Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la doktoro kaj poste, kiam iliaj pedagogiaj kapablecoj montriĝis ne sufiĉas por tio, ili decidis ĉiuvintre triope transloĝadi por tio, en la urbon. Tie la knabino lernis lingvojn kaj studis aliajn lernobjektojn sub gvidado de fama malnova pedagogino Julia Andreevna, kie ni jam havis feliĉon renkonti ŝin dum la unua leciono de Esperanto.


IX. La malamiko.

Kiam la leciono finiĝis kaj ĉiuj ĉeestintoj komencis adiaŭi kun Julia Andreevna kaj reciproke unu kun la alia, la leŭtenanto iris en antaŭĉambron kaj serveme helpis vestiĝi al fraŭlinoj. Post ĉiuj li, kun speciala lerteco kaj braveco, kiel ŝajnis al Joĉjo, vestis Olnjon je ŝia pluŝa palto, borderita de nigre-bruna felo de siberia vulpo kaj metis super ŝia fela ĉapeto, kiun ŝi mem vestis antaŭ spegulo nerapideme, kelkfoje ordigante sub ĝin la harojn, kiuj obstine elstariĝis el-sub ĝi, — molan baŝlikon kun eleganta malgranda ora kvasteto. Poste li iel nezorgeme submetis la ŝultrojn, sur kiujn la servistino surmetis lian ŝinelon, nek traigante la manojn en la manikojn de la ŝinelo, nek butonuminte ĝin, li delikate prenis Olnjon je la mano kaj, farante komunan riverencon al la mastrino kaj al tiuj el la gastoj, kiuj staris ankoraŭ apud ŝi, inter kiuj estis ankaŭ Joĉjo, rure-mokeme ekrigardis en liajn okulojn, dande ekklakis per la spronoj kaj foriris.

— Georgo, vi malvarmumos! — diris Olnjo. — Vi ne forgesu, ke nun estas vintro...

— Ĉu oni povas malvarmumi apud tia ĉarma fraŭlino? Li laŭte diris, interrompante ŝian parolon. Pluajn liajn vortojn oni jam ne povis aŭdi, ĉar la pordo jam fermiĝis post ili.

La koro de Joĉjo batis malsaneme en la brusto, kiam li eliris sur la straton. La vespero estis luma kaj frosta. La luno malavare verŝis sian lumon molan, malvarman, neĝo gaje knaris sub la piedoj. Sed Joĉjo rimarkis nek la lumon, nek la vigligan malvarmon vintran, nek la neĝknaradon. Liaj okuloj estis fiksitaj al la paro de la gejunuloj, kiuj iris je kelkaj paŝoj antaŭ li. Kvankam li devis iri hejmen tute en kontraŭan plankon de la strato, li sekvis dum kelka tempo post ili. La leŭtenanto iris brave elstariginte la bruston kaj alte levinte la kapon, Olnjo kuntiriĝis pro la malvarmo kaj proksime alpremiĝis al li. Li rakontis al ŝi ion, ŝajne, tre amuzan, ĉar la knabino ofte kaj gaje ridis responde je liaj vortoj, kovrante sian vizaĝon per mufo.

Ili trairis kelkajn kvartalojn, ĉiam gaje interparolante, kaj malaperis post angulo de unu stratkruciĝo. Joĉjo, atinginte la angulon haltis kaj ne deturnante la okulojn de la paro, plu ĝuste — de la knabino malproksimiĝanta, sin apogis je lanternkolono. Li nenion vidis, krom ŝia figuro, li nenion rimarkis. Preteririntoj kun miro rigardis la junulon, kvazaŭ ebrian, starintan, kelkaj ekrigardis ilian ĉarman vizaĝon malgajiĝintan kaj pensoplenan, aliaj mokeme skuetis la kafojn al li kaj ion flustris. Unu maljunulino, rimarkinte lin, haltis kontraŭ li kaj, kunpremiĝante pro la malvarmo, facile tuŝis lin la mano.

"Sen titolo".