭtoroj trouzos la uzadon de tiaj vortoj, sed sen ili la malbonaj aŭtoroj ja ankoraŭ pli multe difektus la lingvon; bonaj aŭtoroj ankaŭ nun skribas tiel same klasike kiel antaŭe, kaj se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj, kiam ne ekzistis ankoraŭ la vortaroj de Beaufront, Cart, Jürgensen-Pagnier kaj aliaj, vi vidos, ke la lingvo en ambaŭ verkoj estas tute egala kaj en la daŭro de sia tuta ekzistado la lingvo neniom ŝanĝiĝis.
Vi timas, ke la posedanto de franca vortaro ne komprenos la posedanton de la iom pli plena vortaro germana, — sed via timo estas nur teoria; faru provon, kaj vi vidos, ke ambaŭ reciproke komprenos sin perfekte. Ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj, kaj tiamaniere la vortaroj en diversaj lingvoj tute ne diferencas inter si kaj tamen la lingvo konstante ĉiam pli kaj pli riĉiĝas, sen ia ŝarĝado de la lernanto (ĉar la plej granda parto de la novaj vortoj estas aŭ pure internaciaj, kiujn la vortaroj ne kreas sed nur fiksas, aŭ vortoj speciale sciencaj kaj teknikaj, kiujn la ordinara lernanto ne bezonas).

Mi tamen ripetas, kion mi supre diris: oficiala parto de la lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faras aŭ faros, devas esti rigardata ĉiam kiel farado privata, por neniu deviga. Sekve ankaŭ la novaj vortoj en la vortaroj estas de mi nur private rekomendataj (por ebligi kiel eble plej grandan unuecon en nia afero), sed ne oficiale altrudataj. Sekve se la esperantistoj por reciproka konsiliĝado venus al komuna interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti evitataj aŭ anstataŭigataj per iaj aliaj, — mi nenion havos kontraŭ tio ĉi[172]. Laŭ mia opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne persono leĝdonanta, sed nur ia unu fojon por ĉiam elektita libro leĝdonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nur kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto.
Kun kora saluto…


P.S. Mi estus al vi tre danka, se vi volus sendi tiun ĉi mian leteron al la redaktoro de „Lingvo Intemacia“ kaj demandi lin en mia nomo, ĉu li ne trovos utila publikigi la leteron. Tio ĉi liberigus min de superflua respondado pri tiu sama temo al multaj personoj.

N-ro 9.
13. IX. 1904

Al s-ro J. Borel, Berlin

„Germana Esperantisto“ II. 1905 (Jan.), n-ro 1, paĝ. 3—4.

Kara Sinjoro Borel! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke anstataŭ la malgranda folieto „Esperantistische Mitteilungen“ vi intencas nun komenci la eldonadon de pli granda gazeto sub la titolo „Germana Esperantisto“. Mi kore deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson. Mi estas konvinkita, ke la sukceso certe venos kaj la „Germana Esperantisto“ fariĝos baldaŭ potenca kaj grava organo de ĉiuj germanaj grupoj esperantistaj. Ĉar vi posedas tre bone nian lingvon kaj via energio kaj sindoneco al nia afero estas jam sufiĉe pruvitaj, tial mi ne dubas, ke via gazeto estos tre bona kaj estus tre dezirinde, ke ĉiuj germanaj esperantistoj sin grupigu ĉirkaŭ via organo kaj zorgu pri ĝia florado.

N-ro 10
1905[173]

Al la redakcio de „Lingvo Internacia“

Wüster: Mandĵ
„Lingvo lnternacia“ X. 1905, paĝ. 68.

En la komenco de Januaro mi ricevis de mia milita estraro la ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto; poste, pro la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. Pro la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.
Ĉar multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial por averto de ĉia malkompreniĝo — mi devas sciigi, ke la nomoj de miaj du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito, estas Leono kaj Aleksandro.

N-ro 11.
1905

Al la redakcio de „Lingvo Internacia“
(Rimarkigoj pri „Virineto de l’ Maro“)

Wüster: Vir Rim
„Lingvo lnternacia“ X. 1905, paĝ. 118.

En la n-ro 3 (111) de „Lingvo Internacia“, paĝo 63, mi legis kun miro la sekvantajn vortojn: „Unu el la plej belaj (tradukoj de s-ro Grabowski), Virineto de l’ Maro, eĉ jam reaperis lastan jaron en… sed, ŝŝtt!!… Sekreto estas ĝi…“
Mi devas antaŭ ĉio klarigi, ke la „Virineto de l’ Maro“ estis tradukita ne de s-ro A. G., sed de mi mem (ĝi estis presita en la „Esperantisto“ sub la pseŭdonimo „Anna R.“). S-ro Legamulo sekve faris eraron, sed kontraŭ tiu ĉi eraro mi nenion havas kaj mi certe nenion skribus pri ĝi. Sed mirigis min la sekreto, kiun s-ro Legamulo faris el la fakto de la reapero de tiu rakonto en mia „Krestomatio“. El tiu ĉi ŝajna sekreteco kaj el la misteraj esprimoj kaj punktaro, uzitaj de s-ro Legamulo, la legantoj povas konkludi kvazaŭ la represo de la rakonto estis ia krimo, pri kiu oni devas silenti!! Tio ĉi devigas min klarigi, ke la rakonto reaperis ne „ŝŝtt“…, sed tute publike en mia Krestomatio kaj tio ĉi tute ne devas esti ia sekreto.

N-ro 12.
1905

Al la Pariza grupo
(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista“)

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 181.

Projekton de Centra Komitato (aŭ pli vere de Tutmonda Ligo Esperantista sub la regado de Centra Komitato) mi efektive preparas kaj mi intencas proponi ĝin al la kongreso; post 2–3 semajnoj mi intencas ĝin publikigi en ia organo esperanta. Sed tio ĉi tute ne devas deteni la Grupon Parizan de la ellaborado de sia projekto! Ju pli da bonaj projektoj estos pretigitaj kaj frutempe publikigitaj — des pli bone, ĉar tiam ni havos la eblon elekti la plej bonan. Mi pretigas mian projekton nur por la okazo, se ne estos proponita ia alia pli bona; sed se mi vidos ke estas proponita ia alia projekto pli bona, mi estos tre ĝoja. Mi tre petas, ke la Grupo Pariza ellaboru sian projekton kaj publikigu ĝin kiel eble plej baldaŭ.

N-ro 13.
12. V. 1905

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

„Espero Pacifista“ I. 1905, paĝ. 64.

… Al la fondo de via Societo Esperantista por la Paco mi deziras la plej bonajn sukcesojn; kaj mi estas konvinkata, ke tiu ĉi societo multe akcelos ambaŭ aferojn, t. e. la esperantismon kaj la tutmondan pacon, kiuj laŭ sia esenco estas tre forte ligitaj inter si reciproke…

N-ro 14.
1905

Al s-ro A. Michaux
(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista“)

Wüster: Ligo Bu Ant
„La Revue de l’ Espéranto“, semajna revuo III. 1905, n-ro 85 (18. de Majo) [ĉi tiu numero estas aldonita (sen nombro de la paĝoj) al „The British Esperantist“ I. 1905, n-ro 6 (Junio), kiu samtempe donas tradukon en angla lingvo].
„Esperanto“. Propaganda Ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert. I. jaro, n-roj 3 kaj 4. Dijon 1905 (ili aperis la 16. VII. 1905).

Kara Sinjoro! — Laŭ mia promeso, mi sendas al vi nun la projekton de Tutmonda Ligo Esperantista, kiun mi intencas proponi en la Kongreso al la voĉdonado de la delegitoj de ĉiuj grupoj esperantistaj. Por ke la delegitoj havu la eblon bone prijuĝi la proponon kaj pretigi sian voĉon, mi petas vin, volu kiel eble plej baldaŭ presigi tiun ĉi mian leteron en via Revue de l’ Esperanto.
Antaŭ ĉio mi diros kelkajn vortojn pri la kaŭzo kaj celo de mia projekto. Jam longe mi venis al la konvinko, ke por la tute sukcesa progresado de nia afero estas necese, ke ĝi estu absolute senpersona. Tial (la esperantistoj tion scias) mi jam de tre longe formetis de mi ĉian ordoneman aŭtoritatecon kaj lasis al mi nur la rolon de konsilanto. Tamen tia foresto de absoluta aŭtoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero; tial ia aŭtoritato devas esti kreita; sed la absoluta aŭtoritateco devas aparteni ne rigide al unu persono, sed al institucio, libere elektata de la esperantistaro mem.
Tre multe da personoj komprenas nun la tutan gravecon de nia ideo kaj tre volonte servus al ĝi, sed multajn el ili forpelas la timo, ke per tio ĉi ili servus al unu homo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj de tiu homo, dependus konstante de liaj kapricoj k.t.p. Ili aliĝos al ni nur tiam, kiam ili scias, ke nia afero prezentas nur absolute senpersonan ideon kaj ke en nia afero ekzistas nenia majstro[174], kies arbitrajn decidojn ili devas humile obeadi.
Se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam en danĝero. Morgaŭ mi povas morti, perdi la prudenton aŭ sanon, subfali al ia neantaŭvidita malhelpo (kiel ekzemple antaŭ ne longe, kiam mi subite ricevis la ordonon iri Mandĵurujon), kaj la afero tiam subite eksuferus tre serioze, ĉar ĝi restus subite sen gvidanto. La estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo.
Mi scias, ke tre multe da esperantistoj havas la fortan konvinkon, ke por Esperanto estos plej bone, se en la daŭro de mia tuta vivo mi persone restos la sola kaj plej alta aŭtoritato en nia afero, ĉar neniaj eĉ plej saĝaj komitatoj povas per malvarma, multkapa kaj blinde palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo tiel ĝuste kaj bone, kiel ilin trovas per sia sento kaj sperto tiu persono, kiu kreis la lingvon kaj laboris por ĝi kaj en ĝi tutan vivon. Mi konfesas ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas en si multe da praveco. Sed ĝuste por tio, ke mia aŭtoritateco alportu al nia afero utilon anstataŭ malhelpo, estas necese, ke ĝi estu libervole kaj konscie akceptata, sed ne leĝe altrudata. Se la esperantistoj trovos, ke mia aŭtoritato estas utila por nia afero, kio do malpermesos al ili ankaŭ poste rigardadi min kaj miajn verkojn kaj konsilojn kiel aŭtoritatajn? Kiu malpermesos al la Centra Komitato klarigadi al la esperantistoj, ke pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la esperantistoj kiel eble pli imitadu mian stilon? La diferenco estas tia, kiam la esperantistoj propravole kaj konscie rigardados min kiel aŭtoritaton, tiam ili volonte penos ĉiam imitadi mian stilon, kaj nia lingvo multe gajnos de tio ĉi, ĉar unueco kaj unuspiriteco estas por ĉiu lingvo multe pli grava ol la plej severa logikeco, se tiu ĉi logikeco ne estas absolute senduba kaj egala ĉe ĉiuj; sed se mia aŭtoritateco estos altrudata de mi mem kaj se ĝi estos nur „necesaĵo“, sekvo de foresto de la plej alta juĝantaro, tiam oni sekvados miajn ekzemplon kaj konsilojn nur tre nevolonte, kaj kiel ajn mature pripensita estus ĉiu mia ago, ĉiam multaj personoj trovos ĝin erara, nelogika kaj sensenca, kaj ni havos konstantan disputadon kaj opozicion.
Oni ordinare respondas al mi, ke la nombro de la disputemuloj estas tre malgranda, ke la plimulto da esperantistoj preferas blinde obei min, ol elekti al si ian estraron, ke estus danĝere, se mi ellasus el miaj manoj la gardadon k.t.p. Sed ho ve, ĉio tio ĉi estas nur parolado teoria; en la praktiko la afero estas tute alia. Tiuj samaj personoj (kiuj pensas kaj konstante ripetas al mi, ke miaj vortoj estas por ili leĝo), tiuj samaj personoj postulas, ke mi altrudu mian volon nur al aliaj personoj; sed kiam mi faras ion, kio ne plaĉas al ili, aŭ kiam mi ne volas subskribi mian nomon sub io, kion ili proponas, ili koleras min, ili turmentas min per sia insistado, ili (senkonscie kaj en la plej bona intenco) komencas eĉ opozician agitadon kontraŭ miaj faroj.
Ne sole la libera disvolviĝado de nia afero, sed eĉ mia persona laborado por nia afero multe suferas de tio, ke ne ekzistas ia plej alta juĝantaro. Tre ofte oni petas min, ke mi donu oficiale novajn vortojn, regulojn k.t.p.; mi tamen nenion povas fari, ĉar ĉiu simila paŝo de mia flanko estus arbitraĵo kaj elvokus grandan kaj ĝustan malkontentecon, senfinan disputadon kaj malpacon. Sed, se ekzistos ia plej alta institucio, elektita de la tuta esperantistaro, tiam miaj manoj estos liberigitaj, kaj ĉion kion mi trovos utila, mi povus kuraĝe proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉio, kion tiu institucio decidos, povos esti kuraĝe farita, kaj neniu havos la rajton protesti aŭ disputi.
Pro ĉiuj supre montritaj kaŭzoj, mi decidis proponi al la esperantistoj, ke ili fine kreas al si ian institucion, kiu estos periode reelektata de la esperantistoj mem kaj prezentos plej altan juĝantaron por ĉio, kio koncernas nian aferon. Tiu ĉi institucio estos la „Centra Komitato“, pri kiu mi parolos malsupre. Sed ĉar la „Centra Komitato“ devas esti elektata de ĉiuj esperantistoj, tial estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. Tian organizacion mi volas nun proponi sub la formo de „Tutmonda Ligo Esperantista“.


Malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de la Ligo kaj mi petas, ke ĉiuj esperantistoj volu bone pripensi kaj prijuĝi en siaj grupaj kunvenoj tiun ĉi regularon, ĉar en la Kongreso en Boulogne-sur-Mer mi intencas proponi tiun ĉi regularon al la voĉdonado de la kongresanoj. Nun mi nur volas fari la sekvantan rimarkon: intencante proponi al la Kongreso mian projekton, mi tute ne deziras, ke mia projekto estu la sola en la Kongreso; kontraŭe mi estos tre ĝoja, se ankaŭ aliaj esperantistoj ellaborus projektojn de organizacio kaj prezentus ilin al la Kongreso, por ke ni povu elekti. Forte eraras tiuj esperantistoj, kiuj pensas, ke ili faros al mi agrablaĵon, se ili forprenos ĉiun alian projekton krom la mia, aŭ ke ili faros al mi malagrablaĵon, se ili akceptas ian alian projekton anstataŭ la mia. Mi estas tre malbona organizisto kaj mi prenas sur min la ellaboron de organizacia projekto nur tial, ĉar mi timis ke aliaj, pli lertaj, personoj tion ĉi ne faros. Se pro foresto de alia pli bona projekto oni decidos akcepti mian, tiam mi tute ne deziras, ke oni ĝin akceptu blinde kaj senkritike; kontraŭe, ju pli oni kritikos kaj plibonigos mian projekton, des pli kontenta mi estos; mi deziras nur, ke la kritikado estu ne negativa, sed pozitiva, t. e. ke la kritikantoj ne limigu sin per simpla sencela mallaŭdado, sed ke anstataŭ ĉio malbona ili proponu ion pli bonan, precizan kaj facile akcepteblan per voĉdonado; tiam ni povos esperi, ke la prijuĝado de la afero en la Kongreso donos al ni efektive ian bonan kaj fortikan organizacion esperantistan.
La ĉefa ideo de mia tuta regularo estas: „Ni devas havi Centran Komitaton, kiu estos elektata de la esperantistoj mem kaj tenos en siaj manoj la tutan sorton de nia afero“. Ĉiuj aliaj paragrafoj de mia Regularo estas nur provizoraj kaj tre facile povos esti ŝanĝitaj, elĵetitaj aŭ alplenigitaj per la decidoj de la Centra Komitato mem. Sekve, kvankam mi mem konfesas, ke mia proponata Regularo estas ne perfekta, tamen la esperantistoj tute ne devas timi, ke akceptante ĝin (se aliaj personoj ne proponas ion pli bonan) oni ricevos ian danĝeron: ĉar mia Regularo donas al la Centra Komitato plenan liberecon, tial ĉio, kio en mia Regularo montriĝos nebona, povos tre facile kaj en ĉiu tempo esti ŝanĝita, elĵetita aŭ alplenigita. Ĉiuj paragrafoj de mia Regularo, se ili en la nuna aŭ ia ŝanĝita formo estos akceptitaj de la Kongreso, devos nur servi kiel provizora gvido por la Centra Komitato ĝis tiu tempo, kiam la Komitato mem ellaboros al si gvidon kaj regularon pli bonan.


Mi estas konvinkita, ke la Centra Komitato elektita inter la plej seriozaj, kompetentaj kaj sindonaj esperantistoj faros nenian facilaniman kaj ne sufiĉe pripensitan paŝon, kiu povus malutili al nia afero. Sed ĉar la komitatanoj estas nur homoj kaj povas erari, tial por eviti ĉiun danĝeron, mi aranĝis la regularon tiamaniere, ke super la decidoj de la Centra Komitato ekzistos ankoraŭ ĉiujara Kongreso, kiu en okazo de bezono havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato, se tiuj ĉi decidoj montriĝos danĝeraj; ĉiu esperantisto sekve havos ĉiam la plenan eblon, frutempe agitadi kaj averti la esperantistaron kontraŭ ĉiu decido de la Komitato, kiu ŝajnos al li danĝera, kaj li povos havi la certecon, ke, se lia opinio estas efektive ĝusta, ĝi certe venkos.
Mi havis la intencon, antaŭ la publikigo dissendi mian projekton al kelkaj plej gravaj esperantistoj, por konsiliĝi kun ili (al kelkaj el ili mi eĉ promesis tion siatempe); sed ĉar mi timis, ke tio ĉi tro malfruigus la publikigon de la projekto, kaj ĉar mi publikigas ne nur mian decidon, sed nur mian intencon, kiun mi ĝis la Kongreso povas ja ankoraŭ ŝanĝi, se la diritaj personoj montros al mi iajn gravajn erarojn en mia projekto, tial mi decidis, ne perdi nun tempon por tro longa korespondado kun apartaj personoj, rezervante al mi tamen la rajton, fari ankoraŭ en mia projekto diversajn ŝanĝojn, se tio ĉi montriĝos necesa.

N-ro 15.
29. IX. 1905

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

„Espero Pacifista“ I. 1905, paĝ. 243—244.

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis vian bonegan raporton al la Kongreso de Paco kaj ankaŭ la salutan leteron subskribitan de la esperantistoj-pacifistoj. Por ambaŭ volu akcepti mian plej koran dankon.
Mi esperas, ke via Raporto pli aŭ malpli frue donos tre bonajn fruktojn. Nun la pacifistoj ne volas ankoraŭ tre ligiĝi kun Esperanto, kaj la esperantistoj timas ankoraŭ tro oficiale aliĝi al la pacifistoj sed mi estas konvinkata, ke pli aŭ malpli frue la ideoj de la esperantismo kaj pacifismo tute kunfandiĝos, ĉar la fina celo de ambaŭ estas tiu sama: interfratigi la homaron…

N-ro 16.
2. X. 1905

Al s-ro Fr. Schneeberger

(Pri la Dua Universala Kongreso de Esperanto en Svisujo 1906[175])
Wüster: Ĝen
„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 493.
„The British Esperantist“ I. 1905, paĝ. 152—153.

Kara sinjoro! — Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la svisaj esperantistoj decidis inviti la II-an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta esperantistaro.
Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la „Komitato de Organizado“ elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo kaj akceptos la inviton de la svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.
Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj faros ĉion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da neesperantistoj, kiuj venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj esperantigitaj. Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue.
Kompreneble, la svisaj esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la „Provizora Komitato de Organizado“. Ili devas ankaŭ peti konsilojn de s-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.
Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando, tial laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da ne-esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel gastoj, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la „Provizora Komitato de Organizado“. La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6—8 semajnojn antaŭ la kongreso.

N-ro 17.
7. X. 1905

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

„Espero Pacifista“ I. 1905, paĝ. 244.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun danko vian leteron pri la Paca Kongreso. La neatingo de plena sukceso ne devas nin malkuraĝigi, pli aŭ malpli frue la sukceso venos.
La ordeno, kiun mi ricevis, estas grava en tiu rilato, ke ĝi faros bonan reklamon al nia afero.
Por la donacita al mi titolo de honora membro de la Internacia Societo Esperantista por la Paco mi esprimas mian plej koran dankon al la Komitato de la Societo…

N-ro 18.
1905

Danka letero al la Franca Ministro de la Publika Instruado
(okaze de akcepto en la Honoran Legion)

Wüster: Leg
„Esperanto.“ Propaganda Ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert. I. 1905, n-ro 14.

Sinjoro Ministro! — Mi scias ke via influo multe kunhelpis al la honoro, kiun faris al mi Sinjoro la Prezidanto de la Respubliko, aligante min al la rangoj de la Honora Legio, kaj mi deziras adresi al vi persone mian dankon por tiu ĉi multevalora kuraĝigo, kiun la Franca Registaro donis al la afero de la helpa lingvo internacia.
Estis al mi tre agrable, Sinjoro Ministro, vidi tiun aferon tiel bone akceptita en lando, kiu ĉiam ludis la plej gravan rolon en la homaraj progresoj.
Mi estis ankaŭ tre flatita de la favora akcepto, kiun vi faris al mi, tuj post mia alveno en Parizo.
Post la granda sukceso de la internacia kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, mi permesas al mi esperi, ke Francujo estos la unua, kiu enkondukos en la publikajn lernejojn la instruadon de la lingvo, kiu faciligos kaj disvolvos senlime la rilatojn inter ĉiuj popoloj kaj, sekve, certigos la propagandon de la liberalaj ideoj, kun kiuj la nomo de Francujo estas nedisigeble ligita.
Volu akcepti, Sinjoro Ministro, la esprimon de mia dankemeco kaj de mia alta estimo.

N-ro 19.
4. I. 1906

Al la Roma Societo Esperantista „Imperiosa Civitas“

„L’ Esperanto“ (Itala Esperanta Revuo) XV. 1928, n-ro 12, paĝ. 150.

Al la Roma Societo Esperantista „Imperiosa Civitas“ mi sendas plej koran dankon por ĝia amika letero de 19/XII kaj mi deziras al la laboroj de la Grupo la plej bonajn sukcesojn. Mi estas konvinkita, ke per energia kaj fruktoporta laborado la Roma Grupo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj inter ĉiuj Grupoj Esperantistaj de la mondo.

N-ro 20.
1906[176]

Al la redaktoro de „Esperantisten“ (P. Ahlberg, Stockholm)

„Esperantisten“, I. Jarkolekto. 1906, n-ro 2, paĝ. 9.

Kara sinjoro! — Kun vera plezuro mi ricevis la unuan numeron de „Esperantisten“, al kiu mi deziras plej bonan kaj konstante pligrandiĝantan sukceson. Mi ĉiam rememoras la tempon, kiam Svedujo estis la centro de nia afero kaj mi estas konvinkita, ke dank’ al la nova gazeto via lando baldaŭ denove fariĝos unu el la plej gravaj fokusoj de la esperantismo kaj la distritaj sed ne malaperintaj esperantistoj en via lando post la unuiĝo fariĝos baldaŭ potenca anaro.

N-ro 21.
4. III. 1906

Al Leŭtenanto Bayol, Saint-Cyr

„Lingvo Internacia“ XI. 1906, paĝ. 396—397.

Kara sinjoro! — Vian laboradon por la akcepto de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco mi trovas tre grava kaj mi deziras al vi la plej bonan sukceson.
La Ruĝa Kruco apartenas al tiuj institucioj, kiuj la plej multe bezonas iun facile ellerneblan komunan lingvon, ĉar se aliaj institucioj nur iafoje havas aferojn kun malsamlingvuloj, kaj lasas la eblon serĉi tradukanton, la Ruĝa Kruco preskaŭ ĉiam koncernas alilingvulojn kaj postulas kompreniĝadon tujan.
La noblaj laboroj de la Ruĝa Kruco sur la kampo de batalo ofte perdas ĉiun valoron nur pro tio, ke la savanto kaj savato sin reciproke ne komprenas.
Se vi sukcesos iam atingi la interkonsenton de la registaroj, ke la soldato ironta en la militon lernu la plej gravajn vortojn de lingvo internacia, tiam vi povos diri, ke vi forprenis de la militoj grandan parton de ilia krueleco, kaj vi donis al la Ruĝa Kruco ĝian efektivan valoron.

N-ro 22.
1906

Al anglaj esperantistoj

„The British Esperantist“ II. 1906 (Majo), n-ro 17, paĝ. 47. (Respondo al la demando de anglaj esperantistoj, kiuj deziris diskojn gramofonajn de d-ro Zamenhof, por fiksi la ĝustan prononcadon.)

En Varsovio mi ne povas fari gramofonajn reproduktojn; sed se iu el la gramofonaj fabrikistoj volos entrepreni la pretigon de reproduktoj (ekzemple kiam ni estos en Ĝenevo), mi volonte helpos.

N-ro 23.
? Marto 1906

Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj[177]

Wüster: Steph
„The British Esperantist“ II. 1906, n-ro 18, paĝ. 62. (La letero estas faksimile litografita laŭ la originalo de Zamenhof.)

La glore konata firmo „Stephens’ Inks“ afable proponis al mi, ke ĝi dissendos al ĉiuj esperantistoj ian leteron, kiun mi deziras adresi al ili. Farante uzon el la dirita propono, mi petas nun, ke ĉiu esperantisto volu sendi al mi (sur aparta papereto, sen ia alia alskribo, kaj klare legeble) la sekvantan leteron, kiu helpos al la aranĝo de tute ĝusta komuna adresaro de esperantistoj. – Kun saluto al ĉiuj esperantistoj,L. Zamenhof.
Al s-ro L. Zamenhof, str. Dzika n-ro 9, Varsovio. — Responde al via cirkulera letero, dissendita per la firmo Stephens’ Inks, mi sciigas vin, ke mi akceptas leterojn en Esperanto kaj mia nuna adreso estas la sekvanta: —
(Regno, lando, provinco, urbo, strato, domo, persona nomo, familia nomo, profesio aŭ specialeco, aĝo, subskribo.)

N-ro 24.
1. V. 1906

Al la redaktoro de „Germana Esperantisto“ (Jean Borel)
(Pri festotago de la esperantistoj)

Wüster: Fest
„Germana Esperantisto“ III. 1906, paĝ. 68.

Kara sinjoro redaktoro! — Mi legis en la „Germana Esperantisto“ la proponon elekti iun komunan festotagon por la esperantistoj. La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:
a) la tagon de malfermo de la unua kongreso esperantista;
b) aŭ la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;
c) aŭ la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17. de Decembro);
d) aŭ iun alian tagon laŭ elekto de la esperantistoj.

N-ro 25.
2. VI. 1906

Al s-ro R. Codorniu, prezidanto de la Hispana Societo

„The British Esperantist“ II. 1906, n-ro 21, paĝ. 103.

Kara sinjoro! — Okaze de la edziĝo de la Reĝa Moŝto mi sendas al la Hispana Societo Esperantista mian koran gratulon. Vivu la Gereĝoj! por la bono kaj feliĉo de via lando.

N-ro 26.
13. X. 1906

Al sinjoroj Stephens[178]

„The British Esperantist“ II. 1906, n-ro 24, paĝ. 137.

Estimataj sinjoroj! — La kolekton da leteroj mi danke ricevis. Ĉe la okazo mi sciigas vin kun plezuro, ke pro via cirkulera letero ml ricevas grandan nombron da respondoj el ĉiuj landoj de la mondo.

N-ro 27.
16. XII. 1906

Al la sekretario de la Sveda Esperantista Societo
(P. Ahlberg, Stockholm)

„Esperantisten“ II. 1907, n-ro 1, paĝ. 1.

Karaj sinjoroj! — Kun granda plezuro mi ricevis la sciigon pri la fondiĝo de la „Sveda Esperantista Societo“.
Al la nova societo, kiu unuigos ĉiujn viajn fortojn en Svedujo kaj sendube potence ekmovos tie nian aferon, mi sendas koran saluton kaj deziron al la plej venkaj sukcesoj.
La titolon de honora prezidanto mi akceptas kun kora danko.

N-ro 28.
13. I. 1907

Al d-ro L. Couturat
(Pri la „Delegacio“)

Wüster: Del Cout
„Esperanto“ XVII. 1921, n-ro 247, paĝ. 44.

Kara sinjoro! — Kun malĝojo mi legis vian leteron pri la obstina opozicio, kiun faras al vi kelkaj el la plej gravaj esperantistoj. Tamen mi estas al vi tre danka por via detala letero, ĉar ĝi klarigis al mi kelkajn cirkonstancojn, kiujn mi antaŭe ne atentis.
Vi scias, ke mi mem estis absoluta amiko de via entrepreno, kvankam mi ne esperis de ĝi ian gravan rezultaton, kian vi de ĝi esperas. Sed traleginte kaj pripensinte atente vian leteron, mi venis al la konvinko, ke la opoziciuloj estas ne tute malpravaj. Bonega estas la principo „audiatur et altera pars“…
Se la elekton de lingvo internacia farus ia institucio tre grava, kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple la registaroj, aŭ almenaŭ la „Asociacio de la Akademioj“), tiam ĉiuj veraj esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur „aŭ Esperanton aŭ nenion“) povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj kaj helpi ĝin per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke ekzistas ia danĝero por Esperanto, ni almenaŭ scius, ke ekzistas nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero estas, kiam la elekton volas fari la „Delegacio“; tiam ĉe ne sufiĉa singardeco nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon, sed ruinigan, eble eĉ mortigan baton! Ni rigardu efektive, kion donos la Komitato de la Delegacio:

a) Se ĝi ne elektos Esperanton, tiam fariĝos granda skandalo, kiu mortigos la tutan ideon, ĉar Esperanton ĝi malkreditigos kaj pereigos, kaj por doni krediton al ia alia sistemo kaj por krei al ĝi post la laŭta falo de Esperanto tian forton, kiun ĝis nun akiris Esperanto, la Komitato estos ridinde tro malforta. Sekve per la nesingardeco de la Delegacio la tuta ideo kaj ĉiuj akiritaj fruktoj de 20-jara laborado estos por ĉiam enterigitaj!!
b) Se vi havos eĉ plenan certecon, ke la Delegacio elektos nepre nur Esperanton, tiam ankaŭ — se la Delegacio ne agos sufiĉe singarde — la malutilo de la elekto estos multe pli granda ol la utilo. Kiel ajn paradoksa tio ĉi al vi ŝajnos, ĝi estas tamen vera, ĉar pri la utileco ni ne devas fari al ni iluzion, kaj ni devas kompreni, ke ĝi estos preskaŭ nula, ĉar kiun ne konvinkis la faktoj kaj la forto, tiun ne konvinkos eĉ dek Ostwaldoj, kiuj la mondon tute ne interesas; la indiferentuloj restos indiferentaj; la diversaj Molenaaroj, Bonto-van-Byleveltoj k.t.p. nur mokos la decidon de la Delegacio kaj trumpetados al la mondo, ke la „Delegacio“ konsistis el maskitaj esperantistoj, kiuj aranĝis komedion, por trompi la mondon… k.t.p.
c) Sed la malutileco — se la Delegacio ne estos sufiĉe singarda — estos granda. Elekto estus tre bona antaŭ 10—15 jaroj, kiam ekzistis ankoraŭ multaj personoj, kiuj volis havi lingvon internacian, sed ne sciis, kiun ili devis preni; sed nun jam de longe la tuta mondo alkutimiĝis al la ideo, ke ekzistas nur unu preta kaj elprovita arta lingvo; pri iaj aliaj projektoj ĝi aŭ tute ne scias, aŭ scias pri ili nur, ke ili estas malfortaj teoriaj projektoj de diversaj malkontentuloj, kiuj volas sed ne povas konkuradi kun Esperanto; se nun venos la Delegacio kaj diros al la mondo: „ni, kompetentaj homoj, diras al vi, ke ekzistas diversaj artaj lingvoj, kaj ke inter ili ni elektis Esperanton“ — kian rezultaton tio ĉi donos? Rekte la malon de tio, kion vi deziris!! kaj la esperantistoj devos eĉ per ĉiuj fortoj kaŝi vian agon. Ĉar via decido venanta de komitato, kiu ne havas aŭtoritaton kaj pri kiu oni eĉ diros, ke ĝi konsistis el maskitaj esperantistoj, havos por la mondo nenian signifon, sed viaj vortoj pri la „elekto“ havos terure pereigan efikon, ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj, ili detruos ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojn, ili denove ekdubigos kaj fortimigos de nia ideo ĉiujn, kiuj jam estis pretaj labori por ĝi, — ĉar la mondo diros: „nun ni eksciis, ke ekzistas multaj egalvaloraj artaj lingvoj, sekve ni povas aliĝi al neniu el ili, ĉar se unu komitato hodiaŭ elektis unu lingvon, kie ni havas la garantion, ke morgaŭ alia komitato ne elektos alian lingvon!“

Pripensu do bone, kian pereigan rezultaton por nia komuna ideo povas doni via agado, se vi ne agos sufiĉe singarde! Se vi deziras, ke via agado ne alportu malutilon anstataŭ utilo, vi ne devas diri al la mondo, ke vi kunvokas komitaton „por elekti inter la diversaj artaj lingvoj“, sed vi devas diri „por decidi pri la afero de lingvo internacia“. Estu tre singardaj kun viaj vortoj, ĉar alie vi atingos ĝuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!
Ankaŭ kun la formo de via decido vi devos esti tre singardaj. Se vi diros „ni elektis Esperanton“ — tiam vi (pro la supre dirita kaŭzo) ĉion terure malbonigos. Via decido povos alporti utilon nur en tia okazo, se vi esprimos ĝin proksimume en la sekvanta maniero (mi donas kompreneble ne definitivan tekston, sed nur ekzemplon):
„Ni, senpartiaj delegitoj… esploris… kaj venis al la sekvanta konkludo:
„Ĉar la esploroj montris, ke devas esti elektita nepre nur lingvo arta;
„Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu lingvo arta tute preta, perfekte vivipova, plene elprovita kaj multe uzata, kaj ĉio alia estas nur projektoj;
„Ĉar tiu ĉi lingvo apartenas al neniu aparta persono nek societo;
„Ĉar por la mondo estas grava la ekzistado de taŭga internacia lingvo, sed ne diskutado pri tiuj au aliaj sensignifaj detaloj, kiuj prezentas nur aferon de gusto kaj neniam finiĝus:
„Tial ni venis al la konkludo, ke ĉiu amiko de la ideo de lingvo internacia devas nepre aliĝi al Esperanto kaj labori por ĝia disvastigado, kaj ke ĉiu, kiu batalas kontraŭ Esperanto, devas esti rigardata kiel malamiko de la ideo de lingvo internacia.
„Kelkaj plibonigoj, kiujn laŭ nia sperto estus utile fari en Esperanto, devas esti farataj ne de apartaj personoj, sed de la Centra Lingva Komitato Esperantista, kiu pro la bono de la afero konsiliĝas pri ĉio kun la aŭtoro de Esperanto, sed kiu estas tute sendependa de tiu aŭtoro kaj ĉiujn tri jarojn elektas mem siajn membrojn.
„Tiujn ĉi niajn konkludojn ni dissendas al la ministroj de publika instruado de ĉiuj landoj, al ĉiuj sciencaj societoj kaj al ĉiuj gazetoj kun la peto, ke…“
Se la Delegacio agos en tia maniero, tiam ĝi alportos al nia komuna ideo grandan servon, aŭ (en la plej malbona okazo) almenaŭ nenian malutilon. Mi estas konvinkita, ke se vi agos en tia senco, la eminentaj esperantistoj volonte aliĝos al vi.
Mi scias, kompreneble, ke vi ne povas dikti al la Delegacio tian aŭ alian manieron de agado; sed vi povas almenaŭ admoni ilin, ke ĉar oni ne povas antaŭvidi, kian aŭtoritatecon havos la komitato de la Delegacio, oni pro singardeco uzu ne la vorton „elekto“, sed la sendanĝeran vorton „decido“ aŭ „esploro“, aŭ ion similan. Al komitato, kiu „esploras“, ĉiu esperantisto povas kuraĝe aliĝi sen timo, ke li per tio ĉi a priori malkreditigas Esperanton, kiel tio ĉi estas ĉe la vorto „elekti“.
Mi esperas, kara samideano, ke vi ne koleros min, ke mi tiel malkaŝe klarigis al vi mian nunan opinion pri la afero. Vi komprenos, ke mi faras tion ĉi ne pro ia aŭtora malhumileco. Mi faras al vi mian proponon nur tial, ke mi estas konvinkita, ke ĝi estas la sola sendanĝera vojo, kiu kondukos nin al nia komuna celo. Se mi scius, ke la Komitato de la Delegacio estas sufiĉe aŭtoritata, por devigi la mondon akcepti ĝian decidon, tiam mi persone blinde akceptus ĉion, kion la Delegacio farus; sed ĉar mi tre forte timas, ke tiu aŭtoritateco ne estos tre granda, tial pro la bono de nia komuna ideo vi devas esti tre singardaj, ke ia nepripensita paŝo de la Delegacio ne pereigu la 20-jarajn laborojn de la esperantistoj.

N-ro 29.
1907

Al la redaktoro de la Amerika Esperantisto
(Pri eldono de Amerika Esperantista ĵurnalo)

„The British Esperantist“ III. 1907, n-ro 27, paĝ. 49.

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke via societo intencas komenci la eldonadon de amerika esperantista ĵurnalo. Kompreneble mi povas nur tre ĝoji pri tio ĉi kaj deziri al via gazeto la plej bonan sukceson. Ne pro simpla ĝentileco mi tion ĉi diras: Vian estontan gazeton mi efektive trovas tre grava, kaj mi efektive atendas de ĝi tre multe da bono por nia afero.
Ameriko estas tre grava por Esperanto kaj Esperanto estas tre grava por Ameriko; kaj tial la tago, en kiu aperos la unua bona gazeto esperantista en la plej grava lando de Ameriko, en la Nord-Amerikaj Unuigitaj Ŝtatoj, estos por nia afero tre grava dato. Ke via gazeto estos bona, pri tio mi ne dubas, ĉar mi konas bone la energion kaj bonan volon de ĝiaj fondantoj.
Mi estas konvinkita, ke vi sekvos la ekzemplon de la bonega kaj plej merita brita frato, kaj via gazeto baldaŭ fariĝos unu el la plej gravaj centroj esperantistaj, al kiu turniĝos la okuloj de la tutmonda esperantistaro.

N-ro 30.
1907

Al…?

„The British Esperantist“ III. 1907, n-ro 29, paĝ. 93.

Ĉar la vorto „farti“ estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton „stati“, kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone anstataŭi la malagrablan vorton.
Ekzemple: „Kiel vi statas“ (anstataŭ „Kiel vi fartas“).
En okazo kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankaŭ uzi la pli precizan vorton „sanstati“.

N-ro 31.
1907

Al s-ro P. Corret[179]

„Lingvo Internacia“ XII. 1907, paĝ. 318.

La formoj „amatas“, „amitas“ k.t.p., anstataŭ „estas amata“, „estas amita“, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se „as“, „is“ k.t.p. signifus „estas“, „estis“; sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo „esti“, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.

N-ro 32.
18. I. 1908

Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj

Wüster: Del Cirk
„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 73—77.
„Germana Esperantisto“ V. 1908, n-ro 3.
Ĝi aperis ankaŭ kiel aparta presaĵo de la Centra Oficejo kaj estis aldonita kiel „Aldono“ al la Marta numero de „La Revuo“ 1908.

En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj lingvoj internaciaj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau en Parizo fondis „Delegacion“, kies celo estis: peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen por plenumi sian promeson, la Delegacio, en Oktobro 1907, kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:
1e. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankoraŭ en la stato de propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo pli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam, ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kiu superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke, se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam, neniam volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.
2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ efektive aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por tio ĉi havas ne flankaj personoj, sed nur la esperantistoj mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simple malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne konas bone la staton de la aferoj.
Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la „Fundamento de Esperanto“, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo jam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.
Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj diras, ke la „Fundamento“ prezentas „eternan baron kontraŭ la evolucio de Esperanto“, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!
Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.
Por fari reformojn en Esperanto, la „Delegacia Komitato“ ricevis komision nek de la esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj — la Delegacia Komitato prezentis al la esperantistaro en formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro de 8—10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj, ne atendante la esperantistan Kongreson; tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estis simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata kiel „deziro de multaj societoj“, tial ni en la daŭro de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili, kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti liajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia propra nomo prezentos al la esperantistoj aliajn plej ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobas kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.
Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.
Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertrakton kaj sciigi, ke la „Delegacia Komitato“" por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la „Delegacio“, la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la „Delegacia Komitato“ ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj privataj personoj, kiuj — laŭ siaj propraj vortoj — fariĝis nun esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.
Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.
Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.

N-ro 33.
31. I. 1908

1-a letero al „Voĉo de Kuracistoj“[180]

Wüster: Voĉo 1
„Voĉo de Kuracistoj“, senpaga aldono al la duonmonata gazeto „Głos lekarzy“ I. 1908, n-ro 1, paĝ. 1.

Estimata sinjoro redaktoro! — Kun ĝojo mi sciiĝis pri via intenco aranĝi en via estimata revuo konstantan rubrikon esperantan. Mi esperas, ke via aranĝo estos tre utila kaj sukcesa kaj iom post iom kondukos al la fondo de grava revuo, kiu per neŭtrala lingvo interligos kaj interkomprenigos la kuracistojn de ĉiuj landoj.

Jam de longe multaj kuracistoj atendas la aperon de internacia ligilo por la mondo medicina, kaj mi estas konvinkita, ke ili estos al vi tre dankaj por via iniciativo. Al via dume malgranda, sed espereble baldaŭ forte kreskonta, entrepreno mi deziras la plej bonan sukceson.

N-ro 34.
25. III. 1908

Al la Brita Asocio

„The British Esperantist“ IV. 1908, n-ro 41, paĝ. 83.

Al la „British Esperanto-Association“ mi sendas mian koran gratulon por la ŝanĝo de la loĝejo. En la nova loko mi deziras al la Asocio plenan feliĉon kaj ĉiam kreskantan potencon.

N-ro 35.
? Aprilo 1908

2-a letero al „Voĉo de Kuracistoj“

Wüster: Voĉo II
„Voĉo de Kuracistoj“ I. 1908, n-ro 2, paĝ. 18.

Kara kolego! — La unuan numeron de la „Voĉo de Kuracistoj“ mi ricevis kun danko kaj legis kun plezuro. Ĝi estu feliĉa komenco de estonta granda kaj grava internacia organo de kuracistoj!

N-ro 36.
24. IV. 1908

Al franca esperantisto (?)
(Pri la Lingva Komitato)
ankaŭ sub la titolo (Pri projekto de Reprezentantaro kaj Akademio)

Wüster: LK
„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, n-ro 6, paĝ. 241—245.
„The British Esperantist“ IV. 1908, n-ro 43, paĝ. 121—122.
„Germana Esperantisto“ V. 1908, paĝ. 78.
„Heroldo de Esperanto“ IX. 1928, n-ro 35, 31. de Aŭgusto (tie en artikolo de d-ro W. Lippmann, „Pri la Lingva Komitato kaj la Akademio“).

Kara sinjoro! — Pri mia opinio koncerne nian Lingvan Komitaton povas ja ekzisti nenia dubo.
Mi donas de tempo al tempo diversajn klarigojn pri lingvaj demandoj en Esperanto kaj mi esprimas mian personan opinion tiel same, kiel ĉiu alia kompetenta esperantisto havas la rajton tion fari, sed ĉiufoje, kiam povas aperi ia dubo, kiu postulas decidon, la rajto de decidado povas aparteni nur al la Lingva Komitato.
Ĉe demandoj tro gravaj, kiuj povus kaŭzi inter la esperantistoj grandan disputon, la komitato povas prezenti mem siajn decidojn ankoraŭ al la sankcio de nia plej alta juĝantaro, la kongreso.
Tia estas ne sole mia opinio, sed tia estis, ĝis la lasta tempo, ankaŭ la opinio de la tuta esperantistaro, kiu pace kaj harmonie laboris kaj ne havis eĉ la plej malgrandan intencon plendi pri sia organizacio. Sed en la lasta tempo, kelkaj personoj komencis subfosadi la aŭtoritaton de nia Lingva Komitato kaj de niaj kongresoj. Ke tian agadon mi persone ne povas aprobi, pri tio certe neniu povas dubi.
Antaŭ la Bulonja Kongreso mi ellaboris projekton de korporacia organizacio, kiun mi volis prezenti al la kongreso. Sed troviĝis personoj, al kiuj tio ne plaĉas kaj ili komencis agitadon kontraŭ mia propono. Mi eble povus tre facile, per malmulte da vortoj, rebati iliajn atakojn, tiom pli, ke mi diris tre klare ke mi volonte akceptos ĉian organizacion, kiun la esperantistoj deziros, kaj mian projekton mi prezentis nur kiel ekzemplon. Tamen, por eviti ĉian polemikon kaj malpacon kaj por ne altrudi perforte al la esperantistoj mian, eble eraran, opinion, mi silentis. Kiam mi, en la kongreso, vidis, ke la kongresanoj estas kontraŭ ĉia korporacia organizacio, tiam mi diris al mi: popolo povas erari, aŭ esti sugestie erarigata, sed la komuna bono, la unueco kaj disciplino postulas, ke ĉiu membro de la popolo sin submetu al la deziro de la plimulto. Kaj mi min submetis kaj mi silente akceptis la decidon, ke „la esperantistoj ne deziras esti korporacie organizitaj“ kaj laŭ la deziro de la kongreso mi, kune kun la kongresanoj, kreis la Lingvan Komitaton.
Sed nun kelkaj personoj, pro tiu aŭ alia kaŭzo, komencis bataladon kontraŭ la Lingva Komitato. Forgesante, ke la esperantistoj ne estas infanoj, kies komunan publikan decidon oni povas senceremonie nuligi, ili penas renversi tion, kion kreis la kongresoj, kaj per flanka agitado krei ion novan!
Ili diras, ke la Lingva Komitato estas elektita „ne leĝe“! Sed estas ja tre facile vidi, ke tio ĉi estas simpla sofismo. Iaj „leĝaj“ elektoj povas ekzisti nur por tia anaro, kiu estas korporacie organizita, en kiu ĉiuj membroj havas difinitajn rajton kaj devojn, per kiuj oni povas mezuri ilian rajton de voĉo, sed en tia absolute libervola afero, kiel nia, en tia anaro, en kiu unu multe laboras kaj havas grandajn meritojn kaj alia absolute nenion faras, eble eĉ ne konas la lingvon, kaj lia tuta apartenado al nia anaro konsistas nur en tio, ke li simple nur diras, ke li estas esperantisto, — ĉu en tia anaro povas esti ia parolo pri elektoj „leĝaj“? Ĉiu facile komprenas, ke en tia afero, kiel nia, povas ekzisti nur aŭtoritateco morala. Sed por ĉiu, kiu deziras ne regi, sed submetiĝi al ia komuna disciplino, por ĉiu, kiu la necesegan unuecon en nia afero ŝatas pli bone, ol siajn proprajn opiniojn kaj gustojn, — ĉu povas ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata institucio, ol nia ĝisnuna Lingva Komitato?
Ĝi estis elektita en kongreso, en kiu ĉiu esperantisto havis egalan rajton partopreni, en kiu efektive partoprenis, en granda nombro, ĉiuj plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj landoj, ĝi estis elektita ne partie de unu aŭ de kelkaj personoj, sed per senpartia publika konsiliĝado de ĉiuj kongresanoj, ĝi estis elektita en plena interkonsento kun tiu persono, kiu ĝis tiam estis la sola natura mastro de nia lingvo kaj kiu ne sole tiam, sed ankaŭ nun havas la plej grandan konfidon al tiu komitato, ĉiuj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj nacioj estis akceptitaj en tiun komitaton, kaj neniu povas plendi, ke pro ia partia intrigo oni lin ne akceptis. Ĉu povas do por ĉiu amanto de senpartie elektita institucio ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata reprezentantaro de nia lingvo, ol nia Lingva Komitato?
Publike, kaj kun la konsento de ĉiuj esperantistoj, mi transdonis al tiu komitato mian aŭtoritaton, kaj nun oni proponus, ke mi ĝin reprenu! Ke mi transdonu la aŭtoritatecon al alia institucio! Ĉu mi havas moralan rajton por tion fari? Ĉu la esperantistoj estas infanoj, kun kiuj oni povas permesi al si morgaŭ forigi, kion oni hieraŭ decidis?
Oni diras, ke la Lingva Komitato tro malmulte laboras, sed oni ja ne devas forgesi, ke la komitatanoj ne estas homoj salajrataj, kaj ĉiu el ili havas tro malmulte da libera tempo.
Kaj en kio konsistas la kulpo de la nuna Lingva Komitato? Ĝia tuta kulpo konsistas nur en tio, ke ĝi ne volas fari rompojn en la lingvo! La nuna komitato konsistas el la plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de la mondo kaj la regularo permesos ke ĝi elprenu en siaj vicoj ĉiujn novajn utilajn membrojn. Kio donas al ni la garantion, ke komitato elektita en ia alia maniero konsistos el pli taŭgaj personoj ol la elektita de Zamenhof? Ke se la nova komitato ne plenumos la dezirojn de kelkaj personoj, tiuj persone denove ne komencos subfosadon, diskreditadon, konstantan kriadon pri netaŭgeco, neaŭtoritateco, pri diversaj kontraŭleĝaĵoj ĉe la elektita k.t.p.?
La Lingva Komitato havas la rajton sin mem reorganizi, se tio estos necesa, tial ĉiu, kiu trovas, ke la komitato estas ne bone organizita, devas en maniero lojala prezenti sian konsilon de reorganizo al la voĉdonado de la komitato mem, kiu — en ekstrema okazo — se ekzistas gravaj motivoj de malkonsento aŭ dubo, povus ĉiam submeti la aferon per speciala raporto al tiu pli alta potenco, kiu elektis la komitaton, al la komuna kongreso.
Sed se iu laboras flanke kaj penas senkreditigi nian plej aŭtoritatan institucion kaj semi malpacon kaj konfuzon en nia tendaro, en kiu ĝis nun regis plena harmonio kaj paco, ĉu oni povas aprobi tian agadon?

N-ro 37.
27. VI. 1908

Al „konata Pariza Esperantisto“ (Carlo Bourlet)
(Pri s-ro de Beaufront)

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, n-ro 8, paĝ. 368.
„The British Esperantist“ IV. 1908, paĝ. 147.

Kara sinjoro! — Al via demando, ĉu mi ion sciis pri la intencoj de s-ro de Beaufront, mi devas respondi al vi jenon:

En la daŭro de nia tuta longa konateco s-ro de Beaufront neniam ne sole ion skribis al mi, sed eĉ neniam faris al mi ian eĉ plej malgrandan aludon pri tio, ke li dezirus vidi en Esperanto ian ŝanĝon. Kiam mi en plena konfido elektis lin kiel advokaton, kiu devus defendi antaŭ la Delegacio (kies veran esencon mi ankoraŭ ne konis) la ĝisnunan Esperanton kaj klarigi la kaŭzojn, pro kiuj ni ĉian reformadon trovas danĝerega, li volonte tion akceptis kaj eĉ per unu vorteto ne lasis min supozi, kiajn intencojn li havas.

N-ro 38.
? Julio 1908

Al Universala Esperanto-Asocio (H. Hodler)

Hector Hodler, „Lia vivo kaj lia verko“. UEA-Eldona Servo, Genève 1928, paĝ. 38.

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la diversajn specimenojn, kiujn vi sendis al mi. La rapida kaj bonega disvolviĝo de la UEA min tre ĝojigas, kaj mi esperas de via Asocio tre multe da bono por nia tuta afero. Mi kore deziras al UEA la plej bonajn sukcesojn. Vian afablan inviton, ĉeesti en Dresdeno en la solena malferma kunveno kaj en unu el la laboraj kunvenoj de via Asocio, mi akceptas kun plezuro.

N-ro 39.
11. XII. 1908

Al la redakcio de „Informaj Raportoj“, Wien

„Informaj Raportoj“ I. (III.) 1909 (Jan.), n-ro 1.

Karaj sinjoroj! — Kun plezuro mi ricevis la 3 numerojn de la „Informaj Raportoj“ kaj mi dankas vin kore. Precipe mi dankas la redakcion por la amika gratula artikolo koncerne mian tagon de naskiĝo.
Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon kaj mi estas konvinkita, ke la „Informaj Raportoj“ alportos multe da bono al nia afero en Aŭstrio, en tiu lando por kiu la ekzistado de neŭtrala lingvo povas iam havi gravegan sukceson.

N-ro 40.
16. XII. 1908

Al la German-Aŭstria Esperantista Ligo, Wien

„Informaj Raportoj“ I. (III.) 1909 (Febr.), n-ro 2.

Karaj sinjoroj! — Por via salutletero de 8/XII volu akcepti mian plej koran dankon. Al la Ligo mi sendas mian saluton kaj deziron de plej bona prosperado. La „Informajn Raportojn“ mi siatempe ricevis kaj mi jam sendis mian dankon al la redaktoro.

N-ro 41.
16. XII. 1908

Letero al s-ro F. de Ménil, Paris
(Pri la gazeto „Franca Esperantisto“)

„Franca Esperantisto“ I. 1909, paĝ. 38.

La unuan numeron de la „Franca Esperantisto“ mi danke ricevis. Ke mi ĝin legis kun granda intereso, ke mi sincere deziras al ĝi plej bonan sukceson — tion mi certe ne bezonas diri al vi. La franca esperantistaro estas ja ĝis nun la plej granda kaj la plej grava esperantista anaro, kaj ĝi subite restis sen komuna organo; dank’ al la „Franca Esperantisto“ mi esperas, ke ĉiuj francaj esperantistoj baldaŭ havos denove komunan ligilon kaj la malagrabla historio de la lasta jaro baldaŭ estos forgesita.

N-ro 42.
22. XII. 1908

Al s-ro H. Sentis, Grenoble

Wüster: Senti
„Esperanta Evoluo“ (Grenoble). 1911, n-ro 1, paĝ. 2—3.

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 16/XII, kaj ankaŭ vian cirkuleran leteron „Al progresemaj esperantistoj“. — Mia opinio pri la bezonoj de nia lingvo (precipe en la nuna tempo) estas iom alia ol via; mi tamen ne volas altrudi al vi mian personan opinion. — Sed kvankam mi forte dubas, ĉu via intencata maniero de agado (en la nuna tempo) estos utila, mi tamen kun plezuro konfesas, ke ĝi estas tute honesta kaj lojala, kaj mi estus tre kontenta, se ĉiuj personoj, kiuj deziras nun reformojn, sekvus vian plene aprobindan manieron.

N-ro 43.
Fine de 1908

Al la „Belga Esperantisto“

„Belga Esperantisto“ I. 1908/1909, paĝ. 8—9.
„The British Esperantist“ V. 1909 (Jan.), n-ro 49, paĝ. 8.

Via sciigo pri la baldaŭ aperonta B. E. estis por mi tre agrabla novaĵo. Mi sendas al la nova organo mian sinceran gratulon kaj deziron de plej bona prosperado.
Mi ĝojas, ke por niaj belgaj amikoj baldaŭ malaperos la malbona sonĝo, kiu turmentis ilin en la daŭro de tuta jaro; ke ili baldaŭ havos denove organon vere kaj klare esperantistan, kiu firme kaj senŝanceliĝe kondukados ilin laŭ tiu rekta vojo, kiun la esperantistaro en plena unueco iras jam pli ol 20 jarojn, — organon, kiu plu ne penados fortiri ilin de nia armeo, sed konstante instruados al ili severan disciplinon, obeon kaj estimon por nia komuna standardo.
Nian grandan kaj gravan celon ni povos atingi nur per unueco, per unueco, per unueco!
Mi esperas, ke tiuj nemultaj belgaj amikoj, kiuj forlasis nian komunan vojon, baldaŭ komprenos, kian malutilon ili per sia agado alportas al nia ideo, kaj ili noble kaj kuraĝe tion konfesos; kaj nun, kiam la opinio de la esperantistaro estas jam senduba, ili submetos siajn personajn opiniojn kaj dezirojn al la opinio kaj postuloj de la plimulto kaj montros, kiel agas honestaj kaj bravaj batalantoj por granda ideo.

N-ro 44.
1909

Al s-ro C. McPherson
(Pri la kartludo „Feliĉaj familioj“)

„The British Esperantist“ V. 1909 (Marto), n-ro 51, paĝ. 51.

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis la kartludon „Feliĉaj Familioj“ kaj mi dankas vin kore. Mi esperas ke la kartludo estos tre utila, ĉar ĝi instruas amuzante. Mi deziras al ĝi multe da amikoj kaj uzantoj.

N-ro 45.
20. XII. 1909

Publika letero
(„Danko“ okaze de la kvindeka datreveno de naskiĝo)

Wüster: Nask
„Lingvo Internacia“ XV. 1910, paĝ. 29.
„La Revuo“ IV. 1909/10, paĝ. 205.
„Belga Esperantisto“ II. 1909/10, paĝ. 95.
„Oficiala Gazeto“ II. 1909/10, paĝ. 179.
Cetere tre ofte, ankaŭ en malgrandaj gazetoj.

Okaze de la kvindeka datreveno de mia naskiĝo mi ricevis grandegan multon da bondeziroj en plej diversa formo: telegramojn, leterojn, poŝtajn kartojn, gazetajn artikolojn, librojn, manuskriptojn, fotografaĵojn k.t.p. Ĉio ĉi tio profunde min kortuŝis, kaj mi tre dezirus esprimi al ĉiu gratulinto aparte mian plej koran dankon; sed bedaŭrinde tio estas por mi fizike neplenumebla. Tial oni volu pardoni min, ke, anstataŭ respondi aparte al ĉiu persono, aŭ almenaŭ al ĉiu gazeto, societo aŭ grupo, mi esprimas mian plej profundan dankon al ĉiuj kune, per ĉi tiu publika letero. La gazetoj esperantistaj faros al mi grandan komplezon, se ili publikigos mian dankon.

N-ro 46.
1909

(Lasta saluto al Barcelono[181])
Faksimilita en „Tutmonda Espero“ (Kataluna Esperantisto) 11. 1909, n-ro 22, paĝ. 156.

Antaŭ ol ni, esperantistoj-kongresanoj, forlasas la belan kongresan urbon, mi esprimas — ankoraŭ unu fojon en la nomo de la kongresanoj nian plej profundan koran dankon al la gastama kaj simpatia urbo por la tre amika kaj frata akcepto, kiun ĝi faris al la gastoj venintaj el ĉiuj partoj de la mondo kaj por la granda kaj sincere kora simpatio, kiun la reprezentantoj de la urbo esprimis rilate la ideon, por kiu ni laboras. Barcelono vivu, kresku kaj floru!
Samtempe mi permesas al mi, esprimi apartan dankon de mia edzino kaj de mi por la speciala afableco, kiun la deputitaro de Barcelono montris al ni per sia por ni tre kara memoraĵa donaco.

N-ro 47.
? Januaro 1910

Al la Ligo de Germanlingvaj Aŭstriaj Grupoj Esperantistaj

„Informaj Raportoj“ IV. 1910 (Febr.), n-ro. 2.

Karaj sinjoroj! — Kun granda plezuro mi ricevis vian belegan albumon kun la folioj ilustritaj kaj subskribitaj de la membroj de ĉiuj grupoj de via Ligo. Ĝi estas por mi tre agrabla kaj kara donaco, kaj mi esprimas mian koran dankon al la iniciatintoj de tiu donaco kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia efektivigo.
Kun kora saluto kaj plej bonaj deziroj por la progresado kaj florado de via Ligo.

N-ro 48.
17. II. 1910

Al s-ro Paul de Lengyel, redaktoro de „Juna Esperantisto“

„Juna Esperantisto“ VIII. 1910, n-ro 2, paĝ. 17.

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la unuan numeron de la „Juna Esperantisto“, kiu estas nun redaktata de vi. Ke min tre ĝojigas la fakto, ke vi de nun estos la redaktoro de la dirita gazeto, — tion mi ne bezonas ja diri al vi. Via longe kaj tute sufiĉe elprovita amo kaj fideleco al nia afero, via perfekta sciado de nia lingvo kaj via bonega stilo donas plenan garantion, ke la „Juna Esperantisto“ sub via redaktado estos unu el la plej fidindaj gazetoj esperantaj. Mi deziras al via entrepreno plej bonan prosperadon kaj al via gazeto tre multe da amikoj.

N-ro 49.
1910

Al Antido (René de Saussure)

„Internacia Scienca Revuo“ VII. 1910, n-ro 82, paĝ. 271—272.
„Resumo de la Teorio de Antido“ (Kritikoj pri Teorio de Antido, eltiritaj el Internacia Scienca Revuo, Genève, Okt., Nov., Dec. 1910), paĝ. 11.

Kun plezuro mi ricevis viajn du librojn („La Devo“ de E. Naville kaj „La Construction logique des mots en Esperanto“) kaj mi kore vin dankas. La lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas ĝin bonega. Laŭ mia opinio estus tre utile, se vi eldonus ĝin ankaŭ en Esperanto, por ke ĉiu esperantisto, precipe la verkantoj, atente ĝin tralegu kaj por ke ili penu observi tiujn principojn, kiujn vi bonege esploris kaj klarigis. Mi ne dubas, ke nia Akademio tre volonte donos al via propono sian oficialan aprobon… Via verko povas servi kiel bona modelo de efektive gravaj kaj utilaj Akademiaj laboroj.

N-ro 50.
1911

Al la VI. Germana Esperantista Kongreso

„Das Esperanto ein Kulturfaktor“. Festschrift anläßlich des 6. Deutschen Esperanto-Kongresses in Lübeck (sen jaro).
(La letero estas faksimilita je la komenco de la libro.)

Mi salutas vin kore, germanaj amikoj, kiuj kunvenos por via VI. nacia kongreso; mi salutas vin, sindonaj laborantoj de nia afero. Se homo al homo povas doni benon, miaj vortoj estu por vi plej sincera beno kaj alportu feliĉon al ĉio kion vi entreprenos. La disciplino kaj laboremeco, kiuj vin distingas kaj kiuj estas plej bona garantio de sana kreskado, estu ekzemplo kaj konsolo por ĉiuj esperantistoj.

N-ro 51.
5. X. 1911

Al s-ro H. Stahlberg, Rakvere
(Pri „Kalevipoeg“)

„Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio“ 1926, n-ro 51, paĝ. 37.

Kara sinjoro! — Pardonu, ke pro granda okupiteco mi ĝis nun ne respondis vian leteron. Trarigardi vian tradukon de Kalevipoeg mi bedaŭrinde ne povas, ĉar mi estas tro okupita; sed ŝajnas al mi, ke por multaj esperantistoj la traduko de la Esta eposo havos grandan intereson. Ĉar vi posedas bone la lingvon Esperanto, tial mi opinias, ke via traduko estus grava akiro por nia literaturo.

N-ro 52.
30. XII. 1911

Letero al The British Esperantist
(Pri la Deveno de la Verda Stelo)

Wüster: Stelo
„The British Esperantist“ VIII. 1912, n-ro. 86, paĝ. 34.

Karaj sinjoroj! — Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝajnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro.

N-ro 53.
1912

Al la redaktoro de la „Pola Esperantisto“
(Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo)

Wüster: Rajt
„Lingvo Internacia“ XVIII. 1912, paĝ. 256—262 (represita el „Pola Esperantisto“, Julio 1912).

Kara sinjoro redaktoro! — Laŭ la propono de la Espero Katolika vi petis min, ke mi per via estimata gazeto esprimu mian opinion pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj kaj malpaco inter la esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas, ke mi ne tute klare komprenas, por kiu povas utili la petata publikigo de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre bone, ĉar en la antaŭparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj parte ankoraŭ en mia publika parolo Antverpena, mi esprimis mian opinion tute klare kaj precize.
En la stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaŭrinde la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne mia opinio, sed opinio fremda, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke multaj esperantistoj, anstataŭ memstare pripensi mian projekton, tuj en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis. Bone, en tia okazo por kio do servos mia nuna ripetota klarigo? oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu devigis min publikigi…
En Antverpeno mi laŭte kaj tre klare demandis la esperantistojn, ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn. Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega plimulto respondis „jes“. Se la demando estus pri tio, ĉu la esperantistoj konfidas al mi la kondukadon de la tuta esperanta afero, oni povus eble pensi, ke ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis kaŭzon, por sin ĝeni.
La voĉoj kun „jes“ prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun „ne“ prezentis tian bagatelan nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu dubo, koncernanta la tutan esperantistaron, estos solvata ne de apartaj demagogoj kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion, aŭ deziron, sed de la esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj…
Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena kongreso komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj. La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis altrudita al la esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p. Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas kaj mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la kongreso.
Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne prezentas la volon de la esperantistaro, tiam pruvu tion kaj donu al ni la eblon informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la esenco de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia detalo, tiam diru tion klare kaj ne senkreditigu en la okuloj de la esperantistaro la tutan aferon; se nia voĉdonado estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miafianke mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la esperantistaro decidos, mi jam antaŭe blinde akceptas; sed mi deziras nur, ke tio estu la volo de la esperantistaro kaj ne la volo de apartaj personoj. Se montriĝos, ke la esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero, mi certe tion ne altrudos al ili, se en Antverpeno ni faris ian eraron; sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas, — vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.
Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan „Ĝeneralan Organizon“. Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta ĝenerala organizo ne sole ankoraŭ tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ proponita. En Antverpeno oni nur elektis komitaton, kiu devas esplori la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al la esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la nuna jaro — verŝajne sub la senkuraĝiga influo de la konstanta atakado ĝi ne finis al la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto de ĝia laboro ne povos esti prezentita al voĉdonado); ni ne scias ankoraŭ, al kia konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913 prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la kongreso, por ke ĉiuj esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la kongreso, kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata… Kian do sencon havas la atako kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ ĉu ĝi estos kaj kia ĝi estos.
Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena kongreso penis pruvi interalie per elmeto de la protesto de s-ro Michaux, efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena kongreso, kiu tute ne estis preparita nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis tuj, senstude, akcepti la projekton de s-ro Michaux, anstataŭ transdoni ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj, kiuj terure protestus kaj insultus, se la kongreso farus ion similan? Ĉu niaj malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute ne preparita kaj ne rajtigita kongreso devis rapidece esplori kaj akcepti la projekton de U. E. A., kiu aperis nur dum la kongreso mem kaj kiun la esperantistaro tute ne havis la eblon antaŭe pripensi? Ĉu efektive kaj sincere la malkontentuloj vidas krimon en tio, ke, anstataŭ akcepti nepreparite kaj nerajtigite la projekton de s-ro Michaux aŭ de U. E. A., la kongreso decidis, ke antaŭe ĉio devas esti studata?
Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia propono pri tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita; ĉio estas nun ankoraŭ studata. Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankoraŭ ne ekzistantan Ĝeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la esperantistoj havu la eblon decidi pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas kontraŭ la principo de Rajtigitaj Delegitoj?
Ili timigas la esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la esperantistoj ilian liberecon! ke ili prezentos estraron, kiu donos al la esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Ĉiu komprenas ja tre bone, ke la esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj kaj neniu havas aŭ iam povas havi la forton, devigi la esperantistojn ion fari aŭ ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankoraŭ havi ian dubon, estas ja tute klare dirite ne sole en la antaŭparolo al la regularo pri Delegitoj, sed ankaŭ en la regularo mem, ke por privataj esperantistoj la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili elmontras nur la opinion de la plimulto por tiuj esperantistoj, kiuj deziras scii tiun opinion kaj kiuj propravole deziras alkonformigi siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne deziras tion fari, tiun certe neniu devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj Delegitoj estas: doni al la esperantistoj plenan liberecon kaj forton. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestas al la tuta esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon ĉiam informiĝi pri la opinio de la plimulto, celas liberigi la esperantistaron de tiu dependo kaj nian tutan aferon de tiu danĝero.
Oni timigas la esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj kongresoj ekzistas ja fundamenta paragrafo, kiu tre klare malpermesas al la kongreso pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere — se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus, ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta esperantistaro iam fariĝos tiel idiota, ke demandojn pri lingvo aŭ aliajn demandojn, postulantajn specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en kongreso, konsistanta el nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la Akademio, poste — se la Akademio aprobos — al la tuta Lingva Komitato, kaj nur fine — se ankaŭ la tuta Lingva Komitato aprobos — ĝi venos al la kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo aŭ malaprobo. La kongreso sekve ne sole neniam povas decidi ian reformon kontraŭ la deziro de la Lingva Komitato, sed kontraŭe, ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne timas, ke la Lingva Komitato iam farus facilaniman paŝon (kion ĝi sen kontrolo de kongresaj delegitoj povus ja fari multe pli facile, ol kun ilia kontrolo), — de la flanko de la Delegitoj certe minacas al ni nenia danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraŭe, la Delegitoj prezentos por ni defendon en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo fari en nia lingvo rompojn renkontus plej energian kontraŭstaron de la tuta esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio estus pereiga por nia afero, sed la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon de nia lingvo nur por prudento kaj kiel homoj liberaj, kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceseco ŝanĝi nian lingvon, ni principe havas la rajton tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe havas la rajton fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa. Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj aziaj regnoj, t. e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo mem, — tia penado ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto estus ne sole ridinda kaj tute sensukcesa, sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur instigus deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari ĉiuj kontraŭesperantistoj kune prenitaj.
Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari alian (ne lingvan) facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kongreso, ĉiuj esperantistoj sekve havos sufiĉe da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn delegitojn; kaj se malgraŭ ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti al la venonta kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.
Oni plendas kontraŭ diversaj detaloj de la regularo pri Rajtigitaj Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la societoj, sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu proponon pri la forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?
Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, ĉi tiu prezidanto ne volos enporti en la tagordon de la kongreso kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti. Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton nek la povon malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki skandalon. Sed se iu en ĝentila maniero skribos ekzemple: „mi proponas, ke la rajto sendi Delegitojn estu senpaga“, aŭ: „mi proponas, ke por plena senpartieco kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj, koncernantaj tiujn Delegitojn kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem“, — ĉu efektive iu povas timi, ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas ja ĉiam la rajton apelacii al la Delegitoj private kaj senpere, kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj por devigi la komitaton enporti la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.
Oni eble diros, ke, pro ia premado de la flanko de la „eminentuloj“, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon ricevi por si en la kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la kongreso ĉiu proponanto havas ja plenan povon bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj aŭ per cirkuleraj leteroj al la societoj kaj grupoj esperantistaj kaj sekve garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos por si en la kongreso la plimulton da voĉoj.
Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la unua momento post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: „la plimulto decidis, sekve mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas erara, tial mi penos, ke en la venonta kongreso oni rebonigu la eraron“. Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon, bojkotadon, senkreditigadon de la tuta kongreso k.t.p.… ĉu tia agado estas bona?


Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj mi de nun verŝajne neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la kongresoj, nek en la gazetoj. En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado en la diskutoj; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio havas plenan povon kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.
Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian deziron, sed nur mian opinion, ĉar mia deziro estas nur unu: ke la esperanta afero vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio estas erara, la esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero orda, per regula voĉdonado.

N-ro 54.
10. IX. 1913

Al la redaktoro de „La Ondo de Esperanto“
(Pri la „Delegacio“)

Wüster: Del Ondo
„La Ondo de Esperanto“ V. 1913, n-ro. 11, paĝ. 170—174.

Kara redaktoro! — Vi revenas al la temo, pri kiu mi jam ofte diris, ke mi ne volas paroli pri ĝi. Ĉar krom vi ankaŭ aliaj personoj tro ofte ripetas al mi la samajn demandojn, tial mi cedas nun al via insistado kaj mi donos al vi respondon, kiun — se vi deziras — vi povas publikigi; sed mi kore petas vin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn miajn korespondantojn, ke oni ne devigu min pli paroli pri tiu temo.
Vi demandas min, kial mi kaj preskaŭ la tuta esperantistaro subtenis la aranĝintojn de la tiel nomata „Delegacio“; la respondo estas tute simpla: ĉar dank’ al la konstantaj kaj sennombraj asertoj de s-ro Couturat ni havis plenan konfidon al li, ni estis plene konvinkitaj, ke li havas la plej purajn intencojn, ke li laboras senambicie nur por la fortikigo de komuna interkonsento kaj interhelpo, kaj ĝis la lasta momento ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon. Sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj ke lia sola celado estas nur: 1. aŭ akiri por nia movado ian „grandegan aŭtoritaton“ (la Tutmondan Ligon de Akademioj), kiu — kiel mi tiam naive kaj tute malprave opiniis — per unu fojo centobligus nian forton, 2. aŭ — se tia forto ne estos akirebla — montri per senpartia esploro al ĉiuj nesciantoj tiun vojon, kiu estas la plej fidinda kaj plej certa por la atingo de nia celo, por ke ĉiuj amikoj de la ideo povu aliĝi al la ĉefa armeo, ne perdante siajn fortojn per diseco kaj per palpado en mallumo. Neniu el ni povis eĉ por unu momento suspekti, ke kaŝite estas preparata por ni ia surprizo, ke baldaŭ, kiam s-ro Couturat pensos, ke li estas sufiĉe forta, li subite ŝanĝos la tonon kaj diros: la plej alta aŭtoritato, kiun devas obei ĉiuj mondlingvanoj, estas mi kaj miaj kunuloj; neniigu ĉion, kion vi ĝis nun akiris per malfacila laborado kaj rekomencu la laboron tute denove laŭ niaj ordonoj.
Por ke vi povu almenaŭ iomete vidi, en kia lumo s-ro Couturat prezentadis al ni siajn intencojn, mi donas ĉi tie por ekzemplo eltiron el unu el la multaj leteroj, kiujn li skribis al mi. Mi neniam tion farus, ĉar la publikigadon de privataj leteroj mi rigardas kiel aferon malhonestan; sed ĉar malgraŭ mia sesjara silentado s-ro Couturat kaj liaj kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias, publikigas sen- permese pecojn el miaj leteroj, kripligante ilian sencon, k.t.p., tial mi bedaŭrinde estas devigata almenaŭ unu fojon publikigi eltiron el la leteroj de s-ro Couturat, por ke oni almenaŭ iomete eksciu la veran historion de la afero.
Antaŭe mi donas malgrandan klarigon. Decidinte aranĝi la „Komitaton de la Delegacio“, s-ro Couturat petis rektoron Boirac, ke li fariĝu membro de la Komitato. Ĉar videble la ĉefaj francaj esperantistoj jam havis ian suspekton, s-ro Boirac ne volis akcepti la proponitan rolon, malgraŭ la asertoj de s-ro Couturat, ke s-ro Boirac eniros en la Komitaton ne kiel prezidanto de la Lingva Komitato, sed nur kiel persono tute privata, kaj malgraŭ la ripetataj certigoj, ke lia eniro en la Komitaton prezentas absolute nenian danĝeron por Esperanto! Vidante la kontraŭstaron de s-ro Boirac, s-ro Couturat sin turnis kun longaj leteroj al mi, petante, ke mi admonu s-ron Boirac. Mi respondis, ke mi ankaŭ opinias, ke ni, esperantistoj, devas nin teni tute flanke de la Delegacia Komitato[182], ĉar: se la Delegacia Komitato rekomendos Esperanton, tio alportos al Esperanto nenian utilon, ĉar la mondo diros, ke la esperantistoj mem aranĝis komedian elekton; sed se la Komitato eble faros ian decidon eraran, la partopreno de la esperantistoj povas alporti al ni tre grandan malutilon. Tamen, cedante al la insistaj asertoj de s-ro Couturat, ke al Esperanto minacas absolute nenia danĝero, mi fine plenumis lian deziron kaj konsilis al s-ro Boirac, ke li (ne kiel komisiito de la esperantistaro, sed nur kiel persono tute privata) eniru en la Komitaton.
Ke la Delegacia Komitato faros tian agon, kian ĝi poste faris, tion mi, naive kredante al la simpla logiko kaj plene konfidante al la aranĝanto kaj vera direktanto de la Komitato kaj al liaj konstantaj asertoj, ne povis sonĝi eĉ unu momenton. La sola, kion mi timis, estis nur, ke la Komitato eble donos al sia decido ne sufiĉe pripensitan kaj ne sufiĉe singardan formon. Pri tio mi korespondis kun s-ro Couturat. Profunde kredante, ke la direktantoj de la Komitato pensas nur pri la bono de nia ideo, mi konsilis ekzemple, ke se la Komitato trovos dezirindaj iajn plibonigojn en Esperanto, ĝi ne diru tion mallerte en sia decido (por ke la mondo ne diru, ke uzebla lingvo ne ekzistas), sed ĝi transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke tiu ĉi lasta esploru la aferon kaj, se tio montriĝos utila, plenumu la konsilojn (ne postulojn!) en la singarda kaj senrompa maniero, montrita en la antaŭparolo al la „Fundamento“. (Vi vidos malsupre, kion pri tio s-ro Couturat diris, kaj komparu ĝin kun tio, kion li faris!) Mi konsilis, ke, por ne senkuraĝigi la mondon per malĝusta timo, ke ekzistas iaj diversaj mondlingvaj movadoj, la Komitato ne diru en sia decido, ke ĝi „elektis“ Esperanton inter multaj konkurantoj, sed ke ĝi „esploris“ la mondlingvan demandon kaj trovis, ke la sole ĝusta vojo estas tia-tia (vi vidos malsupre, kiel bone oni komprenis kaj aprobis mian opinion, kaj… vi scias, kiel oni poste falsis la sencon de miaj vortoj kaj ripetadis, ke se la Delegacia Komitato ne „elektis“, sed ellaboris novan lingvon, ĝi agis laŭ mia deziro).
Jen estas eltiro el letero, kiun s-ro Couturat skribis al mi la 18-an de Januaro 1907[183]:

Monsieur et cher Maître,

Nous vous remercions de vos sages conseils, et nous sommes d’autant mieux disposés à les suivre, qu’ils sont entièrement conformes à nos intentions et à notre plan…
… Il va sans dire que le Comité emploierait pas les formules maladroites que vous craignez, mais une formule, qui indiquerait nettement qu’il n’y a qu’une seule langue qui puisse servir à… et qu’on puisse recommander à… Quant à l’hypothèse où notre Comité accepterait en principe une autre langue que l’Esp., permettez-moi de ne pas y tenir compte, tout elle est improbable ou plutôt impossible. Il faudrait que nous eussions bien mal choisi les membres du Comité, ou qu’ils fussent tous des parfaits comédiens, pour que leur décision ne soit pas celle que vous désirez comme nous.
Toute la question se réduit à celle-ci: l’Espéranto sera-t-il adopté avec ou sans plibonigoj?…
Eh bien! il est clair que ce n’est pas notre Comité qui peut les déterminer en détail, et jamais nous n’avons pensé à lui confier une pareille tâche: voici comment nous concevons qu’il procéderait. Il vous consulterait d’abord; puis, une fois que vous seriez d’accord avec lui sur le principe des réformes (petites ou grandes) à effectuer, il vous chargerait de les étudier en détail, d’en examiner toutes les conséquences et répercussions possibles, et de lui présenter un rapport qu’il n’aurait qu’ à approuver. Je dis qu’il s’adresserait d’abord à vous, parce que le Lingva Komitato, nommé par vous, n’a qu’une autorité subordonée à la vôtre, tant aux yeux de l’Esperantistaro qu’aux yeux des profanes, et que votre approbation et votre concours suffiraient à imposer à l’Esperantistaro les modifications que vous jugerez utiles. Mais si vous vouliez vous décharger d’une partie de la responsabilité, ou simplement faire appel aux lumières de vos meilleurs adeptes, vous pourriez vous adjoindre, pour mettre à l’étude et préparer les réformes, un petit Comité de 10 à 20 membres choisis par vous dans le L. K. (car celui-ci est trop nombreux pour pouvoir faire un travail utile et assez rapide; et d’ailleurs, ses membres sont loin de posséder tous la même compétence). S’il vous paraissait délicat de faire ce choix vous-même, alors notre Comité ne ferait qu’indiquer les points sur lesquels il y aurait lieu d’étudier les réformes, et sanctionner les propositions que vous lui apporteriez après étude et examen fait par votre Comité. Ainsi, non seulement votre autorité serait entièrement respectée aux yeux des Espérantistes, mais votre compétence d’auteur serait mise à contribution de la manière la plus honorable pour vous et la plus profitable pour la langue même. Tout cela concerne les rapports entre notre Comité et vous, assisté, si vous le voulez, du Lingva Komitato.
Voici maintenant comment on présenterait la chose au public. Bien entendu, notre Comité n’irait pas dire qu’il a „choisi“ l’Esp. entre tous ses concurrents, ni qu’il l’accepte à la condition qu’on y fasse telle ou telle retouche; ce serait évidemment trop bête, et cela non seulement ferait, comme vous dites, du tort à l’Esp., mais retirerait toute efficacité aux décisions du Comité. Non, il rédigerait sa décision dans le sens et à peu près les termes que vous indiquez et désirez; il proclamerait hautement que l’Esp. est la seule L. I. acceptable et praticable, la seule répondant à tous les besoins, ayant fait ses preuves, etc.; et il recommanderait très explicitement d’adopter telle qu’elle est, tant dans les écoles que dans les administrations publiques, et il ferait aussitôt les démarches nécessaires pour obtenir cette adoption. Après cela il indiquerait très discrètement les „études“ à faire sous une forme analogue à celle-ci: „Certains Espérantistes ont signalé au Comité quelques difficultés pratiques, ou ont demandé quelques simplifications… Le Comité a chargé le Dr. Zamenhof d’examiner ces questions, (avec le concours du L. K., s’il y a lieu), et de lui soumettre à ce sujet des propositions“. Pas un mot n’indiquerait ou ne laisserait supposer qu’il s’agit de „perfectionner“ ou de „réformer“ l’Esp. Aux adversaires ou rivaux on pourrait opposer l’adoption formelle et sans restriction de l’Esp. par le Comité; aux Espérantistes anciens on dirait: „Vous n’avez rien à craindre désormais, l’Esp. est adopté tel quel, vous pouvez continuer à l’employer et à le propager avec assurance“. Et aux profanes enfin on dirait: „Vous pouvez hardiment apprendre l’Esp., puisqu’il est adopté, et qu’aucune langue ne pourra le détrôner“. Ainsi la propagande de l’Esp. ne subirait de ce fait aucun arrêt ni retard, mais en recevrait au contraire une impulsion nouvelle, ce qu’il importe avant tout.
Maintenant, pour effectuer les réformes ou corrections (petites ou grandes), la méthode la plus sage et la plus sûre est celle que vous avez constamment préconisée, à savoir celle des néologismes. Nous n’avons garde de négliger, en effet, non seulement l’intérêt commercial des éditeurs, et l’intérêt pécuniaire et les habitudes des adeptes qui auraient à acheter et à étudier de nouveaux livres au cas d’une réforme radicale, mais l’intérêt de la langue elle même et sa continuité, il ne faut évidemment pas que les anciens livres, qui forment une littérature si intéressante et si riche, deviennent illisibles pour les nouveaux adeptes, et qu’on soit en quelque sorte obligé de les traduire dans une langue nouvelle. Il nous semble qu’on peut donner satisfaction (plus au moins) aux réformistes les plus exigeants sans rompre cette continuité, et en introduisant simplement des néologismes facultatifs, qu’on pourra employer concurremment avec les formes actuelles, jusqu’à ce que la pratique ait décidé entre elles, et réduit les anciennes (s’il y a lieu) à l’état d’archaismes. Cette évolution ou transformation, qui dépendra de ceux qui pratiqueront la langue, pourra être aussi lente qu’on peut le souhaiter (si elle était rapide, ce serait signe que les réformes répondent à un besoin général et urgent). Pour introduire ces néologismes, on pourrait les présenter non comme des plibonigoj, mais simplement comme des formes admises dans un intérêt pratique, ou à titre d’essai: par exemple, si l’on voulait (c’est une simple hypothèse) pouvoir se passer des lettres assentuées, on devrait admettre une transcription telle, qu’elle permette de passer par des règles générales et uniformes de l’orthographe actuelle à l’orthographe nouvelle, de sorte qu’on pût utiliser les manuels et dictionnaires; et on la présenterait à peu près dans les termes suivants: „Beaucoup de nos samideanoj ayant regretté qu’on ne puisse imprimer de l’Esp. partout, dans les journaux, revues, ou dans n’importe quelle imprimerie, et ayant désiré avoir à cette fin une orthographe (ou un alphabet) „de propagande“, voici l’orthographe que nous leur recommandons d’employer, en remplaçant c par… ĝ par… etc.“. Non seulement on indiquerait pas quelles formes anciennes sont jugées moins bonnes, mais on pourrait même représenter les nouvelles comme de simples expédients, jusqu’à ce que la pratique ait prononcé entre elles. En un mot, la langue garderait sa continuité, et si elle évoluait, ce serait d’une manière insensible et d’ailleurs voulue par la majorité de ses adeptes. Les conservateurs les plus fanatiques ne pourraient pas se plaindre, puisqu’ils ne seraient nullement obligés d’adopter les „innovations“ qu’ils trouveraient inutiles, et pourraient conserver la langue „classique“ ; les réformistes seraient satisfaits, du moins dans quelque mesure, et n’auraient qu’à employer systématiquement les formes nouvelles pour les faire triompher. Aux mécontents, s’il en restait, on pourrait toujours dire: „On a examiné consciencieusement toutes les réformes proposées; on a adopté toutes celles qui étaient possibles sans rompre l’unité et la continuité de la langue; contentez-vous de ce résultat, vous êtes déjà très heureux de l’avoir obtenu“. Mais ces mécontents seraient en tout cas réduis à une infime minorité, et ils seraient noyés dans la masse des nouveaux adeptes.
Voilà comment nous concevons (comment nous concevions, même avant votre lettre) la tactique à suivre: il nous semble qu’elle vous donne toute satisfaction. J’en ai parlé justement à M. Boirac la veille du jour où j’ai reçu votre lettre (mardi), car lui aussi me disait, qu’il conviendrait, pour ne pas nuire à l’Esp., de confier l’étude et l’exécution des réformes à vous et au L. K. Je lui ai aussitôt répondu que nous n’avions jamais conçu autrement le rôle de notre Comité et qu’il ne pourrait pas se mêler du détail de questions linguistiques. Nous avons pensé que la présence de M. Boirac dans notre Comité est indispensable, en raison de sa compétence personelle d’Espé-rantiste: il serait évidemment le meilleur avocat de l’Esp., et serait bien placé pour le défendre, non seulement contre ses rivaux et ses critiques, mais contre les réformistes imprudents et exagérés. Son nom rallierait certainement l’unanimité de suffrages de la Délégation; et il serait aux yeux des Espérantistes une garantie pour l’œuvre du Comité. Il serait assurément ridicule (et inutile) de composer notre Comité uniquement d’Espérantistes: il n’aurait plus aucune valeur aux yeux du public; mais nous tenons beaucoup à ce que l’Esp. ait au sein du Comité un champion, et nous n’en connaissons de meilleur que M. Boirac, non seulement par ses qualités personnelles et d’Espérantiste, mais par sa situation officielle qui lui donne une certaine autorité aux yeux des profanes; de sorte que s’il n’acceptait pas, nous ne voyons pas quel Espérantiste nous pourrions décemment lui substituer: car nous ne pouvons pas associer un homme obscur, sans situation et sans autorité (en dehors de l’Espéranto), aux savants très autorisés que nous comptons y faire figurer. Nous croyons même que l’acceptation de M. Boirac serait de nature à entrainer d’autres adhésions précieuses pour notre Comité. Or M. Boirac a réservé sa réponse, en disant qu’il désirait vous consulter, ce qui est très naturel. Je vous prie donc, si vous approuvez nos plans, de lui répondre favorablement, car son acceptation comme vous voyez, est très importante, et presque capitale, tant au point de vue de l’Esp. qu’au point de vue de la Délégation. Je vous répète, et j’y insiste que l’Esp. n’a rien à craindre de notre Comité, qui sera composé de personnes favorables, au moins en principe, à l’Esp. Sur de telles personnes, d’ailleurs intelligentes et exemptes de partipris (plus peut-être que ne serait des Espérantistes proprement dits), M. Boirac aura une influence très grande par sa compétence d’Espérantiste, et en outre par son habilité diplomatique, que vous avez vue à l’œuvre à Boulogne. Il dirigera les discussions sans en avoir l’air, et saura les faire tourner pour le mieux de l’Esp. En le faisant entrer dans notre Comité, nous donnons à l’Esp. non seulement un témoignage de sympathie, mais un gage de succès certain. Nous serions évidemment beaucoup moins sûrs du résultat si M. Boirac n’était pas là,