Lia unua novelo „Mrkodol“ (Mallumvalo) tuj altiris la atenton en la jugoslava literaturo. En ĝi la aŭtoro priskribis la malvastanimecon de la popolo en la vilaĝo Mrkodol, en kio li bone sukcesis. Sed, kio estas la plej efika en tiu novelo, estas spertega originala pejzaĝpriskribado. — Sekvas liaj aliaj verkoj „Tudjinac“ (Fremdulo), „Gjerdan“ (Ĉirkaŭkolo), „Mladi dani“ (Junaj tagoj) kaj „Mladost“ (La juneco). Ĉiuj estas libroj de noveloj.
Nian novelon „Ano de l’ ringludo“ (Alkar) mi prenis el la kolekto de noveloj „Mrkodol“, kiu estas tradukita en la rusan, ĉeĥan kaj germanan lingvojn. Mi tradukis ĝuste ĝin, ĉar ĝi estas la plej bela novelo de D. Ŝimunoviĉ, kaj ĉar la aŭtoro en ĝi priskribis plej bele la parton de nia popolo en heroa regiono apud la rivero Cetina, kie ankoraŭ restis, de nenies influo tuŝita, la pura heroa animo de nia popolo. Tion la aŭtoro, mem kreskinta inter tiu popolo, bonege sciis surpaperigi, kaj tiel li donas nun ankaŭ al la tutmonda Esperantistaro okazon, por ĝui ion originalan kaj al ili eksterordinaran.