Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lia Andreevna, adiaŭante kun li por ĉiam, ploras, ke ŝi ne sukcesis perfekte ellerni la lingvon, kion ŝi promesis al iu… Fratino Irina estas ne malpli ĉagrenita de la okazintaĵo kaj ŝi plu jam ne sentas ravon al liaj kaŝtankoloraj okuloj, al lia mildeco, kio ĉiam kortuŝas lin… Olnjo estas ne konsolebla. Ŝi kulpigas en ĉio la leŭtenanton kaj malpaciĝas kun li… Ĉiuj estas ĉagrenitaj, ĉiuj estas malĝojas… Nur la leŭtenanton estas memkontenta: li rigardas ĉiujn mokeme, tordas siajn longajn nigrajn lipharojn kaj ekklakas per la spronoj.

Nokte Joĉjo sonĝis antaŭ la leŭtenanton. Li subite enflugis tra fenestro en la gastoĉambron de Julia Andreevna dum leciono de Esperanto, kaptis per unu mano Olnjon kaj per la alia grafinon Irina’on kaj, laŭte svingante per flugiloj, kalkante per la spronoj kaj mokeme ridetante, flugis kun ili for el la ĉambro. Joĉjo, malfacile spirante, kuris post li, penis forpreni la leŭtenantojn kaj kriis:

— Mi ne fordonos! Mi ne fordonos!…

Kun tiuj ĉi vortoj sur la lando li vekiĝis. Lia vizaĝo kaj kapo estis ŝvitkovritaj.

En malbona humoro, ĉiam antaŭsentante ion malagrablan, Joĉjo pasigis la tutan dimanĉon. Vespere li iris promeni sur la bulvardon kun sekreta espero en la koro renkonti tie promenantajn Julia Andreevna aŭ Olnjon, kiu, li sciis, iafoje promenis tie kun iu el familianoj, kaj rakonti al de siajn pensojn turmentitajn.

Sur la bulvardo, dank'al bela, senventa vetero, estis multaj promenintoj. Je ĉiu paŝo estis renkontatoj gelernantoj de diversaj urbaj lernejoj, kiu marŝis ĉiam ope kun gajaj vizaĝoj, patrinoj kun siaj filinoj-fianĉinoj, gejunuloj, infanoj. Ja foje Joĉjo rimarkis iun el siaj instruistoj. Sed kiel ajn atente rigardis Joĉjo la promenintojn, li vidis nek Olnjon, nek Julia'on Andreevna. Trairinte jam laŭlonge tien kaj ree la tutan bulvardon, Joĉjo malĝojigita, mallevinta revenis hejmen, kiam li subite ekvidis unu konatan vizaĝon: renkonten al li uris kun ne bindita, evidente, freŝa franca romano en la subbrako grafino Eŭdokio en luksa vintra vestaĵo fela, vastigante, agrable tiklantan flarsenton, parfumodoron. Je ambaŭ flankoj de ŝi iris du junaj fraŭlinoj, ankaŭ riĉe vestitaj kaj tiaj ĉarmetaj, kiajn, ŝajnis al Joĉjo, li vidis neniam. Sed la fraŭlinoj tuj ekplaĉis al Joĉjo ne pro sia ĉarmeco, ne pro siaj riĉaj ornamoj, sed pro tio, ke li tuj konjektis, ke tuj ĉi fraŭlinoj estas tuj nevinoj de grafinoj-fraŭlinoj, kiuj kun tia tia fervoro studis "lian" lingvon. La grafino rekonis Joĉjon kaj gaje ekbalancis de malproksime per la kapo, respondi je lia respekto plena saluto. Joĉjo kun ĝojo jam intensis tuj aliri al la grafinoj kaj ekparoli en "sia" lingvo por sciigi, kiel influos tio ĉi je la ĉarmetulinoj, sed tiu sama momento antaŭ li, kvazaŭ el-sub tero, aperis danda figuro de la leŭtenanto.

La unua sento, kiun Joĉjo eksentis, kiam li ekvidis malamikon, estis sento de malamo, de abonemo; la unua intenco de li estis tuj peti pardonon, peti ĝentile kaj sen humiliĝo, sed la leŭtenanton akompanis lia kolego — juna signojunkro kaj tiu ĉi cirkonstanco estis grava malhelpo por plenumi la intencon.

— Bonan tagon! — li diris kun malbona rideto, eltirante manon al Joĉjo. — Ĉu vi promenas?