— Ĉu vi estas malsana, karulo? — ŝi diris kun kondolenco. — Kial vi staras tie, vi frostmortos... jen kia malvarmo estas hodiaŭ!
Joĉjo rekonsciiĝis, kvazaŭ post longedaŭra dormado, ektremis kaj malrapide ekpaŝis, mallevinte la kapon, ree atentante nek preteririntoj, nek stratojn tra kiuj li iris. Se oni demandus lin, kion li sentis dum tiu ĉe tempo, Joĉjo sendube hezitus respondi, ĉar lia sento estis tre komplikita kaj ne kutima pro sia noveco. Li sentis malamon al la leŭtenanto, li opiniis lin sia malamiko kaj samtempe li sentis ankaŭ, ke li tuj kun ĝojo helpus al li, se li bezonus je tia helpo, li sentis, ke ia forto nekomprenebla nepre igus lin sin ĵeti senhezite en akvon, se li ekvidus lin dronanta, aŭ enkuri en brulantan domon, se li sciiĝus, ke tie estas pereanta lia malamiko la leŭtenanto. Li sentis amon delikatan al la knabino, kiu tiel afable rilatis al li, kiu tiel akurate kaj zorgeme vizitadis la lecionojn kaj elmontris esperon, ke post nelonge ŝi fariĝos flama kaj fervora samideanino. Li bedaŭris, ke tia bela kaj bona knabino simpatiis al la leŭtenanto, kiu sendube estis malamiko de Esperanto kaj arogantulo. Li bedaŭris, ke ŝi kiel komprenis al li, kaj ŝia gaja rido kaj ŝia alpremiĝado al la leŭtenanto, kiujn li longe observis, tranĉis lian koron, kiel akra tranĉilo.
Al ĉiuj kiuj ĉi sentoj aldoniĝis ankoraŭ unu, kiu estis pli turmentiga eĉ ol lasta. Joĉjo timis, ke li ofendis la leŭtenanton, kiam li, fervore dependante sian amatan ideon, elmontris la leŭtenanton en ĉeesto de la fraŭlinoj ridinda kaj malsaĝa. Ekmemorinte lian ruze-mokeman rigardon, kiun li ĵetis en la vizaĝon de Joĉjo en la antaŭĉambro, Joĉjo instinkte komprenis, ke la ofendo estis granda kaj la leŭtenanto ne pardonos ĝin.
La leŭtenanto volis sin montri havanta ĝustajn informojn pri ĝenerala stato de Esperanto, pensis Joĉjo, — "Li enviis, ke mi, mizera, hontema seminariano, persono tute ne grava kaj ne atentinda, jam varbis kaj allogis al siaj lecionoj tiom grandojn personojn, kiuj estis la grafinoj-fratinoj kaj Olnjo... kiun li amas sendube... Ĉu mi estas kulpa, ke li parolis kun aplombo pri la objekto, pri kiu li tute ne havis eĉ ideon? Ĉu mi povus silenti, kiam li kalumniis, "mian" lingvon, kiam li tiel ironie-mokeme rigardis min kaj volis montri min ridinta knabaĉo, kiu propagandas iam sensencaĵon? Kiom opiniis pri mi Julia Andreevna kaj grafino Jrina, kiu tre ŝatas min kaj kiun mi ŝanĝos je neniu, kvankam al mi minacus kiaj ajn malagrablaĵoj, malfeliĉoj? Kaj Olnjo?.."
Joĉjo klare prezentis al si ŝian vizaĝeton, gajajn, lernamajn okulojn, silkajn haretojn, kiuj ĉiam disŝutiĝadis laŭ la ŝultretoj de la knabino kaj ofte eĉ facile tuŝetis lian vizaĝon, kiam ŝi, dum la lecionoj, proksime kliniĝadis al li, aŭskultante atente ian lian klarigon.
"Ŝi estas mirinda knabino, ŝi estas ĉarma knabino!" — Li pensis. — "Nur por kio ŝi tiel konfidas al li, al tiu ĉi malaminda leŭtenanto? Ĉu plaĉas al ŝi lia braveco, aspekto?.. Li ne estas inda je si... Li estas sentaŭgulo, diboĉulo, kiel plimulto de oficiroj, kaj li malbone influos je ŝi. Mi iam avertos ŝin... Kial ŝiaj gepatroj kaj niaj plej bona Julia Andreevna permesas ol ŝi... En la saboto venonta mi venos al la leciono pli frue ol ĉiuj kaj havos konversacion kun