Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

– Kara Julia Andreevna! Ne nomu min plu, mi petas, s-ro profesoro… – Joĉjo diris, interrompante ŝin kaj ne havante plu fortojn por deteni larmojn. – Oni mokas je mi, oni mokeme alnomas min profesoro!… – Kaj kiam Joĉjo iom trankviliĝis, vigligita de bonkoreco de Julia Andreevna, li rakontis al ŝi ĉion, kion li trasentis hieraŭ vespere post sia kunpuŝiĝo kun la leŭtenanto kaj pri la antaŭnelonga malagrabla renkontiĝo kun li kaj signojunkro Platonov.

Julia Andreevna silente aŭskultis sinceran, konfideman parolon de la junulo, nek interrompante ĝin, nek forturnante sian afablan, bonkorecan rigardon de lia emociita vizaĝo.

– Ĉu vi finis, mia kara? – ŝi diris, kiam Joĉjo silentiĝis kaj, gaje ekrigardinte en la okulojn de Julia Andreevna, honteme mallevis sian ruĝiĝintan vizaĝon.

– Mi finis… – li diris mallaŭte kaj enspiris plifacilige.

– Mi tre, tre dankas vin, ke vi senpere vin turnis al mi, ke vi sincere konfidis al mi viajn pensojn kaj sentojn. De la unua renkontiĝo kun vi, mi ekamis vin, kiel filon, kaj nun kun ĝojo mi vidas, ke mi ne eraris… ke vi estas inda je la amo.

Julia Andreevna prenis Joĉjon je la mano, alproksimigis lin al si kaj kovris lian vizaĝon, kaj frunton per delikataj, varmaj kisoj.

– Vi estas ĉarma, bona knabo! Mi envias al via panjo, ke ŝi havas tian filon… Kaj ne sole mi, sed ĉiu, kiu konas vin, ŝatas vin… la grafinoj-fratinoj… Olnjo, ŝia patro… Ĉu vi ankoraŭ ne konas tiun ĉi noblan homon?… Vi nepre devos konatiĝi kun li! Li delonge jam volas tion.

Ŝi interfingrigis la manojn kaj kelkfoje afable kaj konsolige ekbalancis per la kapo, kvazaŭ konsentante kun ĉio, ĵus eldirita de ŝi kaj konsiderante ion. Poste ŝi sin apogis je la tablo kaj, iom sulkiĝinte, ekparolis per vigla voĉo, ĉiu vorto kies, kiel miraklofaranta, saniga balzamo, nerimarkeble, sed sentige, penetris en la koron mem kaj en plej profundajn sekretejojn de la animo de la junulo kaj, mallaŭte kaj delikate iom post iom forigis lastajn postsignojn de la malĝojo ankoraŭ antaŭnelonga.

– Al la leŭtenanto, mia kara, vi diris nenion ofendan, kaj tio, kion vi diris, estis vero… Via timo, ke niaj lecionoj de nun devos ĉesiĝi, ke vi aŭ iu ajn el iliaj parolprenantoj povas submetiĝi al danĝero, kiel aludis la signojunkro estas, laŭ mi, antaŭtempa kaj senbaza. Mi ĉe okazo priparolos la aferon kun s-ro Veselov. Li konas vian inspektoron kaj, vi estu trankvila, li ĉiam scios forkonduki de vi fulmotondron ĝustatempe, ĵus super via kapo aperos ia nubeto minacanta. Estu tute certa pri tio, mia ĉarma, ke viaj amikoj neniam forlasos vin sendefenda. La malsaĝa ago de la oficiroj ankaŭ plu ne ripetiĝos, vi kredu al mi. Vi pardonu ilin grandanime kaj ne pensu eĉ pri ia venĝo. Dio gardu vin de tio ĉi. Per malbono, mia infano, vi neniam repagu por malbono.

Ja fajron oni ankoraŭ neniam sukcesis estingi per petrolo. Vi estu afabla al viaj ofendintoj, kvazaŭ ili kaŭzis al vi nenian malbonon kaj, se vi havus okazon fari al ili ian gravan bonservon, tio ĉi estus laŭdinda… Nia devo, devo de kristanoj, estas pardoni niajn malamikojn, preĝi pri ili kaj bonfari al ili… Ŝajne, vi jam bone scias ĉion tion ĉi, ĉar viaj gepatroj edukis vin guste kristane.