ĝin), des pli la tagoj, ŝajnis daŭri kiel jaroj, kaj des pli lia pacienco konsumiĝadis kaj la ĝojo, kiu antaŭ nelonge ŝajnis al li senfine daŭronta, iom post iom anstataŭiĝis de malgajeco kaj sopiro. Li fariĝis distrita kaj malvigla. Eĉ dum noktoj li ne povis trovi trankvilon: neforpeleblaj pensoj pri la letero ricevota forpeladis dormon kaj kiam, fine, ĝi ĉirkaŭkaptadis per siaj fortaj brakoj lian delikatan kaj maldikan korpon, sonĝoj inkubaj daŭrigis turmenti lin.
Li sonĝis jen pri granda dika poŝtpakaĵo, kiu enhavis la leteron kaj fotografaĵojn, jen pri la onklo, kiun neniu, krom la patrino, ŝatis, kiu forprenis de li la leteron ricevitan kaj metis ĝin ien en sia ĉambro mistera kaj ĉiam ŝlosata, jen pri la frato, kiun oni opiniis instruitulo, kiu aperis, anstataŭante la onklon, kaj dum foresto de Joĉjo disŝiris la leteron ĵus ricevitan kaj ankoraŭ ne trarigarditan dece, jen iaj voĉoj nekonataj, kiuj komence flustris tedeme en liajn orelojn, poste, ĉiam plilaŭtiĝante kaj jam kriegante laŭtege, ripetadis la vortojn ofendajn, ne merititajn kaj maldelikatajn: „Stultulo! Stultulo!..“ Tiel la afero daŭris ĝis hodiaŭ.
Hodiaŭ Joĉjo vekiĝis frumatene kun ĝoja kaj klara antaŭsento de io bona, kvankam li longe, sidante sur la lito kaj frotante la okulojn dormemajn, ne povis kompreni, ke estis dimanĉo, ke vespere li povis ricevi la poŝtaĵon. Rapideme vestiĝinte, li malfermis la pordon en malgrandan balkonon, kiu tute estis ŝirmita de ĉiuj flankoj de hela, en kelkaj lokoj jam flaviĝanta pro longedaŭra sekeco, kreskaĵaro. La vetero, kvazaŭ intence, estis konforma al lia ĝoja humoro. La suno serene ludis de la ĉielo sennuba sur la foliaro de arboj, sur herbaro kaj ĝardenfloroj, ornamitaj per malgrandetaj gutoj de roso, kiel per perloj. Birdoj, vigle pepante, saltis laŭ branĉoj, klopodeme kaj senlace plenumante sian taskon nerimarkeblan kaj nekompreneblan por homoj, indiferentaj al ĉiuj belaĵoj de la naturo, sed saĝege destinitan al ili de la Kreinto. De la arbobranĉoj, de la ĝardenfloroj ventumis malvarmeto agrabla kaj freŝiganta per sia spirado kaj ebriiganta per sia, ankoraŭ ne difektita de homo, virga bonodoro matena.
Sentante nekompreneblan malpezecon kaj ĉiam ridetante per siaj bonaj kaŝtankoloraj okuloj, Joĉjo malsupreniĝis senbrue en la ĝardenon kaj plenbruste inspiris la malvarmete-malsekan aeron bonodoran. Trairinte longan betulan aleon ombroriĉan, li preteriris vicon de pomarboj, kies branĉoj jam kliniĝis malsupren pro abundeco de fruktoj, ankoraŭ malmaturaj, kaj haltis antaŭ la florbedoj.
Li sidiĝis sur ĝardenbenkon kaj komencis ame admiri la florojn, kiuj, kiel luksa tapiŝo diverskolora, kuŝis apud liaj piedoj, frapante la rigardon per freŝeco de koloroj kaj groteska kombinaĵo de nuancoj. Altkreskaj, fieremaj peonioj kaj malvoj trudeme kaj fanfarone prezentis siajn grandajn kaj pompajn florojn, kiuj rigardis el sunplena, abunda foliaro. Ne malpli allogaj, tamen pli modestaj, diverskoloraj asteroj, kiel petolulinoj-knabinoj, jen sin kaŝis post najbaraj floroj, jen, ruze ridetante, balancetis per siaj kapetoj. Graciaj, delikataj levkojoj, blankaj kiel unua nego, kaj hontemaj, kiel fianĉino en sia luksa edziĝofesta vestaĵo, eliĝis per sia blankeco kaj pitoreskaj volvaĵoj de siaj folietoj, tiom similaj al bukloj de ia belulino-