Ŝi ekspiris kaj ekrigardis la angulon, de kie milde rigardis la mildajn animojn bildo de la Savinto dornkronita. Joĉjo ankaŭ turnis tien sian rigardon nevole, kvazaŭ pro sugestio kaj ili ambaŭ samtempe faris krucosignon.
– Serĉu, mia ĉarma, ĉiam helpon de Li kaj vi neniam restos senigita je ĝi, – ŝi aldonis kortuŝita kaj forsvingis per la mano grandan larmon, kiu ekbrilis, kiel perlero, sur ŝia okulo.
– La leŭtenanto ne estas kapabla fari al vi ian malutilon, – Julia Andreevna daŭrigis post nelonga paŭzo. – Vere, iafoje, eble, li mokos je iu kaj nur… Tiu ĉi sinjoro estas kun tre limigitaj kapablecoj.
– Kaj la signojunknro? – demandis Joĉjo.
– Ho, li estas abomeninda junulo! – respondis Julia Andreevna. – Li estas filo de oficisto, liaj gepatroj sciis nek eduki lin, nek influi lin, pro tio li provis lerni, ŝajne, en ĉiuj lernejoj de la urbo kaj nenie oni povis toleri lin. De ĉie oni pelis lin, kiel maldiligentan kaj arogantan junulon kaj skandalulon. Komencinte la militservon antaŭ nelonge, li trovis nenian simpation inter oficiroj, krom malamo, kiun elmontris al li jam multaj. Mi aŭdis, ke li baldaŭ estos eksigita… Alie ne povas esti la afero. Li malhonorigas oficirecon per sia koruptemeco. Por kelkaj rubloj, iafoje por unu botelo da vino, li faros ĉion eĉ plej malnoblan, kion oni postulos de li. Jam kelkfoje li tiamaniere ofendis kelkajn personojn tute ne meritite, kiel ankaŭ vin…
– Ĉu la leŭtenanto koruptis lin? – diris Joĉjo.
– Pri tiu ĉi demando ne povas esti du malsamaj opinioj.
– Sed, bona Julia Andreevna, kial la leŭtenanto tiel malamas min? Ankoraŭ tute ne konante min, kiam ni komencis tiam tie ĉi konversacion pri Esperanto, li kelkfoje penis elmontri min ridinda. Kie estas, laŭ via opinio, kaŭzo de tiu ĉi nekomprenebla, neklarigebla agado de li?
– Kie estas kaŭzo, mia kara? – diris Julia Andreevna, rektiĝante kaj sin apogante dorse je la seĝo. – Kie estas la kaŭzo? – ŝi ripetis, sulkigante la frunton. Ja ombro de malĝojo trakuris tra noblaj trajtoj de ŝia bona vizaĝo kaj kripligis ĝin. Estis evidente, ke tio, kion ŝi devis diri, estis tre neagrabla kaj doloriga por ŝi. Ŝi ree, kutime, interfingrigis la manojn sur siaj genuoj kaj, kun ekspiro-ekĝemo, mallaŭte, preskaŭ flustre diris: – Olnjo!…
– Ĉu Olnjo?… – laŭte, eksaltante pro surprizo de sia seĝo, ekkriis Joĉjo, je unua fojo nomante la knabinon je la nomo.
– Jes!… – diris Julia Andreevna, evidente neniom surprizita de la neatendita emocio de la junulo. – Kompreneble, tio ĉi estas tre natura. Ili estas laktaj gefratoj – ilin ambaŭ mamnutris la sama mamnutristino, ili kune pasigis sian infanecon. Olnjo ja estas neordinara knabino kaj ŝi plaĉas al multaj junuloj…
Julia Andreevna ĉe tiuj ĉi vortoj esploreme fiksis sian rigardon al la kaŝtankoloraj ok-