Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiuj altiris lian atenten kaj tiel ekinteresis lin, ke li ne povis trankviliĝi antaŭ ol li skribis al la aŭtoro de la lingvo leteron kun peto sendi al li: „Plenan kurson de la lingvo Esperanto“, kiu konsistis el du vortaroj kaj kvar legolibroj kaj ĉiumonatan gazeton, eldonatan en tiu ĉi lingvo, — kiuj estis anoncitaj sur la kovrilo de la lernolibro.

Atendante la librojn, pri kiuj Joĉjo pensis senĉese, kion ajn li faris, kaj eĉ sonĝis, li sin okupis je serioza kaj detala studado de la gramatiko kaj la vortareto.

Joĉjo havis karakteron kaŝeman kaj ĝenerale li nevolente lasis scii iun pri siaj sekretoj, eĉ ne la patrinon kaj du gefratojn pli junajn, al kiuj pli ol al iu li sentis aldonitecon, timante ion, kvazaŭ ne dezirante, ke oni submetu al mokoj lian lingvon (en sia animo Joĉjo nomis la lingvon ne Esperanto, sed mia lingvo, ĉar ŝajnis al li, ke krom li neniu estas kapabla inde taksi ĝin kaj ŝati), li nenion diris eĉ al la patrino. Ricevinte la librojn, li fariĝis tiom gaja kaj feliĉa, ke ĉiuj familianoj tuj rimarkis en li tiun ĉi ŝanĝon, kvankam ili ne vidis ĝian kaŭzon. La libroj, malgraŭ ilia neatendita maldikeco, kiu tiom surprizis Joĉjon komence, estis tiel interesaj, ke li longe ne sciis, kiun el ili li preferu. Inter ili estis „Dua libro“, „Aldono al la dua libro“, „Neĝa blovado“ kaj unua kajero de „Hamleto“. La lasta estis, evidente, ĵus eldonita kaj konservis freŝan odoron de preskolorilo, kiu multe plaĉis al la knabo.

Kvankam Joĉjo, longe atendante la librojn, bone ellernis ĉuijn mallongajn regulojn de la gramatiko kaj ĉiujn vortojn, kiujn entenis la malgranda vortareto de la lernolibro, tamen tiuj ĉi scioj tuj montriĝis nesufiĉaj, — li eĉ unu linion de „Neĝa blovado“ ne povis kompreni senpere sen helpo de la granda vortaro, ĵus ricevita. Sed tiu ĉi cirkonstanco ne mortigis energion de la knabo, kontraŭe, energio kaj forta deziro venki ĉiujn malhelpojn kaj ekposedi la lingvon pligrandiĝis laŭmezure de malfacilaĵoj aperantaj.

Farinte specialan kajeron, li komencis enskribadi en ĝin komence vortojn nekonatajn, poste ruslingvan tradukon de la rakonto. La laboro pro sia noveco kaj intereso nun jam plene ekposedis la knabon. Sed Joĉjo ne kontentiĝis nur je legado de la literaturaĵoj ricevitaj, tio ĉi estis nesufiĉa por li. Li revis pri korespondado kun samideanoj. Laŭ lia peto, la aŭtoro de la lingvo sendis al li kelkajn adresojn de rusaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj de tiam la knabo komencis sendadi unu post la alia leterojn eksterlanden. Lia entuziasmo estis nepriskribebla, kiam li komencis ricevadi respondojn. Ĝuste antaŭ unu semajno la knabo-leterportisto alportis al Joĉjo poŝtkarton el Portugalujo, per kiu lia nova korespondanto el Porto sciigis, ke samtempe estas sendata al li rekomendite granda letero, enhavanta krom priskribo de la urbo ankaŭ lian fotografaĵon kaj luksan albumon kun vidaĵoj de la urbo kaj iajn aliajn interesindaĵojn. Efektive, samtempe kune kun la poŝtkarto, Joĉjo ricevis avizon de la poŝtejo pri ricevo je lia nomo de eksterlanda rekomendita letero. Tio ĉi estis tre granda surprizo por la knabo, sed la leteron li povis ricevi de la poŝtejo ne pli frue, ol post unu semajno (t.e. hodiaŭ) kaj tiu ĉi cirkonstanco estis turmentiga kaj doloriga. Vane Joĉjo penis, kiel eble, plej malmulte pensi pri la letero ricevota, — ju pli proksima estis la dimanĉo (la tago, en kiu li povis ricevi