Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

– Mi konsentas je ĉio... – diris Olnjo, enmetante en paperpakaĵon la leterojn kaj fotografaĵojn.

– Adiaŭ!

– Ĵustokaze, mia kara, mi petas, vi konatigu Joĉjon kun via paĉjo... – diris Julia Andreevna, kisante la knabinon.

– Nepre, nepre. La paĉjoj ambaŭ delonge deziras tion ĉi.

– Nu, iru kun Dio! Saluton al la paĉjoj...

En la antaŭĉambro la servistino Danjo staris jam kun la pluŝa palto de Olnjo en la manoj. Julia Andreevna, kiu iris malantaŭe de Joĉjo, tuŝetis per la mano lian ŝultron kaj okulsignis al li, ke li vestu la knabinon.

Joĉjo konfuziĝeme kaj honteme prenis la palton el la manoj de Danjo kaj etendis ĝin antaŭ Olnjo. La knabino turniĝis dorse al Joĉjo kaj etendis la manojn por vesti la palton, sed kiel ajn ŝi penus, ŝi ne povis enmeti la manojn en la manikojn de la palto.

– Pli malsupren, sinjoro! – flustris la servistino.

Joĉjo obeis. Kaj tuj unu mano de la knabino eniĝis en manikon, sed la alia ankoraŭ daŭrigis senhelpe moviĝi en aero.

– Vi tute ne scias vesti fraŭlinojn! – diris Olnjo, turnante la vizaĝon al Joĉjo. – Ĉu oni tiel vestas? – ŝi ekridis. – Mi hodiaŭ elartikigos la manon...

– Permesu, fraŭlino, – diris Danjo, prenante ŝin je la mano kaj direktante ĝin en la manikon.

– Ha, lasu, Danjo!.. Vi, eble, ankoraŭ volos venigi iun je helpo... Eble, vi iel vestos min hodiaŭ duope... – daŭrigis Olnjo, ridante, dum Joĉjo per la manoj tremantaj senĉese movis la neobeantan manikon jen supren, jen malsupren, jen dekstren, jen maldekstren, – ĉiam maltrafe.

Julia Andreevna, rigardante lian fervoron, ridis ĝis larmoj. Ankaŭ ridis la servistino.

– Ĉu vi neniam vestis fraŭlinojn? Kia mallertulo vi estas... – murmuris Olnjo, ridetante, kiam la palto, fine, estis ĝuste vestita.

– Neniam... – mallaŭte kaj konfuziĝeme respondis Joĉjo. – Kie estas via baŝliketo?..

– La fraŭlino hodiaŭ venis sen la baŝliko, – diris la servistino, ankoraŭ ridante.

– Ĉu vi baldaŭ vin vestos? – ŝerce-kolereme daŭrigis Olnjo. – Mi baldaŭ tute perdos paciencon!.. Adiaŭ, kara Julia Andreevna, Danjo!

– Adiaŭ, kara mia!

– Adiaŭ, ĉarma fraŭlino!..

Kaj la pordo brue fermiĝis post la gejunuloj.

– Ĉu vi promenis iam kun fraŭlinoj?

– Ne... mi...

– Nu, ĉu vi vidis, kiel oni promenas kun ili?.. Je la mano?..