Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kiom vi povas pagi, sinjoro, por tiuj ĉi libretoj?.. Volu preni ilin por...

Sed la nekonatulo daŭrigis sian vojon ne atentante la vortojn de la libristo.

Kun scivoleco, ankoraŭ neniam sentita, mi malfermis la libreton malŝatitan kaj apenaŭ ne ekkriis pro surprizo kaj ĝojo; — ĝi estis bele bindita kaj bone konserviĝinta jarkolekto de „Esperanto“ — la unua esperanta ĵurnalo, kiun mi ankoraŭ neniam vidis. Per la manoj tremantaj mi ekkaptis alian libreton, ĝi estis „Fantomoj“, traduko de V. Sernet. Ne foliante la libron, mi ree etendis senvorte la manon al la maljunulo kaj antaŭ mi, kvazaŭ per forto de ia sorĉaĵo, senĉese aperadis unu post la alia trezoroj de nia literaturo, nun jam nenie aĉeteblaj.

— Kie vi prenis la librojn? — mi demandis la libriston, kiam mi trarigardis ĉiujn librojn.

— Dio donis ilin al mi!.. — ruze ridetante, li respondis. — Volu aĉeti kune ĉiujn tiujn ĉi librojn... mi ne petos superfluan monon, pli malkare vi aĉetos ilin nenie! — kaj li nomis ian monsumon negrandan.

Mi, kompreneble, ne marĉandis kaj la maljunulo, ne kutiminta komerci tiamaniere, estis tre kortuŝita. Li mem invitis por mi fiakriston, zorgeme metis la librojn en la fiakron kaj antaŭ mia forveturo mem, post ioma hezito, li metis donace al miaj piedoj ankoraŭ ian dikan paperligaĵon. Videble, la maljunulo estis ĝoja, vendinte la librojn kaj ricevis bonan profiton.

Zorgeme, kiel sanktaĵon, mi alportis hejmen la akiron okazan kaj kun detenita spirado malfermis la pakaĵon. Antaŭ miaj okuloj tuj aperis senfina vico de diversaj malnovaj esperantaj gazetoj, leteroj kaj unu granda manuskripto, skribita, per bela nerapidema vira skribmaniero. Ĵus mi ekfoliis ĝin, elfalis letero, skribita per la sama mano. Mi jenon tralegis en ĝi:

„Samideano! Kiu ajn vi estas, tralegu tiun ĉi manuskripton. Mi legis ie riproĉon, ke ni esperantistoj ne havas nian personan literaturon esperantan, mi intencis forigi ĝin per tio ĉi, sed, ne estante literaturisto, mi ne havis kuraĝon publikigi ĝin. Ĉi tie mi kolektis miajn rememorojn kaj memorskribojn el longedaŭra mia esperanta vivo, aŭ pli guste, kiel vi vidos, el unu mia jaro, kiu estis, eble, la plej feliĉa jaro de mia vivo. Eble ili utilos al iu... Ne kritiku la verkon tro severe, se ĝia formo ne kontentigos vin, se legante ĝin, vi disreviĝos aŭ ne trovos tion, kion vi esperis trovi. Mi tie verkis nenion, sed ĉio skribita estas vero, travivaĵo. Eble, tio ĉi estas grava manko de la verko, sed, pardonu, mi celis ĝuste tion ĉi.

Ĉar la manuskripto trafos en viajn manojn nur post mia morto, vi estu tiom afabla, korektu kaj penu eldoni ĝin. Vi rajtas forstreki tutajn paĝojn de ĝi, se ili ne plaĉos al vi, kaj forbruligi ĝin tute, se ĝi meritas tion, sed mi petegas, antaŭe vi tralegu ĝin!..

Por viaj klopodoj pri korektado kaj prilaborado de mia verko, se tio okazos, — mia spirito