Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj diris: „Iru li en la trankvilo dia, — li ja ankaŭ tiel faras nenion malbonan“.

Salko daŭrigis vagi ĉie, sed plu ne revenis al Begluk. Kaj kien ajn li venis, li rakontis ĝoje, kiel li edziĝos kun sia duonpatrino, kiam mortos lia patro kaj kiam li gajnos la ringludon.

Pro tio ili lin ne plu nomis „la freneza Salko“, sed „Salko ringludano“.