Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO


Dinko Ŝimunoviĉ naskiĝis 1873 en la urbeto Kuin en Dalmacio. Patro lia estis instruisto, kaj la filo ankaŭ sin dediĉis al la sama profesio. Unue li estis instruisto en la vilaĝo Hroaci apud la urbeto Sinj, kaj nun li estas instruisto en Split.

Dinko Simunoviĉ estas unu el la plej bonaj nuntempaj jugoslavaj novelistoj. Nia bonega kritikisto kaj verkisto A. G. Matoŝ bone karakterizis, kion novan Ŝimunoviĉ alportis en nian literaturon kaj en kio estas lia forto: „Ŝimunoviĉ havis la feliĉon naskiĝi en la regiono primitiva kaj ankoraŭ hodiaŭ legenda, sur estingiĝinta fajrujo de kroataj naciaj reĝoj.“ „Gi estas la regiono de hodiaŭa kulturo netuŝita kaj neprizorgita, sed pro tio tie la popola kroata animo ankoraŭ restis netuŝita, antikva, la lingvo pura kvazaŭ meze de Hercegovina, kaj la loĝantaro ŝtoneca kaj belega kvazaŭ en antikvaj, heroaj tempoj.“ „En tiu forta, sana, en la tuta Eŭropo la plej forta kaj la plej bela popolo, kie ĉe montaraj maljunuloj eĉ nun troviĝas harligoj, oni vivas kiel antaŭ tricent jaroj, kaj legante tiujn rakontojn vi verŝajne ne kredos, ke ili povas okazi en nia tempo. Ŝimunoviĉ al ni malkaŝis la misteron de l’ animo de la plej kroata, el la kroatoj, gento, kaj tiu rakontrealismo efikas per la popolpoezio. Ankaŭ iuj aliaj verkistoj priskribas tiajn motivojn, sed neniu el ili havas tian senton por ĉio, kio estas en tiu forta raso ankoraŭ fortega, energia kaj sana.“