Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fesoro! Eĉ se oni ĉion sciiĝos, oni nenion malbonan faros al vi, nur, eble, oni...

— Nur, eble, oni senigos vin je tagmanĝo por unu tago!.. — aldonis la signojunkro, ekridinte.

Nek aldoninte ankoraŭ ion al la dirita, nek adiaŭinte kun Joĉjo, la oficiroj ambaŭ, laŭte ridante, malaperis en la birejo.


X. Inter la amikoj.

— Nu, Georgo, ĉu vi estas kontenta? — diris la signojunkro, jus la amikoj sidiĝis al tablo en la birejo. — Nun la knabaĉo por longa tempo perdos ĉian deziron daŭrigi siajn lecionojn. Mi tiel timigis lin, ke nun li longe ne trovos la vojon hejmen!

— Mi dankas vin, — memkontente respondis la leŭtenanto, — permesu ekpremi vian manon!

— Tio ĉi estas ne sufiĉa, s-ro leŭtenanto. Vi postulu ses botelojn da biro.

— Oho! Ĉu ne sufiĉos por ni du?..

— Ne. Vi diru al mi serioze, ĉu vi mem povus tiel konsterni la knabaĉon?.. — parolis la signojjunkro, verŝante bieron en sian glason kaj fikse rigardante en la okulojn de sia kolego.

— Se mi povus, mi ne invitus vin...

— Por sano de via Olnjo! — diris la signojunkro, levante sian glason kaj ekfrapinte ĝin je glaso de la leŭtenanto. — Nun vi povas esti trankvila: la knabaĉo plu ne aperos inter viaj gekonatoj... Li nek ofendos vin plu, nek havos okazon intervidiĝi kun la knabino. Tamen, — li daŭrigis, per unu fojo eldrinkante duonon da la glaso, — tamen, se vi vidos, ke mia leciono estas ne sufiĉa por la knabaĉo, mi plezure helpos al vi. En la kapo mi havas jenan planon mirind...

Sed li ne finis sian parolon, ĉar en tiu momento en la birejon eniris lia estro, akompanata de du oficiroj, kiu malamis la signojunkron, kiel ankaŭ plimulto de oficiroj, kaj ĉiam evitadis lian ĉeeston. La signojunkro, kiu sciis kelkajn siajn kulpojn antaŭ la estro, tuj forlasis sian glason, leviĝis de la seĝo kaj, flustre, sin turnis al la leŭtenanto:

— Pruntedonu al mi, mi petas, cent rublojn... Morgaŭ mi redonos la monon, honora vorto de oficiro!

— Eĉ cent kopekojn mi ne havas!..

— Nu, kvindek rublojn!.. Hodiaŭ oni kartludos ĉe leŭtenanto Krutov. Mi sentas, ke hodiaŭ mi nepre gajnos...

— Vere, mi havas nenion!

— Nu, estu amiko, mi rapidas... Donu dudek rublojn!.. Honesta vorto...

La estro kun la oficiroj haltis apud najbara tablo. Li interŝanĝis saluton kun la leŭtenanto, la samajn ankoraŭ faris liaj akompanantoj. Dum ili salutis unu la alian, la signojunkro nerimarkeble foriris, malbenante la estron, kiu malhelpis al li, ankaŭ la leŭtenanton, de kiu li esperis ricevi hodiaŭ honorarion por la sukcese plenumita tasko.