Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Longan tempon iliaj korpoj kuŝis tie ne-enterigitaj, ĝis kiam iu piulo entombigis ilin en la sama loko.
De tiam — finis la rakontanto — ĝis nun ŝia animo vagas ĉiunokte tra la arbaroj kaj marĉoj apudaj. Ŝiaj ĝemoj kaj krioj aŭdiĝas senĉese, jen petante preĝon, jen minacante venĝon. Estas malfeliĉa tiu homo, kiun ŝi renkontas sur sia vojo: ĝis la tagiĝo li ne trovas la vojon perditan, se li ne pereas pli frue en iu marĉo.
Nur, memore pri la amato, ŝi indulgas, kiam oni ripetas liajn lastajn vortojn:
„Trankviliĝu! ....... Ni estas diaj!”