Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

zaŭ tute forgesinte, ke la doktoro ĉeestis tie. – Antaŭe li parolis, ke esperantistoj estas tre malmultenombraj ankoraŭ, ke oni kun malfacileco povos trovi ie samideanon, ke estas pli facile trovi feliĉulon, gajnintan 200.000 rublojn, ol esperantiston. Kiam mi prezentis al li pruvojn de rapida disvastiĝado de la lingvo dum la lasta tempo, li jam plu ne kontraŭstaras, sed poste li trovis, ke Esperanto estas iom tre maldelikata lingvo, ke antaŭe oni devus plibonigi ĝin… nun estas nova preteksto – antaŭe ankoraŭe neniam aŭdita de mi: li jam estas maljunulo!..

Kaj alproksimiĝinte al la doktoro kaj ĉirkaŭkaptinte lian kolon, ŝi diris, kisante lin, kun larmoj en la voĉo:

– Vi scias, kiel mi amas vin, kara!.. Kial vi malgajigas min per tiaj vortoj kruelaj? Vi, ankaŭ la paĉjo, tute ne estas maljunuloj! Ĉu tiaj estas maljunuloj? Rigardu, via vizaĝo estas junaspekta…

– Ha, ĉu vi jam disputas? Mi ŝatas partopreni disputojn, – diris s-ro Veselov, enirante en la ĉambron kun cigaro en la mano kaj sidiĝante apud la doktoro.

– Mi parolas, ke la paĉjo-doktoro antaŭe parolis, ke Esperanton oni devas plibonigi… – Olnjo sin turnis al la patro, kvazaŭ esperante trovi subtenon por si.

– Jes, jes… Plibonigi, vi parolas? Kion vi opinias pri plibonigoj necesaj en la lingvo? – s-ro Veselov sin turnis al Joĉjo. – Ni ofte tuŝetas tie ĉi la demandon, sed ni ĉiuj estas nur komencantoj, nenion legintaj en la lingvo kaj konantaj neniun samideanon, krom vi. Al mi persone, ekzemple, ŝajnas tre maldelikata por ni rusoj, kompreneble, kombinaĵo de vortoj simila al la jena: mi dankas vin, ŝi petas vin, li kisas vin… Imagu al vi, ke ni ĉeestas en bona societo de inteligentaj fraŭlinoj kaj sinjorinoj, kiuj tute nenion aŭdis pri la bakitaĵo de estiminda Zamenhof, – ĉu ne tranĉus malagrabla ilian aŭdosenton delikatan tiu ĉi senĉesa „svin*" kaj ĉu ili povus bone sin senti en ĉeesto de similaj kunparolantoj?..

Joĉjo konfuziĝeme ruĝiĝis kaj ree ekrigardis Olnjon kun petego en la rigardo.

– Mi jam ne unufoje montris al vi, paĉjo, ke vi nur lokŝanĝu la vortojn, kiuj tiel konfuzas vin, t. e. ke vi parolu „mi vin dankas, mi vin petas" – kaj la demando estos sukcese solvita por ambaŭ flankoj: la bela lingvo restos netuŝita kaj nenies aŭdosento, kiom ajn ĝi estus delikata, ne estos ofendita de „svin′aĵoj".

– Vi, mia kara infano, ĉiam solvas problemojn rapide kaj tre sukcese, sed mi volis pli frue aŭdi opinion de li… de via prof…

– Ha, ne nomu, ne nomu plu tiel lin! – Olnjo ekkriis, interrompante la patron. – Nomu lin simple…

– Pardonu!.. Sed mi preferus aŭdi opinion de Joĉjo pri la demando. Kion vi diros? – s-ro Veselov ree sin turnis al la junulo.

Legantoj jam aŭdis antaŭe, ke nia heroo estis junulo tre konfuziĝema kaj ne parol-

=======
  • ) Ruse svinja estas porko.