Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝo je dek verstoj distance. Demjan foriradis al la poŝtejo frumatene, preskaŭ samtempe kun tagiĝo kaj antaŭ vespero revenadis hejmen kun leda sako plena de leteroj kaj gazetoj.

Antaŭe Joĉjo tute ne interesiĝis je la ĉiusemajnaj vojaĝoj de Demjan al la poŝtejo kaj reen, sed antaŭ du jaroj okazis al li io, kio tute aliigis lian vividearon kaj de tiam ĉiun dimanĉon li atendis kun malpacienco kaj maltrankvileco.

Antaŭ du jaroj Joĉjo tralegis en semajna ĵurnalo „Nedelja“ (Semajno); kiun abonis lia patro, artikolon, kiu tre influis lin. La artikolo havis titolon „La svedoj en Rusujo“ kaj detale priparolis jenan okazon neordinaran: du svedoj, studentoj de Upsala universitato, iaj esperantistoj (!) (Joĉjo ĝis tiam neniam aŭdis tian strangan vorton) vizitis Odeson kaj pasigis tie kelkajn tagojn kun tieaj esperantistoj, parolante pri kio ajn nur en sia lingvo internacia Esperanto, ĉar la svedoj tute ne komprenis la rusan lingvon, kaj la rusoj ne la svedan. En la sama ĵurnalo Joĉjo tralegis anoncon, ke plena lernolibro de Esperanto "estas ricevebla de ĝia aŭtoro (Varsovio) kontraŭ unu poŝtmarko je 7 kopekoj. La artikolo kaj la anonco tiel ekinteresis la knabon, ke li sin turnis al la patrino, petante klarigojn. La patrino mem aŭdis je unua fojo pri tiu ĉi lingvo kaj konsilis demandi pri la objekto, kiu tiom interesis Joĉjon, la plej aĝan fraton, kiu estis instruisto de loka lernejo kaj estis opiniata de la familianoj instruitulo. La frato plej aĝa, kun profundpenseco kaj mokemo, tiom propra al ĉiuj veraj instruituloj, klarigis, ke Esperanto estas unu el, tiel nomataj, artefaritaj lingvoj, kaj naskiĝas, kiel fungoj post pluvo, kaj... mortas atentataj de neniu, ke artefarita lingvo estas sensencaĵo, je kiu povas interesiĝi nur stultuloj. „Se vi deziras lerni fremdan lingvon, vi lernu la lingvon germanan“, — li aldonis, — „kaj Esperanton kaj ĝiajn similulojn sennombrain ni lasu al stultuloj...“

Tiom konvinkiga parolo de la „instruitulo“ tamen ne havis efikon deziratan, kontraste, li nur pligrandigis la scivolecon de la knabo, kiu ĉiutage aŭdis, ke la frato, la onklo kaj la gepatroj nomis lin ĝuste „stultulo“ kaj tiu ĉi cirkonstanco havis decidigan signifon. La knabo, laŭ la adreso montrita, sendis en letero necesan poŝtmarkon kaj baldaŭ ricevis responde malgrandan libreton, kiu entenis antaŭparolon, gramatikon, legmaterialon kaj vortareton esperanto-rusan de la lingvo.

La komenco estis farita.

Kun granda atento kaj ne malpli granda estimo la knabo tralegis la libreton. La lingvo montriĝis tiom simpla kaj la vortareto, pro la ebleco per helpo de sufiksoj kaj prefiksoj krei sennombran kvanton de novaj vortoj el la vortoj, montritaj en la vortareto kaj pli ofte prenitaj de la aŭtoro el latina lingvo, kiun Joĉjo estis ellernanta, — tiom eta, kompare kun vortaregoj de latina kaj greka lingvoj, ke iel nevole la knabo eksentis en sia animo, ke li uzos ĉiujn fortojn por ekposedi la lingvon kaj jam neniam forlasi ĝin, kiom ajn mokojn oni ĵetos al li, kiel ajn oni opinios lin pro tio „stultulo“. Sed por tio estis nesufiĉa la lernolibro.

Sur malantaŭa paĝo de la kovrilo de la lernolibro li trovis neatendite du anoncetojn,