ostojn kaj aliajn aĵojn kaj, kiel lerta cirka ĵonglisto, ĵetis ilin supren kaj ree kaptis ilin en la aero. Vilaĝaj infanoj kaj senokupuloj ofte amase sekvis la promenantojn, sed neniu el ili kuraĝis proksime veni al ĝi, aŭ kaŭzi al ĝi ian ofendon, ĉar jam neunufoje oni spertis ĝian venĝemon. Unufoje ia knabaĉo ĵetis je ĝi bastonon, Gru-gru tuj alte suprensaltis kaj feliĉe evitis la minacintan ekbaton, neniom atentinte la ofendinton, sed kiam tiu intencis ripeti sian malbonan agon, ĝi laŭte ekkriis kaj, kuratinginte lin, dolorige bekpinĉis lin je la orelo. Je alia fojo, kiam la servistino, koleriĝinte je ĝi pro tio, ke ĝi forpelis la kokinojn kaj formanĝis nutraĵon, donitan al ili, nesingardeme ekvergis ĝin, ĝi atakis ŝin kaj per la beko disŝiris je pecoj ŝian jupon. Sed ne kontentiĝinte je tio ĉi, ĝi longe post tio ne povis indiferente rigardi ŝin, ĉiam memorante la ofendon kaj preta al venĝo.
Venis pluva aŭtuno. La infanoj jam malofte forlasis la ĉambrojn, Gru-gru ankaŭ preskaŭ senelire pasigis la enuigajn tagojn en la kokinejo. Iafoje ĝi promenis tra la korto kaj kajo, iafoje oni venigis ĝin al la infanoj, sed, ŝajnis, nek tio, nek la alia povis redoni al ĝi ĝian antaŭan humoron; ĝi estis malgaja kaj pensoplena. Komence ni timis, ke ĝi baldaŭ forflugos de ni, aliĝinte al ia preterfluganta gruaro, poste, kompatante ĝin, ni tion deziris, sed la kuracisto certigis, ke ĝi ne estas kapabla eĉ leviĝi ĝis deca alteco, ke ĝi baldaŭ postrestus de siaj kolegoj kaj pereus ie, se ĝi entreprenus tiun ĉi riskoplenan paŝon.