Paĝo:Ŝirjaev - Gru-gru, 1910.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis ordinaraj karesnomoj: „amiko”, „karulo”, tiuj, kiujn jam havis niaj kokinoj kaj meleagroj: „petolulo”, „kriemulo”, „belulo”, kaj la speciale-elpensitaj, konforme al ĝia aspekto: „longpiedulo”, „longkolulo”, „grizulo” kaj aliaj sen fino. La demando pri la nomo donota estis neelĉerpebla temo de interparoloj kaj disputoj de la infanoj, iafoje ĝi kaŭzis al iu el ili eĉ larmojn. Mi ne enmiksiĝis en la aferon kaj la demando, feliĉe, estis solvita per si mem kaj tre facile, al nia komuna ĝojo. Kiam en ĉeesto de la infanoj la kuracisto formetis la bandaĝon de ĝia kruro, la gruo, iom lametante, ekpaŝis al ili kaj baldaŭ sentime sekvis ilin komence sur la korton, poste eĉ en la ĉambrojn, malgraŭ iliaj laŭtaj ĝojkrioj kaj rido. En la antaŭĉambro la procesion renkontis la patrino, kiu tiutempe ien kondukis je la mano Helenjon — trijaran filinon, kiu ĵus komencis paroli. Ekvidinte la gruon, ŝi tuj timeme almetiĝis al la patrino kaj, montrante per la mano la birdon, laŭte ekkriis en sia primitiva lingvaĵo: „gju-gju!” Tio ĉi ŝajnis al ĉiuj tiel amuza kaj sprita, ke „Gru-gru” tuj fariĝis ĝia nomo.

Iom post iom ĝi tiel alkutimiĝis al la infanoj, ke iafoje dum bona vetero akompanis ilin dum promenoj. Dum tiaj minutoj estis neeble rigardi nian „Gru-gru’on” sen rido: kvazaŭ konsciante, ke ĝi estas ĝuste objekto de ĉies scivoleco kaj observo, ĝi jen gravaspekte antaŭeniris per fiereme-gracia irmaniero, supren etendinte la kolon, jen, kvazaŭ eksentinte subitan alfluon de petolemo, komencis gaje svingi per la flugiloj, salti kaj danci ĉirkaŭ siaj amikoj. Kiam tio ĉi tedis al ĝi, ĝi levis per sia beko de la vojo kio-ajn estus: malgrandajn lignpecojn, ŝtonetojn,