celo li eĉ aĉetis por ni ambaŭ biletojn de dua klaso kaj enmanigis ilin al mi. Kiam la vagonaro jam estis proksime, li ekmemoris, ke lia veturigisto ankoraŭ atendas lin kaj tute nenion scias pri la neatendita decido de sia mastro. Vane mi konsilis al la amiko, ke li forlasu similajn klopodojn kaj simple sciigu la veturigiston telegrafe de iu granda stacio, tiom pli, ke la vagonaro alproksimiĝinta estis rapida kaj havis ĉe nia stacio tre mallongan, ne pli ol unuminutan halton. Konsiderinte logike ĉion ĉi, li povus klare ekvidi, kian riskon li havas; sed vi jam konjektas sendube, ke niaj kapoj estis sufiĉe nebulitaj de la vino kaj ne estis kapablaj multe kaj ĝuste konsideri.
La vagonaro haltis; tuj aŭdiĝis unu post alia tri sonorilbruoj kaj, apenaŭ mi havis tempon surrampi ŝtuparon de vagono, ĝi ekfajfis kaj, kiel frenezulo, ree moviĝis rapidege en malproksimon enigmoplenan.
Neniam antaŭe mi veturis en duaklasa vagono, mi ankaŭ neniam havis okazon vidi ĝian internaĵon; tial, hazarde trafinte en la vagonon kupean, mi estis embarasita. Vi, kredeble, veturis iam en duaklasa vagono kaj havas ideon pri ĝia aranĝo. Laŭlonge de la vagono antaŭ mi estis mallarĝa koridoro, ĉe kies dekstra flanko troviĝis longa vico de fermitaj pordoj kupeaj. Mi premis anson de la plej proksima pordo kaj kuraĝe malfermis ĝin. La granda kupeo estis plena de viroj. Mi volis sidiĝi sur la rando de unu kanapo, sed oni tuj avertis min, ke tie mankas lokoj neokupitaj sed ke la najbara kupeo estas tute malplena. Mi rapidis forlasi la negastaman societon kaj venis en la kupeon aluditan. Dum unu minuto mi staris meze de ĝi hezitante, ĉu resti tie, ĉu serĉi por mi sidlokon ie en alia kupeo. Unu voĉo interna postulis persiste, ke mi restu tie kaj ĝuu izolecon, — Ia alia, sendube de diablo mem, flustris, ke mi serĉu societon de kunvojaĝantoj. Kion fari? Kiun voĉon obei?