Ĉi tiu paĝo estis validigita
„Gru-gru.”
(originale verkita)
acigitaj de longa piediro, ni
sidiĝis sur kruta bordo de larĝa
kaj profunda kavkanalo,
kiu estis limo inter kuŝinta
antaŭ ni granda, jam
malpleniĝinta, grenkampo kaj la arbaro, kaj ekfumis. Estis bela aŭtuna posttagmezo.
La suno staris malalte sur la sennuba ĉielo, ĉirkaŭe regis
malgaje-solena silento kaj malpleneco. La arboj staris preskaŭ tute
senfoliigitaj kaj ŝajnis dormantaj aŭ ensorĉitaj en tiu ĉi siaspeca senmova