Ili sin tenadis ĉe la manoj, rigardante unu al la alia en la okulojn, kaj rerigardadis foje por vidi, ĉu eble estas iu proksime. Kaj tiam ili sin kisadis kelkfoje kaj tiam Salko foriradis rerigardante Marta-n ĉiam, ĝis li flankeniris en la straton, inter murojn. Sed Marta longe rigardis antaŭ si, kvazaŭ ŝi sorĉas la estonton. Kaj ĝuste pro tio, ĉar ili ŝin ofte vidis enpensiĝinta, parolis la vilaĝanoj, ke ŝi estos sorĉistino same kiel ŝia patrino. Aliajn fraŭlinojn ili neniam vidis enpensiĝintaj.
Ankaŭ tiun vesperon ŝi staris antaŭ la domo longe kaj ne levis la okulojn, ĉar ŝi miris pri siaj pensoj. Ĉiam ŝi pro io timis, ke eble venos Salko, de kiu ŝi jam la dekan tagon zorge sin kaŝas.
Estis bela fraŭlino tiu Marta. Bela ŝia kapo, volvita per la nigra hararo, kaj la vizaĝo malhele-ruĝeta kun nigretaj okulharoj kaj lipoj ruĝaj, kvazaŭ skarlato. Grandaj malhelaj okuloj el la profundo brilis strange, ke al vi la membroj senfortiĝus pro ŝia rigardo. Staturo ŝia sanega, oni dirus fandita, kaj la brusto suriĝis kaj levis delikatan ĉemizon, kvazaŭ ĝi estas plej delikata vualo. Rigardante ŝin, vi sentus sekretigitan forton, kiu estas en ŝi, kaj vi dezirus komenci batalon kun tiu forto, kiu flamas nur pro tio, por ekbatali kaj poste esti venkita. Sed esti venkita de tiu forto, kiu estas multe pli forta ol ŝi.
Kvankam ŝi estis malriĉa, tamen ŝi sin vestadis sufiĉe bele: neniom pli malbele ol pli riĉaj fraŭlinoj. Malmulta ornamo estis sur ŝi, sed ĉio pura kaj plaĉa, kaj konvenis ĉirkaŭ ŝia bela korpo, kaj ŝajnis, ke ŝia vesto estas plaĉa kaj bela tial, ĉar ĝi estas sur ŝi. Kaj ne estas fraŭlo, kiu ŝin ne ekdezirus, se li ŝin vidus tiel sana kaj prilumigita de la vespera lumo, en kiu ŝi ŝajnis ankoraŭ pli bela.
Sed ŝian patrinon timis la patrinoj de la fraŭloj kaj pensis, ke ili ne timas sen kaŭzo.