Origino Mondmilito 1915 Eo Servo DE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Titolpaĝo de la libro "Origion de la mondmilito" 1915

La origino de la mondmilito laŭ Ia publikigaĵoj de la Triple-Entente-ŝtatoj

Dro Karl Helfferich

Esperantigis Arnold Behrendt (germana titolo: Karl Helfferich, Die Entstehung d. Weltkrieges im Lichte d. Veröffentlichungen d. Dreiverbandmächte )

Eldonita de Deutscher Esperanto-Dienst (Germana Esperanto-Servo) Berlin S 59, 1915

La germana eldono (prezo 30 Pf.) kaj la franca kaj angla eldonoj (prezo po 50 Pf.) aperis ĉe Verlag von Georg Stilke, Berlin NW 7 Ĉiuj rajtoj, precipe tiu de la traduko, estas rezervitaj de la eldonejo Georg Stilke, Berlin

Esperanto-Presejo „Union", Dresden-A.

en: Deutsche Nationalbiblitothek

La registaroj de Anglio, Rusio kaj Francio opiniis, ke, per la publikigo de sia diplomata leter- kaj telegraminterŝanĝo el la tagoj antaŭ la eksplodo de la mondmilito, ili povos pruvi al siaj propraj popoloj kaj al la tuta kultura mondo, ke nur la „militemega Germanio" estas kulpa pri la plej grandega sangoverŝado, kiun iam dumvivis la teranoj, kaj ke ili mem ĉion faris, por eviti la katastrofon. Anglio transdonis al la publiko Blulibron, Rusio Oranĝlibron, Francio Flavlibron. Vico da signoj supozigas, ke ĉi tiuj publikigaĵoj, kiuj ŝajnigas sin kompletaj, havas gravajn mankojn, kaj speciale rilate al la franca Flavlibro oni rajtas konsideri pruvite, ke certaj tie cititaj dokumentoj estas fabrikitaj poste.

Malgraŭ tio la publikigaĵoj meritas detaligan komparan studon.

Ni ne provos ĉi tie detale esplori ĉiujn eksterordinare komplikitajn diplomatajn krucvojojn, kiuj estas iritaj antaŭ la militeksplodo. Pli multe la afero ĉi tie estas, klarigi al la mondo la plej gravajn okazintaĵojn, kiuj kaŭzis la militon, helpe de la pruviloj donitaj de la Triple-Entente-ŝtatoj mem.

Por ĉi tiu celo ni konstatu unue tiujn paŝojn, el kiuj senpere naskiĝis la militeksplodo. Elirante el ĉi tie ni laŭiru malantaŭen la fadenojn kaj dis- volvu ilin laŭ eblo.

1) Ekzemple: la Flavlibro enhavas en sia la ĉapitro, titolita „avertissements" (avertoj), serion da dokumentoj, kiuj — komenciĝantaj de ,arto 1913 — pruvu la kreskon de la militemo en Germanio. Inter ili sin trovas sub numero 5 noto de la franca ministerio por eksteraj aferoj, datita la 30-an de julio 1913, en kiu oni legas:

„M. von Kiderlen fut l'homme le plus haï de l'Allemagne, l'hiver dernier. Cependant il commence a n'etre plus que deconsidere, car il laisse entendre qu'il prendra sa revanche". „Sinjoro von Kiderlen estis dum la lasta vintro la plej multe malamata viro en Germanio. Sed li komencas esti jam nur neestimata (anstataŭ malamata), ĉar li komprenas, ke li havigos al si sian venĝon (pro Marokko)".

Ŝtatsekretario von Kiderlen, kiu — laŭ la ĵus citita teksto — en julio 1913 komencis mediti pri venĝo, jam mortis en decembro 1912, fakto, kiun evidente estis forgesinta tiu oficisto de la Quai d'Orsay, kiu fabrikis poste ĉi tiun flavlibran dokumenton.

Simila malfeliĉo okazis rilate al noto, kiun — laŭ la angla Blulibro — S-ro Paul Cambon, franca ambasadoro en London, transdonis laŭdire la 30-an de julio 1914 al la angla ŝtatsekretario por eksteraj aferoj. La noto traktas pri la germanaj militistaj preparoj apud la elzasa-lotaringa limo (Blulibro No. 105, aldono 3).

La bruligfinto[redakti]

Pri la senpera kaŭzo por la militeksplodo dubo ne povas ekzisti. La kaŭzo estis la ĝenerala mobilizo de la rusaj militistaj fortoj sur maro kaj tero, ordcnita de la caro la 31-an de julio matene, kaj la rifuzo de Rusio, neniigi ĉi tiun aranĝon laŭ la postulo de Germanio.

Estas grave, jam nun konstati, ke la rusa registaro tre bone sciis, ke la ordono de la ĝenerala mobilizo kaj la konservo de ĉi tiu aranĝo devis fari la militon kontraŭ Germanio neevitebla. Laŭ oficiala kaj neoficiala manieroj oni klare informis la rusan registaron ĝustatempe kaj kun ĉiu energio, ke rusa ĝenerala mobilizo nepre sekvigus la germanan mobilizon kaj ke la germana mobilizo nepre sekvigus la militon.

La kaŭzoj estas klaregaj kaj nepre konvinkaj. Antaŭ la danĝero de milito kontraŭ pluraj frontoj estis neeble al Germanio, rezigni la tempoprofiton, kiun certe havigis al ĝi la pli rapida mobilizo de la propraj militistaj fortoj, kiam la situacio maturiĝis ĝis la ĝenerala rusa mobilizo. Mobilizo sur ambaŭ flankoj kaj poste atendanta sintenado unu kontraŭ la alia ne povis esti diskutataj de Germanio eĉ nur unu momenton pro tiu deviga kaŭzo de memkonservo. Kiel pruvon por tio, ke ĉi tiu opinio estis aprobata kiel tute komprenebla per si mem, ni citu la raporton de la angla ambasadoro en Petrograd, Sir G. Buchanan, datitan je la 25-a de julio (Blulibro No. 17). Buchanan raportas pri interparolo kun la rusa ministro por eksleraj aferoj, S-ro Sasonov:

„I said all I could to impress prudence on the Minister for Foreign Affairs, and warned him that if Russia mobilised, Germany would not be content with mere mobilisation, or give Russia time to carry out hers, but probably declare war at once." „Mi diris ĉion, kion mi povis diri, por rekomendi singardon al la ministro por eksteraj aferoj kaj avertis lin, ke se Rusio mobilizus, Germanio ne kontentiĝus per nura mobilizo aŭ lasus tempon al Rusio fini ĝian mobilizon, sed tuj deklarus la militon."

Ankoraŭ en lasta horo la germana imperiestro mem atentigis la caron per sia telegramo de la 30-a de julio, posttagmeze je la 1-a horo, pri la „danĝeroj kaj gravaj konsekvencoj el mobilizo".

Ordonante la ĝeneralan mobilizon la rusa registaro kaj la caro sekve devis nepre scii, ke ĉi tiu ordono signifas la militon.

Post kiam per tio la senpera kaŭzo por la militeksplodo estas konstatita, la demando ekstaras, per kio la ĝenerala rusa mobilizo estis kaŭzita.

Oni ŝuldas al la personoj, kiuj havas la respondecon pri la decidaj aranĝos, unue ekzameni la kaŭzojn, kiujn ili mem prezentas.

Unue ni aŭdu la caron.

En lia telegramo al la germana imperiestro de la 30-a de julio, posttagmeze je la 1-a, ankoraŭ ne sin trovas aludo pri la proksimiĝanta ĝenerala mobilizo, sed nur cito de la aranĝoj komencitaj kontraŭ Aŭstrio-Hungario:

„La nun efektiviĝantaj militistaj aranĝoj estis decidataj jam antaŭ 5 tagoj, pro kaŭzoj de defendo kontraŭ la preparoj de Aŭstrio-Hungario."

Kun ĉi tiu telegramo kruciĝis la supre citita telegramo de la germana imperiestro, kiu atentigis pri la gravaj konsekvencoj el rusa mobilizo kaj krom tio laŭtigis la timon, ke ankaŭ mobilizo direktata nur kontraŭ Aŭstrio-Hungario endanĝerigas, se ne malebligas, la rolon de peranto, kiun akceptis la imperiestro laŭ deziro de l'caro. La 31-an de julio, je la 2-a posttagmeze, t. e. je horo, kiam la ordono por ĝenerala mobilizo jam estis donita al la tuta rusa armeo, la caro respondis jenon:

„Estas teknike neeble, ĉesigi niajn militistajn preparojn, kiuj fariĝis necesaj pro la mobilizo de Aŭstrio-Hungario."

Se la esprimo „niaj militistaj preparoj" celas nur la partan mobilizon kontraŭ Aŭstrio-Hungario, la caro ignoris en ĉi tiu telegramo al la germana imperiestro la jam efektivigitan kaj kontraŭ Germanio direktatan ĝeneralan mobilizon; sendube — ĉi tio estis la plej simpla rimedo, por ke oni ne bezonu prezenti kaŭzigon. Sed — se la esprimo „niaj militistaj preparoj" signifis la ĝeneralan mobilizon, la caro sciis prezenti kiel kaŭzon por ĉi tiu decidiga aranĝo nur la militistajn preparojn de Aŭstrio-Hungario.

Ni aŭdu nun la rusan ministron por eksteraj aferoj.

Pri la kaŭzoj prezentitaj de ĉi tiu ministro la franca ambasadoro en Petrograd raportis al sia registaro la 31-an de julio jene:

„En raison de la mobilisation générale de l'Autriche et des mesures de mobilisation prises secretement, mais d'une maniere continue, par l'Allemagne depuis six jours, l'ordre de mobilisation générale de l'armée russe a eté donné." „Pro la ĝenerala mobilizo de Aŭstrio-Hungario kaj pro la mobilizaj aranĝoj, kiujn Germanio faris de 6 tagoj sekrete sed seninterrompe, la ordono por la ĝenerala mobilizo de la rusa armeo estas donita." (Flavlibro No. 118)

La saman tagon la angla ambasadoro en Petrograd raportis al Sir Edward Grey (Blulibro No. 113), ke la ĝenerala mobilizo estas ordinita pro raporto de la rusa ambasadoro en Wien, ke Aŭstrio-Hungario decidis ne allasi intervenon de la ŝtatoj kaj ke ĝi marŝigas trupojn ne nur kontraŭ Serbio, sed ankaŭ kontraŭ Rusio. Oni aldonis:

„Russia has also reason to believe that Germany is making active military preparations, and she cannot afford to let her get a start." „Rusio havas ankaŭ kaŭzon kredi, ke Germanio faras aktivajn militistajn preparojn, kaj ĝi ne povas allasi, ke Germanio plifruiĝas."

En la rusa Oranĝlibro mem oni vane serĉos la kaŭzon por la ĝenerala mobilizo. Oni ne citas en la Oranĝlibro la informojn pri ĉi tiu decida paŝo, sendube senditajn al la rusaj ambasadoroj en la eksterlando; la leganto ekscias la fakton de la rusa mobilizo kontraŭ Germanio nur el la cirkulera telegramo, per kiu Sasonov komunikas al la rusaj misioĉefoj la postulon de Germanio pri neniigo de la mobilizo.

Kiun valoron do havas la kaŭzoj por la ĝenerala rusa mobilizo, kiuj rezultas el la anglaj kaj francaj ambasadorraportoj kaj el la telegramoj de ia caro al la germana imperiestro?

La ĝenerala rusa mobilizo kiel respondo al la militistaj aranĝoj de Aŭstrio-Hungario. — Por ke oni starigu ekvivalenton kontraŭ la laŭdiraj militistaj preparoj de Aŭstrio-Hungario kontraŭ Rusio, jam la 29-an de julio 13 armekorpusoj de Rusio estis mobilizitaj (raporto de la franca ambasadoro en Petrograd de la 29-a de julio, Flavlibro No. 100). La mobilizo en la distriktoj Odeso, Kievo, Moskvo kaj Kazano estis komunikita al la germana registaro per la rusa ambasadoro en Berlin kun la kaŭzigo, ke ĉi tiu aranĝo estas la respondo al la militdeklaro de Aŭstrio-Hungario al Serbio, kiu estis eldirita la antaŭan tagon, kaj ankaŭ respondo al la

„mésures de mobilisation déja appliquées à la plus grande partie de l'armee austro-hongroise." „mobilizaj aranĝoj jam efektivigitaj por la pli granda parto de la aŭstri-hungara armeo (Flavlibro No. 95)."

Efektive Aŭstrio-Hungario estis mobilizinta nur 8 armekorpusojn ĝis la momento de la ĝenerala rusa mobilizo. Kontraŭe al la aserto en la raporto de la franca ambasadoro en Petrograd de la 31-a de julio (Flavlibro No. 118). La ĝenerala mobilizo en Aŭstrio-Hungario ankoraŭ ne estis ordonita en la momento de la rusa ĝenerala mobilizo. Tia ordono estis donita nur kiel respondo al la rusa ĝenerala mobilizo, nome en la daŭro de la 31-a de julio. La de Rusio la 29-an de julio ordonita mobilizo de 13 armekorpusoj jam estis troigita kaj instiga kiel kontraŭaranĝo al la mobilizo de 8 aŭstri-hungaraj armekorpusoj. Flanke de la danuba monarhio nenio estis farita de post la 29-a de julio, kio povis prezenti al Rusio kaŭzon, transiri de la tre ampleksa parta mobilizo al la ĝenerala mobilizo, kiu faris la militon neevitebla.

La laŭdiraj militistaj preparoj de Germanio kontraŭ Rusio.

La rusa ministro por eksteraj aferoj ricevis la viziton de la germana ambasadoro kaj interparolis kun li dum tiu kriza epoko ĉiun tagon kelkfoje. Se la rusa registaro kredis scii ion pri mobilizaj aranĝoj, kiujn Germanio faris laŭdire jam de 6 tagoj, t. e. de post la 25-a de julio (Flavlibro No. 118), nenio estus estinta pli natura ol tio, ke S-ro Sasonov estus demandinta klarigon de grafo Pourtales pro ĉi tiuj laŭdiraj mobilizaj aranĝoj aŭ estus atentiginta lin, ke tiaj aranĝoj ne povus resti sen kontraŭaranĝoj de rusa flanko. Atentigo pri ĉi tiuj laŭdiraj germanaj aranĝoj estus estinta tiom pli natura, kiom grafo Pourtales ripete atentigis en tiuj tagoj pri la danĝeroj de la rusaj militistaj preparoj, ekzemple la 29-an de julio; la rezulto estis, ke Sasonov nur respondis

„que les preparatifs russes sont motivés d'un cote, par 1'intransigeance obstinee de l'Autriche, d'autre part, par le fait que huit corps austro-hongrois sont déja mobilisés." „ke la rusaj preparoj estas motivigitajunuflanke per la obstina neakordemo de Aŭstrio, aliparte per la fakto, ke 8 aŭstri-hungaraj armekorpusoj jam estas mobilizitaj (Flavlibro No. 1C0)."

Ankaŭ la 30-an de julio grafo Pourtales ree citis la rusajn preparojn, sed Sasonov ne opiniis sin instigita, fari kontraŭdemandon pro la laŭdiraj germanaj mobilizaj aranĝoj (Flavlibro No. 103). Ankaŭ la caro citis en siaj telegramoj neniam kaj nenie ion pri la germanaj militistaj aranĝoj, kiuj laŭ la klarigoj de lia registaro estis konsiderataj kiel la kaŭzo por la rusa ĝenerala mobilizo.

La nevereco de la kaŭzigo por la rusa ĝenerala mobilizo per germanaj aranĝoj estas nepre klarigata per la fakto, ke la franca Flavlibro (No. 102) konfirmas, ke la rusa ĉefstabestro eldiris al la germana militista rajtigito ankoraŭ la 29-an de julio sian honorparolon pri tio, ke la militistaj aranĝoj de Rusio estas direktataj nur kontraŭ Aŭstrio-Hungario, ne ankaŭ kontraŭ Germanio. Se Rusio kredis scii ion pri militistaj aranĝoj de Germanio, ĉu la rusa ĉefstabestro havis iun kaŭzon por tia honorparolo? Kaj se poste informoj pri minacaj germanaj militistaj aranĝoj estus venintaj al la rusa registaro — kiel S-ro Sasonov ja asertis al la franca kaj angla ambasa- doroj, sed neniam al la germana ambasadoro — ĉu tiakaze la rusa ĉefstabestro ne havis pro la eldirita honorparolo la plej urĝan kaŭzon, interparoli kun la germana militista rajtigito pri la situacio ŝanĝita per tiaj informoj? Kaj tio devis okazi antaŭ kiam oni faris la ne rebonigeblan paŝon de ĝenerala rusa mobilizo, ĉu ne? Nenio el tio ĉi okazis. Rusio kaŭzigis sian ĝeneralan mobilizon nur al aliaj ŝtatoj per la laŭdiraj germanaj aranĝoj; al la germana imperiestro, al la germana ambasadoro kaj al la germana militista rajtigito Rusio neniam laŭtigis vorton demandan, eĉ ne plendan pro la laŭdiraj ger- manaj preparoj, pli vere ĝi eldiris ĉiam trankviligajn asertojn.

3. La rifuzo de Aŭstrio-Hungario, allasi intervenon de la ŝtatoj. — Ci tiu de la angla ambasadoro al London sendita kaŭzigo vere groteske efikas kompare al la fakto, ke unuflanke nova, de Sir Edward Grey iniciatita propono pri perado estis transdonita de la germana registaro la antaŭan tagon kaj ke la respondo al ĉi tiu propono ankoraŭ ne estis donita de Aŭstrio, — ke aliflanke la 30-an de julio posttagmeze estis okazinta en Wien diskuto inter grafo Berchtold kaj la rusa ambasadoro, kiun tuj telegrafis al Paris la franca ambasadoro en Wien kiel diskuton de granda graveco („un entretien de haute importance") kaj kiu laŭ lia opinio permesis kredi, ke ankoraŭ ne estas perdita ĉiu ŝanco pri lokalizo de la konflikto („permettait de croire que toute chance de localiser le conflit n'etait pas perdue"). (Flavlibro No. 104)

La de Sir Edward Grey la 29-an de julio farita propono pri perado estis jena: Aŭstrio-Hungario devige promesu, post la konkero de Belgrad kaj de la serba apudlima teritorio, ne marŝi pli antaŭen, dum la ŝtatoj provus atingi, ke Serbio donu al Aŭstrio-Hungario kontentigan satisfakcion. La de la aŭstri-hungara armeo okupita teritorio estu forlasata post donita satisfakcio. Sir Edward Grey komunikis ĉi tiun proponon la 30-an de julio al la angla ambasadoro en Petrograd kaj aldonis:

„ „I suggested this yesterday as a possible relief to the situation, and, if it can be obtained, I would earnestly hope that it might be agreed to suspend further military preparations on all sides." „Mi propone eldiris ĉi tion hieraŭ kiel eblan plifaciligon de la situacio, kaj, se ĉi tiu povus esti atingata, mi serioze esperus, ke oni povus interkonsenti ĉesigi ĉiujn pliajn militistajn preparojn." (Blulibro No. 103)

Ĉi tiu propono estis transsendata al la aŭstri-hungara registaro kaj estis helpata de Germanio, same de la franca kaj angla ambasadoroj ĉe la rusa registaro (Flavlibro No. 112). La propono ankoraŭ ne estis respondita de Aŭstrio, kaj ankaŭ Rusio ankoraŭ ne estis eldirinta sian opinion pri ĝi, kiam okazis la ĝenerala rusa mobilizo. La aserto, ke la ĝenerala rusa mobilizo fariĝis necesa, ĉar Aŭstrio-Hungario rifuzis allason de ĉiu interveno de la ŝtatoj, — ĉi tiu aserto sekve ĝuste kontraŭas al la situacio, kiu rezultas el la anglaj kaj francaj dokumentoj.

Pli grava ol la fakto, ke Rusio interĵetis la ĝeneralan mobilizon, dum ĉe la rusa kaj la aŭstri-hungara registaroj troviĝis ankoraŭ neprilaborita angla propono pri perado, estas la senpera interparolo de la rusa ambasadoro en Wien, S-ro Ŝebeko, kaj grafo Berchtold, kiu okazis la vesperon antaŭ la rusa ĝenerala mobilizo. Estu memorigate, ke, post kiam la unua propono pri konferenco de Sir Edward Grey estis trovinta malfacilaĵojn, Sasonov mem ekiniciatis senperajn diskutojn kun Aŭstrio-Hungario kaj ke ĉi tiu iniciato unuatempe estis malakceptita en Wien (Blulibro No. 74). Dum la interparolo de la 30-a de julio estis forigataj la malfacilaĵoj, kiuj kontraŭstaris al senpera diskuto. Laŭ la citita raporto de la franca ambasadoro (Flavlibro No. 104), al kiu la rusa ambasadoro — same kiel al sia angla kolego — tuj post la interparolo faris rilatan komunikon, S-ro Ŝebeko kaj grafo Berchtold ekzamenis la ekzistantajn grandegajn malfacilaĵojn kun la egale bona volo, trovi solvojn akcepteblajn de ambaŭ flankoj („avec une egale bonne volonte d'y adapter des solutions reciproquement acceptables"). La rusa ambasadoro deklaris, ke la militistaj preparoj de Rusio celas nenion alian krom la ŝirmo kontraŭ la aŭstri-hungaraj aranĝoj kaj la elmontron de la intenco kaj rajto de la caro, partopreni en la ordigo de la serba demando. Grafo Berchtold respondis per la deklaro, ke la aŭstri-hungaraj preparoj en Galicio same ne eliras el la intenco pri iu atako. De ambaŭ flankoj oni konsentis, klopodi pri tio, ke la aranĝoj ne estu klarigataj kiel malamikemaj paŝoj. La raporto de la franca ambasadoro daŭrigas jene:

„Pour le reglement du confiit austro-serbe il a ete convenu que les pourparlers seraient repris a Petersbourg entre M. Sazonov et le comte Szapary; s'ils ont ete interrompus, c'est par suite d'un malentendu du comte Berchtold croyant que le Ministre des Affaires etrangeres de Russie reclamait pour son interlocuteur des pouvoirs qui lui permettraient de modifier Ies termes de l'ultimatum autrichien. Le comte Szapary sera seulement autorise a discuter quel accommodement serait compatible avec la dignite et le prestige dont les al deux Empires ont un souci egal. Ce serait donc, pour le moment, sous cette forme directe et reduite aŭ deux plus interessees qu'aurait lieu l'examen que Sir Ed. Grey proposait de confier aux quatre Puissances non directement interessees. Sir M. de Bunsen, qui se trouvait chez moi, a aussitot declare a M. Chebeko que le Foreign Office approuvera entierement cette nouvelle procedure." „Rilate la ordig-on de la aŭstri-hungara-serba konflikto oni interkonsentis, ke la interparoloj en Petrograd inter S-ro Sasonov kaj grafo Szapary estu denove komencataj; ke oni interrompis ĉi tiujn interparolojn, estas kaŭzite de erarkompreno flanke de grafo Berchtold, kiu opiniis, ke la rusa ministro por eksteraj aferoj postulas por sia interparolanto rajtigojn, kiuj permesus al ĉi tiu, ŝanĝi la kondiĉojn de la aŭstri-hungara ultimato. Grafo Szapary nur havu la rajton diskuti, kia interkompenso estus akordebla al la digno kaj la prestiĝo, pri kiuj zorgas ambaŭ imperioj egalmaniere. En ĉi tiu senpera kaj nur al la du senpere interesitaj ŝtatoj rilata formo sekve okazus la ekzameno, kiun konfidi al la kvar ne senpere interesitaj ŝtatoj Sir Ed. Grey estis proponinta. Sir M. de Bunsen, kiu troviĝis ĉe mi, tuj deklaris al S-ro Ŝebeko, ke la oficejo por eksteraj aferoj nepre aprobus ĉi tiun novan agmanieron."

La sekvantan tagon la rusa ambasadoro en Berlin ricevis la informon, ke la aŭstri-hungara ambasadoro en Petrograd certigis la deklaron de grafo Berchtold al S-ro Schebeko, aldonante, ke Iia registaro estas preta, diskuti kun la rusa registaro pri la noto al Serbio, eĉ rilate ĝian materian enhavon („que son Gouvernement etait pret a discuter avec le Gouvernement russe la note a la Serbie, meme quant au fond", Flavlibro No. 121).

Titola teksto[redakti]

La aŭstri-hungara registaro do estis farinta la 30an de Julio decidigan paŝon sur la vojo de cedemo, ree komencante la senperajn intertraktojn kun Rusujo kaj samtempe konsentante, eniri en dis- kuton materian pri la al Serbujo direktita noto, — diskuto, kiun oni ĝis nun estis rifuzinta obstine. La kaŭzo por ĉi tiu decidiga cedemo de Aŭstrio-Hungarujo, kiu devis rabi por la momento la akutan karakteron de la krizo, estas facile konstatebla, se oni citas la germanan Blanklibron. La 28an de Julio la germana imperiestro estis telegrafinta al la caro: „Memorante la koran amikecon, kiu de longa tempo forte interligas nin ambaŭ, mi sekve intermetas mian tutan influon, por ke mi igu Aŭstri-Hunga- rujon celi sinceran kaj kontentigan interkonsenton kun Rusujo." Kaj en la telegramo de la 29a de Julio al la caro la germana im- periestro diris: „Mi opinias, ke senpera interkonsento inter via registaro kaj Wien estas ebla kaj dezirinda, interkonsento, kiun — kiel mi jam telegrafis al vi — mia registaro klopodas helpi per ĉiuj fortoj." Ni jam ĉi tie akcentu, ke la imperiestro aldonis: „Kompreneble militistaj aranĝoj de Rusujo, kiujn Aŭstri-Hungarujo povus konsideri kiel minacon, akcelus malfeliĉon, kiun ni ambaŭ deziras eviti; ili ankaŭ subfosus mian pozicion de peranto, kiun mi volonte akceptis pro via alvoko al mia amikeco kaj helpo." Ci tiu interrilato estas certigata per telegramo de Sir Edward Grey al la angla ambasadoro en Petrograd, datita la 31 an de Julio (Blulibro No. 110), laŭ kiu la germana ambasadoro en London komunikis al Grey, ke kiel rezulto de instigo de la germana registaro („as a result of suggestions by the German Governement") interparolo okazis en Wien inter grafo Berchtold kaj S-ro Schebeko, kaj ke la aŭstri-hungara ambasadoro en Petrograd ricevis la instruon, interrilatigi sin kun la rusa ministro por eksteraj aferoj, doni al ĉi tiu klarigojn pri la aŭstri-hungara ultimato al Serbujo kaj diskuti ĉiujn instigojn kaj demandojn, kiuj koncernas la aŭstri-hungar-rusajn interrilatojn. Sir Edward Grey aldonis, ke li ekkonatiĝis je granda kontentiĝo kun ĉi tiu rekomenco de la senpera interparolo inter Aŭstri-Hungarujo kaj Rusujo. Sekve, kontraŭe al la asertoj de la franca Flavlibro, ke Germanujo en neniu momento serioze konsilis al Wien repacigan akordemon, estas nepre konstatite, ke pro la interveno de la germana imperiestro Ia aŭstri-hungara registaro cedis la 30 an de Julio al la ĝis tiam konstante rifuzita rusa deziro je diskuto pri la noto al Serbujo. Piue — per la franca Flavlibro estas atestate, ke la rusa ambasadoro en Wien konsideris la cedeman deklaron de grafo Berchtold tre valora kaj tuj komunikis ĉi tiun deklaron al siaj angla kaj franca kolegoj. Plue — per la franca Flavlibro estas konstatite, ke la franca ambasadoro en Wien havis pro la cedemo de grafo Berchtold la esperon pri lokalizo de la konflikto kaj ke la angla ambasadoro, sen antaŭa demando al London, eldiris la plenan konsenton de Foreign Office rilate Ia agmanieron interkonsentitan inter grafo Berchtold kaj la rusa ambasadoro. Sed estas ankaŭ fakto, ke la rusa Oranĝlibro ne montras iun informeton pri ĉi tiu decidiga cedemo de Aŭstrio-Hungarujo, kaj fine estas fakto, ke ĉi tiu decidiga cedemo de Aŭstrio-Hungarujo estas respondita de la rusa registaro per la ĝenerala mobilizo, kiu faris la militon neevitebla.

Titola teksto[redakti]

Krom tio — la ĝenerala mobilizo tute surprizis la du Entente-kunulojn de Rusujo, kiuj salutis kun granda kontentiĝo !a cedemon de Aŭstrio laŭ siaj propraj dokumentoj kiel esperon pri paco. Pruvo por ĉi tio: La 31 an de Julio, je la 7a vespere, la germana ambasadoro en Paris vizitis la francan ministerian prezidanton kaj ministron por eksteraj aferoj, S-ron Viviani, por komuniki al li, ke Germanujo estis devigata per la ĝenerala rusa mobilizo, proklami la staton de minacanta militodanĝero kaj postuli de Rusujo la neniigon de la mobilizo. A1 tio ĉi S-ro Viviani respondis, ke „li neniel estas informita pri laŭdira mobilizo de la rusaj armeo kaj militŝiparo" (nullement renseigne sur une pretendue mobilisation totale de l'armee et de Ia flotte russes) (Flav- libro No. 117). Ankaŭ la angla ambasadoro en Paris raportis ankoraŭ en la malfrua vespero de la 31a de Julio al la Foreign Office, ke lia kolego Iswolsky scias eĉ ne iometon pri ĝenerala rusa mobilizo (Blulibro No. 117). Sekve — ĉar la de Rusujo prezentitaj kaŭzoj por la subita ĝenerala mobilizo estis nur facile travideblaj pretekstoj, kaj ĉar Rusujo, — eĉ sen ia informo al Anglujo kaj Francujo — ekfaris la pro ĝiaj konsekvencoj gravan aranĝon en tiu momento, en kiu esperplena angla propono pri perado estis prezentita kaj en kiu la de Germanujo atingita cedemo de Aŭstrio-Hungarujo devis forigi la akutan militodanĝeron, por tia agado restas nur unu klarigo: La personoj, kiuj en tiu momento havis en Rusujo la decido- povon, volis — vidante la pro germana klopodado sin montrantan cedemon de la aŭstri-hungara registaro — rompi ĉiujn pontojn al paco kaj fari la militon neevitebla. Se ĉi tiu nepre klara konkludo ankoraŭ bezonas verigon, ĝi ricevas ĝin per la sintenado de Rusujo post la transdono de la germana ultimato. Dum Germanujo, kiu ĝis tiam estis deklarinta la rusan mobilizon militkazo, unue kontentiĝis proklami la staton de minacanta militodanĝero, kiu ankoraŭ ne estas egala al mobilizo, kaj lasis al la rusa registaro tempon de 12 horoj (finiĝantan la 1 an de Aŭgusto tagmeze), por neniigi ĝian mobilizon, Rusujo lasis la germanan ambasadoron sen iu respondo, ankaŭ ne faris iun provon, deturni pcr perado de tria instanco la ekstremon, sed komencis la malamikaĵojn en la nokto de la la ĝis la 2a de Aŭgusto sur tri lokoj de la prusa landlimo. Kontraŭ tiu ĉi ne fordiskutebla aferstato la franca registaro kuraĝas publikigi jenan priskribon (Cirkulera noto de la franca registaro de la 1 a de Aŭgusto, Flavlibro No. 120): „Fine Aŭstrio-Hungarujo sin montris preta, materie diskuti kun Rusujo la enhavon de sia ultimato al Serbujo. Rusujo estas preta, komenci intertrakton sur la bazo de la angla propono (le Gouvernement russe est pret a entrer en negociation sur la base de la proposition anglaise). Malfeliĉe ĉi tiuj esperoj pri paca solvo estas detruataj per la ultimato de Germanujo, kiu postulas de Rusujo la neniigon de la mobilizo. La ultimato estas senrajta, ĉar Rusujo estas akceptinta la anglan proponon, kiu enhavas ankaŭ la ĉesigon de militistaj preparoj de ĉiuj ŝtatpotencoj (puisque la Russie a accepte la proposition anglaise qui implique un arret des preparatifs militaires de toutes les Puissances). La sintenado de Germanujo pruvas, ke ĝi volas la militon." Pli facilanime oni vere ne povas falsi fariĝantan historion. Guste ja estas, ke Aŭstrio-Hungarujo sin montris cedema kaj per tio vere rajtigis esperi la konservon de la paco. Sed la franca cirkulera noto prisilentas, ke ĉi tiu cedemo naskiĝis el germana klopodo; la franca ministro por eksteraj aferoj eĉ aroge deklaris la 4an de Aŭgusto al la Cambro de Deputitoj, ke Aŭstrio konsentas haltigi la antaŭenmarŝon de siaj armeoj sur la serba teritorio) et si, reconnaissant que le conflit austro- serbe a assume le caractere d une question europeenne, (kaj se, rekonante ke la aŭstria- serba konflikto akceptis Ia karakteron de eŭropa demando) elie admet que les Grandes Puissances examinent la satisfaction que la Serbie pourrait accorder au Gouvernement d'Au- triche-Hong-rie (Aŭstrio permesas, ke la grandaj ŝtatpotencoj ekzamenu la satis- fakcion, kiun Serbujo povus akordi al la aŭstri-hungara registaro) sans laisser porter atteinte a ses droits d'Etat souverain et a son mdependance, (ne tuŝante siajn rajtojn kiel suverena ŝtato kaj sian sendependecon)

Titola teksto[redakti]

la Russie s'engage a conserver son attitude expectante (Rusujo devige promesas kon- servi sian atendan sintenadon) promise not to advance further (Aŭstrio promesu, post konkero de Belgrad kaj de la serba teritorio apudlima, ne marŝi pli antaŭen) ĉi tiun rekonon Sir Edvvard Grey ne estis postulinta, kaj la aŭstri-hungara regis- taro ĉiam estis rifuzinta, Iasi trakti sian konflikton kun Serbujo kiel eŭropan de- mandon = while Powers endeavoured to arrange that Servia should give satisfaction sufficient to pacify Austria (dum la ŝtatpotencoj provu atingi, ke Serbujo donas satisfakcion kontentigan al Aŭstrio) ĉi tiu rezervigo, kiu cetere jam estis plenumita per deklaroj de la aŭstri-hungara registaro, ne aperis en la angla propono; tie nur estis postulite, ke Aŭstrio-Hungarujo ree forlasu la okupitan serban teritorion post ricevo de satisfakcio (Territory occupied would, of course, be evacuated when Austria was satisfied) (la okupita teritorio estu forlasata, kiam Aŭstrio estos ricevinta satisfakcion) — ĉi tiu atenda sintenado konsistis ĝis tiam el la daŭro de la militaj preparoj ĝis Ia ĝenerala mobilizo —. Tian kontraŭproponon sin distingantan per vere klasika naiveco nomas la franca registaro antaŭ siaj diplomataj reprezentantoj, antaŭ sia parlamento kaj antaŭ la kulturmondo: la akcepto de la angla propono, kiu ankaŭ enhavis la ĉesigon al la militistaj preparoj. Ke Rusujo lute ne intencis ĉesigi siajn militistajn preparojn, cetere S-ro Sasonow konfirmis ankoraŭ tute speciale la 31 an de julio, okaze de la pre- zento de sia kontraŭpropono, al la angla ambasadoro, deklarante, „it was, of course, impossible to stop a ir.obilisation which was already in progress" (ke nature estas neeble, haltigi mobilizon, kiu jam estas progresanta). Eĉ ne plej senĝena renverso sekve povas malaperigi la fakton, ke Rusujo trorapidigis la ĝeneralan mobilizon, kiu certigis la militon, tuj post kiam la aŭstri-hungara, de Germanujo kaŭzita cedemo denove starigis la esperon pri konservo de la paco; kaj Rusujo faris ĉi tion, informante nek siajn kontraŭ- ulojn nek siajn konfederitojn; sed Germanujo sin retenis en siaj kontraŭaranĝoj ĝis la limo de memkonservo. La kompetentaj rondoj de Rusujo volis la militon kaj ili volis ĝin kun duobla bruteco, kiam ekstaris la espero pri paca kompromiso. La kunkulpuloj Car el la ĉi-supraj klarigoj, kiuj ĉiuj senescepte estas bazitaj nur sur dokumentoj de la TripIe-Entente-registaroj, evidentiĝas kun ne renversebla certeco, ke la kompetentaj personoj de Rusujo volis la militon kaj ĝin elde- vigis, ekstaras la demando, kiel ĉi tiu decido portanta mondgravan respon- decon povis ekesti. La deviga kaŭzo de memkonservo ne bezonas esti konsiderata, ĉar Rusujo ne estis minacata de iu. Same la ŝirmo al Serbujo ne estas konsiderinda; ĉar unue Serbujo ne estis protektata de Rusujo tiel, ke Rusujo politike kaj morale havis la devon, ŝirmi Serbujon, kaj due Aŭstrio estis sindevige promesinta al kelkaj grandaj ŝtatpotencoj, ke ĝi respektos la teritorian kompletecon kaj la suverenecon de Serbujo. Eĉ la konservo de la rusa prestiĝo sur la Balkano ne plu estis — post la de Aŭstrio-Hungarujo montrita cedemo — afero, kiu povis motivigi la ekprenon de la militiloj. La nasko de la milito sekve estis por Rusujo nura afero de oportuneco. Pro manko de devigaj motivoj la decido por la milito povis esti akceptigata per la konvinkeco: Ia okazo estas oportuna, venki tiujn grandajn ŝtatpotencojn, kiuj al la rusaj kompetentaj personoj ŝajnis esti Ia malhelpo sur la vojo de ilia politiko. Havante nur sian propran forton, Rusujo estus riskinta ekmiliti kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo kaj Germanujo ekstremkaze nur pro defendo de naciaj viv- interesoj, sed neniam el la konsidero pri verŝajneco de la sukceso. Sekve nur la certeco pri la aktiva kunago de aliaj grandaj ŝtatpotencoj povis ebligi al la regantaj rondoj de Rusujo la decidon por la milito. La sintenado de la du aliaj ŝtatpotencoj de la triobla interkonsento sekve devis enhavi decidigan influon al la rusaj decidoj. Por tio ĉi la dokumentoj de la Triple-Entente-registaroj enhavas Ia pruvon.

Titola teksto[redakti]

La kunago de Francujo tute ne estis certa a priori, ankoraŭ malpli multe certa estis la kunago de Anglujo. La franca-rusa konvencio ne donis al Francujo la devon pri senkondiĉa milithelpo al Rusujo, kaj inter Rusujo kaj Anglujo ne ekzistis precizaj interpromasoj. Ce la aŭstri-hungara-serba kon- flikto, kiu estis naskiĝinta el la embuska mortigo de la aŭstri-hungara tron- heredanto kaj ties edzino, la simpatioj de la ne senpere interesitoj povis aparteni nur al Aŭstrio-Hungarujo. Ci tion oni bone sciis ankaŭ en Rusujo, kaj ĉi tiu scio esprimiĝis en tio, ke la rusa registaro post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo montris unuatempe ioman singardon. Ekzemple la franca ambasadoro en Petrograd telegrafis al sia registaro la 24an de Julio (Flavlibro No. 31), post kiam Sasonow estis eksciinta la aŭstri- hungaran noton al Serbujo, ke Ia disponado de 1' caro kaj de ties ministroj estas la plej pacama; kaj la 25an de Julio (Flavlibro No. 38) li telegrafis: „M. Sasonoff garde toute sa raodera- „S-ro Sasonow konservas sian plenan tion: II faut eviter, m'a-t-il dit, tout ce qui singardon: necesas, li diris al mi, ĉion eviti, pourrait precipiter la crise. J'estime que, kio povus trorapidigi Ia krizon. Mia opinio meme si le"Gouvernement austro-hung-rois estas, ke ni ne ĉesu intertrakti, eĉ se la passait a 1'action contre la Serbie, nous ne aŭstri-hungara registaro transirus al per- devrions pas rompre Ies ne^ociations." forta ag-o kontraŭ Serbujo." La 26an de Julio la franca ministerio por eksteraj aferoj skribis en cirkulera noto (Flavlibro Nr. 50): „De Petersbourg, nous apprenons que „E! Petrograd ni estas informitaj, ke M. Sasonoff a conseille a la Serbie de S-ro Sasonow konsilis al Serbujo, peti la demander Ia mediation anglaise. Dans Ie anglan peradon. En la ministeria kunsido Conseil des ministres du 25, tenu en pre- de la 25a, kiu okazis kun ĉeesto de la sence de 1'Empereur, la mobilisation de caro, oni starig-is la intencon, mobilizi 13 treize corps d armee eventuellement desti- armekorpusojn, kiuj eventuale devos militiri nes a operer contre 1'Autriche a ete envi- kontraŭ Aŭstrio; sed ĉi tiu mobilizo efek- sag-ee; cette mobilisation ne serait toute- tiviĝu nur tiam, kiam Aŭstrio perforte ag-os fois rendue effective que si 1'Autriche kontraŭ Serbujo per la forto de bataliloj contraig-nait la Serbie par la force des kaj nur laŭ la bontrovo de la ministro por armes, et seulement apres avis du Ministre eksteraj aferoj, kiu havu la zorgon, fiksi des Affaires Etrangferes, a qui le soin in- la daton; en tio ĉi li havu la liberecon, combe de fixer la date, liberte lui etant daŭrigi la intertraktojn eĉ en la kazo, ke laissee de continuer les negociations, meme Belg-rad estos okupita." dans le cas oŭ Belgrade serait oceupee." Ke ĉi tiu singardo ne estis tute sincera, jam evidentiĝas el tio, ke S-ro Sasonow deklaris jam la 24 an de Julio al la angla ambasadoro (Blulibro Nr. 6): „that Russian mobilisation would at any rate have to be carried out" (ke oni finos la rusan mobilizon ĉiukaze), el kio evidentiĝas, ke la rusa mobilizo jam funkciis la 24 an de Julio, t. e. je la tago de la konatigo de la aŭstri-hungara noto al Serbujo; sed la franca cirkulera noto de la 26a dejulio (Flavlibro No. 50) diras, ke la rusa ministeria kunsido nur la 25 an „starigas la intencon", parte mobilizi kontraŭ Aŭstrio: la efektivigon de la mobilizo la franca cirkulera noto ankoraŭ dependigas de aŭstria ago per la forto de bataliloj kontraŭ Serbujo kaj de la bontrovo de la ministro por eksteraj aferoj. Ciukaze estas grave, ke la rusa kaj la franca registaroj tiam volis almenaŭ ŝajnigi la kiel eble plej grandan singardon. La kaŭzo sendube estas, ke la rusa registaro tiam ankoraŭ ne estis certa pri la angla kaj eĉ pri Ia franca kunagoj. En la interparolo, kiun Sasonow havis laŭ sia deziro la 24an de Julio en la domo de la franca ambasadoro kun ĉi tiu kaj Sir G. Buchanan (Blulibro No. 6), Sasonow postulis, ke Anglujo deklaru sin solidara kun Rusujo kaj Francujo; al tio Buchanan tre prudente respondis: „Kompreneble mi ne povus paroli nome de la registaro de Lia Majesto; sed mi mem ne vidas kaŭzon, esperi de mia re- gistaro ian deklaron pri solidareco, kiu enhavas senkondiĉan devigan promeson pri milithelpo al Rusujo kaj Francujo. La sen- peraj britaj interesoj en Serbujo estas nulaj, kaj milito pro ĉi tiu lando neniam estos sankciata de la brita publika opinio." tioned by British public opinion." Kiel la franca ambasadoro kondutis kontraŭ S-ro Sasonow, ne estas tut- certe konstateble, ĉar la franca Flavlibro enhavas — tio estas karakteriza — neniun raporton pri ĉi tiu grava interparolo, kaj Sir G. Buchanan nur diras en sia raporto, ke lia franca kolego „donis al li la komprenon" (gave me to understand), ke Francujo plenumos ĉiujn devojn, kiuj estas starigitaj en ĝia alianco kun Rusujo. Tia sintenado lasis duba la neŭtralecon de Francujo en rusa atakmilito. Fakte Francujo donis, kiel ni konstatos, nur en pli posta momento al la rusa registaro la promeson pri senkondiĉa milithelpo.

Titola teksto[redakti]

Ni nun konsideru, kiel la sintenado de Francujo kaj Anglujo evoluis. Francujo La franca registaro sendube sin trovis en grava embaraso. Unuflanke ĝia tuta politiko de jardekoj estis adaptita al la plej intima kunago kun Rusujo, aliflanke tro premante pezis la respondeco, senkondiĉe elekti en la malbona serba afero la partion de Rusujo kaj riski militon kontraŭ Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo sola kune kun Rusujo. La francaj ŝtatregantoj pro tio estis emociitaj per duobla timo: unue — per la timo, naski malkonfidon en la rusa registaro kaj izoli Francujon per malfirmigo de la francaj-rusaj interrilatoj; due — per la timo, resti sola kun Rusujo en milito kontraŭ Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo. La rezulto el la unue citita timo estis, ke la franca registaro rifuzis provi kiel ajn efiki je Petrograd en paca senco, kion en Petrograd oni estus povinta konsideri kiel ioman malproksimiĝon de Francujo for de Rusujo. La diversaj urĝaj paŝoj, kiujn la germana ambasadoro entreprenis en Paris post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo, por klare montri al la franca kabineto la seriozan gravecon de la situacio kaj por atentigi, kiel necesa estas moderiga influo de Francujo en Petrograd, ĉi tiuj paŝoj estis akceptataj ĉiam kun la plej granda malkonfido kaj suspektataj kiel provo, per kojno disigi Francujon kaj Rusujon. Kiam post la transdono de la aŭstri-hungara noto la germana ambasadoro en Paris eldiris al la franca registaro la korektan kaj lojalan klarigon, ke la germana registaro konsideras la aferon ordigota nur inter Aŭstrio-Hungarujo kaj Serbujo kaj urĝe deziras la lokalizon de la konflikto pro tio, ke ĉiu inter- veno de alia ŝtato povus estigi nekalkuleblajn sekvojn per la natura interefiko de la ekzistantaj aliancoj, la eho de ĉi tiu komuniko estis artikolo en „Echo de Paris", kies intimaj rilatoj al la Quai d'Orsay estas konataj. En ĉi tiu artikolo la paŝo de la germana ambasadoro estis signata kiel „menace alle- mande" (germana minaco). (Flavlibro No. 36) Kiam post du tagoj, la 26 an de Julio, la germana ambasadoro proponis al la franca registaro, peri ĉe la rusa registaro en la senco de paco, kaj aldonis, ke Aŭstrio-Hungarujo laŭ la al Rusujo eldiritaj klarigoj aspiras nek teritorian pligrandiĝon nek malutilon al la sendifekteco de Serbujo, sed nur sian propran sekurecon, oni respondis, ke Rusujo estas farinta nenion, kio dubigas pri ĝia moderiĝo; sed Germanujo peru enWien, por malhelpi militistajn agojn kontraŭ Serbujo (Flaviibro No. 56). Kaj kiam !a germana ambasadoro, avertita per la sintenado de „Echo de Paris", proponis transdoni al la gazetaro pri la interparolo noton, per kiu estu publikigate, ke li estas ekzameninta en nova interparolo kun la ministro por eksteraj aferoj la rimedojn por konservo de la paco en plej amika maniero kaj en sento pri paca solidareco, tiam la ideo pri publika elmontro de „solidarite pacifique" kun Germanujo ekscitis veran teruron (Flavlibro No. 57), kaj la proponita de la germana ambasadoro noto fine estis komunikata al la gazetaro sen la suspekta esprimo pri solidareco kaj amika maniero. — „Cette redaction, volontairement terne, evitait une solidarite avec 1'Allemagne qui pourrait etre mal interpretee" (ĉi tiu intence senkolora redakto evitis solidarecon kun Germanujo, kiu povus esti malĝuste interpretata). Tiel oni povas legi en cirkulera noto, kiun la franca ministerio por eksteraj aferoj sendis al siaj eksterlandaj misioj pri ĉi tiu grava kazo (Flavlibro No. 62). La sama cirkulera noto aldonis, ke la plej verŝajna klarigo pri la paŝo de S-ro von Schoen estas, ke li provis kompromiti Francujon rilate Rusujon (a compromettre la France au regard de la Russie). La franca ministro por eksteraj aferoj p. i. esprimis per p!ua cirkulera noto sian fieron, ke la germana ambasadoro estas vane provinta enigi Francujon en solidaran german-francan agon en Petrograd (a vainement tente de nous entrainer dans une action solidaire franco-allemande a Petersbourg). Li ripetas la aserton, ke Rusujo estas doninta la plej grandajn pruvojn pri sia moderiĝo kaj ke Rusujo neniel minacas la pacon, sed ke oni devas agi en Wien kaj ke ĉiu danĝero venas el Wien (Fiavlibro No. 85). E1 neniu dokumento de la franca Flavlibro kaj same ne el la rusa Oranĝlibro kaj !a angla Blulibro montriĝas, ke Francuio kuraĝis en kiu ajn momento, doni al la rusa registaro seriozan konsilon en pacema senco; aŭ oni devas konsideri la esprimon de la deziro, ke Rusujo evitu ĉiujn aranĝojn, kiuj povus prezenti al Germanujo pretekston por mobilizo (Flavlibro No. 102), kiel sinceran peradon en pacema senco; sed tiaj deziroj en vereco estas kon- siderindaj pli ĝuste kiel taktikaj montroj, por reteni Germanujon tiel longe, ĝis kiam estis atingita la certeco pri milithelpo de Anglujo, tiutempe de Francujo ĉiurimede aspirata. La senkondiĉan certigon de la angla alianceco, ne de iu perado, celis en tiuj krizemaj tagoj la klopodoj de la franca diplomatio, kaj tiom longe, kiom ĉi tiu celo ne estis atingita, ankaŭ la decidiga vorto ne estas eldirita al Rusujo. Negrave estas, ĉu el la franca Flavlibro oni ricevas la certan im- preson, kvazaŭ la franca helpo al Rusujo estis tute certega eĉ tiel, ke aparta klarigo pri ĝi al Rusujo — cetere tian klarigon oni vane serĉus en la Flav- libro — tute ne estis necesa, — la Oranĝlibro de la rusa konfederito pli bone scias! En ĉi tiu estas presita telegrafa dekreto de Sasonow al Iswolsky de la 29a de julio (Oranĝlibro No. 58), nome kiel la lasta el dek doku- mentoj, datitaj je la 29a de Julio, tiel ke oni rajtas supozi, ke ĉi tiu tele- gramo estas sendita nur je malfrua vespero de la 29a de Julio. Per la de- kreto Iswolsky ricevas la ordonon „d'exprimer au Gouvernement frangais notre sincere reconnaissance pour la declaration que i'Ambassadeur de France m'a faite en son nom en disant que nous pouvons compter entierement sur 1'appui de notre alliee, Ia France" (esprimi al la franca registaro nian sinceran dankon pro la deklaro, kiun Ia franca ambasadoro eldiris al mi en la nomo de la franca registaro, nome ke ni povas nepre kalkuli je la helpo de nia aliancano, Francujo). Sasonow aldonis: „Dans les cirkonstances actuelles cette declaration nous est particulierement precieuse" (en la nunaj cirkonstancoj ĉi tiu deklaro estas tute speciale valora al ni). EI ĉi tio do rezultas, ke Francujo en la vespero de la 29a de Julio, ne pli frue kaj ne pli malfrue, estas eldirinta al Rusujo la specialan kaj senrezervan deklaron pri milithelpo. Kial ne pli frue? Kaj kial Francujo trovis je Ia 29 a de Julio la decid- kapablon por ĉi tiu decidiga paŝo? Oni serĉu la respondon en Anglujo. La rilatoj de Francujo al Anglujo havas de post 1905 la oficialan nomon „Entente cordiale". Interkonsento, ne alianco. En la angla parlamento la pri la ekstera politiko respondecaj ministroj ĉiam deklaris, ke iu laŭalianca devigateco el la kora interkonsento inter Ia du nacioj ne ekzistas; por Anglujo ne ekzistas iu deviga promeso; neniel oni antaŭfiksis la decidon de la parlamento. Hodiaŭ ni scias pli multe. Inter Sir Edward Grey kiel ŝtatsekretario de ia brita Foreign Office kaj S-ro Paul Cambon kiel ambasadoro de la franca respubliko estis interŝanĝitaj je la 22 a kaj 23 a de Novembro 1912 leteroj, el kiuj la letero de Grey — kiun Paul Cambon konfirmis nur laŭ ĝia preskaŭa teksto — trovu ĉi tie lokon (Blulibro No. 105, aldono l): Foreign Office, November 22, 1912. My dear Ambassador, From time to time in recent years the Frencli and British naval and military ex- perts have consulted together. It has al- ways been understood that such consul- tation does not restrict the freedom of either Government to decide at any future time whether, or not, to assist the other by armed force. We have ag-reed that consultation between experts is not, and ought not, to be regarded as, en engage- menc that commits either Government to action in a contingency that has not arisen and may never arise. The disposition, for instance, of the French and British fleets, respectively at the present moment, is not based upon an engagement to cooperate in war. You have, however, pointed out that, if either Govemment had grave reason to expect an unprovoked attack by a third Power, it might become essential to know whether it could in that event depend upon the armed assistance of the other. I agree that, if either Government had grave reason to expect an unprovoked attack by a third Power, or something' that threatened the general peace, it should immediately discuss with the other whether both Governments should act together to prevent aggression ar.d to preserve peace, and, if so, what measures they would be prepared to take in common. If these mea- sures involved action, the plans of the General Staffs would at once be taken into consideration, and the Governments v/onld then decide what effect should be given to them. Yours, etc. E. Grey povus kalkuli je la armita helpo de la alia ŝtato. Mi konsentas, ke, se unu el la ambaŭ registaroj havus gravan kaŭzon, atendi ne ekscititan atakon flanke de tria ŝtato aŭ ion, kio povus endanĝerigi pacon, ĝi tuj komencu diskutojn kun la alia ŝtato pri tio, ĉu ambaŭ registaroj agu kune, por repuŝi atakon aŭ konservi la pacon, kaj — se jes — kiujn aranĝojn kune fari ili estus pretaj. Se ĉi tiuj aranĝoj enhavas agadon, !a planoj de la generalstaboj estus tuj kon- siderataj, kaj la registaroj devus decidi, kiamaniere oni agus laŭ ili. Via ktp. E. Grey

Ĉi tiu historia dokumento certigas, ke la britaj kaj la francaj general- kaj admiralstaboj de jaroj estis prilaborintaj kaj interkonsentintaj planojn por komuna agado sur maro kaj sur tero. Kontraŭ kiu ĉi tiuj komunaj planoj nur povis esti direktataj, ne estas dube. La komunaj planoj estis kompletigi- taj laŭ cirkonstancoj per regule ripetitaj interkonsiliĝoj de la anglaj kaj francaj militistaj kaj militliparaj instancoj. La kondiĉoj por la efektiviĝo de la komuna agado de ambaŭflankaj militfortoj sur maro kaj sur tero ne estis formulitaj; sed oni volis en speciala kazo decidi, ĉu okazu komuna agado. Sekve la angla registaro formale rajtis aserti, ke laŭaliancan devon rilate Francujon ĝi ne estas preninta sur sin. Sed materiale estas klare, ke la starigo de komunaj agadplanoj inter du grandaj ŝtatpotencoj kaj la daŭra interkonsiliĝo pri tiaj agadplanoj ne povas esti senutila distrado; ĝi estas ebla — eĉ nur pro la intima scio, kiu estas reciproke donata pri la militistaj aferoj —, se principe ekzistas la serioza intenco pri komuna agado. Por ĝuste klarigi ĉi tiun materialan enhavon de la formale ne deviga leterinter- ŝanĝo, ni atentigu pri la fakto, ke Francujo — apoganta sin sur la kun Anglujo interkonsentita agadplano — kunigis sian militŝiparon en la Mediteranea Maro kaj konfidis la ŝirmon de sia bordo apud la Kanalo kaj Atlantika Oceano al la angla militŝiparo. Cu el ĉi tiu tre materiala fakto vere ne rezultis por Anglujo minimume moralaj devoj? Kelkfoje sofistoj provas trompi ne nur aliajn, sed ankaŭ sin mem. Ankaŭ Sir Edward Grey ŝajne sin mem trompis en la komenco de la konflikto pri libereco, kiun li efektive ne plu posedis. Nur tiel oni povas klarigi la mirigan, tuj en la komenco al malsukceso kondamnitan rolon, kiun ekludis Sir Edward: li volis esti peranto en kazo, en kiu li mem reale estis partio. Cu li volis, ĉu li ne volis: ĉi tiu duobla pozicio devis konduki al ne- sincereco. Oni nur bezonas legi en la angla Blulibro (No. 17), kion Sir G. Buchanan respondis al S-ro Sasonow en la komenco de la krizo, la 25 an dejulio, kiam S-ro Sasonow urĝe demandis klarigon pri solidareco de Anglujo kun Francujo kaj Rusujo:

„1 said that Eng-land could play the role „Mi diris, ke Anglujo povas ludi la rolon of mediator at Berlin and Vienna to better de peranto en Berlin kaj Wien kun pli bonaj purpose as friend who, if her counsels of esperoj kiel amiko, kiu, se liaj konsiloj por moderation were disregarded, might one moderiĝo ne estus atentataj, povus fariĝi day be converted into an ally, than if she iun tagon aliancano (t. e. de Rusujo), ol se were to declare herself Russia's ally at Anglujo jam en Ia komenco sin deklarus once." aliancano de Rusujo." La vorto pri la „honesta maklero" certe ne povas esti uzata rilate al tia „mediator". Nekonsidere ke Sir Edward Grey pro la Entente-rilatoj ai Francujo kaj ankaŭ al Rusujo ne havis la senpartiecon kaj la internan liberecon, kiuj solaj estus igintaj Iin kapabla por la aspirata de li — kiel en aliaj kazoj tiel ankaŭ en la konflikto pro Serbujo — rolo de peranto kaj arbitracia juĝisto, — li estis — en supozo pri la sincereco de siaj propraj pacemaj intencoj — en malfacila situacio koncerne al siaj ministeriaj kolegoj, kies sintenado en la demando pri milito aŭ paco ne estis unuanima; ĉi tion faris evidenta antaŭ la tuta mondo la posta eksiĝo de la tri pacamikoj. Komence Sir Edward Grey iom kontraŭstaris al la urĝado de Rusujo kaj Francujo koncerne tujan klarigon pri solidareco. Li nepre aprobis la de Buchanan al Sasonow je la 24a de Julio diritajn klarigojn, el kiuj estis la plej grava, ke Anglujo verŝajne ne povas akcepti senkondiĉan devon por milithelpo al Francujo kaj Rusujo, ĉar la publika opinio en Anglujo ne sankcios militon pro Serbujo (Blulibro No. 6); li eĉ speciale konfirmas: „1 do not consider that public opinion „Mi ne kredas, ke la publika opinio ĉi here would, or ought to, sanction our going tie sankcius aŭ devus sankcii militiron pro to war over a Servian quarrel." serba konflikto." (Blulibro No. 24) La sintenado de Angiujo tre malagrable tuŝis en Petrograd kaj en Paris; ĉi tio ja ne estas konstatebla el la publikigitaj dokumentoj, sed el la gazetaro de tiuj tagoj. La rusa kaj franca diplomatioj provis influi Sir Edward Grey-on per la aserto, ke la danĝero sidas en tio, ke la germana registaro konsideras la neenmiksiĝon de Anglujo kie! certan; tuj kiam Anglujo neŝanceliĝe ekprenus la partion de Rusujo kaj Francujo, Germanujo premus Aŭstrio - Hungarujon kaj la militodanĝero estus forigita (Biulibro No. 17). Sir G. Buchanan nepre trafe respondis ankoraŭ la 27an de Julio al S-ro Sasonow post ĉi tiu ĉism ripetata argumentado, ke li eraras, kredante ke tia sintenado servus al ia paco; per tia minaco Germanujo estos nur persistigata („Their attitude would merely be stiffened by such a menace") (Blulibro No. 44). Dum la angla ambasadoro en Petrograd tiamaniere eldiris, kio ja estis komprenebla per si mem, nome ke minaco de Anglujo al Germanujo ne nur maltrafus sian celon, sed certe pliakrigus la krizan situacion, oni komencis en London cedi al la urĝado de Francujo kaj Rusujo. Sir Edward Grey unue lasis sin instigi de Paul Cambon al sia propono pri konferenco, nome en jena formo: la brita kabineto postulu de la germana registaro „de prendre 1'initiative d'une demarche a Vienne pour offrir une mediation, entre 1'Autriche et la Serbie, des quatre Puissances non directement interessees" (ekiniciati en Wien aranĝon, por proponi peradon, inter Aŭstrio kaj Serbujo, de la kvar ŝtatpotencoj ne senpere interesitaj) (Flavlibro No. 32). La propono estis neprosperiga a priori; ĉar nekonsidere ke ĝi volis igi Ger- manujon, ĉe sia ligano preni iniciaton, kiun Francujo time rifuzis ĉe Rusujo, — la aŭstri-hungara vidpunkto, ke enmiksiĝo aŭ perado de aliaj en la aŭstri- hungara-serba konflikto ne estas akceptebla, estis konata; kaj plue •—- per la akcepto de la Grey-Cambon-a propono Aŭstrio-Hungarujo eo ipso estus rekoninta Rusujon kiel „Puissance directement interessee", (ŝtatpotencon senpere interesitan), kio estis nepre kontraŭa al la opinioj kaj intencoj de Aŭstrio- Hungarujo. Sed — logante Sir Edward Grey-on sur ĉi tiun glaciejon — Paul Cambon atingis, per la certe eldirota rifuzo de Germanujo, plimalboniĝon de la humoro en la angla kabineto kontraŭ Germanujo. Krome el la rondo de la brita registaro montriĝis iuj kuraĝigoj por Francujo kaj Rusujo. Kiuj fortoj tiurilate efikis, rezultas el Ia kunmeto de du telegramoj (Flavlibro No. 63 kaj No. 66), kiujn la franca diplomata negocanto en London sendis al sia registaro la 27an de Julio. La du telegramoj trovu lokon ĉi tie laŭvorte:

„Londres, Ie 27 juillet 1914. L'Ambassadeur d'Allemag-ne et l'Am- bassadeur d'Autriche-Hongrie laissent en- tendre qu'ils sont sfirs que 1'AngIeterre garderait la neutralite si un conflit venait a eclater. Sir Arthur Nicolson m'a dit que, cependant, le prince Lichnowski ne pouvait, apres la conversation qu'il a eue avec lui aujourd'hui, conserver aucun doute sur la liberte qu'entendait garder le Gou- vernement britannique d'intervenir, au cas oŭ il le jugerait utile. L'Ambassadeur d'Allemagne n'aura pas manque d'etre frappe de cette declaration, mais pour peser sur l'Allemagne et pour eviter un conflit, il semble indispensable que celle-ci soit amenee a tenir pour cer- tain qu'el!e trouverait l'Ang!eterre et !a Russie aŭ cotes de la France." „Londres, le 27 juillet 1914. Sir Edw. Grey a dit ce matin a l'Am- bassadeur d'AlIemagne que si 1'Autriche envahissait la Serbie apres la reponse serbe, elle demontrerait qu'elle ne poursuivait pas seulement le reglement des questions men- tionnees dans sa note du 23 juillet, mais qu'elle voulait ecraser un petit Etat. „Alors, a-t-il ajoute, se poserait une question euro- peenne, et il s'ensuivrait une guerre a la- quelle d'autres Puissances seraient ame- nees a prendre part." L'attitude de Ia Grande - Bretagne saffirme par I'arret de la demobilisation de sa flotte. Le Premier Lord de l'Ami- raute avait pris discretement cette mesure des vendredi, de sa propre initiative; cette nuit, Sir Edward Grey et ses collegues ont decide de la publier. Ce resultat est du a 1'attitude conciliante de la Serbie et de la Russie." °' " „London, la 27an de Julio 1914. La g-ermana kaj la aŭstri-hungara am- basadoroj lasas rimarki, ke ili estas certaj, ke Anglujo konservus la neŭtralecon, se konflikto eknaskiĝus. Sed Sir Arthur Nicolson diris al mi, ke princo Lichnowski — post la interparolo, kiun li havis kun li hodiaŭ — ne povas havi plu iun dubon, ke la brita registaro intencas rezervi al si Ia liberecon interveni, se ĝi opinius ĉi tion utila. La germana ambasadoro certe estis konsternita per ĉi tiu deklaro; sed por premi sur Germanujon kaj por eviti kon- flikton ŝajnas necese, ke ĝi (Germanujo) estu instigata, opinii kiel certe, ke ĝi trovos Anglujon kaj Rusujon sur la flanko de Francujo." No. 66. „London, la 27an de Julio 1914. Sir Edward Grey diris hodiaŭ matene al la germana ambasadoro, ke Aŭstrio — se ĝi invadus en Serbujon post la serba respondo — montrus per tio, ke ĝi ne nur klopodas pri reguligo de la demandoj men- ciitaj en sia noto de !a 23 a de Julio, sed ke ĝi volas pereigi malgrandan ŝtaton. „Tiukaze", li aldonis, „ekstarus eŭropa demando kaj elkreskus milito, en kiu parto- preni aliaj ŝtatpotencoj sin vidus instigataj." La sintenado de Granda Britujo certiĝas per la prokrasto de la malmobilizo de sia militŝiparo. La Unua Lordo de la admi- ralitato sekrete aplikis ĉi tiun rimedon jam vendrede (24an de Julio), el sia propra iniciato; hodiaŭ nokte Sir Edward Grey kaj liaj kolegoj decidis ĝin publikigi. Ci tiun rezulton oni dankas al la akordema sintenado de Serbujo kaj Rusujo." Oni atentu ia nuancojn en ia kiarigoj de Grey kaj Nicoison ai la franca diplomata negocanto: Nicolson pretendas esti doninta al la germana ambasadoro klarigojn, kiuj devis rabi de ĉi tiu ĉiun dubon pri tio, ke Anglujo rezervas al si la Iiberecon interveni; Grey pretendas nur esti dirinta, ke en miiito eble partoprenos ankaŭ „aliaj ŝtatpotencoj".) Sed pli grava ol ĉi tiu diferenco inter la akra tono de Nicolson — konata kiel unu el la patroj de la rusa-angla interproksimiĝo — kaj la milda tono de Grey estas la fakto, ke la Unua Lordo de la admiralitato el sia propra iniciato jam la 24 an de Julio dekretis, ke la plenumota malmobilizo de la por ekzercado kunigita militŝiparo ne okazu; kaj ankoraŭ pli grave estas, ke Sir Edvvard Grey la 27an de Julio trovis kaŭzon, konatigi al la franca diplomata negocanto ĉi tiun ĝis tiam sekretigitan aranĝon kiel sekvon de la serba kaj rusa bonkondutoj. Ankaŭ al la rusa ambasadoro Grey faris la saman komunikon je la sama tago, pri kio li raportas al Buchanan jene:

„1 have been told by the Russian Am- „Mi estas sciig-ita de la rusa ambasa- bassador that in German and Austrian doro, ke en germanaj kaj aŭstriaj rondoj circles impression prevails that in any event regas la impreso, ke ni volas ĉiukaze stari we would stand aside. His Excellency de- flanke. Lia Ekscelenco priplendis Ia efikon, plored the effect that such an impression kiun devas naski tia impreso. Necesas must produce. This impression ought, as detrui ĉi tiun impreson, kiel mi jam diris, I have pointed out, to be dispelled by the per la ordonoj, kiun ni donis al nia nun- orders we have given to the First Fleet, tempe hazarde en Portland kunigita Unua which is concentrated, as it happens, at Ŝiparo, nome ke ĝi ne disiru kun manovra Portland, not to disperse for manoeuvre forpermeso. Sed mi klarigis al la rusa leave. But 1 explained to the Russian Am- ambasadoro, ke mia atentigo pri ĉi tio ne bassador that my reference to it must not estus konsiderata, kvazaŭ io plia ol diplo- be taken to mean that anything more than mata agado estus promesita." (Blulibro diplomatic action was promised." No. 47) Oni povas imagi, kiujn konkludojn faris la rusa kaj la franca registaroj — spite de la rezervigo konsiderita de Grey kiel necesa — el la konservo de la mobilizita stato en la angla nordmara ŝiparo kaj el la komuniko pri ĉi tiu aranĝo. La faro de la Unua Lordo de la admiralitato kaj ĝia sankciigo kaj konatigo per la brita kabineto estis pli gravaj ol ĉiuj singardaj vortoj. Dum la sekvantaj du tagoj, la pormilita partio en la angla kabineto ŝajne gajnis ankoraŭ pli da supereco; ĉar la 29an de Julio Sir Edward Grey faris paŝon, kiu ne plu povis lasi iun dubon pri la partiemo de Anglujo por la profito de ĝiaj Entente-amikoj. Ci tiun tagon Grey havis kun princo Lichnowski interparolon, pri kiu li mem raportas al la angla ambasadoro en Berlin (Blulibro No. 89): „After speaking to the German Am- bassador this afternoon about the European situation, I said that I wished to say him, in a quite private and friendly way, some- thing that was on my mind. The situation was very g-rave. While it was restricted to the issues at present actually involved we had no thought of interfering in it. But if Germanv became involved in it, and then France, the issue might be so great that it would involve European interests; and I did notwish him to be misled by the friendly tone of our conver- sation — which I hoped would continue — in thinking- that we should stand aside."

„Post kiam mi estis interparolinta hodiaŭ posttagmeze kun la germana ambasadoro pri la eŭropa situacio, mi diris, ke mi de- ziras diri al Ii, nepre private kaj amike, ion kio estas en miaj pensoj. La situacio estas tre krizema. Tiom longe kiom temas nur pri demandoj, kiuj nuntempe estas vere aktualaj, ni ne pensas pri enmiksiĝo. Sed — se Germanujo estus partoprenigata, kaj poste Francujo, tiam la afero estus tiel grava, ke ĉiuj eŭropaj interesoj estus en- tirataj; kaj mi ne deziras, ke li estus trompata per la amika tono de nia interparolado — kies daŭrigon mi es- peras — kaj opinius, ke ni restus flanke."

Ci tiu sciigo posedis ĉiun dezirindan klarecon. Estas ja vere, ke klareco en malfacilaj situacioj povas enhavi profiton kaj helpi en la plia klarigo. Sed se tia eble estis la intenco de Sir Edward Grey, kia diablo lin pelis, ke li diris al la franca ambasadoro en la antaŭtagmezo de la 29 a de julio, ke li venigos la germanan ambasadoron al si kaj eldiros al li ĉi tiun „nepre privatan kaj amikan" sciigon! Sir Edward Grey mem raportas al la angla ambasadoro en Paris, ke li tiamaniere agis (Blulibro No. 87):

„After telling- M. Cambon to-day how grave the situation seemed to be, I told him that I meant to tell the German Ambassador to-day that he must not be misled by the friendly tone of our conversations into any sence of false security that we should stand aside if all the efforts to preserve the peace, which we were now ma- king in common with Germany, f ailed." „Post kiam mi hodiaŭ estis dirinta al S-ro Cambon, kiel krizema ŝajnas esti la situacio, mi diris al li, ke miintencas diri al la germana ambasadoro, ke li ne trompiĝu per la amika tonode nia interparolo ĝis iu sento pri mal- vera sekureco, ke ni restus flanke, se ĉiuj penadoj, konservi la pacon, kiujn ni nuntempe faras kune kun Germanujo, malsukcesus."

Nun Francujo devis esti certa, ke ĝi povus kalkuli je la aktiva milithelpo de Anglujo kaze ke ĝi mem estus tirata en la konflikton per iuj cirkonstancoj. En la franca Flavlibro oni vane serĉas — tio estas karakteriza — raporton de Paul Cambon pri ĉi tiu plej grava interparolado dum la tuta krizema semajno; oni ja ankaŭ vane serĉas tie la informojn donitajn sekve de ĝi el Paris al Petrograd. Sed la kuglo, kiu forlasis la tubon en la antaŭtagmezo de la 29 a de Julio en London, aperas en la vespero de la sama tago en Petrograd: nome en la telegramo, per kiu Sasonow ordonas al Iswolsky, eldiri al la franca registaro la sinceran dankon de la rusa registaro pro la deklaro de la senkondiĉa milithelpo (Oranĝlibro No. 58). Nun la ĵetkuboj estis decidintaj por la milito. Sasonow estis dirinta al la angla ambasadoro jam la 25 an de Julio: „lf Russia feels secure of the support „Se Rusujo estas certa pri la of France, she will face all the risks of helpo deFrancujo, ĝi prenos sur sin war." ĉiun riskon de milito (Blulibro No. 17)." Nun la afero maturiĝis: Dank' al la fine atingita certeco, ke la ekpartopreno de Francujo en la milito sekvigus la ekpartoprenon de Anglujo, Francujo estis promesinta al Rusujo la milithelpon kaj verŝajne ĉi-tiuokaze ankaŭ menciinta, ke oni povas esperi same pri la angla kunagado.

Sir Edvvard Grey aldonis al sia informo al Paul Cambon pri sia inten- cata sciigo al princo Lichnowsky kelkajn klarigojn, kiuj je la unua ekvido ŝajnas esti analogio al la rezervigo, kiun li faris, komunikante al la rusa amba- sadoro la konservon de la mobilizita stato de la militŝiparo. Nome li aten- tigis pri tio, ke la publika opinio en Anglujo traktas la nunajn malfacilaĵojn vere alimaniere kompare al la Marokko-krizo antaŭ kelkaj jaroj. Tiam ŝajnis, kvazaŭ Germanujo volis frakasi Francujon pro demando, kiu estis la temo de speciala interkonsento inter Anglujo kaj Francujo. En ĉi tiu kazo Ia afero estas unuavice pri serba:aŭstri-hungara, eble ankaŭ pri rusa-germana demando, kaj Anglujo ne sentas emon enmiksiĝi. Se ankaŭ Francujo kaŭze de siaj laŭaliancaj devoj estas partoprenigata, Anglujo ankoraŭ ne decidiĝis, kio estas farota; ĉi tio estas kazo primeditinda. Anglujo estas libera de devoj kaj devos decidi pri tio, kion postulas la britaj interesoj. Li opiniis necese diri ĉi tion, por ke li ne kaŭzu la eraron ĉe Cambon, kvazaŭ pri tio jam ekzistas decidoj. Kiel Cambon perceptas ĉi tiujn klarigojn, rezultas el lia respondo. Sir Edward Grey mem telegrafas pri ĉi tio al la brita ambasadoro en Paris (Blulibro No. 87):

„M. Cambon said that I had explained the situation very clearly. He understood it to be that in a Balkan quarrel, and in a struggle for supremacy between Teuton and Slav we should not feel called to inter- vene; shouldother issues be raised, and Germany and France become involved, so that the question be- came one of the hegemony of Eu- rope, we should then decide what it was necessary for us to do." „S-ro Cambon diris, ke mi estas klari- ginta la situacion tre precize. Li kompre- nas, ke ni ne sentas emon, interveni en Balkan-konflikto aŭ en batalo pri la hege- monio de Teŭtonoj aŭ Slavoj; sed se naskiĝus aliaj elirpunktoj, kaj se GermanujokajFrancujoestusparto- prenigataj tiel, ke el Ia afero kres- kus la demando pri la hegemonio en Eŭropo, ni devas decidi, kion fari estus necese."

S-ro Cambon efektive tre bone komprenis Sir Edward Grey-on, ankaŭ rilate al tio, kion li ne eldiris: la angla kabineto, konsiderante la publikan opinion, bezonas por sia ekpartopreno alian elirpunkton kaj ne serba-aŭstri- hungaran aŭ rusa-germanan konflikton; tian alian elirpunkton oni povas kaj devas prizorgi. Ciukaze Anglujo konsideras konflikton, en kiu ankaŭ Germa- nujo kaj Francujo staras unu kontraŭ la alia, kiel demandon pri la hegemonio en Eŭropo; el ĉi tio aŭtomate rezultas la de la angla registaro formale ankoraŭ starigotaj decidoj. La komprenplena S-ro Cambon sekve ankaŭ ne hezitis, post kiam kaŭze de ĉi tiu interparolado kun Sir Edward Grey la promeso pri la angla milit- helpo estis donita al Francujo, prizorgi aliajn elirpunktojn (issues) de la pli ampleksiĝanta brulado. Li prezentis je la sekvanta tago, la 30 a de Julio, la kambion el Novembro 1912, akompanatan per noto de la Parisa ministerio por eksteraj aferoj pri laŭdiraj germanaj militpreparoj apud la germana-franca limo) kaj en sia sagaceco li antaŭvidis, ke Germanujo nun atakos Fran- cujon, ĉu en la formo de postulo pri ĉesigo al la francaj militpreparoj, ĉu en la formo de postulo pri franca deklaro pri neŭtraleco kaze de germana- rusa milito. Francujo devos rifuzi ambaŭon (Blulibro No. 105).

Minacanta atako kontraŭ Francujo kaj la endanĝerigo de la eŭropa paco ekzistis do laŭ la opinio de la franca registaro; jen la du kondiĉoj, pro kiuj oni volis tuj decidi pri la efektiviĝo de Ia por ĉi tiu kazo interkonsentita kunagado de la anglaj kaj francaj surteraj kaj surmaraj militfortoj. La decido de la angla kabineto ne plu povis esti duba post la interparolado de Grey kaj Cambon okazinta la 29an de Julio. Cu Sir Edvvard Grey sciis, ke la franca registaro ankoraŭ la 29 an de julio promesis al Rusujo sian senkondiĉan milithelpon, kun kiu Rusujo estis decidiĝinta, preni sur sin ĉiun riskon de milito? Se jes — ĉu li povis tele- grafi je la 30a de Julio, kun ia espero pri sukceso, al Buchanan Ia dekreton, ke li urĝe rekomendu al la rusa registaro la novan, el la interparolado kun la germana ambasadoro naskiĝintan proponon pri perado? Se Sir Edward Grey vere serioze deziris, ankoraŭ en Ia lasta momento starigi interkonsenton sur ĉi tiu bazo, kaj se li la atingitan per la interveno de la germana im- periestro koncesion de grafo Berchtold, diskuti kun Rusujo la noton al Ser- bujo laŭ ĝia materia enhavo, sincere bonvenigis, kiajn sentojn do vekis en li la fakto, ke la rusa registaro, nekonsiderante la ankoraŭ ekzistantajn esperojn pri paco kaj lian propran iniciaton, ordonis je la 31 a de Julio la ĝeneralan mobilizon kaj per tio faris neevitebla militon, en kiun devis esti entirata ankaŭ Anglujo pro ĉio antaŭe okazinta?

Se la bruta kaj eksterordinare sekvoplena paŝo de Rusujo entute naskis sentojn en Sir Edvvard Grey, tiam oni devas konsenti, ke li bone scias regi siajn sentojn. Ciukaze en la Blulibro oni ne trovas iun signon pri tia sento, same ne iun signon pri kontraŭdiro al la ĉion pereiganta paŝo de Rusujo aŭ pri iu provo, instigi Rusujon, ke ĝi prokrastu la ordonitan mobilizon aŭ donu al Germanujo kontentigajn klarigojn. Sed Grey faris la jam komence senŝancan provon, daŭrigi la diskutojn kaj instigi Germanujon, halti en mobilizita stato. La Iasta postulo estis mal- akceptata de Germanujo. Statsekretario von Jagovv deklaris al Sir E. Goschen: Rusujo diras, ke ĝia mobilizo ne signifas nepre la militon, ĉar Rusujo tre bone povas resti en mobilizita stato, ne militante; sed ĉi tio ne estas ebla por Germanujo. La supero de Germanujo estas la rapideco, la supero de Rusujo la nombro; kaj la sekureco de Germanujo malpermesas, ke Germanujo povu allasi, ke Rusujo kunigu siajn soldatamasojn el ĉiuj partoj de la vasta imperio (Blulibro No. 138). Plue Sir Edvvard Grey alcentrigis, post kiam la ĵetkuboj estis decidintaj, siajn klopodojn al tio, ke li ludu la kartojn tiamaniere, ke devis naskiĝi kaŭzo por la tuja ekpartopreno de Anglujo en la milito, — kaŭzo, kiu ankaŭ aperu kiel deviga al la brita publika opinio kaj al tiu parto de la brita kabineto, kiu eĉ nun ankoraŭ estis malema al milito kontraŭ Germanujo.

E1 komparo de la Blu- kaj Flavlibro rezultas, ke Grey, kiu de post !a 29a de Julio estis morale devigita kiel eble plej multe rilate al Paul Cambon, havis kelkajn malfacilaĵojn, akceptigi de la angla kabineto Ia nuran entiron de Francujo en la militon kiel sufiĉan kaŭzon por la aktiva kunagado de Anglujo. La klarigo de Cambon, ke milito, en kiu Francujo kaj Germanujo estas partoprenigataj, egalas al batalado pro la hegemonio en Eŭropo, kiu ne povas resti seninteresa por Anglujo, — klarigo, kiun Grey ne estis kontraŭ- dirinta (vidu paĝon 22) — ĉi tiu klarigo sendube ne trovis en la angla kabineto sufiĉan aprobon. La embaraso de Grey pligrandiĝis pro tre cedemaj promesoj, kiujn espe- rigis Germanujo por la kazo de brita deklaro pri neŭtraleco. La 29an de Julio, kiam la „amikaj kaj privataj" informoj de Grey al princo Lichnowsky ankoraŭ ne estis konataj en Berlin (vidu paĝon 21), la imperia kanceliero eldiris al Sir E. Goschen proponon, kiu ebligu la anglan neŭtralecon (Blu- libro No. 85). La kanceliero atentigis pri tio, ke rusa atako kontraŭ Aŭstrio- Hungarujo verŝajne sekvigus eŭropan militbrulon, ĉar Germanujo estas devigata, milithelpi sian liganon. La kanceliero aldonis, ke estas klare al li, ke Anglujo ne volas resti trankvila, se Francujo estas pereigata en iu ebla konflikto. Sed la pereigo al Francujo ne estas la celo de Germanujo, kaj supoze ke la neŭtraleco de Anglujo estas certa, oni povas doni al la brita registaro ĉiun promeson pri tio, ke Germanujo ne aspiras iun teritorian pligrandiĝon mal- profite de Francujo, eĉ se Germanujo venkus en tia milito. La kanceliero rifuzis post demando de Goschen, eldiri saman promeson rilate la francajn koloniojn, rifuzo, kiu pli poste ne estis daŭrigata. Plue la kanceliero deklaris, ke Germanujo respektus ĉiukaze la neŭtralecon de Nederlando, se oni agus same ankaŭ flanke de alia partio; koncerne Belgujon dependos de la agado de Francujo, kiun agadon komenci en Belgujo Germanujo eble estus devigata; sed post la milito la kompleteco de Belgujo estos respektata, se Belgujo ne estos batalinta kontraŭ Germanujo. Ci tiu propono estis malakceptata de Sir Edward Grey plej akre (Blu- libro No. 101). Goschen ricevis la komision, diri al la kanceliero pri la pro- mesoj rilataj al Francujo: „it would be a disgrace for us to make this bargain with Germany at the expense of France, a disgrace from which the good name of this country would never recover" (estas honto por ni, fari tian finegocon kun Germanujo malprofite de Francujo, — honto, pro kiu la bona nomo de ĉi tiu lando [Anglujo] neniam plu povus esti restarigata). Ankaŭ tute neeble estas, ke Anglujo fivendu siajn devojn kaj interesojn rilate la belgan neŭ- tralecon.

La akreco de la esprimo en la malakcepto de la germana propono estas karakteriza: Sir Edward Grey konsideris sin aliancano de Francujo, kiun oni volis logi al malfidelo. Sed — el la belga neŭtraleco li estis decidinta fari la elirpunkton, kiun li bezonis, por ke li kon- duku la kabineton kaj la publikan opinion en la militon.

No. 113 de la Blulibro enhavas la telegramon el Petrograd, kiu koncernas la ordonon pri la ĝenerala mobilizo de la rusaj militfortoj. No. 114 de la Blulibro enhavas Ia telegramon de Sir Edward Grey al la ambasadoroj en Berlin kaj Paris; la teksto estas jena: Foreign Office, July 31, 1914. Foreig-n Office, la 31 an de Julio 1914. 1 still trust that situation is not ir- Mi esperas ankoraŭ, ke la situacio ne retrievable, but in view of prospect of estas ne rebonigebla, sed antaŭ la »er- mobilisation in Germany it becoraes es- mana mobilizo fariĝas necese, pro ek- sential, to His Majesty's Government, in zistantaj konvencioj, demandi, ĉu Ia franca view of existing- treaties, to ask wether (germana) registaro estas preta, devige French (German) Government is prepared promesi, ke la neŭtraleco de Belgujo estos to engage to respect neutrality of Belgium respektata tiom longtempe, kiom neniu so long as no other Povver violates it. alia ŝtatpotenco ĝin difektas. Do — la respondo de Grey al !a rusa mobilizo ne estis paŝo en Petrograd, sed la starigo de la demando pri la belga neŭtraleco en Berlin — la demando al Paris kompreneble estis komedio, — por ke oni trovu la elirpunkton por Ia ekpartopreno de Anglujo. Efektive — estis jam urĝe, ke io estis farata laŭ ĉi tiu direkto; ĉar la franca ambasadoro, kiu post la fatala Grey-a deklaro de la 29adeJulio estis tuj aginta kaj nerevokeble estis liginta Francujon, kiu la 30 an de ĵulio estis prezentinta al Sir Edward Grey la kambion el Novembro 1912 kaj postulis ĝian pagon, malpacienciĝis, kiam Sir Edward Grey, devigita per kabineta de- cido, faris elturniĝojn. Grey telegrafis la 31 an de Julio al la angla ambasa- doro en Paris (Blulibro No. 119), ke Paul Cambon estas prezentinta tele- gramon de Jules Cambon en Berlin — sendube mendita laboro —, laŭ kiu Germanujo estas kuraĝigita per la necerteco pri la interveno de Anglujo: Sir Edward sin defendis kaj diris al Paul Cambon, ke li — je ĉi tiu sama antaŭtagmezo — estas definitive rifuzinta al la germana ambasadoro ĉiun dcklaron pri neŭtraleco kaj eĉ deklarinta, ke kaze de partoprenigo de Ger- msnujo kaj Francujo en la milito Anglujo estos ankaŭ partoprenigata. Sed ĉi tio ne signifu devigan promeson al Francujo. — Li plue diris al Paul Cambon, ke la kabineto konklude decidis, ke ĝi ne povas preni sur sin iun devigon. „Up to the present moment, we did „Gis la nuna moraento ni ne sentas, not feel, and public opinion did not feel, kaj la publika opinio ne sentas, ke iuj that any treaties or obligations of this kontraktoj aŭ devoj de Ang-lujo estas country were involved." tuŝataj." Sed, li aldonis promespiene, pliaj evoluoj povus ŝanĝi la situacion kaj konvinki la registaron kaj la parlamenton pri la rajto por interveno. La neŭ- traleco de Belgujo povus esti „1 would not say a decisive, but an important factor" (mi ne volas diri decidiga, sed grava faktoro) en la fikso de la sintenado de Anglujo. Kiel malmulte kontenta estis Paul Cambon pri ĉi tiu respondo, tio rezuitas el lia propra raporto pri la interparolado (Flavlibro No. 110). Li demandis Grey-on, ĉu Anglujo rilate al sia interveno eble volas ĝisatendi germanan atakinvadon en Francujon. „J'ai insiste sur le fait que les me- „Mi insistis pri la fakto, ke la aranĝoj sures deja adoptees sur notre frontiere jam efektivigitaj de Germanujo apud nia par l'Allemagne revelaient des intentions limo malkaŝas la intencon pri baldaŭa d'agression prochaine, et que, si l'on vou- atako, kaj ke — se oni volus eviti la lait eviter de voir se renouveler 1'erreur eraron de Eŭropo el 1870 — Anglujo tuj de 1 Europe en 1870, il convenait que devas konsideri la cirkonstancojn, pro kiuj 1'Angleterre envisageat des maintenant les ĝi donus al ni la helpon, je kiu kalkulas conditionsdans lesquelles elle nousdonnerait Fran eu jo." Ie concours sur Iequel Ia France comptait."

Sed Grey persistis je la kabineta decido. — Sed Sir Arthur Nicolson, kiun renkontis Cambon, forlasante la kabineton de la ŝtatsekretario, prezentis kclkan konsolon: La ministraro kunvenos la sekvantan tagon denove, „et, confidentiellement, il m'a fait entendre que la Secretaire d'Etat aŭ Affaires Etrangeres ne manquerait pas de reprendre la discussion" (kaj konfidencie, li sciigis min, ke la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj ne preterlasos ree komenci la diskuton). Ci tie estas preskaŭ nenecese, legi inter la linioj.

Gis la kunsido de la ministraro anoncita de Nicolson por la sekvanta tago, respondoj el Paris kaj Berlin al la demando de Grey pri le neŭtraleco de Belgujo estis alvenintaj. La franca registaro kompreneble estis promesinta kun emfazo Ia respekton al la belga neŭtraleco. Sed en Berlin la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj estis deklarinta al la angla ambasadoro, ke li unue devas demandi Ia imperiestron kaj la kancelieron. „1 g-athered from what he said that „Mi konkludis el tio, kion li diris, ke he thought any reply they might give li opinias, ke ĉiu respondo, kiun ili (im- could not but disclose a certain amount periestro kaj kanceliero) povus doni, necese of their plan of campaign in the event devus malkaŝi parton de la plano por la of war ensuing, and he was therefore very militiro en kazo ke naskiĝas milito; kai doubtful wether they wouId return any pro tio estas tre dube, ĉu ili donos iun answer at all." respondon (Blulibro No. 122)." Ci tiu raporto de Goschen eliris el Berlin la 31 an de Julio je malfrua vespero kaj alvenis en Foreign Office, laŭ noto en la angla Blulibro, la 1 an de Aŭgusto.

La angla eho tuj respondis. Jam la sekvanta numero de la Blulibro (123) enhavas komunikon de Grey al Goschen de la 1 a de Aŭgusto, laŭ kiu Sir Edward diris al princo Lichnowsky, ke la respondo de la germana registaro pri la belga neŭtraleco estas por li afero de tre granda bedaŭro (a matter of very great regret), ĉar la neŭtraleco de Belgujo tuŝas la senton de Anglujo (affected the feeling in this country). Se Germanujo povus respondi, kiei Francujo respondis, ĉi tio multe helpus malpligrandigi la timemon kaj aten- degon (tension) en Anglujo. Aliflanke, se unu militanto difektas la neŭtra- lecon de Belgujo, dum la alia ĝin respektas, estus tre malfacile, reteni Ia publikan sentadon en Anglujo. Princo Lichnowsky eldiris la kontraŭdemandon, ĉu — se Germanujo devige promesus respekti la belgan neutralecon — Anglujo siapartc volus devige promesi sian neŭtralecon. Grey elturniĝis, asertis, ke la manoj de la angla registaro estas ankoraŭ liberaj kaj ke ĝi ĵus estas pripensanta, kion ĝi devos fari. Li povas nur diri, ke ĝia sintenado estas fiksata vastamplekse per la publika opinio, por kiu la neŭtraleco de Belgujo estas grava faktoro. Sed li ne havas la opinion, ke Anglujo povas promesi sian neŭtralecon sole pro ĉi tiu kondiĉo. A1 tio princo Lichnowsky starigis la urĝan demandon, ĉu Grey povus prezenti la kondiĉojn, pro kiuj Anglujo restus neŭtrala. „He even sugg-ested that the integrity „Li eĉ eldiris, ke la kompleteco de of France and her colonies might be Francujo kaj de ĝiaj kolonioj povus jniaranteen." esti garantiataj." Sed Grey havis al tio nur la respondon: „1 felt obligfed to refuse defini- ..Mi opiniis min devigita, defini- tely any promise to remain neutral tive rifuzi ĉiun promeson pri neŭ- on similar terms, and I could only traleco pro tiaj kondiĉoj, kaj mi say that we must keep our hands povas nur diri, ke ni deziras havi free." niajn manojn liberaj."

Tia estas la raporto de Sir Edward Grey mem pri ĉi tiu interparolo de la 1 a de Aŭgusto matene. Germanujo eĉ ankoraŭ pli multe cedis, por ke per tio estu ebligata ia neŭtraleco de Anglujo. La imperia kanceliero komunikis la 4an de Aŭgusto 1914 en Reichstag (imperia parlamento), ke li estas proponinta al la angla registaro, „ke nia militŝiparo ne atakos la nordan marbordon de Francujo tiom longtempe, kiom Anglujo restos neŭtrala"; li estas aldoninta, „ke ni estas ankaŭ pretaj, kondiĉe de reciprokeco, ne entrepreni malamikajn agojn kontraŭ la franca komerca marveturado tiom longtempe, kiom Anglujo restos neŭtrala." La angla Blulibro eĉ ne per unu vorto mencias ĉi tiujn koncesiojn. Ekstaras la demando, ĉu tiu ĉi koncesio estas konigita per Grey al la kabi- neto. Ke la preterlaso ne povas esti ĉe la germana ambasadoro en London, rezultas el la franca Flavlibro (No. 144); tie Paul Cambon raportas je la 3a de Aŭgusto, ke Ia germana ambasadoro estas sendinta komunikon al la gazetaro, laŭ kiu Germanujo rezignos ĉiun militŝiparan demonstracion kaj ne uzos la belgan marbordon kiel apogpunkton, se Anglujo restos neŭtrala (1'Allemagne renoncerait a toute operation navale et ne se servirait pas dcs cotes belges comme point d'appui).

Do — Germanujo estis proponinta, por atingi la neŭtralecon de Anglujo, la kompletecon de Belgujo, de Francujo kaj de ĝiaj kolonioj, krom tio la rezignon pri ĉiu militŝipara agado kontraŭ la franca marbordo kaj la franca komerca marveturado; sed eĉ ne por ĉi tiu prezo, kaj ankaŭ ne por iu alia, kiel Sir Edward Grey klare eldiris, la angla neŭtraleco estis havebla. „Anglujo deziras havi siajn manojn liberaj" — ĉi tio estas post traduko el la lingvo de Cant en la lingvon de sincereco: Anglujo jam estas ligita rilate Francujon. En Ia tago de la formala kaj kategoria rifuzo pri la neŭtraleco pro iuj kondiĉoj (1 a de Aŭgusto) Sir Edward Grey deklaris al Paul Cambon jenon (Flavlibro No. 126):

Li diskutigos de la kabineto la nesufiĉan respondon de Germanujo en la afero de la belga neŭtraleco kaj postulos Ia rajtigon, diri je lundo (3a de Aŭgusto) en la House of Commons, ke la brita registaro ne allasos difekton al la belga neŭtraleco. Krome — la britaj eskadroj estas mobilizitaj, kaj li volas proponi al siaj kolegoj deklaron, laŭ kiu la brita militŝiparo malhelpos la veturon de la germana militŝiparo tra la Kanalo aŭ — se ĉi tiu traveturo spite de ĉio eble estos prosperinla — ĉiun demonstracion antaŭ la franca marbordo. Oni ne povas supozi, ke estas kutimo en Anglujo, ke la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj antaŭe komunikas al la reprezentanto de interesita ekstera ŝtatpotenco proponojn de mondhistoria graveco, kiujn li intencas fari en la ministra kunsido, kaj ligas tiamaniere la politikon de sia lando, antaŭ kiam decidis la kabineto. Tia sintenado estas ankoraŭ pli stranga, se la afero estas pri decidoj, al kies celo sin montris interne de la kabineto ĝis nun sukces- plena kontraŭstaro. Se spite de ĉio Sir Edward Grey faris la supre cititajn deklarojn, anticipajn al la kabinetdecidoj, en la antaŭtagmezo de la la de Aŭgusto, li ja havas por si la senkulpigon, ke per tio li prenis sur sin neniun pli gravan devon, ol li jam antaŭe estis akceptinta.

Ciukaze estas karakterize, ke la angla Blulibro ne enhavas informon de Sir Edward Grey al Ia brita ambasadoro en Paris pri ĉi tiu interparolo kun Paul Cambon, dum Paul Cambon ne preterlasis tuj raporti al sia registaro. Pro la sin montrintaj kontraŭstaroj en la angla kabineto oni estis fari- ĝinta tiel timema en Paris, ke la tiea angla ambasadoro teiegrafis en la vespero de la 31 a de Julio al London, ke la franca ministro por eksteraj aferoj estas „urgently anxious as to what the attitude of England will be in the circumstances, and begs an answer may be made by his Majesty's Govern- ment at the earliest moment possible" (urĝe timema, kia estos la sintenado de Anglujo en ĉi tiuj cirkonstancoj kaj petas, ke la brita registaro bonvolu doni respondon kiel eble plej rapide). (Blulibro No. 124) La respondo estis la neordinara deklaro de Sir Edward Grey al Paul Cambon en la mateno de la 1 a de Aŭgusto. Nun Francujo estis trankviligita, kaj ne atendante la germanan mobilizon, la franca registaro ordonis, la 1 an de Aŭgusto je la 340 posttagmeze, la ĝeneralan mobilizon de la franca armeo (Blulibro No. 136). En la sekvanta tago, dimanĉo, la 2a de Aŭgusto, Sir Edward Grey diris al la franca ambasadoro klarigon, kiun li ripetis la 3an de Aŭgusto en jena, iom pli preciza formo:

„Dans le cas oŭ 1'escadre alle- mande franchirait le detroit ou re- monterait la Mer du Nord pour doubler les tles britanniques, dans le but d'attaquer Ies cotes fran- ^aises ou la marine de guerre fran- ^aise et d'inquieter la marine mar- chande fran^aise, l escadre anglaise interviendrait pour preter a la ma- rine frangaise son entiere pro- tection,ensorteque, descemoment, 1'Ang-leterre et rAllemagne serait en etat de g-uerre." „En la kazo, ke la g-ermana es- kadro enveturus en la Kanalon aŭ traveturus Ia Nordan Maron por ĉirkaŭveturi la britajn insulojn kun la intenco, ataki la francajn mar- bordojn aŭ la francan militŝiparon kaj malutili al la franca komerca ŝiparo, la ang-la eskadro intervenus, por doni al Ia franca ŝiparo sian tutan protekton tiamaniere, ke de post ĉi tiu momento Anglujo kaj Germanujo estus en militstato (Flavlibro No. 143)."

Okaze de la unua eldiro de la deklaro Sir Edward Grey sentis sin de- vigita, aldoni jenan klarigon: la angla registaro devas konsideri tre vastajn demandojn kaj malfacilajn elirpunktojn kaj ĝi sentas, ke ĝi ne povas devige promesi, necese deklari la militon al Germanujo; sed — ĉar la militŝiparo de la franca registaro jam delonge estas kunigita en la Mediteranea Maro, estas grave por la franca registaro scii, kiel ĝi devas agi konsidere al sia tute ne- defendata norda marbordo. Pro_ tio la brita registaro opiniis sin devigita, doni la komunikitan dekiaron. Ci tiu deklaro ne devigas Anglujon, ekparto- preni en Ia milito kontraŭ Germanujo, se la germana militŝiparo ne entreprenas la agojn menciitajn en la deklaro (Blulibro No. 148). Ci tiu komentario montras, en kia grado la formale nedevigaj inter- promesoj de Francujo kaj Anglujo materiale prezentis devojn. Nur pro la agadplano, interkonsentita de la anglaj kaj francaj militistaj kaj militŝiparaj aŭtoritatuloj, kiu ne ligu la agliberecon de ambaŭ registaroj en kazo de milito, la franca militŝiparo estis kunigita en la Mediteranea Maro. Nun la brita kabineto konsideris sin devigita pro ĉi tiu kunigo, preni sur sin la ŝirmon de la franca norda marbordo kaj de la franca komerca ŝiparo, kaj eventuale pro tio eniri en la militstaton kontraŭ Germanujo.

Sekve — se dum la tempo de la 2a ĝis la 4a de Aŭgusto germanaj militŝipoj eble estus traveturintaj aŭ la Kanalon de Calais aŭ la Nordan Maron, la angla militŝiparo tuj estus militaginta kaj la militstato inter Anglujo kaj Germanujo estus eknaskiĝinta, ĉar anglaflanke oni estus sendube konsiderinta, ke en tia veturado esprimiĝas la intenco, ataki la francan marbordon aŭ militŝiparon aŭ minimume malutili al la franca komercŝiparo; kaj ĉio estus okazinta nur pro la konsekvencoj, kiujn konkludi la brita kabineto konsideris sin devigita el la laŭdire neniel deviga „Entente" kun Francujo; ĉi tio estus estinta tute sendependa de la sintenado de Germanujo rilate la belgan neŭ- tralecon. Sed la belga neŭtraleco restis rezervata kiel ebla elirpunkto por la milito, kiun ekpartopreni la plimulto de la angla kabineto opiniis necese, sed por kiu la preteksto ankoraŭ estis kreota. Vere ja estas, ke Grey la 3an de Aŭgusto parolis al Cambon nur pri la elveturo de la germana militŝiparo kiel pri casus belli, tute ne menciante la belgan neŭtralecon; sed en la interparolo de Ia 2a de Aŭgusto li estis diranta, ke la kabineto ankoraŭ estas pripen- santa, kiajn deklarojn ĝi prezentu je la sekvanta tago en la parlamento kaj ĉu ĝi deklaru la difekton al la belga neŭtraleco kiel casus belli (Blulibro No. 148). Sekve — Grey ankoraŭ ne estis venkinta en la ministrara kunsido per sia propono, anoncita Ia 1 an de Aŭgusto al Ia franca ambasadoro, ke Anglujo ne allasus la difekton al la belga neŭtraleco. Oni ja certe povas bedaŭri poste, ke en tiu tempo germanaj militŝipoj ne elveturis kaj ke sekve de tio la angla ŝiparo ne havis okazon malamike militagi. Tiakaze la fabelo, ke Anglujo nur pro la difekto al la neŭtraleco de Belgujo flanke de Germanujo estas devigita ekpartopreni en la milito, ne estus povinta aperi.

Laŭ la evoluo de la aferoj la dua militpreteksto, pretigita de la regantoj en la angla politiko, fariĝis aktuala. La germana registaro trovis sin devi- gita, pro la ŝufiĉege konataj cirkonstancoj, postuli de Belgujo la permesom por tramarŝo de germanaj armeoj. La reĝo de Belgujo sin turnis al la reĝo de Anglujo, petante diplomatan helpon, por certigi la nedifekton al Belgujo. Sekve de tio la angla registaro postulis de la germana registaro tujan deklaron pri la respektado al Ia belga neŭtraleco (Blulibro No. 153). La germana ambasadoro faris lastan provon, komunikante al la angla registaro la tekston de telegramo el la ministerio por eksteraj aferoj, per kiu li estis komisiita, ripeti en la plej pozitiva formo la deklaron, ke eĉ en la kazo de milita konflikto Germanujo ne aneksos belgan teritorion kaj ne uzos iun pretekston por tia anekso. En ĉi tiu telegramo oni ankaŭ legas:

„Please impress upon Sir E. Grey that „Bonvolu atentigi Sir Edvvard Grey-on German army could not be exposed to tre energie, ke Ia germana armeo ne povas French attack across Beltnum, which was esti elmetata al franca atako tra Beljjiijo, planned according1 to absolute!y unimpea- kiu estas intencata laŭ nepre fidindaj in- chable information." formoj" (Blulibro No. 157). Ankaŭ ĉi tiu lasta provo malprosperis. La angla registaro starigis ankoraŭ en la vespero de la 4a de Aŭgusto ultimaton kun tempolimo ĝis noktmezo, t. e. en momento, kiam germanaj trupoj jam estis transpaŝintaj la belgan Iimon. Jen — la milito kontraŭ Anglujo realiĝis! Ke Anglujo estus ekpartopreninta en la milito ankaŭ sen iu difekto al la belga neŭtraleco flanke de Germanujo, ne bezonas iun plian pruvon post la supra priskribo de la evoluo de la franca-angla-germanaj intertraktoj en la krizema semajno.) Pro ia formale neniel deviga „Entente" kun Fran- cujo, la respondecaj regantoj en la angla politiko dum la tagoj pasintaj post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo estis tiel forte ligintaj Anglujon profite de tuja milita ekparto- preno kune kun Francujo, ke Anglujo povis resti for de la milito nur por la prezo de la eksiĝo de la brita kabineto kaj por la prezo de la riproĉo pri perfido.

Ke la viroj, kiuj estis kondukintaj Anglujon en ĉi tiun situacion, bone sukcesis utiligi kiel eble plej multe la pretekston pri la difekto al la belga neŭtraleco — preteksto, de kiu ili esperis laŭ sia propra konfeso fortan im- preson sur la publikan opinion — por pravigo de la propra respondeco, ĉi tio estas alia afero. Kiel malsincera estis ĉi tiu preteksto, estas pruvite sufiĉe ofte. Ĉi-tiurilate estu atentigate pri la dokumentoj konfiskitaj en Brŭelles de la germanaj estraroj, el kiuj evidentiĝas kunagado de la belgaj kaj anglaj militistaj estraroj, nepre respondanta al la kunagado de la franca kaj angla generalstaboj kaj admiralitatoj, kunagado, kiu formas la esencon de la franca- angla Entente. Ke rilate la angla-belgan militistan interkonsenton Anglujo uzas la hipokritan elturniĝon, ke la faritaj interpromesoj koncernis nur la eventualecon de difekto al la belga neŭtraleco flanke de Germanujo kaj ne havis per si mem iun forton devigan por la politiko de ambaŭ registaroj, estas kontraŭdiro same multe aŭ malmulte valoranta kiel la simila aserto, kiu estas ripete eldirita de anglaj politikistoj dum jardeko antaŭ la parlamento kaj la publiko koncerne la karakteron de la franca-angla Entente. Sed en la kazo pri Belgujo la rilatoj estas ilustrataj speciale klare. Inter la konfiskitaj paperoj troviĝas noto de grafo von der Straaten, direktoro en la belga ministerio por eksteraj aferoj, pri interparolo de la angla militista ataŝeo en Brŭelles, kolonelo-leŭtenanto Bridges, kun la belga ĉefo de la generalstabo, generalo Jungbluth, datita la 23 an de Aprilo 1912. En ĉi tiu interparolo la kolonelo-leŭtenanto Bridges deklaris laŭ la noto de grafo von der Straaten: „La angla registaro estus senpere farinta surbordigon ĉe ni en Belgujo dum la lastaj okazintaĵoj (Maroko-krizo), eĉ se ni ne estus petintaj helpon."

„La generalo kontraŭdiris — tiel daŭrigas la noto — ke por tio estas necesa nia konsento." „La militista ataŝeo respondis, ke li scias ĉi tion, sed ĉar ni ne estas kapablaj malhelpi la germanojn, marŝi tra nia lando, Anglujo estus sur- bordiginta siajn trupojn en Belgujo ĉiukaze."

Ke kontraŭ ĉi tio estas farita de belga flanko kontraŭdiro aŭ rezervigo, ne rezultas el la notoj de grafo von der Straaten. La nedifekteblon de la belga neŭtraleco, pro kiu Anglujo laŭdire ekparto- prenis en la milito, Anglujo laŭ la supre dirita estis decidiĝinta, malatenti en la jaro 1912 sen iu skrupulo. Belgujo mem estis kompromitinta sian neŭ- tralecon plej forte per siaj militistaj interpromesoj kun Anglujo. Se spite de ĉio Anglujo volas kredigi la mondon, ke ĝi eltiris la glavon por protekto al la belga neŭtraleco, ĝi ludas la rolon de deloginto, kiu pretekstas ŝirmi la ĉastecon, kiun li mem deloge detruis.

Sekve — el la dokumentoj publikigitaj de la Triple-Entente-ŝtatoj rezultas jenaj fundamentaj trajtoj pri la naskiĝa historio de la eŭropa inilito: Rusujo kaŭzis la militon per sia ĝenerala mobilizo ordonita la 31 an de Julio, kiu faris la militon neevitebla por Germanujo; ĉi tio estis nepre konata al la rusaj politikistoj.

Ciuj pretekstoj, kiuj estas prezentataj de la rusa registaro por la ĝenerala mobilizo, estas senvaloraj. Nek aŭstri - hungaraj nek germanaj mili- tistaj aranĝoj povas pravigi la ĝeneralan rusan mobilizon. Pli vere la rusa registaro donis la ordonon por la ĝenerala mobilizo tuj post kiam, pro la klopodo de la germana imperiestro en Wien, Aŭstrio-Hungarujo estis preta, decidige cedi en la serba konflikto kaj estis komunikinta ĉi tiun decidon al la rusa ambasadoro en Wien. Sekve Rusujo ekestigis la militon per la ĝenerala mobilizo en momento, en kiu la espero pri konservo de la paco denove ekvivis pro pacema paŝo de Aŭstrio-Hungarujo.

Rusujo estis decidinta, iaŭ sia propra deklaro, de post la komenco de la krizo preni sur sin ĉiun riskon de la milito, se ĝi estas certa pri la helpo de Francujo. Rusujo ricevis la promeson pri la senkondiĉa milithelpo de Francujo la 29an de Julio vespere, tre verŝajne kune kun la komuniko, ke Francujo havos Anglujon sur sia flanko.

Francujo donis promeson pri la senkondiĉa milithelpo al Rusujo nur post kiam la franca registaro kredis, esti certigita pri la kunagado de Anglujo. La certecon pri la milithelpo de Anglujo la franca registaro ricevis per la deklaro, kiun la brita ŝtatsekretario por eksteraj aferoj estis farinta antaŭtag- meze de ia 29a de Julio al la franca ambasadoro pri la intencita de li mal- promeso al la germana ambasadoro. La personoj kompetentaj por la angla politiko estis tuj de la komenco interne ligitaj per la Entente kun Francujo kaj decidis en la daŭro de la krizema semajno, se ili ne estis decidiĝintaj jam antaŭe, ĉiukaze ekpartopreni en la milito, se Francujo estas entirata. La personoj kompetentaj por la angla politiko plue havis la nepre ĝustan opinion, ke milito pro la serba demando ne trovos la aprobon de la publika opinio. Sekve ili klopodis, trovi militpretekston akcepteblan por la angla publika opinio. Kiel tia sin prezentis Ia difekto al la belga neŭtraleco, kiu, dum jaroj antaŭe, estis kompromitita de Belgujo mem kaj kiun respekti la angla generalstabo ne intencis en iu serioza kazo, laŭ la propraj eldiroj de ia angla militista ataŝeo en Brŭelles.

Kiel multe la difekto al la belga neŭtraleeo per Germanujo estis nura preteksto por la brita kabineto, rezultas el tio, ke antaŭ la starigo de la angla ultimato al Germanujo pro Belgujo la angla ŝtatsekretario por eksteraj aferoj formale estis deklarinta al la franca ambasadoro, ke Anglujo konsideros la traveturadon tra la Kanalo aŭ tra la Norda Maro flanke de la germana militŝiparo kiel casus belli. Pro ĉi tiuj nepridiskuteblaj, per la oficialaj publikigaĵoj de la Triple-Entente-registaroj mem konfirmataj interrilatoj la aserto, ke Germanujo volis la militon kaj kaŭzigis ĝin, tute disfalos antaŭ la juĝo de la historio. Rusujo estas pruvita lciel bruliginto, Fran- cujo kaj Anglujo kiel la kunkulpuloj. Ne apartenas al ĉi tiu priskribo, esplori la prakaŭzon de la fatala rilataro inter unuopaj okazintaĵoj kaj unuopaj agoj, kiuj en la tagoj de la 24a de

Julio ĝis la 4 a de Aŭgusto ekestigis la plej grandan kaj la plej sangan militon de la mondhistorio. Sufiĉu la aludo, ke ĉi tiuj unuopaj okazintaĵoj kaj unuopaj agoj, ke la vortoj de Grey, de Cambon kaj Sasonow, ke la agoj de la Unua Lordo de la brita admiralitato kaj de la rusa plej supera generalo — vortoj kaj agoj, kiuj por si mem ja ŝajnas esti malgravaj kompare al la granda tragedio de la homaro — nur estas la en la decidiga tempo sin montrintaj manifestacioj de tiuj fortoj, el kies efikado konsistas la mondhistorio de nia epoko: Ĉe Rusujo la volego pri superregado en la proksima oriento, duoble forta post la malvenko en la milito kontraŭ Japanujo, kaj la decido, perforte rompi ĉiun kontraŭstaron de la centraj ŝtatpotencoj, se logas espero pri sukceso. Ce Francujo la fatala direktigo de la tuta politiko al la negativa poluso de la kun timo kunigita nerepacigebla venĝemo, finiĝanta en la ĉiama preteco, marŝi kontraŭ Germanujo kune kun ĉiu forta kontraŭulo.

Ce Anglujo la komercenvio kontraŭ ĉiu prosperema mastrumado, krom tio la instinkta kontraŭcco al ia plej forta kontinenta ŝtatpotenco kaj la tradicio de la perforta subpremado al ĉiu kontinenta aspiro pri surmara aŭtoritato. Ĉi tiuj heterogenaj fortoj plektis la retaron de la Entente, kiu fariĝis la terura ilo por la malgranda malplimulto da personoj nepre kaj neŝanceliĝe volantaj la militon, kaj en kiu la granda pacema plimulto de la popoloj de Rusujo, Francujo kaj Angiujo envolviĝis nesaveble; la sintenado de Rusujo kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo en la serba demando metis ia Entente-on antaŭ la decidigan provon pri vivkapablo; ekzistas neniu dubo, ke unu vorto pri rifuzo flanke de Francujo estus sufiĉinta, subpremi la militeman partion en Rusujo; estas minimume tre verŝajne, ke vorto pri rifuzo flanke de Anglujo estus reteninta Francujon; estas tute certe, ke ĉiu vorto pri kuraĝigo flanke de Anglujo devis havigi ia superecon al la militemaj partioj en Francujo kaj Rusujo. Aliparte estas samcerte, ke sinretiro de Francujo aŭ de Anglujo — eĉ se Ia flankrestado kiel eble plej klare trovus sian rajtigon en la konvencioj kaj interpromesoj — estus kreviginta la trioblan interkonsenton kaj estus sek- viginta novan direktigon de la tuta eŭropa politiko, nova direktigo, kiu ne necese devis kaŭzi superregadon de unuopa ŝtato, ĉe kiu plimulte ĉiu ŝtat- potenco estos povinta atingi sian kontentiĝon.

En la elekto inter ia konservo de la Entente kaj la konservo de la paco tutmonda la regantaj britaj kaj francaj politikistoj, — interne malliberaj kaj partiemaj pro multjara propra agado kaj parolado, — pro la premo de la militemegaj partioj oferis la mondpacon al la Entente kaj sampasiigis la super- regantan parton de la publika opinio en siaj landoj per ia aludo pri la sank- teco de la skribitaj kaj neskribitaj kontraktoj. Klarigi detale ĉi tiun interplekton de kulpo kaj fataleco kaj ĝin disvolvi, estos iam la granda tasko de ia historiistoj el nia epoko.