Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Preterirante horloĝmagazenon, hele lumigitan de interne, Joĉjo, ĉagrenita kaj konsternita de la vortoj de la oficiroj, tute neatendite por si mem, ekrigardis tra fenestro de la magazeno. En la fenestro pendis grandega horloĝo, kiu montris la kvinan horon de vespero. Li haltis antaŭ la fenestro, iom konsiderante kaj subite lia vizaĝo lumiĝis kaj gajiĝis kaj li rapidege ekspaŝis reen tra la strato. Li estis en tia stato, kiam homo nepre bezonas dividi kun iu sian malĝojon, sed krom Julia Andreevna, li sciis tion, neniu en la urbo povus ĝuste kompreni lian malĝojon kaj doni al li konsolon. Okaze ekrigardinte la horloĝon, Joĉjo rememoris, ke nun estis ĝuste tia horo, kiam la maljunulino estis hejme kaj akceptis vizitantojn.

La servistino, kiu malfermis por li la pordon, estis surprizita de la neĝustatempa, ne kutima vizito de Joĉjo kaj iom da tempo ŝi staris hezitante en la antaŭĉambro, konsiderante, ĉu ŝi devas aŭ ne devas raporti al la mastrino pri la vizitinto. La gastoĉambro estis kutime hele lumigita kaj el ĝi estis klare aŭdebla solene-trankvila, tamen kun kelka nuanco de ĉagreno, voĉo de Julia Andreevna.

– Ĉu oni povas tiel skribi?… Ha, kion vi faris! Vi neniam ellernos la lingvon. Vi ne kunmiksu la lingvojn, – ŝi parolis, kliniĝinte super la tablo kaj krajone korektante erarojn en kajero de Leskov. Ŝi tiel profundiĝis en sian okupon, ke ŝi tute ne rimarkis, kiel Joĉjo, mallaŭte paŝante tra la ĉambro, aperis antaŭ la tablo mem. – Rigardu, kion vi faris, ĝoju!...– ŝi diris, subite returniĝante al Joĉjo kun tia miemo, kvazaŭ lia vizito neatendita kaj neĝustatempa estis antaŭvidita kaj atendita de ŝi. – Mi ĉiam laŭdas Leskov'on, kaj li hodiaŭ faris en sia laboro tiom da eraroj nepardoneblaj, ke mi tute nescias, kion mi devos nun fari. Rigardu, en sia franclingva laboro li skribis preskaŭ ĉie kv, anstataŭ qu kaj k, anstataŭ c!… Jen estas influo de viaj lecionoj, mia kara amiko!… Sidiĝu!… Vi, s-ro Leskov, reskribu vian laboron kaj plu ne eraru, vi ĉiam memoru en kia lingvo vi skribas. Morgaŭ mi daŭrigos la laboron.

– Mi mem, – profunde enspirinte, diris Joĉjo, – antaŭ nelonge faris ion similan dum leciono de latina lingvo. Mi skribis sur klastabulo "kaj li diksit eis", anstataŭ "et dixit eis"…

– Bone, bone! – riproĉe balancante per la kapo kaj gaje rigardante Joĉjo'n, diris Julia Andreevna. – Kaj kio rezultis el tio ĉi?

– La instruisto koleriĝis, ekkriis… la kolegoj ekridis, sed mi ĝustatempe komprenis mian ne ĝustan skribaĵon kaj tuj forviŝis de la tablo ĉion skribitan.

– Mi ĝojas vidi vin hodiaŭ, mia kara! – diris Julia Andreevna al Joĉjo, ĵus Leskov foriris. – Sed mi antaŭsentas, ke io okazis al vi. Vi estas tia pala, konsternita! Nur via lasta noto pri via okazintaĵo dum la leciono de latina lingvo iom disblovis, mi rimarkis, ian vian malĝojon. Kio okazis al vi?

– Kara Julia Andreevna! – diris Joĉjo, kortuŝita de la boneco de la maljunulino. – Krom vi, mi havas neniun… – Li ekpalpebrumis konvulsie, sentante, ke larmoj tuj ekfluos torente el la okuloj.

– Mia infano! – diris Julia Andreevna, pli proksime almoviĝante al la junulo kaj koncentriĝante je li tutan sian atenton. – Kio okazis? Estu sincera… Kredu, ke mi laŭforte…