Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Julia Andreevna... Eble, ŝi ankaŭ la gepatroj de Olnjo ne rimarkas eĉ tion, kia ne nobla sinjoro estas la leŭtenanto... Eble, estas ankoraŭ ne malfrue... Eble, la leŭtenanto ne havis tempon elmontri al la knabino sian malutilan influon; eble, oni facile forigos lin, ke li neniam kuraĝu plu intervidiĝi kun ŝi, iri kun ŝi je la mano..."

Kaj ree la knabino sin prezentis al Joĉjo tre klare. Li klare vidis ŝiajn rozkolorajn vandetojn, ruĝiĝintajn pro frosto kaj bele-elstariĝantajn el-sub la nigre-bruna fela kolumo, ŝiajn gajajn okulojn kaj elegantan malgrandan oran kvasteton, kiu balanciĝis malantaŭe sur ekstremaĵo de ŝia baŝliko.

"Kiel feliĉa mi estus, se ŝi irus je la mano kun mi!.. — li pensis. — "Mi inde taksus ŝian konfidon... Mi parolus al ŝi..."

Sed Joĉjo rememoris, kiel gaje ridis Olnjo, irante kun la oficiro kaj kovrante sian vizaĝon per la mufeto, kaj li nevole ekpensis: "Ĉu ŝi enuus irante kun mi? Mi ne scias paroli amuzajn historion, mi ne scias ridigi... Ne! Ŝi ne enuus!.. Ŝi estas serioza knabino. Mi ne parolus al ŝi bagatelojn ridindajn, je kiuj estas tia lertulo la leŭtenanto... Mi parolus al ŝi pri "mia" lingvo, pri nia propagando de ĝi... Propagando?.. Jes, propagando..."

Sed ĵus Joĉjo ekpensis tion ĉi, io dolorige-ofende ekpikis lin je la koro mem kaj anstataŭ figuro de la knabino, kiu ĉiam staris en lia imago, antaŭ li aperis subite la leŭtenanto kun la alte levita kapo fiera, elstarigita antaŭen la brusto kaj mokema rideto sur dikaj voluptaj lipoj, elglitanta el-sub la longaj nigraj lipharoj.

"Por kio mi parolis tiel serioze kaj ofende?.." — Joĉjo pensis. — "Mi ne povis silenti, vere... sed mi devis diri tion pli singardeme, pli ĝentile. Mi deziris, kontraŭparolante al la leŭtenento, ne elmontri lin ridinda, — mi deziris alporti utilon al nia afero, mi deziris nur diri la veron...Kaj kio okazos, se la leŭtenento decidos venĝi al mi?.."

Kaj unu post la alia malgajaj bildoj aperis en lia imago. Jen la estaro de la seminario jam sciiĝis, ke li rompos "la regularon de bonkonduto de la lernantoj". Kaj antaŭ la okuloj de Joĉjo jam estis la malgranda, blueta kovrilo, libreto, kiun ricevas ĉiujare ĉiu seminariano antaŭ komenco de lernjaro, kiun oni devas scii parkere kaj en kiu tre klare kaj difinite estas antaŭvidita ĉio:

§11. La lernantoj ne devas vizitadi en la urbo privatajn personojn, krom siaj kolegoj kaj parencoj...

§18. Oni severege malpermeasa al la lernantoj studi kiajn ajn lernobjektojn, krom tiuj, kiujn oni speciale instruas en la lernejo...

§31. La lernantoj ne povas promeni sur la kajo, bulvaroj kaj en stratoj kun fraŭlinoj, krom siaj plej proksimaj parencinoj...

Joĉjo rememoris, ke ĉiu ne obeanta al la regulo estas forigata el la lernejo kaj li vidas sin lam forigita. Li devas reveni hejmen... Estas ne priskibebla malĝojo de la gepatroj... Ju