perio. Post la komenco de la eŭropa milito ĝin la 26. de aŭgusto 1915 okupis la germanoj, administris ĝin kaj faris el ĝi en la jaro 1917 administran centron de la „militista administrado de Suda Litovujo“ („Militär-Verwaltung Litauen-Süd“) kaj restis en ĝi ĝis la 19. de februaro 1919. La 19. de februaro 1919 laŭ interkonsento inter la germana okupacia armeo kaj la pola generala stabo la urbon okupis la pola armeo. La 8. de decembro 1919 la „Plej supera Konsilantaro“ difinis la provizoran okcidentan limon de Polujo, laŭ kiu Białystok estis apartenonta al Polujo. La 28. de julio 1920 dum la pol-rusa milito ĝi estis okupita de la rusa ruĝa armeo kaj la 30. de julio proklamita kiel „provizora ĉefurbo de Ruĝa Polujo“. Tamen jam la 22. de aŭgusto de la sama jaro la pola armeo reokupis la urbon kaj la packontrakto inter Polujo kaj Rusujo farita en Riga en 1921 ree konfirmis la apartenecon de Białystok al Polujo.
La urbo mem havas relative malmulte da eksteraj rememoraĵoj pri la historia kresko de la urbo. Al tiuj malmultaj historiaĵoj apartenas antaŭ ĉio la supre jam menciita „palaco de Branicki“, kiu konsistas el tri konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de grandega parko. Antaŭe la parko de la palaco estis kunigita ankaŭ kun la nuna „urba arbaro“, kie tiam estis menaĝerio. Eĉ nun tiu arbaro estas nomata „zwierzyniec“ („menaĝerio“). Depost 1841 ĉiuj artobjektoj el la palaco estis forveturigitaj Petersburg’on kaj en la palaco mem estis aranĝita „Instituto de Nikolao I por nobelaj fraŭlinoj“ t. e. fermita edukejo-lernejo por filinoj de rusaj nobeloj. Dum la germana okupacio 1915—1919 la palacon okupis antaŭe la germana stabo („Ober-Ost“ kaj poste la germana milita administrado de