Paĝo:Ŝirjaev - Gru-gru, 1910.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

aŭtuna beleco. Subite alte super ni la aeron tratranĉis laŭta kaj sonora krio jen ĝoje-triumfanta, jen malgaje-adiaŭa: „gru-gru-kurr, gru-kjur!” Ni levis la kapojn, — super ni alte flugis granda gruaro.

— Ha, gruoj!… — mi ekkriis nevole, kun intereso observante, kiel, etendinte la kolojn kaj longajn piedojn, plue kaj ne rapidante, tamen ĉiam rapide moviĝante antaŭen kaj neŝanĝeme sin direktante al antaŭdifinita celo, kun la senĉesa voksignalado inter si, flugis la birdoj.

— Jes, gruoj… — pensoplene diris post iom da tempo mia kunulo — nia kampara poŝtejestro. — Ni ĉiam orfiĝas, ĉiuj forlasas nin iom post iom kaj baldaŭ ni restos nur kun lupoj kaj kornikoj. Tamen, ĉu vi rimarkas, kiel ĉiam postrestas malantaŭe de siaj kolegoj, malgraŭ evidenta penado, kelkaj pli malfortaj el la birdoj? Jes, longa vojo kuŝas antaŭ ili kaj ni senerare povas profeti, ke multaj el ili ne atingos la celon, ie pereos… Ĝustokaze, ĉu vi iam vidis proksime gruojn, ĉu vi havis iam okazon observi vivmanieron de tiuj ĉi ĉarmaj birdoj en mallibereco?

— Neniam. Tamen, sendube, tio ĉi estas tre interesa…

— Treege! Gruo pli facile, ol ĉiu alia birdo, alkutimiĝas al homo, al hejmo de sia mastro kaj, kiel plej saĝa hundo, fariĝas lia fidela, nedisigebla amiko kaj gardanto. Kiom singardeme ĝi evitas homon, dum ĝi vivas en la libereco, tiom nedisigeble ĝi alligiĝas al li, se okazas al ĝi vivi en societo de la lasta. Nur estas malfacile havigi ĝin al si… Sed unufoje mi havis tian okazon… — li el-