Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen, vi ja ankoraŭ ne konas unu la alian. Tiu ĉi estas mia kolego-signojunkro Platonov, drinkemulo, batiĝemulo, flirtulo, unuvorte bonega kaj agrabla en ĉiuj rilatoj bravulo, — li daŭrigis montrante sian kolegon. — Kaj tiu ĉi juna homo, — li diris kun serioza-sarkasma rideto, montrante Joĉjon al sia kolego, — estas profesoro (li intence elparolis tiun ĉi vorton kun speciala akcento) de Esperanto...

— Profesoro?.. Ĉu?.. — diris Platonov, de la kapo ĝis la piedoj pririgardante la mizeran, konfuziĝeman figuron de Joĉjo per malestime-arogantaj okuloj. — Li estas knabaĉo, seminariano... kaj vi parolas profesoro!..

Joĉjo estis preta ekplori pro la neatendita, ne meritita ofendo kaj forkuri, sed liaj piedoj kvazaŭ ŝtoniĝis kaj ne moviĝis de la loko.

Ĉu oni povas tiel paroli, sinjoro signojunkro? Kion ni faros, se li tuj ekploros?..

Jes, jes... Efektive, mi faris nepardoneblan eraron. Mi petas pardonon, sinjoro... Pardonu, mi forgesis vian nomon. Tamen ni iru, kial ni haltis? — li aldonis, sin turnante jam al la leŭtenanto.

Ni iru!

Bone, bone, juna sinjoro! — daŭrigis la signojunkro. — Ĉio estas bona, kio bone finiĝas. Sed ĉu vi scias, juna sinjoro, ke vi entreprenis tre riskoplenan aferon? Ĉu vi scias, ke pro via kulpo, pro via infanaĵo povas suferi krom vi ankaŭ aliaj personoj, kiujn vi entiris senpripensite en vian rondeton?.. Personoj, kiuj estas estimindaj kaj apartenas al la plej alta rondo de la urbanoj...

Kiamaniere?.. — Joĉjo havis forton nur diri tiun ĉi vorton, terurigita de ĉio okazanta.

Ha, kiamaniere?.. Ĉu vi korespondas en via lingvo kun eksterlandanoj?..

Jes, mi...

Bonege, juna sinjoro!.. Mi gratulas vin! Sed vi prezentu al vi, ke en unu bela tago vi ricevos el eksterlando de via amiko tiea ian politikan proklamaĵon... Aŭ ankoraŭ pli simple: prezentu al vi, ke en unu bela tago via letero kun tia proklamaĵo de eksterlandaj sentaŭguloj, anstataŭ vi, trafos en manojn de tre scivolemaj sinjoroj ĝendarmoj... Ne forgesu, ke se iu unufoje estis en manoj de tiuj ĉi sinjoroj, tiu longe kuracos postsignojn de iliaj ungegoj sur sia felaĉo...

Tio ĉi estas ne ebla!.. Tiaj sentaŭguloj, kiujn vi aludas, neniam estis kaj estos inter esperantistoj! — diris kun entuziasmo Joĉjo, tremante pro ofendo, ĉagreno kaj indigno.

Nu, ni danku Dion! — la signojunkro respondis konsolige. — Interalie, juna sinjoro, permesu, mi donos al vi ankoraŭ unu demandon malmodestan: ĉu vi havas permeson de via lerneja estraro instrui la lingvon al junaj fraŭlinoj... ĉarmetaj? Ĉu via inspektoro almenaŭ... ĉu li scias pri viaj pedagogiaj talentoj?

Joĉjo silentis.

Ĉesu, Platonov! Sufiĉe! — diris la leŭtenanto, haltante antaŭ bierejo. — Ne timu, sinjoro pro-