Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La renkontiĝo, videble, estis neatendita ankaŭ por ŝi. Ŝi ruĝiĝis, malrapidigante sian paŝadon kaj ekridetis.

— Kiel vi timigis min, Joĉjo, — ŝi diris, eltirante al li sian molan kaj elastan manon. — Ĉu vi promenas?.. Venu hodiaŭ vespere promeni al la rivero post la vilaĝo, tie promenos ĉiuj niaj fraŭlinoj.

Joĉjo nenion respondis, ankaŭ ruĝiĝinte pro io, kaj longe ne ellasis el sia mano maldika kaj malmola la manon de la knabino. Li fikse rigardis la knabinon konfuziĝintan kaj ridetis per sia ĉarma, serena rideto.

— Adiaŭ! — diris la knabino. — Venu, alportu ian floreton bonodoran el via ĝardeno… Ve nu!.. — ŝi ripetis, liberigis sian manon kaj ekiris malsupren per sia antaŭa gracia kaj facila irmaniero.

Joĉjo nenion respondis. Li staris, kiel enfosita kaj rigardis la rapide malaperantan knabinon. Li fikse rigardis ŝian hararanĝon kaj atendis, ĉu ŝi returnos la kapon al li.

„Se ŝi returniĝos al mi”, — pensis la knabo, „tiam mi, tiam mi hodiaŭ”…

Sed li ankoraŭ ne havis tempon por klare prezenti al si sian penson kaj diri al si mem „kio“ hodiaŭ „devos okazi“, se la knabino returniĝos, kiam la knabino, atinginte alian vojkurbiĝon, haltis por unu momento, ordigis la bukletojn kaj returnis al li sian vizaĝon.

„Sekve mi ricevos hodiaŭ tion, kion mi atendas“, ekpensis la knabo, ekvidinte, ke la knabino returniĝis al li kaj opiniante tion bona antaŭsigno.

Lia vizaĝo fariĝis pli gaja kaj malpli zorgatakita, ol antaŭe. Por unu momento li ree ekiris malrapide pluen, kiel antaŭe, haltante preskaŭ ĉe ĉiu paŝo, returnante la kapon kaj fikse serĉante ion per la okuloj.

„Kiel bonaj estas niaj fraŭlinoj vilaĝaj”, li pensis, ĉiam suprenirante. „Ili tute ne similas al fraŭlinoj urbaj... al tiuj fierulinoj... Mi ne ŝatas ilin! Kial okazas tio ĉi, ke en ĉeesto de la lastaj mi ĉiam konfuziĝas, ne povas eldiri eĉ unu vorton, kaj en ĉeesto de tiaj belulinoj, kiel Annjo, mi estas vere bravulo“... li pensis, fiereme rektigante sian bruston enfalintan kaj bravule metante la ĉepelon sur la nukon.

Sed liaj pensoj tuj estis interrompitaj. Dekstre, tre proksime de li, subite ekaŭdiĝis ies malfacila spirado kaj kolerema murmurado.

— Senlaboruloj... Stultuloj... — baldaŭ Joĉjo ekaŭdis malafablan, maljunulan voĉon murmureman kaj, dismetante per la manoj la arbetaĵojn kaj rompante per la piedoj krakantajn sekajn branĉetojn, sur la vojon eliris kun granda korbo da fungoj lia onklo — altkreska, maldika maljunulo kun glate razita vizaĝo kaj longaj grizaj brovoj.

Joĉjo volis sin kaŝi, sed, ion konsiderinte, li subite turniĝis kaj, same malrapide, ree ekiris al la rivero, maltrankvile rigardante antaŭen per malpacience-zorgatakitaj okuloj.

Hodiaŭ estis dimanĉo. Kaj ĉiudimanĉe (unu fojon ĉiusemajne) oni sendadis knabon dektrijaran Demjanʼon en la poŝtejon ĉe plej proksima stacio fervoja, kiu lokiĝis de la vila-