dek poŝtkartojn, – ŝi senĉese babilis per sia voĉeto sonora, kiel per sonorileto arĝenta. – Hodiaŭ mi ricevis unu poŝtkarton ilustritan el Francujo de samideano Marcel Lucas kaj grandan leteron el Svedujo de fraŭlino Hilda Karlson. Rigardu, – ŝi sin turnis al Julia Andreevna kaj al Joĉjo, – kia bela estas la poŝtkarto, sed mi preferas belajn vidaĵojn kolorigitajn de antikvaj ruinoj, apudmaraj urboj... Mi skribos al mia Marĉjo, ke li plu ne sendu al mi tiajn malspritajn poŝtkartojn...
– Vi jam amikiĝis kun via franca samideano? – ridetante, diris Julia Andreevna, am-admirante la ĝojan, feliĉan vizaĝeton de la knabino. – Vi jam nomas lin Marĉjo!
– Ho, jes! Marĉjo, Marĉjo, Marĉjo!.. Mi eĉ skribos al li jene: „Mia kara samideano Marĉjo!..” Ke li skribu al mi „Olnjo”, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi, ja ĉiuj min nomas Olnjo...
– Ho, Olnjo, Olnjo!.. – riproĉe diris Julia Andreevna. – Sed la leŭtenanto? Li ja freneziĝos pro ĵaluzo!
Julia Andreevna kaj Olnjo laŭte ekridis.
– Ĉio tio ĉi estas bagatelo, – la knabino daŭrigis gaje, – vi rigardu, rigardu, kion skribas al mi Marĉjo: „Mi kisas viajn manetojn kaj piedetojn!”
– Ho, mia Dio! Jen, oni tuj rekonas francan ĝentilecon!... Malfeliĉa leŭtenanto! – diris Julia Andreevna.
– Mi ĵus ekvidos lin, mi tuj montros al li la poŝtkarton kaj tradukos tion ĉi, – diris Olnjo, ridante.
– Olnjo, vi estas senkora!
– Kaj pluajn leterojn mi ne tradukos al li, mi diros, ke li mem lernu la lingvon, se li volas scii, kion skribas al mi junuloj.
Kiam la poŝtkarto estis trarigardita de Joĉjo kaj Julia Andreevna, la knabino elprenis dikan koverton, en kiu estis letero de la svedino, ŝia fotografaĵo kaj luksa albumo da vidaĵoj de Kolmar – ŝia parenca urbo.
– Mi bedaŭras, – diris Olnjo, – ke mi nenion havas por sendi al Hilnjo interŝanĝe. Ni havas nek albumojn kun vidaĵoj, nek poŝtkartojn de la urbo... Tamen estas malfrua horo, mi devas tuj reveni hejmen por ne maltrankviligi la paĉjon (Olnjo nomis la doktoron „paĉjo-doktoro”, al kio ŝi alkutimiĝis de tiam, kiam ŝi komencis paroli). Kara Julia Andreevna, ĉu vi permesos, ke Danjo akompanu min ĝis la hejmo? Mi timas iri sola tra stratoj vespere...
– Danjo?.. – diris enpensiĝeme Julia Andreevna. – Ĉu Danjo?.. Eble akompanos vin la juna homo? – ŝi ekrigardis komence Joĉjon, poste la knabinon. – Kial vi nenion respondas? Ĵustokaze, mia kara, ne nomu lin plu s-ro profesoro...
– Mi neniam nomis lin... – Olnjo respondis, demande rigardante jen la mastrinon, jen Joĉjon.
– Ni ĉiuj nomu lin de nun simple... Joĉjo, li petas.
Joĉjo ruĝiĝis.