Paĝo:Ŝirjaev - Gru-gru, 1910.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

alportu la forkurinton, kiu tiutempe forestis kune kun la ŝtelisto. Kiam, revenante, mi estas jam proksime de la hejmo, mian atenton nevole altiris furioza bojado de hundo kaj gaja rido de vilaĝaj infanoj, kiuj kun scivoleco observis ion sur la rivero. Mi haltis kaj ekvidis scenon, kiu kortuŝis min: proksime de la bordo, laŭlonge de ĝi, malrapide moviĝis kontraŭ fluo la fiŝkaptista boato. Mitjka ĉifonvestita remis el ĉiuj siaj fortoj, de tempo al tempo ĉesigante la remadon pro laceco, kaj gaje rerigardis malantaŭen, kie sur la „nazo” de la boato, alte leviĝinta super la akvo, en trankvile-fierema pozo, etendante jen unu, jen la alian flugilon por konservi ekvilibron, staris mia Gru-gru kaj fikse rigardis la hundaĉon, kiu kuris tra la bordo apud la akvo mem kaj per bojado kaj bojĝemado esprimis al ĝi sian ĝojon pro ĝia reveno.

— Perfidulo! Nedankemulo!… — mi diris kun malgajo al la gruo, post nelonge prenante ĝin el la manoj de Mitjka kaj metante en la kokinejon. Ĝi kvazaŭ komprenis la riproĉon kaj, kulpe mallevinte la kolon, malgaje iris en sian angulon, kaŝe ĵetante rigardojn al la knabaĉo, en kies la okuloj briletis larmeroj.

De tiu ĉi tago komenciĝis senfinaj ĉiutagaj forkuroj de Gru-gru kaj ĉiutagaj vizitoj de Mitjka, kiu, en akompano de la hundaĉo, revenigis ĝin. Fine, tio ĉi tre tedis al mi kaj mi unufoje decidis por ĉiam liberiĝi de la obstinulo.

— Ĉu vi volas, — mi diris al la knabaĉo, — ke mi donacu ĝin al vi?

Li estis tiel surprizita de la demando, ke povis elparoli neniun vorton. Nefalsa ĝojo kaj ravo rebrilis en liaj mildaj okuloj.