Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

– Mi...

– Fleksu vian manon jen tiel... Ne levu ĝin tro alte, mi vere rompos hodiaŭ miajn manojn... – ridante, instruis la knabino Joĉjon. – Jen tiel, bone!..

Ŝi alpremiĝis per la kapeto al lia ŝultro kaj ili ekpaŝis tra la strato ne lumigita.


XI. Ĉu en sonĝo?

Gaje babilante dum la tuta vojo, Olnjo kun sia akompananto trairis kelkajn stratojn kaj stratetojn hele lumigitajn kaj haltis ĉe perono de unu granda domo... "Ĉu ni jam venis? Ĉu jam finiĝis mia promeno kun la knabino mirinda?" – pensis Joĉjo kun bedaŭro, kiam Olnjo liberigis sian manon el lia mano kaj eksonorigis. La promeno daŭra ŝajnis al li unu bela sonĝo, post kiu devis sekvi, kiel supozis Joĉjo, realeco, senigita je tiu ĉarmeco kaj fantazieco, kiujn li ĝuis ankoraŭ neniam. Sed li eraris. La bela sonĝo nur interrompiĝis por tempo nelonga por daŭri ankoraŭ dum longaj horoj en kondiĉoj de vivo tute nekutima, ne konata por li.

Pordisto, simple vestita, tuj malfermis la pordon kaj ĝentile helpis senvestiĝi al la gejunuloj en la antaŭĉambro.

– Ĉu la paĉjo estas hejme? – Olnjo demandis, ordigante la harojn kaj ĉifitajn manikojn de la vestaĵo. – Ĉu li forveturis ien?

– Ne, fraŭlino. Ambaŭ viaj paĉjoj estas hejme, – respondis la servanto, gaje ridetante kaj ordigante siajn lipharojn.

– Bone. Ni iru!.. – kaj la knabino, kiel monta kapridino, rapide ekkuris supren laŭ larĝa fanditfera ŝtuparo tapiŝkovrita.

Paŝante per unu fojo trans du-tri ŝtupoj, Joĉjo apenaŭ povis atingi ŝin sur supra placeto de la ŝtuparo, kie ŝi kunpuŝiĝis kun ia viro altkreska kaj korpulenta kun larĝa razita vizaĝo kaj bonaj bluaj okuloj, kiuj ĉiam afable ridetis tra okulvitroj.

– Ha, mia hirundo! – li diris afable, alpremante la knabinon al sia brusto. – Mi jam delonge atendas vin kaj enuas sen vi kun la doktoro... Kiu akompanis vin?..

La knabino ĉirkaŭprenis la patron (tiu ĉi estis s-ro Veselov) kaj karesis lin per la mano je la kapo kaj je la kolo.

– Min akompanis hodiaŭ mia instruisto...

– Kia instruisto?.. – li interrompis la filinon, turnante la kapon al Joĉjo, ĉirkaŭrigardante lin de la kapo ĝis la piedoj mem kaj farante severe-seriozan mienon. – Kian instruiston vi trovis ankoraŭ?..

– Li estas mia instruisto... Nu, li estas tiu... vi scias... mia profesoro de Esperanto... Sed Julia Andreevna diris al mi hodiaŭ, ke de nun neniu plu nomu lin tiel, sed sim–