Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uloj de Joĉjo. Joĉjo ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

– Ĉio plua estas jam klara por vi. Somere de nuna jaro la leŭtenanto faris al Olnjo edziĝoproponon…

– Kaj?..

– Kaj li ricevis rifuzon!

– Olnjo, – diris Joĉjo, kun speciala ĝuo laŭte kaj klare elparolante la nomon de la knabino, – Olnjo ne povis agi alimaniero.

– Vere. Ŝi estas ankoraŭ duonknabino – duonfraŭlino, ŝi ja estas ankoraŭ deksesjara! Krom tio s-ro Veselov – ŝia patro kaj la doktoro volas nenion aŭdi aŭ pensi pri ŝia edziniĝo. Ili ambaŭ mortos, se ili disiĝos kun ŝi. Nu, ili respondis al la fianĉo, ke li havu nenian penson pri la edziĝo, sed restu, se li volas, kiel antaŭe, ŝia amiko.

– Kaj Olnjo mem? Kiel ŝi rilatis al tiu ĉi decido de la patro? – demandis Joĉjo.

– Mi jam diris al vi, mia amiko, ke ŝi estas neordinara knabino: ŝi tre indiferente rilatas al siaj multenombraj flirtantoj, neniam preferante iun, sed ĉiam restante ĝentila kaj diskreta kun iu ajn pri siaj sentoj. Ŝi tuj submetiĝis al la decido de la patro kaj de la doktoro, sed la leŭtenanto ne perdas esperon iam atingi sian celon. Li zorgeme gardas la knabinon kaj… tre ĵaluzas ŝin al ĉiu junulo, kiu ajn li estus. Ĉu mi devas daŭrigi? Nun ĉio estas klara: vi aperis, la knabino forlogiĝis de la lingvo, kiun vi instruas… – ŝi silentiĝis por unu momento.

Iu eksonoriĝis.

– Ŝi senĉese parolas pri vi, pri la lingvo. Nature, ke la ĵaluzulo turnis al vi sian atenton…

– Danjo! – ŝi ekkriis al la servistino, kiu ĵus enlasis iun en la antaŭĉambron kaj fermis la pordon.

– La fraŭlino… Olnjo! – diris la servistino, enirante.

– Ha! Jen estas ankoraŭ unu vizito neatendita, – diris Julia Andreevna, leviĝante kaj ekpaŝante renkonten al la fraŭlino.

Joĉjo sekvis ŝian ekzemplon.

En la pordo ili renkontis Olnjon. Ŝi estis vestita hejme je simpla, sed bela vestaĵo mallonga rozkolora, kiu tre harmoniis kun ŝia vizaĝeto ruĝiĝinta de frosto. Ŝiaj haroj silkaj, kutime, ne kunplektitaj, sed simple kunligitaj per roza rubando malantaŭe, estis ornamitaj je tiu ĉi fojo per unu malgranda banteto, alpinglita super la frunto.

– Kiel mi estas feliĉa hodiaŭ!.. Kiel mi estas feliĉa!.. – ŝi laŭte diris, kisante Julia’on Andreevna kaj svingante en aero per la mano, en kiu estis ia paketo.

Ŝi amike ekpremis la manon de Joĉjo kaj afable ekrigardis liajn okulojn.

– Fu!.. – ŝi diris, sidiĝante kaj malfacile spirante, – kiel mi laciĝis! Ĉu vi kredas, mi ĝis la domo mem kuris… La paĝio diris, ke mi dungu glitveturilon, sed al veturigisto ja mi devus pagi 40 kopekojn kaj por tiu ĉi mono mi havos eblon sendi eksterlanden kvar leterojn aŭ