Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
I.
Juna paca batalanto.

Estis varmega julia posttagmezo. La suno netolereble bruligis la teron kaj la senmovan, sekan aeron. Apudvojaj arboj kun foliaro polvokovrita kaj malgaje pendantaj branĉoj, herbaro velka kaj flaviĝanta, birdoj, jam delonge ĉesintaj la kantadon kaj sin kaŝintaj en la ombro de densaj arbetoj, – ĉio suferis pro la nekutima varmego kaj pro la longedaŭra sekeco, ĉio soifis pluvon.

Laŭ la vojo, glate piedbatita kaj dura kiel ŝtono, malkrute malsupreniĝanta de la vilaĝo al la rivero kaj ĉirkaŭita ĉe ambaŭ flankoj jen de maljunaj abioj nigrecaj, kiuj malproksimen etendis super la vojo siajn branĉojn kvazaŭ manojn, jen de belaj betuloj kun molaj silkaj folioj kaj blanka ŝelo, rimarkebla de malproksime – laŭ tiu vojo malrapide iris Joĉjo, deksep-jara knabo maldika kaj altkreska. Lia blanka jako estis malbutonumita kaj sub ĝi vidiĝis kolora ĉemizo kuntenita de silka zono kun malgrandaj kvastoj. Sur la kapo sidis ĉapelo kun granda sunŝirmileto, kiu duone kaŝis lian ĉarman vizaĝon maldikan kun molaj, belaj trajtoj kaj kaŝtan-koloraj okuloj zorg-plenaj. Li malrapide iris malsupren de la monto kaj ĉe ĉiu paŝo li streĉis sian vidsenton antaŭen, kvazaŭ esperante iun renkonti kaj nur malofte li turnis flanken sian rigardon jen malpacience-emociitan kaj plenan de atendo, jen senesperan.

Malsupreniĝante de la monto, li suriris ponton, kondukantan trans la riveron spegule klaran. Longe li staris meze de la ponto, jen rigardante la vojon, serpentumantan tra la bordo kontraŭa, jen atente aŭskultante eĉ la plej malgrandan brueton. Sed la vojo, kiom povis vidi liaj okuloj miopaj, estis dezerta, senhoma kaj en la aero regis silento tombeja, interrompata nur de la flustrado de la akvo sub la ponto kaj de la ekplaŭdoj de grandaj fiŝoj saltantaj fojfoje.

Ekspirinte profunde kaj plenbruste, li forlasis la ponton kaj ankoraŭ pli malrapide ekiris reen, ĉe ĉiu paŝo haltante, returnante la kapon kaj atentante, kiel antaŭe, ĉiun eĉ apenaŭ aŭdeblan sonon.

Kiam li atingis la vojkurbiĝon, de kie oni povis vidi nenion pro la arbetaĵoj densaj kiel muro, li klare ekaŭdis paŝosonojn rapidajn kaj malpezajn. Li ektremis, kiel subite timigita besteto, kaj volis sin kaŝi inter la arbetaĵoj, sed jam estis tro malfrue kaj vane. Renkonten venis Anjo, samaĝa knabino beleta – la filino de la vilaĝestro. Ŝi estis vigla kaj gaja. Ŝiaj blondaj haroj nekovritaj, zorgeme kunligitaj kaj bele aranĝitaj sur la verto, pendantaj en bukletoj, kiuj petoleme tremetadis super la sunbrunigitaj pufvangetoj kaj la grandaj okuloj, plene harmoniis kun ŝia blanka vestaĵo muslina kun mallongaj manikoj puntaj kaj kun modesta eltranĉaĵo sur la brusto.