ejo. Ili, ne cedante unu al la alia, karesis ĝin, proponis al ĝi diversajn manĝaĵojn, sed la gruo nenion atentis kaj sidis malgaje turniĝinte en angulon kaj mallevinte unu flugilon. Ĉe la fabriko estis bestkuracisto, mi venigis lin. Tiu atente esploris la gruon kaj konstatis krurrompon de unu piedo kaj elartikiĝon de la maldekstra flugilo. Ni apenaŭ povis deteni larmojn pro kompato al la gruo, dum la kuracisto lertmane enartikigis la flugilon kaj gipsis la piedon.
— „Nu, post kelkaj tagoj via edukato estos tute sana kaj nerekonebla!” — li diris, konsolante nin, fininte sian taskon. — „Nun lasu ĝin sidi tie, sen bezono ne maltrankviligu ĝin kaj bone nutru. Bona nutraĵo baldaŭ faros sian efikon”, — li aldonis, forirante.
Ni agis ĝuste laŭ lia konsilo kaj fervore nutris ĝin per grenoj, panpecetoj, kuiritaj terpomoj, malgrandpece tranĉitaj legomoj kaj pizeroj. Komence ĝi nenion atentis kaj la manĝaĵoj, alportitaj al ĝi, longe restis netuŝitaj, sed, iom post iom, kune kun progresinta resaniĝo, revenis al ĝi apetito kaj eĉ manĝegemo. Jam post kelkaj tagoj de sia mallibereco ĝi iom alkutimiĝis al tiuj nemultaj personoj, kiuj vizitis ĝin kaj sentime manĝis nutraĵon el iliaj manoj. La infanoj, precipe la pli maljuna knabino, tre ŝatis hejmajn birdojn, al ĉiu el kiuj estis donita de ili ia nomo. Memorante la konsilon de la kuracisto, mi ne permesis al ili ofte viziti aŭ iamaniere maltrankviligi la malsanulon; nu, ili pacience atendis, kiam ĝi resaniĝos, kaj estis okupitaj je elekto de konvena nomo por ĝi. Kaj, Dio mia, kiom da plej diversaj nomoj ili havis por ĝi en provizo! Tie