– En nia bieno Veselovo, kien vi sendube venos somere, – diris la knabino, kiu konjektis la pensojn de Joĉjo, – vere estas aĵoj mirindaj, sed ĉio tiea ĉi estas bagatelo kompare kun ĉio, kion vi vidos tie. Tie ni havas grandegan domon, mi, kompreneble, havas mian ĉambron, kiu estas pli granda ol tiu ĉi kabineto kaj la kabineto tiea estas ne malpli granda ol la tuta loĝejo urba. Krom ĉambroj ĝeneralaj tie estas „la ĉambro de Olnjo”, loĝata de neniu, muroj kies estas tute ornamitaj de grandaj kaj malgrandaj fotografaĵoj de mi, komence de mia naskiĝo ĝis nuna jaro. En la kabineto de la paĉjo estas grandega biblioteko, enhavanta kelkajn milojn da libroj. La paĉjo-doktoro, kiu…
– Kio?.. Kion vi tie parolas?.. – subite ekaŭdiĝis post la dorsoj de la gejunuloj laŭta voĉo, kiu interrompis la knabinon.
– Ho! Kiel vi timigis min, paĉjo-doktoro! – ekkriis Olnjo, almetante la manojn al la brusto, kvazaŭ dezirante per tio trankviligi la koron maltrankvile ekbatiĝintan.
– Pardonu… Daŭrigu, daŭrigu vian konversacion, mi plu ne malhelpos al vi, – parolis la doktoro – la amiko de s-ro Veselov.
Li estis mezkreska dikulo, tute grizhara kun serioza, ĉiam pensoplena, miemo, kun grandaj okuloj ŝajne-ruzemaj kaj delikataj vizaĝtrajtoj.
– Bonjour! kiel parolas francoj, – li sin turnis al Joĉjo, premante lian manon maldiketan inter ambaŭ siaj manoj molaj kaj dikaj, kiel kusenoj. – Kiel mi konjektas, vi estas tiu juna homo danĝera, kiu, pardonu min – mi estas medicinisto kaj mi alkutimiĝis esprimadi miajn pensojn konforme al mia specialeco… Vi estas tiu junulo, kiu tiel fervore semas infekton, egale danĝeran por junuloj, ankaŭ por ni – maljunuloj?..
Joĉjo ruĝiĝis pro konfuziĝo kaj staris mallevinte la okulojn.
– Vere, la infekto estas danĝera, – daŭrigis la doktoro, sidiĝante apud Joĉjo, kiu per peteganta rigardo petis helpon de la knabino. – Mia amiko s-ro Veselov jam havis malfeliĉon infektiĝi, nun en la familio sola mi min detenas ankoraŭ de forlogiĝo je ideo de unu komuna lingvo, semojn kies vi nun semas.
– Kio detenas vin?.. – malkuraĝe demandis Joĉjo. Farante la demandon, li unumomente ekrigardis la doktoron kaj poste li ree mallevis la okulojn honteme.
– Mia kara, mia ja estas maljunulo. Estas hontinde, havante tian respektindan aĝon kaj la senharaĵon preskaŭ tra la tuta kapo kaj la grizan barbon, ree, kiel antaŭ kvardek jaroj, preni lernolibrojn en la manojn kaj lerni diversajn deklinaciojn, konjugaciojn, – li respondis gaje kaj laŭte ekridinte bonanime. – Krom tio, – li daŭrigis post nelonge, – krom tio mi neniel povas kompreni, kian celon oni havas, varbante maljunulojn? Julia Andreevna, s-ro Veselov… nu, fine, mi, – ni ĉiuj jam sufiĉe vivis, ni ĉiuj jam estas maljunuloj, starantoj per unu piedo en ĉerko… Kia utilo estos por la homaro, se ni ellernos la lingvon kaj hodiaŭ – morgaŭ mortos?..
– Li ĉiam estas kontraŭ ni!.. – Olnjo sin turnis al Joĉjo per mallaŭta ofendita tono, kva-