Paĝo:Ŝirjaev - Gru-gru, 1910.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ĉu ĝi penis entrepreni la paŝon, mi ne scias, sed unufoje mi estis surprizita, kiam oni sciigis, ke Gru-gru subite malaperis. La sciigo ĉefe surprizis la infanojn, ili estis frapitaj de la novaĵo kaj nekonsoleblaj malgraŭ mia admonado kaj konsolado, ke la denaska instinkto venkis en ĝi tiujn amikajn sentojn, kiujn ĝi antaŭ nelonge ankoraŭ havis al la infanoj, ke ĝi, kredeble, revenos al ni kune kun la printempo.

Pasis nur kelkaj tagoj kaj mi ree sciiĝis, ke nia Gru-gru tute ne forflugis ien, sed simple estas ŝtelita de knabaĉo Mitjka, la filo de fiŝkaptisto. Mi incitiĝis kaj, elektinte liberan minuton, dum tiu sama tago iris al la ŝtelisto.

Mi bone konis la knabaĉon, ĉar li ne unufoje liveradis al mi fiŝojn kaj kelkfoje mi partoprenis en nokta fiŝkaptado de lia patro, kies ne anstataŭebla helpanto li estis. La domaĉo de la fiŝkaptisto staris, aŭ, pli ĝuste, estis algluita alte super la rivero al krutaĵo mem de la riverbordo en unu el plej pentrindaj partoj de ĝi. Longa mallarĝa ŝtuparo, tute ŝirmita de ambaŭ flankoj per diversspecaj kreskaĵoj, abrupte malleviĝis de ĝia sojlo preskaŭ al la akvo mem, kie sur longaj stangoj estis pendigitaj retoj kaj balanciĝis malnova fiŝkaptista boato. La fiŝkaptisto estis malsanema, antaŭtempe maljuniĝinta viro.

Mi trovis lin sidanta sur la ŝtuparo kune kun mizera maldika hundaĉo kaj varmiĝanta sub avaraj radioj de la subiranta aŭtuna suno. Kvankam li ĵuris, ke la gruo mem venis al ili, ke li kun la filo kelkfoje penis peli ĝin hejmen, sed ĝi ĉiam revenis al ili, mi ne kredis kaj ordonis, ke dum la sama tago la knabaĉo