Paĝo:Ŝirjaev - Gru-gru, 1910.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

arda febro. Li mallaŭte deliris kaj la nomo de la gruo senĉese flugis en ĉiuj kazoj de liaj inflamaj, sekiĝintaj lipoj. Apud li mem staris Gru-gru kaj malgaje rigardis sian amikon. Ĉiufoje, kiam ĝi aŭdis de li sian nomon, ĝi malrapide-gracie etendis al li la kolon kaj delikate karesis lin, tuŝetante per la beko liajn molajn, hirtajn harojn. Mi etendis al ĝi plenmanon da pizeroj, sed ĝi, apenaŭ ekrigardinte la frandaĵon, forturniĝis, metis la kapon sur la flugilon kaj rigidiĝis en tiu ĉi senmova pozo.

Hele brilis la suno de la lazura ĉielo, gaje bruis elbordiĝinta Volga, nesilentiĝante aŭdiĝis super ĝi diversvoĉaj, diverskarakteraj viglaj krioj de birdoj, ĵus revenintaj de la malproksima sudo, kiam oni enterigis Mitjka’on. Kaj vespere de la tago sekvinta la fiŝisto, ree faligante larmerojn, fosis en la sablo apud la domaĉo mem tombon por Gru-gru, kiu ne povis, ne volis postvivi la perditan amikon…

Mia kunulo malgaje ekspiris kaj silentiĝis.

Ni plenigis niajn pipojn kaj silente daŭrigis la vojon. Alte super niaj kapoj, etendinte la kolojn kaj longajn piedojn, flue kaj nerapidante unu post la alia fulgis gruaroj. Jen gaje-triumfante, jen sopire-adiaŭe ili voksignalis inter si, rapide moviĝante antaŭen kaj neŝanĝeme sin direktis al la malproksima, alloga sudo, blinde obeante al la instinkto, kiun enmetis en ilin la Kreinto.